Edwin de Kock
Kvar sezonoj de la koro
I. Somera noktoMi dormeme kuŝas lite,kvazaŭ fiŝ' en blanka sonĝo, de la luno dorlotite ĝis la transtegmenta plonĝo lantsubite glutis ĝin. Mi nun aŭskultas la tenebron, kaj ĉiu plankoknar' aŭ pin' eĥigas plaŭdan sangofebron. La koro horojn fortamburas, ritmas kvazaŭ mar' sur rokoj. Pensoj sur la bordo kuras, brue, kun mortantaj vokoj. Min perturbas tiu vasto batanta en la propra sin' – la kosmo kvazaŭ mia gasto – ĝis la dormoflus' forportas min. II. Aŭtuna posttagmezoFoliolangearboj flustras, korosange karno flustras pri aŭtuno. Kalviĝas arboj antaŭvente. Mi kalviĝas mortosente, malgraŭ la suno. Atendi torturas Dum sablo de l' nuno pretersusuras, malgraŭ la suno. III. Vintra matenoLa vintrobesto glacispirestratojn kaj en kortoj snufas, levante paperbulojn gire; forgalope eke hufas trans kampojn de la frosta koro, el kiu frapas ĝi martele ĝemojn de la tempdoloro duriĝanta sendegele. IV. PrimavereMiaj verdaj printemppensojfreŝe ekfolias sub liutaj ventkadencoj. Voĉoj en mi krias, arĝentarpeĝoj de la koro, ke konvolucias en ĉiu tigo de la sensoj, post la jaroj seb odoro, jubilonta flava floro. |