Ivan Naumov

Floreto

Mi kisas la vangon ŝatotan. Interne mi ridas –
Pro kvanto da "o" en novelo de nia renkonto.
Sed subas la ridon tremeto: mi jam ne sinfidas,
Ĉar kreskas la dubo: ĉu mi tie restas venkonto?

Ne plue mi certas, ke havas animon el brikoj,
Eternaj por tempo, tro firmaj por rompo kaj krevo...
Jen – brikojn disportas popece hastemaj formikoj
Por kre' de moskeoj formikaj al Amo kaj Revo.

Mi ĉasis Liberon, mi ŝatis matenan malplenon
De l' ĉambro, de l' lito, de l' mondo – por nova vespero.
Sed nun – ĉu en plena frenez'? – mi serĉadas katenon,
Tra miaj kirasaj ridetoj penetras sincero!..

Mi ŝtone rakontas: "Floreto, mi scias petoli.
Min logas okuloj scipovaj kaj lagi kaj steli.
Karonta, mi devas konfesi: kutima pli-oli,
Mi kvazaŭ junulo – esperis kaj strebos plej-eli..."

Mi skize desegnas la mondon de navo laŭ tajdoj,
De rajdo tra kampoj, enombra amoro sub pinoj.
Kaj vi, grandokula, miranta, tuj preta al rajdoj,
Kapklinas al mi, sur la ŝultron kun kalo pro klinoj.

"Aĥ ne, ne rapidu!.. Alteme: vi konas la kanton?..
Gustumu: ĉi-jara apenaŭ similas realon."
Kaj mi, menciante trankvilon, senplaŭdon kaj lanton,
Per mano sunbruna plenigas kvarcvitran pokalon.

Ĉu-flustre, ĉu-pense mi gajas pri via destino:
"Pretiĝu, floreto, mi havos timigan aŭdacon!"
En kvara linio mi rimos vin... Eble, kun vino –
Ĉar ĝuas la lipoj tuŝantaj la ruĝan surfacon.

15.03.92. Vespere