4. Malfacila vivo

Ĉe la Resurekta kajo, ĉirkaŭbarita nun en atendo de svedaj militistoj per baraĵoj, sub minacaj tuboj de kanonoj ĉene staris pafistoj de vojevodo Prozorovskij, multaj kun arkebuzoj, iuj kun muskedoj. Estis komerca tago — laŭ Dvino estis irantaj barkoj, velboatoj, platboatoj. Albordiĝi estis permesite nenie, krom al la Resurekta kajo. Ĉi tie, en malvarmeto, staris tablo, ĉe la tablo oscedadis kancelariano Abrosimov. Unue Ievlev kaj Krikov eĉ ne komprenis, por kio estas starigita strikta gardo kaj kiaj krioj aŭdiĝas el la amaso de pafistoj. Ili aliris pli proksime, disigante, dispuŝante homojn kun timigitaj vizaĝoj. Kancelariano Abrosimov riverencis, klarigis, ke oni laŭvole barbojn ne fortranĉas, la bojaro ordonis hodiaŭ tranĉi per forto. Samtie sur la genuoj staris tajloro kun tondilo — tranĉadis kaftanojn super la genuoj, kiel estis dirite en la ukazo. Al la tajloro estis moviĝanta vico, la viroj suspiradis, unu nelaŭte plendis al Ievlev:

— Malbone estas, sinjoro. Kiu havas plenan monujon — tiu liberiĝos per pago, pagu pro barbo kaj pro kaftano kaj iru promeni, sed por ni estas pereo...

Matrosoj, dogansoldatoj estis morne rigardantaj al la viroj, al la plorantaj virinoj. Unu virinon pafistoj ektrenis per forto el velboato, ŝi renversis la korbon; la cepaj bulboj, kiujn ŝi estis veturiginta al la bazaro, elŝutiĝis en la riveron. Viro en barko, ekvidinte, kio okazas, depuŝis sin per hokstango. La pafistoj ekkuris post li sur malprofundaĵoj, ektrenis lin je la barbo, la viro komencis batiĝi, al li oni ŝnuris la manojn.

— Ne laŭ bono vi faras, kancelariano! — kriis Ievlev. — Ne taŭgas tiel! Bone, mi trovos tempon, tiam ni parolos!

La kancelariano ofendiĝis, lia vizaĝo sulkiĝis, li ekparolis per akra, ploranta voĉo:

— Ne laŭ bono, sinjoro? Sed kiel laŭ bono fari, instruu! Kie monon preni por via citadelo? Nutromonon ĉu el Moskvo oni sendas? Al la Kanona korto kiu pagos? Ĉu Abrosimov kaj Gusev? Kaj kie ili prenu? Ne, vi atendu, vi la vorton diris, do vi respondon aŭskultu. Ĉu panmonon doni al pafistoj estas ordonite? Sed kie ĝin preni? Soldatoj, kiuj al la sveda militiro estis rekrutitaj — ĉu al iliaj infanoj kaj orfoj po dek kopekoj pagi necesas? Sed kie preni?

— Ŝtelu malpli! — diris Krikov. — Jen kiajn domojn vi por vi konstruis — palacojn, sed ne domojn...

Abrosimov suspiris:

— Kiu por Dio ne estas pekulo? Kiu por avino ne estas nepo?

— Jen, ne pekulo, tamen la peko ja tro grandas!

La kancelariano ree suspiris pente.

— Suspiru, suspiru, avina nepo!

Kiam ili preteris la kajon, Krikov diris penseme:

— Sed li ja ne mensogas, Silvestro Petroviĉ. Ŝtelado certe estas, kion la vojevodo ne prenis — tion ili plukos, pri tio eĉ ne indas dubi, sed pri la citadelo, kaj la Kanona korto, kaj la panmono, kaj pri la orfaj kopekoj — ĉio estas ĝusta!..

Ievlev iris mallevinte la kapon, peze apogante sin sur la bastono.

— Mono ja tute mankas! — estis diranta Krikov. — Vi, kapitan-komodoro, en la urbo estas malofte, sed en la bazaro nun, ĉu vi scias, kia mono cirkulas? Oni dishakas moneron je kvar partoj — jen al vi pago. Kaj anstataŭ arĝento ledajn markojn oni faris. Kiam Arĥangelskon oro aŭ arĝento atingas — tiam ĝi tuj malaperas: fremdlandanoj kaptas.

Subleŭtenanto Ĥagajo Pustovojtov kolere enmiksiĝis:

— Tute vivi ne eblas, sinjoro kapitan-komodoro. Plorĝemas la popolo. Pro banejo en ĉi jaro rublon kaj sep altinojn oni prenas, pro kelo — rublon, pro fumo — dek kopekojn, pro falintaj branĉoj — kvin duonkopekojn, pro akrigado de hakilo — dek kopekojn. Kie tion oni aŭdis? Kaj se vi mem hakilon akrigos — ricevu bastonbatojn: la fiskon, oni diras, vi priŝtelis. Dek kopekojn, li diras, por orfoj pro la sveda militiro, ĉu vi aŭdis? Eĉ unu kopekon ankoraŭ oni ne donis, kaj kiu vidvino pro fumo, aŭ pro kelo, aŭ pro banejo ne pagis — tiun oni arestas kaj bastonas al la kruroj, por ke ŝi pagu impostojn. Kiel homoj vivu? Fiŝistojn nun en la maron oni neniujn ellasas, kaj barkan monon oni prenas po tri rubloj por fiŝkaptilo...

Ievlev iris, penante ne renkontiĝi per la okuloj kun Ĥagajo. Sur la mallarĝa Kanona strato Dvina vento pelis polvon, cindron. Nemalproksime trans palisbarilo du voĉoj estis elkantantaj koleran kanton:

Ne por mi, bravul', prizon' konstruiĝis,
Por mi sola, bravul', ĝi iĝis taŭga:
Sidas en ĝi mi, bravulo, tridek jarojn
Tridek jarojn kaj tri jarojn ankoraŭ...

— Gaje ni vivas! — diris Krikov.

— Ja pli gaje ne eblas! — respondis Ĥagajo Pustovojtov.

Renkonten, silentemaj, severe kunpreminte la lipojn, trairis lokaj negocistoj — bremenanoj, holandanoj, angloj, en ŝtrumpoj, en ŝuoj kun bantoj. Pastro Fritsch orgojle riverencis al Ievlev, anglo Martus haltis por mallonga peto. La dogansoldatoj kaj matrosoj same haltis, ĵetante malamikemajn rigardojn al la fremdlandanoj.

— Mi aŭskultas vin, sir! — diris Ievlev.

Martus plej respekte prezentis sian aferon: li estas rajtigita de ŝipestroj de venintaj negocistaj ŝipoj peti la altestimatan kapitan-komodoron permesi al la ŝipoj reveni en la patrujon. Komerco en ĉi jaro, certe, ne estos. La rusianoj gardas sin kontraŭ la svedo, paspermesojn al fremdlandanoj por eniro en la internajn regionojn de Moskvio la kapitan-komodoro same ne donas. Pro tio estas granda malprofito al la komerco. Plenumante devojn de komerca konsulo de kelkaj ŝtatoj, li, Martus, konvinke petas sinjoron kapitan-komodoron permesi al la negocistaj ŝipoj forlasi Arĥangelskon kaj eliri trans la skansojn en la maron.

Ievlev ridetis.

— Ĉu memoras sinjoro konsulo negociston Urquhart-on? — demandis li, kvazaŭ dezirante rakonti gajan novaĵon.

Martus respondis, ke, certe, li memoras: estis tia malalta, diketa, bonkora homo. Li ne nur memoras, ili estis bonaj amikoj. Kaj eskortulon Golgolsen-on li same memoras — vera maristo. Ievlev tuj daŭrigis la vortojn de Martus pri eskortulo Golgolsen. Kiu povas disputi kun tia aserto? Vere, eskortulo Golgolsen estas vera maristo.

Pastro Fritsch aliris pli proksime, aŭdinte la nomon de Golgolsen.

— Ne nur bona maristo, sed ankaŭ fidela kristano! — diris li. — Ĉiam, venante kun ŝipoj, li fervore preĝadis..

Ievlev kapjesadis penseme:

— Jes, jes, ĝuste tiel, ĝuste tiel. Kaj jen ili nun komandas la svedajn ŝipojn, kiuj devas ruinigi la urbon Arĥangelskon. Ŝipestro Urquhart estadis ĉi tie kiel negocisto, kiel bona amiko, eskortulo Golgolsen eskortadis ŝipojn, defendadis kontraŭ maraj piratoj. Ili konas la ŝanelon, konas la urbon, havas ĉi tie konatojn, kaj jen ili intencas ree veni ĉi tien...

Silvestro Petroviĉ dismovis la manojn, ĝentile riverencis al Martus:

— Mi bedaŭregas, sir, sed ellasi la ŝipistojn mi ne povas. Mi ne havas eblon fidi...

Li riverencis ankaŭ al pastro Fritsch:

— Jes, sinjoro pastro... Kiu povus tiam pensi pri malamikemo de sinjoro Golgolsen?

Li riverencis al la ceteraj fremdlandanoj:

— Bonan tagon, sinjoroj...

Martus interŝanĝis rigardojn kun la pastro, diris minace:

— La maristoj estos ekstreme malkontentaj, sinjoro kapitan-komodoro. Ili eliros sur la bordon kaj faros diboĉon en la urbo.

Silvestro Petroviĉ respondis ne tuj:

— Mi ne konsilus al ili diboĉi, sir. Mi, sur via loko, en la nomo de la konsulo malpermesus al ili konduti maldiskrete. Ni troviĝas en atendo de malamiko. Ĉie ni havas gardojn. Ni ne toleras ajnajn malĝentilaĵojn...

— La maristoj de la amikaj regnoj, sinjoro kapitan-komodoro! — rimarkis Martus.

— Kaj se ili estas maristoj de amikaj regnoj, tiam ili tenu sin kiel amikaj! — diris Ievlev kaj daŭrigis sian vojon.

— Pri kio vi konversaciis tiom longe? — demandis Krikov, kiam la fremdlandanoj malaperis trans la angulo.

Ievlev detale rakontis al Krikov kaj Pustovojtov, pri kio temis.

— Vi starigu matrosajn gardantarojn! — ordonis al Ĥagajo Ievlev. — Vi mem, amiko, hodiaŭ ne dormu! Kaj vi, Atanazio Petroviĉ, viajn homojn, kiuj estas pli trankvilaj kaj fidindaj, en gardoj elkonduku sur kajojn kaj en ceterajn homplenajn lokojn. Ĉe la drinkejo gardo estu dum tuta nokto. Se io komenciĝos, ili mem sin kulpigu, kaj komenciĝos, kiel mi pensas, nepre...

— Al Moskvo ili denove plendojn skribos! — diris Krikov.

— Du mortoj ne estos, kaj unu ne eviteblas, Atanazio Petroviĉ. Kaj ankoraŭ memoru: abundas rusoj en Rusujo, kaj ne ĉiuj plendoj de fremdlandanoj nepre estas akceptataj. Ni estas nemalmulte instruitaj. Frapu, Ĥagajo!

Ĥagajo Pustovojtov prenis pordofrapilon, ekfrapis al krudfera tabulo sur la pordego de la Kanona korto. Silvestro Petroviĉ eniris la unua, post li, retenante la spadojn, iris Pustovojtov, Krikov. Kanona majstro Reger Ripley renkontis la gastojn per afablaj riverencoj kaj kondukis ilin al si en tre puran ĉambron — trinki bieron. Silvestro Petroviĉ eltrinkis kelkajn glutojn, ekrigardis al la kanona majstro per siaj helbluaj okuloj, diris afable:

— Sinjoro majstro, via amiko sinjoro Lebanius sendas al vi plej bonajn dezirojn. Ni dezirus, ke vi faru nun al ni kompanion kaj iru en la citadelon.

Reger Ripley estis singarda homo. Li per nenio esprimis sian miron. Li eĉ kvazaŭ hezitis forlasi la Kanonan korton. Sed Ievlev konsolis lin: li trovis ĉion en tia bona ordo, ke la kanona majstro tute povus foresti dum du tagoj.

Kune ili ĉirkaŭiris ĉiujn angulojn de la korto. Nealta, tre maldika, ĝibeta viro en senzona ĉemizo, kun streĉe lumanta rigardo akompanadis ilin ĉie, kaj estis videble, ke li konas la kanonan aferon ne malpli bone, ol majstro Ripley. Kaj la majstro mem esprimis pri li kun laŭdo.

— Venu ĉi tien, Teodozo! — diris li. — Jen homo, alnomata Forĝisto, sinjoro kapitan-komodoro. Kun tempo el li fariĝos bona kanona majstro. Bedaŭrinde, li ne ĉiam kaj ne en ĉio obeas min kaj havas sian opinion pli, ol al li tion povas permesi lia scio de la arto...

Forĝisto ĵetis al Ripley malestiman kaj saĝan rigardon, kvazaŭ estus komprenanta la fremdan parolon.

— Vi restos anstataŭ majstro! — ruse diris al li Ievlev. — Ĉu vi sukcesos?

— Ni sukcesos! — trankvile respondis Teodozo.

Ripley sur velboato ekiris en la citadelon sub gardo de tri inteligentaj matrosoj, kiuj sciis, kion fari kun li tie. Kiam la velboato estis debordiĝanta, li maltrankviliĝis, sed estis jam malfrue.

Silvestro Petroviĉ tiutempe estis diranta al Forĝisto:

— Sinjoro Ripley restos en la citadelo, estos tie longe. Vi, amiko, ĉi tie kanonojn gisu, kuglegojn; ĝis la svedon ni forpelos, vi estos en la Korto kiel mastro. Diru honeste, veron diru, la tempo estas ne por ŝercoj: ĉu vi ĉion bonorde faros?

— Ni faros! — trankvile respondis Forĝisto. — Veron mi diras! Estu certa!