3. «Astrild» kaj «Gedan»1
Menŝikov, retrokliniĝinte, sidis en malvarmeto kontraŭ ĵus kaptita en la maro svedo, pridemandante lin per tradukisto:
— Ĉu maristo?
La svedo silentis, viŝadis la buŝon per verda fulardo. Bombarda serĝento Ŝĉepotev diris el post la dorso de Aleksandro Daniloviĉ:
— Ja ni vidis, kiel oni lin, diablon, sur boaton mallevis. Kun li ankoraŭ homoj estis, tiuj evidentiĝis pli lertaj ol li — ne trafis en la embuskon.
Menŝikov pensis, demandis poste:
— Ĉu vi estas el la ŝipoj, kiuj iras al Nienŝanco, por fari helpon? Kion estis al vi ordonite montri al la fortresa komandanto?
Petro elmalproksime diris:
— Lasu lin, Daniloviĉ! Li faris militistan ĵuron. Ni mem divenos...
Sed la svedo subite demandis, kiom oni pagos al li, se li ĉion diros vere. Rjabov tiris Ievlev-on ĉe la maniko, avertis:
— Vi, Silvestro Petroviĉ, diru al Menŝikov: trompos la svedo. Mi same tiel marĉandis.
Sed la svedo ne trompis, dirinte, ke al du konvenciaj pafoj de la eskadro de Nummers la fortreso devas respondi same per du pafoj. Estis farite ĝuste tiel. Ĉasistoj de la marbordo sciigis, ke la svedaj ŝipoj, aŭdinte respondon al sia signalo, trankvile ĵetis ankrojn. Aleksandro Daniloviĉ dekalkulis al la svedo monon, sed malpli, ol ili interkonsentis. La svedo ofendiĝis, Aleksandro Daniloviĉ kriis:
— Vi ankoraŭ insultas, hundaĉo! Tridek ormonerojn mi al vi donis, pli, ol al Judaso, tiu havis arĝenton, kaj vi oron!
De la Arbusta insulo2 ree venis mesaĝisto el lertaj knaboj de Ŝĉepotev, rakontis, ke du malamikaj ŝipoj alvenis al la buŝo mem de Granda Nevo kaj atendas matenon, por iri al rivero Oĥto. Petro kunvenigis konsilion. Silvestro Petroviĉ ekparolis la unua:
— Niajn fregatojn por ĉi afero ne indas uzi, Siro. Ni povas misfortune perdi ilin, — ili estas niaj unuaj militaj ŝipoj ĉi tie. Ni ankoraŭ longe atendos aliajn. Iri necesas per boatoj...
Menŝikov koleriĝis:
— Absurdaĵon vi diras, Silvestro! Kiel kontraŭ la svedoj fari ŝipatakon? Dum ni el boatoj elgrimpos — ili nin ĉiujn mortigos...
Chambers konsentis kun suspiro:
— De boatoj sur ŝipojn — ne eblas. Malbone.
Bruce dismovis la manojn:
— Malfacile, Siro...
Petro ĉirkaŭrigardis, serĉis per la okuloj, kriis voki la unuan piloton. Tiu diris singarde:
— Sed ja dependas de tio, kiel fari, Petro Aleksejeviĉ! Se iri stulte — ili nin mortigos, sed se saĝe — ni ilin finos. Se sur Nevo al ili iri — ili rimarkos, necesas kaŝe. Eksciis mi de la lokaj fiŝistoj, kaj hodiaŭ ankaŭ mem rigardis — estas ankoraŭ unu rivereto, boatoj ĝin trairos, sur tiu rivereto ni eliros...
La caro por longe enpensiĝis. Chambers dormis side, Bruce per lacaj okuloj rigardis al la plenakva, briletanta sub la suno Nevo. Ŝeremetev tuŝis la manon de Petro, diris nelaŭte:
— La piloto prave diras. Ĝuste tiel necesas agi.
Ĝis krepusko du aroj de boatoj, ne rimarkitaj de la svedoj, atingis la fonton de la sennoma trafluejo3. Preobraĵenskanoj, semenovskanoj, lokaj fiŝistoj, Arĥangelskaj pomoroj — remis sensone, la remiloj ne knaris en la remilingoj, paroli estis malpermesite sub minaco de morto.
La nokto estis hela, kiel ĉiam en tiuj lokoj en majo, sur la ĉielo naĝis malpezaj, lanugaj nubetoj, sed la horizonto estis nuba, kaj Petro kun espero ĵetadis rigardojn al la obskuro, pendanta super la maro.
Duono de la boatoj estis lasita ĉe la fonto de la trafluejo. La alia duono kun Petro kaj Menŝikov malleviĝis malsupren al vilaĝo Kallina. Ĉi tie ili kaŝiĝis, atendante unuan grandan venintan nubon, por atako al la malamikaj ŝipoj. Estis humide, en silento Rjabov puŝis per la kubuto Petron — montris, kiel alko trinkas el la rivero akvon. Iuj el soldatoj dormetis, aliaj streĉite fiksrigardis la grizan krepuskon...
Matene malalta, griz-rufa nubo tuj kovris ambaŭ boatarojn, preobraĵenskano Zavituĥin kriis dufoje kiel gufo, la remistoj levis la remilojn. De vilaĝo Kallina la boataro de Petro iris de la marborda flanko, laŭlonge de la malalta bordo de la Bazila insulo. La dua grupo de boatoj sub komando de Ievlev iris per kontraŭa kurso. «Astrild» kaj «Gedan» komencis hisi velojn, por foriri sub kovron de potencaj kanonoj de sia eskadro, sed skuala vento, mallumo, mallarĝeco de la rivero, manko de pilotoj timigis la ŝipestrojn pli, ol la nekonataj boatoj, aperintaj nemalproksime. La velojn oni decidis forigi, sed en tiuj sekundoj Zavituĥin ankoraŭ foje kriis gufe, kaj la preobraĵenskanoj kun semenovskanoj, lertaj pafistoj, komencis bati al la ŝipoj salve. La svedoj returnis siajn kanonojn, super la kapoj de la remistoj ekfajfis mitrajlo.
— Remu! — kriis Petro. — Vigle! Akorde!
La boatoj elane impetis antaŭen al la ŝipoj. Rjabov movis la rudron, la boato de Petro unua aperis ĉe la flanko de «Astrild», Ivano Sabateiĉ kaptis per la mano la ŝnureskalon, sed Petro depuŝis lin kaj kun grenado en la mano la unua leviĝis sur la ŝipon. Ĉe la alia flanko jam estis grimpantaj la preobraĵenskanoj de Ievlev, matrosoj de subleŭtenanto Kalmukov kuris sur la pobkastelo, kanonistoj de Chambers kun brulantaj meĉoj en la dentoj, kun alte levitaj grenadoj, kun tranĉiloj kaj muskedoj, estis batalantaj brusto kontraŭ brusto, per kolboj ĵetadis svedojn en la maron, tranĉadis per ponardoj. Por kelkaj momentoj fariĝis plena silento — sen eĉ unu pafo, aŭdeblis nur raŭka insultado kaj egala obtuza susurado de pluvo. Poste Rjabov vidis, kiel Ievlev ĵetis grenadon, kiel ĝia flamo faligis sur la pobferdekon du matrosojn. Al Silvestro Petroviĉ, batalante per mallonga sabro, Menŝikov estis pelanta svedan oficiron. La svedo rebatadis per spado. Aleksandro Daniloviĉ batis svinge de la ŝultro — la svedo kun dishakita kapo falegis sub la piedojn de Ievlev. Tiutempe en luko antaŭe elŝiriĝis flamo. Rjabov ĵetis sur la lukon feltan tapiŝon, renversis barelon kun akvo. Menŝikov, deĵetante de la ŝultroj sian kaftanon, laŭdis:
— Prave vi faris, sinjoro unua piloto, la ŝipo estas bona, ankoraŭ utilos.
Sur «Gedan» tamburoj ekbatis «retiriĝon».
La pluvo forpasis, la nubojn forportis vento. Petro, sidante sur benko sub matena facila vento, estis pridemandanta kaptitojn: kiaj estas la ceteraj ŝipoj de la eskadro, kia estas admiralo Nummers, pro kia diablo ili ŝoviĝas en fremdajn landojn, per kiaj kuglegoj pafas, ĉu multe havas da provianto. La svedoj, ne kredante tion, ke ili restis vivaj, ne komprenante bone, kiel ĉio okazis, respondadis al ĉiuj demandoj detale...
Laŭ la ĉefa ŝtuparo, apud kiu jam staris rusaj matrosoj, leviĝis Boriso Petroviĉ Ŝeremetev, subridante diris al Ievlev:
— Nu, Silvestro Petroviĉ, gratulon al vi pro la viktorio, sinjoroj. Cerbumis ni kun princo Repnin, kiam navigis ĉi tien en boato: kiel dekoracii vin, kuraĝulojn. En la regularo ne estis trovite, en la pasinteco tio ne okazis — preni ŝipojn sur maro en tiela maniero. Necesas en kofroj serĉi, kiel oni faradis, ĉar ni eĉ ne scias, per kio honorigi la heroojn...
Petro diris al Ŝeremetev responde:
— Medalon ni stampos kun subskribo «Neokazinta okazas». Ĉu tiel, Silvestro?
Rjabov, starante iom malproksime, pruntepreninte de preobraĵenska soldato plastron, estis glukovranta al si vundeton sur la kolo.
— Do, tio ĉi estas la Balta maro? — demandis post lia dorso Ivaĉjo.
Ivano Sabateiĉ retroturniĝis, diris en kolero:
— Jen mi al vi la orelojn ŝiros!
Ivaĉjo retropaŝis, malferminte pro miro la buŝon.
— Ĉu la propran patron vi ne rekonis? — diris la rudristo. — Kiu al vi ordonis al la ŝipatako iri?
Ivaĉjo pensis, poste respondis:
— Al mi, paĉjo, neniu ordonis, sed kiam tamburistoj ekiris en la barkon — de la gvardio, mi pensis — de la maristoj ja ne estas eĉ unu tamburisto. Kion fari? Mi iris...
— Iris, — mokimitis Ivano Sabateiĉ. — Jen tamburisto! Ne tro vi necesas ĉi tie. Kie do estas via tamburo?
— En akvon falis, kiam ni kun la ŝipo kunkroĉiĝis! — sciigis Ivaĉjo. — Jen, solaj frapiloj restis. Kiel mi ne rimarkis? Eble la rimeno estis putra... Sed la frapiloj estas...
Kaj li montris al la patro la tamburbastonetojn.
— Nun oni vin punos! — promesis Rjabov.
Ivaĉjo suspiris:
— Ĉu vergos?
— Ja indus pro ĉiuj viaj pekoj...
— Ne vergos! — diris Ivaĉjo. — Mi alian tamburon por mi trovos.
Ili staris apude ĉe la flanko de la kaptita ŝipo, rigardis malproksimen, en degelantan sub radioj de la matena suno nebulon, pririgardadis la kurantajn akvojn de la golfo.
— Ĉu ĝi estas la maro Balta, paĉjo? — ree demandis Ivaĉjo.
— La maro estos pli malproksime! — diris Rjabov. — Kaj kie ni nun estas, kara, tio estas golfo.
Ivaĉjo ĉirkaŭrigardis — ne ŝatis, ke homoj aŭdu, kiel la patro nomas lin kara. Sed proksime neniu estis.
— Ĉu la golfo estas mara?
— Mara.
— Do — ni venis? Longe ni iris...
— Sed tamen venis!
— Venis, sed soldatoj diras: ankoraŭ bataloj estos. Ili atendas — respondos la svedo; li, ili diras, estas firma en milito, ne kutimas cedi.
— Urtiko pikanta naskiĝas, sed en supo kuiriĝas! — subridis Rjabov kaj altiris al si Ivaĉjon.
Tiu, ĉirkaŭrigardinte, ĉu ne vidas homoj, mem alpremiĝis al la patro. Tiel ili staris longe, silentis kaj rigardis malproksimen — tien, kie estis prezentiĝanta la Balta vasto.
Kiam ili estis revenantaj en la boato, Petro diris:
— Nun ni korektos, se donos Dio, nian standardon. Havis ni la Blankan, la Kaspian kaj la Azovan, nun ni donos al la aglo la originan, nian — la Baltan. Ekstaros ni sur kvar maroj...
Per la ungo li forskrapis cindron el la pipo, petis tabakon. Tabakon neniu havis. Rjabov etendis al la caro sian tabaksaketon el fiŝa veziko.
— Kia miksaĵo? — demandis Petro.
— Tranĉita radiko kun herbo meliloto...
Petro bruligis la pipon, eligis el la naztruoj densajn striojn de fumo, ekparolis nehaste, kvazaŭ ripozante post la batala laboro:
— Tiele, sinjoro unua piloto! Laboris ni sur Dvino, komencis nun labori sur Nevo. Ne facila estos, mi sentas, tiu ĉi nia laboro. Al Arĥangelsko vi eĉ ne pensu reveni. Vi esploros por mi la lokajn akvojn — ŝanelojn, profundojn, malprofundaĵojn, riverbenkojn, la golfon vi ekkonos, kun Nevaj fiŝistoj pri ĉio parolos. Vin mi poste pridemandos severe. En proksimaj tempoj estos ĉi tie floto, iros al ĝi ŝipoj el la tuta mondo, ni komencos, kun Dia helpo, komerci por bono...
Kaj, turniĝinte al Ivaĉjo, demandis:
— Ĉu estos tiel, sinjoro flota tamburisto?
Ivaĉjo, rememorinte pri la droninta tamburo, timidiĝis. Rjabov respondis anstataŭ la filo, penseme, senhaste:
— Se la maro, Siro, estas nia, tiam ankaŭ floto sur ĝi estu nia, Rusia. Kaj ke malfacila estos ĉi laboro — ĝi estas vero. Vidu, ne foriris la sveda eskadro, staras, atendas sian horon...
Petro prenis la lornon, fiksrigardis: en la golfo tre malproksime vidiĝis mastoj kaj jardoj de senmove starantaj ŝipoj de la eskadro de admiralo Nummers...