4. Kolonelo Snivin laboras
En noktomezo la 9-an de oktobro kolonelo Snivin ordonis al la servosoldato bloveksciti fajron kaj infuzi kafon. Trinkinte kafon en la lito, li ekfumis la pipon kaj komencis vesti sin — kiel ĉiam kun skrupulo kaj ekzempla diligenteco.
— Mia amiko, ĉu al vi minacas danĝero? — demandis Anabela, rigardante al la edzo per dormemaj okuloj.
Kolonelo Snivin helpe de la servosoldato estis vestanta sub la ledan maŝkirason ankoraŭ malgrandan ŝtalan brustoŝildon — tiajn forĝadis hispanoj el bona toleda ŝtalo.
— Ho ne, mia anĝelo! — diris kolonelo Snivin. — Estas tute nenia danĝero. Sed kial ne uzi antaŭgardajn rimedojn, eĉ se superfluajn...
Li kisis la edzinon, facile tiklis al ŝi la mentonon, bruante per la spronoj eliris.
En la korto estis krakantaj tamburoj, fajfantaj fajfiloj kaj kornaj tuboj. Ĉio estis malseka kaj nigra ĉirkaŭe — kaftanoj, seloj, sabroj, pistoloj. Pafistoj batadis la ĉevalojn al la dentoj, serĉadis la estron, lin atendis kolonelo Snivin. Ĉe lumo de lanterno, kolektinte dekestrojn kaj duoncentestrojn de la pafista regimento, kaj oficirojn de la rajdistoj, Snivin montris la kvitmarkon, ĵetante ĝin sur la polmo, klarigis, kiel necesas preni homojn al la cara ŝipkonstruejo por konstruado.
La dragonoj jam ekveturis al Ĥolmogoro — preni ŝuldantojn por la ŝipkonstruejo de Baĵenin. La rajdistoj, dogansoldatoj kaj pafistoj estis disveturantaj al antaŭurboj de Arĥangelsko — laŭ Kurjo, al Muskoj, en Solombalon, al Kuzneĉiĥo. En la tuta argilriĉa Ĵabinska kabo glitados ĉevalaj hufoj, fajfadis skurĝoj, tintadis en humida obskuro armiloj. La vicojn de pafistoj estis fermanta lanternisto — li portis en lanterno fajron, se necesos pafi.
Kolonelo Snivin silentis, frapetante la ĉevalon per la mano en ganto kun larĝa mansupro, observis la ordon, por ke neniu konfuzu ion. Du pafistj, postiĝinte, estis elveturantaj el la korto, interparolante inter si. Snivin fiksaŭskultis.
— Anatemo, diablo grasa, kvitmarkojn postulas! — diris unu. — De kie ilin preni?
— La siajn preni — pro kio? — demandis la alia.
Kolonelo Snivin ordonis al ambaŭ deĉevaliĝi. Ili aliris lin, li komencis vipi per skurĝo la vizaĝojn, aldirante:
— Anatemo, diablo grasa, ĉu tiel? Estas mi — diablo grasa? Kaj vi estas rusa porko, kaj mi por vi estas dio!
La unuajn oni komencis kapti dormantajn ŝarĝistojn apud la Komerca korto. Unu falis sur la genuojn en koton, ekhurlis:
— Kion vi faras, kruelaj, nia salajro estas du rubloj dum jaro, kaj eĉ tiu ne estis pagita, iun ajn demandu, ĉu vi estas homoj aŭ hundoj...
La rajdisto piedbatis la ŝarĝiston per altboto, la pafistoj malaprobe insultis...
— Kial vi batas, hundo, li havas hernion, vidu, li estas blua...
En lumo de peĉaj torĉoj oni enĉenigis la ŝarĝistojn, pelis en la arestejon — por kolekti. Samtempe kaptiĝis sakristiano, lin oni ĵetis en keletaĝon.