| Varmas tagoj en somero,
bonas resti ĉe la bord'.
 Homoj apud la rivero
 agas laŭ kutima ord':
 
 naĝkostumoj de koloroj,
 nekonataj en natur' –
 kaŭzo de okuldoloroj
 kaj kripligo por statur'.
 
 Ventoblovo iĝas plago
 por malseka naĝkostum':
 pro la deco dignas pago –
 frostotrem' kaj malvarmum'.
 
 Vidu jen alian plaĝon:
 samas ĉio, krom pudor'.
 Se posedas vi kuraĝon,
 ĉiujn vestojn ĵetu for!
 
 Laŭ natur' – nenio kroma,
 la ripozon ĝuas ni.
 Akvo, sun' kaj korpo homa –
 en tuteca harmoni'.
 
 Iu skoldas nin «morale»,
 sed respondas ni sen tim':
 se kondutas vi normale –
 puras korpo kaj anim'.
 |