4. La rudristo kaj la leŭtenanto

Kiam ili venis, la leŭtenanto jam sciis, ke okazis batiĝo sur la vetura vojo, ke multaj ŝarĝistoj estas arestitaj, kaj komencis la tutan aferon rudristo Rjabov Ivano filo de Sabateo.

— Ĉu mi komencis? — demandis Rjabov.

— Kaj ĉu vi la veron deziras? — per demando respondis la leŭtenanto. — Ĉu vi deziras, ke ŝipestro Urquhart estu kulpulo de ĉi afero? Verŝajne, li al la estroj per pura oro afablaĵon donis, Snivin pri li ne serĉordonos.

— Kial do al ili tia libereco ĉe ni estiĝis? — demandis Rjabov.

La leŭtenanto ĵetis al la rudristo rigardon deflanke, subridis kolere.

— Oni diras, ke la caro-patro en Moskvo el la germana kvartalo ne eliras, do jen ili liberiĝis. Tamen vi pri tio ne diru eĉ vorton! Kaj ankaŭ vi, junulo, ĉu vi aŭdas?

— Nenion tian mi, sinjoro, eĉ aŭdis.

Ili longe silentis. Poste Krikov plendis:

— Antaŭ nelonge kolonelo Snivin min preskaŭ batis. Piedfrapadis la plankon, kraĉadis-insultadis. Vi, diris, estis kaj restas sklavo, kaj nenian komprenon havas, kio estas alta gasto el fora lando. Atendu — la patro-caro venos, torturos vin, tiam vi hurlos, kiel hundo pri mortinto...

— Kaj vi, Atanazio Petroviĉ, lasu sen atento, — konsilis Rjabov. — Ĉiu sian propran aferon sur la tero plenumas, tiun, kiu al li estas destinita: unu la teron plugas kaj en la maro laboras, alia, estro, la ŝtatan trezoron priŝtelas. Malbone ni vivas! Sur la propra tero, sed kvazaŭ en fremda lando. Kiel tio fariĝis, ke angla fremdulo sur nia tero iradas kiel estro?

— Ne ni tion faris! — respondis Krikov.

— Ne ni tion faris, sed oni nin devigas obei la anglan fremdulon. Sed ni ne estas tiaj, ni ne iros tra la malantaŭa perono, kvankam ĝi estas pli oportuna. Ne tiaj ni estas, Atanazio Petroviĉ, homoj blankmaraj. Ni ne timos, ni ne estas arboj, kaj oni de ni baston por bastoŝuoj ne deŝiros!

Antaŭ la nokto venis fulmotondro, — tiu somero tuta estis riĉa je fulmotondroj, kun fortaj tondroj, kun tranĉantaj bluaj fulmoj, kun rapide kurantaj nigraj nuboj. Pluvo verŝiĝis subite, kiel torento, kontinua, kaj daŭris longe, jen ĉesante por mallonga tempo, jen denove laŭte tamburante sur tabula tegmento de la dogana domo. Iam ĝi iĝadis tute maldensa, faladis gute, sed poste ree surrompadis nubo, verŝiĝadis torentoj, bruadis tondro, fulmoj flugadis en obskuro, kaj Demĉjo krucosignadis sin kaj mallaŭte alvokadis sanktulojn.

Ili sidis sub tabula alero ĉe la loĝĉambro de Krikov triope — la rudristo, Krikov kaj Demĉjo, interŝanĝante vortojn nelaŭte, aŭskultadis la pluvon, rigardadis la ĉielon. Krikov demandis:

— Kie do vi la velboaton dronigis, rudristo?

— Al la Hundaj ŝtonoj ondoj ĵetis, sed tio jam ne estis velboato — nur disŝirita lignaĵo...

— Ĉu longe vi ĉiuj suferis?

— Sufiĉe...

Li subridis, rakontis, ke kiam ili komencis droni, remisto Semikov rememoris proverbon, kiel kaptita vulpo diris: «kvankam estas frue, sed necesas nokti»...

Krikov balancis la kapon, — jen, popolo, neniam ĝi malgajas!..

La rudristo interrompis, ruze strabante al Demĉjo:

— Demetrio nun sopiras, la vestaĵon bedaŭras, kiu dronis en la maro. Ĉion ni havis kiel konvenas — mortotukon kun kapuĉo, mortoĉemizon ĝis la kalkanoj, kronon por la kapo...

— Oĉjo! — timigite ekkriis Demĉjo. — Estas peko blasfemi!

La rudristo ekridis, ŝerce forpuŝis de si Demĉjon.

— Oĉjo, oĉjo, vi ripetas. Estas nenia blasfemo. Mi demandas — kiel ni nun mortos, kiam ni havas nek mortotukon, nek kapuĉon, nek mortoĉemizon, nek rozarion?

Krikov same ekridis.

— Ni faros! — diris Demĉjo. — Jen ni refortiĝos kaj ankoraŭ faros.

— Ĉu jam duan fojon? Ja fordrinki ĝin estus ne tiom peke. Kie oni tion aŭdis — dufoje mortveston fari? Tio, Demetrio, estas peko, kaj tre granda!

Demĉjo ne eltenis, alte ekridis.

Fulmo proksime flugis sur la ĉielo kaj glitis malsupren, rekte en la germanan Komercan korton. Tie ĝi batis. Tuj en krepusko per mallarĝa lango leviĝis fajro. Baldaŭ oni batis sonorilon, la incendio fortiĝis. Preter la doganejo ekrapidis rajdistoj kun alfiksitaj al la seloj lignaj siteloj, kun hokstangoj kaj hokoj en la manoj.

— Kiam la iliaj brulas, ili tuj veturas, — diris Krikov, — kaj antaŭ nelonge jen ĉe la rivereto Kurja domoj ekbrulis — neniu hundaĉo ekveturis por savi. Militistoj!

Rjabov leviĝis, reĝustigis sur si la kaftanon, levis la krurumojn de la botoj.

— Ĉu vi intencas iri ien? — per subite malleviĝinta voĉo demandis la leŭtenanto.

— Mi iros pro malgrandaj aferoj, Atanazio Petroviĉ! La nokto estas ne hela, la rajdistoj estas en la incendio.

Krikov same leviĝis.

— Mi sola iros! — diris Rjabov. — La ostoj ekdoloris, dum mi kuŝis ligita. Kaj ankaŭ vi kun mi ne iru, Demetrio, dormu bone...

La leŭtenanto akompanis Rjabov-on ĝis la palisaro, ordonis al la gardostaranto enlasi lin, kiam ajn li venos. Poste diris al Rjabov kvazaŭ pretere:

— Atentu, rudristo, ke Antipo ne faru ion... Malutilema viro li estas, insidema.

Rjabov silentis; en krepusko, sub malrapida pluvo, lia vizaĝo ŝajnis malgaja.

— Mi al li tro plaĉas, — daŭrigis Krikov, — riĉiĝis li, gadmanĝanto, la monujo plenas de oro, nun mi iĝis taŭga: iel-tiel leŭtenanto. Sed vi kiu estas? Kiu vi estas, por edziĝi al Taisja de Antipo? Ŝi estas la sola ĉe li...

La rudristo suspiris, viŝis la malsekan pro pluvo vizaĝon per la polmo. La pluvo densiĝis, ekfluis kun strioj, la gardostaranta soldato ĵetiĝis en la budon. La flamo en la Komerca korto estis brulanta ĉiam pli forte. Nun ĝiaj rebriloj ludis sur la malgaja, kruda pro vento vizaĝo de la leŭtenanto.

— En la tago de Jonaho la Evangeliisto1 vi pri kio kun ŝi parolis? — demandis la leŭtenanto.

— Pri la samo...

— Ĉu vi sen beno geedziĝos?

Rjabov ne respondis.

— Do bone! — kvazaŭ superregante sin, eldiris Krikov. — Por frenezulo eĉ maro estas flako, faru, kiel vi mem scias.

Li turniĝis kaj, larĝe paŝante sub pluvo, malaperis trans la palisaro.

— Atanazio Petroviĉ! — vokis lin Rjabov.

Sed la leŭtenanto ne respondis, kaj la rudristo, elektante pli malhelajn interstratojn, ekiris al sia domo, konstruita ankoraŭ de la avo. Por kio li ekiris — li ne sciis mem, simple lin ekportis la piedoj por adiaŭi antaŭ nekonata estonteco, saluti post kiam li eliĝis el morto, kaj eble, ankaŭ la fingroringon preni, kiu kuŝis en sekreta loko, en la subplanka tenejo...



1. La 8-an (malnovstile) de majo.