Ĉapitro dek unua
Ĉe marĉoj, baroj kaj de l' malamik' perturb'
Vend- kaj juĝ-lokoj, trupoj, flot' — kaj pretas urb'.
Vend- kaj juĝ-lokoj, trupoj, flot' — kaj pretas urb'.
Lomonosov
1. Flota midŝipmano
Jam vespere Taisja knedis buteran paston por pirogoj, kaj longe antaŭ mateniĝo ekhejtis la fornon kaj vekis la piloton, nur nokte revenintan el Kronŝloto.
Ivano Sabateiĉ, kulpe kaj samtempe severe tusetante, etendis la manon por la malnovaj, kutime eluzitaj fiŝistaj botoj, sed Taisja ordonis hodiaŭ vesti sin per la plej bona, kaj Rjabov devis elpreni el la kofro ŝuojn kun bukoj, kamizolon kun dudek kvar arĝentaj butonetoj kaj kaftanon kun brodita sur la maniko stirrado kaj kompaso — speciala signo, kiun devis porti la unua piloto de la Rusia ŝipa kaj mara floto.