2. Oni juĝos lin ne tro severe
Grafo Gyllenstierna estis leganta mapon en lumo de kandeloj en sia kabineto kaj per malgrandaj glutoj trinkanta sukerakvon, kiam li aŭdis paŝojn de Margret. Li estis sen peruko, kalva, en varma pelta kamizolo, en turkaj marokenaj ŝuoj kun fleksitaj bekoj. Margret iris rapide, preskaŭ kuris; li komprenis tion laŭ tio, kiel ŝi anhelis, malleviĝante en fotelon ĉe la kameno.
— Bonan vesperon! — diris ŝi, restarigante la spiradon.
— Bonan vesperon, Margret! — respondis li, volvante la mapon. Strabe, per rapida rigardo li notis palecon de ŝia vizaĝo, la lacan pozon kaj komprenis: ŝi scias ĉion. Do bone, ŝi sciu. Nun ili estas kvitaj. Li estas venĝita, lia honoro estas restarigita. Certe, li devus mortpiki la ĉefleŭtenanton en duelo, sed la sorto decidis alie. Laŭ volo de la Providenco la reĝa prokuroro Axel Sparre metos finon al tiu ĉi afero por ĉiam...
— Mi aŭskultas vin, Margret! — diris li, eksidante en fotelon kontraŭ ŝi.
Ŝi silente rigardis al li. «Kalva diablo» — nomadis lin matrosoj. Pri li oni rakontadis, ke li jam en la juneco vendis la animon al diablo. Tiu homo neniam sciis mizerikordon. Nek mizerikordon, nek kompaton.
— Mi aŭskultas vin, Margret! — ripetis li.
— Kia malvarma kaj humida vespero, — prononcis ŝi, kuntiriĝante. — Estas tre malvarme, ĉu ne?
— Mi ne trovas tion...
— Certe, vi ne trovas... Vi estas maristo... vi kutimiĝis al humideco kaj malvarmo. Tuta via vivo pasis en maro...
Kaj ŝi tusis.
— Ĉu vi havas malvarmumon?
— Eble iomete...
Krakinte per la fingroj, ŝi diris kun devigita rideto:
— Vi afliktis vian edzinon, Erik. Ĉu Lars Des-Fonteines estas tamen arestita?
Gyllenstierna rigardis al Margret per senmovaj okuloj:
— Ĉu vere?
Li vidis, kiel ektremis ŝia mentono, sed ŝi trovis en si fortojn reteni sin.
— Imagu, Margret, mi nenion scias pri tio.
— Murdo dum duelo! — ekkriis ŝi. — Kia absurdaĵo! Ĉu ne eblas protekti homon, kiu tiel utilas al la krono?
La grafo silentis.
— Per kio ĉio ĉi minacas al li? — singarde demandis Margret.
— Per ne tre multo.
— Per kio do?
Gyllenstierna diris, ke, tre probable, la oficiro estos juĝita, sed apenaŭ tro severe. Oni sendos lin en Polion kiel agenton, aŭ en Moskvion, se tio estos ebla, aŭ en Danion.
— Mi kompatas lin, — facile oscedinte, diris Margret. — Kaj kompatas lian maljunan patron. Maljunuloj ĉiam estas kompatindaj.
— Lia patro estas pli juna ol mi je tri jaroj! — respondis grafo Gyllenstierna. — Vi devus forgesi tiun ĉi temon...
— Mi kompatas ankaŭ vin, — movinte la ŝultrojn, subridis Margret, — speciale kiam vi estas sen peruko. Peruko tamen beligas vin...
Gyllenstierna silentis.
— Sed iam vi longe rakontadis al mi pri via pasinteco... Pri diversaj maroj kaj varmaj landoj, pri aborigenoj kaj pri sangaj bataloj. Nun vi ĉiam estas okupita, kaj ni vivas tiel enue. Tagoj similas unu la alian...
Li aŭskultis kun singardeco: Margret estas ruza, nun ŝi ion postulos.
— Mi simple velkos pro angoro. Promesu, se vi iros en maron, preni min kun vi?
— Mi estas milita maristo, — respondis Gyllenstierna. — Al mi estas subordigitaj militaj ŝipoj. Kaj sur milita ŝipo por virino ne estas loko.
— Ĉu por mi ne estas loko?
— Margret, neniu virino...
— Edzino de admiralo kaj filino de ŝtatsekretario povas iri ankaŭ sur milita ŝipo! — respondis Margret. — Kaj se vi ne deziros preni min kun vi, tiam mi petos la patron, kaj li al vi tutsimple ordonos. Ĉu vi komprenas? Mi havas rajton pri iuj kapricoj, vi tion bonege komprenas...
Kaj, abrupte leviĝinte, ŝi foriris el lia kabineto al si.