2. En aŭtuna nokto

Vespere, kiam Ievlev revenis de la Kanona korto1, ĉe la vojevodo estis Jozefo Baĵenin. Teodoro Matejeviĉ subskribadis paperojn, Baĵenin surŝutadis la subskribojn per sablo.

— Nu, kio estas ĉe ili en la Kanona? — ne turnante la kapon, demandis Apraksin.

— Nur sola nomo estas — Kanona! — diris Ievlev.

Baĵenin etendis por la paperoj la manon — la dikaj fingroj en ringoj kun gemoj tremis.

— O ho! — subridis Teodoro Matejeviĉ. — Mi vidas, kortuŝa estis la adiaŭo kun la siro en Ĥolmogoro?

Kaj li kun krako mordis sukoplenan pomon.

La okuletoj de Baĵenin kolere ekbrilis el sub la ŝvelintaj palpebroj: junas la vojevodo, sed kiel parolas! Atendu, ni iam vin premos, tiam vi jelpos, ploros kortuŝe, Teodoro Matejeviĉ! Eĉ ne al tiaj ni rompadis dorsojn!

Sed li nenion diris, riverencis, suspiris, kvazaŭ pente.

— Do komencu! — diris Apraksin. — Prokrasti ne necesas! La homoj lignon veturigu, segu, ĉirkaŭhaku. La ŝipkonstruejoj ankoraŭ ne estas finkonstruitaj, nenie estas ordo. La volo de la caro, vi mem scias, Petro Aleksejeviĉ ŝerci ne ŝatas. En proksimaj tagoj mi kun Silvestro Petroviĉ mem venos rigardi, kiel vi faras. Se ni vidos, ke malbone, ni ne kompatos. Ja vi sidiĝu, kial vi staras, sido pli bonas ol staro. Ĉu vinon verŝi?

Baĵenin eksidis, la seĝo de fremdlanda laboro sur leonaj piedoj krakis sub lia korpulenta korpo. Ŝajniginte sin bonanima, respektema, eĉ timida, li diris, ke ne aŭdacas, alie li petus vodkon — por refreŝiĝi per drinko post la ebrio. Teodoro Matejeviĉ rigardis al li duonferminte la okulojn, malvarme, nefideme, frapetante per la fingroj la tabloplaton.

Jozefo Andrejeviĉ renversis en la harkovritan buŝegon la glaseton, krakigis kukumon, per la dikaj fingroj kaptis pinĉaĵon da fermentinta brasiko, ekparolis timide:

— Kaj veron vi diras, Teodoro Matejeviĉ, tempas labori, vere! Tempas kaj lignon transporti, kaj trunkobazojn prepari, kaj segi, kaj ĉirkaŭhaki. Sed kie estas la popolo, sinjoro kara? Per kio ĝin allogi? Ordonu, instruu! Ĉu homojn de iliaj propraj aferoj eblas delogi al la cara konstruejo? Unuj bezonas ĉasi, bestojn akiri, aliaj fiŝon peklas, triaj en sia metio laboras — iu estas bulkisto, iu — kupristo, iu — barelisto. Iuj lokaj loĝantoj la teron per plugilo skrapas — eble ĝi se ne panon, tiam almenaŭ brasikon donos, — almenaŭ ne kun malplena ventro ili sidos...

Li ankoraŭ prenis pinĉaĵon da brasiko, malgaje balancis la kapon:

— La matrosoj, kiuj estis prenitaj sur la carajn ŝipojn, eĉ tiuj ne volonte sidas, eblas eĉ per ĉenoj alkateni...

Teodoro Matejeviĉ levis la pokalon, turnis ĝin antaŭ la kandelo, admiris pri la koloro de la vino. Jozefo Andrejeviĉ plu estis plendanta. Ne nur el la ĉi-tiea konstruejo, — el la arbara Vavĉugo ĉiuj fuĝis. Li vokis popon por admoni la popolon, sed estiĝis tia malhonoriga kriado, ke la popo la sutanon levis — kaj kuris en la arbaron. Oni apenaŭ sukcesis lin poste retrankviligi per akvo. Ĉu tiajn eblas regi?

— Manĝi vi ne donas, tial oni fuĝas de vi! — malmilde diris Apraksin.

Baĵenin ekridis, turnis la dikan kolon, diris per grasa voĉo:

— Ho, pekas vi, Teodoro Matejeviĉ, pekas, karulo! Manĝi mi ne donas! Sed ĉu ilin, diablojn, eblas sate nutri? Kaj ĉu ili solaj je nia kosto negocista vivas? Al ĉiuj mi donu, ĉiujn prizorgu, ĉiujn pridonacu, pri ĉiuj memoru. La vojevodo al ni estas por profitoj postenigita. Kiu al li kun donacoj la unua iras? Baĵenin Jozefo Andrejeviĉ...

Apraksin ekflamis, demetis la pokalon, diris kolere:

— Vi mensogu, sed ne troe, barbulo, alie...

Baĵenin eksvingis la mallongajn brakojn.

— Kristo kun vi, Teodoro Matejeviĉ! Ja ĉu ni ne komprenas! Ja ni same estas homoj, kristanoj, ĝuste tial mi al vi diras, ke mi scias, kia vi estas homo. Vi estas tia homo, ja je Dio, ja ni...

Sed la okuletoj el sub la brovoj rigardis arogante, kolere.

— La nutromonon necesas doni plene, — enmiksiĝis Ievlev. — Domon konstrui ĉe la konstruejo, por ke tie loĝu la laboristoj. La ĉi-tiea tero naskas malbone, nun estas aŭtuno — ĝis ĉasado estas malproksime, por fiŝado same ne estas tempo. Donu bonvole la nutromonon kaj la caran salajron — kaj la arĥangelskaj homoj volonte iros konstrui ŝipojn...

Baĵenin mallaŭte ekridis, ŝajnigante sin surda, per la manplato turnis la karnan orelon:

— Ĉu? Volonte, vi diras? Ho, sinjoro mia, sinjoro, kara Silvestro Petroviĉ, pardonu min, kampulaĉon, pro simpla parolo, junas vi ankoraŭ, tro junas, ĉu tiele eblas?

Ievlev ŝultrolevis, eksilentis, ne komprenante, kion deziras Baĵenin. Apraksin per arĝenta pinĉilo demetis karbiĝintan finon de la kandela meĉo, ne rigardante al Silvestro Petroviĉ, demandis:

— Do kion fari?

Jozefo Andrejeviĉ dismovis la manojn. Apraksin leviĝis, kelkfoje trairis la manĝohalon. Baĵenin, tuta etendiĝinta antaŭen, borante per la okuloj la vojevodon, atendis la decidan vorton.

— Ĉu ŝuldantoj multas en la urbo kaj apude? — subite demandis Teodoro Matejeviĉ.

Baĵenin respondis rapide, kvazaŭ estis preta al la demando de Apraksin:

— Preskaŭ ĉiuj. Kaj fiŝistoj, kaj peĉfaristoj, kaj salistoj, kaj ĉasistoj, — ĉiuj estas en ŝuldoj, eĉ unu puran dvinanon mi ne vidas, krom riĉuloj.

Teodoro Matejeviĉ interrompis:

— Ŝuldantojn preni kaj — al la ŝipkonstruejo. Por samojedoj en la tundron ni sendos rajdistojn, ĉiujn prenos plene. En malproksimaj fuortoj, en fiŝistaj kampadejoj multaj homoj libere vivas, — ĉiujn ni pelos al la ŝipkonstruejoj. Ĉasistojn, metiistojn, kupristojn, bulkistojn, portistojn, vagantajn ekspopojn, pilgrimantojn, kiuj al Solovkio iras, — ĉiujn ni prenos, ĉiuj konstruos la caran floton...

Baĵenin leviĝis, malalte riverencis. Liaj moviĝoj iĝis hastemaj, li ekparolis rapide, li ĵuris je Dio, krucosignis sin antaŭ la ikonoj, retroiris al la pordo. Sed Teodoro Matejeviĉ ne lasis lin foriri, manvokis al si. Baĵenin, palpebrumante, snufante, aliris. Apraksin diris al li nelaŭte, kun minaco en la voĉo:

— Nutromono — dek ok kopekoj. Se vi ŝtelos, kio estis donita al laboristo, indulgon al vi ne atendu. Mi scias, de vi multaj prenas, postulas korupaĵon, — tiam vi la koruptulon sendu al mi. Mi venkos. Se lignon por ŝipoj vi liveros humida — mi vin putrigos en monaĥeja kelo, neniu eĉ scios, kie mortis Jozefo Baĵenin.

Jozefo Andrejeviĉ levis la manon por krucosigno, Apraksin stamfis, kriis:

— Ne sakrilegiu! Vi ne al Dio preĝas — al talero; vi estas lupo, latrono, la sola via dio estas monsako. Sidu kaj silentu. Mi sendis por Snivin, necesas la aferon urĝe fari.

Baĵenin ree eksidis sur la seĝon, grimacante demandis:

— Se mi tiom malbonas, kial vi min tenas, Teodoro Matejeviĉ? Vi povus mem ŝipojn konstrui!

Apraksin ne respondis, ĉiam iradis el unu angulo en alian. Silvestro Petroviĉ same silentis, pensis siajn negajajn pensojn: oni pelos la popolon mallibere, la homoj tintigados ĉenojn, kiel kun tiaj ŝipistoj konstrui ŝipojn?

Snivin eniris flanke, riverencis, per movo de la ŝultro deĵetis de si larĝan, malsekiĝintan sub pluvo mantelon, levis la lipharojn dise. Ŝtopante per la dikfingro la pipon, li ekparolis, kvazaŭ knarigis feron:

— Mi havis honoron iom pensi pri tio, kion vi, sinjoro, proponis al mi. Mi havas planon de agado. Granda biendomo anstataŭos malliberejon por ŝuldantoj. Ni faros alarmon, kaj ĉiuj, kiuj ne havas plenan pagon...

— Galimatio! — diris Apraksin. — Kia malliberejo por ŝuldantoj! Tio daŭros tro longe. Vi faros alarmon kaj de ĉiuj metiistoj postulados kvitmarkon...

Li fosis en la poŝo, elprenis ŝirpecon de ledo kun brulstampo, ĵetis sur la tablon.

— Ĉi marko signifas, ke ĉiuj impostoj estas pagitaj. Se tia marko ne estas, preni kaj — al la ŝipkonstruejo. Fari tion urĝe, nokte, laŭ tamburado kaj trumpeta alarmo. Fari en granda sekreto. Antaŭ ol vi komencos patroli kun rajdistoj, en ambaŭ ŝipkonstruejoj — kaj sur Solombalo kaj en Vavĉugo — necesas iajn domojn konstrui por laboristoj. Nun estas aŭtuno, baldaŭ venos frostoj...

Snivin, aŭskultante, elprenis el sub la manikroverso mapon, lerte malfaldis ĝin kaj, almontrante per la pipo, interrompis:

— Jes, sinjoro, mi komprenas vin. Mi petas rigardi ĉi tien. Ĉi tie estas Kurjo, Solombalo; vilaĝoj — Jakokurska, Iĵemska, Prilucka. Kaj plue — Keĥto, Nenokso. Vidu ĉi tie — Solzo, Ĥolmogoro; antaŭurbo Kurcevo, Glinko, la Supra Duono, la Ivana rando. Multaj homoj, multaj laboristoj, — la signon havas neniu...

Li demande ekrigardis al Apraksin, tiu kapjesis. La kolonelo faris sur la mapo magian ringon, ekridegis, frapis la tablon per la polmo:

— Kiel en muskaptilo. Neniu foriros! Ducent laboristoj, tricent, kvarcent. Ili laboros! Laboros tre diligente, tre respekte, kaj tage kaj nokte laboros. Vi estos kontenta, sinjoro Baĵenin estos kontenta, la siro estos kontenta!

Kiam Baĵenin kaj Snivin foriris, Silvestro Petroviĉ kun amaro en la voĉo diris:

— Kiel mi vidas, Teodoro Matejeviĉ, la fremdlandano pri ĉi aferoj mirinde bonas. Kiu rusan laboriston je la gorĝo prenu, se ne transmara loĝanto. Kaj nur tial, ke kompaton la fremdulo al nia popolo havas neniom. Kaj por kio kompati? Por kia profito?

Apraksin silentis, ludante per kupra granda cirkelo.

— Timas mi, Teodoro, — mallaŭte diris Ievlev. — Tiele timas, per vortoj mi ne povas esprimi!

— Kion do vi timas, Silvestro Petroviĉ?

— Ja tion mi timas, sinjoro vojevodo, ke tro serioza afero estas entreprenita. Kaj sentas mi — ne unu, ne du, ne tri homoj mortos per malbona morto en niaj konstruejoj. Kies peko tio estos?

— Je Dio, kara, — malmilde subridis Apraksin. — Se pekon timi — infanojn ne naski, tamen ni naskas. Nu, mortos, sed kiel ili ĝis nun vivis, ĉu tio ne estis por ni peko? Kaj ankaŭ en la antikvaj tempoj ĉu malmulte da homoj per kruela morto mortadis? Ĉu malmulte vi vidis batitojn, vunditojn, ebriiĝintojn per vodko en caraj drinkejoj, frenezulojn pro bona vivo, tretitojn per ĉevaloj, sabritojn de tataraj sabroj, kaptitojn de la livonaj kavaliroj, de la svedaj, kiuj finis sian malfeliĉan vivon en foraj malicaj teroj? Ĉu pri tio pensas ni, Silvestro?

Lia rigardo brileris severe kaj rezolute, li aliris al Ievlev, demandis:

— Kio por la homo estas Rusio?

Silvestro Petroviĉ ne respondis, rigardante al Apraksin.

— Bonkora patrino — jen kio devas esti ĝi por la rusa homo, — eldiris Teodoro Matejeviĉ. — Por ĝi eĉ morti ni devas, se malamiko penetros. Por ĝi, Silvestro, por patrino-Rusio, kiu flegis nin kaj prizorgis, karesis kaj kompatis, instruis kaj dorlotis, super lulilo lulkantojn kantis kaj fabelojn rakontis, kiu admire rigardis al la infano, kiel li unuafoje en la selon leviĝis, kiu kun kareso lin admonis, se li estis maljusta kaj peka, malbona estis, kiu ankaŭ dolore instruis per skurĝo pro maljusta faro. Ĉio ĉi estas ĝi — la hejma, ĝi kaj instruos, kaj kompatos, patrino Rusio. Ĉu tiel, Silvestro? Ĉu mi ĝuste diras? Respondu...

— Ja ĝuste, Teodoro Matejeviĉ, sed ja ne tiom dolĉe tio en la realo fariĝas...

— Atendu, aŭskultu, Silvestro, kion mi dum tiuj ĉi tempoj trapensis en noktoj ĉi tie, en la urbo Arĥanĝela: ni havas homojn, sed floton veran ni ne havas. Ni havas batalistojn, sed armeon veran, fortan ni ne havas. Havas ni kapojn saĝajn, sed lernejojn, akademiojn — ne! La fremdulo grandegan potencon super ni prenis, nin traktas la vicpatro, el la bona patrino minacas por ni la patrujon fari vicpatrino. El la tuta Rusio la fremdulo trovis lumon nur en Kukujo. Sur nia nutro leviĝinte, li nin en siaj libroj senhonorigas kiel barbarojn kaj senhonte skribas, kvazaŭ li nin malkovris, surmapigis kaj per sia edifo nin instruis. Ne tio estas timinda, Silvestro, kion ni atendas, sed tio estas timinda, kiel ni vivis ĝis tiu ĉi tempo. Per malfermitaj okuloj necesas antaŭen rigardi, scii, al kio ni iras. Ĉu vi memoras, kiel antaŭnelonge ŝipestro Flam pri la tatara ĥano rakontis? Ne nin tio senhonorigas kaj malgloras, sed nian patrinon — Rusion. Kaj tial estas netolereble por ni aŭskulti ĉi senhonorigon. Malfacilege estos por ni, Silvestro. Multon ni transpaŝos. Se ni ĝisvivos, tiam la nunan ŝipkonstruadon ni ankoraŭ rememoros per bonaj vortoj, ĝi ŝajnos al ni ŝerco, ĉar ĝi estas nur komenco, kiel la amuziĝoj en Perejaslavlo-Zaleska. Kaj ja timindaj ŝajnis tiutempe tiuj ĉi amuziĝoj — kun mortoj! Ni ne havas revenan vojon, Silvestro Petroviĉ, kaj ne indas por ni, amiko mia, nun pri pekoj pensi. Ni penu fari honeste, pri niaj profitoj ni ne zorgu. Kion do ankoraŭ? Ke ni kontraŭvole la laboristojn pelas al la ŝipkonstruejoj? Instruu, kiel fari alie, mi faros...

Silvestro Petroviĉ silentis. Lia rigardo estis malgaja.

— Jen, vi silentas! — diris Apraksin. — Kaj rezultas, frato, ke per kio respondi al miaj vortoj vi tute ne havas...

Kaj, karesinte la ŝultron de Ievlev, li aldonis:

— Eĉ ne tio ankoraŭ estos! Eĉ ne tion ni vidos!

— Ĝuste tion mi timas! — morne respondis Silvestro Petroviĉ. — Timas mi, Teodoro, ke ni vidos tian... tian... ke prefere ni ne vidu entute...

Apraksin konsentis:

— Vere. Krutan ni havas vojon, tio veras — krutan...



1. Kanona korto — nomo de fandejo, centro de produktado de armilaro en multaj rusaj urboj de tiu tempo.