Ĉapitro deka

Multe kruston sen pano glutadis ni,
Per nudaj piedoj neĝon tretadis ni,
Dorse knutitaj estadis ni...
Kanto
Pro tribut' al despot'
Ni fariĝis biskot'.
Rilejev1

1. Favoran venton al vi, ŝipistoj!

Mateniĝe en la domon de la vojevodo kun decaj donacoj, bruaj, gajaj, bonanimaj aspekte, venis fremdlandanoj — ŝipestroj, eskortantoj, negocistoj — adiaŭi. Servisto de la vojevodo, laŭ la moro, ronde portadis al la gastoj drinkaĵojn kaj almanĝaĵojn, la eksterlandaj maristoj fumadis per pipoj, tintigadis la glasojn, frapadis silenteman Apraksin-on al la ŝultro, pikante ŝercadis, promesadis en la sekvonta jaro, kiam malfermiĝos marnavigado, veni sur multaj ŝipoj kun abundaj varoj. Teodoro Matejeviĉ kapjesadis, ridetadis, sed liaj okuloj estis malvarmaj.

Silvestro Petroviĉ, stare, ĉe kandela lumo — en la manĝohalo estis ankoraŭ malhele — legadis dokumentojn — paspermesilojn de ŝipistoj, metadis sigelon, subskribadis pri tio, ke la ŝipo de ŝipestro tiu kaj tiu povas libere foriri laŭ sia vojo. Paspermesiloj estis multaj, Ievlev subskribis la paspermesilojn de Golgolsen, Koost, Danberg; sed la paspermesilon de Urquhart li demetis flanken.

— Ho! — ekkriis Urquhart. — Ĉu io estas ne en ordo?

Apraksin aliris pli proksime al Ievlev, prenis el liaj manoj la paspermesilon, etendis ĝin al Urquhart.

— Tio signifas?.. — movis la brovetojn la ŝipestro.

— Signifas, ke ni ne plu vokas vin ĉi tien.

La fremdlandanoj ĉesis ŝerci, en la manĝohalo estiĝis silento.

— Mi havos honoron plendi al lia sanktoleita moŝto caro! — ekkriis Urquhart. — Mi donas al vi vorton de honoro, sinjoro vojevodo, ĉi ago ne servos al via utilo.

— Mi tion scias pli bone!

— Vi responsos pri via aroganteco!

— Al kiu? Ĉu al tiu potenculo, kies servon vi, sinjoro, fidele plenumas sur la rusa tero?

Urquhart ŝajnigis, ke ne komprenis, indigniĝis, levis la ŝultrojn.

— La ŝipestro, se deziras, povas ankoraŭ atingi lian sanktoleitan moŝton! — diris Danberg. — Mi ne toleros plu humiligojn pri ni. Jes, jes, respektindega Urquhart, ek al vojo! Ni ĉiuj prokrastos fornavigon, kaj vi havos aŭdiencon ĉe la rusa caro, kaj multaj pagos pro tio...

— Ŝipestro Urquhart povas iri sur sian ŝipon! — trankvile prononcis Apraksin. — Li ne havas paspermeson por io ajn alia. Kio koncernas ceterajn honestajn ŝipestrojn kaj negocistojn, do mi ne konsilus al ili defendi ŝipestron Urquhart-on, alie mi devos pensi, ke ankaŭ ili ĉi tie estas ne por bona komercado...

Silvestro Petroviĉ palpebrumis al la servisto, tiu aliris al Teodoro Matejeviĉ kun la pleto. Apraksin prenis trinkokruĉon, levis, diris kun gaja rideto:

— Feliĉan vojaĝon, sinjoroj maristoj. Je dek futoj da akvo sub la kilo!

La ŝipestroj kaj eskortantoj prenis la trinkokruĉojn: kia maristo ne drinkos je dek futoj da akvo sub la kilo? Ne estas pli vera antaŭsigno: se iu ne drinkos je dek futoj da akvo sub la kilo, tiu surgrundiĝos. Eĉ Urquhart kaj Danberg drinkis, okulumante unu al la alia.

Apraksin tintigis sonorileton, alia servisto alportis malavarajn donacojn al la marvojaĝantoj: po dekduo da peltoj de zibeloj, kaj ankoraŭ musteloj, kaj ankoraŭ guloj. Teodoro Matejeviĉ, delikate ridetante, pridonacadis ĉiun, afable petadis ne memori malbonon, veni kun varoj, alporti pli multajn varojn — la plej bonajn, sen trompo, sen fraŭdo; kalkulo estos per aŭtentika arĝento, ne per falsaĵoj. Urquhart staris en angulo, ŝajnigis, ke la donacoj kaj la vortoj de la vojevodo lin neniom interesas. La fremdlandanoj, akceptante la donacojn, sentis sin iom ĝenate: Apraksin rigardis en iliajn okulojn, kaj lia rigardo estis moka.

Kiam tute tagiĝis, apud la domo de la vojevodo tondris malgranda kupra kanono: tio signifis — la doganejo komencu kontrolon, la ŝipanoj prepariĝi al eliro en la maron.

Silvestro Petroviĉ kaj Apraksin silente staris sur alta perono, rigardis, kiel de la kajo estis debordiĝantaj doganaj ŝalupoj kun vimploj. Doganistoj kun muskedoj staris en siaj boatoj, vento estis karesanta la malgrandajn vimplojn.

— Kiam li legos la paspermesilon de Urquhart, ekĝojos, verŝajne! — diris Ievlev.

— Kiu?

— Krikov.

— Ĉu la eksa leŭtenanto?

— Li, kompatinda.

— Sed ĉu li estas en la kontrolo?

— Sen li oni ne faras. Li estas klara kapo.

Super Dvino estis rapide kurantaj nuboj — pezaj, jam aŭtunaj. Kaj vento blovis malvarma, norda, kvazaŭ minacis: atendu, vi baldaŭ ekscios, kie vi vivas! Silvestro Petroviĉ frostosenteme kuntiriĝis, diris al Apraksin:

— Skribos, mi pensas, Urquhart plendon pri ni?

— Skribos! — subridis Apraksin. — Li havas proprajn homojn en Kukujo, sed ankaŭ niaj en Rusio troviĝos. Espereble, tio ne havos sekvojn. Ne ĉiu kuglo trafas en la frunton, iuj trafas en arbustojn...

Li turniĝis al la kanonisto, diris pafi duan fojon. La kanono ree tondris: la dua pafo signifis — la fremdlandaj ŝipoj prepariĝu levi la ankrojn.

— Kial tro rapide? — demandis Silvestro Petroviĉ.

— Sed kion fari? Jen, vento por ili ekblovis favora, se ili prokrastos — ĝi ĉesos, ili ree sur la bordon iros. Sufiĉas, finiĝis la festo, tempas foriri...

La doganistoj revenis baldaŭ, Apraksin ordonis al pafisto-gardisto urĝe kuri al la kajo, voki al la vojevodo kaporalon Krikov-on. La pafisto, disŝprucigante koton per la botoj, levinte la baskojn de la kaftano, ekhastis, ekkuris.

Atanazio Petroviĉ aliris, riverencis, — laŭ lia vizaĝo nenio estis komprenebla.

— Ĉu ĉio estas en ordo sur la ŝipoj? — demandis Teodoro Matejeviĉ.

— Ĉio ŝajnas en ordo, princo-vojevodo.

— Ĉu ŝipestro Urquhart regas sin? — iomete ridetinte, demandis Apraksin.

— Ŝipestro Urquhart ne tute regas sin! — konservante respektemon, per severa voĉo, sed kun apenaŭ rimarkebla subrido en la okuloj eldiris Atanazio Petroviĉ. — En sia kajuto li sian paspermesilon ŝipestran tretis per la botoj kaj la perukon de si ĵetis planken. Ĉiele malhonoris nian urbon Arĥangelskon kaj niajn ordojn.

— Ĉu sinjoro James ĉeestis tion?

— Sinjoro James, princo-vojevodo, hodiaŭ pro malsano al la ŝipa kontrolo veni ne povis.

Apraksin kapsignis:

— Do... iru, kaporalo...

Krikov, retenante la sakon ĉe la kokso, kiel en la antaŭaj tempoj la spadon, ekiris al la pordego. Ievlev vokis lin:

— Atanazio Petroviĉ!

La eksleŭtenanto haltis, en lia vizaĝo, ĉiam firma kaj trankvila, io tremeris: oni vokis lin ne laŭ la kaporala titolo, sed per la nomo kaj patronomo. Ievlev ekiris renkonten al li, diris, retenante emocion:

— Atanazio Petroviĉ, vi atendu. Via embaraso ne estos eterna. Hodiaŭ la afero ne solviĝos, morgaŭ same, sed kun tempo eble ĝi faciliĝos. Servu, Atanazio Petroviĉ.

— Jen mi servas! — simple respondis Krikov. — Sed ja...

Li mansvingis kun malespero.

— Hodiaŭ estas tiel, sed tempo pasos — oni min forvoros viva, Silvestro Petroviĉ. Majoro James nur la vojevodon kaj vin timas...

Ree tondris la kanono, la tria pafo signifis: la ŝipoj levu la ankrojn, iru en la maron, favoran venton al vi, ŝipistoj, bonan vojon.

— Adiaŭ, Atanazio Petroviĉ! — diris Ievlev. — Se estos io — venu...

Krikov riverencis, ekiris al la pordego.

Ievlev revenis en la domon. Vojevodo Apraksin jam sidis ĉe ŝipaj desegnaĵoj, fumis la pipon, kalkulis per grifelo sur ardezo. Ekvidinte Silvestron Petroviĉ-on, li diris:

— Nu, ŝipisto, alsidiĝu apude. Ni lernu, dum estas tempo. Poste ni ne sukcesos, mi pensas...



1. Kondrato Rilejev (1795–1826) — rusa poeto, revoluciulo, unu el la organizintoj de la ribelo de la decembristoj (la 14-an de decembro 1825) kaj mortekzekutita pro tio en 1826 (trad.)