Donacu al mi diademon!
— La maldekstran flankon iomete mallevu, — diris Aglaja Petrovna. — Kaj ankoraŭ. Ne timu, mi vidos, mi havas akran okulon...
Barbara, starante sur eskalo, kun minaca vizaĝesprimo estis prepariĝanta enbati najlon, Henjo Ŝĉukina per du manoj estis tenanta la ŝanceliĝeman ŝtupetaron, Aglaja Petrovna estis donanta gvidajn direktivojn.
— Gardu vin, ne falaĉu, — diris ŝi. — Kaj vi flugos kvar etaĝojn.
— Por kio do mi sur la straton falaĉu, — respondis Barbara. — Mi falaĉos sur Henjon en nia persona loĝejo...
— Dekstren! — kriis Aglaja Petrovna.
— Ĉu bati?
— Jen tiel ĉi — precize.
Banjo frapis, elbatis el la najla ĉapelo fajreron kaj faligis kaj la najlon kaj la martelon. Somera tago, venta kaj varmega, brilis super Unĉansko. Kaj la larĝa, malrapida Unĉo estis videbla el ĉi tie, el la fenestro.
— Ege bela vidaĵo, — diris Barbara, kvazaŭ ŝi leviĝis sur la eskalon nur por kontempli tion, kion ŝi nomis «belego». — Vere ne eblas la okulojn deŝiri...
— Sed vi deŝiru, — petis Aglaja Petrovna. — Vi preskaŭ murdis Henjon.
— Tenu! — diris Henjo, donante la martelon.
Ĉe la dua provo deŝiriĝis nemalgranda peco de stukaĵo.
— Ia stulta martelo, — diris Barbara, — ĝin ne eblas preni firme!
Finfine la kurteno estis pendigita. Vagarŝako alportis du seĝojn — tio estis ilia donaco, de Luba kaj li. Kaj el la poŝo li elprenis paketon — farĉon por kneloj, — Barbara petis aĉeti survoje.
— Mi nun faros teon, — promesis Banjo, — kaj vi, Vagarŝaketo, elportu la eskalon sur la ŝtuparon.
Sed teon Sainjan rezignis, li hastis en sian malsanulejon. Li trinkis nur poteton da akvo el la krano. Aglaja, en blanka bluzo, glate kombita, brilante per la strabetaj okuloj, pririgardadis la unuĉambran loĝejon, en kiu iam loĝis Bogoslovskij. Malgrandaj fotaĵoj de Ksenia Nikolajevna kaj Sanjo pendis sur la samaj lokoj, kie ilin pendigis Nikolao Eŭgenjeviĉ. Kaj lia trinkpoto staris supre, sur la etaĝero, kvazaŭ eta monumento al la vivo, en kiu estis akumulita la havaĵo — la trinkpoto, kaj kulero, kaj kelkaj volumoj de libroj.
— Lichtenberg, — diris Henjo pri unu, — kaj multaj lokoj estas substrekitaj.
— Kio, ekzemple? — demandis Aglaja Petrovna.
Henjo voĉlegis:
— «Mi dezirus iam skribi historion de la homa senfeligejo. Mi opinias, ke malmultaj artoj en la mondo tiom frue atingis plenan perfektecon, kiel ĝuste tiu ĉi, kaj neniu el ili estas tiom disvastiĝinta».
Barbara dismetis sur la laktolo tasojn kaj rigardis, kiel tio aspektas. Aspektis konvinke, «kiel ĉe homoj». Kaj la tasoj, kaj la sukerujo, kaj keksoj en profunda telero kun rompita rando.
— Kruelaj kaj maljustaj vortoj, — diris Aglaja Petrovna. — Mi neniam komprenis, kial Kantio tiel aprezis vian Lichtenberg-on...
— Sed ĉu historio de la homa senfeligejo ne ekzistas reale? — demandis Barbara. — Ĉu en la mondo loĝas nur leporetoj?
Aglaja Petrovna ne respondis. Henjo plu estis foliumanta la «Aforismojn». Estis aŭdeble, kiel sur Unĉo fajfetadis trenŝipoj, kiel peze kaj longe muĝis la komforta pasaĝera «Proleto», eksa «Siegfried».
— Mi povas fari ankaŭ panrostaĵojn, — proponis Barbara. — En verkoj de Galsworthy oni ĉiam trinkas teon kun panrostaĵoj — ĉu necesas aŭ ne necesas. Kaj ni derompados pecetojn de panrostaĵoj per longaj blankaj fingroj, — tiuj, kiuj havas longajn. Ĉu vi deziras, damoj?
Sed la «damoj» ne deziris.
— «Kiam homojn oni komencos instrui ne pri tio, kion ili devas pensi, sed pri tio, kiel ili devas pensi, tiam malaperos ĉiuj miskomprenoj», — ree voĉlegis Henjo kaj ĵetis demandan rigardon al Aglaja Petrovna, sed tiu ankaŭ nun nenion respondis, sed nur ŝultrolevis.
— Ĉu ankaŭ tio al vi ne plaĉas?
— Estas malsimple, — diris Aglaja Petrovna, — tiu «kiel» mem estas rezulto de «kio». Por ni tiaj artifikoj ne konvenas.
— Nu, kaj tio, kion diras Vlaĉjo pri substituo de potenco de aŭtoritato per aŭtoritato de potenco, — jam iomete incitiĝante kaj penante reteni la incitiĝon, demandis Barbara, — kion vi diros pri tio? Ĉu tio same estas artifiko?
Ŝi verŝis teon en tasojn kaj alŝovis al Aglaja Petrovna la sukerujon.
— Ekzistas periodoj, kiam la potenco ankoraŭ ne ricevis aŭtoritaton, — diris Aglaja. — En tiuj periodoj ni devas kalkuli kun neceso de aŭtoritato de la potenco. Kaj ajna koketado en tiu tereno...
— Sed via nevo diris ne pri koketado, sed pri kritiko kaj donis kiel ekzemplon la konatan de vi Eŭgeĉjeton Stepanov-on. Se tia ekzemplero posedas potencon, — kion fari tiam?..
— Cetere, kaj kie estas Eŭgeno Rodionoviĉ? — demandis Henjo, por per io interrompi la malfacilan konversacion. — Ĉu li ricevis ian nomumon?
Barbara respondis, ke li tutsimple forveturis. Prenis ĉiujn siajn dokumentojn, kun neniu disputis, al neniu kaj pri nenio obĵetis, ĉiujn adiaŭis kaj forveturis «aranĝi sian vivon ekde la komenco». Eĉ Ustimenkon li adiaŭis tre karese, li venis ĉi tien, penis interkisiĝi.
— Kaj al Teodoro Teodoroviĉ li telefonis, — diris Henjo. — Kaj same iel tre strange. Li petis ne memori malbonon, agnoskis sin plene malprava, Teodoro Teodoroviĉ eĉ afliktiĝis. Al li ja ĉiam ŝajnas, ke li en io ne pravas. Aŭ estis bruska, aŭ ne komprenis ĝisfine...
— Ni forlasu lin, — interrompis Barbara. — Ni prefere pri nia loĝejo parolu. Mi faras neston, kaj tio kostas al mi sangon kaj ŝviton. Se estus tia libro — kiel fari neston kontraŭ negranda mono...
— Mi same nenion scipovas, — diris Henjo. — Ĉe ni ĉion faras Teodoro Teodoroviĉ. Li iras, aĉetas kaj diras — metu ĉi tien. Ni metas — kaj estas bele. Al mi ĉiam plaĉas, se li decidas.
— Sed la mia asertas, ke lia afero estas foriri al ĉasado kun ŝtonĵetilo kaj lanco, — rozkoloriĝante pro tio, ke senintence elsaltis la vorto «mia», diris Banjo. — Kaj ankoraŭ diras, ke la kaverno kaj la fajro en la kaverno lin ne koncernas...
— Permesu, — subite miris Aglaja Petrovna, — sed kiel vi? Ĉu vi foriris el la laboro?
Ŝia voĉo sonis severe.
— Dume, — tute ruĝiĝinte kaj ekhastinte respondis Barbara. — Por nelonge. Koncize dirante — provizore. La afero estas en tio, ke al li nun necesas prizorgo, kaj ne estas facila almenaŭ tio, ke li manĝu. Se al la homo oni jam dufoje transfuzis sangon...
— Sed ne vi ja ransfuzis?
Iliaj okuloj subite renkontiĝis. Henjo, sentante ĝenon, prenis la bolkruĉon kaj eliris en la kuirĉambron.
— Jes, ne mi, — diris Barbara. — Sed por mi pli necesas esti nun ĉe li, ol en ajna ekspedicio, — sentante, kiel ekfrapis sango en ŝiaj tempioj, prononcis Barbara. — Mi ne scias, ĉu li bezonas tion, sed por mi tio estas la plej grava. Kaj mi estu dum ioma tempo edzino, Aglaja Petrovna, nur edzino, pro tio la sovetia geologio nenion perdos. Vi malaprobas, sed, bonvolu, mi tre petas...
Ŝia malsupra lipo tremeris kaj iomete elŝoviĝis, sed ŝi mordis ĝin per la egalaj dentoj, forturniĝis kaj rigardis en la fenestron, ĝis kiam Aglaja aliris al ŝi kaj metis la manon sur ŝian ŝultron.
— Lasu, — diris ŝi, — pardonu min, Banjeto. Mi ne deziris vin ofendi. Sed la afero estas en tio, ke...
— Jes, jes, en tio, — flustre, por ke ne aŭdu Henjo, rapide kaj arde ekparolis Barbara, — tio estas prava, ke virino devas labori, kaj en libroj mi legas pri tio, kaj en teatroj pri tio spektas, sed, ho dio, almenaŭ iomete jen tiele, kiel mi nun, post tiu vivo, kiu... milito... kaj ĉio tia cetera, Aglaja Petrovna, ja iomete bezonas homo...
— Bezonas. Sed poste homo kutimiĝas kaj degradiĝas, poste homo surmetas negliĝon kaj naskas infanojn, kaj jam poste...
— Nu, kaj surmetas negliĝon, nu kaj naskas infanojn? — levinte la kapon kaj serĉante per rigardo la okulojn de Aglaja, ekkriis Barbara. — Nu, kaj kio? Vi povas pensi pri mi kiel ajn, sed negliĝon mi por mi aĉetos.
Aglaja Petrovna subridis kaj glatumis ŝian kapon.
— Stultulino, — diris ŝi. — Ne ĵetiĝu al mi. Fojfoje mi eĉ mem pri mi koleras: por kio mi prononcas kutimajn vortojn? Sed estas ja tre mirinde — vi, kaj subite...
— Kio — subite? Ĉu vi ne sciis, ke dum la tuta vivo, jes, jes, dum la tuta vivo mi tiajn tagojn atendis. Kaj ĝisatendis. Ĉu filistreco? Ĉu lampŝirmilo super la tablo? Sed se mi ĉiam al ĉiuj lampŝirmiloj en la mondo enviis, eĉ al la plej aĉaj, tiam kiel? Tiam mi estas el ĉie forpelenda? Jen, ekzemple, mi al li ŝuojn aĉetis, diablo ilin prenu, kvardek kvina numero, ĉu montri?
— Ne, — diris Aglaja, — mi al viaj vortoj kredas...
Kaj, altirinte al si Barbara-n, ŝi kun kareso kisis ŝin al ambaŭ puncaj vangoj, foje kaj ankoraŭ foje.
— Kial vi? — miregis tiu.
— Ja nenial. Ĉu bone estas al vi?
— Ĉu en la senco — kiel edzino de Vladimiro Atanazijeviĉ?
— Certe.
— Bone, certe, sed treege maltrankvile. Li foriris, venis, ree foriris, telefonis, ke ne venos — necesas iun «eltiri», subite venis, eksidis frapi sur la tajpilo siajn observojn pri si, poste «retajpu por mi», poste «vi ne tiel tajpas», poste «redaktu al mi», poste «kiu bezonas tiajn belaĵojn, ĉu vi al mi ankoraŭ naturajn fenomenojn priskribos», poste «vi ne kredos, kiel mi al mi mem tedis kun mia demenco», ja li opinias, ke li havas demencon...
— Ĉio ĉio ĉi pro la surradiado?
— Ĉu mi komprenas? Simple, se homo pririgardas sin mem per mikroskopo kaj ĉe tio operacias, kuracas, instruas aliajn, estras...
— Do, malfacile?
— Bonege. Sed en milito, kiel en milito.
Ŝi subite ekridis, retroklininte la kapon, kaj svingis la manojn.
— Kial vi? — infektiĝante per la gajo de Barbara, demandis Aglaja.
— Mi al li diris: esti via edzino — tio estas en aeralarmo sen fino travivi la vivon...
— Kiel?
— Jen tiel: dum dekses tagoj, sen fino, pendadis super ni iliaj bombaviadiloj. Tio estis kiam ankoraŭ ili havis plenan dominadon en la aero. Ni metas vojon, kaj ili ĵetadas. La noktoj estas blankaj, ĉiam estas hele, por ili tio estas kvazaŭ promeno, sed kien ni kaŝiĝu? Jen hodiaŭ nokte, en dormo, li kriis: «Kudru la haŭton, tuj kudru la haŭton!» Kaj veki lin ne eblas. Li kiam jam ekdormas, mi timas moviĝi. Lia dormo ja estas «tranĉita al etaj pecoj», — farinte enigman vizaĝon, mallaŭte rakontis Barbara. — «Al etaj!»
Aglaja ektimis:
— Kiel tio — al etaj?
— Nu, al mallongaj. Tiel li klarigas. La radiado. Kaj dormigilojn li ĉesis uzi, ĉar ili «rompas klarecon de la bildo».
— Kompatinda vi knabino!
— Mi ne estas kompatinda. Mi estas la plej feliĉa, — eĉ severe diris Barbara. — En la tuta mondo la plej feliĉa. Jen vi riproĉis min, ke mi ne laboras. Formale mi ne laboras. Sed se juĝi laŭ konscienco, eble mi la unuan fojon en la vivo faras aferon — helpas al li.
— En kio?
— En tio, ke mi ĉiujn liajn stultajn notojn ordigis. Li metas daton kaj sur paperpeco skribas. Kaj mi la pecojn el la malsanulejo alportis kaj distingis eĉ tion, kion li mem ne komprenas. Tridek ses paĝoj jam rezultis — ekde la unua surradiado. Kaj estas bildo, plena bildo, ĉu vi ne kredas?
Ŝi ĵetiĝis al la tablo, kiu nomiĝis skriba, kvankam estis simple kuireja, kaj metis antaŭ Aglaja Petrovna paperujon. La etaj manoj de Barbara malligis la rubandetojn, ŝi gardeme turnis la unuan paĝon kaj voĉlegis:
— «Al Barbara Rodionovna Stepanova kun profunda estimo dediĉas la aŭtoro».
— Ĉu pli originale li ne povis skribi dediĉon? — demandis Aglaja.
— Tion ne mi skribis, sed mi.
— Kaj kio estas tio? — demandis Aglaja.
— Tio estas desegnaĵo, — iomete konfuziĝis Banjo. — Simple, mi stultumis.
— Koro, trapikita per sago, — diris Aglaja. — Sur scienca laboraĵo...
— Li ne atentis. Ĝenerale, li diris, ke ĉio ĉi estas senvalora galimatio. Li diras — la laboraĵo estos maksimume je du paĝoj. La cetero, li diras, estas stultaĵo. Sed mi ja scias, ke ne stultaĵo. Kaj laŭ lia nazo mi vidas — montras falsan modestecon Vladimiro Atanazijeviĉ...
Venis de ĉiuj forgesita Henjo, alportis la jam antaŭlonge bolintan bolkruĉon. Ŝi havis hodiaŭ liberan tagon, kaj Teodoro Teodoroviĉ forveturis por konsilado en Gridnevon, kaj ŝi ne sciis, kien movi sin. Kaj estis varmege, malgaje, sed ĉi tie, apud Barbara, estis iel mirinde komforte.
— Ĉu vi venos adiaŭi? — demandis Aglaja Petrovna, forirante.
— Certe, — respondis Banjo. — Kioma vagono?
— Rodiono Metodjeviĉ iris por biletoj, ni ankoraŭ telefonos...
Kiam la pordo post Aglaja Petrovna fermiĝis, Barbara deklaris, ke ŝi komencas kuiradon, kaj ŝi kune kun Henjo ekkuiris por Ustimenko pastokazeajn bulojn. Barbara faradis tiun bagatelan laboron tiel, kvazaŭ ŝi estis plenumanta ian misteran riton, klarigante al Henjo siajn komplikitajn manipulojn per tio, ke Ustimenko tute nenion manĝas kaj ŝi devas «terure ruzi», por venki lian abomenon al manĝaĵo.
Ŝi parolis pri li, kiel patrino pri longe atendita unua infano, kaj, kuirante la senruzan dietan kuiraĵon, ŝi rigardis samtempe en tri kuirlibrojn, ricevitajn en la biblioteko de Zosja Ŝtub. Recepto de buljono estis ĉerpita el la fama libro «Almanako de gastronomoj», verkita de eksa ĉefkelnero de la kortego de lia duka moŝto Maksimiliano von Leuchtenberg, kaj dum Barbara turmentiĝis kun panumado de legomoj-radikoj, Henjo voĉlegadis kun patoso enigmajn vortojn pri supo de Persigny: «Prenu ses kuiritajn kaj premitajn oksajn palatojn, surverŝu per saŭterno kaj helpe de virkokaj renoj kaj kankraj koloj sur gaskona ŝmalco...»
— Mi faras al li knelojn tre malgrandajn el farĉo kaj nepre la farĉon ankoraŭfoje muelas, — estis diranta Barbara, — kaj li, kvankam nemulte, sed manĝas...
— Kaj supon hindan Bombajo kun testuda buljono kaj testudan supon en maniero de Londonderry — ĉu vi ne deziras? — miregis Henjo. — Tamen, Banjo, testuda buljono...
Poste Barbara bakis kelkajn krespojn, farĉis ilin per kazeo kaj primetis la tablon.
— Verŝajne, mi similas al diablo? — demandis ŝi antaŭ spegulo. — Estas terure, kion faras kun homo kuirejo.
Henjo korektis al Barbara la tiel nomatan hararanĝon. Kaj Barbara elmetis sur ŝian frunton buklon kaj eĉ malsekigis per la salivkovrita fingro.
— Mi bedaŭras, ke Teodoro Teodoroviĉ forveturis, — diris ŝi, — alie li venus al ni tagmanĝi. Vazaro estas — teleroj, tranĉiloj, forkoj. Ĉio estas deca. Mia vodko estas kun maceritaj citronŝeloj — ni ebriiĝos, kiel ursoj...
— Ĉu vi drinkas? — demandis Henjo.
— Dependas de humoro. Kaj kio?
— Ne similas.
— Vi min ankoraŭ malmulte konas.
Ĉe Henjo fariĝis timigita vizaĝo.
— Iam mi revas ebriegiĝi kiel plandumo, kiel diras ŝuistoj.
— Sed ĉu vi ebriiĝadis?
— Tio dependas, — multsignife eldiris Barbara. — El kiu vidpunkto...
Ŝi ĵetis rigardon al la horloĝo. Tempas jam por li veni. Aŭ telefoni. Ja eblas telefoni, se vi malfruiĝas. Tamen, li ankoraŭ ne malfruis. Sed la afero iris al tio. Li tute povis malfrui. Ĉiuokaze la afero evidente iris al tio, ke li malfruos.
— Ĉu Teodoro Teodoroviĉ ofte malfruas? — demandis ŝi kvazaŭ senintence.
— Neniam. Kaj se li malfruiĝas, tiam li telefonas.
«Aĥ, telefonas! — pensis Barbara. — Certe, telefonas. Li havas junan edzinon. Kaj la mia edziĝis al maljunulino. Kaj ŝi por li estas ĝena. Jam ĝena. Ŝi, kiu forlasis laboron kaj fordonis sin al la kuirejo! Ho dio, kian galimation mi pensas. Kial mi arogas pensi tiajn malnoblajn banalaĵojn. Kia fiaĵo!»
— Ĉu vi ĵaluzas vian Teodoron Teodoroviĉ-on? — demandis Barbara.
— Certe! — simple kaj rapide respondis Henjo.
— Jen kio, ĉu vi scias kio, — diris Barbara, — ni kreskigu la harojn. Por vi tiel ĉi estas tre bele, knabeske, sed al mi ŝajnas, ke kun harligoj al ni estos same nemalbone. Ĉu vi konsentas?
Li ne venadis. Ankoraŭ ses minutoj restis ĝis la komenco de malfruo. Sed ne diru, ke vi venos je la kvara, se vi ne povas. Ja oni vin atendas. Kaj la kneloj disfalos — tio al ĉiu estas komprenebla. Ne dirante pri la krespoj.
Henjo ion longe balbutadis pri longaj haroj. Barbara, ne aŭskultante, kapjesadis. Restis ankoraŭ du minutoj. Kaj tiam telefonis Ŝĉukin. Tiu Ŝĉukin mem, kiu devis reveni vespere, aŭ morgaŭ, aŭ eĉ morgaŭ vespere. Kaj Henjo kiel freneza ĵetiĝis malsupren — li laciĝis kaj atendas ŝin hejme. En Gridnevo li kaj Neĉitajlo urĝe operaciis, kaj estas terure varmege...
La pordo kun tinto frapfermiĝis.
Barbara ekrigardis en la fenestron, pendiĝinte, kompatante sin, ke jen ŝi falos kaj frakasiĝos, kaj tiam li scios, kiel malfruiĝi. Kaj ŝi rigardis ĝis tiam, kiam li tiris ŝin je la maleolo. Tiris ĝuste en tiu momento, kiam ŝi estis imaganta, kiel ŝi kuŝos tuta kripligita sur zinkita tablo en kadavrejo.
— Saluton, — diris li al ŝi.
— Bonan tagon, — respondis ŝi sufiĉe malvarme, kvazaŭ el la transmondo.
— Kial vi? — demandis li, irante lavi sin. — Ĉu pro varmego?
— Ne, — malamante sin, diris Barbara, — simple mi terure timas, ne, mi timiĝas, ke nenio el tio estis kaj ke vi ne plu venos.
Ŝi aliris lin. Sur lia larĝa nuda dorso ruliĝis akvaj gutoj. Barbara alpremiĝis al li per la vango. El la krano kun siblado estis batanta akvostrio, li, snufante, estis lavanta la kolon. Kaj, probable, nenion aŭdis. Nenion el tiuj mizeraj vortoj, kiujn ŝi diris. Sed kiel ŝi al li alpremiĝis, li eksentis, turniĝis kaj, malseka, grandega, malvarma, brakumis ŝin per siaj manegoj.
— La maljunulo venis hejmen, — diris li. — Kaj oni renkontas lin per malĝoja mieno. Sed venis ne simpla maljunulo, sed ora maljunulo, kvankam lama maljunulo. Venis la senpreza maljunulo. Tiu maljunulo hodiaŭ el la ministerio dek ses kuracistojn por sia regiono elprenis — jen kia estas tiu maljunulaĉo...
Barbara rigardis al li demalsupre supren, kiel ĉiam, kiel tiam, kiam ili estis tute junaj. Katidoj. Hundidoj.
— Nu, kial vi rigardas? — demandis li. — Ĉu vi ne kredas? Dek ses! Dek ses aglojn kaj aglinojn — eskulapidojn.
— Viŝu vin, vi malvarmumos, — petis ŝi. — Vi estas terure malvarma supre.
— Sed ankoraŭ iomete varma interne, — diris Ustimenko. — La vivo varmis en li apenaŭ rimarkeble, — aŭdis ŝi jam en la kuirĉambro.
Kaj aŭdis, kiel li iras post ŝi, susurante per la pantofloj. Tian ili havis moron — antaŭ ĉio li rakontadis al ŝi sian pasintan tagon. Kaj ne nur fanfaronadis, sed ankaŭ dubadis. Ĉefe dubadis kaj fojfoje eĉ insultadis sin. Ekzemple, hodiaŭ li rakontis al Barbara, ke li kaptis sin ĉe elementa impertinentaĵo. Post operacioj li, evidentiĝas, jam delonge ne dankas sian kirurgian flegistinon. Dekutimiĝis, vidu! Enprofundiĝis en esploradon de la propra organismo! Unuvorte, li devis diri al Eŭgenjo tutan paroladon pri tiu temo. Kaj al Nora aparte. Li devis danki ilin kune. Kaj pardonpeti.
— Ĉu vi aŭskultas? — demandis ŝi.
Barbara estis filtranta buljonon. Kaj insultanta sin, ke ŝi ree ne metis cepan ŝelon — tio donus al la buljono «apetitan orecan koloron», kiel estis skribite en respektiva gvidlibro.
Poste, paŝante malantaŭ ŝia dorso, li rakontis, ke finfine en la vestiblo de la onkologio sur la muro, tie, kie estis pafanta Postnikov, estis pendigita lia portreto. Fotaĵon oni sukcesis pligrandigi sufiĉe arte. En rulseĝo oni alveturigis Platonon Zemskov-on, kaj li rakontis, kiel okazis la afero. Brankardistinoj kaj flegistinoj, certe, ploris.
— Ĉu vi longe sorĉados kun via supo? — subite koleriĝis li.
— Mi finas, — respondis Barbara.
Kio koncernas la maljunulinon Volovik, do li tute ne povos bone kunlabori kun ŝi. Ŝi ree montris sin en tuta sia belo.
Ustimenko rakontadis, Barbara aŭskultadis. Kaj sur ŝia vizaĝo Vladimiro Atanazijeviĉ legadis la samajn emociojn, kiujn sentis li, sed kiujn li kaŝadis: embarason, indignon, abomenantan miron. Kiel li povis vivi sen ŝi, kreteno?
— Do faru al Volovik riproĉon! — ekkriis Barbara.
— Farite, — respondis li, kun kompatinda abomeno rigardante en la teleron da supo. — Sed ŝi fajfas. Ŝi scias, ke mi ŝin ne elpelos...
— Elpeli ŝin ne eblas, certe, sed la indiferenteco, pri kiu vi rakontis, ĉu vi memoras, kiam oni telefonis al ŝi kaj ŝi respondis...
Ustimenko ne memoris. Sed ŝi memoris. Li nun palpebrumis kaj aŭskultis.
— Demenco, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Elfalas ĉio el la kapo, eblas plori. Mi forgesas...
Li ekregis sin kaj komencis gluti la buljonon.
— Ĉu tolereble? — timeme demandis ŝi.
— Nektaro, — penante esprimi sur la vizaĝo beatecon, respondis li. — Mi neniam manĝis ion similan. Kiel tio nomiĝas en la literaturo?
— Garbure anglaise Brunoise, — per voĉo de unua lernantino, spertinta en sufloroj, prononcis Barbara. — Sed al tio ankoraŭ necesas potage pot-au-feu, sed...
— Potage pot-au-feu — tio estas tro, — diris Ustimenko. — La maljunulo ne komprenas tiajn nuancojn. Sed garbure anglaise Brunoise — tio estas laŭ nia maniero, simpla...
Lian voĉon interkaptis spasmo, sed li eltenis, ne kuris for de la tablo.
— Ne gravas, ne atentu, — petis li, interkaptinte ŝian maltrankvilan rigardon. — La afero statas normale, Barbeto: la homaro manĝas, sed mi nutras min. Tamen tio pasos.
— Kun la dua plado vi sukcesos pli facile, — promesis Barbara. — Pastokazeajn bulojn eblas simple gluti, ne maĉante. Ĉu vi scias, kiel ansero...
— Mi ne deziras, kiel ansero, — grumblis li, — mi ne estu ansero... Kiom da ili mi devas manĝi?
Sed tiam, kontraŭ la atendo, la afero ekiris bonege.
— Ĉu ne abomene? — mallaŭte demandis Barbara, observante lin.
— Ĉu vi scias — ne! — diris li, mem mirante. — Ĝuste tiujn aĵojn, probable, al ni, surradiatoj, necesas donadi, sed tute ne viandon...
— Sed Teodoro Teodoroviĉ...
— Se vi al mi kontraŭdiros, mi vin starigos en angulon, — diris Ustimenko. — Oni surradias min, sed ne Ŝĉukin-on.
— Kiam estas la fino? — demandis ŝi.
— Ja hodiaŭ. Adiaŭ kun saluto.
— Ĉu je dio?
— Mi ĵuras. Tralaboris la maljunulo sian laboron.
Li ekstaris de la tablo, ŝajniginte, ke li ne rimarkis la krespojn, kaj ekfumis cigaredon. Barbara verŝis al li teon.
— Hodiaŭ mi iris en la policon al kamarado Lubeznov mem, — diris ŝi. — Li ne registras mian loĝadon. Li akceptis ĝentile, sed deklaris, ke ne povas formale min registri. Mi ne premas al vi, kamarado Ustimenko, sed al mi estis aludite, ke en nia urbo via malĉasta vivmaniero ne povas esti subtenita de ajnaj organizaĵoj. «Divorcon necesas aranĝi», — jen kiel diris kamarado Lubeznov.
— Sed se Vera Nikolajevna rifuzas?
— Tiam mi registriĝos ĉe la paĉjo kaj loĝos ĉe vi kiel konkubino. Kaj vi donacos al mi diademon kaj kolieron. Kaj perlojn. Kaj ankoraŭ... kiel tio nomiĝas...
— Ĉu ŝtofpecon? — demandis li.
— Ermenon, jen kion, — diris ŝi. — Kaj kuŝiĝu, alie ree konfuziĝos la bildo. Vi devas kuŝi.
Ustimenko obeeme kuŝiĝis sur la sofon.
— La bildo konfuziĝas precipe pro vi, — kun rapida subrido diris li. — Kaj vi tion bonege scias.
— Ne pro mia kulpo, — respondis ŝi, forprenante de sur la tablo la manĝilaron. — Do kiel pri diademo? Ĉu vi aĉetos?
— Kaj kiom ili kostas hodiaŭ?
— Ili kostas monon, — respondis Barbara el la antaŭĉambro.
— Prenu el la poŝo, mi salajron ricevis...
Ŝi revenis — alportis al li akvon kun sodo. Li estis kuŝanta, levinte la piedojn sur la sofan flankan apogilon, fumanta per cigaredo, faradis ringojn, pensis.
— Hodiaŭ mi mem estas milionulino, — diris Barbara. — Al mi oni elpagis monon post la maldungiĝo. Mi aĉetis por vi ŝuojn. Kaj post kiam ni adiaŭos la niajn, ni iros en restoracion kaj konfuzos la bildon. Mi havas humoron por diboĉo.
— Sed se al mi estas malpermesite?
— Vi notos en via plurvoluma fundamenta kaj scienca laboraĵo, ke alkoholo faras tiajn kaj tiajn detruajn kaj neinversigeblajn efikojn en la organismo de surradiito. Tamen, vi trinkos mineralakvon...
En antaŭtuketo, kun kuireja viŝtuko sur la ŝultro, ŝi eksidis apud liaj piedoj.
— Ĉu tio estas vero?
— Vero, — diris li trankvile, sciante, kion ĝuste ŝi demandas.
Certe, tio estis vero. Pura kaj simpla vero. Sola, kiel ĉia vero.
— Homo iradis, iradis kaj venis hejmen, — nelaŭte diris Barbara. — Kaj jen lia hejmo.
— Ilia hejmo! — korektis Ustimenko.
— Lia, — obstine ne konsentis Barbara. — «Ili» ne plu ekzistas. Estas io unueca. Ĉu estis vi aŭ Vagarŝako, kiu rakontis pri komuna sangocirkulado ĉe iaj ĝemeloj? Aperas komuna sangocirkulado, tiam tio estas familio. Sed se ne, tiam tio estas surogato. Kunvivado — eĉ se ĝis la tombo. Kuna mastrumado. Malgranda, sed sana kolektivo, kie konserviĝas plena individueco de ĉiu individuo. Sed necesas komuna sangocirkulado. Nu, kial vi faras viajn ringojn, kiam oni kun vi parolas? Ĉu vi ne konsentas?
— Sed kio pri libero de geedzoj?
— Ĉu vi, mia leporeto, ankoraŭ ne satiĝis per tiu libero?
Ustimenko ridetis.
— Ĉiu havas sian rondon de interesoj, ĉu tiel? — demandis ŝi. — Sed se mi deziras eniri ĝuste en vian rondon de interesoj kaj por mi ne estas aliaj interesoj, krom la viaj? Ĉu tiam mi ĉesas esti individuo? Ĉu vi same pensas, kiel Aglaja Petrovna?
— Kaj ĉu vi kun ŝi jam sukcesis kvereli?
Ŝi ne respondis. Ustimenko altiris ŝin al si je la manoj kaj kisis la polmojn — unu, poste la alian. Ŝi morne rigardis flanken.
— Ne paŭtu! — ordonis li. — Ĉu vi aŭdas, Barbeto?
— Por mi pli interesa estas via afero, ol tuta mia vivo, — diris ŝi. — Ĉu tio estas puninda? Mi deziras esti utila al via afero, ĉar ĝi estas via. Mi devas helpi al vi, ĉar mi komprenas tion, kion vi bezonas, nemezureble pli ĝuste, ol ĉiuj homoj, kun kiuj vi laboras. Kaj mi ne bezonas liberon disde vi. Libero necesas, kiam homoj ĝenas unu la alian, kiam ili ne plene interkomprenas, kiam ili laciĝas unu de la alia. Ĉu vi silentas?
— Mi silentas, — respondis li.
— Ĉu vi ne konsentas?
— Bone vi elpaŝas, — diris Ustimenko. — Laŭ tezoj. Brave. Kaj ĉu longe vi pri tio pensis?
— Dum nur iaj dek jaroj.
— Sed ni ja nenion sciis unu pri la alia.
— Vi ne sciis, sed mi sciis sufiĉe multe. Eĉ kiel pasis ĉi tie viaj unuaj du operacioj. Ne menciante pri ĉio cetera.
— Ĝenerale, al ni fortunis.
— Dormu, — petis ŝi. — Vi ne rajtas rompi la tagordon. La fenestro estas malfermita, dormu, enspirante oksigenon.
— Tiajn aferojn mi fojfoje sonĝis, — diris Ustimenko. — Kvazaŭ vi vere estas kaj vagas proksime. Sufiĉas nur etendi la manon.
— Kial do vi ne etendis?
— Mi estas stulta maljunulo, — plendis li. — Kaj ankaŭ kun ambicio. Malfacila, neeltenebla en komunloĝado maljunulaĉo.
— Kapricema, — diris Barbara.
— Grumblema.
— Nekredeble teda.
— Kaj ankaŭ teda...
Li oscedis. Ree okazis miraklo — tuj sur lin falos dormo. Mallonga — ne pli ol horo, sed dormo, vera dormo. Nun li enfalos tien, ĉi-minute, rigardu, homoj, tio estas ridinda, al tio ne eblas kredi, sed mi ekdormas...
— Vidu, — diris ŝi, kiam li vekiĝis, — jen tiel.
— Mi vidas, — respondis Ustimenko. — Ĉu vi kronometris?
— Horo kaj dudek minutoj.
— Ŝanĝiĝas la tuta koncepto, — per ankoraŭ dormema voĉo prononcis li. — Kaj en noktoj mi dormas tamen po tri-kvar horoj...
Ŝi alportis al li tason kun teo. Li glutis kaj ĵetis kulpan rigardon al Barbara.
— Ja vi ne kulpas, ke gustaj sensaĵoj ne revenas, — diris ŝi. — Tio estas ne tiom simpla. Sed vi tamen glutu, trinki necesas kiel eble plej multe. Kaj vestiĝu — ili telefonis, vagono numero sep.
Ustimenko morniĝis.
— Do, ili nepre veturos?
— Vi ja scias, la paĉjo obeas ŝin en ĉio. Se ŝi diris, ke necesas veturi, sekve — ili veturos. Kaj vian onklinon superobstini ne eblas. Mi jam hodiaŭ penis al ŝi diri ĉion, kion ni pensas... Ne, vi iros en la novaj ŝuoj...
— Mi malamas novajn ŝuojn, — suspiris li.
— Nenion eblas fari... Kaj mi surmetos la buntan kostumeton, ĉu bone?
La kravaton ŝi nodis al li laŭ ĉiuj reguloj de modo. Kaj la jako sur li estis nova — griza kun brilo, bonakirita de Barbara en bazaro. Samtie estis aĉetita ankaŭ aparta individua pantalono, multe pli hela ol la jako kaj ial vila, sed Banjo diris, ke «nun oni tiel portas», kaj Vladimiro Atanazijeviĉ obeis. Oni portas, kaj diablo kun ĝi, kun la individua pantalono.
— Kial individua? — nur interesiĝis li.
Tion neniu sciis.
— Ĉiuokaze, vi nun aspektas homo, — diris Barbara, — dum antaŭe en vi estis io simila al invalido el drinkejo, kiu kriaĉas — «freĉjoj, treŭmato!»
Kaj ŝi ankoraŭfoje reĝustigis la kravaton.
— Kaj kiel mi?
Kaj ŝi iomete deiris de li en la profundon de la ĉambro, por ke li vidu ŝin tutan — kaj la ŝuojn, kaj la saketon, kaj la hararanĝon. Kaj la ŝtrumpojn, certe, frenezprezajn ŝtrumpojn. Same en la bazaro, kaj ĉe tio kun vortoj: «Nur por vi, fraŭlino, kalkulante viajn neforgeseblajn rigardojn».
— Ĉu bonege? — demandis ŝi.
— Kolose! — respondis Ustimenko.
— Organdio! — diris Barbara, montrante la kolumon, videblan iomete super la ĵaketo. — Ĉu vi rimarkis?
— Certe! Vera organdio. Ne ia falsaĵo. Ja tiu organdio estas el ĉiuj organdioj plej organdia.
— Ĉu vi ridas?
— Tute ne, — diris Ustimenko. — Neniom. Kia povas esti rido. Tio ja estas organdio.
Barbara rigardis al li suspekteme. Ili staris malproksime unu de la alia kaj silentis — ree ilin kaptis la kutima nun sento — ke ĉio ĉi ne povas esti. Ilin ambaŭ.
— Ne, povas! — diris Barbara firme.
— Ĝi — estas! — same respondis Ustimenko. — Jen domo, tegmento, fenestro, pordo. Ni ĝisvivis. Ĉu ridinde?
— Komuna sangocirkulado, — diris Barbara. — Jene, kamarado Ustimenko.
Aglaja Petrovna kaj la admiralo staris ĉe la vagono, kiam ili alveturis. La vagonaro estis varmega, kvazaŭ elŝiriĝis el flamo, kaj la nokto estis sufoka, kun blankaj sentondraj fulmoj, aŭ briloj, pasera, kiel esprimiĝis Rodiono Metodjeviĉ. Ustimenko prenis la onklinon ĉe la brako, kondukis laŭlonge de la vagonoj, sub malfermitaj fenestroj, en kiujn rigardis subpremitaj de sufokeco pasaĝeroj.
— Niaj najbaroj en la kupeo plendas, ke ĉie mankas aero, — diris Aglaja Petrovna, — diras — ili tute elturmentiĝis.
Ustimenko petis:
— Onklino, mi petas, lasu, ne veturu.
Ŝi malpacience tiris la ŝultron.
— Kiajn vortojn vi bezonas? — demandis li. — Kiel mi vin konvinku?
— Min ne eblas konvinki, — diris ŝi. — Mi jam delonge estas konvinkita pri mia praveco, sed ne pri via. Ni forlasu tiun temon.
— Onklino, ne veturu.
Al li mankis ajnaj vortoj. Sed li sciis, ke li pravas.
— Ĉu vivi liberigita pro malsano? Ekster la partio? Ĉu vi povas tiel trankvile pensi? Tio estas, ne ofendiĝu, vivi per du vivoj? Per duobla vivo?
— Restu en Unĉansko, — stulte diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Mi ne scias, ne komprenas, sed kuiriĝas ia diabla kaĉo. Kaj se estas eblo...
— Ne estas, — interrompis ŝi, — por mi ne estas. Mi atingos Berija-n mem, persone Laŭrencon Paŭloviĉ-on1...
Kun tio ili forveturis — en la premantan paseran nokton, en la sufokan obskuron kun blankaj fulmoj, en fulmotondron, kiu neniel povis naskiĝi. Forbruis la radoj de la longa vagonaro, lastfoje muĝis, malkviete kaj maltrankvile, la potenca lokomotivo, ekbrilis purpuraj lumoj.
Malgraŭ la varmego kaj sufokeco, Banjo tremeradis. Li firme prenis ŝin je la kubuto kaj alpremis al si. En lia alia mano estis la bastono.
— Ĉu vi komprenas, kio okazas? — demandis Barbara.
— Ne, — respondis li malgaje. — Sed labori ja necesas, ĉu?
— Necesas...
— Kaj multe — jen en kio estas la tuta afero.
— Sed kiel labori, se...
— Sed tion ĉi vi, kamaradoj, forlasu, — subite kun furiozo diris li. — Forlasu! Mi tion eĉ aŭskulti ne deziras. En ĉiuj kondiĉoj, ĉiam, kio ajn okazu — plenefike, ĉu vi komprenas, Stepanova? Kio ajn ronĝu la koron, kiaj ajn majestaj kaj amaraj pensoj vin vizitu, kiel ajn vi dubu — sed laboru! Laboru ĝis lastaj fortoj, ĝis tio, kio nomiĝas — rando, punkto. Kaj tiam... — Li haltis kaj ekserĉis cigaredojn. — Kaj tiam... tiam, eble, estos pli facile.
— Ĉu al vi estos pli facile? Sed ĝenerale? Al aliaj? Kiel en «Don-Kiĥoto», ĉu? Niaj malfeliĉoj tiom longe daŭras, ke devas finfine ŝanĝiĝi al feliĉo. Ĉu jen tia logiko?
— Sed kion do vi proponas? — amare demandis li.
— Nenion. Nenion, kara. Ĉio pasos.
La pordisto de la stacidoma restoracio en livreo kaj galonoj larĝe dismalfermis antaŭ ili la pordon. La lasta trajno hodiaŭ foriris, kaj ĉi tie estis tute malplene, nur kuiristoj en ĉapoj, oblikvitaj flanken, estis drinkantaj kaj almanĝantaj ĉe la ofica tableto.
— Varmegaj pladoj, evidente, ne povas esti, — diris Barbara al kalva kelnero, kapmontrinte al la diboĉantaj laborantoj de la kuirejo. — Ĉu speciala mendo?
La kelnero riverencis kun malvarma digno.
— Malvarmaj pladoj, laŭ la menuo.
— Kaj la plendolibro?
— Ĉe la direktoro. Kaj la direktoro foriris.
— La cirklo fermiĝis, — diris Barbara. — Sed ni ne foriros, ĉu vere, Vlaĉjo? Ni venenos ilian homeran gajon per nia ĉeesto...
Ustimenko ne aŭskultis, rigardis al malproksimaj, verdaj kaj ruĝaj, lumoj en la malfermita fenestro.
— Do, tiele, — ekparolis Barbara, — do, tiamaniere, paĉjo: ĉion la plej bonan duoble. Ekzemple, grajnan kaviaron — kvar porciojn, kaj ĉion ceteran en sama maniero.
La kelnero iomete miris. La kuiristoj, malhelpante unu al la alia, stumblante kaj malakorde, komencis ian stultan kanton.
— Kion sinjorino intencas drinki? — interesiĝis la kelnero, tenante la kapon klinita flanken kaj penante per la korpo ŝirmi la maldecajn kuiristojn.
— Sinjorino intencas drinki... — iomete embarasiĝis Barbara.
— Mi povas proponi kartvelan konjakon «kvar steloj»...
— Kaj ĉu pli multe? Ni diru — ses, sep?
— Ne havas.
— Tiam ĉampanon, — diris Banjo. — Sekan kaj frostigitan. Kaj glaseton da vodko por mia kavaliro. Kavaliro, ĉu tiel?
— Tiel, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ.
La kelnero foriris.
— Ĉesu, Vlado, — petis Banjo. — Ne eblas en ĉio senti sin kulpa. Ne pensu... Kaj finfine, vi estas doktoro, vi havas pri kio responsi eĉ sen tio. Por vi sufiĉas, ĉu vi komprenas?
Li longe silente rigardis en ŝiajn okulojn. Poste diris:
— Mi same penas tiel pensi. Sed tio neniom helpas. Ne eblas ne responsi pri ĉio.
Flustrante al si mem, la kelnero komencis dismeti almanĝaĵojn.
— Salmo kvar, fumaĵita sturgo kvar, tranĉaĵoj...
— Kion ni ne ĝismanĝos, tion ni kunprenos, — diris Barbara. — Por matenmanĝo.
La ĉampano pafis, la kelnero rimarkis — por feliĉo. Ŝaŭmo ekkuris laŭ la botelo, li lerte svingis telertuketon, verŝis la sparkantan vinon en altajn pokalojn, deziris sanon kaj sukcesojn en laboro...
— Ili ĉesu hurli, viaj kolegoj, — petis Barbara, — ni ja ne devas aŭskulti tiun rekviemon.
— Vi havas gajan edzinon, — per flata voĉo prononcis la kelnero, — kun tia eĉ en cirkon iri ne necesas, ne eblas enui...
— Sed li enuas kaj ĉiam iradas, iradas, — diris Barbara. — Ia koŝmaro, ĉu vere? Maljuna, grizhara homo senĉese iradas al diversaj cirkoj...
En ŝia voĉo subite aŭdiĝis larmoj, la kelnero timeme deiris, Ustimenko metis la manon sur ŝian kubuton. Trans la fenestroj bruis vartrajno, en lumo de stacidomaj lanternoj videblis, ke ie jam verŝiĝis pluvo — la vagonoj malheliĝis pro akvo.
— Ja la plej bonaj jaroj de nia vivo, — diris Barbara, — vi pripensu... Kaj eble, ni neniam sidos tiel en restoracio, tio estas nia unua restoracio, kaj ni... ni devas... timi pri Aglaja Petrovna! Kial?
— Ni bonege sidas, gaje, — interrompis Ustimenko. — Ni scipovas amuziĝi. Bone, Barbeto, punkto. Ni finis. Ni venis en restoracion, vi pravas. Vi, tamen, ĉiam pravas. Kaj iam pravis, kaj nun pravas, kaj ĉiam pravos!
— Kamarado kelnero, ĉu eblas voki vin por minuto! — kriis Barbara.
Li aliris momente:
— Ĉu vi havas libron por komentoj kaj proponoj?
La kelnero silentis kun respekta vizaĝesprimo.
— En vian libron necesas enskribi, ke mi ĉiam pravas. Kaj en la pasinteco, kaj en la nuno, kaj en la estonteco...
— Nepre, — diris la kelnero. — Interalie, eblas fari varmegan pladon por tia gasto, kiel Vladimiro Atanazijeviĉ... La ĉefkuiristo vin persone rekonis, lia edzino estis sub via gvido... En senco de hernio...
— Mi ne estas Vladimiro Atanazijeviĉ, — diris Ustimenko, — tio estas eraro. Oni nin ofte interkonfuzas. Alportu al mi ankoraŭ vodkon. Klaras?
— Ĉu ne rompiĝos la bildo? — demandis Barbara.
— Iomete, — diris li. — Tute ne grave.
— Prenu min al vi en la malsanulejon, — subite petis ŝi. — Henjo povas labori kun Ŝĉukin, sed kial mi ne? Mi estas diligenta, Vlaĉjo, tre diligenta. Vi ne ridu, vere, en mia fako mi nenion malkovris, sed tie, kie mi laboris, jam neniu ion malkovros — tute certe. Ĉu vi prenos? Ĉiuokaze, eltiri homojn, kiam al ili estas malbone, mi scipovas.
— Mi prenos, — diris li, — post ioma tempo. Sed dume estu hejme. Dume. Vi scias — mi tre bezonas, ke vi estu hejme, kiam mi venas. Pardonu min, sed nun mi sen tio pereos.
Li iomete kliniĝis. Hartufo falis sur lian frunton. Kaj Barbara rigardis en liajn okulojn.
— Homo bezonas reveni hejmen, — aŭskultadis ŝi kaj mordadis la lipojn, tiel feliĉe por ŝi estis aŭskulti tion. — Homo, kiam al li estas malbone kaj li apenaŭ trenas la piedojn, kiel Ŝarik. Vi ja scipovas resanigi, vi Ŝarik-on resanigis. Eltiru min.
— Mi amas vin, — diris ŝi. — Vi estas mia koro. Vi estas mia vivo. Se vi povos, poste, iam, kiam vi aĝos naŭdek, en libera tempo, ne distriĝante de la afero, registriĝu kun mi en la registrejo pri civila stato. Mi tion bezonas. Mi deziras esti via edzino. Kaj dume aĉetu al mi diademon. Malgrandan. Aĉan. Malkaran. Mi ĝin montrados al ĉiuj kaj dirados, ke tio estas donaco de mia konkubo, doktoro Ustimenko. Kaj post kvindek jaroj ni aranĝos niajn rilatojn formale. Se vi min, certe, ne forlasos. Ĉu ne forlasos?
— Ne, — diris li, — sufiĉas por ni tiuj cirkoj.
— Mi rekomendas manĝi varmegan pladon, — diris la kelnero el trans la ŝultro de Ustimenko. — La ĉefo tre ĉagreniĝas. Li vian personon ne povas interkonfuzi.
— Koran saluton al la ĉefo, sed ni foriras, — diris Barbara. — Ni hastas — jen en kio estas la afero. Volvu por ni en paperojn tion, kion ni ne ĝismanĝis kaj tion, kion vi ankoraŭ ne sukcesis doni. La cirkonstancoj estas tiaj, ke ni havas propran loĝejon, ĉu vi komprenas? Ni ankoraŭ oficiale ne estas geedzoj, sed nun ni firme interkonsentis, ke post kvindek jaroj ni registriĝos. Li promesas — tiu sozio de Vladimiro Atanazijeviĉ. Kaj li ne havas alian eliron, ĉar ni havas komunan sangocirkuladon.
— Kiel? — demandis la kelnero.
— Jen tiel, — respondis Barbara, leviĝante. — Kaj ĝenerale, dankon pro gastamo.
Jam starante, ŝi ĝistrinkis la ĉampanon. Kaj denove demandis, kiel demandadis dum tuta tiu ĉi tempo:
— Ĉu al mi nenio ŝajnis, Vlaĉjo?
— Ne, — respondis li. — Kaj al mi nenio ŝajnis. Ŝajnis tiu galimatio, kiu treniĝis dum ĉiuj ĉi jaroj.
— Jen tiamaniere, — diris Barbara. — Mi gratulas vin, mi estas ebria.