3. Ekzekuto
Reĝa prokuroro Axel Sparre kune kun prizona kapelpastro vizitis Des-Fonteines-on en lia mallibereco en la kastelo Gripsholm en la sekva nokto. Du provosoj estis akompanantaj la kapelpastron kaj la prokuroron. Flamo de torĉoj estis reflektiĝanta en glataj malsekaj muroj de la ŝtona subteraĵo, aŭdeblis, kiel nemalproksime kantas psalmojn katenitaj katolikoj, kiel ŝrikas maljunulino, kondamnita al ekzekuto pro sorĉado.
— Via nomo? — demandis Axel Sparre.
Des-Fonteines morne nomis sin. Axel Sparre legis la denuncon, skribitan de la ŝipestro de la galero kaj de ferdekestro Sigge. La ĉefleŭtenanto sidis kun mallevita kapo. La kapelpastro legis ateston de la oficiroj, ĉeestintaj la duelon. Lars Des-Fonteines silentis.
— Kiam, kie kaj kiom vi ricevis de la moskvianoj por tio, ke vi laŭdegu iliajn virtojn? — demandis Axel Sparre.
La ĉefleŭtenanto ne respondis.
— Per purkora pento vi ankoraŭ povas mildigi vian sorton! — diris Axel Sparre. — Mi konsilas al vi pensi.
— Sed kiel mi pentu? — demandis post paŭzo Lars Des-Fonteines. — Instruu!
La kapelpastro kaj Axel Sparre duvoĉe komencis konsili al li. La kapo de Lars Des-Fonteines funkciis malbone, sed li aŭskultis atente. Li ne tro kredis la bonvolon de la reĝa prokuroro: post ĉio okazinta en la konsilia halo tiu ne povis deziri lian savon. Ne, li skribos al la reĝo en sia maniero, estas nenia senco en tia stulta morto...
Kaj dum la tuta sekva tago, kvazaŭ en febro, li skribadis humilan petleteron al lia reĝa moŝto. Kaj apude plu ŝrikadis kaj ŝrikadis la maljunulino, kiun oni devis ekzekuti pro sorĉado. Aŭdeblis, kiel ŝi blasfemas kaj alvokas Dion, kiel ŝi batiĝas al la pordo kaj ploregas. En malfrua vespero oni ektrenis ŝin laŭ la koridoro sur la placon — ekzekuti. Kaj en la kastelo Gripsholm estiĝis tia silento, kia, verŝajne, estas en tombo. Tamen, la subteraĵo ja estis tombo. El ĉi tie oni eliradis preskaŭ neniam...
En la sekva nokto al la ĉefleŭtenanto estis legita la verdikto. Des-Fonteines elaŭskultis ĝin silente, kun streĉita trankvilo. Sed lia vizaĝo nigriĝis kaj tremeris, kiam li eksciis, ke li estas kondamnita al mortekzekuto trioble: pro murdo en duelo, pro senhonorigo de la reĝa persono kaj pro laŭdado de la malamiko.
— Kaj mia petletero? — demandis li mallaŭte.
— Respondo ankoraŭ ne estas! — respondis asistanto de la reĝa prokuroro.
Post pekokonfeso kaj eŭĥaristio, sub malrapida batado de horloĝo sur la urbodomo, la kondamnitoj estis elirigitaj sur la placon. Per grandaj flokoj estis falanta malseka neĝo. Ducent reĝaj trabantoj staris en regula kvarangulo ĉirkaŭ malalta eŝafodo, sur kiu ekzekutisto en ruĝa ĉapo estis akriganta per ŝtona akrigilo sian dekdufuntan hakilon. Estis krakantaj kaj fulgantaj peĉaj torĉoj.
La unua sur la eŝafodon, peze metante la ŝvelintajn, sangantajn piedojn, leviĝis ĝuste tiu homo, kiun la ĉefleŭtenanto ordonis sur la galero torturi per akvo, kiam li estis revenanta al Stokholmo, — Des-Fonteines rekonis lin tuj. Ŝĉerbatij, ŝajnis, kun scivolemo ĉirkaŭrigardis la altajn murojn de la kastelo, la vicojn de trabantoj, la kapelpastron, la asistanton de la reĝa prokuroro... Li estis pri io koncentrite pensanta kaj, eble, eĉ deziris diri iajn vortojn, sed ne sukcesis. Ekbatis tamburoj, la ekzekutisto ĵetis lin sur la ekzekutan ŝtipon, helpantoj de la ekzekutisto disetendis liajn brakojn per ĉenoj, la prizona kapelpastro komencis legi la mortopreĝon, kaj kun la vorto «amen» la dekdufunta hakilo, kun fajfo disiginte la aeron, forhakis tute la kapon de Ŝĉerbatij.
La tamburoj eksilentis.
Lars Des-Fonteines leviĝis sur la eŝafodon.
La helpantoj de la ekzekutisto streĉis per ĉenoj liajn brakojn, la ekzekutisto batis lin al la dorso kaj faligis sur la ekzekutan ŝtipon. Li perdis konscion, kaj kiam li rekonsciiĝis, li aŭdis vortojn de absolvo, kiujn per egalmezura voĉo estis leganta la asistanto de la reĝa prokuroro:
— «...post kiam, seniginte je la oficira rango, nobeleco, havaĵo, nomo kaj familinomo, ekzili por eterne kiel bagnoremisto en la galeran floton de lia moŝto reĝo, por ke per bona konduto, fasto kaj preĝoj, kaj ankaŭ per konstanta laboro, tiu, kiu nomiĝis Lars Des-Fonteines, povu ripari siajn pekojn antaŭ Dio kaj krimojn antaŭ la reĝo...»
La helpantoj de la ekzekutisto tiris la ĉenojn. Lars Des-Fonteines ekstaris sur la piedojn. La tamburoj ekbatis trian fojon. Komenciĝis rito de degrada ekzekucio.
La vivon li konservis.
Sed kia ĝi estos, tiu vivo?