3. Ankoraŭ spiono!

Fortresaj gardantaroj staris supre kaj malsupre laŭ Dvino sur tuta longo de la insulo Lapominska, sur kiu estis konstruata la citadelo. En malfronto de la fortreso, tie, kie etendiĝis ŝlimaj marĉoj, en putraj valoj, Ievlev ordonis konstrui du gardoturojn. Tie tagnokte deĵoradis soldatoj, kiujn ekzercadis Atanazio Petroviĉ Krikov. Li ankaŭ estris la tutan gardon de la konstruado de la citadelo kaj sur la Lapominska insulo kaj sur Dvino, kie estis elektita konstanta gardantaro el matrosoj, kiuj havis kvar oportunajn por tia afero rapidajn boatojn. Fremdulojn al la fortreso ili ne allasadis senescepte. Se iu iris per remiloj sur akvo, ili ordonadis levi la remilojn, se per velo — el malproksime ili faradis avertan pafon — haltu! Sur fortresaj velboatoj, kiuj veturigadis el la urbo brikon, ŝotron, hakitan ŝtonon, feron, kalkon, argilon, najlojn, batalajn provizaĵojn, estis malgrandaj identigaj vimploj, sed ankaŭ la vimplojn ili ne tro fidis, pridemandadis la rudristojn laŭnome, priserĉadis la ŝarĝon, deprenadis permesan etikedon. Nur tiam la ŝipo estis allasata al la bordo. Ankaŭ ĉi tie staris gardantaj matrosoj en kroĉetitaj ĉapoj, kun sabroj, severaj kaj neparolemaj.

La velboato de la vojevodo aliris la Lapominskan insulon nelonge antaŭ vespero, kiam tamburoj en la fortreso jam finis bati ŝanĝon de skipo por laborantoj. El malproksime kuracisto Loftus rimarkis nenion specialan: la citadelo estas granda, kun eksteraj bastionoj, kun batalaj turoj, sur unu el kiuj jam flirtis, klakante sub vento, mara flago. Poste trans betuloj videblis levponto, sur kiu navedis ĉarpentistoj kun hakiloj kaj de kie aŭdiĝis batoj de marteloj — forĝistoj estis streĉantaj ferajn ĉenojn. Nenion pli Loftus sukcesis vidi, ĉar gardanta matroso sen ajna ĝentileco prenis lin per siaj krudaj fingroj je la nazo kaj turnis lian kapon al alia direkto.

— Tien rigardu, — ordonis li kun subrido. — Kaj al la fortreso ne rigardu — vi pekos!

Loftus stamfis, kriis, la matroso trankvile minacis:

— Ĉu vi insultos, malĝentilulo? En holdon mi vin sidigos, tie estas pli malvarme...

La kuracisto eksilentis. Super Dvino estis zumantaj kuloj, ili dolore pikadis. La velboato estis malrapide balanciĝanta sur la akvo, el la citadelo aŭdiĝis sono de trumpeto, poste ree ĉio eksilentis.

— Ĉu vi longe tenos min ĉi tie? — demandis la kuracisto.

— Sed ĉu via afero estas urĝa? — kompate demandis la matroso.

Loftus entuziasme klarigis, ke la afero estas treege urĝa, en la citadelo estas multaj malsanuloj, necesas ilin kristane kompati, faciligi iliajn suferojn. Krom tio, en la citadelo estas homo nomata Nikeforo — granda suferanto. La princo-vojevodo ordonis helpi...

— Kompatas vi niajn fratojn, certe! — sarkasme diris la matroso. — Nur vin ni esperas...

Ĉirkaŭe oni malice ekridis. Loftus alpremis la manojn al la brusto, diris tekston el la Sankta skribo — pri la bonkoreco.

— Prefere ŝtopiĝu! — konsilis al li iu per kruda voĉo.

La kuracisto ofendite eksilentis, frapante kulojn sur la kolo kaj la vangoj. Tutan nokton li pasigis sub aresto en ligna budo, konstruita super Dvino mem. Li deziris trinki, sed akvon el tino, staranta sur benko, la kuracisto abomenis. Panon, kiun oni alportis al li, li same ne manĝis. Aliaj, kiuj estis arestitaj de la gardantoj, manĝis panon, trinkis akvon kaj kuŝiĝis dormi. Sed la kuracisto ne dormis, flustrante insultojn, kiujn li diros al la impertinenta kapitan-komodoro. Sed la insultojn diri li ne sukcesis.

Matene oni elkondukis lin al la oficiro. La kapitan-komodoro, sidiĝante en velboaton, diris al li, ke ĉi tie kuracisto ne havas aferojn, ke fremdlandanojn li ĉi tien ne enlasos tute kaj ke la kuracisto forgesu ĉi tien la vojon por eterne sub minaco de terura morto.

— Sed la princo-vojevodo mem direktis min al via moŝto! — en la angla ekkriis Loftus.

— Ĉi tie mi estas estro! — ruse respondis Ievlev.

— La vojevodo estas estro super vi.

La oficiro silentis iom, kun subrido rigardante al Loftus.

— Mi devas esti en la fortreso.

— Vi ne estos en la fortreso. Forveturu kaj forgesu la vojon ĉi tien, alie al vi estos tute malbone...

Kaj la oficiro turniĝis al la kampuloj, kiuj noktis kune kun Loftus en la budo. La kampuloj riverencis malalte, la oficiro ordonis liberigi ilin. La kuracisto plu ne moviĝis de sia loko. Tiam la oficiro diris:

— Hej, knaboj, sidigu lin en la velboaton!

Du matrosoj de grandega alto aliris lin, prenis je la ŝultroj. Loftus, perdinte sinregadon, elturniĝis, deziris batali. Tiam oni puŝis lin pli forte. Lia peruko falis, la matrosoj kaj la kampuloj laŭte ridegis. De sur citadela turo la malhonoron de la kuracisto vidis inĝeniero veneciano Georgo Lebanius...

— Ho, moroj de moskvianoj! — diris li poste al Rozen. — Kiel ili agis, tiuj matrosoj, kun kompatinda kuracisto, veninta ĉi tien pro mizerikordo.

Jegoro Rezen mallarĝigis la okulojn, diris moke:

— Ĉi tie, sinjoro Lebanius, ĉiu fremdlandano estas spiono. Atendu, iam la kapoj falos de la ŝultroj, elĉerpiĝos la pacienco de la rusoj...

La veneciano levis la ŝultrojn. Jegoro Rezen senzorge zumadis kanteton pri du amantaj koroj, mezuradis per cirkelo distancon de la ĉefa kanona remparo ĝis la rivera ŝanelo, diris kvazaŭ interalie:

— Mirinda estas la homa naturo. Pro ajna kaŭzo ni pretas ĉiel insulti sovaĝecon de moroj moskviaj, sed kiu el ni miras pri tio, ke vendas kleraj niaj eŭropanoj animojn homajn? Antaŭ nelonge vi, al mia rakonto pri suferoj kaj turmentiĝoj de tiu galera kaptito, kiu kuŝas en la hospitalo, bonvolis esprimiĝi, ke vi ne vidas en lia sorto ion ajn rimarkindan; la rakonto pri vendado de negroj, kiun prezentis al vi la kapitan-komodoro, per nenio vin ŝokis. Sed tio, ke oni forpelis el ĉi tie kiel favan hundon ankoraŭ unu senfaran kuraciston — afliktas vian koron...

Rezen ree ekfajfis, metis numerojn de kanonoj sur la remparo, netigis la desegnaĵon kaj, forgesinte ĝin sur la tablo, eliris en la fortresan korton. La veneciano ĵetis rigardon post lin, enrigardis en la desegnaĵon, pensis iom, elprenis el la poŝo notlibreton en dika porkleda bindaĵo kaj, tenante ĝin en la manoj, komencis fari notojn per ansera plumo. En tiu ĉi momento Rezen neaŭdeble aperis en malalta fenestro. La veneciano ne rimarkis, ne atendis lin el tie. Rezen rigardis longe, kunpreminte la lipojn, kunmetinte la manojn sur la brusto, rigardis ĝis kiam la veneciano kaŝis la notlibreton.

Poste li trankvile eniris en la ĉambron, eksidis sur la benkon, etendinte la krurojn en fiŝistaj botoj, kaj komencis plenigi sian argilan pipon per nigra forta tabako. La veneciano estis desegnanta mallevan meĥanismon por ĉena citadela levponto.

— Donu al mi vian notlibreton en porkleda bindaĵo! — trankvile diris Rezen.

La veneciano komencis paliĝi.

— Mi bezonas vian notlibreton! — ripetis Rezen.

La veneciano faligis ortilon, lia vizaĝo iĝis cindrokolora. Ievlev en la pordo diris al iu, kiu venis kune kun li:

— Kaj sub la fenestron gardanton starigu. Por ke neniu ĉi tien venu!

La inĝeniero falis sur la genuojn. Li skuiĝadis kaj longe ne povis elparoli eĉ unu vorton. Silvestro Petroviĉ ne urĝis lin, atendis. Jegoro Rezen estis fumanta sian pipon, rigardis flanken.

— Ĉu kanona majstro Reger Ripley apartenas al via komunumo? — demandis Ievlev.

— Mi kaj li — jes! — diris la veneciano. — Li kaj mi.

— Kiu staras super vi?

— Tiu malestas. Li forveturis kaj ne revenis.

— Ĉu kuracisto Des-Fonteines?

— Kuracisto Des-Fonteines.

Silvestro Petroviĉ nehaste, folion post folio, trarigardadis la notlibreton de la veneciano. Jen estas desegnita cigno, tamen tio estas ne cigno, sed la Novdvina citadelo. Per rigardo de konstruisto li kaptis precizecon de notitaj ampleksoj: herbo — tio estas la norda, orienta kaj suda flankoj de la fortreso, kie oni fosas nun akvajn foskavojn. Jen ankaŭ larĝo de la foskavoj estas notita en la angulo de la paĝo — tri klaftoj. Jen dometo kun fenestrokadroj kaj ŝutroj — kvazaŭ bagatela bildeto, sed tio estas ne bildeto, tio estas la fortresa duonluno1...

— Por kio venis ĉi tien fremdlandano Henriko Swenberg? — demandis Ievlev.

La veneciano ne sukcesis respondi, tiel skuis lin tremo.

— Parolu! — kriis Silvestro Petroviĉ. — Parolu, aŭ mi mortigos vin tuj ĉi tie!

La veneciano ekparolis, plorante kaj singultante: li ankoraŭ nenion sukcesis sendi el tio, kio estas ĉi tie en la libreto. Aŭ preskaŭ nenion. Tre multon, ĉiuokaze... Henriko Swenberg estis arestita antaŭ ol intervidiĝi.

Ievlev aŭskultis ne interrompante, lia vizaĝo kun malmilda falto ĉe la buŝo estis speciale pala, la bluaj okuloj sendeŝire rigardis al la veneciano. Trans la malfermita fenestro Dvina vento estis levanta kalkon, en nuboj de kalka polvo kvar ŝtontajlistoj traportis sur viŝtukoj malkovritan ĉerkon, el kiu elstaris blonda barbeto de Gabĉjo Ĥlopotov, mortinta hodiaŭ en la fortresa hospitalo pro brusta malsano. Post la mortinto, plorkriante, kaptante la ĉerkon per la manoj, iris nudkapa virino — la vidvino, kuiristino de la brigado. Maljuna fortresa popeto, en verdiĝinta ornato, moviĝinta sur unu ŝultron, en skufio2, malfirme metante la malsanajn piedojn, estis svinganta la incensilon kaj streĉe kantanta funebran preĝon. Kaj la vivo en la fortreso estis okazanta siavice — batiĝadis fostoj, ŝrikadis segiloj, tondradis marteloj de forĝistoj.

— Iru, Jegoro, mi ĉi tie sola sukcesos! — diris Ievlev.

Rezen eliris, ferminte post si la pordon. Ievlev plu aŭskultadis, ĉu alportos vento la maljunulan voĉon de la popeto, akompananta en la lasta vojo Gabĉjon Ĥlopotov-on. Sed pro ŝrikado de segiloj kaj tondrado de feritaj radoj en la korto jam nenio estis aŭdebla.

La veneciano plu parolis, — nun li ne povis halti.

— Jam en tiuj tempoj, kiam mi nur intencis veturi en la barbaran Moskvion, — aŭdis Ievlev, — jam tiam, kiam miaj proksimuloj ne konsilis iri al tiom danĝera vojaĝo...

Silvestro Petroviĉ, senmove rigardante al la veneciano, elprenis el la larĝa brusta poŝo pistolon, palpe ŝutis en la kulason pulvon... La veneciano kankre ekiris al la pordo, kriis, svingis la manojn. Ievlev levis la manon, celis, liaj bluaj okuloj rigardis senkompate, kaj la veneciano subite eksilentis, komencis malleviĝi sur la genuojn...

La pordon oni abrupte tiris el la vestiblo, Ievlev ne sukcesis pafi. Per larĝaj paŝoj en la ĉambron eniris Krikov, ĉirkaŭrigardis, prenis la pistolon el la manoj de Silvestro Petroviĉ, donis al li trinki akvon. La venecianon oni forkondukis.

— Nur mirakle mi lin ne mortigis! — diradis Ievlev, trankviliĝante. — Mirakle! Barbara Moskovio, ĉu? Barbara! Pro tio, ke kaftanojn ni portas aliajn, pro tio, ke ni manĝas ne laŭ ilia maniero. Kaj kiu nin nomas barbaroj? Spiono, homo sen honoro kaj konscienco. Ho, Atanazio Petroviĉ, duoble ni nin gardu ol antaŭe, duoble, trioble, kvaroble. Alie — pereo...

Atanazio Petroviĉ silentis, aŭskultis, en liaj okuloj lumis simpatio.

— Laciĝis mi! — diris Ievlev. — Estas timinde ne kredi, sed necesas. Nun mi kuraciston forpelis, de la vojevodo kuracisto venis, mi ne kredis, kaj prave ne kredis. La veneciano konfesis: ĝuste la antaŭa kuracisto estis ĉe ili la estro... Ĉio ĉirkaŭe estas subaĉetita. Kaj niaj homoj ĉi tie mortas, nutri ilin ni ne havas per kio, nutromono mankas. Kion fari, Atanazio Petroviĉ?

Krikov silentis, lia vizaĝo same estis laca, nerazita; la botoj, la rajdpantalono, la mantelo — en koto.

— Kiel ni vivos do? — demandis Ievlev.

Krikov respondis ne tuj, rakontis, ke en la urbo estas malbone, cirkulas tia onidiro, ke kvazaŭ la fremdlandanoj intencas kune kun la vojevodo princo Prozorovskij ĉiujn rusojn ekstermi, por tio ili siajn gastejojn ĉirkaŭfosas, novajn palisarojn metas, en sia preĝejo ekstertempe preĝas. Diras oni ankoraŭ, ke dumaano Larionov kun kancelarianoj sekrete homojn arestas kaj tiuj homoj sub torturoj aliajn homojn denuncas, la arestejo estas plena, kaj la Arĥangelska popolo atendas terurajn ekzekutojn. Diras oni ankaŭ pri la vojevodo, ke li intence fiŝistojn en la maron ne lasas, por ke ili fiŝon ne provizu, sed per kio oni sin nutru, se ne per fiŝo? Ĉevala heroldo senĉese tra Arĥangelsko rajdas kaj de la cara nomo krias vojevodan ukazon: en la maron por gardo kontraŭ svedaj militistoj neniu iru sub minaco de knuto, pendigilo kaj maŝo.

— Ĉu maŝo? — redemandis Ievlev.

— Maŝo, mi mem aŭdis, Silvestro Petroviĉ, per la propraj oreloj.

— Azovo damnita! — nelaŭte diris Ievlev. — Ekde tiam li tian potencon prenis, ekde Azovo...

Li krakis per la fingroj, leviĝis de la benko:

— Ni iru, Atanazio Petroviĉ, en la urbon. Viajn homojn prenu, kiuj estas pli inteligentaj. Kaj ankaŭ mi matrosojn prenos...

Krikov atendis ĉe la pordego de la citadelo. Ievlev eniris en sian domon, al la edzino. Manjo estis knedanta paston, la knabinoj ludis sur la planko kun ĉifonpupoj. Silvestro Petroviĉ brakumis la edzinon je la ŝultroj, rigardis en ŝiajn helajn okulojn, diris flustre, por ke la infanoj ne aŭdu:

— Kaj mi, Manjo, ĵus preskaŭ murdis homon...

La okuloj de Manjo rondiĝis, la brovoj timigite tremeris:

— Ĉu vi veron diras?

— Mi ŝercas, ŝercas! — rapide respondis li. — Sed nur la ŝercoj ne finiĝu malbone... Ho, Manjo...



1. Duonluno — speco de fuorto en formo de angulo, starigita ekster fortikaĵo por regi pordon aŭ kurtinon (PIV) (trad.)
2. Skufio — kapvesto, uzata de ortodoks-kristanaj klerikoj kaj monaĥoj: ronda, mola ĉapeto, kies faldoj kreas ĉirkaŭ la kapo krucan signon. (trad.)