2. Batu senkompate, ĝis li krios!

Sinjoro James akumuladis monon por akiri licencon pri militista rango en sia angla reĝlando. Por tio li devis servi al la moskvianoj dum ankoraŭ ses jaroj. Tiun daŭron li mallongigadis per koruptaĵoj, depagoj kaj ĉiaspeca uzurado, kaj ankoraŭ per tio, ke li penis vivi en la fora urbo Arĥangelsko kun plena komforto, tute nenion rifuzante al si. Li multe dormadis, longe ludadis liuton, okupiĝadis kun dresita hundeto, legadis la biblion kaj por pasigi tempon iam invitadis al si fraŭlinojn, kun kiuj li krakmaĉadis rostitajn nuksojn kaj ludadis galantajn ludojn. Grandan tempon James konsumadis ankaŭ por klopodoj pri sia aspekto: per speciala peniko el malmolaj haroj li nigrigadis siajn rufajn brovojn, kaj per alia peniko metadis apud la nazo muŝon. Siajn vangojn li ruĝumadis, la manojn, por ke ili estu pli malmolaj, ŝmiradis per ursa graso. Sur lignaj formiloj ĉiam estis etenditaj sep liaj perukoj, nomataj laŭ semajntagoj: «lundo», «mardo», «ĵaŭdo», «dimanĉo»... Du doganistoj estis gardantaj liajn kaftanojn, kamizolojn, ŝtrumpojn kaj ŝuojn. En bonaj tagoj la kofroj de leŭtenanto sinjoro James estis malkovrataj kaj tuta lia havaĵo estis pendigata sub la suno. La doganistoj nepre ĉeestadis tion. Se en kamizolo troviĝadis tineo, la servosoldatoj estis vipataj senprokraste, en la angla maniero — per krudleda rimeno kun nodoj.

El urbo Plimuto sur ŝipo «Feliĉa papilio» al James estis liverita portseĝo.

Kiam la portseĝon oni alportis en la doganejan korton, la leŭtenanto kunvenigis la soldatojn kaj diris al ili mallongan paroladon:

— En mia belega patrujo, — prononcis li, — bonhavaj homoj preferas tiun ĉi bonegan aĵon al ajna rasa rajdoĉevalo. Ĉu vi vidas — kiel ĉi tie ĉio estas saĝe aranĝita? Tiujn oportunajn mantenilojn tenas la portistoj. Ĉi tie estas kvar manteniloj — sekve, vi portos min kvarope. Kvar el vi akompanos mian portseĝon por ŝanĝi unu la alian. Vi ŝanĝiĝos dum irado. Kaj ĉi tie...

Li malfermis la pordeton kaj montris al la doganistoj la internaĵon de la portseĝo:

— Ĉi tie por mi ĉio estas tre oportuna. Jen mola sidilo. Mi povas ankaŭ etendi la krurojn. La muroj estas tegitaj per ledo, tial interne ĉiam estas seke. Ĉi tie, kiel vi vidas, eblas teni pipon, ĉi tie estas loko por bierbotelo. Tio estas bonega, oportuna, tre firma aĵo. Al vi restas nur disponigi ok homojn, kies tasko estos porti min, kiam mi tion deziros...

James foriris en la domon. La soldatoj restis en la korto. La portseĝo, brilante per lakita ledo kaj ortavolo, per glimo kaj per kapoj de kupraj najloj, staris sur renversita sledo.

— Kiu do portos lin? — demandis Atanazio Petroviĉ.

La doganistoj, ne respondante, komencis disiri. Matene James demandis — ĉu oni disponigis al li portistojn. Krikov morne respondis, ke portistojn disponigi ne eblas.

— Kial tiel — ne eblas?

— Ili ne portos.

— Ĉu vere ne portos?

James ridetis. La tamburisto tamburis kunvenon. Komenciĝis ekzekuto. Estis vipita ĉiu dua. James mem kalkulis batojn. Post la vipado li ordonis, ke portistoj tuj kunvenu ĉe lia perono. Ne troviĝis eĉ unu portisto. La leŭtenanto plendis al Snivin. Tiu elaŭskultis lin morne, suspiris kaj konsilis forlasi la ideon kun la portseĝo.

— Sed, sinjoro! — ekkriis James.

— Ili en la plej bona okazo ĵetos vin kune kun via portilo en Dvinon. Certe, ni ilin pro tia krimo severe punos, sed al vi, sinjoro, tio ne helpos. Kredu min, kaj ni forlasu tiun ĉi interparolon...

James komencis ekscitiĝi.

Snivin estis trinkanta helan bieron, suspiranta kaj finfine koleriĝis.

— Al diablo vian portseĝon! — diris li. — Al ĉiuj diabloj! Mi konas ĉi-tiean popolon ne malpli bone, ol vi. Vi povas ilin ĉiujn pendumi, sed neniu vin portos sur la manoj. Memorfiksu tion por ĉiam...

Nokte la multekosta portseĝo de leŭtenanto sinjoro James pro nekompreneblaj kaŭzoj forbrulis ĝiscindre. Forbrulis nur la portseĝo, kaj nenio krome. Restis nigriĝintaj pro fajro kupraj najloj, feraj bukoj de rimenoj, pordaj hokoj kaj serureto. Ĉion ĉi la soldatoj alportis al leŭtenanto James.

James balancis la kapon.

Ekde tiu tago li ekmalamis Krikov-on. Li estis certa, ke la portseĝon bruligis Krikov. Malobeema brilo de la pupiloj de Atanazio Petroviĉ furiozigadis la leŭtenanton. Kaj James decidis atendi okazon, por dispremi, rompi, obeigi Krikov-on.

Tia okazo baldaŭ aperis. Inspekti ŝipojn leŭtenanto James ne iradis. La ŝipestroj delonge venadis al li, metadis sur la tablon interkonsentitan kvanton da ormoneroj, kaj ankoraŭ donacon, kaj riverence adiaŭadis.

Kun tamburado soldatoj, gvidataj de kaporalo, leviĝadis laŭ ŝtuparo de fremdlanda ŝipo, la kaporalo parkere faradis tedajn demandojn:

— Ĉu vi ne estas fremdlandaj militistoj?

— Nein! — respondadis la fremdlandano.

— Ĉu vi ne havas sur la ŝipo kanonojn, haŭbizojn, kolubropafilojn, arkebuzojn, muskedojn pli, ol necesas por defendo kontraŭ mara pirato?

— Nein!

— Ĉu ne estis vi en kontaminitaj lokoj kaj ĉu ne havas vi sur la ŝipo malsanulojn kun infektaj malsanoj, kontraŭ kio nin Dio savu?

— O, nein! — sekvadis respondo.

Batadis tamburo. Al la soldatoj kaj la kaporalo oni alportadis po glaseto da vino kaj donadis po dek kopekoj al homo, kaj al la kaporalo aparte — ankoraŭ kvindek kopekojn. Ĉio finiĝadis per reciproka plezuro. La soldatoj iradis en la drinkejon, leŭtenanto James dolĉe tiradis sin sur sia alveturigita el trans la maro lito kun flugantaj Kupidoj, kalkuladis siajn enspezojn de la ŝipoj, atendataj por la nuna foiro...

Sed okazis tiel, ke la kaporalo malsaniĝis, kaj anstataŭ li estis ordonite iri al Krikov. Leviĝante laŭ la ŝtuparo, Atanazio Petroviĉ pufigis la naztruojn — odoris je zingibro, ne indikita en la listo de transmaraj varoj. Dum pridemando la fremdlanda ŝipisto ĵure depoziciis, ke zingibron en la holdo li ne havas.

— Kaj muskaton?

Ankaŭ muskato, laŭ vortoj de la ŝipestro, sur la ŝipo same ne estis. Tiam Krikov ordonis pririgardi la ŝipon.

La doganistoj en perplekso iris serĉi. Ĉu ili trovis aŭ ne trovis, sed, instruitaj de la kaporalo, diris, ke ne trovis. Krikov trovis mem kaj deklaris al la ŝipestro, sub tambura batado, konfuzon. La holdon li sigelfermis per la propraj manoj.

Vespere James vokis lin al si kaj batis per promenbastono svinge al la kapo, al la vizaĝo, ree al la kapo.

— Vi bruligis mian portseĝon, — diradis li, — vi nun faris al mi damaĝon. Al vi estos tre malbone, tute malbone, prepariĝu al tio...

Laciĝinte bati, li eksidis, demetis la perukon de la kalva kapo, klarigis, ke se eĉ li tute mortigos Krikov-on, tiam al li, fremdlandano, nenio malbona estos pro tio, li diros, ke Atanaĉjo Krikov estis ŝtelisto, kaptita ĉe ŝtelo kaj murdita en ekscito.

— Mi estas ĉi tie ne kiel vi! — prononcis James. — Vi estas kiel ĉiuj, sed mi kiel malmultaj. Mi estas alilandano, jes!

Atanazio Petroviĉ lekis la sekajn lipojn, ŝanceliĝante eliris. Nokte li rakontis pri ĉio okazinta al Silentulo.

— Kaj li murdos! Kio al li estos? — subridis Silentulo. — Ĉu malmultas niaj, tiele pereigitaj? Prefere vi foriru el tiu ĉi afero...

— Ne, mi ne foriros!

— Nu, do li murdos...

Ankoraŭ post tago Krikov ekiris jam ne anstataŭ la kaporalo, sed kiel soldato, trovis ne indikitan en la listo kariofilon en sakoj kaj mem kriis konfuzon. La kaporalo devis sigelfermi la holdon per vaksa sigelo, foriri sen kutimaj kvindek kopekoj kaj kun seka gorĝo. James ree ordonis al Krikov veni kaj, decidinte, ke hodiaŭ li unue konversacios, kaj poste komencos bati, demandis, kial Atanaĉjo Krikov — polvo, bestoĉasisto, nenio — tiel alte opinias sin, ke eĉ sian kaporalon ne agnoskas kaj malhelpas al tiu perlabori kvindek kopekojn?

Krikov respondis trankvile:

— Bakŝiŝon, sinjoro leŭtenanto, preni estas malpermesite!

Al James pro furiozo ektremis la malsupra makzelo.

— De kiu malpermesite? Ĉu de vi malpermesite? Sed kiu vi estas? Vi, eble, forgesis, ke mi povas vin neniigi tute? Do vi tion rememoros!

Oni trenis lin en la korton — vipi. Lin batis la kaporalo, priverŝadis per akvo por rekonsciiĝo kaj ree batadis. Atanazio Petroviĉ eligis eĉ ne unu ĝemon. Kiam oni trenis lin en la domon, li diris al la kaporalo per malforta voĉo:

— Malbone vi faras...

La kaporalo en tiu ĉi nokto terure ebriiĝis, frapadis al la pordo de James, kriis:

— Orgojla fiulo! Eliru, ni interbatiĝos!

Post monato Krikov en dana ŝipo ree kriis konfuzon — li trovis ne indikitajn en la listo muskedojn.

— Kion vi pri vi pensas? — vespere de la sama tago per ploranta voĉo demandis lin la kaporalo. — Ĉu denove vipi vin? Ja el kie vi, turmentanto, aperis por mia kapo?

Krikov silentis.

Al James en la sama tago Krikov diris sentime:

— Ni, sinjoro leŭtenanto, rusaj pomoroj, pordojn en domoj neniam ŝlosas. Se estas almetita bastoneto — do, la mastroj ne estas hejme. Mi pensis: en la ŝtata servo oni devas servi honeste...

James sidis kun la fremdlanda seĝo inter la kruroj, rigardis malbone:

— Ĉu vi pensis?

— Mi pensis.

— Do jen, ekde nun vi ne plu pensu!

Matene estis vipado antaŭ soldata vico, sub tambura batado. Leŭtenanto James frapetadis sin per ganto al la femuro, rigardadis al Krikov, mordanta per la dentoj sian pojnon, por ne ĝemi, diradis:

— Batu senkompate, ĝis li krios.

Atanazio Petroviĉ tamen ne kriis. Antaŭvespere, rekonsciiĝinte, li leviĝis de sur la benko, ŝanceliĝante ĝisiris la peronon de la domo, en kiu loĝis James, surĵetis maŝon, enŝovis la kapon, sed deŝiriĝis, — la ŝnuro estis putra. Li trinkis en la korto akvon, frotis la kolon per la polmo kaj ankoraŭ venis en la saman lokon, sed jam kun nova, firma ŝnuro. Li longe almetadis ĝin en krepusko, sub pluveto, kaj ne vidis, kiel rigardas al li el trans angulo helaj, akcipitraj okuloj de Atanazio, lia samnomulo, ĉefepiskopo, veninta al James por aĉeti rejnan kaj muskatan vinon por sia tablo.

— Kion do vi faras, homo? — demandis la pontifiko. — Ĉu vi deziras vin mem murdi? Memmortigon ĵeti al la ofendinto?

La manoj de Krikov tremis. Apogbastona servoknabo de Atanazio kaj lia servisto kune kun la episkopa koĉero demetis de la doganisto la kanabŝnuron. Krikov samloke sur la perono, per preskaŭ trankvila voĉo diris, ke vivi tiel li ne plu povas, ke leŭtenanto James decidis mortigi lin, ke li prefere pendumos sin antaŭ la pordo de sia ofendinto, ol pereu de li.

La ĉefepiskopo ordoneme batis per sia apogbastono la pordon de la domo de la fremdlanda oficiro. Tiu eliris ne tuj, sed ekvidinte la severan pontifikon, ektimis, komencis riverenci malalte, svingante buklojn de la peruko. La naztruoj de la pontifiko pufiĝis, leŭtenanto James ekvidis antaŭ si ne humilan sanktan patron, sed furiozan, ne regantan sin en kolero — kampulan maljunulon, fortikan, fortegan, muskolan.

— Ĉi tiun Dvinan loĝanton mi prenas al mi, — furioze diris Atanazio. — Kaj vi, putinido, memoru, elfosos mi viajn misuzojn, kaj fiaĵojn, kaj ŝtelojn, venos ankaŭ al vi malbona tempo, latrono transmara!

James ekpenis klarigi sian pravecon, sed Atanazio tiel insultis lin, ke li nur retropaŝis, — li ne sciis, kia insultanto kaj sakranto estas mastro Atanazio en kolero. Krikov-on oni kuŝigis en la episkopan kaleŝon, kaj kiel ili ĝisveturis la episkopan biendomon en Ĥolmogoro, Atanazio Petroviĉ ne memoris. Ĉi tie li estadis en ermitejo, ĉe maljunaj monaĥoj, ĉi tie oni ŝmiradis lin per ursa graso kaj preĝadis pri li. Ĉi tie li rapide resaniĝis kaj tuj ekenuis kun la monaĥoj. Tiam Atanazio sendis por li sian sakristianon.

Kiam Krikov, ĝeniĝante, transpaŝis la sojlon de varmege hejtita ĉambreto, la maljunulo, nudpieda, simila al pomora avo, estis leganta libron — versaĵojn. Lia kampula, kvazaŭ elhakita vizaĝo radiis saĝon kaj ĝojon, en la okuloj brilis larmoj.

— Ĉu vi venis, stultuleto? — kun afekta severeco demandis li kaj ordonis al Krikov sidiĝi kaj aŭskulti. Demandante pri nenio, ŝovinte la grandegajn manojn sub la mallarĝan zoneton de sia simpla hejmfarita ĉemizo, li diris nekutimajn vortojn:

— La vivo homa, nepeto, estas la plej bona donaco de la prapatrino naturo. Kun kio kompari ĝojon de legado de versoj de Ovidio, Danto, Petrarko? Aŭ kiam vi aŭskultas kanton, ĉu vi povas atenci tion, ke, seniginte sin je la vivo, ĉesi aŭdi, vidi, pensi? Diverse oni povas travivi la vivon. Povas ĝi esti mirakle belega, se por granda celo ĝi tuta forbrulos dum unu horo. Ekzemplojn pri tio vi trovos en vivpriskriboj de famaj viroj. Povas ĝi esti ankaŭ tute sentaŭga, se vanta homo travivos cent jarojn. Povas ĝi esti ankaŭ malutilega, se vivas sur la tero malbonulo.

Kial do, stultuleto, malfeliĉa samnomulo, deziris vi fari pri vi? Por kiu? Pro kio? Atendu, vi ĝisvivos, ke vi mem estos oficiro, kaj se vi estas oficiro — tiam vi havas multe da laboro sur la vojo de via vivo, vi naskiĝis al la mondo ne malforta, vi devas vivi kaj ne kaŝiĝi de la destinita afero. Kaj por kio vi bezonas ofendiĝi al tiu James? Por vi, nepeto, estas Rusujo, kaj por li, via malamiko fia, estas talero, pli da oro akapari, kaj kun tiu oro forfuĝi. Komprenu vi tion kaj ĉesu angori por ĉiam. Kaj lian arogantecon ni malgrandigos, estos li nun multe pli kvieta, forgesos, kiel rusajn homojn devigi sin per la manoj porti kvazaŭ paganan idolon...

Ili konversaciis longe. Atanazio scipovis ankaŭ aŭskulti. Severe kuntirante la brovojn, li demandadis Krikov-on, kiel kaŝas fremdlandaj ŝipestroj siajn varojn, kiel veturigas maltaŭgan arĝenton, kiel donas koruptaĵojn. Antaŭ nokto la ĉefepiskopo, kvazaŭ rememorinte, ke li estas pontifiko, per grumbla voĉo pentopunis Krikov-on ne tro severe, kaj ordonis post plenumo de la pentopuno iri reen al Arĥangelsko, por plu servi tie en la doganejo.

— Finbatos min tie James! — diris Atanazio Petroviĉ.

— Ĉu vere?

Plenumi la pentopunon en Ĥolmogoro estis tede: preĝi Krikov ne scipovis ĝuste, pri kio li estas peka — ne estis komprenanta, en la preĝejo li oscedadis ĝis larmoj. La popo, fiksita al li, insultadis lin per sakraj vortoj, li responde insultadis per pigra voĉo.

En vesperoj Atanazio Petroviĉ ekfrekventis maljunan eburĉiziston Daniliĉ, longe rigardadis, kiel tiu laboras, miradis pri lia arto, suspiradis. Daniliĉ ĉizadis, por sendi en Moskvon por donacoj de la rusa caro, noĉitajn kombilojn kun flugantaj mevoj, skatoletojn kun serpentoj kaj rampuloj, kiujn venkas Sankta Georgo, ĉizadis surmetaĵojn por fustoj kun mirindaj birdoj kaj bonaj gajaj sciuroj...

Al la maljuna Daniliĉ estis agrable, ke Krikov ĝojas pri lia laboro, estis gaje rigardi, kiel tiu per singardaj fingroj prenas laboraĵon — kombilon aŭ alian faraĵon kaj, metinte sur la polmon, longe admiras. Daniliĉ el sub la vilaj brovoj vidis: tiu knabo komprenas tion, kion neniel povis kompreni kaj la kancelaria kolektisto, kiu venadis por faraĵoj, kaj la kancelariestro. Kaj ĉu estis komprenantaj tiun arton bojaroj, kaj ambasadoroj, kaj fremdlandaj reĝoj?

Hejme, en Arĥangelsko, ĉe Krikov kuŝis bonaj rosmaraj dentegoj. Li skribis tien, — oni sendis, kaj li donacis ilin al la majstro. Daniliĉ instruis Krikov-on, kiel blankigi eburon, kiel eligi el ĝi grason, kiel flavigi per safrano, kiel kuiri vitriolon kun santalo por nielo sur eburo, kiel mordi eburon antaŭ laboro per aluno.

Atanazio Petroviĉ aŭskultadis, memorfiksadis.

Malgranda figureto — flavete laktoblanka — jam vidiĝis al li, li jam sciis, kion li ĉizos, tuj kiam ekscios, kiel necesas fari.

Eksciinte, kiel, li tamen ne sukcesis ĉizi tion, kion li deziris. Malgrandaj ĉiziletoj elglitadis el la mallertaj manoj, fajliletoj faladis sur la plankon, alenoj kaj pikiloj faradis ne tion, kion li atendis de ili...

La daŭro de la pentopuno finiĝis.

Atanazio Petroviĉ revenis al la doganejo kaj kun miro eksciis, ke dum sia foresto li estis promociita al supera dogankontrolisto kun kaporala rango.

La kaporalo, kiu laŭ la ordono de James siatempe senkompate batadis lin en la angla maniero, falis al liaj piedoj, kiam li eniris.

Atanazio Petroviĉ diris severe:

— Mi ne koleras al vi. Iru for, ne tedu min...

Leŭtenanto James elloĝiĝis el la dogana domo. Nun li estis asistanto de kolonelo Snivin, kaj Snivin estis estranta la tutan militistaron de la vojevodujo.

— Kiu do vin estras? — demandis Krikov.

— Dume ni mem, kaj nun vi! — respondis doganisto Feoktistov.

Dum tiu somero Atanazio Petroviĉ per siaj «konfuzoj» donis al la fisko naŭcent tri mil rublojn da profito. En Moskvo oni ekmoviĝis, al Krikov venis rekompenco: posteno de tenisto de la doganejo. Ĝuste en la tago de sanktaj Kosmaso kaj Damiano1 la tolaĵlavistina filo, bestoĉasisto Atanaĉjo Krikov ricevis rangon de leŭtenanto de dogana gardistaro.

Nun sur fremdlandaj ŝipoj ĉiam pli malofte aŭdiĝadis tamburado kaj la vorto «konfuzo». Negocistoj iĝis multe pli singardaj — famo flugas kiel birdo. Pri la honesta leŭtenanto Krikov oni diradis ĉie — kaj en Dancigo, kaj en Stokholmo, kaj en Kopenhago. Diradis, ke li ne prenas ŝmirmonon, eĉ aŭdi pri ĝi ne deziras. Sed pro tio al Krikov iĝis ne pli, sed malpli bone.

Snivin skribis al Moskvo, ke via trolaŭdata lavistinfilo, plej eble, interkonsentis kun la ŝipistoj, kaj eĉ unu moneron por la fisko ne plu povas elskui.

Ofendita James skribadis al parencoj en la fremdlanda kvartalo Kukujo — eble, tio atingos tiun, kiun necesas.

La fremdlandaj ŝipistoj estis informitaj: faligi Krikov-on deziris kaj Snivin, kaj la estroj de la ŝipoj, komercantaj kun Rusio.

Kaj Krikov estis sola.



1. La 1-a (14-a novstile) de novembro.