4. Ili renkontiĝis

Ili renkontiĝis, preskaŭ kunpuŝiĝis ĉe la ŝtuparo de la cara jaĥto «Sankta Petro». Antipo — en nova ĉapo, en nova maldikdrapa kaftano, en botoj, ĵus kudritaj dum la nokto speciale por tiu ĉi okazo, kaj Rjabov — nudkapa, makulita per peĉo de ŝnuroj, kun kiuj li estis okupiĝanta sur la jaĥto...

Bojaroj kun la caro staris nemalproksime sur la jaĥta pobferdeko. Apraksin estis ĉe la ŝtuparo supre. Ŝein, Gordon kaj Lefort, interparolante, estis malrapide defilantaj de la palaco al la bordo.

Antipo ĉirkaŭrigardis.

Ĉu bati? Sed ĉu eblas, kiam la caro mem estas proksime? Kaj eĉ se eblus, ĉu Ivaĉjo permesos ofendi sin? Ĉu krii? Oni priridos — estas certe. Kaj kion krii? Ke li la filinon forkondukis kaj edziĝis?

Ruĝiĝante, Antipo firme kunpremis la nodplenajn pugnojn.

La rudristo ekrigardis en liajn okulojn, respekte, profunde riverencis.

— Ĉu vi klinas vin? — mallaŭte demandis Antipo. — Vipuro...

— Pardonu, patro! — diris Rjabov per nekomprenebla voĉo: ĉu vere humile, ĉu moke.

— Mi vin pardonos! Koton vi manĝos! Per sango vin lavos, latrono, kanajlo, senhonta muzelo.

Apraksin desupre vokis: — Ĉu vere, patro? — jam kun senkaŝa moko, sed plu per humila voĉo demandis Rjabov.

— Ĉu Antipo, Timotejev?

Antipo timigite glatigis la kaftanon, frapante per la botoj, kvazaŭ hufumita ĉevalo, suriris la jaĥton. Lia larĝa vizaĝo, borderita de la hela kun grizo barbo, brulis, kiel post bano. Survoje li retrorigardis. Rjabov estis trankvile konversacianta kun Teodoro Baĵenin. Tiel, apenaŭ spirante pro furiozo, ne sukcesinte trankviliĝi, Timotejev aperis antaŭ Petro.

Vokita antaŭ la caran vizaĝon, li pensis, ke oni vokas lin pro komercaj aferoj, kaj iris kiel fiŝa negocisto. Tamen la caro pri fiŝo ne menciis eĉ per unu vorto, sed demandis nur, ĉu Antipo scipovas kompreni mapon kaj ĉu li konas la kompason?

— Pri tiu afero ni delonge estas kiel psalmistoj! — nekompreneble respondis Antipo.

— Kio? — severe demandis la caro.

— Per ĉi dokteco kaj instruiteco ni de la antikvaj tempoj estas dotitaj! — eĉ pli enigme respondis la rudristo.

— Ne stultumu! — ordonis Petro. — Parolu simple.

Antipo konfuziĝis — kiel paroli kun caro simple? Kaj diris:

— Scias mi, siro, kaj kompason, kaj mapon komprenas.

— Jene. Ĉu grandajn ŝipojn vi kondukadis?

— Kondukadis, siro, en pasintaj tempoj.

— Ĉu kun jaĥto vi sukcesos?

Antipo por momento ektimis, pripensis kaj respondis, ke, probable, sukcesos.

Ili silentis iom.

La caro demandis, kiu estas la plej bona rudristo en tiuj ĉi lokoj.

Antipo ĵetis oblikvan rigardon al Rjabov, kiu staris malsupre ĉe la ŝtuparo, respondis penseme:

— Panov estis, — lin la maro forprenis. Avo Mokeo, — same la maro prenis, Nikanoro Suslov iĝis maljuna. El la junaj estas...

Li paŭzis, aldonis mallaŭte:

— Verdire, siro, pli bone ol Rjabov Ivano ne troveblas rudristo.

La caro de sur alteco de sia granda kresko kun miro rigardis al Antipo, diris, levante la ŝultrojn:

— Sed kiel iri kun li, se li al bona mapo ne kredas!

— La viro estas furioza! — konsentis Antipo. — Sed la rudristo estas la plej bona, pli bona ne troveblas, siro. Ĉiu dezirus sur vian jaĥton ekstari kiel rudristo, granda estas honoro, kaj mi ĉiam Dion preĝus, se mi povus kun vi en la maron iri, sed juĝante honeste — ne konkuranto mi estas al Ivano. Miaj jaroj estas multaj, siro, absolvu...

Li riverencis malalte: estis timige konduki la caran jaĥton, kaj eĉ laŭ iu mapo, al kiu eĉ Rjabov ne fidas. Estu al Ivaĉjo la honoro, sed aliokaze lin oni ja punos — arogantulon, impertinentulon, spitulon.

— Jaroj viaj estas multaj, sed la sperto estas granda! — diris la caro. — Vi iros kiel rudristo sur nia jaĥto, ni iros adori la Solovecajn sanktulojn — Zosimon kaj Sabateon...

— Jes, siro! — respondis Antipo.

La koro en la brusto bategis. Dum kiom longaj jaroj li eĉ ne iradis en la maron! Ho, terure, ho, malbone, ho, pereis Antipo! Estus bone, se tiel la vetero restos! Sed se, savu Dio, hulo leviĝos? Skualo falos? Blovos ventoj malbonaj? Tiam kiele?

Petro ekiris en la kajuton, Antipo kondukis lin per rigardo, ĵetiĝis al Teodoro Baĵenin peti konsilon, kion fari? Sed Teodoro estis staranta kun Rjabov, kaj atendi al Antipo mankis fortoj. Li aliris. Teodoro, karese rigardante per bonkoraj okuloj, tuŝante Antipon per la blanka mano, konsolis, diris, ke probable ĉio bone okazos, ne sola li, Antipo, estos sur la jaĥto, troviĝos bonaj konsilantoj. Timotejev malfeliĉe skuis la kapon, svingis la manon. Tiam nehaste, racie, trankvile ekparolis subite Rjabov:

— Vi, patro, vane afliktiĝis, estas nura afero, ke vi delonge en la maron ne iradis, iĝis negocisto. Sed kiam vi estis rudristo — estis tre bonega, mi ekde la infaneco memoras, kiel ĉe insulo frapis vin hulo...

Antipo turniĝis al Rjabov, suspiris per la tuta brusto, mem rememoris tiun damnitan aŭtunon, rememoris Rjabov-on esti ankoraŭ orfo-ĥaradrio.

— Korpulentiĝis vi iomete, — diris la rudristo, — sed kiam vi en la maron eliros, tuj la juneco al vi, patro, revenos. La sola afero estas malbona — la mapo estas fremdlanda, sed vi laŭ la memoro iros, ja ne forgesis vi la vojon al la Solovecaj insuloj. Kaj se forgesis, alportos mi hodiaŭ la bastolibron, vi ja scipovas legi...

Antipo diris fiere:

— Kio estos — tion ni ne evitos. Mi parolis pri vi, sed vi estas furioza viro, ĉu vi disputis kun la siro? La mapo fremdlanda — formanĝu ĝin lupoj! Kio estos, se oni devigos iri laŭ ĝi?

— Sed vi iru laŭ vi, patro!

— Se oni forprenos la stirradon, tiam kiel?

— Kaj vi, patro, laŭ vi, sed kvazaŭ laŭ ili. Vane mi pri la mapo entute diris tiam, ne retenis min, la sango bolis. Evidente, sen ruzeco ne eblas vivi...

Timotejev suspiris, ekpaŝis hejmen por preni pakon, kaj por ankoraŭ pensi en soleco, en silento, cerbumi pri ĉio, kio atendas lin en la maro, fosi en siaj malnovaj mapoj... Survoje li insultadis sin mem:

— Stultulo olda, fosis kaptokavon por aliulo, sed mem ĝin enfalis, nun elgrimpu, se vi povas, kaj se ne povas — neniu ploros pri vi...

En la korto li pro nenio kriis al laboranto, piedbatis la ĉenhundon, en la domo surgenuiĝis antaŭ la ikonujo por preĝi, raŭke kantis unu psalmon, ree koleriĝis, ke li stulte parolis kun la caro, prononcis iajn sennecesajn vortojn: «dokteco, psalmistoj». Kaj Ivaĉjo la tuta estas tia, kia estas, videbla kvazaŭ sur manplato, li ankoraŭ konsolis ĵuse, kaj bonkore, sen malico...

Forgesinte preĝi plu, li staris antaŭ la ikonujo, pensadis: kaj pro kio li malbenis la filinon? Ili vagas en fremdaj domoj, ne havas propran angulon, kaj li mem kiel solulo travivas sian maljunecon...

Ekdoloris la stomako. Li manĝis maceritan vakcinion — ne helpis. Tiam li komprenis — la animo doloras, vakcinio ne kuracos. Li kuŝiĝis sur la benkon kaj komencis rememori, kiel iam li kiel rudristo revenadis el la maro, kiel kuradis post li knaboj, rigardadis al la vizaĝo: venis de la maro Antipo mem, estis grandega ŝtormo, sed li kvazaŭ ne rimarkis! Sed nun? Kio estas nun? Ĉu poto da mono, enfosita sub la forno?

Li mem kolektis por si aĵojn por la pako, pensante malgaje: al li, Ivaĉjo, ja Taisja kolektas. Li nodis la pakon, ekiris per ritmaj paŝoj, kiel en la foraj jaroj, survoje pensis: Krikov, jen, Atanazio Petroviĉ, estis leŭtenanto, nun iĝis kaporalo, se li ankaŭ plu tiel plenumos la caran servon, promociiĝos al soldato, kaj tiam estos proksime al bagnulo. Kaj Ivaĉjo, la popolo diras, leviĝas supren — kun caraj homoj pasigas tagojn kaj noktojn, el la severa monaĥeja malliberejo la fiŝistojn liberigis — sekve, grandan forton havas la homo. Eble, destinita estas al Ivaĉjo Rjabov nemalgranda sorto?

Kaj per kio li estas malbona, per kio tiom ne konvenas la rudristo Rjabov?

Eble, repaciĝi?

Ĉe la drinkejo li staris iom — ĉu drinki por forto en la korpo, sed maldecidis, li delonge ne drinkis, kaj lia aĝo ne estas tia, ke la Magrula drinkaĵo utilu. Li trinkis ŝaŭman kvason ĉe virino sur la transpasejo, ordonis al avo Ignato transporti lin sur la Mosean insulon. La avo transportis kun plena respekto — en la urbo Arĥangelsko Antipo Timotejev estis ne la lasta homo.

Sur la jaĥto — apud la stirrado, sub la suno — li kuŝiĝis por dormeti kaj vekiĝis, kiam oni jam intencis debordiĝi. Jam estis bruantaj la tabuloj de la ŝtuparoj, la caro kriadis en ledan paroltubon, kian haŭserojn kie malligi, la sekvantaranoj en Preobraĵenskaj kaftanoj rapide, lerte laboradis kiel matrosoj, sur ferdekoj, sur pobkastelo kuradis nudpiedaj marlaboristoj, plenumadis la ŝipan laboron.

«Kie do estas Rjabov?» — kun timo kaj angoro pensis Antipo, leviĝante sur la piedojn.

— Ĉi tie mi estas, ĉi tie, patro! — kvazaŭ legante en lia kapo, diris Rjabov.

Li estis sidanta apude, sur kabla volvaĵo, per gajaj okuloj rigardadis ĉiuflanken, kiel laboras sur la ŝipo la caraj sekvantoj kun la blankmaraj fiŝistoj. La caro plu kriadis en la tubon, knaradis blokoj, barko sur remiloj estis tiranta la jaĥton sur la Dvinan ŝanelon...

— Do, patro, ekstaru al la afero! — nelaŭte diris Rjabov.

Antipo krucosignis sin, metis la manojn sur la stirradon. Ĉiam pli larĝa iĝadis la akvostrio inter la kajo kaj la jaĥto. Kun krioj flugadis mevoj, malalte preterante la ŝipon, ree leviĝadis en la ĉielon. Antipo ankoraŭfoje turnis la stirradon — la jaĥto estis eliranta sur la ŝanelon de plenakva Dvino.

— Jen, kiel ni bone eliras! — ree diris Rjabov. — Kaj vento por ni estas bona, kaj rudri vi, patro, ne mallernis. Atendu, vi ankoraŭ kondukos brigadon, tiaj rudristoj ĉe ni raras...

Antipo memkontente ridetis, dismetinte la piedojn pli larĝe, respondis base:

— Espereble, ni sukcesos...