Ĉapitro kvara
1. Reĝo Karolo XII
La parolado estis trapensita eĉ en etaj detaloj, sed nun Lars Des-Fonteines decidis paroli alie. Estis minutoj, kiam li rezignaciis, sed nun, kiam tuta lia estonteco, kaj eble, eĉ la vivo mem, estis metita sur karton, la ĉefleŭtenanto ne plu dubis pri tio, kiel li devas agi. Ne povas esti, rezonis li, ke en la ŝtata konsilio de la sveda reĝlando ne troviĝus sobraj kapoj, ne povas esti, ke la reĝo mem de la svedoj, vandaloj kaj gotoj, la juna Sigurd, ne elaŭdu la voĉon de racio. Necesas teni sin kuraĝe kaj sendepende. Reĝo Karolo, kion ajn oni diru pri li, estas kuraĝa, li aprezos kuraĝon. Kaj, povas esti, aŭskultinte sian ĉefleŭtenanton, li forpelos flatantojn, profanojn kaj militistojn, similajn al duko de Croy, kaj ordonos al Lars Des-Fonteines okupi indan je sia saĝo kaj sagaco postenon en la reĝlando...
Antaŭ ol veturi al la palaco, li kun la patro trinkis po kruĉeto da holanda flino — varmigita biero kun konjako kaj kajena pipro. Nun ili ambaŭ trankviliĝis kaj ĉesis timi la estontecon. La ĉefleŭtenanto parolis dum la vojo:
— Mi dum multaj jaroj ĉiuhore riskadis la vivon, do kiu dubos pri mia fideleco al la krono? La reĝo ne povas ne elaŭskulti min. Li, certe, havas ardan kapon, sed ĝi malvarmiĝos pro mia parolado. Kuraĝo en opinio — jen tiu atuto, per kiu mi ludos. Kiu konas Moskvion pli bone ol mi? Kiu kontraŭdiros al mi? Kiu prezentos pruvojn pli raciajn ol la miaj? Ĉu kortegaj kaĵolistoj kaj flatistoj? Flatado koruptas mondpotenculojn en maljuneco, en juneco la animo ne estas sentema al ĝi... Mian paroladon la reĝo ne povos ne aprezi, mi diros ĝin sufiĉe konvinke, kaj kiam miajn pensojn konfirmos la vivo, la vojo por mi estos malfermita. Estas malbona tiu ludanto, kiu neniam riskas ĉion, kion li havas. Mi kutimiĝis riski...
La kirasula kolonelo ĵetis oblikvan rigardon al la filo.
— Vi ankoraŭ estas juna, Lars, — diris li. — En Svedio nun neniu riskas ion ajn. Tro timinda estas risko en nia bona reĝlando... Tamen, eble, vi pravas. Ĉe la kortego leviĝoj kaj faloj estas tute neklarigeblaj. Kiu scias, kio povas plaĉi al la kaprica knabaĉo? Kiu scias, kio povas furiozigi lin? Ĉiuokaze, mi petas vin pri tio, estu treege singarda, atente observu la impreson, kiun faros viaj vortoj, kaj, okaze de neceso, abrupte ŝanĝu la kurson...
En atendo de komenco de la kunsido de la konsilio ili estis promenantaj en la palaco, tra haloj kaj galerioj, konversaciis nelaŭte, ridetadis, por ke ĉiuj vidu — ili estas afliktitaj de nenio, ĉio estas bona en ilia vivo. Trans la fenestroj de la palaco bruis maljunaj arboj de la parko, ankoraŭ nudaj, sed kun ŝvelintaj burĝonoj. La kolonelo, lamante — doloris malnovaj vundoj, — parolis, mallaŭte subridante, kvazaŭ estis rakontanta monduman amuzan novaĵon:
— Ĉiuj kunvenis, sed la reĝo ankoraŭ ne estas. La reĝo amuziĝas aŭ per printempa ĉasado, aŭ ekzercas siajn fortojn en tio, ke hakas kapojn al ŝafoj kaj bovidoj. La konsilio plej humile atendas. La ĉefa okupiĝo de la konsilio estas atendado. Ĉe ni oni kutimas pensi, ke la reĝo estas akurata, — li sugestis tiun opinion per tio, ke li ne toleras, kiam malfruas eĉ la plej senvalora oficisto...
Kapmontrinte marmoran Dionizon, starantan en galerio kontraŭ fenestro, la kolonelo kun la sama senĝena vizaĝesprimo duonflustre klarigis:
— Ni fieras pri tio, ke ĉi tie ĉio estas rabakirita. Estas sciate, ke tiun ĉi Dionizon oni longe ne povis lavi ĝispure, tiom multe da sango estis sur ĝi. Kiam generalo Königsmarck atakis tiun parton de Prago, kiu kuŝas trans rivero Vultavo, la ĉeĥoj kun leona kuraĝo komencis defendi sian kastelon Hrad-on kaj tiujn ĉi skulptaĵojn — la fieron de la lando. Korpoj de kvar herooj estis disŝiritaj de la rabantoj apud tiu ĉi Dionizo. Kaj por elŝiri de la ĉeĥoj arĝentan gotan Biblion, necesis forhaki per sabro la manojn de la bibliotekisto. Jen laŭroj, kiuj malhelpas dormi al multaj flatantoj de lia reĝa moŝto...
Susurante per la sutano, fingrumante rozarion, klininte la kapon, preter ili rapide trairis en la halon de la konsilio kapelpastro Nordberg. Lia vango estis tikanta, la mallevitaj okuloj flagris. Dragonoj malfermis antaŭ la kapelpastro duklapan pordon, generaloj leviĝis renkonten al li.
— La maljuna vulpo scias, ke la reĝo estas proksime! — diris la kolonelo.
Vere, ĝuste en tiu ĉi tempo supre sur la turo longe ekkantis klariono: la palaca gvatanto ekvidis la reĝon.
Dragonoj ĉe la ŝtuparo levis trumpetojn, ludis mallonge: «La reĝo venas al ni!» Subleŭtenantoj levis glavojn por saluti la reĝon. Kirasuloj demetis mallongajn pikilojn — por prezento. La klariono sur la turo ekkantis ree. Kortega adjutanto, tondrante per la spronoj, retenante la spadon, ekkuris malsupren — renkonti. En la granda halo de kavaliroj, en la galerio, en la akceptejo ministroj, generaloj, admiraloj, oficiroj, altrangaj oficistoj ĉesis interflustri, turniĝis al la ŝtuparo kun respektemaj vizaĝoj. Kortegaj damoj rigidiĝis en profunda riverenco. Neniu ridetis, — Karolo malamis gajon, pensis, ke oni ridas pri li.
Estiĝis tia silento, ke ĉiuj ekaŭdis bruon de vento, — sur la maro estis komenciĝanta ŝtormo.
Ankoraŭfoje ekkantis la trumpetoj, kaj sur la sojlo de la granda halo aperis la reĝo.
Post li defilis nur unu homo — Axel Sparre, la reĝa prokuroro, amiko de Nordberg kaj estonta estro de Moskvo, kiel pri li parolis homoj, proksimaj al la kortego.
Karolo iris rapide, tirante la longan karnan nazon kaj pri io kolerante. Lia knabeca, sed jam ŝvela vizaĝo, ruĝaj okuloj, mallarĝaj lipoj — ĉio estis esprimanta malkontenton. Per la piedo en brilanta altboto li batis trafintan sur la vojon gajan hundeton, kolere strabis al generalo Lewenhaupt, elmetis antaŭen la maldikan ŝultron kaj, respondinte al nenies riverencoj, eniris en la halon de la konsilio. La malpeza pordo fermiĝis. La dragonoj rigidiĝis, kunmetinte la manojn sur la teniloj de la glavoj.
— Nu? — flustre demandis la kolonelo la filon. — Ĉu al vi plu ŝajnas, ke li kapablas elaŭskulti la veron kaj aprezi ĝin?
La ĉefleŭtenanto levis la ŝultrojn.
— Li tuta estas mensogo. Tian amplekson de spado havas nur unu homo en la mondo. Spronoj de tia grandeco estas nur ĉe nia reĝo. Kaj piedingoj? Vi ne vidis nian reganton en selo...
Li ree trairis la galerion, la kolonelo, retenante sin, estis parolanta:
— Komenci reĝi en dekkvinjara aĝo estas ne tiom facile. Knaba kaprico iĝas leĝo, nedeziro lerni — braveco. Krom la luterana Biblio kaj unu, nur unu kavalirromano, li nenion legis kaj ne legos. Ĉiuj ĉirkaŭe senĉese flustras al li pri tio, kiel li estas granda kaj kiaj pigmeoj estas ĉiuj estintaj antaŭ li mondpotenculoj. Eble, li ne ĝisfine fidas la flatistojn, sed tamen kial ne iri konkeri Moskvon? Jen, cetere, liaj ĉefaj konsilantoj pri la aferoj de Rusio. Lia reĝa moŝto tute fidas tiujn sinjorojn.
Des-Fonteines levis mornan rigardon.
Renkonten sub gvido de iom perdinta koloron, sed plu brilanta duko de Croy per bunta amaso iris generaloj kaj eksterlandaj oficiroj, fordonintaj ĉe Narvo siajn spadojn al la reĝo de Svedio. En plumoj kaj manteloj, en svedaj kaj skotaj uniformoj, brilante per kudraĵoj kaj dekoracioj, retenante per la manoj sabrojn, sub melodia tintado de spronoj, ili estis gaje kaj fiere irantaj sur palacaj pargetoj kaj tapiŝoj en la halon de la konsilio de lia moŝto reĝo Karolo XII.
Fermis la procesion triopo: kolonelo Blomberg, Gallart kaj kolonelo James el la urbo Arĥangelsko, lasinta sian postenon kvazaŭ por batali sub standardoj de Petro, kaj farinta sian karieron en la sveda armeo per tio, ke en la Narva batalo, dum la fama neĝa blizardo, li la unua trovis la reĝon kaj al li, Karolo XII, malleviĝinte sur unu genuon, per tenilo antaŭen fordonis sian spadon, dirinte ĉe tio:
— Al la plej granda el la militestroj de ties fidela sklavo!
Silente, per peza rigardo Lars Des-Fonteines akompanis la procesion, kaj lia koro por momento kunpremiĝis pro malbona antaŭsento.
— Eble, ni devas foriri de ĉi tie? — flustre demandis la kirasula kolonelo. — Foriri kaj malaperi? Ni dungiĝos servi al iu princeto aŭ reĝo kaj servos ĝuste je tiom da taleroj, kiom oni pagos al ni...
— Mizera estonteco! — ne tuj respondis la ĉefleŭtenanto. — Ĉu vere por tio mi tiom da jaroj pasigis en Moskvio?
La kolonelo mallevis la kapon.
— Ĉefleŭtenanto herre Des-Fonteines! — laŭte prononcis la deĵoranta kortega adjutanto. — Eniru en la halon!
La dragonoj malfermis la pordon.
Karolo sidis en la centro de la konsilia halo ĉe malgranda tableto, kovrita per drapo. Maldekstre kaj dekstre de li brulis kandeloj en pezaj arĝentaj kandelingoj. Lia vizaĝo estis esprimanta malplezuron kaj enuon. Al li tedis babiluloj. Li mem estis silentema ne tial, ke tia li naskiĝis, sed tial, ke iam li decidis estis silentema kaj ekde tiam li uzadis nur kelkajn vortojn, tiajn, kiel: «jes» aŭ «ne», «komenci» aŭ «atendi», «regali» aŭ «pendumi», «donu manĝi», «mi ne deziras!». Tiuj vortoj estis tute sufiĉaj por li.
Kunsidoj de la ŝtata konsilio incitadis la reĝon. Ĉu vere ili pensas, ke li bezonas iliajn opiniojn? Kaj kiel komprenigi ilin, ke nur tiuj, kiuj silentas kaj plenumas liajn dezirojn, necesas al Dio, la reĝo kaj la ŝtato.
Levinte la pezan kapon, li ekrigardis al rufa admiralo Wattrang kaj, farinte atentajn okulojn, kapjesis, kvazaŭ konsentante kun la galimatio, kiun estis diranta la maljunulo. Wattrang, sentante sin flatita, patose etendis la manon al la reĝo kaj ekkriis:
— Kaj tiam kun Dia favoro bonaj svedaj ĉevaloj penetros la rusiajn stepojn kaj la standardo de la reĝo estos levita super Kremlo. Gloron al la reĝo!
Karolo larĝe oscedis al la vizaĝo de la perpleksa admiralo. Piper forturniĝis, kaŝante rideton. La reĝo oscedis longe, sur la okuloj aperis larmoj. Poste li kliniĝis al sia ĉambelano grafo Wrede kaj ordonis:
— Alportu al mi manĝon, alie mi ekdormos.
Tio estis tre longa frazo por la reĝo. Wrede, fleksiĝinte, malaperis el la konsilia halo. Nun estis parolanta generalo Lagercrona — korpulenta maljunulo kun tondra baso. El lia buŝo elflugadis salivo, kiam li prononcadis frazojn pri tio, ke Rusio pretas al malvenko kaj ke fini kun Aŭgusto de Polio estas multe pli honora tasko, ol militi kontraŭ la moskvianoj, kiuj nun ne povas rezisti. Post Lagercrona leviĝis barono Schlippenbach. Disĵetinte per la polmo la pompajn lipharojn, misformante la vizaĝon pro malnova kontuzo, li en akraj esprimoj insultis kaj Stackelberg-on kaj Rehnskiöld-on, parolintaj antaŭ li, kaj diris, ke militi kontraŭ Rusio endas senprokraste, kaj kio koncernas Aŭguston, do por venki lin ĉiam sufiĉos tempo...
La reĝo ree oscedis.
Post la barono per langvora voĉo ekparolis duko de Croy. En bombastaj esprimoj li mallaŭdis la rusajn soldatojn, subtile mokadis iliajn batalajn kvalitojn. En la halo oni subridadis. La duko estis opiniata spritulo.
— Tamen post kiam vi, duko, kaj aliaj generaloj forlasis la rusajn trupojn, la preobraĵenskanoj kaj semenovskanoj batalis tiom kuraĝe, ke eĉ lia moŝto reĝo esprimis aprobon al ili! — aŭdiĝis trankvila kaj malvarma voĉo el profundo de la halo.
Karolo turnis la longan kapon: fone de arĝentkolora kurteno staris homo en uniformo de flota ĉefleŭtenanto.
La duko levis la tenilhavajn okulvitrojn, serĉis per rigardo la arogantulon, ŝajnigis, ke ne trovis, kaj ekparolis ree. Sed jam neniu plu ridis pri liaj spritaĵoj. Probable tio okazis tial, ke la reĝo ĉesis rimarki lin.
Post la duko unu post alia paroladis generaloj, kiuj servis al la rusoj. Laŭ ilia opinio, eĉ ĝeni la reĝon per tiom eta temo ne havis sencon. Kaj kolonelo James, dum multaj jaroj servinta en Arĥangelsko kaj eĉ scianta kelkajn rusajn proverbojn, konklude de sia parolado petis unu korpuson de svedoj por faro de decida bato en la koron de Rusio, al Moskvo.
Tio al la reĝo ne plaĉis: se estas tiom simple konkeri Moskvon, tial por kio li, Karolo, donis al la moskvianoj paŭzon post la Narvo?
— Stulta! — diris la reĝo al grafo Piper, sed tiel laŭte, ke aŭdis multaj.
La grafo klinis la kapon signe de plenega konsento.
La reĝo vidate de ĉiuj manĝis sian soldatan vespermanĝon: sekan flanon kaj pizan kaĉon kun milea grio. En vitra kruĉo estis donita akvo — ĉiuj vidis, ke la reĝo trinkas akvon. Li laŭte, soldatmaniere ŝmacadis kaj viŝadis la buŝon per tola tuko. «Neniajn teneraĵojn!» — ŝatis diri Karolo XII.
— Kiu staras tie, apud la kurteno? — demandis li, trinkinte akvon post sia vespermanĝo. — Tiu, kiu rememoris Narvon?
— Ĉefleŭtenanto de floto kaj nia eksa agento en Moskvo, — respondis Piper sen ajna esprimo en la voĉo.
— Ĉu tiu, kiu duelis per spadoj?
— Tute ĝuste, via reĝa moŝto...
Karolo ŝatis mirigi per sia memoro proksimulojn kaj ŝatis, ke pri tio oni miru laŭte.
— Mirinde! — prononcis grafo Piper per drameca flustro, kliniĝinte al la najbaro.
— Li parolu! — ordonis Karolo, kapmontrinte en la direkto de la kurteno.
Li apogis la mentonon per la polmoj kaj ekrigardis al la oficiro per ruĝaj pikantaj okuloj.
La ĉefleŭtenanto ekparolis per mallongaj, precizaj frazoj, kaj Karolo subite eksentis, ke ĉio en tiu oficiro estas malagrabla kaj malamika al li: malagrablas la malmilda voĉo, la sendependa kaj senmova rigardo de la koncentritaj okuloj, malagrablas la pensoj, kiujn estis eldiranta la oficiro. Kaj, por ke li tion sentu, Karolo sulkis kun abomeno sian ŝvelintan vizaĝon kaj kun distriteco en la rigardo forturniĝis al Piper, kiu scipovis momente kompreni la reĝon.
— Li estas ankoraŭ juna, por instrui la konsilion! — diris grafo Piper.
— Li simple estas impertinenta! — respondis Karolo tiel laŭte, ke multaj en la konsilio aŭdis tiun vortojn kaj komencis transdoni al tiuj, kiuj sidis malproksime de la reĝo.
Sed la ĉefleŭtenanto sentis nenion. Li daŭrigis nomadi tipojn de kanonoj, kiuj estis gisataj en rusaj fabrikoj, rakontadis pri ŝipoj, kiuj eliris en la Azovan maron kaj fortranĉis la turkojn de ties fortresoj, koncize raportis pri la Novdvina citadelo kiel pri obstaklo sur la vojo al la urbo Arĥangelsko...
— Kie do estas desegnaĵo de la fortreso? — demandis de sur sia loko grafo Gyllenstierna. — Kial ni ne havas la desegnaĵon?
Kaj la reĝo ripetis:
— Kie estas la desegnaĵo?
Lars Des-Fonteines entiris la kapon en la larĝajn ŝultrojn. Li komprenis: oni decidis lin ĉasakiri je ajna kosto. Kaj li komencis montri la dentojn kiel lupo, super kiu jam estas levitaj lancoj de ĉasistoj. La desegnaĵo? La moskvianoj iĝis multe pli singardaj kun fremdlandanoj, ol en la antaŭaj tempoj...
— Sed caro Petro protektas fremdlandanojn! — diris Axel Sparre. — Kial vi ne povis uzi tiun protektadon por utilo de la krono?
— Caro Petro nun estas pli singarda kun la fremduloj, ol en la tagoj de sia juneco, — respondis la ĉefleŭtenanto. — La fremduloj, necesas diri juste, faris ĉion, kion povis, por perdi la protektadon de la rusa caro. Narvo estis por la moskvianoj bona leciono, kaj ĉeestanta ĉi tie duko de Croy — bonega instruisto. «Ĉiuj ili estas perfiduloj», — tiel pensas ajna soldato en Rusio pri fremdlandanoj, kaj en tio per nenio eblas helpi. Pli ol tio, la rusoj nun havas siajn agentojn en Stokholmo: ĉiu paŝo de la preparata ekspedicio al Arĥangelsko estas de ili bone sciata. Kaj ni ĉi tie, bedaŭrinde, estas tute senhelpaj. Ni ne povas kapti iun ajn ĉe la freŝa faro...
Karolo turniĝis al Axel Sparre:
— Ĉu agentoj de moskvianoj en Stokholmo?
La reĝa prokuroro respondis flustre:
— La enketado estas farata, via reĝa moŝto...
— Agentoj de moskvianoj faras ĉi tie ĉion, kion ili deziras! — daŭrigis Lars Des-Fonteines. — Ili estas multaj kaj nekapteblaj. Eĉ la reĝa prokuroro herre Axel Sparre ne kaptis eĉ unu grandan agenton...
— Pri tio oni ne parolas laŭte! — ekkriis Sparre.
— Ĝuste tial, ke neniu estas kaptita kaj ne estos kaptita, — diris la ĉefleŭtenanto. — Ni ŝatas fanfaroni, sed malamas serĉi kaŭzojn de niaj malvenkoj...
Malklara rumoro traflugis la halon de la konsilio. Axel Sparre kliniĝis al grafo Piper kaj flustris:
— Ĉu al vi ne ŝajnas, grafo, ke kun tiu ulo tempas fini? Ankoraŭ nemulte — kaj lia reĝa moŝto interesiĝos pri li...
Grafo Piper demandis laŭte:
— Al ni ne estas klara via penso, herre ĉefleŭtenanto. Vi timas militon kontraŭ la moskvianoj kaj pro tiu timo bildigas la rusojn gigantoj, kaj la svedojn pigmeoj? Ĉu tiel?
— Li estas aĉetita de la moskvianoj! — kriis Axel Sparre. — Ni aŭskultas en la konsilio ne voĉon de sveda oficiro, sed voĉon de rusa oro...
— Mi nenion timas! — per trankvila voĉo respondis Lars Des-Fonteines. — Mi ne estas subaĉetita, ne! Saĝo de lia moŝto reĝo de la svedoj estas garantio de tio, ke la milito kontraŭ la moskvianoj finfine alportos venkon al la sveda armeo. Mi petas nur memori, ke Moskvio estas ne tia mizera lando, kia ĝin prezentas ĉi tie duko de Croy, kolonelo James kaj reĝa prokuroro Sparre. Kruelaj elprovoj — jen kio atendas la reĝlandon. Al tio devas esti pretaj ĉiuj...
Lin oni ne plu aŭskultis. En la halo staris bruo. Li estis finita homo kaj estis komprenanta tion. Obtuza indiferenteco ekregis lin. Li tro laciĝis dum la lastaj tagoj... Ŝajne la patro estis prava: certe, li devus fuĝi, kaŝiĝi, malaperi. Sed nun ĉio estis malfrua...
Post la ĉefleŭtenanto parolis generalo-kvartirmastro Gyllenkrok. La reĝo aŭskultis lin distrite kaj kapjesis nur unufoje, kiam Gyllenkrok nomis la paroladon de la ĉefleŭtenanto babilado de homo kun malpura konscienco. La maljuna barono Schlippenbach subridis. Grasa Lewenhaupt parolis la lasta. «Malpli da malkuraĝuloj en nia armeo!» — diris li, eksidante.
Al la reĝo en la estiĝinta silento kliniĝis kapelpastro Nordberg kaj Axel Sparre. Li elaŭskultis ilin atente, balancis la longan kapon kaj leviĝis.
— Nia decido, — diris li per sia alta grakanta voĉo, — nia decido estos farita konforme al la opinioj, kiujn esprimis la konsilio. La milito kontraŭ la moskvianoj estas neevitebla. Kaj ni esperas, sinjoroj, ke Dio benos nian sanktan aferon.
— Med Guds hjälp! — respondis la konsilio. — Kun Dia helpo!
Reĝaj trabantoj malfermis la pordoklapojn. Kirasuloj, grenadistoj kaj subleŭtenantoj prezentis la armilojn. Longe fanfaris trumpetoj. Per pezaj paŝoj Karolo malleviĝis laŭ la ŝtuparo kaj en lumo de peĉaj torĉoj, fulgantaj sub vento, eksidis sur sian ardan malhelbrunan virĉevalon.
Ankoraŭ ne ĉesis frapado de hufferoj de la reĝa kavalkado, kiam apud la krado de la palaca parko kvin trabantoj de la servo de Axel Sparre haltigis la kolonelon kaj lian filon. La ĉefleŭtenanto deĉevaliĝis. Kapitano de la trabantoj postulis de li la spadon. Lars Des-Fonteines prokrastis. La ĉevaloj prancis ĉirkaŭ li, la kapitano streĉis la ĉanon de sia pistolo.
— Prenu! — diris Des-Fonteines.
Forlasantaj la palacon generaloj kaj ministroj vidis, kiel surĉevalaj trabantoj kondukis Lars-on Des-Fonteines-on en la kancelarion de Axel Sparre.
La ĉefleŭtenanto iris malrapide, liaj manoj estis katenitaj, la kapo estis malalte mallevita. La aresto antaŭ la okuloj de la konsilio estis bona leciono por ĉiuj malkvietaj homoj en la reĝlando sveda. Por la konsilianoj estis ankaŭ utile vidi la maljunan kirasulan kolonelon kvazaŭ ŝtoniĝinta apud la ferkovrita pordo de la kancelario de la reĝa prokuroro.