3. Ekspedicio en la tundron
Por ne pezigi la rajdistojn, majoro James ordonis preni nemulte da provianto — salon, biskotojn, po peco da sunsekigita viando. Sed da pulvo kaj kugloj ili prenis pli multe. Por la majoro mem, por liaj aĵoj, estis selitaj du ĉevaloj: majoro kunhavis bonan tendon, faldoseĝon, bovlon por lavi sin, telerojn, trinkokruĉojn, grandan botelon da vodko. Laŭ konsilo de kolonelo Snivin, rusojn ili ne prenis kun si.
— Tra ili samojedoj ekscios, por kio vi vizitis la tundron. Samojedoj ĉion rakontos unu al la alia, kaj vi ne venigos eĉ unu sovaĝulon.
— Sed komence ni bezonos ruson, — ne konsentis la majoro. — En la tundro estos malfacile, sinjoro. Ĉu entute sen la lingvo?
Kolonelo Snivin nenion respondis. Kancelariano Gusev, kliniĝinte al papero, skribadis ordonon de la estro de la pafistoj al aliaj estroj. Majoro James — en armaĵo kaj alta ĉapo kun fero, por ke la kapon ne rompu iu samojedo, en mallonga skvamkiraso super peltaĵo — iradis tra la domo, fumadis pipon, kapjesadis al abruptaj ordonoj de kolonelo Snivin. Sub la glima fenestro bruis rajdistoj, ridis, luktis inter si, iris ĉene unuj al la aliaj — kiu kiun elpuŝos de sur la loko, ne tuŝante per la manoj, brusto al brusto.
Por akompani la forirantojn kolonelo Snivin eliris sur la peronon.
Ĉi tien venis pastro — por adiaŭe edifi la soldatojn per la Dia vorto. La rajdistoj demetis la ĉapojn, viciĝis duoncirkle, la pastro ekparolis pri la granda misio kristana — porti al paganoj la vorton de Dio. Snivin tusetadis. Majoro James provadis per la fingro la selrimenojn — ĉu bone teniĝas sur la ĉevaloj la aĵoj, necesaj por li en la ekspedicio.
La pastro levis la manojn al la ĉielo, la rajdistoj ekkantis psalmon.
Kolonelo Snivin diris al la pastro:
— La vorto de Dio tute ne rilatas al la afero, mia patro. La soldatoj iras tute ne por konverti la samojedojn...
La maljuna pastro ŝultrolevis.
Ĉe grakado de malsekaj, plumhirtaj kornikoj, sub pluveto la taĉmento elveturis el la korto. Majoro James estis fajfetanta — li havis okazojn esti eĉ en pli timindaj embarasoj. Sed ĉi tie estas nur samojedoj. Bagatelo!
En la dua semajno de la vojaĝo la taĉmento eniris en kvietan vilaĝeton, kvazaŭ formortintan sub egalmezura senfina pluvo. Apud la unua domo, disstariginte larĝe la maldikajn kruretojn kun firmaj hufetoj, kun klinita kapo staris juna boaco. Serĝento Colney ĵetis maŝon, trenis la boacon al si, alia rajdisto batis la boacon per tranĉilo en la koron. Ankoraŭ kelkaj homoj kun krioj kaj fajfoj kaptis freneziĝintan boacan jugaĵon, kiu estis ĵetiĝanta inter la domoj. Serĝento Colney ankaŭ ĉi tie iĝis la unua — li surĵetis la maŝon sur la gvidantan boacon. La tuta jugaĵo falis en likvan koton.
La boacojn ili samtie, sur la strato, senfeligis, samtie ili trinkis la varman sangon. Colney asertis, ke al li diris fidindaj homoj, ke kvazaŭ freŝa boaca sango estas la plej bona kuracilo kontraŭ la nigra morto, alivorte — skorbuto.
En barilpordo de la randa domo aperis alta homo, barbhava, en longa kaftano. Li balancis la kapon, silentis. La rajdistoj kun tranĉiloj en la manoj, multharaj, malpuraj, interrompante unu la alian, demandadis, ĉu malproksime estas la samojedoj, kaj postuladis malfermi la pordegon, hejti fornojn, kuiri boacan viandon.
La unua en la domon eniris majoro James, eksidis sub la ikonoj. La mastro alportis nuksojn, metis sur la tablon. James demandis ruse:
— Kie estas la samojedo?
La mastro de la domo malĝoje suspiris, ekrigardis al James, respondis:
— Ne bone vi faras, jen kio! Samojedo estas kiel eta infano, lin ofendi estas simple por ajnulo! Kaj vi amase veturajn boacojn buĉis, ĉu oni tiel faras? Ankaŭ ni antaŭ ili pekas: estas ĉi tie iuj, kiuj fiagas — vinon al ili vendas, kun la ebriaj interŝanĝojn faras, sed vi estas eĉ pli malbonaj...
— Tamen gardu vin! — kriis la majoro kaj frapis la tablon per la polmo.
— Ne peku! — tute severe diris la mastro. — Tablo estas Dia mano, sur ĝi al vi la Sinjoro panon alportas, sed vi ĝin batas. Kaj la ĉapon demetu: ja en Rusio vi troviĝas...
Majoro James rigardis iom al la severa mastro, pensis kaj demetis la ĉapon kun fero.
— Ni bezonas gvidiston! — diris la majoro. — Ni bone pagos. Li montru, kie estas la samojedo.
— Kaj li nun estas nenie! — diris la mastro. — Li, sinjoro, foriris. Jen vi liajn boacojn buĉis, kaj li ekkuris rakonti al ĉiuj siaj samgentanoj, kiaj homoj venis al Podgorjo. Nun ne trovos vi la samojedon. Ĉiuj foriros.
— Sed ne, ne foriros! — ekkriis James.
Profunde sur la orelojn surŝovinte la pezan ĉapon, li ekstaris kaj ordonis doni al si ĉevalon. La trumpetisto sur la strato ekludis «militiron». La rajdistoj sendezire sidiĝis en la selojn. Serĝento Colney en la sama maŝo, per kiu li kaptis la boacon, venigis la samojedon — sen ĉapo, grizharan, kun maldensa barbeto. La samojedo estis kaptita trans la vilaĝo, kaj nun li devis iĝi gvidisto.
— Ho! — diris majoro James. — Ni estos bonaj amikoj, ĉu vere? Ni ne ĉagrenu unu la alian. Colney, donu al li drinki!
Colney verŝis al la maljunulo drinkaĵon kaj iomete malstreĉis la maŝon sur lia maldika kolo. La maljunulo drinkis, maĉis per la lipoj. En krepusko majoro James deklaris noktan bivakon. La maljunulon oni sidigis apud la lignofajro, ne demetante de li la maŝon. La maljunuleto per infanaj okuloj rigardadis al ĉiuj flankoj, poste prenis el la sino lignan bloketon kaj vipis ĝin per vergeto.
— Kion li faras? — demandis James.
— Li sian dion punas! — divenis la serĝento. — Embarasigis lin la dio. Pro ĝi li al ni trafis, la samojedo.
Nokte la maljunuleto strangolis sin per la maŝo. Ne intence, certe. Li simple volis fuĝi, kaj la rajdisto, kiu gardis lin, tro forte tiris...
Ili estis devigitaj reveni al la vilaĝo kaj preni tie per forto rusan knabon. Post ankoraŭ unu semajno la taĉmento en krepusko eliris el densa arbustaro sur maldensejon, kie brulis fajroj kaj furioze bojis hundoj. Tra granda grego da boacoj la rajdistoj apenaŭ trapuŝiĝis al konusformaj ĉumoj1, deĉevaliĝis, ekiris tien, de kie aŭdiĝis infana plorado, homaj voĉoj, tusado. Ili ligis homojn samtie, en la ĉumoj, ne komprenante, kiun ili ligas — ĉu virojn aŭ inojn. Kiam ili komprenis, evidentiĝis — da viroj estis nur kvar, la ceteraj estis aŭ kadukaj maljunuloj, aŭ inoj. Estis ankaŭ infanoj.
Unu el la lasta ĉumo foriris, fuĝis.
Majoro James ekfumis la pipon, etendis la krurojn al la fajro, enpensiĝis. Nemalproksime, sur ankoraŭ ne preparitaj feloj, estis mortanta serĝento Colney — lin forvoris febro. Ankoraŭ unu rajdisto — fortega kaj inteligenta Hughes — dum tiu ĉi ekspedicio komencis sputi sangon. Ĉu estas senco iri pli profunde en tiun damnitan tundron?
Post taga bivako kaj ripozo ili ekiris pluen. La kaptitajn samojedojn ili kondukis en lazoj, sed tiel, ke neniu el ili povu strangoliĝi. Post ankoraŭ tri tagoj da vojo ili trovis spurojn de foririnta nomadejo...
Vespere ĉi tie ili entombigis serĝenton Colney-on. Ne troviĝis dezirantoj eĉ elhaki por li krucon. La rajdistoj murmuris. Foje la majoro aŭdis, ke oni intencas murdi lin. Tio estis ne ŝerco. Dungitoj scipovis murdi siajn komandantojn.
Kiam subite en nokto malaperis la rusa gvidisto, James decidis reveni. Dum la vojo al Arĥangelsko ili entombigis ankoraŭ du rajdistojn kaj du samojedojn. Majoro James rajdis morna, ankaŭ lin estis skuanta febro.
En Podgorjo la taĉmento haltis por ripozo. La severa mastro, kiu dum la vojo en la tundron regalis ilin almenaŭ per pinaj nuksoj, nun ne diris eĉ vorton, sed nur balancadis la kapon kaj suspiradis. La rajdistojn timis ĉiuj, kun ili neniu parolis, infanoj forkuradis de ili.
En Arĥangelskon majoro James venigis unu samojedon — maljunulon Pajgu-n.
— Vin eblas gratuli! — diris tra la dentoj kolonelo Snivin. — Kontraŭ kvar rajdistoj — unu maljunulon. Bone.
James silentis. Al li estis tutegale: li nur kuŝiĝu en liton!