3. Sentimas li troe!

Tuj kiam ili preteris la monaĥejajn butikojn kaj eliris al la Trinitata korto de la Sija monaĥejo de sankta Antonio, kiu estas ĉe la veturebla vojo, ili ekvidis grandan interbatiĝon. En kotona kaftano kun arĝentaj butonoj, disŝirita, hirtigita forta negocisto estis vipanta per la pugnegoj, strebante bati plej lerte, mortige, imponan ŝarĝiston en basta ĉapo, en ĉemizo ĉifonigita, surverŝita per sango. Tiun ŝarĝiston estis tenantaj fremdlandano Ferponten, kiu aĉetadis kadavraĵojn, por kuiri el la mortintaĵo sebon por sapo, kaj ankoraŭ iuj homoj — ĉu de Ferponten, ĉu de la riĉa negocisto. Estis batantaj ĉiuj, ĉiu penis bati pli lerte, al la suna plekso, sub la ripojn, al la ventro. La ŝarĝisto jam preskaŭ ne estis rebatanta, moliĝis, lia kapo skuiĝis. Subite de la batantoj deiĝis unu — rapidpieda, kaj ekkuris laŭ la vojo al la antaŭurbo.

La nazotruoj de Rjabov pufiĝis, li kaptis la kuranton je la ŝultro, demandis:

— Pro kio vi batas?

— Por ke la fetora hundaĉo ne kutimu doni netaŭgan monon.

— Kaj vi mem kien hastas?

— Ja al la arestejo. Ili torturu iom la latronon.

— Haltu! Atendu!

La sendito penis elŝiriĝi, Rjabov premis lin desupre, tiu entiris la kapon, en timo ekrigardis al Rjabov: tiaj uloj tuj rompas, ne permesas eĉ preĝi antaŭ la Lasta juĝo. Fremdulo Ferponten, tuta en nigra vesto, turniĝinte, estis rigardanta al la arbitro de la rudristo.

— Oĉjo, oni kaptos nin! — timide petegis Demĉjo. — Ni kuru, oĉjo!

— Tenu ĉi tie la kanajlon! — ordonis Rjabov kaj per balancantaj paŝoj ekiris al la interbatantoj.

Li iris nehaste, tenante la manojn malantaŭ la dorso, elmetinte antaŭen la grandfruntan kapon, kun furioze briletantaj okuloj. Nun por li ĉio estis egala, ĉu ŝiri, ĉu kudri. La ŝarĝiston li rekonis, — tio estis fiŝista orfo Eŭseĉjo, kvieta ulo, respektema, diligenta laboranto, afliktita ekde la infanaĝo de la malfeliĉa orfeco. Per siaj ŝarĝistaj mizeraj lukroj Eŭseĉjo vivtenadis nemalgrandan familion: neirkapablan avinon, kaj onklinon, kaj ankoraŭ iujn kvietajn, timemajn kiel musidoj, knabinojn-nevinojn. Kion oni faras kun li nun? Pro kia kulpo? Ĉu pro ŝipestro Urquhart, kiu en bareloj alveturigis netaŭgan monon?

Pro la maljusteco, pro amara kolero, pro ofendiĝo la vizaĝo de la rudristo iĝis nerekonebla. Kaj kiam li aliris tre proksime al la negocisto, kiu furiozis super la ŝarĝisto, al la homoj, diligente helpantaj al li, al fremdulo Ferponten, io tia fariĝis en lia tuta aspekto, tiel li ŝajnis terura al la ofendantoj, ke la batado per si mem ĉesis, kaj en la veninta silento ĉiuj ekaŭdis, kiel malfacile spiras Rjabov.

La negocisto en la kotona kaftano viŝis sian ŝvitkovritan vizaĝon. Liaj dungitoj malantaŭiĝis, por ne trafi unuaj sub la pezan manon de la rudristo. Ferponten malfaldis faldeblan tranĉilon, subridis, — jam ne unuafoje li per tiu ĉi tranĉilo tranĉis moskvianojn, stultulojn; ĉe ofendo tiuj batadis per la pugnoj, sed li respondadis en sia maniero, la tranĉilo estis longa, bone eniradis inter la ripojn, tuj atingante la koron. Sed ĉi-foje ial malfruis Ferponten, ne sukcesis okupi pozicion, falis la vizaĝon malsupren pro terura bato de fiŝista boto al la ventro. Tuj falis ankaŭ la feroca negocisto; ŝrikante, ekrampis for de la batiĝo. La ŝarĝisto, ne plu tenata de iu, sidiĝis sur la teron, pendigis la kapon. Lia konscio, evidente, nebuliĝis. La homoj de la fremdlandano rekonsciiĝis, jetiĝis al la rudristo kun ĉio, kio estis ĉe la mano: unu kaptis ŝtonon — por bati al la verto, alia deŝiris de la barilo laton, tria simple saltis sur la ŝultrojn — por faligi kaj strangoli. Ankaŭ Ferponten mem leviĝis. Sed jam estis venantaj de la Komerca korto aliaj ŝarĝistoj kun hokoj, — ili maltrankviliĝis, ke malaperis Eŭseĉjo, komprenis: ĉie en la antaŭurbo oni kriadis «latrono!» pro la falsa mono.

— Hej! — kriis unu per raŭka voĉo, ekvidinte la batiĝon.

— Rapidu, najbaroj! — kriis alia kaj ekkuris per tiaj paŝoj, ke polvo leviĝis foste...

— Eŭseĉjo, tenu vin!

Ferponten ĉirkaŭrigardis, faldis la sekretan tranĉilon. Liaj dungitoj jam estis kurantaj trans la barilon, la hokistoj, atingante, batadis iun al la dorso, iun al la kapo — se batalo, do estu batalo, ili sciu, kiaj estas en kolero Dvinaj ŝarĝistoj. Ankaŭ la negocisto ricevis, kaj pli ol aliaj — ne kriu «latrono!», ne sendu al torturo senkulpulon. Ĉu vi pensas, ke por vi ne estas hoko, ne atingos vin? Sed jen ja, atingis...

— Al la ventro ne batu, pro Dio! — ĝemis la negocisto.

Ili enrompiĝis en la domon de Ferponten — ja tro koleris la popolo kontraŭ la fremduloj, en kolero ili perdis la kapojn, — frakasis kuirilaron, tretis blankvulpajn litkovrilojn, dispecigis vitrajn botelojn. Dum tiu tempo najbara fremdulo sendis homon al la rajdistoj. En malbona krepusko kun foraj fulmoj la rajdistoj per ĉevala linio, levinte sabrojn, ekiris al la ŝarĝistoj. Rjabov ĉion ĉi jam ne vidis: li forkondukis Eŭseĉjon al avino Eŭdoĥa — por kaŝi en la subplankejo. Eŭseĉjo iris malrapide, rakontis:

— Kiam kvitiĝis kun ni la komercisto, al mi la knaboj donis moneron, ordonis panon aĉeti, kaj kvason, kaj stofon da vino. Ĉion ĉi meti en korbon, kaj la korbon ili same donis. Mi aĉetis ĉion, kio necesis, li — la butika sidanto — komencis doni restan monon. Duonrublon, kaj du dekkopekojn, kaj tri duonkopekojn. Kaj ekintencis li mian arĝentan moneron elprovi, elprovis per la dento, kaj kriis «latrono!». La negocisto alkuris, la dua kun li kaj aliaj ceteraj homoj. Kaj komencis bati min...

Avino Eŭdoĥa sen troaj paroloj kaŝis Eŭseĉjon en la subplankejo, metis al li tien ĉerpilon da akvo, poton da avena orfa kaĉo. Ĵetis severan rigardon al Rjabov:

— El flamo kaj en fajron. Ĵus vi el unu malfeliĉo eliĝis — tuj en la alian ĝis la kapo. Ĉu vi ne laciĝis ankoraŭ?

Rjabov silentis.

— Ĉu oni kaptos vin?

— Povas esti, kaptos. Sed eble mi foriros. Mi, avinjo, estas ruza, pli ruzan viron, ol mi, vi ne trovos.

— Sentimas li troe, — rapide eldiris Demĉjo. — Nu kie, avinjo, oni vidis, ke unu homo sen ajna timo kontraŭ multaj homoj iras. Kaj ĉio al li, avinjo, necesas, ĉio lin koncernas...

— Ĉu mi malbonas por vi, infano? — ridante per la okuloj, demandis Rjabov kaj nedolore tiris la orfon je la molaj, densaj haroj.

Akompanante la rudriston, la maljunulino ordonis:

— Ne interbatiĝu vi tie.

— Kie?

— Ĉu vi mem ne scias? Drinkos vi vinon kaj atencos mian Ataĉjon murdi, kaj li ne permesos...

— Sed por kio ja, avinjo?

— Pri tio vi pli bone ol mi scias...

Rjabov subite intense ruĝiĝis kaj senvorte eliris. Demĉjo, mallevinte la kapon, iris post li.