6. «Amikeme instruis»
— Banejon, banejon hejtu urĝe! — ordonis Petro al la estro de la Pertominska monaĥejo kaj, kliniĝinte, por ne batiĝi per la frunto al la lintelo, eniris en malaltan, varman, sufokan ĉelon.
Sur la sonorilejo estis senbride, alterne, gaje, kvazaŭ por Pasko, estis sonorantaj la sonoriloj, monaĥoj-fiŝistoj staris en la monaĥeja korto kun malfermitaj buŝoj, kredante kaj ne kredante, en caro mem Petro Aleksejeviĉ venis en ilian malriĉan, foran monaĥejon. Kaj Aleksandro Daniloviĉ Menŝikov jam estis mastrumanta kaj ordonanta, kiel kaj per kio regali la caron, kien veturigi trabojn por kruco, kiun elhakos Petro Aleksejeviĉ mem memore al sia mirakla saviĝo, kie estu cara dormejo, kien lokigi la malsekiĝintajn kaj malvarmiĝintajn sekvantojn. Pli aĝaj bojaroj estis humile preĝantaj sur la perono de la monaĥeja preĝejo, kisante la ŝtonajn ŝtupojn, krucosignadis sin, plorante per feliĉaj larmoj, skoldis la timigitan monaĥejan intendanton, ke mankas en la monaĥejo karaj bastonkandeloj...
En la maro plu fajfadis vento, levadis ŝaŭmajn nigrajn ondegojn, la ondoj peze faladis, frakasiĝante je la bordo. Grizaj nuboj estis rapide kurantaj sur la ĉielo, iam subite verŝiĝadis mallonga pluvego, poste la ĉielo ree puriĝadis, heliĝadis...
Maljuna monaĥo kun infana rigardo de la bluaj okuloj riverencis al Ievlev kaj Apraksin, kondukis post si en ĉelon por ripozo. Ĉi tie, sur larĝa benko, kovrinte sin per kaftano, metinte la kapon sur vojaĝan kusenon, estis dormanta homo per forta junula dormo...
— Kiu estas? — demandis Apraksin la monaĥon.
La monaĥo ne sukcesis respondi, Silvestro Petroviĉ rekonis princon Andreon Jakovleviĉ-on Ĥilkov-on, gaje skuis lin je la ŝultroj, ordonis leviĝi. Ĥilkov per dormema rigardo longe rigardis al Ievlev, poste ekkriis:
— Ĉu marvojaĝanto glorinda?
Kaj li abrupte ekstaris de la benko, ĝojante pri la neatendita renkontiĝo.
— Ĉu vi vere mare venis?
— Mare! — diris Ievlev. — Kaj vi kiel fartas, kara princo?
Ĥilkov, surmetante la kaftanon kaj butonante sin, mallonge rakontis, ke li veturadas jam dum longa tempo tra monaĥejoj, legadas kronikojn, faras de kelkaj, plej interesaj, kopiojn por Rodiono Kiriloviĉ Poluektov. Forgesinte kombi la harojn, ne piedvestinte sin, li elprenis el sub la benko, sur kiu li dormis, feritan kofreton, malŝlosis bulban, rondan artifikan serureton kaj elmetis sur la kverkan tablon amason da folioj, plenskribitaj malgrandlitere. Apraksin etendis la manon, Ĥilkov tuta kvazaŭ hirtiĝis, petis:
— Vi, Teodoro Matejeviĉ, pro Dio, unue sekiĝu. Jen de vi akvo fluas...
Apraksin subridis — tre ĉarma montriĝis Andreo Jakovleviĉ kun sia timo, ke oni difektos liajn valoregajn foliojn...
— Ĉu vi kredas, Silvestro Petroviĉ, — arde kaj ĝoje estis diranta Ĥilkov, — la dekstra brako rigidiĝis pro skribado. Ekde la ŝultro mem ĝi estas kvazaŭ fremda. Papero finiĝis, mi apenaŭ elpetis de la soloveca monaĥejestro. Nun ĝi denove finiĝis. Eble vi donos almenaŭ iomete...
Kaj, ne aŭskultante la respondon, li ree remetadis siajn foliojn, legante kaj rakontante pri tio, kiel en la Soloveca monaĥejo troviĝis kroniko de ĉiuj forgesita — jen el ĉi kroniko kelkaj rimarkindaj historioj...
Trans la fenestro, ekstere, denove estiĝis mallumo; Ĥilkov elbatis fajron, bruligis kandelon en vojaĝa kandelingo, komencis legi pri la sveda sieĝo de Pskovo, pri heroeco de vojevodoj Morozov, Buturlin kaj Gagarin, pri tio, kiel venis fino al sveda armeestro Evert Horn, mortigita de bravaj rusaj homoj. Apraksin estis ŝanĝanta veston en la angulo de la ĉelo, sed aŭskultis atente, Silvestro Petroviĉ de tempo al tempo eligadis fumon el sia pipo. Andreo Jakovleviĉ legadis per egalmezura voĉo, trankvile, kiel postulis la linioj de la antikva kronikisto, sed lia maldekstra mano pro interna emocio ofte kunpremiĝadis en pugnon, kaj estis videble, kiel arde li kunsentas la sieĝitajn pskovanojn kaj kiel ĝojas pri ilia heroaĵo.
Sen frapo eniris Aleksandro Daniloviĉ, skoldis, ke ili ne iras vespermanĝi, sed Apraksin minacis al li per pugno, li eksilentis. Ĥilkov estis leganta alian folion pri Novgorodo, pri tio, kiel la svedoj prirabis preĝejojn kaj ekzekutis honestajn bonajn homojn, kiel estis amare fordoni al la svedoj rusajn urbojn Ivan-gorodon, Jamon, Koporjon, Oreŝek-on. Menŝikov kolere ektusis, eksnufis per la nazo, diris, ke prefere ili vodkon drinku, ol aŭskultu jenan malĝojaĵon...
— Ĉu siro ŝvitbanis sin? — demandis Apraksin.
— Jam dum ioma tempo konversacias kun la rudristoj...
Ĥilkov miris — ĉu vere Petro Aleksejeviĉ estas ĉi tie? Aleksandro Daniloviĉ ekridegis, ekskuis la kapon — kia stranga homo estas la princo, malantaŭ siaj folioj la siron ne rimarkis...
En la monaĥeja refektorio estis brulantaj kandeloj, monaĥoj ne estis eĉ unu. Petro, kun brilanta post la bano vizaĝo, kun malsekaj, forte krispaj haroj, sen kaftano, kun pipo en la mano, ridetante iradis sur knarantaj plankotabuloj, abrupte movante la ŝultron, aŭskultis rakonton de Rjabov pri pomoraj marvojaĝoj. Ĥilkov malalte riverencis. Petro subite gaje palpebrumis al li kaj minacis per la fingro, ke li ne malhelpu aŭskulti. Rjabov nehaste, same kun rideto, estis rakontanta:
— Ni iras, supozu, sen vento, laŭ rivero malsupren. Por kio pri la profundfluo, pri la ŝanelo, kiel vi degnas diri, pensi? Nu, tiam arbeton ni alligas al la barko — malgrandan pinon aŭ piceon. Ĝi estas malpeza, la akvo ĝin portas kiel necesas — laŭ la ŝanelo antaŭ la barko, kaj por ni restas nur de malprofundaĵoj per stangoj depuŝiĝi...
Petro ekridis:
— Kiaj ruzuloj, kiaj bravuloj! Kion vi ankoraŭ elpensis?
— Multon, siro, ĉu eblas rakonti pri ĉio? Ankoraŭ oleon...
— Kian oleon?
— Ja fokan. Ni, kiam en la maron iras, barelojn havas kun oleo. Se batos tempesto, ni la oleon el la bareloj en sakojn pretas transverŝi kaj atendas malbonan momenton. Kiam venos tempo preĝi, por si mortopreĝon kanti, ni kun tiu kantado la sakojn en la akvon sur ŝnuroj mallevas. La oleo ondadon kvietigas...
Antipo Timotejev, ruĝa pro drinkita vodko, gravmiene glatigante la barbon, kapjesadis — vere, ni tion faras, okazas. Avo Teodoro same kapjesadis. Hispano del Robles, ĉirkaŭrigardante la tablon el sub la frunto, kelkfoje intencis enmiksiĝi, sed oni li ne aŭskultis. Finfine, kun peno elektante rusajn vortojn kaj miksante ilin kun germanaj kaj anglaj, li diris, ke por la rusoj venis tempo ĉesi konstrui platfundajn ŝipojn, tiaj ŝipoj estas sentaŭgaj, ili estas kliniĝemaj kaj malbone regeblaj sur ondo. Rjabov kuntiris la brovojn kaj moke respondis:
— Kila ŝipo estas bona afero, sed ne por ajna laboro. Sur la kila laŭ nia spuro post platfundaĵoj oni ne ĉiam trairos. Kila ŝipo specialan havenon postulas, sed ni de hulo ĉie kaŝiĝos kaj vintrumos kie Dio donos. Ni havas malgrandan enakviĝon, ni al ajna bordo aliros. Se nin enpremos glacio, ni nian platfundan boaton eĉ sur glacipecon eltrenos per vinĉo, sed kun la kila ni pereus. Kaj sekiĝon ni ĉe malfluso ne timas, sed la kila sekiĝos — kaj fino. Jen, instruas instruistoj, sed mem nur laŭ nia spuro iras...
— Instruiĝi ja estas pri kio! — interrompis li Petro. — Ni tro majstras tro fieriĝi...
— Se estas pri kio — tio al ni ne malhelpas, — trankvile diris Rjabov, — sed, siro, se ankaŭ la instruisto nenion komprenas...
Petro frapis per la pipo al la tablo:
— Ni poste rezonados. Diru la aferon!
— Se aferon, do aferon. Antaŭnelonge ĉi marnavigisto ridis, ke ni, pomoroj, niajn ŝipojn per lignoŝnuroj kudras, najlojn ne havas. Sed niaj boatoj kaj barkoj, per lignoŝnuroj kudritaj, tie iras, sinjoro ŝipisto, kie vi eĉ en sonĝo ne vidis esti. Ŝipo en glacioj loziĝos, najlo elfalos, ankoraŭ likado aldoniĝos. Kaj lignoŝnuro pro akvo ŝvelas, pro ĝi neniam estos likado...
La hispano silentis, orgojle rigardante al Rjabov, la fiŝistoj subridadis en la barbojn, — faris la rudristo al la fremduloj bonan lavon, ili eĉ ne havas, kion respondi...
En la estiĝinta silento subite aŭdiĝis trankvila voĉo de Ĥilkov, kvazaŭ pensanta voĉe:
— Tiel, siro, ĉi rudristo ĝuste diras. En la printempo estis mi en la Soloveca monaĥejo, kaj ties arĥimandrito Firso donis al mi kopion de hagiografio de Barlamo Kereta, de antikva manuskripo de la dekkvina jarcento...
Petro kun miro ekrigardis al Ĥilkov, kvazaŭ ekvidis lin unuafoje, demandis abrupte:
— Kia Barlamo? Pri kio vi parolas?
— Pri la kroniko de Kereta, siro, kie estis dirite tiel, ke mi firme memorfiksis kaj pensas — ĉiuj viaj ŝipistoj tiujn vortojn de la kroniko por ĉiam necesas scii...
La voĉo de Ĥilkov eksonoris, la vizaĝo ekbrulis, kun firmeco kaj forto li prononcis:
— Estis dirite de la kronikisto Kereta: «sed ankaŭ gento lia iradis al la varengoj, liverante al ili ŝipojn por ilia mara bezono, kaj al tiu ŝipa arto amikeme instruis»... Ni nin la varengoj, sed ni ilin instruis ŝipojn por marirado konstrui.
Kaj Ĥilkov ripetis:
— Amikeme instruis!
La vizaĝo de Petro mildiĝis, li ekrigardis rekte en la okulojn de Andreo Jakovleviĉ, diris kun neatendita malgajo en la voĉo:
— Amikeme instris. Bonaj vortoj! Brave dirite!
...