2. Nikeforo

Ili malĉifradis la leteron duope — Ievlev kaj la pafista estro. Silvestro Petroviĉ laboris rapide, lerte, facile, la kolonelo pro peno ruĝiĝis, implikiĝis en literoj. Ievlev estis devigita doni al li pipon — li fumu kaj ne malhelpu.

La tabelo kuŝis maldekstre de Ievlev: litero b konformis al z, c — al v, ĉ — al t, d — al ŝ. Ievlev skribadis per sia firma skribmaniero strangajn vortojn — necesis restarigi la ĉifraĵon en ties origina formo, tiel, kiel ricevis la paperon la bagnuloj en Stokholmo. Post tiam ĝi estis kaj en akvo, kaj rufa makulo de sango disfluis sur ĝia rando, kaj sala ŝvito de bagnulo korodis multajn vortojn.

— Jen kiele — diris Ievlev kaj legis: — «Diĝol zohal hozĥge feĝ nacaf ĵahohol ŝuŝeĵ ĉgi ĵal tiul ĵuhe vehĉ ŝeĵ...»

La kolonelo estis palpebrumanta, siblanta per la pipo.

— Kiel ĝi en nia lingvo rezultos? — diris la kapitan-komodoro kaj komencis substitui literojn. Poste legis: «Ŝipoj bonaj nombre sep havas kanonojn dudek tri, kaj ĉiuj kune cent dek...»

La pafista estro snufis, glatigante la lipharojn. Silvestro Petroviĉ tradukadis plu. Al la pordo oni frapis, li kriis:

— Mankas tempo, poste venu, se necesos...

Li finskribis la mesaĝon, legis ĝin al la pafista estro. Tiu ankoraŭ snufis, pensis, post paŭzo, ne rigardante al Ievlev en la okulojn, diris:

— Jen kio, Silvestro Petroviĉ... kiel mi tion pli bone esprimu... eble, vi forgesis...

Ievlev, divenante, pri kio ekparolis la maljunulo, forturniĝis: estis dolore vidi kaj la emocion kaj la konfuziĝon de Simono Borisoviĉ.

— Nin estas nun ordonite ne fidi, — severe kaj malgaje diris Ruĵanskij. — Ni ja ĉi tie, en Arĥangelsko, estas ne laŭ nia deziro, sed laŭ la cara ordono, pli malproksime de Moskvo, abomenulojn for de antaŭ la okuloj...

— Sed vi ĉiuj ja iam furiozis sufiĉe, ĉu, Simono Borisoviĉ?

— Ĝi estas vero, ĉio estis...

— Nu?

— Ja ĝuste pro tio mi parolas, sinjoro kapitan-komodoro, ke fidema vi estas kun mi, sekretan leteron jen legis, konversacias kun mi ofte, longe. Gardu, ke ne estu pro tiu simpleco via kun mi kaj aliaj pafistoj malvarmigo el la supro mem. Ni, kara mia, ne estas pardonitaj, ni pro niaj pekoj estas ekzilitaj, pri tio ne forgesu...

Silvestro Petroviĉ kuntiris la brovojn, mallonge suspiris, respondis decide kaj eĉ severe:

— Mi pensas, vi stultaĵon diras, Simono Borisoviĉ. Mi estas militisto, ne al la princo-cezaro servas, ne al la Preobraĵenska kancelario, sed al patrino Rusujo. Ke vi, la pafistoj, furiozis iam — pro tio ja la sango pafista estis verŝita senmezure. Sed nun ni atendas la svedan invadanton. Vin persone, dankon al Dio, kaj ĉe Azovo homoj vidis, kaj ĉe Narvo vi honeste batalis. En la antaŭaj jaroj vi sabradis ankaŭ tatarojn kaj aliajn malamikojn, — kiel do mi min kontraŭ vi gardu, se vi vian vivon ne domaĝis, kiam mi eĉ ne naskiĝis? Kaj plu pri tio ni ne parolos, ĉar ne eblas nian militistan aferon fari, se ĝi estas farata sen fido al la plej proksima fronta najbaro. Ĉu tiel?

La maljunulo ne trovis, kion respondi; ruĝiĝinte, li adiaŭe riverencis, forveturis en la urbon.

Fortresa soldato alportis urĝan leteron. Silvestro Petroviĉ rompis la sigelon, legis noton de suboficiro Ĥodiĉenkov, senditan el Oloneco. La estro de limgarda posteno estis skribanta el Konduŝo, ke svedaj militistoj nombre pli ol mil venis al paroĥo Salmio, de kie ili iros al Oloneco bruligi, pendumi kaj rabi. La svedoj estas gajaj, malfeliĉon ne atendas, intencas iri marŝe, preni en posedon de la reĝo Karolo Karelion kaj aliajn riĉajn lokojn. Fine de sia letero Ĥodiĉenkov petis doni al la senditoj kiom eble plej bonan pulvon, fusilojn, inklude novmanierajn, kaj aliajn militajn aĵojn, por doni lecionon al la svedo kaj ne lasi lin trarompiĝi tra la limposteno.

Silvestro Petroviĉ enpensiĝis por nelonge, poste, parolinte kun la senditoj, mem iris en la arsenalon — dividi sian malriĉon kun la soldatoj de la suboficiro Ĥodiĉenkov. Ili dividadis longe kaj insultadis senkolere, al unu akranaza kaporalo tro plaĉis malgranda kupra kanoneto, li senĉese persvadadis Ievlev-on doni ĝin al la limposteno kaj tiel glatumadis la tubon, ke Silvestro Petroviĉ eĉ ridis. Li donis al Ĥodiĉenkov kaj pulvon, kaj fusilojn novajn kaj malnovajn, kaj aliajn militajn provizojn. La soldatoj foriris kontentaj, palpebrumante unu al la alia pri naiveco de la Arĥangelska kapitan-komodoro...

Forakompaninte la senditojn, dezirinte al ili gloran venkon super la latronoj, Ievlev trairis la fortreson, rigardis, kie kion oni laboras, parolis kun inĝeniero Rezen pri la homoj de Ĥodiĉenkov kaj eniris en domon, kie kuŝis fuĝinto de galero — diafana, pura, senmova, kiel mortinto.

— Ĉu vi fartas pli bone, Nikeforo? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Ja ĉio kiel estis. Nek pli, nek malpli bone. Evidente, venis la tempo...

— Kial? Vi vivos ankoraŭ.

— Ĉu vivos? — Li kviete subridis. — Ne, sinjoro, tempas. Sed vi sidiĝu, mi rakontos plu...

Jam dum tria tago li per glata voĉo, trankvile, severe estis rakontanta al Ievlev sian teruran vivon.

— Malfacile estas por vi, mi pensas?

— Kio nun estas malfacila? Ne arbostumpojn elradikigi...

Kaj li ekparolis nelaŭte, per glataj frazoj, kvazaŭ legante:

— Homo estas malica, sovaĝa kaj obskura, en sia kolero superas per ruzo la plej sovaĝan beston. Vendadis oni min el sklaveco en sklavecon ses fojojn, kaj neniam estis tiel, ke al mi iĝis pli bone, sed nur pli amara kaj terura iĝadis mia sorto. Foje en Turkio ne sukcesis mi observi ŝafojn de mia sinjoro, ne vidis, kiel maliculoj ŝtelis la ŝafaron. Kaj tiam tiu, al kiu mi estis vendita post la Azova kaptiteco, ordonis al la urba ekzekutisto eltranĉi al mi la palpebron sur la dekstra okulo — por ke mi ne plu povu ne vidi. La ekzekutisto eltranĉis mian palpebron, kaj mia okulo sekiĝis. Restis mi kriplulo kaj vidas nun nur per la maldekstra...

Silvestro Petroviĉ ĵetis rigardon al la galera sklavo. Li kuŝis senmove, nur liaj lipoj estis moviĝantaj.

— Tiel oni faradis el mi ĉenhundon, sed ne faris, ĉar senĉese esperadis mi reveni al mia loko, kie naskis min la patrino, kaj montri min al homoj, por ke vidu ili, kio estos kun ili, se venkos nin la svedaj latronoj...

La pordo en la ĉambron knaris, eniris filino de Ievlev Irenjo, alportis en kruĉo lakton por la malsanulo. La alia filino, malpli aĝa je unu jaro, Venjo, staris en la vestibleto, timis eniri. En ŝia mano estis du sekalaj flanoj kaj trinkokruĉo. Nikeforo forturniĝis de la knabinoj por ne timigi ilin per sia kripleco.

Silvestro Petroviĉ karesis la knabinojn, suspiris, imaginte por momento ilian sorton, se venkos la svedo, ordonis iri promeni. Irenjo prenis Venjon je la dika maneto, kondukis solide, imitante vartistinon...

En la vestibleto ĝentile tusis Semisadov, — hodiaŭ li estis la unua helpanto de Silvestro Petroviĉ pri ekipado de brulŝipoj. Kaj ankaŭ multo alia en la mara afero de la fortreso estis sur li...

— Kion vi deziras? — demandis Ievlev.

— Kornojn pulvajn mi intencis surverŝi per vakso, sed da vakso estas malmulte! — diris Semisadov. — Kion fari?

— Ni solvos, ankoraŭ estas tempo. Eksidu, aŭskultu!

Semisadov, frapante per sia lignaĵo, eksidis sur ŝtipon apud la pordo, bruligis la pipon, prepariĝis aŭskulti. Nikeforo silentis. En la korto de la fortreso estis frapantaj lignaj pezaj ŝtipbatiloj: enigadis fostojn en subtilan grundon. Kun fajfo zumadis longaj segiloj; interrompante unu la alian, kvazaŭ interparoladis hakiloj. Sub la malfermita fenestreto trakuris kun rimeneto sur la frunto, kiel ĉe laboristo, inĝeniero Jegoro Rezen, post li estis paŝanta per longaj kruroj alia inĝeniero — veneciano Georgo Lebanius.

— Kio denove okazis? — demandis Silvestro Petroviĉ en la fenestreton.

La inĝenieroj ne aŭdis la kapitan-komodoron, nenion respondis. De Dvino blovis malvarmeta vento; masonistoj, metante baraĵojn, estis kantantaj longan negajan kanton.

— Nu, plu? — diris Ievlev.

Nikeforo ree kuŝiĝis sur la dorson, etendis la manon sen tri fingroj, prenis la trinkokruĉon kun lakto. Semisadov rigardis al li, sulkiĝante, kiel pro doloro.

— Kaj tie mi aŭdis sufiĉe pri tio, kiel ili militos kontraŭ ni kaj la tutan ŝtaton rusan prenos sub sian manon. Multe mi aŭdis: finos ili nin por eterne, por ke poste eĉ vortoj tiaj ne estu — «rusa homo»...

Semisadov suĉis la pipon, nelaŭte sakris.

— Vi prefere rakontu laŭ ordo! — petis Silvestro Petroviĉ.

Nikeforo komencis rakonti laŭ ordo, de la unua tago de sia kaptiteco: kiel oni vendis lin en Silistron, kiel el Silistro pelis kun aliaj sklavoj ĝis la urbo Bruĝo mem kaj kiel tie, promesinte bonan kaj liberan vivon, oni prenis lin kiel mariston sur anglan ŝipon de altamara navigado. La ŝipo estis tuta en kradoj, en sekreta holdo estis konservataj ĉenoj por homoj, sed por kiaj homoj — tion neniu sciis. Kiel evidentiĝis poste, la ŝipo apartenis al armatoro, kiu iradis al bordoj de Gvineo kaj al aliaj lokoj, kie loĝis negroj. Tiujn negrojn necesis subigi per trompo aŭ per pafado, kaj poste en lazoj venigi sur la ŝipon, kie oni ilin katenadis per ĉirkaŭkoloj kaj metadis en holdojn, kiuj ne havis eĉ unu fenestreton...

— Kio estas negroj? — demandis Semisadov.

— Nigravizaĝaj homoj, — diris Ievlev.

— Ĉu homoj?

— Kiel homojn oni ilin tute ne traktas, — plu diris Nikeforo, — kaj se iu ekscios, ke tia kaptito ekmalsanis, tiam por ajna okazo lin vivan oni ĵetas en la maron al ŝarkoj, por «la tutan varon ne malbonigi» — kiel ili ŝercas inter si. Okazadis ankaŭ, ke aĉetisto de la viva varo aĉetadis tiujn negrajn homojn de ilia negra reĝo kontraŭ bidkolieroj, kontraŭ speguloj malgrandaj, kontraŭ tranĉiloj, kontraŭ hakiloj. Poste la aĉetisto — laŭ ili armatoro — veturigadis la suferantojn mare en alian lokon. Kaj tiujn, kiuj restis vivaj, katenitajn kune, per skurĝoj oni peladis al bazaro, al homa merkato. Kun koleregaj hundoj sur ĉenoj tra la bazaro pasumadis iliaj bienuloj, nomataj plantistoj, kiuj elektadis por si sklavojn, laboristojn el negroj. Tiujn bazarojn mi por ĉiam ne forgesos. Se virino negra estas graveda — ŝi kostas pli multe: kiel kontraŭ unu kaj duono de homo por ŝi oni pagas. Kripluloj kaj malsanuloj kostas malpli, ilin plantistoj ne aĉetas, ilin aĉetas kuracistoj, por kuraci kaj vendi kontraŭ bona prezo.

— Kaj kion vi tie faris? — demandis Semisadov.

— Matroso mi estis, mi diras! — respondis Nikeforo.

Semisadov balancis la kapon kun riproĉo:

— Rusa viro, sed kiom da malhonoro sur sin prenis! — diris li severe. — Tiuj negroj, mi pensas, en sia lingvo juĝis: por kio vi al ni venis...

— Kontraŭ mia volo, sed ne mem! — kriis Nikeforo. — Nin oni ne demandis, kial vi riproĉas? Mi fuĝus, sed ĉu tio estas facile farebla?

Ievlev rigardis en la fenestron, rememoradis, ke li mem aŭdis pri sklavovendado en Londono, en Hago, en Amsterdamo, en Pilao de tieaj ŝipestroj kaj negocistoj: en havenaj tavernoj kun ĝino kaj konjako malligiĝadis la langoj, la maristoj fanfaronadis pri siaj aventuroj, pri oro, pri gemoj, akiritaj en foraj vojaĝoj...

— Ĉu vi fuĝis poste? — demandis Semisadov.

— Trifoje mi fuĝadis, sed malsukcese, pro kio estis mi punita severege: unuafoje oni sidigis min en feran kaĝon, kaj tiun kaĝon trifoje de la ŝipa jardo oni mallevadis sur ŝnurego en la maron. Mi ne esperis resti viva. La duan fojon mi estis kondamnita de la angla armatoro al kilumado. Antaŭ vespera aŭroro en haveno Dovero oni traigis ŝnuregon sub la kilo de nia ŝipo de unu flanko al la alia. La armatoro mem kun pipo en la dentoj eliris sur la pobferdekon — rigardi. Antaŭ liaj okuloj oni alligis min per ĉeno al la ŝnurego. Sep anglaj matrosoj kun rido prenis ĉi ŝnuregon, ĵetis min en la maron kaj komencis treni sub la kilo. Kiel kaj kio estis — mi ne memoras. Oni rompis al mi la kruron, kaj mi perdis konscion...

Fuĝi mi sukcesis nur post duonjaro, en alia somero. En haveno Jarmuto vendis min germanaj matrosoj, ligitan, en sako, al svedoj. En Norĉopingo, en la sveda reĝlando, fuĝis mi, por iri tra arbaroj al Tornio, kaj el tie al Kovdo kaj Kereto. Tamen tiel ne fariĝis, sed kaptis min militistoj kaj pelis kiel sklavon al Granda Kupra monto, kiu estas en lando Dalarno, al minejoj, sub la tero fosi kupran ercon. De tie nin katenitajn oni sendis en Danemoron — al feraj minejoj. Por nutrado oni donadis buljonon hordean kaj flanon same hordean — por unu mordo. Oni batadis per feraj bastonoj je fingro dikaj, tie mi iĝis sendenta. Renkontis mi tie rusojn, kaptitojn, kaj trovis por mi amikon — Saĉjon, li estis Kurska, de pafista regimento soldato. Kun li ni krucon kisis, ke ni foriros, ne vivos tiel. Kun li mi al galeroj trafis...

— Ĉu tie vi aŭdis pri Arĥangelsko?

— Pri Arĥangelsko mi, sinjoro, aŭdis pli frue, en urbo Gevlo, kie estis ekipata granda fregato. Tiu fregato, diris galeraj sklavoj, estas destinita por granda floto, kiu iros Arĥangelskon konkeri. Kaj tiam mi kaj Saĉjo petis iri al la fregato, esperante el ĝi elĵetiĝi, tamen oni nin ne prenis, sed nur knutis ĝis konsciperdo. Tamen la Sinjoro favoris nin, kaj nia galero iris en havenon Uleaborgon — ĝi veturigis tien iun personon. En la haveno fariĝis sur nia galero incendio kaj granda mortigo, multaj niaj pereis, kaj ankaŭ mia Saĉjo — mortis li en arbaro, en ŝtona ravino, post tago. Mortante, li donis al mi la leteron, por ke mi ĝin ĝisportu, se estos viva. Pri tiuj leteroj mi ankaŭ antaŭe aŭdis, bagnuloj ilin gardadis kiel pupilojn, sed mi vidi ilin ne havis okazon, kio estis tiuj leteroj. Tamen scias mi ĝuste, ke tiujn leterojn skribas niaj rusaj homoj, pro malica sorto trafintaj en la reĝlandon svedan. Al vi mi ankoraŭ diros: iu kolivanano1 multan bonon faras, naskita de rusa patrino, kvankam Rusujon laŭdire li ne eĉ vidis. Aŭdis mi pri li, ke li estas taverna servisto kaj havas kuraĝon senmezuran. Ĉu vi pri li ne aŭdis?

Silvestro Petroviĉ nenion respondis.

— Ĉu vi silentas? Nu, tio, eble, estas prave, ke silentas...

— Ĉu vi enterigis Saĉjon? — demandis Ievlev.

— Enterigis, sinjoro, en la ravino, per ŝtonoj ĉirkaŭmetis la korpon de la ĵus forpasinta sklavo Dia kaj ekiris kiel pilgrimo ĝis la Sumaj ŝeroj mem. Al monaĥo de la Solovkia klostro mi malkovriĝis — de kie mi iras kaj ke leteron kunhavas kaŝitan. La prioro min benis kun tuta hasto iri al Arĥangelsko. Oni donis al mi velboaton monaĥejan kaj ĉi tien veturigis...

Nikeforo eksilentis. Semisadov ekstaris de sia ŝtipo, demandis, pensante pri alio:

— Kion do pri la vakso ni faros, Silvestro Petroviĉ?

La kapitan-komodoro skuis la kapon, forpelante malgajajn pensojn, same leviĝis. Ili eliris el la domo kune. Sidante sur perono, inĝeniero Rezen estis lunĉanta.

— Vi irus al Manjo! — diris Ievlev. — Ŝi manĝigos. Ĉu bone estas sekaĵon manĝi?

Rezen subridis, diris, ke ĝi taŭgas.

— Ĉu kanonoj el Moskvo venis?

— Fusiloj venis kaj muskedoj, da grenadoj du ĉaroj grandaj. Da kanonoj ankoraŭ estas malmulte.

— Ĉu fusiloj estas bonaj?

Rezen respondis, ke bonaj — por miro. Antaŭe tiajn oni ne faradis. Kaj la muskedoj estas bonaj, malpezaj, oportunaj, ne malpli bonaj, ol la Lieĝaj.

Semisadov estis fumanta flanke. Ievlev nelaŭte demandis Rezen-on:

— Kio pri la veneciano?

— Ja la samo! — respondis Rezen. — De la mateno li kriis al mi, ke li nepre devas esti en la urbo...

Malgraŭ tio, ke ili parolis en la germana, Silvestro Petroviĉ ankoraŭ mallaŭtigis la voĉon:

— Ne lasu, kiel ajn li bruu...

— Mi ne lasas! Sed tiel longe ne povas daŭri. Unu fojon mi ne lasis, ankoraŭ fojon ne lasis, poste same ne lasos...

— Al mi ordonu iri, se li krios... Ni iru, ferdekestro!

Semisadov ridetis — unu apogas sin sur bastono, la alia estas sur ligna kruro...

— Kial vi tro gajas? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Mi rigardis al vi kaj al mi. Jen ankaŭ vi estas kun bastono...

— Ne gravas! — diris Silvestro Petroviĉ. — La svedon ni venkos, tiam mi ankaŭ la bastonon forĵetos...

Sur fortresaj muroj knaradis neŝmiritaj pulioj, kanonistoj per ĉenoj trenadis supren korbojn kun kuglegoj por kanonoj, gispotojn kun pulvaj ŝargoj, afustojn. Pafistoj estis ŝanĝantaj gardantarojn sur la angulaj fortresaj turoj, sur la korto tondradis ĉaroj kun ŝtono, kun traboj, kun tabuloj. Barbaj masonistoj el Solviĉegodsko, ĉarpentistoj kaj lignaĵistoj el Mezeno, forĝistoj el Vjatko, terfosistoj el Ustjugo, Totjmo, el vilaĝoj kaj bienoj, fiŝistoj kaj bestoĉasistoj enbatadis fostojn, faradis embrazurojn, metadis baraĵojn, argiladis fornojn sub la fortresaj muroj, por en tiuj fornoj boligi peĉon, bruligi per ĝi la malamikon. Metiistoj el Arĥangelsko samtie, en la fortresa korto, riparadis kaj forĝadis nove hokojn por ŝipsturmado, lancojn, madzojn, akrigadis matrosajn tranĉilojn kaj sabrojn. El la Kanona korto sur barkoj kaj boatoj oni senfine alveturigadis ĉion, kio estis tie: malnovan kaj novan, rompitan kaj netuŝitan. Ĉion oni ordigadis ĉi tie, — ĝi taŭgos en la estonta batalo...

En kalka polvo, en grincado de segiloj, en bruego, samtie, sub la fortresaj muroj, apud siaj edzoj, edzinoj luladis infanojn, manĝigadis ilin per supo, kuirita sur la samaj lignofajroj, sur kiuj la metiistoj fandadis plumbon kaj stanon, kantadis al la beboj malgajajn kantojn:

Baj-baj, baj-baj, Dio donu, estos gaj',
Donu pli rapide, donu ne inside,
Baj-baj, lu-lu, jam hodiaŭ ne vivu plu,
Morgaŭ estu vi en tombo,
Portos tien vin kolombo,
Por patrin' estos facile,
Kaj por vi estos trankvile,
Varme estos al kruretoj,
Bone estos al kapeto.

Semisadov balancis la kapon, kriis:

— Kion vi kantas, stulta kapo!

— Kaj vi min ne instruu! — kolere respondis la virino.

Semisadov diris al Ievlev nelaŭte:

— Tro suferas la popolo, Silvestro Petroviĉ. Ĉu eblus nutri pli bone?

— Sed kie preni la nutron? — demandis Ievlev. — En la maron fiŝistoj ne iras, ĉiuj estas por laboro enpelitaj, en la tuta ĉirkaŭaĵo oni ne plugis, ne semis...

— Mortas multaj, — ree diris Semisadov. — Febro mortigas, ankaŭ skorbuto. Se iu ekmalsanis — per ŝelo ne multe resaniĝos...

Silvestro Petroviĉ kunpremis la dentojn, iris, ne returniĝante al Semisadov. Apud la tenejo kun militaj provizaĵoj li diris:

— Venu al mi en la domon poste, mi donos monon, en Arĥangelsko en bazaro aĉetu tripon. Pli freŝan serĉu. Brasiksupon oni kuiros por la laborantoj...

Semisadov morne respondis:

— Ĉu tio helpos, Silvestro Petroviĉ? Nu, tagon aŭ du, kaj poste kio? Ree malsato? Ŝtelantoj abundas...

— Ni pendumados! — diris Ievlev. — La kapojn al ŝtelantoj hakos. Hodiaŭ ni ne povas ŝerci! Se troviĝis tia homo, kiu priŝtelas laborantojn, maŝon sur lian kolon, kaj fino...

Li elprenis el la poŝo grandan ŝlosilon, ordonis al gardisto deiri, malŝlosis pezan pordon. Semisadov fajfis per du fingroj, al la fajfo alkuris la teneja intendanto. Ili komencis mezuri restintan vakson. Dum ili mezuradis, Semisadov diris:

— Ĉiun ja ne eblas pendumi sur branĉo, Silvestro Petroviĉ. Se iu estas malbona kaj groŝojn ŝtelas — tiun pendumi estas simpla afero. Sed se iu por ŝtona palaco oron akiras — kiel lin kapti? Glita, mi pensas...

— Pri kio vi diras? — demandis Ievlev.

— Vi mem scias...

— Tro parolema vi iĝis, ferdekestro! — diris Silvestro Petroviĉ. — La lango tro longas...

— La popolo diras, ne mi sola! — subridis Semisadov.

— Sufiĉas! — ordonis Ievlev.

Semisadov eksilentis. Lia vizaĝo iĝis fermita. Kiam Ievlev foriris el la tenejo kaj liaj paŝoj mallaŭtiĝis malproksime, la intendanto diris flustre:

— Atentu, ke nian vojevodon oni, pardonu Dio, ne murdu iel. Koleras la popolo ĉie...



1. Kolivano — antikva rusa nomo de Talino. (trad.)