5. Malfacila marvojaĝo
Hispano Álvarez del Robles venis sur la caran jaĥton solene kaj estis akceptita kun honoro, konvenanta al multesperta kaj dokta navigisto. Dismetinte sur la tablo en la cara kajuto nederlandajn mapojn de la Blanka maro, del Robles diris kun graveco:
— Ĉi mapoj, granda siro, estis veturigitaj sur nia «Ora nubo», kaj kvankam ni ne uzis ilin, sed ni povas garantii ilian ĝustecon, ĉar ili estis elfaritaj de estiminda kaj nesuperebla majstro kaj lertulo, kiu estas tiom sperta en sia afero...
Teodoro Baĵenin ĝentile, sed firme interrompis la hispanon:
— La mapo, kiu estas dismetita ĉi tie, estas malĝusta!
Petro kolere demandis:
— Sed vi ja de kie scias?
— Mi scias, siro, mi plurfoje iradis ĉi vojon. La gorĝo estas montrita sur la nederlanda mapo ĝuste, sed tio, kio estas antaŭ la vojo al la Solovecaj insuloj — malĝuste. La Somera bordo jen kien turnas. Kaj la Una golfo estas ne ĉi tie, ne konas la fremdlandanoj niajn lokojn, el la kapo elpensis la mapon...
Kaj li deiris de la tablo.
Romodanovskij, klininte la kapon kiel kolera bovo, estis ĉirkaŭrigardanta la homojn — kiun akuzi? Menŝikov kliniĝis al Nariŝkin, diris per intence timigita voĉo:
— Dronos ni, bojaro, je Dio dronos. Antaŭnelonge kokino kiel virkoko kokerikis, tio estas ĝusta antaŭsigno...
Nariŝkin flustris al la najbaro, Streŝnev faris larĝan krucosignon kun timo en la okuloj, bojardumaa sekretario Zotov svingis furioze la manon — pereis ni, kion nun diri, se ni nian vojon ne scias. La ludmaristoj Voronin, Ievlev, Apraksin estis perplekse interŝanĝantaj rigardojn. Ĉefepiskopo Atanazio mallonge ridegis:
— Fripono li estas, sed ne ŝipestro, via estiminda fremdlandano. Voku la rudriston, kun li paroli necesas, sed ne kun tiu ĉi nudkrurulo...
Ievlev venigis Rjabov-on, tiu alportis noditan pakon, singarde malnodis, metis sur la tablon libron en malnova leda bindaĵo, malfermis. Petro, malalte kliniĝinte, rapide laŭtlegis:
«Ĉi marvojaĝa libro estas kunmetita honeste kaj ĝuste en bona ordo, laŭ kiu maristoj, marlaboristoj trovas ĉiujn danĝerajn en maro lokojn kaj per tio savas sian vivon...»
La caro levis la kapon, ĵetis mallongan rigardon al Rjabov, abrupte movis la ŝultron, komencis foliumi la libron plu, serĉante mapojn: trovis unu — manĝis ĝin per la rigardo.
— De kie estas ĉi libro? — demandis Apraksin.
— Ĉe vidvino troviĝis! — respondis Rjabov. — Estis bona rudristo avo Mokeo, forprenis lin la maro, li mem scipovis legi kaj skribadis.
— Naviga gvidlibro! — diris Petro per gaja laŭta voĉo. — Aŭskultu, Silvestro Petroviĉ...
Kaj li ree komencis laŭtlegi, stumblante sur nekonataj vortoj:
«Kiam Dvino degelos, ni sur niaj ŝipoj hastas post la glacio. Tra la golfo kaj preter la Vintra bordo ni gaje kuras, kiam la vento kaj rapidfluo portas. Ĉe Orlovaj rifoj kvankam abundas glacipecegoj, sed salmao troviĝos, ni trairos». Kio estas salmao?
— Ja markolo, en nia maniero — salmao! — diris Rjabov.
— Kial estas dirite ĉi tie pri rifo — subakva ŝtono — «nur necerte»? — demandis Petro, almontrante per la fingro la libran folion.
— Mi, siro, legi ne scipovas, — diris Rjabov, rigardante en la ruĝvangan vizaĝon de la caro. — Sed se oni skribas «nur necerte», tio signifas, ke tiu ĉi marlaboristo ne trompas marvojaĝanton kaj nur avertas por ajna okazo...
La gvidlibron ili legis longe, ĝis ŝanĝiĝis vento kaj ekŝaŭmis per ondokrestoj la maro. Antaŭ ol foriri el la kajuto supren, Petro ordonis al Ievlev kaŝi la libron en fidindan lokon. Vespere la maro komencis tiel svingi la jaĥton, ke del Robles timiĝis kaj por vigleco drinkis rumon. Dufoje avo Teodoro kaj Rjabov avertis la hispanon, ke necesas malhisi la velojn, povas bati skualo, tiam ne okazu malfeliĉo. Del Robles ne obeis. Skualo vere batis, la nemalhisita velo krevis kun bruego, simila al kanona pafo. Ŝnuroj kun fajfo dishakadis la aeron, ŝaŭma kolera ondego superkovris la pobkastelon, forportis distriĝintan fiŝistan filon Moĉjon, barelon kun grio, rezervajn tabulojn. Antipo staris ĉe la stirrado senmove, liaj okuloj rigardis firme, li metadis la ŝipon transverse de la ondo, kiel en la foraj junaj jaroj. Rjabov aliris lin proksime, demandis:
— Eble, vi ripozos iomete, patro?
— Poste!
La subdiakono kaj la sakristiano de mastro Atanazio estis muĝantaj sur la ferdeko diservon pri savo de kristanaj animoj; la bojaroj, hurlante pro timo, faradis malgrandajn krucosignojn, promesadis al Dio grandajn bastonkandelojn, se ili atingos firmaĵon, malhelpadis al la matrosoj, kriadis, ke oni turnu al la bordo. Atanazio kun Patriko Gordon staris apud la masto, ambaŭ nudkapaj, kvazaŭ elhakitaj el kverko, disputis pri la kredo. Gordon miksadis rusajn frazojn kun latino. Atanazio, viŝante la vizaĝon de salaj ŝprucoj, aŭskultis atente, iam subite furioze kontraŭante.
— Sed vi estas... kolera! — diris Gordon.
— Nun mi laciĝis, sed en la pasintaj tempoj mi, vere, estis minaca.
— Ĉu estis vi, kiu al iu la barbon elŝiris en koncilio?
Atanazio bonanime ekridis:
— Furioza skismulo Nikito Profananto en la Faceta Palaco1 atakis min, kaj elŝiris mian barbon. Iradis mi poste kun nuda vizaĝo, hontinde. Malfruis mi iomete, se mi scius — mi al li, hundaĉo, mem la unua la barbon elŝirus...
— Ankaŭ la katolikoj kaj la protestantoj — ĉiuj batiĝas, — diris Gordon. — Malbone...
— Sed ĉu vi ne batiĝas?
— Mi ne estas popo.
— Sed ĉu popo ne povas batiĝi? Jen, vi estas generalo, kaj mi popo, se ni interbatiĝos sur la tero en deca loko — kiu kiun venkos? Per spado piki mi ne estas instruita, sed per la pugnoj mi pli kapablas. Ĉu vi batiĝos kun mi?
Gordon ne respondis, komencis fiksrigardi la bordojn, je kiuj kun bruego frakasiĝadis fortikaj maraj ondegoj.
— Ĉu al vi ne estas enue vivi, generalo? — demandis Atanazio.
— Okazas, ke tre enue! — diris Gordon.
— Ankaŭ al mi okazas, ke estas malfacile. Tiele malfacile. Por kio, mi pensas, ĉio ĉi? Ne, ne kortuŝe, ne...
Aliris Petro, mordetante la grandajn lipojn, komencis fiksrigardi, ĉu malfermiĝos la golfo, por atendi tie, saviĝi de la ŝtormo.
— Pelu for, siro, la friponon damnitan, fraĉon, — diris Atanazio, — kia li estas ŝipestro? Metu Rjabov-on kiel ŝipestron — ni saviĝos. La rudristo estas sperta, la fremdulo al li nur malhelpas. Je Dio, tiel...
— Ĉu fremdulo estas fripono? — demandis Gordon.
— Ankoraŭ ni nomas fraĉo, — kun subrido respondis Atanazio.
— Ĉu ankaŭ mi estas fraĉo?
— Dio scias, — mallarĝiginte la okulojn al Gordon, diris la mastro. — Mi kun vi panon-salon ne manĝis, aferojn ne faris...
Petro aŭskultis Atanazion, ordonis al la hispano fordoni al Rjabov la paroltubon. La fiŝistoj ekkuris sur la ferdeko pli rapide, la tumulto ĉesis, la homoj komprenadis komandajn vortojn. Tion, kio estis nekomprenebla al la ludmaristoj — tradukadis Ievlev. Apraksin, Voronin, Menŝikov entreprenis fiksi transportaĵojn, por ke ili ne trabatu la ŝipflankon. Eĉ grasa Romodanovskij estis trenanta kun Semisadov ŝnuron — savadis sin de pereo en profundo. Sur la pobo la cara popo Bazilo elpensis konfespreni kaj komunii dezirantojn, sed tiuj ne troviĝis. Avo Teodoro intencis, sed pro tempomanko forgesis. Nikito Zotov, ebrieta, sidis en angulo post bareloj, trinkante el botelo, vokadis per la fingro al si popon Bazilon: ni drinku, patro, duope, estos pli gaje. Por ke ne forportu ondo, Streŝnev alligis sin per ŝnuro al sakoj, la sakoj rampis sur la ferdeko tien kaj reen, Streŝnev hurladis...
— Ĉu malbone? — demandis Atanazio Rjabov-on.
— Jen ili, la Unaj kornoj, malfermiĝis! — diris Rjabov. — Vidu, jen kabo Ruĝmonta korno! Jen monto Gribaniĥa. Kaj jen la Jarenska korno. Antipo tien iras. Tie estas subakvaj ŝtonoj, se al la ŝtonoj nin ne ĵetos ondo — ni trairos. Trairi, vere, estas malfacile. Jen, polvas tempesto...
En pluveto, en akva polvo potencaj ondegoj surruliĝadis ĉebordajn ŝtonojn, leviĝadis supren, flav-blanka ŝaŭmo bolis apud la bordoj. Kaj ju pli proksime aliradis la jaĥto al la sava haveno, des pli klare videblis, kiel malfacile estas eniri ĝin sen erari pri ŝanelo kaj sen trafi subakvajn rokojn.
Deĵetinte de sur la larĝaj ŝultroj la tramalsekan kaftanon, en ĉemizo, disbutonita sur la brusto, en fiŝistaj botoj, kun grizbluaj pro malvarma vento vangoj, trankvila, ne fleksiĝanta sub ŝrikanta ŝtorma vento, Antipo senmove staris ĉe la stirrado, mezurante per la rigardo la rapidantajn renkonten bordojn de la Una golfo.
Ĉiuj eksilentis ĉirkaŭe.
Neniu eĉ krucosignis sin en tiuj teruraj sekundoj. Kun sovaĝa forto portis la tempesto la malfortikan ŝipeton, kiel ŝajnis, rekte al la ŝtonoj. La vento ŝrikadis, hurladis, ĝemadis en mil manieroj. Bruegis ondoj, frakasiĝante je nigraj ŝtonoj, kaj ne eblis kredi, ke la ŝipo evitos la frakasan lastan baton...
— Kien? — demandis Petro, akre fiksrigardante Antipon.
— Kien necesas, siro, — preskaŭ trankvile respondis Timotejev.
— Al subakvaj ŝtonoj vi iras! — kriis Petro.
Kaj, farinte ankoraŭ paŝon antaŭen, li firme kaptis la stirradon.
— Foriru, siro! — kun severa forto ordonis Antipo. — Mia estas la loko ĉi tie, sed ne via. Mi scias, kion mi faras!
Petro retropaŝis, Antipo plu prokrastis. Mallarĝiginte la okulojn, li estis kalkulanta kuron de la ŝipo, ondon, forton de la vento, ŝanelon, sekuran de subakvaj ŝtonoj. Li kvazaŭ estis celanta. Tiel celas pafisto al iranta al li urso: se li mistrafos — morto...
Kun knaro, kun grinco ekturniĝis la stirrado, la jaĥto preskaŭ kuŝiĝis sur la flankon, surfoj sur la nigra subakva roko restis maldekstre, Antipo abrupte turnis la stirradon ankoraŭfoje, la ŝipo estis iranta laŭ la ŝanelo, la danĝero estis malantaŭe, la vento bruis ne tiel feroce, Antipo estis ĉirkaŭiranta alian vicon da ŝtonoj. Antaŭe en mallumo montriĝis konstruaĵoj de Pertominska monaĥejo, ligna, nigriĝinta pro aĝo sonorilejo, kupolo, muroj...
Rjabov frapis Antipon al la ŝultro, tiu turniĝis — pala, maldikiĝinta, kvazaŭ alia homo.
— Nu, patro! — diris Rjabov. — Vi ankoraŭ longe povas esti rudristo! Tro frue vi eksidis sur fornon...
— Prenu la stirradon! — respondis Antipo. — La gorĝo sekiĝis!
Avo Teodoro donis al li akvon en trinkokruĉo, li eltrinkis unuglute, svingis la kapon. Tiutempe la caro prenis lin ĉe la kubuto, per la alia mano brakumis je la kolo, kliniĝis, kisis trifoje, ordonis, ke oni alportu vodkon.
— Ĉapon al li mian kaj kaftanon! — kriis Petro.
Menŝikov, ridetante per gajaj okuloj, staris senmove, sur pleto tenis glaseton da vodko kaj kuketon. Antipo eltrinkis la vodkon, viŝis la barbon, komencis surmeti la caran kaftanon. La kaftano estis tro granda por li, la maljunulo staris, ridinde dismetinte la brakojn, palpebrumante per la ŝvelintaj laciĝintaj palpebroj. Menŝikov donis la ĉapon. Antipo prenis ĝin per ambaŭ manoj, surŝovis sur la grizan kapon, ree rigidiĝis. Petro fosis en la monujo, etendis al Antipo ĉervoncon.
— Do, kio... — diris Antipo. — Kiom da jaroj mi travivis, ne ebriiĝadis, sed hodiaŭ mi pekos je via, siro, sano. Pardonu!
Petro ekridis, respondis per raŭkiĝinta sub vento voĉo:
— Hodiaŭ ni ĉiuj pekos, rudristo! Kiam peki, se ne hodiaŭ...
Post kiam la caro kaj la sekvantaro deiris de la jaĥto, Rjabov kun subrido diris al Antipo:
— Eble, patro, pro la hodiaŭa tago vi ankaŭ min kaj Taisja-n pardonos?
Antipo pripensis:
— Eble, pardonos. Demetu de mi la caran kaftanon, — la tago estas labora, por kio ĝin trivi. La ĉapon kaŝu. Kaj la ĉervoncon ni fordrinkos!