Ĉu vi aŭdas min?

La lernejanoj aperis el trans la malproksima konstruaĵo, en kiu ankoraŭ nur komencis labori farbistoj. Tio estis tiu domo mem, kie antaŭe estis tenataj la militkaptitoj. En la estonteco ĉi tie devis lokiĝi la infana kirurgio de Sainjan. Verŝajne, ĝuste pri la dolĉaj revoj de Vagarŝako nun estis rakontanta al la geknaboj Nora.

Kaj la lernantoj de la naŭa klaso aŭskultis ŝin atente, tio estis videbla eĉ el ĉi tie, el malproksime. Aŭskultis ili, spertintaj malfeliĉon de evakuadoj, de stacidomaj bombadoj, de malsato kaj malvarmo, de senhejmeco kaj amara orfeco. Malfruintaj kun lernado gejunuloj, kune kun geknaboj el la sama klaso. Iuj restis ankoraŭ tute bovidoj. Sed estis ankaŭ tiaj, kiuj tute ne lernis dum la militaj jaroj kaj nun estis atingantaj, preskaŭ plenaĝaj; pri tiaj en Unĉansko oni diris «memstaraj». Estis ankaŭ huliganoj — tiuj scipovis vendi botelon da akvo anstataŭ vodko, ŝteli panbrikon, «alfiksi» falsajn manĝokuponojn.

— Ĉu tio ĉi estas nia estonteco? — interesiĝis Ŝĉukin. — Ili prenos la estafeton el niaj malvarmiĝantaj manoj? Kia ĝojo! Saluton, gento juna, nekonata1...

— Ne indas moki, — kontraŭdiris Sainjan. — Mi estas certa, ke el iu io rezultos. Plej multaj eliminiĝos, sed la ideo estas interesa.

— Nur por meti rimarkilon, — diris Ŝĉukin. — Lerneja aranĝo. «Estis organizita konstanta helpo al la kolektivo de la malsanulejo» — ĉu tiel ili skribos en sia listo? Kaj ili ankoraŭ estos premiitaj per tamburo aŭ klariono...

— Vi estas skeptikulo, — diris Sainjan.

— Kaj ankoraŭ oni devigos nin prelegi al ili, — turniĝis Ŝĉukin al Ustimenko, — vi vidos.

Vladimiro Atanazijeviĉ ne respondis. Li sidis senmove, kun fermitaj okuloj, ĝuis kvieton post tri operacioj.

— Ili iras, kvazaŭ en ekspozicio, — grumblis Ŝĉukin.

La geknaboj, kondukataj de Nora, turniĝis trans la angulon de la kirurgia konstruaĵo. Kaj la knabinoj, kaj la knaboj estis en bluaj kiteloj, kaj Nora naĝis antaŭ ili, kiel blanka cignino. Poste trakuris ankoraŭ rufa, efelidhava, tre hirtita knabego — li portis faske trivitajn lernejajn tekojn kaj sakojn.

— Prave, — diris Vagarŝako, — vi faru notojn, infanoj.

— Sed esence, tio estas simple cirko, — konkludis Ŝĉukin.

— Ĉio iras kiel necesas, — subridis Sainjan. — Juna kuracisto-noviganto eltenas reziston de maljuna profesoro-inerciulo. Samtempe la ĉefkuracisto de la malsanulejo kamarado Ustimenko okupas mezan pozicion — li diras nek jes, nek ne, pro konsideroj de racia singardo. Ĉiuokaze li estos senriproĉa...

Triope ili estis sidantaj sur nova benko, antaŭnelonge farbita per abomena, kaserola blu-lazura koloro. Kaj interparolantaj per pigraj voĉoj, tiaj, per kiaj oni parolas en plaĝo. Kaj per kiaj parolas tre laciĝintaj homoj antaŭ kiam ili devas operacii plu.

— Kie vi akiris tian farbon por benkoj? — interesiĝis Ŝĉukin. — Ĉu, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Tio estas mia kaprico, — respondis Ustimenko, ne malfermante la okulojn. — Mi ŝatas, diablo prenu, kriantajn kolorojn!

— Kaj al vi, verŝajne, ne indas sidi sub suno, — diris Teodoro Teodoroviĉ.

— Kaj al vi, verŝajne, ne indas forgesi, ke se mi estas surradiata, do tio ankoraŭ ne signifas, ke mi estas malsana laŭ via specialeco.

Ŝĉukin distrite subridis:

— Vi min kaptis, ne eblas rebati.

Kaj demandis de Sainjan:

— Do, ĉu tiuj ĉi junaj gesinjoroj elportados litpelvojn kaj faros ĉian malpuran laboron anstataŭ ni? Aŭ ili feliĉigis nian dioplaĉan institucion kiel ekskursantoj? Por vastigo de mensa horizonto?

— Vi nenion kredas, Teodoro Teodoroviĉ, — suspiris Sainjan. — Vi ne havas petolan vervon de juneco.

— Mi havas! — diris Ŝĉukin. — En mi vivas bela revo.

— Ekzemple?

— Ekzemple, mi imagas al mi malsanulejon de bela estonteco, kion vi, pro via malvasteco de spirito kaj de mensa horizonto, imagi al vi ne povas. Sidas jen tiel ĉi tri imponaj homoj, tri amikoj, unuvorte, sidas ni, bone laborinte en nia tereno, kaj al ni, imagu, en la parkon, en tiun ĉi parkon mem, sed, certe, en la diskreskintan, en la belegan, ombran parkon, priservanta roboto alveturigas po taso da kafo. Natura kafo. Ĝentila roboto. Kaj neniu revizoro poste kverelas kaj respondecigas pri tiu kafo. Ekstremokaze li rememorigas, ke pagon pro la kafo necesas meti al respektiva konto. Aŭ eĉ glaseton da konjako. Mi ja, ekzemple, nun trinkus kafon kaj konjakon. Kaj tio estus por utilo de mia dioplaĉa agado...

— Mi iros kaj kuiros, — proponis Vagarŝako.

— Unue, vi kuiras abomenan trinkaĵaĉon, — diris Teodoro Teodoroviĉ. — Due, vi devas ripozi, ĉar vi ankoraŭ estas operacionta. Trie, temas ne pri grumblado de filistro, sed pri flugilhava revo...

— Ne elturniĝu, profesoro, — interrompis Vagarŝako. — Por la enketo ĉio estas klara. Via reakcia esenco ne akceptas la ordon de nia sanprotektado. Vi dezirus trinkadi kafojn kaj konjakojn je la konto de la popola kopeko. Vi ne sukcesos, civitano Ŝĉukin. Ne sukcesos, ĉar viaj planoj estas malkovritaj. Vi deziras restarigon de kapitalismo, superprofitojn kaj kartelojn kun sindikatoj. Jen la esenco de via, en citiloj, flugilhava revo. Sed la vigla junularo en la scienco...

«Maljunulo kaj junulo», — aŭskultante ilin, pigre pensis Ustimenko. Ili povis tiel senfine «ekscitadi» unu la alian. Aŭ disputadis serioze. La plej mirinda en tiuj rilatoj estis tio, ke Ŝĉukin, plej ofte, ĝissate kriinte, konsentadis kun Vagarŝako, kvankam, nature, en formo tre ironia.

— Potenca cerbo, — foje kvazaŭ eĉ plendis Ŝĉukin al Ustimenko pri sia konstanta kontraŭdiranto. — Diablo scias kio rezultos el li post dudek jaroj. Mi eĉ bedaŭras, ke mi ne ĝisvivos. Li scipovas pensi. Kaj neniam forgesas dubi, ĉion, kiel oni diras, pridubi, al ĉio rigardi per freŝa okulo...

Dum Ustimenko meditadis, la «maljunulo kaj junulo» ree komencis krii.

— Mensogo! — diris Ŝĉukin. — Kaj kun tio malbonintenca.

— Kaj ĉu tio, ke dum la tuta historio de ĉiuj medicinaj malkovroj nur sola Banting kun sia insulino estis tuj agnoskita de siaj kolegoj, ĉu tio same estas mensogo? Ĉu same?

— Ho, ne kriu, Vagarŝaketo, — petis Ustimenko, — ne babilu senĉese. Ja ni ankoraŭ estas operaciontaj, ni sidu iom en kvieto.

Sed sidi en kvieto ili ne sukcesis. Venis Nora kaj diris, ke ĉiuj geknaboj estas kunvenigitaj, la malsanulejon oni al ili jam demonstris, kaj nun ili atendas.

— Kion? — malferminte la okulojn, interesiĝis Ustimenko.

— Vin, Vladimiro Atanazijeviĉ, — kulpe diris Nora. — Mi trovis malnovan ĵurnalon, kie estis presite pri vi kaj pri via vivo...

Ŝi iomete ruĝiĝis: ne kuraĝis konfesi, ke ŝi rakontis al la lernejanoj ankaŭ pri la surradiado, al kiu sin submetas ĉefkuracisto Ustimenko.

— Mi tre dankas vin, Nonjo, — kolere diris Ustimenko. — Do, mi devos rakonti rememorojn pri mia propra heroa vivo? Por mi ne estas pli granda plezuro, ol rakonti, kiel mi edukadis en mi volon al vivo post la vundo. Kiel mi mian manaĉon trejnis. Kiel leviĝadis antaŭen kaj alten...

Nora timide interrompis.

— Sed per pozitiva ekzemplo, — diris ŝi, — vi ja mem, Vladimiro Atanazijeviĉ, komprenas...

— Sainjan komencos, mi venos poste...

Dum en la antaŭoperaciejo li gargaris la buŝon per akvo kun sodo, Eŭgenjo rigardis al li tiel, kvazaŭ li estus prokrasta bombo, kiu povus en ajna sekundo eksplodi. Ili ĉiuj nun tiel al li rigardadis, ne komprenante, ke ĝuste en la operaciejo kun li tute nenio okazos. Ie ajn, sed nur ne ĉi tie. Kaj kiam ajn, sed nur ne dum operacio. Ja pri tio li estis certa.

Igoĉjon oni alveturigis profunde dormanta sur rullito. La bejlina metodo jam dum dua semajno regis en la Unĉanska malsanulejo. Nun malsanuloj ne sciis precize, kiam ili estos operaciataj. Al ili oni injektadis glukozon — dum tago, du, tri, semajno. Injektadis oni ankaŭ al Igoĉjo. Kaj hodiaŭ oni injektis al li dormigilon, kaj jen la tuta afero.

La operacio estis malfacila. Ustimenko sekcis du ripojn kaj trairis en la subdiafragman kavon. La fundo de la kavo prezentis la detruitan de absceso supran poluson de la lieno.

— Grandajn tamponojn! — ordonis Vladimiro Atanazijeviĉ.

Eŭgenjo donis. Li enkondukis tri. Kaj nur ĉion fininte, eksidis sur tabureton. Nun li permesis al la kapo iomete turniĝi — diablo ĝin prenu, se jam sen tio ne eblas.

— Ĉu vi faris laŭ Lenormand? — demandis Boriso Volkov.

Igoĉjon oni forveturigis. Ustimenko plu sidis, malstreĉinte la ŝultrojn, mallevinte la manojn. La voĉo de Volkov atingis lin obtuze, kvazaŭ el malproksime.

— Sen operacio letaleco estas cent procentoj, — diris Boriso. — Kaj vi bele faras tion.

— Mi iros preni duŝon, — diris Ustimenko.

Ĝenerale, al li plaĉis tiu batalo kun si mem. Dume li ne cedadis. Li kvazaŭ kaŝe interkonsentis kun tiu malforteco — kiam ĝi rajtas, kaj kiam ĝi ne rajtas fali sur lin. Eble, tio estas malbona rilate al la malsanuloj — tiel riski, sed li estis certa, ke li estas pli forta ol ajnaj surradiadoj. Kaj li ne opiniis, ke li riskas. En la sekva operacio, same tre malfacila, komplikita per kelkaj malagrablaj neatenditaĵoj, riveliĝintaj jam post la sekco de la abdomena kavo, Ustimenko sukcesis eĉ pli. «Nemalbone, — laŭdis li sin, — deca laboro». Li eĉ rimarkis admirajn rigardojn de Eŭgenjo kaj Volkov. Interese, kion dirus Bogoslovskij.

Por hodiaŭ tio estis ĉio. La malsanulinon oni forveturigis.

— Tro grasa damo, — diris Boriso, — estas malfacile kun tiaj. Kaj aĝas multe.

— Kiom? Ĉu sesdek?

— Ŝi mensogis, — diris Eŭgenjo. — Laŭ dokumentoj, kvazaŭ kvardek naŭ...

— Kvardek naŭ a, kvardek naŭ b, kvardeknaŭ c, — diris Ustimenko. — Eĉ kvindek ŝi neniam aĝos.

Li lavis sin, deĵetis la sangokovritan kitelon, ekfumis. La kapo devus turniĝi, sed ĝi kondutis dece.

Jam estis post la dua horo de tago, kiam Ustimenko, en pantofloj (nun ĉiuj en la malsanulejo iradis nur en pantofloj — estis okazanta bejlina atako al bruo), malleviĝis al la lernejanoj en la malsanulejan parkon. Nun tiel nomiĝis la dezerta loko, sur kiu jam timide susuris per folietoj verdaj kaj malfortaj arbidoj — objekto de senlacaj klopodoj kaj zorgoj de Mitjaŝin kun tuta lia familio, amanta kaj komprenanta la teron.

Al li iĝis subite malgaje, kiam ĉe lia apero la geknaboj ekstaris, konfuziĝinte pro tio, ke en tiu tempo ili estis aŭskultantaj Vagarŝakon kaj ne tute komprenis, kion ili faru. Sed la rufulo ekstaris, leviĝis ankaŭ la ceteraj. Kaj Ustimenko imagis sin mem: iras tia, apogiĝante per bastono, ĝenerale jam tute ne juna homo, kaj scias ili pri li nur tiun, incitantan lin, heroan kaj sentimentalan mensogon, kiu estis presita en ĵurnaloj.

— Sidu, kamaradoj, — diris li, malfrue pensinte, ke indus nomi ilin ne kamaradoj, sed geknaboj, — sidu, mi petas!

Kaj «mi petas» tute ne konvenis.

Ili eksidis, strabante al li, li trovis sin apud blonda, diligenta knabino. Kaj rimarkis, kiel al ŝi palpebrumis ŝia kamaradino — rozkolora, diketa, kun kavetoj sur la vangoj, kun harligo, transĵetita trans la ŝultron...

Kaj Vagarŝako, starante antaŭ ili en sia blanka, amelita kitelo, en ĉapeto, malalte surŝovita sur la altan malhelan frunton, estis rakontanta al la lernejanoj pri tio, kial oni donis al ili por la unua tempo bluajn kitelojn kaj kian vojon (li ĝuste tiel diris «vojon») ili devas trairi en la malsanulejo, antaŭ ol ili konkeros rajton pri vera kitelo de medicinisto — blanka. Kun mola, laringa akĉento, konfide kaj nelaŭte, li rakontadis al la geknaboj pri arto, kun kiu necesas resterni liton por malsanulo, pri tio, kiel necesas en ilia «senbrua» malsanulejo purigi ĉambron, manĝigi senmove kuŝantan homon, kiel malfacile estas al flegistinoj, ĉe ilia senmezura ŝarĝo, kaj kiel malfacile estas al brankardistinoj, ofte aĝaj kaj eĉ maljunaj, sukcesi kun dekoj da malsanuloj, postulantaj senlacan helpon...

— Kaj ĉu estas vero, ke oni intencas nin starigi ankaŭ en la vestejon? — demandis ies kolera tenoro.

— Vero, — akre respondis Ustimenko. — Sed ĉu estas hontinde akcepti de parenco de malsana homo palton kaj doni al li kitelon?

La blonda knabino kun mirego ĵetis rigardon al sia najbaro, kaj Ustimenko eĉ pli akre diris:

— Kiu opinias malinda por si elporti litpelvon — foriru el ĉi tie nun. Kiu opinios humiliga por sia civitana digno helpi al flegistino fari al malsanulo klisteron — tian ni ne retenas. Fajrojn kaj florojn ni al neniu povas promesi...

Kaj li eksentis, kvankam ne rigardis al ili, ke ili ĉiuj turniĝis al li, kaj kiuj sidis pli malproksime — ekstaris. Kaj li ekparolis, kiel tiam, kiam li estis studento de la instituto Seĉenov, en tiuj teruraj tagoj, kiam li eksciis pri la pereo de la patro. Li ekparolis bruske kaj malsimpatie, kruele kaj postuleme, ne sukerigante, sed plie timigante, fortimigante malkuraĝulojn disde la afero, al kiu li servis, kaj kunigante ĉirkaŭ si ĉiujn tiujn, kiuj povis elteni.

— Ni neniun intencas varbi en korfavorajn vidvinojn kaj ne esperas al tio, ke vi faros por ni gravan helpon, — leviĝinte je tuta sia alto kaj apogante sin per la bastono sur la tero, parolis li kaj ĉirkaŭrigardadis la geknabojn en iliaj bluaj mallongaj kiteloj, ĉirkaŭrigardadis knabinajn okulojn, kombilojn en tonditaj haroj, harligojn, rimarkadis ridetojn de tiuj, kiuj pensis pri si, ke ili pasis fajron kaj akvon, rimarkadis konfuziĝon — jen, ekzemple, en tiu ĉi maldika, blonda sia najbarino, kiu eĉ retiriĝis iomete pro liaj malmildaj vortoj, rimarkadis ĉion kaj iris, laŭ sia maniero, rekte antaŭen, nenion risortigante kaj neniun trompante. — Ĉu vi venis al ni? Kiom da vi estas? Dek naŭ? Ne, geknaboj, ne al ni vi venis, vi venis al vi mem, kompreneble tiuj el vi, kiuj kun ni, medicinistoj, restos ankaŭ poste. La ceterajn mi ne kalkulas. Ili ne nur postmorgaŭ — jam morgaŭ ne estos. Mi ne riproĉas ilin, — al ĉiu la sian. Mi diras nur en la senco de tiu ĉi serĉado de si mem...

Ili rigardis al li, aŭskultis, atendis.

— Serĉado de si mem, — ripetis li. Kaj ankoraŭfoje diris: — De si mem.

Jen kie ĝi lin atingis. Ĉu vere nun li ne ekregos sin?

— Si mem! — triafoje elparolis Ustimenko.

Li forte svingis la kapon, deŝiris la ĉapeton, ŝovis ĝin en la poŝon kaj, perpleksiĝinte pro venanta malforteco, iomete retropaŝis. La vizaĝoj de la geknaboj eknaĝis antaŭ li de maldekstre dekstren — ekiris kaj renversiĝis, kiel pretaj fali turboj, sed ne ili estis falantaj, estis li, kiu preskaŭ falis, sed li retenis sin, paŝis antaŭen, ankoraŭ antaŭen kaj finfine kroĉiĝis per la feraj fingroj la dorson de ĝardena benko, farbita al la teruranta blu-lazura koloro. Ĉiuj ĉirkaŭe ekmoviĝis — tion li aŭdis, kvazaŭ li elrampis el akvokirlo, en kiu lin ree turnis la damnita surradiado.

Antaŭ li, preskaŭ spirante al li en la vizaĝon mem, staris altega adoleskulo, tenis la manojn per la polmoj antaŭen, kvazaŭ pretiĝante subkapti Vladimiron Atanazijeviĉ-on. Sainjan same troviĝis apud li.

— Nenio, — diris Ustimenko, — tio tuj pasos. Ĉu la suno frapis?

Ĉiuj silentis. Nora estis kuranta kun glaso da akvo, la akvo, brilante kiel hidrargo, estis falanta, kiel moneroj, el la glaso. En silento li trinkis. En silento ĉirkaŭrigardis. Ŝvito de honto aperis sur liaj vangoj. Ĉu jen tiele ili disiros post la dama sveno de la ĉefkuracisto? Ĉu tiele iros hejmen, interridante? Aŭ diskutante demandon pri grado de lia, de Ustimenko, invalideco? Kaj iu diros ankaŭ pri tio, ke «tia ulo povas fali eĉ dum operacio»?

Ne, tiel ne konvenos!

Tio estas bagatelo.

Ĝi tuj pasos.

Ĝenerale ĝi jam pasis!

Ĉu li povis scii, ke dum tiuj sekundoj aŭ minuto, kiam li malbonfartis, la geknaboj jam sukcesis rememorigi unu al la alia la mallongan informon pri tio, ke «tiu doktoro faras kun si tion, kion faris Truman kun Hiroŝimo».

— Ĉu pro tio li tiel verdiĝis?

— Pro tio eblas verdiĝi.

— Tio ja estas kiel atombombon sur sin ĵeti.

— Kreteno, per tio oni kuracas.

— Sed se por sanulo, tiam tute eblas morti.

— Ne diru galimation.

— Nemalbona viro. Kaj lama, kaj al la brako vundita, kaj nun ne timis al si radiojn sendi...

— Kaj ke li la mitraliston savis?

— Fabeloj! — diris la alta, opinianta sin pasinta fajron kaj akvon. — Li fuĝis, kaj oni lin vundis...

Ustimenko ankoraŭ glutis akvon. Kaj diris same malmilde, ne petante indulgon al sia malforteco, kvazaŭ la konversacio ne rompiĝis:

— Iuj ne komprenas, ke al serĉado de sia loko en la vivo foriras la plej bonaj jaroj de tiu vivo mem. Ne, mi tiajn ne juĝas kaj ne malaprobas, sed al mi kun ili estas simple enue. Kaj en via aĝo estis enue.

— Kaj vi mem, ĉu vi tuj vin trovis? — demandis la altulo. — Vi persone?

— Mi ne scias, — diris Ustimenko, — sed al mi ĉiam mankis tempo, tion mi precize memoras. Por ĉio mankis tempo.

— Kaj ĉu vi ne enuis? — demandis la blonda, maldika knabino kaj kun maltrankvilo ĵetis rigardon al Ustimenko.

— Ne, — kvazaŭ ekzameninte sin, ne tuj respondis li. — Mi sopiris kaj koleris — tio okazadis, plej ofte pri mi mem, sed enuo... Ne, mi ne memoras...

Ustimenko eksidis, fleksis sub la benkon la vunditan kruron, ekfumis cigaredon. La rufa knabo rigardis al li ne deŝiriĝante. Vagarŝako staris malantaŭ la dorso de Vladimiro Atanazijeviĉ, Nora rigardis al li deflanke per konata rigardo, li eĉ subridis — mi ne estas bombo, mi ne eksplodos!

— Do, tiele, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Dum jaro, dum du jaroj ĉiu el vi ĉi tie sukcesos precize kompreni — ĉu li estos kuracisto aŭ ne estos. Ni konatigos vin kun anatomio, fizilogio, mikrobiologio, epidemiologio, eĉ iomete kun latino...

— Kaj mortintoj? Ĉu ankaŭ mortintojn ni vidos? — demandis ies tremanta voĉo.

— Nepre, — diris Ustimenko. — Se vi ne fuĝos jam el la vestejo.

— Kaj ĉu estas vero, ke vi persone estis en pesto? — demandis la rufa knabo. — Kaj luktis kontraŭ ĝi?

— Eĉ pli, — diris Ustimenko. — Mi ekmalsanis tie je morbilo kaj decidis, ke tio estas pesto. Mi preskaŭ mortis pro timo.

La knabino kun harligoj hihiis, al ŝi oni ĉitis.

La rufa knabo ne kvietiĝis. Kvazaŭ en klasĉambro, li levis la manon.

— Ĉu mi povas ankoraŭ demandi?

— Certe, — diris Ustimenko. Tiu rufulo plaĉis al li. El tiaj rezultas io. Kio nome, li ne sciis, sed al li ŝajnis, ke tiu ĉi junulo estas malfremda.

— Pli ĝuste, ne demandi, sed peti, — korektis sin la rufulo. — Eble, vi rakontos al ni pri tiuj medicinistoj, kiuj, ne indulgante sian sanon, faras ĉian medicinajn ekspe...

Li stumblis. La harliga knabino ree hihiis.

— Mi komprenis, — diris Ustimenko, — temas pri eksperimenta laboro...

Li nenion komprenis. Ili deziris, ke li rakontu pri si, sed ili, kiel tio nomiĝas, renkontis malĝustan homon. En lian kapon tio eĉ ne venis. Li simple forgesis pri si.

— Bone, — diris Ustimenko, — tio eblas. Tute eblas.

Komence li rakontadis sidante, poste leviĝis. Tragika medicino — jen kio estis lia ĉevaleto jam de la studentaj jaroj, sed tiun vorton — «tragika» — li ne povis elparoli pro trajto de sia karaktero. Por li estis abomenaj tiaj vortoj. «Laboro», — diradis li, — «ili laboris tiel kaj tiel». La angloj havas malnovan proverbon: «troviĝi en jugaĵo de obeo estas pli facile, ol sproni sin mem, estante gvidanto». Kaj li rakontadis pri tio, kiel ili spronadis sin mem — Meĉnikov, Gamaleja, Zabolotnij, Savĉenko, Ĥavkin kaj aliaj kamaradoj, li ĝuste tiel diris «kamaradoj» — kaj pri James McGregor, kaj pri Antoine Clot, kiu por pruvo de sia hipotezo pri tio, ke pesto ne estas infekta, faris al si inokulon de bakteria flaŭro en ses lokoj, iradis en vesto, demetita de mortinto pro pesto, kaj dormis en nepurigita lito de kadavro...

— Ĉu li mortis? — demandis la pala knabino.

— Ne, li estis tro obstina ulo, — subridis Ustimenko.

— Sed tio ja estas frenezo?

— Sed ĉu alie moviĝos scienco?

— Do, ĉu nur tiaj frenezuloj movas sciencon?

— Ne nur tiaj. Diversaj.

— Sed ĉu nepre frenezaj?

— Nepre honestaj kaj konvinkitaj, eĉ se ili eraras, kaj tute ne frenezaj.

Li rakontis al ili ankaŭ pri Smith, kiun faris al si injekton de veneno kuraro, kvankam tiam estis tute ne sciate, kiel finiĝos la eksperimento kaj ĉu postvivos Smith. Li rakontis, kiel komence Smith sentis, ke paraliziĝis la gorĝaj muskoloj, kaj li pensis, ke li sufokiĝos pro propra salivo, ĉar li ne povis gluti. Poste «paneis» la muskoloj de la ekstremaĵoj, komenciĝis paralizo. Sed la eksperimento daŭris. Smith kvazaŭ mortis, nur la koro kaj la cerbo plu funkciis...

— Sed por kio ĉio ĉi? — ne povante deteni sin, kriis la knabino kun kavetoj.

— Danke al la eksperimentoj de Smith ni havas eblon fari injektojn de kurarsimilaj kuraciloj ĉe operacioj en la brusta kaj abdomena kavoj. Tiaj injektoj liberigas homon, kiel ni scias, de turmentaj spasmoj ĉe tetanoso.

Kaj pri akademiano Orbeli ili aŭskultis, retenante spiron, pri tio, kiel jam tre nejuna homo esploris fiziologion de spira procezo, kondukante sin ĝis stato de gravega asfiksio.

Ili aŭskultis kaj pensis: «Kaj li mem faras kun si tion, kion Truman faris kun Hiroŝimo». Certe, tio estis tute ne tiel, sed al ili plaĉis pensi ĝuste tiel — bele, timige kaj mirinde!

«Vere terure!», kiel esprimis la blondulino kun harligoj.

Sed eble, la afero estis precipe en tio, ke ili aŭskultis ne simple rakontanton aŭ preleganton, sed tiun, pri kiu ili lernis en la lernejo — Homon kun majusklo — tiel ili skribadis en siaj klasaj eseoj, skribadis, sed ne ĉiam laŭ siaj propraj impresoj. Kaj nun li staris antaŭ ili ĉi tie kaj estis rakontanta pri aliuloj per tia tono, kvazaŭ li mem ne kapablis al io simila. Sed ili tiutempe interflustradis, speciale knabinoj:

— Kvankam maljuna, sed terure interesa.

— Ĉu vi enamiĝis?

— Kaj ĉu vi ne? Vidu, kiaj okulharoj!

— Kaj rigardo? Vere ĉien penetranta!

— Li, verŝajne, ankaŭ pri psikiatrio komprenas.

— Li prefere pri si rakontu, pri sia rilato al demandoj de amo...

— Fi, nur tio mankis!

Ili senfine interflustradis kaj kolerigis lin tiel, ke li finfine ne eltenis kaj demandis:

— Ĉu, eble, sufiĉas? Ial vi inter si tro multe parolas.

— Ne! — leviĝante de sia loko, diris tiu knabo mem — la grandega kaj larĝŝultra, kiu intencis subteni Ustimenkon, kiam li preskaŭ falis. — Ne, ni parolas pri tio, ke ankaŭ vi...

La knabo ruĝiĝis kaj ne kuraĝis ĝisdiri.

— Kion — ankaŭ mi? — incitite demandis Ustimenko.

De kie li povis scii, kiajn malesperajn signojn estis faranta al la knabo Nora el post lia ŝultro?

— Bonvolu rakonti al ni pri rentgenterapio, — petis la rufulo.

Li estis scianto, tiu knabo, kaj, certe, li ion legadis pri medicino. Eble, li ankaŭ ranojn tranĉis, kiel iu Ustimenko antaŭ multaj jaroj?

— Ĝenerale, kiaj estas perspektivoj de lukto kontraŭ la plago de la homaro — la kancera malsano, — diris la scianto. — Ĉe ni multaj interesiĝas.

Sed pri la plago de la homaro kaj pri la rentgenterapio Ustimenko ne sukcesis rakonti. Oni lin vokis. Lubov Nikolajevna petis transdoni al sia ĉefo, ke li devas por horo alveturi en la sanprotektan departementon — esplori iujn demandojn. Anstataŭ li doktoro J. Hall-Edwards el Birmingamo estis prezentita al la estontaj medicinistoj en foresto de Vladimiro Atanazijeviĉ. Pri li parolis Sainjan. Jam jaron post tio, kiam Rentgeno sciigis pri sia malkovro, doktoro Hall-Edwards el Birmingamo komencis serion de siaj eksperimentoj. Rentgenterapio donadis grandegan utilon al pacientoj de la provinca doktoro, sed la mano de Edwards kovriĝis per ulceroj. La radioj estis «vorantaj» la manon de la doktoro, — tiel esprimis Sainjan...

Kaj li miris, ekvidinte maldekstre de la geknaboj grupeton da kuracistoj, gvidataj de doktorino Volovik. Evidentiĝis, ke ili aŭskultis lin, kaj Katinjo Zakadiĉnaja eĉ enskribadis. Kaj Eŭgenjo estis ĉi tie, kaj Mitjaŝin.

— La doktoro turmente suferis, — daŭrigis Sainjan, — sed neniu kuraĝis eĉ mencii pri tio, ke li ĉesigu la danĝeregan por li okupiĝon. Jes, li kuracadis homojn per radio-skalpelo, sed la sama radio detruadis liajn muskolojn kaj ostojn. Kun tempo la ulceroj etendiĝis al la antaŭbrako, poste ili aperis sur la brusto, sur la dorso, sur la ventro, kaŭzante al la doktoro neelteneblajn suferojn. Liaj observoj riĉigis medicinon, farante la radiojn ĉiam pli kaj pli sendanĝeraj por aliaj homoj. Ĉiujn siajn salajrojn li malŝparadis por novaj eksperimentoj. Doloro neniam forlasadis lin, sed li daŭrigis la laboron ankaŭ tiam, kiam al li estis amputita la maldekstra antaŭbrako. Kaj nur kiam oni amputis al li la dekstran manon, li devis ĉesigi la praktikan laboron, sed tuj komencis dikti libron pri la iks-radioj. Fini ĝin Hall ne sukcesis — li mortis...

La lernejanoj iomete ekbruis kaj eksilentis. Sainjan finis:

— Li mortis en mizero. Grandbritio pagis al li groŝan pension, kaj ankoraŭ li ricevis bronzan medalon.

— Kaj ĉu ĉe ni estas tiaj doktoroj? — kriis la rufulo.

— Kaj estis kaj estas.

— Kaj kiu estas?

— Ĉu vi deziras, ke mi rakontu al vi pri Vladimiro Atanazijeviĉ? Bone, sed tio restu inter ni. Mi rakontos al vi lian vivon detale kaj rakontos la eksperimenton, kiun li nun plenumas super si. Certe, tiu eksperimento estas tute ne tiom danĝera, kiel tiuj, kiuj estis farataj de niaj antaŭuloj, sed afero estas afero, kaj mi ne malgrandigos la laboron de doktoro Ustimenko. Sed komence pri Khara kaj pri la pesto, vin ja ankaŭ tio interesis...

Kaj tiu, pri kiu temis, nome Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, en tiu tempo mem estis gaje kaj senĝene gvidanta kverelon, kiu arde ekbrulis en la eksa Eŭgeĉja kabineto inter la ĉefkuracistoj de sep distriktaj malsanulejoj. Ĉiuj sep estis dividantaj inter si venintajn hieraŭ ilaron kaj kelkajn tiel nomatajn «rarajn» medikamentojn kaj certe, kverelis, sed tamen neniu el ili kaj nun, kaj poste povis plendi pri maljusteco de la estraro. Ili estis decidantaj ĉion kune. Ustimenko kaj Lubov Nikolajevna nur ne permesadis al ili, kiel tio nomiĝas, en ardo transiri al personaj atakoj kaj revenigadis «al la afero». Tiun «malfermitan» metodon Ustimenko enkondukis jam en la unua tago de sia estado sur la estra posteno, kaj ĝi plene pravigis sin. Ĉiuj ĉion vidis, ĉio estis farata malfermite, estis nek favoratoj, nek malfavoratoj, nek burokrateco, nek troa skribado.

La doktoroj foriris, grumblante unu kontraŭ la alia kaj ĵetante kolerajn rigardojn al tiu, kiu ŝajnis al ili plej multe gajninta, sed ĝenerale kontentaj pri la nova ordo. Kaj Ustimenko komencis subskribi paperojn kaj tuj komencis oscedi pro laco kaj ankoraŭ pro tio, ke ĉiaj paperoj vokadis en li nepre oscedon.

— Vi estas malatenta, parenco, — diris Luba. — Ne legas diligente. Sed kio estos, se mi ion malĝustan skribis.

— Sed mi al vi, Lubanjo, fidas.

— Necesas ja fidi kaj kontroli.

— Mi elekte kontrolas. Subite unu paperon atente ekzamenas.

— Ĉu vi?

— Ja mi. Krome, ni estras persone, sed ne per kancelario. Ni havas vivan estradon.

Tiutempe eniris Bella, la sekretariino, kaj diris sen ajna respekto, kvazaŭ Luba estis ne estrino, sed amikino:

— El Gridnevo Stepanova al vi denove telefonas, prenu la parolilon. Kvaran fojon hodiaŭ, vi ĉiam forestis.

— Ĉu el Gridnevo? — kvazaŭ miris Gabaj.

— Ho dio, nu, tiu, kiu ĉiam telefonadas...

Ustimenko ĵetis rigardon al Luba, ŝi intense ruĝiĝis. Ne rimarkinte mem, kiel tio fariĝis, Vladimiro Atanazijeviĉ demetis la paperojn. Kaj forpuŝis ilin de si per la mano.

— Jes, mi aŭskultas, — diris Luba. — Jes, mi, mi. Normale. Ne, mi aŭdas. La sangon oni ankoraŭ ne transfuzis...

Li plu rigardis al ŝi — ŝi forkondukis de li la rigardon. La purpura ruĝo pli forte, pli varmege estis kovranta ŝiajn vangojn. Ustimenko rapide ekfumis, la alumeto estis finbrulanta en liaj fingroj, li ne rimarkadis.

— Ĝenerale, telefonu al mi vespere hejmen, — subite rapide trovis eliron Luba. — Nun ĉe mi estas homoj.

La alumeto finbrulis en la fingroj, Ustimenko siblis kaj etendis la manon al la telefona parolilo.

— Ĉu tio estas Barbara Rodionovna? — demandis li.

Ŝi kapjesis. Ŝiaj okuloj ekbrilis — eble, ŝi divenis, kio nun okazos. Kaj ŝi diris laŭte, pli laŭte, ol necesis:

— Atendu. Tuj oni kun vi parolos.

— Barbeto? — demandis li.

Gridnevo ne respondis. Sed Ustimenko aŭdis, sciis — ŝi spiras tie en la parolilon. Luba subite elpafiĝis el la ĉambro kaj dense fermis post si la pordon.

— Tio estas mi.

— Jes, — diris ŝi, — vi.

— Ĉu vin interesas miaj leŭkocitoj aŭ persone mi?

— Leŭkocitoj, — obtuze respondis ŝi.

— Barbeto, ne stultumu, — peze spirante, diris li. — Sufiĉas por ni, ni estas maljunaj homoj.

— Jes, maljunaj...

— Kaj ĉesu, sufiĉas...

— Kio — sufiĉas?

La sono de ŝia raŭketa voĉo subite malaperis.

— Gridnevo, Gridnevo, — terure ektiminte, kriis Ustimenko, — Gridnevo, stacio, diablo vin ŝiru...

— Ne insultu, — petis Barbara, — ĉi tie la kablo estas tordita, mi korektis. Ĉu vi aŭdas?

Li silentis, senspiriĝinte.

— Ĉu vi aŭdas? — same timiĝinte, kiel li, kriis ŝi. — Ĉu vi aŭdas, Vlaĉjo?

— Jes, jes, mi estas ĉi tie, mi aŭdas.

— Ĉu vi estas? — subite demandis ŝi. — Ĉu tio estas vi? Ĉu vere vi?

Verŝajne, ŝi ploris. Aŭ al li tiel ŝajnis?

— Mi ĉi tie sidas, — diris li. — Luba foriris. Mi povas diri ĉion.

Nun ŝi atendis. La lineo atendis. La telefono atendis.

— Diru! — aŭdis li.

— Vi scias. Vi ĉiam sciis. Vi ĉion sciis.

— Kaj vi scias.

— Jes, kaj mi scias.

— Ĉu vi sidas en la Eŭgeĉja kabineto?

Li ne havis fortojn por respondi. Kia tia Eŭgeĉja kabineto? Li eĉ ne komprenis, pri kio temas. Ne komprenis, ke li, esence, ankoraŭ nenion diris. Li ne havis fortojn por kompreni.

— Ĉu vi ree foriros? — demandis Barbara. — Kiel do, Vlaĉjeto? Dum la tuta vivo vi foriras kaj ne returniĝas. Kaj mi postrigardas vin.

— Mi estis kreteno, — diris li.

— Mi ne aŭdas, — kriis ŝi, — mi aŭdas nenion. Vlaĉjo, Vlaĉjo, parolu, parolu do...

— Hodiaŭ! — kriis li. — Jam hodiaŭ...

— Hodiaŭ? Kio — hodiaŭ? Mi ne aŭdas, vi ree malaperis... La ŝnuro, la kablo...

— Alpremu ĝin, — plu kriis li, — alpremu la kablon...

Ili timiĝadis laŭvice. Jen al li, jen al ŝi ŝajnis, ke oni ilin malkonektis.

— Bone, — diris li. — Se vi povas... Mi petas, Banjo...

— Jes, — kun ĉiama sia preteco, kiel tiam, en la juneco, kvazaŭ impetante renkonten al li, diris ŝi, — jes, certe, jes, hodiaŭ...

— Jam hodiaŭ! — kovriĝante per ŝvito de malforteco, kriis li. — Nepre. Mi nun loĝas en la malsanulejo. En la unua kirurgio. Ĉu vi min aŭdas, Banjo, Banjeto?

— Mi aŭdas, — jam ne hontante pri larmoj, ploregante laŭte, diris ŝi, — kiel do mi povas ne aŭdi, stulta homo, — hodiaŭ!

— Hodiaŭ, — ripetis li, — bonvolu, mi tre petas vin, hodiaŭ. Vi sidiĝu sur pretarpasantan aŭton, tra vi oni veturas el Kamenka. Aŭ luu. Luu, — kriis li, — mi petas, tio ja estas facila, tio estas ebla...

Ŝi aŭskultis silente, firme alpreminte la aŭdilon al la orelo. Kaj ne spiris. Neniam ankoraŭ ŝi aŭdis ion similan.

— Ĉu vi aŭdas?

— Mi aŭdas.

— Ĝis revido, Banjo.

Ŝi silentis.

— Ĉu vi aŭdas?

— Mi estas Barbeto, — diris ŝi per tia voĉo, ke lia spirado haltis. — Barbeto vin aŭskultas. Ricevo. Ĉu ĉio ĉi estas vero, aŭ al mi ŝajnas? Diru ion el tiu vivo. Ricevo.

— Kia hundo hunda, hundeto, — diris li rapide, — vi eĉ bonas en libera tempo, en iliaj rilatoj estiĝis aŭtuno.

— Jes, — diris ŝi, — dankon.

— Kaj ankoraŭ — «mi laciĝis de vi».

— Ne plu necesas, — diris ŝi. — Ni — estas.

— Jes, — respondis li. — Ni — estas. Mi atendas vin.

Kaj li singarde surmetis la parolilon. Iĝis tute senbrue. «Necesas ĝisvivi la vesperon, — diris li al si severe. — Ĝis la hodiaŭa vespero. Kaj tiam ĉio estos bonega».

Kiam revenis Luba, li sidis en tiu fotelo, en kiu mortis Bogoslovskij, kaj trinkis akvon.

— Vi havas mirinde sensencan vizaĝesprimon, — diris al li Gabaj. — Responsa estro de departemento devas havi en la vizaĝo certecon, severecon kaj ankoraŭ ion kiel «mi al vi montros!»

— Lasu, — diris Ustimenko, — sufiĉas! Ĉu vi sciigadis al ŝi bultenojn pri mia sanstato?

Li ree ekparolis kun ŝi familiare, forgesinte, ke ili estas «en la departemento».

— Tie vin atendas iu maljunuleto, — diris Luba. — Li jam unuafoje matene venis. Pro grava kaj sekreta afero.

— Ĉu kuracisto?

— Lia familinomo estas Jesakov. Mi scias nenion plian.

La eksa loĝanto de la gepatroj de Inna Matejevna Gorbanjuk eniris kun respekto sur la vizaĝo, metis la kepon apud la pordo sur seĝon, riverencis kaj esprimis deziron konversacii inter kvar okuloj, ĉar la demando, kun kiu li alveturis, «reveninte el malproksima vojaĝo», estas strikte konfidenca.

— Mi pri tiaj demandoj ne okupiĝas, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ, — Lubov Nikolajevna scias ĉiujn detalojn de sanprotektado de la regiono kaj de la urbo. Mi aŭskultas vin. Jen eksidu ĉi tie kaj parolu...

La propetanto eksidis kaj tusis en sian ŝrumpintan maljunulan pugnon. Lia falta, tanita vizaĝo esprimis dubon kaj malfidon.

— Nu? — demandis Ustimenko.

Jesakov ĉirkaŭrigardis.

— Ĉi tie la afero koncernas vian kunlaboranton, civitaninon Gorbanjuk Inna Matejevna, — rapide, sed tre klare ekparolis li. — La afero nemalgranda, serioza, terura. Tiu sinjorino akaparis trezoron, kiun mi dezirus kontribui por utilo de nia ŝtato, en tiu senco, en kiu tion faris civitano Golovatij Feraponto2 dum la milito. La cirkonstancoj estas tiaj: ladvazoj kun sukero, kiuj estis de mi al ŝi — nome Inna Matejevna — enmanigitaj, entenis en si oron kaj diversajn faraĵojn el noblaj metaloj...

— Stop! — diris Ustimenko. — Sufiĉas.

— En kia do senco «stop»? — miris la maljunuleto.

— En tia, ke vi venis al malĝusta adreso. Vi kun via informo, verŝajne, devas turniĝi al la prokurorejo, al la polico, sed ne...

— Sed ja, permesu...

— Fino, — diris Ustimenko ekstarante. — Pri tiu ĉi demando — fino.

Li estis tre pala. Jesakov ekrigardis al li demalsupre supren, taksis tion, ke tiu ĉi homo apogas sin per firma bastono. Kaj la bela virino rigardis al li per senmove abomenanta rigardo.

— Nu, se fino, do fino, — butonante la jakon, diris Jesakov. — Se vi al tia informo ne reagas, tiam, certe... Ĉio estas komprenita... Nu, kion do...

Balbutante ankoraŭ iajn negravajn minacojn, li ekiris al la pordo, prenis sian kepon kaj malaperis. Kaj Ustimenko, kvazaŭ tute nenio okazis, ree eksidis en la fotelon kaj komencis legi paperon el Sibirci, kie jam dum dua monato furiozis gravega gripo. Nelonge antaŭ sia falo kamarado Stepanov E. R., kiel estis dirite en la dokumento, tre severe avertis la tieajn kuracistojn pri eldonado de malsanatestoj. Estis dirite al la doktoroj, ke ili estas bonkoraj «je la ŝtata konto» kaj ke poste li devos puni tiujn medicinajn laborantojn, kiuj indulgas, disipas kaj ne ŝparas...

— Idioto! — diris Ustimenko al Luba. — Tie ja estas Groĥotov — bonega maljunulo. La tutan regionon timigis nia Eŭgeĉjeto...

Da paperoj estis multe, kaj liberiĝis Vladimiro Atanazijeviĉ nur je la sesa horo. Li eliris kune kun Luba. La ofica ŝoforo estis dormetanta en la fiksita al tia estro, kiel Ustimenko, aŭtomobilo «M1». Ŝoforo Kazimiroviĉ, kutimiĝinta senproteste priservi kamaradon Stepanov-on kun ĉiuj familianoj, tre miradis pri sia nuna senĝena kaj senzorga vivo, sed ĝi daŭris ne tro longe — Ustimenko ordonis pentri sur la karoserio ruĝajn krucojn, kaj Kazimiroviĉ subite iĝis ne ŝoforo de persona aŭto, sed ŝoforo de ambulanco. Nur fojfoje li «transĵetadis» la estrojn, kaj eĉ ne sciis bone, kiu nun estas la ĉefo: ĉu Ustimenko aŭ Gabaj.

— Ni veturu al ni, tagmanĝu! — proponis Luba. — Ni havas milean kaĉon kun lardo. Ĉu konvenos?

— Ne, — morne respondis Ustimenko. Kaj, ĝeniĝante, demandis: — Kie mi povus aĉeti florojn, Lubanjo, pli multajn kaj pli bonajn?

Luba kun gaja miro ekrigardis al Vladimiro Atanazijeviĉ. Li forturniĝis de ŝi.

— Mi ne scias, kie ili estas vendataj, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Kaj entute, ĉu ili jam ekfloris en tiu ĉi jaro? Iaj tiaj krokusoj, aŭ peonioj, aŭ rozoj? Mi tre bezonas!

— Ni faros! — per tono de sperta akiristo diris Luba. — Ĉio estos en ordo, Vlaĉjeto, — penante ŝajnigi, ke ŝi nenion komprenas, aldonis ŝi. — Se necesas, do necesas, ni ja estas malfremdaj homoj...



1. Ofte uzata citaĵo el versaĵo de A. Puŝkin «Vizitis ree mi...» (1835).
2. F. P. Golovatij (1890–1951) — sovetia kamparano-kolĥozano, unu el la iniciatintoj de la tutpopola patriota movado pri kolektado de mono en fonduson de la Ruĝa Armeo dum la Granda Patruja milito. Li donis siajn ŝparaĵojn por konstruado de du ĉasavioj. Heroo de Socialisma Laboro (1948), ano de la VKP(b) ekde 1944.