3. La unuaj matrosoj
En la sekva nokto per du ĉevaloj al la domo de avino Eŭdoĥa alrajdis sendita de Ievlev oficiro — ne satdorminta, tutе hirta; li ordonis al la rudristo senprokraste, urĝe esti sur la Mosea insulo...
Ne lavinte la vizaĝon, oscedante, la rudristo per la ventro surfalis la ĉevalon, transĵetis la piedon, ekrajdis apud la oficiro.
— Vere, kiel hundo sur barilo! — subridis la oficiro, ĵetante rigardojn al Rjabov.
La rudristo respondis senkolere:
— Al ĉiu la sian, sinjoro. Mia afero estas la maro, via — la ĉevalo.
Ĉe la transpasejo staris preta boateto. Sur la Mosea insulo estis pasumanta en atendo Silvestro Petroviĉ Ievlev kun Menŝikov, Voronin kaj Ĉemodanov. Ili, evidente, ankoraŭ ne kuŝiĝis dormi, la vizaĝoj de la caraj sekvantoj estis kovritaj per fulgo de lignofajra fumo, ŝvelis pro kulpikoj, la okuloj larmis.
— Vin kvazaŭ la tero englutus! — diris Ievlev, irante renkonten al la rudristo. — Kien vi malaperis, amiko dolĉa? Kie estas la matrosoj por la nova ŝipo? Baldaŭ estos la surakvigo, sed da matrosoj ne estas eĉ unu!
La rudristo pensis iom, sidiĝis en la boateton, revenis en Arĥangelskon, ekiris tra kurbaj stratetoj kaj interstratetoj, tra malaltaj kabanoj — serĉi, kiu el fiŝistoj estas hejme. Multaj estis en la maro, aliaj foriris al malproksimaj ĉasadoj kiel dungitoj, iuj estis fleksantaj la dorsojn kiel ŝarĝistoj.
Dormantojn Rjabov vekadis, eltrenadis el la ĉambroj, skuadis, ordonadis iri post si.
— Kien? — demandadis la fiŝistoj, oscedante.
— Al ŝtata vivtenado! — respondadis Rjabov.
— Ĉu en malliberejon?
— Poste ni vidos...
— Ĉu al cara servo?
— Al ĝi.
La edzinoj kroĉiĝadis al la edzoj, plorhurladis, la viroj ŝercadis. Unu edzino, nigrabrova, ruĝvanga, en kolero pelis la rudriston for. Li eksidis sur benkon, diris kun signifo en la voĉo:
— Caro Petro Aleksejeviĉ hodiaŭ ŝipon surakvigas duferdekan, sed ŝi insultas. Jen kia! Regalo estos al la matrosoj de la caro, festeno, honoro, sed al ŝi ne plaĉas. Jen kia obstina edzino...
Kaj ankaŭ el tie la edzo foriris, sed por ajna okazo kunprenis panon. Cara servo estas konata — vi povas sidi kun malplena ventro kaj plori.
Avo Teodoro, Ageo, Jegorĉjo, Semisadov, Kopilov, Nil Longinov, eĉ lardofandisto Ĉernicin — iris sen ekskuzoj: ili firme kredis al la brigada rudristo Rjabov. En sufiĉe granda amaso, kun ŝercoj, per rapidaj paŝoj ili ekiris al Solombalo. La procesion estis finanta Demĉjo Borisov, li paŝadis gaje, pensis — eble, venis lia tempo, eble, ankaŭ li estos nun matroso.
Al Solombalo ili sukcesis ĝustatempe, — la caro nur komencis krii, ke mankas matrosoj. En la ŝipkonstruejo flirtis koloraj flagoj kaj flagetoj, klakadis sub dvina vento, la silka ŝtofo brilis sub la matena suno. Seninterrompe ludadis kornetistoj, bruis timbaloj, ritme krakadis tamburoj. Bojaroj el la cara sekvantaro, ne sciante, kie trovi lokon por si, vagadis en karaj vestoj sur la korto, penante ne trafi al la caraj okuloj...
Ievlev renkontis la matrosojn afable, ordonis esti kune, ne disiri, ĝis oni ilin vokos por afero. La matrosoj lokiĝis en venteto, solide, sen scivolemo pririgardadis la ŝipon, pridiskutadis ĝiajn avantaĝojn kaj mankojn, kiel terkulturistoj pridiskutas ĉevalon.
— Do kiu sur ĝi iros kiel rudristo? — demandis Longinov. — Ĉu iu fremdlandano aŭ iu el la niaj, el fiŝistoj?
Avo Teodoro ekridis, diris moke:
— Nian fraton sur ĉi ŝipon oni eĉ ne enlasos. Ni estas en bastoŝuoj, dum tie ĉiuj estas en veluro. Ni puŝos ĝin en la akvon kaj — hejmen. Ĉu tiel, Ivano Sabateiĉ?
Rjabov ne respondis, fiksrigardante al orgojlaj fremdlandaj ŝipistoj Nikols kaj Jan, kiuj iradis ĉirkaŭ la ŝipo, kriadis per raŭkaj voĉoj, kvazaŭ vere estis ili, kiuj konstruis la ŝipon.
— Ŝipistoj! — malestime diris Ageo. — Dum tiuj, kiuj meritas honoron kaj gloron, kaj caran dankon, tiuj eĉ aliri timas... Jen en boateto meze de Dvino skuiĝas...
Sur la rivero, malproksime, jen leviĝante, jen malleviĝante, estis balanciĝanta boataĉo kun du homoj, — tio estis Ivano Kononoviĉ kaj Timoteo Koĉnev.
Sur la bordo pafis kanono, la kornetistoj ĉesis ludi, en la silento sur la supran ferdekon de la ŝipo leviĝis Lefort, Apraksin, Ievlev, Menŝikov kaj Voronin. La caro demalsupre, kunmetinte la manplatojn paroltube, kriis:
— Flagon!
Ekbatis tamburoj, laŭ la ŝtuparo suprenkuris Ĉemodanov kun la poba ŝipa flago. La sekvantaro salutis lin per la spadoj, li preterkuris la pobferdekon, leviĝis sur la supran galerion kaj tie haltis. La tamburoj eksilentis.
— Rudriston al la stirrado! — ree kriis Petro.
Rjabov, Semisadov, Kopilov, Longinov leviĝis samtempe, ne rimarkante unu la alian, ekiris al la caro. La caro, viŝante la ŝvitan vizaĝon kaj la sunbrunan kolon per malpura tuko, ordonis al Rjabov:
— Supren!
Rjabov ekkuris laŭ la ŝtuparo, Apraksin prenis lian manon, firme starigis ĉe la stirrado, demandis per elturmentita pro emocio voĉo:
— Ĉu vi scias, kion fari necesas?
Ĉi tie estis multe pli vente, ol malsupre, netolereble hele brilis sub la suno Dvino, tute super la kapoj kun krioj estis flugantaj mevoj.
— Li scias, scias! — anstataŭ Rjabov respondis Silvestro Petroviĉ.
Caro Petro malsupre ĉe la pobo estis lavanta la manojn. Majstro Jan estis verŝanta al li akvon el arĝenta kruĉo, majstro Nikols tenis broditan viŝtukon. Ree batis la tamburoj. Petro viŝis la manojn, ĵetis la viŝtukon, kriis per laŭta gaja voĉo:
— Kun Dio! Haku la kablojn!
Unu post la alia komencis fali la traboj, subtenantaj la ŝipon ĉe la flankoj. Ritme, intermite ekfrapis hakiloj en lertaj manoj de ĉarpentistoj. Petro kraĉis al la manoj, alte svingis martelon kaj per la tuta forto batis sub la kilon. La ŝipo tremeris, longe knaris kaj ekmoviĝis, ĉiam pli kaj pli rapide glitante sur la glitiloj, ŝmiritaj per graso. La stirrado ritme tremeradis. Rjabov staris streĉite, preta en ajna sekundo meti la manojn sur la stirradon, sed nun ankoraŭ ne estis la tempo...
Levita ondo batis en la pobon, la ŝipo balanciĝis, ĝi ekiris sur la akvo.
— Ankrojn! — kriis Ievlev.
Rjabov sen hasto metis la manojn sur la stirradon. Ne atinginte la mezon de la rivero, la ŝipo haltis sur la ankroj, ĵetitaj momente. Nun la ankrojn oni «prenis». Tute proksime ĉe la ŝipflanko estis balanciĝanta la boateto, Koĉnev kaj Ivano Kononoviĉ, levinte la kapojn, estis rigardantaj al la ŝipo, pri io konversaciante inter si. Rjabov transfleksiĝis malsupren, kriis al la ŝipmajstroj:
— Bone konstruita! Ĉu vi aŭdas, Timoteo!
— En la maro, mi pensas, estos pli klare! — respondis Ivano Kononoviĉ kaj prenis la remilojn.
Al la nova ŝipo aliradis gigoj de la caro kaj de la sekvantaro, post ili malrapide moviĝis barko kun ĉarpentistoj — por finkonstrui la ŝipon surakve. Petro rapide enkuris supren, brakumis Apraksin-on, ordonis meti tablojn por festenoj. Rjabov, vokinte Ievlev-on flanken, mallaŭte demandis:
— Ĉu matrosoj hodiaŭ ne necesas?
— Hodiaŭ ili povas ripozi, sed morgaŭ ili estu ĉi tie! — diris Silvestro Petroviĉ. — Ni rigos la ŝipon — kaj en la maron...
Rjabov rigardis al Ievlev ridetante.
— Kial vi ridas? — demandis Silvestro Petroviĉ.
— Ĉi tie estas laboro ankoraŭ por monato! — diris la rudristo. — Pli frue ne eblas sukcesi. Mastojn starigi, kanonojn, rigi, kaj vi — morgaŭ! Ĉio ĉe vi estas hasta, kvazaŭ ĉe etaj infanoj...
Silvestro Petroviĉ fosis en sia monujo, trovis rublon, etendis al Rjabov:
— Jen, regalu la matrosojn pro la festo de surakvigo. Kaj ĉiuj estu pretaj...
Post kelkaj tagoj Ievlev ree sendis oficiron por Rjabov. La rudristo rapide kolektis siajn matrosojn, hisis velon sur la ŝalupo de la karelo Ignato, aliris al la ŝtuparo de la nova ŝipo, el kies kanontruoj jam elstaris tuboj de pafilegoj, alveturigitaj de Petro el Moskvo. Avo Teodoro leviĝis supren la unua, glatigis la ĉemizon el hejmefarita tolo, paŝis per la piedoj en novaj ledŝuoj, komandis:
— Nu, knaboj, ne malhonoriĝu, la afero estas tia...
Unu post la alia la fiŝistoj leviĝadis laŭ la ŝtuparo, ne sciante, kien iri plu, kion fari, kiu ĉi tie estas la ĉefo — ĉu Lefort en siaj grandegaj bukloj, ĉu Gordon, kiu estis penseme rigardanta al la plumbaj akvoj de Dvino, ĉu Menŝikov, kiu estis dormetanta en leda fotelo...
Renkonten, larĝe paŝante, eliris caro Petro, demandis laŭte:
— Ĉu matrosoj?
— Matrosoj! — estariginte antaŭen la barbeton, respondis avo Teodoro.
Petro Aleksejeviĉ bonanime subridis, balancis la kapon, demandis:
— Kion do vi en la korboj alportis?
— Ja provianton! — respondis avo Teodoro. — Interkonsento ja ne estis, per kio ni nin nutros, kaj jen ni kunprenis por ajna okazo, eble, vi per nia propra nutro ordonos labori.
— Antaŭvidemaj vi estas! — diris Petro.
— Certe, siro! — respondis avo Teodoro. — Sen pano ja oni labori ne povas...
La caro foriris, avo Teodoro, kuraĝiĝinte, kondukis la pomorojn laŭ la ŝipo. Post ili ekiris Menŝikov, Ievlev, Apraksin, aŭskultante rezonadojn de avo Teodoro.
— Ja nemalbonas! — diradis li, levinte la kapon kaj pririgardante la mastojn. — Nemalbonan barketon oni konstruis, kun saĝo. Jen kiaj traboj staras... kaj la svingilo estas sur trabo...
— Kia tia svingilo? — demandis Menŝikov.
— En nia maniero oni tiel diras, en la mara, — respondis avo Teodoro. — Kaj en la ilia, fremdula — ventoflago.
Per la tre helaj kaj ankoraŭ akre vidantaj okuloj li en silento sen hasto pririgardadis la ŝipon kaj faradis siajn rimarkojn — pri mastoj, kiujn li nomadis traboj, pri jardoj, pri veloj kaj pri la tuta rigilaro de la ŝipo. Kaj li la unua ekpaŝis sur la ferdeko — rigardi, kiaj estas lukoj, nomante ilin fermopordoj, kiel estas metitaj ferdekoj, kiel estas konstruita la korpo mem de la ŝipo, kiaj estas sur ĝi kajutoj.
Poste, same sen hasto, ĉirkaŭita de siaj maristoj, amikoj kaj malnovaj disĉiploj, li ordometis la hisilojn, determinante destinon de ĉiu ŝnuro, de ĉiu kablo, de ĉiu nodo kaj bloko. Fojfoje li disputadis kun Semisadov, sed disputadis pace, eksciante skrupule destinon de novaj, ankoraŭ nekonataj detaloj, metitaj de fremduloj sur tiu ĉi ŝipo...
En la hela krepuska vespero avo Teodoro estis nomumita maato, Semisadov ĉefrudristo, Ageo ferdekmatroso, lardofandisto Ĉernicin — kanonsubserĝento, aliaj — jen topmatroso, jen holdmatroso, jen ankristo. Al Demĉjo Borisov oni donis oficon, taŭgan ĉe lia handikapo: li nun estis ĉefa rigisto.
— Kio estas maato? — demandis avo Teodoro.
La vojevodo, forturniĝinte de la avo, kiu terure odoris je ajlo — li ĵus vespermanĝis per panpeco kaj du ajlaj bulboj, — klarigis, kiu estas maato sur ŝipo. La avo nedifinite diris «hm», kaj ne estis klare, ĉu li komprenis aŭ ne komprenis.
— Ĉu estro, ŝajne?
— Maato estas... — incitiĝante, ree komencis klarigi Apraksin.
Sed ne findiris, svingis la manon kaj foriris.
En krepusko, sub krio de falantaj al riveraj akvoj mevoj, la matrosoj, manĝetante apud kabla volvaĵo, konversaciis pri tio, kia nun estos ilia vivo, kiom da rubloj estos salajro, kian oni donos ŝtofon por vesto kaj kien oni ordonos iri, en kiajn landojn...
— La caro ludos kaj forgesos, — diris Nil Longinov, nomumita ĉefa ferdeka matroso. — En Moskvo ja maro ne estas, ne eblas ludi. Nur unu estas bona — de la monaĥoj ni foriris...
— Foriris — bone, — diris Ageo, — sed la infanojn etajn nutri — jen granda komplikaĵo... Estas nek propra velboato, nek bona reto, nudaj ni estas.
— Hodiaŭ ni dum la tuta tago la propran nutraĵon ronĝas! — kolere diris avo Teodoro. — Tian ordon mi eĉ donace ne bezonas... Ili povus almenaŭ tripon kuiri, ni almenaŭ varman supon manĝus...
Kopilov demalsupre ekrigardis al trankvile staranta Rjabov, diris riproĉe:
— Trovis vi al ni, Ivano Sabateiĉ, laboron. Diros al vi dankon niaj infanoj...
Nur Jegorĉjo Pustovojtov estis kontenta: jen kanonoj, jen kuglegoj, kaj en la maron, oni diras, ni iros, kaj ŝajne arkebuzon oni donos, aŭ en la plej malbona okazo halebardon. Estus bone pasi kun halebardo apud la monaĥejo, timigi la monaĥojn...
Dum ili konversaciis, aliris gaja Patriko Gordon, demandis:
— Ĉu matrosoj?
— Maraj laboristoj! — respondis Nil Longinov.
— Laboristoj?
Gordon pripensis, la vorto «laboristoj» al li plaĉis, li kapjesis:
— Tre bone!
Ŝovinte la manojn sub la larĝan ledan zonon kun kupraj platoj, li longe silente rigardis al la maristoj, poste per severa voĉo komencis demandi, kiu ŝnuro por kio estas destinita. La pomorajn nomojn li komprenis malbone, sed viglaj respondoj same plaĉis al li, kiel plaĉis ankaŭ la sendependa, libera konduto de la fiŝistoj.
— Bone! — ree diris Patriko Gordon.
Kaj li ekiris supren, tien, kie caro Patro Aleksejeviĉ estis akceptanta gastojn-fremdlandanojn okaze de la naskiĝo de ankoraŭ unu ŝipo — la dua en la rusa floto. Tie, supre, fremdlanda lertulo, matroso de «Ora nubo», estis kantanta kaj ludanta liuton.
— Aŭskultu, jen kantas! — penseme eldiris Ageo.
— Same la kanto estas malgaja! — respondis Longinov. — Ankaŭ iliaj matrosoj malfacile laboras, ne ĉiam festenas...
— Ĉu oni ilin batas? — mallaŭte demandis Jegorĉjo.
— Ĝuste, batas! Okazas, ke ĝismorte...
Al la fiŝistoj iĝis triste, Rjabov konsilis:
— Vi kantus, karuloj...
— Ne estas kaŭzo por kanti! — respondis Semisadov.
Ili sidis silente, aŭskultadis ritman plaŭdadon de la dvinaj akvoj, la melankoliajn sonojn de la liuto. Aliris Ievlev, silentis iom, poste diris:
— Do, fraĉjoj, baldaŭ ni en la maron iros.
La matrosoj silentis.
— Ĉu pretas vi?
— Kaj kiu kiel ŝipestro? — demandis Semisadov.
— La estro ĉe vi estos vicadmiralo sinjoro Buturlin... — ne tre certe diris Ievlev. — Buturlin Ivano Ivanoviĉ.
Semisadov demandis ankoraŭ:
— Kaj ĉu maron li vidis... tiu Ivano Ivanoviĉ?
Estiĝis silento. La demando estis aŭdaca. Semisadov atendis. Atendis ankaŭ la matrosoj.
— Maron vi, knaboj, vidis! — diris trankvile la tablestro. — Kaj vi ne la unuan fojon en la maron iros...
Ili silentis iom.
— Ĉu ni dormi kuŝiĝu ĉi tie, aŭ kie? — ree demandis Semisadov. — Kaj kun la provianto ni magriĝos, sinjoro: ĉu per nia propra ni la caran servon servu, aŭ la fisko nin nutros? Hodiaŭ ni entute ne estis nutritaj, — kiu kunhavis panon, tiu maĉis, kaj kiuj ne kunprenis, tiuj restis malsataj...
Ievlev diris, ke li ordonos pri nutrado kaj ke provianto nun iros de la fisko. Ili parolis ankoraŭ — ĉu ili sukcesos regi la grandan ŝipon en la maro. Avo Teodoro promesis: se tempesto ne falos — ni sukcesos, kaj se batos skualo, — ĉio estas en la Dia mano, tiam necesos preĝi.
— Ne multe vi, avĉjo, preĝas ja dum ŝtormo, — gaje diris Semisadov, — krom sakrado, nenio aŭdeblas de vi sur ŝalupo...
— Pekulo mi estas! — diris avo Teodoro. — Min pro la pekoj diabloj sur braĝoj bruligos. Sed vin, senkapulojn, ĉu eblas per preĝo regi? Laika vorto — ĝi povas trafi...
La fiŝistoj ekridis, avo Teodoro same.
— Kiam do ni en la maron iros? — demandis Semisadov.
Silvestro Petroviĉ respondis, ke ne tiom baldaŭ. Caro Petro estas atendanta ankoraŭ unu ŝipon, kiu devas veni el Nederlando, kie ĝin konstruis nederlandaj majstroj. La ŝipo estas bona, multekanona, ŝipestro sur ĝi estos Jan Flam...
— Batados, verŝajne, forte! — rimarkis kvazaŭ por si mem Nil Longinov.
— Aŭdis mi pri li, — diris Ievlev, — honesta homo.
— Ni vidos! — subridis Rjabov.
Kaj, subite leviĝinte, ekiris post Ievlev sur la pobferdekon. Apud la ŝtuparo li flustre demandis:
— Silvestro Petroviĉ, ĉu estas iaj novaĵoj pri nia Krikov?
Ievlev svingis la manon, leviĝis laŭ la ŝtuparo supren. Estis jam postnoktomezo, la gastoj disiris. Menŝikov estis dormetanta en fotelo. Petro, sidante sur la rando de la tablo, svingante la piedon en ŝuo kun banto, kun malsimpatio aŭskultis sekretarion Vinius-on, kiu estis leganta al li longan petskribon. Venteto apenaŭ ŝanceladis kandelajn fajretojn, el la proksima bordo aŭdeblis voĉoj de noktaj gardistoj:
— Rigardu!
— Aŭskultu!
Kaj forta malalta baso de ĉevala gardisto:
— Sankta Nikolao-miraklisto, preĝu la Dion pro ni! Pasu, pasantoj!
Silvestro Petroviĉ alsidiĝis al Apraksin, demandis flustre:
— Kio okazis, Teodoro Matejeviĉ?
— La samo... Pri fremduloj estas la petskribo. Ili arĝenton fandas ne arĝentan...
Vinius finlegis. Petro senparole komencis ŝtopi la pipon. Vinius tusis. La caro diris morne:
— Unu kulpulon vi kaptos, aliaj — senkulpaj — ektimos, fuĝos trans la maron. Kaj mi majstrojn jen kiele bezonas, lertulojn, ŝipistojn, kuracistojn, ercesploristojn. Kiom mi enbatas en viajn kuprajn kapojn: en Rusujo fremdulojn de longa tempo oni ne toleras, ne kredas ilin eĉ iom, ni tiun moron, preĝinte al Dio, firme finos. Oni nomas ilin per ofendaj vortoj, fraĉoj aŭ alie. De kie estas tiuj vortoj, kiu ilin elpensas? Por kio?
Ievlev leviĝis de sia loko, aliris la caron. Petro Aleksejeviĉ ĵetis al li mallongan rigardon kaj, kvazaŭ diveninte malkonsenton kun siaj pensoj, plu parolis eĉ pli forte, kolere:
— Nun mi aŭdas nur plendojn. Ili diras, ke ne povas sur siaj ŝipoj al ni veni, molestojn suferas grandajn. Glorinda ŝipestro, antaŭa bona konsilanto, plurfoje montrinta sian amikemon, sinjoro Urquhart, kun larmoj ĵuris, ke iu el la sekvantaro insultis lin per fia vorto spiono, kio signifas informiston. Kaj ĉiel al li minacis — al tiu negocisto kaj maristo, ke tiu Urquhart ne plu venu al ni. Mi lin, hontante pro tiu konversacio, ne pridemandis, kiu estas tiu sekvantarano, sed al vi mi diras: se mi ankoraŭfoje aŭdos — ne indulgos. Mia vorto estas firma!
— Ĉu ankoraŭ legi? — demandis Vinius.
— Pri kio?
— Diversaj, siro, estas bezonoj pri vi...
— Atendu...
Li ekstaris, haltis antaŭ Ievlev.
— Vi kion bezonas?
— Siro...
— Nu? — kriis Petro.
— Siro, Krikov leŭtenanto...
— Kio Krikov leŭtenanto? — furioze demandis Petro. — Ne kulpas? Vi defendas lin? Ĉu mi pro Krikov, dogana ŝtelisto, la tutan komercon transmaran perdu? Defendas vi, defendanto? Oj, Silvestro, tro kuraĝa vi iĝis!
Liaj lipoj estis saltantaj, la vizaĝo spasmis. Silvestro Petroviĉ blankiĝis, staris senmove. Vinius timigite retropaŝis.
Subite Menŝikov kriis per sovaĝa voĉo:
— Savu, mi brulas! Estingu min, fraĉjoj...
Petro abrupte turniĝis. Menŝikov vere estis brulanta: sur li ekbrulis unu rubando, poste alia. Petro ŝiris la tablotukon, surĵetis sur lin supre. Apraksin verŝis kvason el kruĉo. Menŝikov saltadis sur la ferdeko, kriegis...
— Dormulaĉo! — grumblis Petro. — Ĉirkaŭvolvis vin per rubandoj, kiel inaĉo...
Kaj ordonis:
— Dormi! Matene kun lumo mi ĉiujn vekos!
Aleksandro Daniloviĉ, ĝemante, palpebrumis al Ievlev, diris flustre:
— Nu, ĉu lerte? Vi, Silvestro, por mi dum jarcento Dion preĝi devas. Neniel ili deziris bruliĝi, tiuj rubandoj damnitaj... Jen servo nia, aĥ!