Antaŭ alia sojlo

La interparolo komenciĝis antaŭlonge, eble eĉ hieraŭ. Aŭ antaŭhieraŭ. Aŭ en tiu tago, kiam okazis la «katastrofo», — Iraida alie ne nomadis la forpelon de sia edzo. Ŝi entute ŝatis fortajn vortojn. «La knabo degelas, kiel kandelo», — diradis ŝi pri efikoj de kojlito ĉe Juĉjo. «Postvivi tielaĵon ne eblas», — diris Iraida okaze de la elpostenigo de kamarado Stepanov.

— Ĉu mi pendumiĝu? — globiginte la okulojn, kriegis li.

Iraida ekkrakis per la fingroj.

— Kaj tio nomiĝas familio, — plende prononcis Eŭgeno, — tio nomiĝas — en la familia rondo! Nun mi scias — elprovon per malfeliĉo ni ne eltenis. Ĉio disfalis al polvo...

Frapferminte la pordon, li staris iom en la malgranda antaŭĉambro. Nun ili havis nur kvardek tri metrojn. Tri ĉambrojn, kuirĉambron kaj formetejon. Kaj komence oni intencis doni duĉambran loĝejon sen bankuvo.

— Ĉu vi matenmanĝos? — demandis Paŭla malantaŭ lia dorso.

— Glason da teo, — respondis li, — sed fortan, mi petas vin. Ĉio sekiĝis.

Por ne vidi almenaŭ dum kelkaj minutoj Iraida-n kun ŝia flava vizaĝo kaj suferanta rigardo, li eltrinkis la teon ĉe Paŭla, kiu ĵetadis al li kompatajn rigardojn. Kaj poste, kun suspiro, li ektrenis sin en la manĝoĉambron.

— Sed kial vi ne rebatis? — ekkriis Iraida, ekvidinte la edzon. — Kiel vi povis cedi kaj ne rebati tiujn absurdajn akuzojn? Rebati kaj rebati — jen via tasko sur tiu ĉi etapo!

Li ekrigardis al la edzino kun mirego: ankoraŭ nova vorto en ŝia leksikono. Kaj ŝi provu «rebati» — tie, en fajfado de fulmoj kaj bruo de tondro. Sed disputi estis sensence. Li penis deruliĝi al alia temo.

— Minuton! — petis kamarado Stepanov.

Kun sufera vizaĝesprimo li atendis, dum Paŭla estis dismetanta sur la tablo tasojn, lakton, fromaĝon, panon, buteron. Kaj ekparolis nelaŭte, nur kiam ŝi foriris.

— Necesas maldungi Paŭla-n, — diris Eŭgeno Rodionoviĉ. — Kaj, mi petas, la vivmanieron moderigu almenaŭ iomete. Ĉiuj ĉi almanĝaĵoj, kolbasoj, ŝinkoj, kaviaroj... Necesas kuiri kaĉojn kaj terpomon. Bolkuirita terpomo — tio estas tute nemalbone. Kaj pastaĵojn eblas bolkuiri...

— Indulgu min! — alpreminte la manojn al la plata brusto, patose prononcis Iraida. — Indulgu de viaj pastaĵoj. Ĉu vere vi la stomakon opinias la plej grava? Ja la demando staras tragike, mi petas vin kompreni ĉion esence...

Kamarado Stepanov demordis pecon de buterpano kaj altrinkis per lakto. Malagrablaĵoj, eĉ en tragika aspekto, kiel esprimadis Iraida, kutime aldonadis al li apetiton. Li nur manĝadis kun pensema vizaĝesprimo kaj suspiradis dum la procezo.

— Kaj la loĝejo? — ree demandis ŝi.

— Kial vi al mi alkroĉiĝis? — kriegis Eŭgeno Rodionoviĉ. — Kion mi scias? Ĉu oni forprenos? Tiujn ĉi tri porkajn ĉambrojn? Tiun ĉi hundujon?

— S-s-silentu! — siblis Iraida. — Vi ne rajtas krii al mi! Kio mi estas por vi? Ĉu strata putino? Ĉu unu el viaj dametoj? Ne, mi ne permesos...

Farinte vizaĝon de martiro, li dismalfermis la fenestron kaj komencis spiri per la aperta buŝo. Sur la strato estis pluveto, la nuna printempo ne dorlotis per sunaj tagoj. Kaj Iraida estis ploreganta en ilia nova manĝoĉambro, obstrukcita per aĵoj tiel, ke ne eblis turniĝi. Ŝi ploregis kaj tordadis siajn brakojn.

— Ne indas, kolombino, — petis li. — Por kio turmenti unu la alian? Seneliraj situacioj ne ekzistas. Nu, estas malfacile, nu, mi eraris, nu, mi estis punita, sed mi ja agnoskis ĉion kaj en formo de kamarada letero sendis al Zinovio Simonoviĉ. Ni sidiĝu, sidu iom!

Malfacile tratreninte sian dikan vintreton inter luksa radiricevilo kaj dismovebla tagmanĝa tablo, Eŭgeno Rodionoviĉ, kiel oni diradis en malnovaj tempoj, «malleviĝis» sur la sofon kaj iomete alpremis la kapon al la seka femuro de la edzino. Sidi tiel estis ekstreme maloportune, kaj, verŝajne, ankaŭ tre stulte, sed Iraida kvazaŭ ne rimarkadis tiun kvietan kareson de sia edzo, nur tintadis super li per siaj ĉenoj kaj medaloj kaj plu skuiĝadis pro ploro.

— En malfeliĉo ni estas nur du en la mondo, — ankoraŭ tenante sin forte, sed subite ankaŭ timiĝinte, balbutis Eŭgeno. — Ni devas subteni unu la alian. Ni havas filon, fileton, nian estontecon. Alvorte, kiom da mono estas en via ŝparlibreto en la nuna momento?

Iraida ne memoris.

— Vi ĉiam vivis kiel en sonĝo, — riproĉis li ŝin, foriĝinte de ŝia femuro. — Kaj se vi deziras scii, Levitan, kiun vi aĉetis, estas tute ne Levitan1...

Feliĉe, oni finfine konektis kun Moskvo. Ŝervud ankoraŭ, evidente, nenion sciis, ĉar li salutis Stepanov-on amike kaj, verŝajne, pli varme, ol malnovan institutan kamaradon. La broŝuro pri malutilo de homeopatio, preparita de Eŭgeno por publikigo, plaĉis al Ŝervud, li eĉ plendis, ke indus verki pli ampleksan libron kaj doni pli vastajn konkludojn.

— Kaj pri ĉarlataneco, astrologio, sorĉado kaj tuta cetera obskurismo estas bonege, — diris Ŝervud, — kun temperamento, konvinkite, forte. Kaj ĉefe, ekzistas civitana pozicio. Kio koncernas psikoterapion...

Tiam la interparolo rompiĝis, kaj poste el la telefona stacio oni vokis kaj diris, ke konekto kun Moskvo longe malestos, ĉar en la lineo okazis paneo...

Iraida rigardis al la edzo atende.

— Jen vidu, kolombino, — diris li al ŝi, — la aferoj iras. Ni batos al homeopatoj, la libreto estas inkludita en la planon... Do kiom ĉe vi tamen restis da mono en la libreto?.. Mi diras pri la ŝparlibreto, — aldonis li, kontenta pro sia kalemburo.

Li prenis krajonon, kaj ili okupiĝis pri kalkuloj. Paŭla alportis ovaĵon kun kolbaso. Eŭgeĉjo verŝis al si glaseton da vodko kun betulaj burĝonoj.

— Nu, kaj tio, kio restis post via paĉjo? — demandis Stepanov. — Mi neniam pri tio interesiĝis, sed ĉu tuta tiu ĉi pelmelo kun notario finiĝis per io? Ni pensu, ke tio estas mono de Juĉjo, ĉu ne?

Da «Juĉja» mono evidentiĝis nemalmulte. «Poluj' ankoraŭ ne pereis»2, kiel esprimiĝis Eŭgeno Stepanoviĉ, kunmetinte la lipojn per kokina postaĵo. Poste ili «plusis» tion, kio povus esti ricevita rezulte de likvido de troaĵoj de la meblaro, vazaro, kaj ankaŭ de la luksaĵetoj, aĉetitaj laŭeble en brokantejoj de Moskvo kaj Unĉansko, kiuj, certe, ĉiam havis valoron ne nur artan, sed ankaŭ materian.

— Ĝenerale, knabino, — purigante siajn dentojn per alumeto post la ovaĵo, diris Eŭgeno Rodionoviĉ, — por ni tiuj ĉi hejmaj penatoj jam tedegis! Necesas deskui la polvon kaj moviĝi for. Neniaj vojoj estas fermitaj por sovetia kuracisto. Eĉ se supozi la plej gravan — mi estas ekskomunikita el la partio, eĉ se tio estas tiel, do tamen sur nova loko estas aliaj perspektivoj. Politike mi estas pura.

— Kaj Aglaja Petrovna? — mallaŭte interesiĝis Iraida, kaj ŝiaj ĉirkaŭkoloj tintis.

— Aglaja Petrovna estas ĉi tie. Krome, ŝi estas liberigita.

— Sed ne rehabilitita.

— Ne estu teda, suneto, — pacience petis Eŭgeno Rodionoviĉ. — Ni veturos al iu granda novkonstruado, kaj tie oni min aprezos. Ne, certe, mi eĉ mem ne iros al responsa posteno. Sed kiel viculo — kial ne? Kaj kun mia medicina kaj administra sperto, kun scio de homoj, kun milito malantaŭ la dorso, kun organiza lerto...

— Ne permesu, ke oni vin ekskomuniku el la partio, — konsilis la edzino. — Ĉiel ajn, ekskomunikito estas tute ne komparebla eĉ kun havanto de severa riproĉo. Restarigo en la partio estas malfacila procezo, por ĝi foriras jaroj, ĉu vi imagas — jaroj!

Li imagis!

Tute certe!

Kaj ne nur imagis, sed ankaŭ sciis — Zolotuĥin lin ne restarigos. Ne tia viro estis Zinovio Simonoviĉ, ne el tiuj, kiuj haltas meze de la vojo. Ne, Eŭgeno Rodionoviĉ, via kanto estas finita, necesas serĉi alian padon-vojeton, sur la kutima vi jam ne plu iros.

«Ĉion dekomence, — diris al si kamarado Stepanov rapidvorte, — ĉion de la komenco mem. Forveturi en foran lokon. Konstrui domon. Jes, domon! Propran domon! Malsanulejeto, negranda, pura, kiel sur bildo en lernolibro. Nutrobloko. Ĝardeneto. Beataj resaniĝantoj. Kolĥozanino ĵetiĝas sur la genuojn kaj kisas al Eŭgeno Rodionoviĉ la manon. Li savis infanon. Kirurgo-noviganto. Senekzempla operacio. Kirurgo k-do Stepanov elflugis sur aviadilo...»

— Vi promesis skribi leteron al via ĉefo, — diris Iraida. — Peti konsilon. Ĉu ĝis nun al vi mankis tempo?

— Ho dio!

Ne, Eŭgeno ankoraŭ nenion kaj al neniu sendis. Kiel li esprimis, li bezonis «koncentriĝi» post la moralaj afekcioj de tiuj ĉi tagoj. Plene ekregi sin, ekregi la nervan sistemon, trostreĉitan de la lastaj eventoj. Postuli de tiu serpento Gorbanjuk formulon pri tio, pro kio nome li estis elpostenigita. Eble, li sukcesos akiri ion kiel «laŭ propra deziro»?

Kalkulinte al si la pulson, Eŭgeno Rodionoviĉ surmetis mantelon de koloro de pizosupo, ŝovis la kapon en la ĉapelon kaj ekiris promeni kaj spiri aeron. Por adiaŭo li kisis al Iraida la manon iomete super la pojno kaj ekpaŝis tra interstratetoj al Unĉo, al la eksa Negocista ĝardeno, kie antaŭnelonge, per zorgoj de Losoj, estis metitaj oportunaj benkoj kun dorsapogiloj kaj de kie estis malfermiĝanta vasta vidaĵo al la akvoplena riverujo kaj al salikaj arbustoj de la transrivera Fiŝista antaŭurbo. Ĉi tie Eŭgeno intencis iomete ripozi kaj malvarmiĝi post la okazintaj en la familio malkonkordoj kaj post la koreco, kiu kostis al li, probable, pli multe ol plej bruskaj kvereloj...

La pluvo ĉesis, ekblovis venteto, dispelis la nubojn. Eŭgeno filozofie komparis la naturajn fenomenojn kun la homa vivo; antaŭe, en tumulto de la responsa laboro, al li mankis libera tempo por esti sola kun siaj pensoj, kiuj, kiel li hodiaŭ rimarkis, en li moviĝis.

— Jes, jes, — mallaŭte diris Eŭgeĉjo, — dialektiko, ĉio ŝanĝiĝas, unu post la alia, aŭ io tiaspeca. Unueco de kontraŭdiroj.

Li suspiris. Necesas esti pli proksime al la naturo — jen en kio estas la afero. Li deŝiriĝis de ĝiaj fenomenoj, sed en ĝi ekzistas io kuracanta, trankviliganta, iusence — eterna. Estis pluveto, kaj ne estas. La suno ne estis, sed jen — ĝi ekbrilis. «Tiel estas ankaŭ en la vivo», — kun kortuŝeco pri sia sagaceco kaj profundpenseco pensis kamarado Stepanov. Pensis, kalkulis al si la pulson, trovis ĝin bona kaj rememoris, ke hejme mankas aparato de Riva-Rocci por mezurado de arteria tensio.

Tiel, meditante pri diversaj temoj, Eŭgeno Rodionoviĉ leviĝis kaj, sentante negrandan, sed agrablan lacon pro nekutimo iri perpiede, direktis sin laŭ la Rivera strato al la kajo. Ĉi tie lian atenton altiris bonorda palaceto, eliranta per kvar bone lavitaj kaj viŝitaj fenestroj al la vasto de Unĉo. Ne tiom antaŭlonge ĝuste al tiu palaceto kamarado Stepanov estis alŝteliĝanta per vulpaj ĉirkaŭvojoj, atendante revenon de la admiralo, kaj jam preskaŭ tute atingis, eĉ kuŝiĝis antaŭ salto, kiam la palaceton oni subite transdonis al la unĉanska eparkio. Kion signifas eparkio, Eŭgeno Rodionoviĉ, nature, sciis malbone, sed kompreninte, ke ĝi estas elemento de religio, sufiĉe kuraĝe ludis per tiu temo, ke kvazaŭ admiralo kaj Heroo de la Sovetunio ne havas kie klini la grizharan kapon de batalisto, dum la servantoj de la kulto, uzante malatenton de tiuj, kiuj devas regi, akaparas por sia obskurantismo tutajn domojn...

Nun, disponante liberan tempon, Eŭgeno Rodionoviĉ aliris pli proksime al la palaceto kaj miris, kiom bone kaj lerte ĝi estis riparita. Kaj la ĉirkaŭbarilo estis novega, el bonaj latoj, kaj la fera tegmento estis solide farbita, kaj la angulo de la domo, disbatita per obuso, estis masonita tiel, ke estis agrable rigardi. Kaj trikolora kato, solide korpulenta, bonege nutrita, estis lavanta sin sur la perono per la kruro, esprimante satan malestimon kaj sian satan apartecon en tiu ĉi neriĉa postmilita mondo...

Ankoraŭfoje rigardis Eŭgeno. Rimarkis densajn, de nemalmultekosta ŝtofo, kurtenojn, rimarkis tapiŝeton sur la ŝtupoj, la glate surŝutitan per flava sablo korton, tabulajn trotuaretojn al la servoj, propran akvopumpilon...

«Elstare ili riparis, — difinis Eŭgeno Rodionoviĉ. — Kaj da mono enmetis senkalkule. Certe, sen ajnaj formalaĵoj, konata afero — el la mano en la manon. Kian fundamenton ili submetis — ŝtonan. Ĉu granito?»

Spertante kutiman en tiuj ĉi lastaj tagoj senton de interesiteco pri ĉiaj konstruaĵoj kaj prezoj de konstrumaterialoj, Eŭgeno Rodionoviĉ, anime sopirante, promenis laŭlonge de la eparkio fojon kaj duan, kaj ankoraŭ trian, kaj ĉar la palaceto per du fenestroj rigardis ankaŭ en la interstraton, tial kamarado Stepanov ankaŭ la interstraton trairis, altirita de aspekto de tegoloj, verŝajne, antaŭnelonge liveritaj per pago same, certe, «el la mano en la manon». Kaj ankaŭ fero el la interstrato videblis — nova, nigra, bela, tute ne rusta; kaj bonkvalitaj zinkitaj akvotuboj; kaj glatigitaj rondaj traboj; kaj — revo de konstruanto — foldotabuloj, diligente metitaj sur hakblokojn.

Mirinde, kiel scipovis ili aranĝi sin, tiuj pastroj...

En la interstrateto estis tute senhome kaj senbrue, kaj de tie ĉi Eŭgeno Rodionoviĉ observis la rezervojn de la konstrumaterialoj, nenion timante, taksante mense, kioman monsumon kostis al la eparkio tuta tiu ĉi riĉaĵo, sed taksante, certe, ne por la eparkio, sed por si — kiel li mem konstruus al si dometon. Dum kamarado Stepanov tiel rezonadis, la meza fenestro subite senbrue malfermiĝis kaj oni afable vokis lin el la ĉambro, iomete dismovinte la vinruĝajn kurtenojn.

— Ĉu vi al mi venis, Eŭgeno Rodionoviĉ? — aŭdis li gajan voĉon. — Mi vin vidis en la fenestro kaj pensis — eble, vi min serĉas? Bonan tagon!

Eŭgeno Rodionoviĉ iomete riverencis el trans la barilo, ne rekonante tiun virinon, kiu estis tiel afable parolanta kun li.

Ĝuste en tiu ĉi momento sur Stepanov-on ŝutiĝis densa kaj abunda pluvo. Forkuri en la interstraton ŝajnis al Eŭgeno Rodionoviĉ almenaŭ nesolide, kaj li, ĉirkaŭrigardinte dumire, ĉu ne vidas lin iu el malamikoj, kaj konvinkiĝinte pri plena sekureco, surkuris la peronon kaj trovis sin antaŭ tio, kio nomiĝas «damo» de granda alto, bone vestita, en surĵetita sur la ŝultrojn ŝalo.

— Kompatinda! — ekkriis la damo. — Ja vi tute malsekiĝis!

Tiu kompata ekkrio neniom konformis al la vero, sed Eŭgeno Rodionoviĉ iel momente varmiĝis per la animo kaj, ankoraŭfoje iomete riverencinte, pendigis la mantelon. Kaj finfine konfesis la kulpon, ke li neniel povas, pardonu grandanime, rememori, kie, kiam kaj en kiuj cirkonstancoj...

— Mi estas vidvino de via forpasinta instruisto, profesoro Polunin, Prov Jakovleviĉ. Ĉu vi ne rememoras? Helena Nikolajevna.

— Certe! — ekkriis Eŭgneo. — Certe! Pardonu, mi petas, vidkapablo, milito, vidu, milfoje pardonu...

La vidvino estis ankoraŭ, sendube, bela, sed, kiel pensis spertulo Eŭgeno, «per velka belo». Ŝia granda buŝo estis intense ŝminkita, la okuloj rigardis akre kaj kares-moke...

— Ja eniru do, — diris ŝi insiste, — tutegale pluvo jen kiel fluas. Eniru, ĉe ni oni ne mordas. Via parenco Ustimenko tuj post la milito vizitis min, sed kion mi povis diri al li? Lin, same kiel, verŝajne, ankaŭ vin, interesis la arkivo de la forpasinta Prov Jakovleviĉ...

Nenia arkivo, certe, Eŭgenon Rodionoviĉ-on interesis eĉ en eta grado, kaj nenion sciis pri ĝi Stepanov, sed ne eniri estis iel maldece, kaj, zorgeme viŝinte la piedojn per la tapiŝeto, li sekvis Polunina-n en la kancelarion de la eparkio, kie malvarme brilis bonege polurita pargeto, briletis per lako nova meblaro kaj lumis luksa, grandega kontora tajpilo sur la skribotablo. Estis ankoraŭ bretoj, sur kiuj kuŝis kaj staris paperujoj kun dosieroj, helruĝa irtapiŝo estis trairanta la vaksitan plankon, kaj la aero odoris ĉi tie je pureco, sekaj herboj kaj folioj, kunigitaj en bukedojn, flaviĝantajn en multekostaj kristalaj vazoj, kaj ankoraŭ je io odoris — eble, je olibano, aŭ kupreso, aŭ tio estis parfumo de la vidvino de Polunin?

Kaduka popeto estis skribanta ion per rapida skribmaniero sur granda paperfolio kaj ĵetis koleran rigardon al Eŭgeno, kiam tiu, enirinte, levetis la profunde surmetitan ĉapelon...

— Eniru do, eniru, — irante antaŭ Eŭgeno, estis parolanta Helena Nikolajevna, — ĉu vere al vi Vlaĉjo nenion rakontis pri la sorto de la Polunin-a arkivo? Eksidu. Fumu, se vi deziras. Jen cigaredoj, cindrujo...

Ŝi almovis al li «Nordan Palmiron».

— Nu, do kio pri la arkivo? — ne sciante, pri kia nome arkivo temas, interesiĝis, eksidante, Eŭgeno Rodionoviĉ. — Kiel statas la afero kun la arkivo?

— Ja neniel. Ne plu estas ajna arkivo, ĝuste tien, en tiun lokon, kie mi kun via Vlaĉjo enfosis ĉiujn notojn de Prov Jakovleviĉ, trafis germana bombo...

— Aj-aj-aj, — balancis la kapon Stepanov. — Ĉu ĝuste tien?

— Ĝustege.

— Terure, — diris Eŭgeno Rodionoviĉ. — Kaj ni supozis...

— Aliflanke, por kio supozi, — kontraŭdiris Polunina, — la edzo kolektadis precipe historion de medicinaj absurdaĵoj, eraroj kaj misvojiĝoj. Vladimiron Atanazijeviĉ-on tiu temo ĉiam interesis, sed kio koncernas ian eldonon, do apenaŭ tia tendenca elekto povus...

Sed ŝi ne findiris.

Akre, potence eksonoris sonorilo, Helena Nikolajevna rapide eniris en la kabineton, kie, kiel ŝajnis al Eŭgeno, sidas direktoro, aŭ vicdirektoro, aŭ estro de tiu ĉi institucio, kaj tuj revenis, dirinte al la popeto, ke patro Bazilo invitas lin. La popeto mallerte ekhastis, kunprenis sian paperon kaj, trenante la malnovajn, rufajn botojn, malaperis trans la peza pordo de ilia ĉefo.

— Nu, kaj kiel vi vivas ĉi tie? — demandis Eŭgeno nur pro ĝentileco.

— Bo-ne-ge! — firme diris la edzino kaj same firme ekrigardis en la okulvitrojn de Stepanov. — Juĝu vi mem: mi ricevas ĉirkaŭ du mil rublojn, ne kalkulante diversajn subvenciojn kaj premiojn — pro troa laboro, pro suplementaj laborhoroj, por aldona nutrado, por kuracado...

Ŝia malalta, profunda voĉo donis al ĉio, kion aŭdis Eŭgeno Rodionoviĉ, ian specialan, gravan signifon, kaj Stepanov subite neatendite, kvazaŭ ne por si mem, sed por iu alia, kvazaŭ komisie, interesiĝis, certe ne tute serioze, same kvazaŭ kun scivola humuro:

— Nu, kaj la pastroj, pli ĝuste, servantoj de la kulto, ili kiel vivas? Ja tiu mondo estas tute nekonata de mi, vi, certe, komprenas...

Kial Polunina ne komprenu? Ŝi ĉion bonege komprenis. Kaj, ekfuminte «Nordan Palmiron», distrite frapetante per la longaj, en ringoj, fingroj al la klavoj de la tajpilo, kun ioma enuo ŝi rakontis, ke pastro ricevas dum monato ses mil rublojn kaj ankoraŭ dufoje dum jaro po ses mil por nutrado kaj kuracado. Profitoj el laŭmendaj diservoj iomgrade same estas redonataj al la pastroj.

— Pardonu, kion signifas «laŭmenda diservo»? — palpebrumante sub la okulvitroj, ĝentile interesiĝis Eŭgeno.

— Nu, homo estas mortanta, oni faras konfesprenon, eŭkaristion hejme...

— Pardonu, sed, laŭ mi, vi havas medicinan kleron? — subite rememoris Eŭgeno Rodionoviĉ. — Se mi ne eraras...

— Vi ne eraras, — respondis Helena Nikolajevna. — Mi estas helpkuracistino. Nu kaj kio el tio sekvas?

Ŝia vizaĝo subite iĝis kolera, ŝi levis la kapon kaj diris:

— Ĉu klopodi kun nazmukaj kaj skrofolaj homidoj en malsanulejoj? Sidigadi sur pispotojn? Aŭskulti kriojn de patrinoj kaj insultadon de kuracistoj? Mi tre dankas, ne...

— Sed la religio per si mem... — iom kuraĝiĝis Stepanov.

— La religio per si mem min ne koncernas. Mi — oficas, — sekvis respondo. — Se mia forpasinta edzo ne ŝvebus inter nuboj kaj ne kolektadus homajn stultaĵojn kaj ĉian galimation, sed verkus kelkajn lernolibrojn, tiam mi vivus trankvile kaj, eble, en libera tempo eĉ iĝus aktivulino de sanprotektado, voĉlegadus laŭ papero prelegojn pri utilo de manlavado. Tamen, tio neniun interesas...

— Ne, kial ne, — leviĝante, prononcis Eŭgeno kaj intencis aldoni ankoraŭ ion ĝentilan, sed ne sukcesis, ĉar ĝuste en tiu momento la ĉefa pordo larĝe malfermiĝis kaj en ĝi, kiel en blanka kadro, aperis alta, en longa, lerte kudrita sutano kun larĝaj manikoj, per io simila al profesoro Ŝĉukin, se tiu portus longajn harojn kaj barbon, svelta, eleganta patro Bazilo — la sekretario de la eparkio, kiel li estis prezentita al Stepanov, pri kiu siavice Polunina respekte, sed seke diris, kiaj estas lia posteno kaj la familinomo, antaŭnomo kaj patronomo.

— Certe, certe, — eldiris patro Bazilo, — kiu en nia urbo ne konas Eŭgenon Rodionoviĉ-on!

Stepanov iomete balancis la kapon.

La kaduka popo, senbrue paŝante kaj riverencinte al patro Bazilo kun la vidvino, trairis pretere, patro Bazilo akompanis lin per severa rigardo kaj subite same severe ekrigardis al kamarado Stepanov.

— Al kio mi ŝuldas tiun viziton? Ĉu vi ne ekdeziris ree aneksi de la eparkio ties modestan restadejon? Nian etan kabanon? Tegmenton super la kapo? Mi avertas: ni tiam ne cedis kaj ankaŭ nun ne cedos...

Treege ĝene, des pli en sia nuna stato, eksentis sin Eŭgeno Rodionoviĉ, sed la vidvino momente savis lin, klariginte, kiel interesiĝas kamarado Stepanov pri arkivoj de ŝia forpasinta Polunin. Kaj pluvo verŝiĝas, pluvego, Eŭgeno Rodionoviĉ estas gasto, dum patro Bazilo...

Tiam sekvis petoj grandanime pardoni kaj forgesi malpacojn. Eŭgeno pardonis. Patro Bazilo riverencis. Eŭgeno same. Helena Nikolajevna tre petis pardonon pro tio, ke kamarado Stepanov estis metita en ĝenan situacion.

— Aĥ, ne, ne, ne indas! — svingis Stepanov la mallongajn brakojn. — Por mi tio estas simple ridinda. Nur miskompreno, ne pli. Ni ja — tio okazis — vere interbatalis por tiu ĉi palaceto. Kaj la eparkio venkis. Do, estu tiel.

Patro Bazilo diris:

— Hodiaŭ al mi estis liverita mirinda kafo. Ĉu vi ne deziras, doktoro? Kaj ĉerizbrando estas altkvalita. En la korto estas pluvo, humide, ĉu?

Li ekridis kaj per voĉo bonkora kaj plu kulpa demandis:

— Ĉu tio konformas al tio, kiel prezentas nin niaj antagonistoj? Popo nepre estas manĝegemulo, ĉu ne? Do, vere, ni estas pekaj, neimageble pekaj, kaj eĉ la plej bonaj el ni estas nur homoj kun ĉiuj karakteraj al ili mankoj. Do, kio pri kafo?

Lia bonkora rigardo turniĝis al Polunina:

— Ĉu afablega Helena Nikolajevna ne rifuzos al ni plenumon de nia deziro? Kaj ni transiros al mi en la kabineton, kie transatendos la pluvon, se, certe, Eŭgeno Rodionoviĉ opinios por si ebla tian senceremoniecon. Kaj tie li, certe, diros al mi, ke religio estas opio por la popolo. Ĉu vi diros?

Brakuminte Eŭgenon ĉe la diketa dorso per la mano, li ekridis iomete sarkasme.

La kabineto de la sekretario de eparkio estis tre modesta per meblaro kaj same tre pura. Antaŭ sofo ĉi tie staris malalta tableto, sur kiun Helena Nikolajevna metis aromegan kafon, kuiritan kun brezita kremo. Patro Bazilo tiutempe parolis telefone, probable kun Moskvo, — li pacience diktadis, fojfoje per literoj, kaj al Eŭgeno Rodionoviĉ estis strange kaj ial eĉ iomete tikle aŭdi tiujn vortojn:

— Subornatojn — kvar, — estis parolanta per sia ludanta voĉo patro Bazilo, — stolojn — kvar, surplison — unu, plus unu, senprokraste, al Kamenka. Ne, patro Simeono, ne, kara mia, ni jam skribis dufoje, tute vi, altestimataj, burokratiĝis, ni havas ekstreman bezonon ĝuste por la karesmaj diservoj. Kazublo ne necesas, la ĉefpastro estas provizita per diserva vesto, kaj ne sendu...

Surmetinte la parolilon, li viŝis la humidiĝintan vizaĝon per granda silka tuko kaj diris, subridante:

— Ĉie estas unuformeco.

Patro Bazilo prenis el malfermita skatolo cigaredon kaj diris per agrabla voĉo, ke al li donas grandan plezuron kontakto kun doktoro, des pli kun tia, kiel Eŭgeno Rodionoviĉ, kiu per sia persono prezentas la tutan kuracistan mondon kaj de la regiono kaj de la urbo Unĉansko.

— Grandan, bonegan laboron vi faras, amikoj miaj, grandegan, mi dirus, — iomete akcentante sonon «o» en la volga maniero, diris patro Bazilo. — Mi miras kaj ĝojas kaj preĝas pri vi, — proksime rigardante al Eŭgeno per la bonkoraj, humidaj, tre malhelaj okuloj, daŭrigis li, — mi preĝas pri via konstanta, neokulfrapa, nebrilanta vera heroaĵo...

La ĉerizbrando vere estis mirinde bongusta, kaj, verŝajne, sufiĉe forta, ĉar kamarado Stepanov eĉ ne rimarkis, kiel li agrable kaj facile ebriiĝis. La amaraj pensoj forlasis lin, li aŭskultadis paŝantan tra la kabineto patron Bazilon kun ĉiam kreskanta, akra, eĉ streĉita scivolemo. Patro Bazilo de la konversacio pri kuracado de la korpo transiris nun al kuracado spirita, al la aferoj de la ortodokskristana eklezio.

— Ĉu ankaŭ kun supera klero al vi iras homoj? — demandis kamarado Stepanov en paŭzo.

— Bedaŭrinde, tro malmulte.

— Kion signifas — tro malmulte?

— Treege malgrava estas la parto, kion ne eblas diri pri malkleruloj, pigruloj kaj malsukcesuloj. Pri manko de tiaj ni ne plendas.

— Sed de kie vi scias, ĉu kredanta homo iras en vian seminarion aŭ nekredanta? Ja povas okazi ankaŭ trompo?

Patro Bazilo kun ĝuo trinkis unu gluton da kafo.

Kaj ne respondis, kvazaŭ Stepanov nenion demandis. Helena Nikolajevna alportis skatolon da keksoj kaj ree dense fermis post si la pordon. Eŭgeĉjo mem verŝis por si ĉerizbrandon. Li deziris demandi, sed li sentis, ke demandojn oni faras ĉi tie singarde.

— Bone, — diris li subite per decida voĉo, — se vi diras «bedaŭrinde, tro malmulte», sekve, vi bezonas homojn, havantajn superan kleron...

— Ne ni, amiko mia, sed la ortodoksristana eklezio.

— Ĉu vi, ĉu ĝi — estas egale. Ja vi reprezentas per vi la eklezion...

— Ni nur laŭforte servas al ĝi...

— Do, servas! Permesu diri, alie mi perdas la penson. Do, jen. Se la eklezio bezonas homojn kun supera klero, sekve, ĉe eniro en seminarion ili ricevas iajn privilegiojn. Ni diru tiel — ni bezonis proletan studentaron, kaj ni...

— La penso estas komprenita, — bele klinis la kapon patro Bazilo. — Kaj racia. Personoj kun supera klero, diplomitaj kaj seriozaj, certe, estas akceptataj en seminariojn al dua lernojaro...

— Kaj poste kiom ankoraŭ da jaroj? Ĉu kelkaj jaroj da lernado?

— Persono, mi ne povas ne noti, serioza kaj fidata de instruistoj, povas esti pastrigita jam en la tria lernojaro.

— Ha! — ne tre dece prononcis Stepanov. — Jen artifiko. Do, vere, vi havas mankon de kadroj...

Patro Bazilo silente rigardis al Eŭgeno. Kaj ne tre aprobe. Kamarado Stepanov iomete koncentriĝis: kaj fizike — eksidis pli rekte, kaj morale — ordonis al si pli atente elekti vortojn. Sed la ĉerizbrando faris sian aferon — li ne povis ne kontroli la monsumon, nomitan de Polunina. Patro Bazilo konfirmis, — jes, ses mil kaj por kuracado kaj nutrado respektive.

— Bone vi vivas, — ne retenis sin Eŭgeno Rodionoviĉ. — Ĉu eblas tiajn salajrojn fiksi. Kaj la popolo kiel al tio rigardas?

— La paroĥanaro deziras vidi siajn pastrojn en bona sano kaj bezonantaj nenion. La vidpunkto de la ortodoksristanaj...

— Ĉio ĉi estas galimatio, — interrompis Eŭgeno Rodionoviĉ. — Min interesas alio — ĉu tiuj maljunulinoj, kiuj ŝovas siajn rublojn en viajn almozkolektujojn, scias, kiom da salajro ricevas pastro kaj kiom da tiuj rubloj...

— Bonstato de la templo... — ree komencis patro Bazilo, sed Eŭgeno Rodionoviĉ ree interrompis.

Starante kun taso da kafo, li eĉ enfalis en patoson, dirante pri tio, kiom ricevas distrikta kuracisto kaj kiel li laboras kompare kun pastro, kiu, laŭ la vortoj de patro Bazilo, diservas nur trifoje dum semajno.

— Tio estas ĝusta, — humile konfirmis la eparkia sekretario. — Sed konsentu, ĉu en tio kulpas la eklezio?

Eŭgeno distrite konsentis — la eklezio al tio ne rilatas. Patro Bazilo ankoraŭfoje verŝis al li ĉerizbrandon. La disputo inter la konversaciantoj elĉerpiĝis, nun Eŭgeno estis aŭskultanta pri tio, kiel oni aniĝas en ekleziajn instruejojn. Aŭskultis pri studataj tie sciencoj — pri homiletiko, patrologio, pri la Nova kaj Malnova testamentoj. Aŭskultis pri tio, kio estas metropolito, eparkia ĉefpastro, diakono, pastra servisto. Evidentiĝis, ke pastra servisto iom similas la oficon, kiun plenumadis kamarado Stepanov dum la milito. Tio estas, tieldire, persona sekretario de altranga kleriko.

— Do, la ĉefpastro devas beni pri eniro en seminarion? — subite koncentrite interesiĝis Eŭgeno. — Sed surbaze de kio? De kie li povas scii, ĉu la homo pravigos liajn atendojn?

Patro Bazilo ĵetis longan rigardon al kamarado Stepanov. Tiu rigardo nun estis malvarma, orgojla kaj seka.

— Ni bezonas klerajn, agemajn kaj energiajn homojn, — diris li, iomete forturniĝinte. — Necesas kompreni, ke foriro de klera homo el monda vantaĵo en spiritan restadejon, akcepto de ordino fare de tia homo, lia servo al la eklezio por ni estas profunde dezirindaj. Speciale se tio estas homo klera. Kaj ĉiu racihava pastro opinios sia devo rekomendi kredanton kun supera laika klero, venintan al ni kaj en seminarion kaj eĉ en akademion. Se tia laiko estas fraŭlo aŭ vidvo kaj en la vivo estas respektive modesta, tiam lian vojon eĉ ne eblas antaŭdiri...

— Tio estas en la senco trabatiĝi eĉ al la pinto mem? — ne retenis sin Eŭgeno.

Al tiu repliko respondo, kompreneble, ne sekvis.

— Nu, bone, — diris Stepanov, — ni drinku po glaseto por adiaŭo, kaj mi iros.

Lia vizaĝo iĝis pensema kaj koncentrita. Helena Nikolajevna jam ne ĉeestis, ŝi foriris hejmen. Patro Bazilo akompanis Eŭgenon Rodionoviĉ-on ĝis la pordo, firme premis lian manon, enlasis la katon kaj ŝlosis sin.

«Interese, — pensis la eksulo Stepanov, rigardante ĉirkaŭ si, ĉu ne rimarkis iu, de kie li eliris. — Interese. Mirinde interese...»

Reveninte antaŭ la larmajn okulojn de Iraida, li kondutis ekstreme, eĉ senekzemple humile, ĝis tio, ke donis nenian atenton al nekredeble trosalita supo. Kaj dum tuta tempo li ion pripensadis, rigardante al unu punkto, tiel pripensadis, ke Iraida iomete ektimis — ĉu ne necesas interparoli kun psikiatro. Ŝi eĉ eldiris singarde pri tio.

— Vi estas ridinda, — humile respondis al ŝi la edzo, — vi estas ridinda, mia knabino. Ridinda kaj tre, tre bonkora. Kaj bonkoreco estas la ĉefa afero en nia vivo. Eĉ se ĝi estas ankoraŭ ne formiĝinta, ne formulita, pardonu, knabino, pro malklareco de la penso, sed kiam homo serĉas sian vojon, al li estas malfacile. Treege malfacile, sed necesas, nepre necesas trovi en si novajn fortojn kaj kun ili novan vojon...

Paŭla, kiu estis alportanta la duan pladon, subite mallaŭte ekploris. Kaj Juĉjo rigardis al la patro per grandaj okuloj. Kaj kurbigis la buŝon — Eŭgeno Rodionoviĉ spiris al li per alkoholo, kiun la knabo ne eltenadis.

— Lasu min! — diris Juĉjo, kiam la patro trudiĝis al li kun kisoj.

— Jes, jes, iru promeni, — konsentis Stepanov, — iru, infaneto, iru...

— Ĉu vi ebriiĝis? — flustre demandis Iraida, kiam Paŭla eliris.

— Iomete. Mi, ĝenerale, kulpas antaŭ vi. Pli, ol vi pensas, Irainjo. Sed nun tio ne gravas. Nun nenio gravas.

Kaj li komencis kisi la pojnojn de la edzino — komence unu, poste la duan. Kaj ŝi tintadis super lia kapo per siaj ĉenetoj kaj malforte plorpepadis, ne komprenante, kion ĉio ĉi signifas.



1. I. I. Levitan (1860–1900) — elstara rusa pentristo, majstro de pejzaĝo.
2. Komencaj vortoj de la himno de Polio («Mazurko de Dąbrowski»).