Ivan Naumov
Valinor'
Post longaj bataloj
Mi lavis en rojoj armilojn, Sed jen – la rivero Elfluas en bluan senfinon. Kaj birdo de l'maro Revekis antikvan destinon Kaptantan nur filojn De l' nobla Krepuska Elfaro. Nin tordante ploras mevo Kaj vekiĝas nia revo Kies nomo kvazaŭ or'... Tie ni renkontos fratojn, Mevoj gvidos la boatojn, Venu ni al Valinor'! Mirinda scipovo – Nek resti nek paŝi el rondo, Kaj kuni kaj fori Tuŝante nin el la lontan'. Elmara ombrido Plaŭdantas per plumoj de ondo Por firme enkori Je ĉiu teran'... Ni venos al Valinor'!.. Finiĝis milito Per venka atingo de l' celo, Sed jen – la rivero Elfluas en bluan senrandon, Kaj birdo de l' Maro Per krio min tiras en landon Restantan la stelo Por nobla Krepuska Elfaro. Blankaj plumoj, akra beko, Mevo damnas nin al neko: Nek ĉi-tie nak en for' Ni trankvilos ni kvietos – Mevoj krios kvazaŭ petos: Venu vi al Valinor'. Diabla mispovo – Nek stari nek fali mortante Pro ĝia enveno, Pro ĝia veneno en kor' – Elmara ombrido Nin vokas ĉu krie ĉu kante... De tiu momento Ni vivas laŭ mor: Ni venos al Valinor'!.. 02/03.08.1993
|