Victor Sadler
Elegio jarfina
I.Mia kanto mikshereda kramfe, nemature naskiĝas,kiel ĉi feniksa jaro kies mitojn ame ĝi volus elterigi, lingve munti, kvazaŭ antikvajn ostfragmentojn, kvazaŭ nekohere memoritajn, tamen obsedajn. Kelkaj bildoj jam atendas: akvafortoj de praskolestro Emocio – pro virino, pro soleco, aŭ nur persisto unucentra de poeta cerbo... kaj tamen ja nemultaj. Nia jaro submergiĝas, peza je tagoj kaj forgeso, kiel dubopeza amo. Mia kanto naskiĝas kramfe, kiel ĉi feniksa jaro, kies sepultejo ĝi estas. |
II.Printempon mi ne laŭdis.Perfida Januaro sekretojn jam aludis sur ĉiu streĉa arbo. Marto ne ludis pli ol la prognozita temo. Ĉu min ekzaltu tiel uzurpo kaj kutimo? Printempo venis. Tamen ĉi-jare ne laŭfame: poemo amoporta – nur senrilata fakto, kiel la naskodato de iu longe morta. |
III.Mi aŭdis kantistinon aserti ke junecokonsistas el vojaĝoj; sed ŝi laŭ ĝusta deco aludis ne, al kio logiko min instigas: ke la vojaĝmemoroj maljunon konsistigas, samkiel mia propra malriĉa elegio, disere mem vibrinta en viva nekonscio, nur nun en fikson venis en ĉi vesperoj vintraj, atesti pri sezonoj – sezonoj, ve, pasintaj... Somero. Trifolio por geamantoj kuŝon vesper-parfumas. Tamen, amiko, ŝian buŝon eklasu, se vi povas. Ne ofte vi ĉielon tian revidos, tiun masivan sun-fabelon kolor-ebrian, kiun maltaŭge nur spegulas pupiloj ŝiaj noktaj. Rigardu. Maroj brulas! El ĉi oazo trinku, por ne soifi morgaŭ! Trinkigu jen memoron; ĝin banu jen ankoraŭ en ĉi purpurriveron, ĝis fine viaj tagoj pro sonĝoj superfluos, la sonĝoj pro imagoj... sorbu ĉe via vojo – ĉi vojo al dezerto – flugilojn papiliajn, okulojn de lacerto, melankolion likvan de akvo-birda voko: ĉar kisoj ne kuracos la brulon de siroko. Trinku! ĉar vi bezonos, por ŝtofo de miraĝoj, ĉi bildoriĉan vinon, junecon el vojaĝoj. |
IV.
Septembro portis pluvon. Kaj pro la pluvo
la brunaj vejnoj de la tero ekkongestiĝis kaj forŝovis fine la placenton de somero. Salikfolioj kiel malpezaj horoj sur sia lasta lito glitis, en kiu mi, regato de aŭtuno, jaro-hekatombojn vidis. Kiom da palaj sonĝoj perditaj kuŝas sub vitra vintro de rivero? Kiom da miaj floroj mi konservos el abundo de somero? |
V.Kiam nun la mevoj ŝvebas, serĉe, animoj maltrankvilaj,en ĉi tiuj ostoj ankaŭ eĥas iliaj grakoj akraj. Super niaj stratoj vakaj voĉoj ventoraŭkaj rikanas, kaj laŭ miaj paŝoj vagaj flugoj petolkonsternaj teksas rete strangajn simpatiojn. Fine, malriĉa, mi revenis al figuro preferita, kiel mevo laca je fremdaj ventoj al konata ŝtono, kiel mem la jaro, aĝulo ripetema. Mi subfosis lian ŝimon, palpis en liaj moroj kaj humoroj, pene mi penetris kaŝe kaŝejojn liajn, nur por trovi centron de ĉi tiu senstela lando. Povas esti, ke neniam koro mistritma, burĝonanta sole kun folioj mortaj, tiun sovaĝejon atingos – kvankam foje, tra la stratoj de la menso, mi kredis aŭdi voĉon jam perditan, kaj ĝin konis, kaj ne povis eldiri. Povas esti ke finfine, pastro insula, ĉi herezan misesperon mi rezignu, veni al Argos, kien flugas la fenikopteroj flamaj – kaj la koron en fremdan ritmon bridu, por kunhimni, kaj al Januaro diri: saluton. |