4. Fortreso sur la Lepora insulo

Dum tuta tiu tago en la rusa tendaro dormis ĉiuj — de arieraj soldatoj ĝis generaloj kaj feldmarŝalo Ŝeremetev mem. Nur gardistoj pasadis super kviete plaŭdantaj akvoj de Nevo, oscedadis kaj interkriadis:

— Aŭsku-ultu!

— Ate-entu!

Kiam iĝis iom pli freŝe, kunvenis konsilio, en kiu al Petro kaj Menŝikov oni aljuĝis ordenojn de Sankta Andreo. Surmeti ordenajn signojn la konsilio ordonis al la plej aĝa kavaliro de ĉi ordeno Aleksio Teodoroviĉ Golovin. La caro antaŭ la momento de la ceremonio malfruis pro aferoj, la unua venis Menŝikov en brokaĵa kun perloj kaftano, en pufaj puntoj, prenis per la maldekstra mano la rubandon, per la dekstra — la ordenon kaj juvelŝtonojn; apenaŭ riverencinte, forturniĝis de Golovin. Tiu kunpremis la lipojn, balancis la kapon. En la tendon kun ŝultro antaŭen, hastante kaj ĝeniĝante, eniris Petro, akceptis en la grandan manon kaj la rubandon kaj la ordenon kun juvelaĵoj, riverencis al la konsilio. Lia vizaĝo en tiuj sekundoj estis infanece senhelpa, malfermita, feliĉa. Nikito Ivanoviĉ Repnin, elirinte el la tendo, svingis la tukon, tuj ektondris ĉiuj kanonoj — kaj la rusaj kaj la prenitaj de la svedoj...

Ankoraŭ ne eksilentis la kanonaj salvoj, kiam el la forĝejo de la urbo Nieno oni alportis la unuajn medalojn, stampitajn laŭ la ordono de Petro. Sur la medaloj eblis legi: «Neokazinta okazas». La soldatoj kaj oficiroj, partoprenintaj la kapton de «Astrild» kaj «Gedan», viciĝis apud betula arbareto — laŭlonge de malkruta, marĉa bordo de Nevo. Petro, hastante, strabante per la okuloj, kiel ĉiam dum solenaĵoj kaj ceremonioj, almetadis al ĉies brusto medalon; la soldato, aŭ serĝento, aŭ oficiro alpremadis la dekoracion per la polmo, kvazaŭ ĝi povus algluiĝi. Ĉio estis farata en silento, neniu sciis, kiel oni devas fari tiajn ceremoniojn. Rjabov same ricevis medalon, rigardis al ĝi, metis en profundan poŝon...

Kiam Petro revenis en la tendon, Menŝikov, starante ĉe alta pupitro, ŝvitante kaj kolerante, estis skribanta leteron al Moskvo, almetante unu literon al alia:

«...sed sinjoro kapitano bonvolis iri en la maron, kaj mi estis ĉe li, kaj revenis ni ne sen feliĉo: du ŝipojn malamikajn kun standardoj, kaj kun kanonoj, kaj kun ĉiaj provizaĵoj ni prenis. Ĉi tage al mi estis donita honoraĵo — kavaliro. Post tio estu sanaj, miaj karegaj. Skribite en fortreso Nienŝanco — nun Ŝlotburgo».

Kaj li subskribis:

«Ŝluselburga kaj Ŝlotburga gubernatoro kaj kavaliro Aleksandro Menŝikov».

Lia vizaĝo ĉe tio estis kolera.

Petro rigardis en la leteron, demandis:

— Nu, pro kio do vi paŭtas, kara Saĉjo?

Menŝikov respondis kun raŭko en la gorĝo:

— Ili krevu nun, Min Her. Kiam la signoj sur min estis metataj — ili min apenaŭ voris per siaj okulaĉoj... Enviantoj, avaruloj, diabloj! Nun ili rememoru, kiel ili diris, ke mi per pirogoj kun leporaĵo komercis... Ekde nun kaj por eterne — forgesite!

— Forgesite, ĝis mi ne rememorigos! — malmilde diris Petro. — Kaj se mi rememorigos, Aleksandro Daniloviĉ, tiam iĝos tiel, ke eĉ komerci per pirogoj vi opinios feliĉo. Kara vi estas por mi, vi estas brava, sed iam...

Li svingis la manon, ne findiris. Amara esprimo glitis subite en liaj okuloj, li ankoraŭ fiksrigardis al Menŝikov kaj kun mallaŭta angoro demandis:

— Kion vi pensas? Ĉu? Kion vi per via malbenita kapaĉo pensas, estu vi damnita?

— Mi? Ho Dio kaj sanktaj protektantoj! — kriis, paliĝante, Menŝikov. — Ja ne havas vi pli bonan...

Petro subite subridis nur per la buŝo kaj deiris.

Samloke la ŝtata konsilio en disputoj kaj insultoj determinis la lokon, sur kiu estu fortreso. Nienŝanco staris tro malproksime de la maro. Novan citadelon endis konstrui sur la Lepora insulo, kiu ĉe tri flankoj estas ĉirkaŭita de abundaj akvoj, kaj ĉe la kvara de trafluejo. Preter la Lepora en Nevon ne povis ekster pafoj trairi eĉ unu boato, ne dirante eĉ pri ŝipo. Ĉio ĉi estis bona, sed malbona estis tio, ke la Lepora insulo tuta konsistis el marĉo; oni diris, ke estas tie eĉ englutantaj marĉoj kaj ke seka pado sur ĉi pereiga loko ne troveblas. Oni diris ankaŭ, ke dum oftaj ĉi tie inundoj la tuta insulo subakviĝas.

Petro aŭskultis silente, frapetante la pipon al la tablo, pensis.

— Estu fortreso sur la Lepora! — finfine diris li. — Kaj estu ĉi tie urbo. Pro tiu bona komenco oni portos al ni nun malnovan hungaran vinon...

Sub tondrado de kanonoj ili drinkis je la kavaliroj de la ordeno de Sankta Andreo, je ĉiuj, dekoraciitaj per medalo «Neokazinta okazas», je la ŝtata konsilio, je gubernatoro kaj kavaliro Menŝikov, je Petro Aleksejeviĉ kaj aparte — je la nova rusa fortreso en la buŝo de rusa rivero Nevo...

En la sama nokto en sia malalta tendo Silvestro Petroviĉ skribis leteron al Maria Nikitiŝna en Arĥangelskon. Nemalproksime, dolĉe ŝmacante, dormis Ivaĉjo, apud li suĉis la pipon Rjabov.

«Ĉi urbo — dume nomata Petropolo, — skribis Ievlev, — estas nur marĉaj bordoj kaj maloftaj vilaĝetoj, kaj loĝado por ni estos ne alie, ol en tera kavo, aŭ en domo, konstruita simile al branĉkabano. Sed se vi deziras — bonvenu, ĉar mi estas nomumita por servado al la loka Balta floto. Kun via trajno vi nepre devas preni...»

Li pensis iom, rigardis al Rjabov, vokis:

— Ivano Sabateiĉ!

La piloto strabis al Ievlev, elprenis la pipon el la buŝo...

— En Arĥangelskon mi skribas, al Maria Nikitiŝna, — diris Silvestro Petroviĉ, — en pripenso de ŝia veno ĉi tien. Ĉu ne iru ili kune — kun Taisja Antipovna kaj kun avinjo Eŭdoĥa. Ĉiel estos pli facile, ol unuope, kaj kun tempo en ĉi urbo ankaŭ via edzino estos. Ĉu mi prave diras?

— Jen urbo! — nedifinite eldiris la piloto. — Vere, urbo.

— Do, kiel? Ĉu mi skribu?

— Probable, skribu! — kvazaŭ heliĝante en la vizaĝo kaj brilante per la okuloj, diris Rjabov. — Iom post iom ni aranĝos vivon, hakos lignodomon. Kial do tiele vivi? Ivano Ivanoviĉ estas sen patrina prizorgo...

Li ree suĉis la estingiĝintan pipon kaj aldonis decide:

— Ŝi veturu! La domon ŝi vendos, same la bovinon, ĉi tie ni ne pereos. Skribu, Silvestro Petroviĉ, ke Ivano Sabateiĉ ordonis al sia edzino severe sen ajna prokrasto lian volon ĝuste plenumi...

— Ĉu severe? — kun rideto demandis Ievlev. — Ĉu mi ĝuste tiel skribu?

— Skribu: ordonis severe, — ne respondante al la rideto de Silvestro Petroviĉ, ripetis Rjabov. — Ja ŝi estas fiera ĉe mi... Alie ŝi veturos, sed sola, ja kiel ŝi povas — nenobela, kaj kun maljunulino? Multe malfacile estos...

Silvestro Petroviĉ prenis tranĉileton por akrigi plumon; ne rigardante al la piloto, petis:

— Vi pri tio pasinta, Ivano Sabateiĉ, ne pensu plu. Ĉio okazas... Estis ili bonaj amikinoj, kaj restos tiaj ankaŭ ĝis cent jaroj...

Rjabov subridis, suspiris, nenion respondis.

En blanka nokto, la okan de junio, Silvestro Petroviĉ kun Rjabov en boateto alnavigis al la malkruta marĉa bordo de la Lepora insulo. Ĉi tie sur palafitoj jam estis konstruita albordiĝejo, al kiu almetiĝis barkoj, ŝarĝitaj per grundo, alveturigita el malproksime laŭ akva vojo. De la albordiĝejo iris tabulaj padoj, laŭ ili vice laboruloj estis puŝantaj knaremajn ĉarumojn.

Zumadis damnita kularo.

Portistoj kun vizaĝoj, verdaj pro malsanoj, nesufiĉa nutrado, humideco, trenadis sablon, grundon, ŝotron — en bastomatoj, en dorsaj kornaj kestoj, en sakoj, en baskoj de kadukaj ĉemizoj. Ostaj viroj, tiuj, kiuj ĉi tie estis opiniataj fortikuloj, grimpinte sur podion, permane enbatadis palafitojn. Miloj da homoj surŝutadis la damnitan marĉon per ŝotro, branĉetaĵo, ŝutadis sablon, ruladis trabojn. Kun avida ŝmacado la marĉo englutadis ĉion, kion liveradis barkoj, ĉaroj, homoj...

Monotone, egale zumadis segiloj. Akorde, intermite batadis forĝomarteloj. De tempo al tempo aŭdiĝadis insultado de brigadestroj, superrigardantoj, severaj vokoj de gardantaj soldatoj.

Al Silvestro Petroviĉ aliris Jegoro Rezen, tuta pikita de kularo, plendis, ke estas tro malfacile labori.

— Evidente, ne facile! — konsentis Ievlev.

— Mortas multaj. Nutraĵo estas malbona, oni tre multe malsanas je ventroj. Ĉi tie unu kuracisto, hundinido, vendas kuracan vinon kun macerita pinglaro, sed multekoste, ne eblas aĉeti: kvar rublojn por sitelo. Skorbuto homojn faligas...

— Jes, faligas! — konsentis Ievlev. — Ĉi tie skorbuto, en la maro Nummers. Ne foriras, ĵetis ankrojn kaj staras. Li havas nemalmultajn kanonojn. Ne deziras, ke ni eliru en la maron. Ni prenis kaptiton, pridemandis, li transdiris vortojn de sinjoro vic-admiralo Nummers. Sinjoro von Nummers deklaris al siaj matrosoj, ke la rusoj neniam estos en la maro. «Ili mortaĉu en siaj stepoj!» — tiel li esprimis, la sveda vic-admiralo... Nu, kaj ni sen maro ne vivos, jen kiel, Jegorĉjo!

Kaj Silvestro Petroviĉ karese metis la manon sur la ŝultron de Rezen. Tiu konsentis:

— Ne vivos!

Kaj demandis:

— Ĉu generalo Cronhjort de rivero Sestro ne foriris?

— Kaj generalo Cronhjort ne foriris, — respondis Silvestro Petroviĉ. — Ne foriros ili mem, Jegoro. Ilin ankoraŭ forpeli necesas. Jen bonan aferon sinjoro feldmarŝalo Ŝeremetev faris: forpelis latronojn el Jamo kaj Koporjo, — glora venko de nia armeo. Kaj Cronhjort persistas. Kaj ankoraŭ oni preteratentis ĉi tie — stultuloj! — li atakis per kirasaj rajdistoj nian postenon en Laĥto, hakis ĉiujn morte...

Dum ili konversaciis, la ĉielo tute ruĝiĝis. La sangoruĝa grandega ronda suno aperis super la bela Nevo, libere kaj senobstakle rulanta siajn akvojn inter dezertaj marĉaj bordoj, sur kiuj tre malofte vidiĝis fumeto de homa loĝejo. Tamburoj batis ŝanĝon de skipo, homoj ekiris al branĉokabanoj — veki dormantojn, kuŝiĝi sur ankoraŭ varman, putran, humidan pajlon.

Kiam ili estis sidiĝantaj en la boateton, Rjabov demandis:

— Kia nomo estos por ĉi fortreso, Silvestro Petroviĉ?

— Kvazaŭ laŭ la nomoj de apostoloj Petro kaj Paŭlo, — respondis Ievlev. — Petropaŭla, ŝajne, fortreso. Mi aŭdis, ke tiel. Ni vivos — ni vidos...

Rjabov forte premis la remilojn, la boateto vigle glitis sur la kvieta rivero, la rudristo demandis:

— Kaj eble, Silvestro Petroviĉ, ni nun rigardu por ni lokon, por konstrui domon. Jen — sur la Bazila insulo. Kaj arbaro estas, kaj bestoj en la arbaro abundas, kaj ŝajne ion pli sekan eblas trovi...

Li vekis Ivaĉjon, ili ĵetis en la boateton hakilon, fosilon, tranĉilon kontraŭ bestoj kaj eknavigis al la Bazila. La suno jam staris alte, la insulo estis kvieta, nur birdoj interkriadis en juna betula foliaro.

Ili longe serĉis pli sekan lokon, por eliri sur la bordon, trovis; malsatiĝinte, ili manĝis biskoton, altrinkis per bongusta Neva akvo.

— Kial do ni ĉi tien venis, paĉjo? — demandis Ivaĉjo.

— Domon konstrui necesas! — respondis Rjabov. — Ni loĝos ĉi tie. Kaj apude de Silvestro Petroviĉ palaco konstruiĝos kun tempopaso.

— Domon! Ha! — elreviĝinte prononcis Ivaĉjo. — Kiu do en arbaro konstruas? Ni revenus, paĉjo, en Arĥangelskon, jen urbego! Kaj Komerca korto, kaj kajoj, kaj alia korto, sed ĉi tie kio estas?

Rjabov subridis, diris mallonge:

— Ne mia, frato, volo!

Kaj metis per la hakilo noĉon sur maljuna pino. Silvestro Petroviĉ deiris je duoncento da paŝoj kaj same batis per la hakilo — unu fojon kaj duan...