Ivan Naumov
Ŝtono
(omaĝe al K. Sajmak)
Sub Teraj ĉieloj –
Proksime? Lontane? Sub suno aŭ steloj? Kun senco aŭ vane? – Kuŝadas la ŝtono. Malhela, krudforma, Li krias sen sono Pro tordo endorma. Turmentas lin sonĝo, Eterna deliro: Ekscito de l' plonĝo, Mistero de l' iro, De l' flugo fabelo... Lin logas senventa Profunda ĉielo – Aera, arĝenta... Li kuŝas sen movo, Kaj kreskas la certo: Li estos nek bovo, Nek bird', nek lacerto, Sed filo fiera De l' best' forgesita – Antikve severa Vivaĵo elmita Kun fluga scipovo, Kun ŝat' je atako – Li estas la ovo, La ovo de drako. La drako en ovo Sopiras kaj plendas, La tempon de l' kovo Li mute atendas... En neĝoj kaj maroj, En sabloj kaj torfoj Eksvenis por jaroj Milmiloj da orfoj – Sennombro da fratoj Parencoj sen pruvo – Sub larmoj kaj batoj De hajlo kaj pluvo. Eksteras – senago, Internas – la flamo: Revado pri l' Tago, Pri tuŝo da l' skvamo, Pri fajf' de l' flugiloj – Pri ven' de l' patrino. Kaj fluas jarmiloj En morna senfino. Atendas sentime La idoj en ŝeloj – Lontane? Proksime? – Sub Teraj ĉieloj. Finitas 12.05.1992
|