4. Ili neniigu la urbon!

La reĝo estis forveturanta en Polion, kaj tial la lastaj aferoj estis finataj haste. Ĉe la ĉasa kastelo Kungsör, kie sub preteksto de aranĝo de printempa karnavalo Karolo jam dum kelkaj tagoj prepariĝis al sekreta forveturo, henis rajdaj ĉevaloj; sekvantaj generaloj, vestitaj kampe — en maŝkirasoj sub manteloj, — dormetis sub remburitaj taŭroj, alkoj kaj ursoj en la galerio de la kastelo; soldatoj de ĉevala bataliono de la gvardio de trabantoj, akompanontaj lian reĝan moŝton, viciĝinte, apenaŭ tenis la kapojn pro dormemo. Dormetis sub vento rajdistoj de la reĝa regimento, reĝaj dragonoj, trumpetistoj, hobojistoj, timbalistoj, tamburistoj...

En malgranda kabineto brulis kandeloj.

Karolo, en griz-verda kampa kaftano, kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso, estis malpacience aŭskultanta grafon Piper-on, Nordberg-on, Axel-on Sparre-n kaj generalon Stern-on.

— Neniigi Arĥangelskon eblas ankaŭ per sendo de kelkmila trupo de bordoj de la Ladoga lago, — diris grafo Piper. — Ili iros el Kexholm tra Ladogo kaj Sviro al la norda bordo de la Onega insulo, kie iras la antikva vojo sur riveroj kaj per trenoj al la Blanka maro...

— La vojo estas tro longa, — abrupte diris Karolo. — La moskvianoj ĉifos niajn soldatojn...

Palpebrumante, li rigardis la mapon, kiun tenis generalo Stern.