Ĉapitro dek unua

Tondro, fulmo kaj «maloportuna» homo

Proksimume je la unua horo posttagmeze Zinovion Simonoviĉ-on oni finfine konektis kun Moskvo, kun la ministerio pri sanprotektado, kaj je la dua, per vico da interparoloj, li atingis tiun alte-starantan kaj response-decidantan personon, kun kiu li penis komunikiĝi jam dum kvara tago. Kun la decida tono de la unua sekretario de la Unĉanska regiona komitato ne konsenti estis neeble, la demando staris nur pri kandidateco de homo, kiu povus tuj anstataŭi la forbrulintan kamaradon Stepanov-on.

— Tian laboranton mi havas, — diris Zinovio Simonoviĉ.

Kaj, blovante al la parolilo, per literoj li elparolis la familinomon. En Moskvo oni silentis — tie estis konata tiu ĉi nomo.

— Ĉu vi min aŭdas? — malpacience interesiĝis Zolotuĥin. Li entute malŝategis tiun telefonan enpensiĝemon. — Ĉu aŭdas?

Al li oni respondis, ke li estas aŭdata, sed ke tiun ĉi kandidatecon senpripense aprobi oni ne rekomendas.

— Jen novaĵoj, — miris Zolotuĥin. — Pro kio do?

— Maloportuna homo, — tiel estis dirite de la persono, responsa pri la kadroj.

— Nu, kaj ni havas tian opinion, ke bonaj laborantoj malofte estas oportunaj homoj, — eksplodis Zolotuĥin. — Tial ni opiniu la demandon solvita.

Kaj surmetis la parolilon.

«Jen kiel, maloportuna! — diris li al si mem. — Kia tempo estiĝis — oportunuloj eknecesis. Por mi ja li estas eĉ pli maloportuna, ol por vi, tamen mi ĝuste lin postulas...»

Tute nenion suspektanta kamarado Stepanov en tiu sama tempo en la «blua manĝejo» estis manĝanta viandbulojn kun acidkrema saŭco kaj diskutanta kun alsidiĝintaj al li kinokronikistoj ilian peton. La afero estis en tio, ke laŭ la «reĝisora ideo» de kamarado Gubin la kinistoj estis prepariĝantaj jam hodiaŭ komenci filmon el vivo de lakta farmobieno en fora sovaĝejo, kie estis pasiganta sian ne tro severan malfavoron la «profunde scianta la materialon» supre menciita Gubin. Sed melkistinojn necesis filmi en blankaj kiteloj, tamen tiea malica burokrato, ĉefkuracisto de la Ramenska malsanulejo Solovejĉik, pri kiteloj plene rifuzis kaj ankoraŭ promesis pri tiu ĉi spektaklo skribi al la kinematografia ministro mem Ivano Gregorjeviĉ.

— Ja nur por unu-du tagoj! — diris diklipa kinisto en pelta veŝto. — Ne povas ja ni filmi naturalisman galimation. Necesas leviĝi super bagateloj.

— Ni uzas elementojn de romantiko, kaj oni provu ĵeti al ni ŝtonon! — diris la alia. — Kamarado Gubin, ekzemple, tute prave konsilis al ni blankfarbi tiujn fasadojn de bovejoj, kiuj trafas en la objektivon. Ni devas instrui, kiel estu, sed ne fiksi tion, kio ekzistas en la realo.

Eŭgeno Rodionoviĉ ĝismanĝis la viandbulojn kaj alŝovis al si krespojn kun mielo kaj acidkremo. Li estis en bonanima humoro kaj tial promesis telefoni al la obstina Solovejĉik.

La kinistoj interrigardis.

— Ne, mein lieber Doktor, tiel ne taŭgos, — diris tiu, kiu estis en la pelta veŝto. — Ni estas spertaj knaboj kaj konas la vivon. Vi por ni letereton skribu.

— Leteretojn mi principe ne skribas, — diris Eŭgeno Rodionoviĉ.

Kaj interesiĝis, kial en tiaj varmaj tagoj la kinisto portas peltan veŝton. Li scipovis forkonduki siajn konversaciantojn disde la necesa al ili demando...

Kaj ĝuste en tiu tempo oni vokis lin al kamarado Zolotuĥin, kaj eĉ urĝe.

— La unua sekretario de la regiona partikomitato, — klarigis Eŭgeno Rodionoviĉ, ekstarante, kaj bonanime, dum irado finmaĉante krespon, svingis al la kinistoj la manon.

Li havis bonegan humoron: kaj la manĝaĵo estis sufiĉe bona, kaj la kinistoj el li «ne eltiris» letereton. Estante en tiu bona animstato, li eniris en la kabineton de Zolotuĥin kaj nur tiam eksentis malbonon, sed tiom timigantan malbonon, ke eĉ sur la sojlo, jam sur la sojlo, li konfuziĝis kaj stumblis, ne komprenante, ĉu li eniru definitive aŭ ĝuste tie ĉi oni lin elpelos.

Kial li tion sentis?

Ĉu pro granda sperto?

Ĉu pro multfoje spertitaj riproĉoj, skoldoj kaj draŝoj? Aŭ pro sento de jam delonge ronĝanta kulpo?

Apenaŭ. Tro dikhaŭta estis Eŭgeno Rodionoviĉ por tiaj emocioj, kiel ŝatis diradi Iraida.

Simple ili ĉiuj — kaj Losoj, kaj Ŝtub, sidanta malproksime, kaj la membro de la buroo de la regiona komitato, paĝigisto en la tipografio, unubraka Straŝko, kaj Zolotuĥin mem — tro atente, neordinare atente rigardis al li, kiam li interesiĝis, ĉu li povas eniri. Rigardis kaj silentis. Silentis, dum li iris, iomete fleksante la genuojn, dum li ridetadis al ĉiuj per la diketa buŝo, dum li viŝadis la okulvitrojn, por ekvidi finfine, kial ĉi tie estas tia nekutima silento, ja liaj okulvitroj rosumkovriĝis kaj komence li iris nur al konataj siluetoj.

Sed kun fajfo batis fulmo, bruis tondro kaj faŭkiĝis la tero en tiu momento, kiam li ekvidis — Zolotuĥin leviĝis. Kaj vidi jam nenion necesis, kaj eĉ aŭdi: kion eblas aŭdi en fajfo, siblo kaj batoj de fulmo — kaj se ĉio ĉi falis al via, la sola, la amata kapo? Ŝanceliĝas la planko, saltas fajreroj antaŭ la okulvitroj, nenion eblas kompreni, mankas kontraŭargumentoj, parolpermeson oni al vi ne donos, kaj eĉ se vi ĝin ricevos, tiam kion diri? Kion diri al tiu ĉi, alpremanta sian koron, flaviĝanta, kiel tiam Bogoslovskij, furioza Zolotuĥin, kion respondi al la sendenta, tordita Straŝko, al humila Losoj, kiu subite eĉ al ŝriko transiris, kiel kontraŭdiri al Ŝtub, la sola, kiu ne levis la voĉon kaj per tio jam tute faligis Eŭgeĉjeton de sur la diketaj, apogemaj kruroj? Glitis kaj malaperis penseto, ke — ĉu ne montri laŭ ĉiuj sciencaj reguloj svenon, sed ĉu tiujn virojn eblas kortuŝi per tia artifiko? Ĉu fali sur la genuojn? Ekplori laŭte? Ĉion agnoski, kaj eĉ pli ol ĉion?

Kaj la fulmoj batadis kaj batadis, kaj la vivo, tia sukcesa, tia oportuna, tia ordigita, kun specialaj porcioj, kun persona aŭtomobilo, kun ofica somerdomo, kun premioj kaj honorarioj pro broŝuroj, vivo flata, servila, sed vivo ja, vivo lakea, klopoda, sed grasa, vivo de prizorgato, ekskluzivulo, responsulo sub siblado kaj batoj de fulmoj estis iĝanta io tute alia, io, kie ekzistas vortoj «serĉi laboron», kie ne ekzistas eblo telefoni al amiko kun tio, ke ankaŭ vi helpos en necesa okazo, kie vi ne estas la unua «en sia mastrumaĵo» kaj eĉ ne la lasta, sed vi estas ekster ĉio, vi estas finita.

«Ĉu tio estas mi, kiu estas finita? — subite eksplodis io en la organismo de Eŭgeno, io en la zono de la stomako aŭ iomete pli alte kaj maldekstre. — Ĉu mi estas finita?»

Li faris paŝeton antaŭen, etendis la manon, deziris krii kaj nenion sukcesis. Ree malfermiĝis la ĉielo, ree ekfajfis, eksiblis, ekbrilis fulmoj, la tera firmaĵo ŝanceliĝis, kaj per la postaĵo, per ĉiam elstariĝinta sia diketa postaĵo, per la «pobo» antaŭen ekiris kamarado Stepanov retiriĝi, iomete riverenci kaj ree retiriĝi al la pordo, en kiun, li sciis tion precize, nun li jam neniam eniros. «Nun ĉio, — iomete ankoraŭ riverencante al la forturniĝintaj de li homoj, pensis li, — nun mi estas finita. Sed tio ne gravas, ne gravas. Necesas teni sin, ja ĉu subjektive mi kulpas?» Tiu vorto «subjektive» alligiĝis al li por longe, li ripetadis ĝin, plej mallaŭte fermante post si la pezan pordon, respektoplene, por ke, dio savu, oni ne pensu, ke li frapis per la pordo. Ne, li ja plene konsciis sian kulpon, limantan kun krimo, ĝisfine... Tia, konsciinta, oni vidis lin en la akceptejo, li malrapide iris per oblikvaj, stumblantaj paŝetoj, la eksa Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov — tiel, almenaŭ, al li mem ŝajnis, — eksa, subjektive per nenio kulpa, sed tamen tuta restinta en la pasinteco. Ja ekster la posteno, kiu estis forprenita de li, sen la fotelo, en kiun eksidos iu alia, sen sekretario, kiu estas elpendaĵo de graveco de sia estro, — kiu li estas? Kie li estas? Kio li estas? Kaj ĉu estas li entute? «Ĉu estis la knabo?» — subite rememoriĝis al li el iu libro1. Kaj kio estas nun la familinomo Stepanov — solida kaj impone soninta antaŭe, kun ne malpli solida kaj belsona patronomo Rodionoviĉ, — kio nun estas tio, se ne malplenaĵo? Ĉu malmultas Stepanov-oj?

Tiel li eliris sur la printempan, varman, vaporantan post pluveto straton, probable jam eĉ senpartia Stepanov, ne la Stepanov, sed ĝenerale iu Stepanov, per minusklo, nu, kiel oni diras — stepanov-oj, petrov-oj, ivanov-oj — aŭ oni tiel ne diras?

Kaj al la pordo tiutempe, ĝuste en tiu ĉi momento alruliĝis la aŭto de Zolotuĥin, kaj el ĝi, apoginte sin komence per bastono sur la pavimo, elgrimpis Vladimiro Atanazijeviĉ. «Kial el la persona aŭto de kamarado Zolotuĥin?» — jen kion sukcesis pensi Eŭgeĉjo. Kaj forturniĝis, ĉar li nun estis neniu kaj timis aperi antaŭ Vladimiro en sia vera aspekto. «Eble, li eĉ batos min, se li same ĉion scias», — tremante per la internaĵo, pensis la eksa Stepanov.

Sed Ustimenko nenion bone sciis. Li memoris, certe, ke Eŭgeĉjeto «pikis kaj atakis» Bogoslovskij-on en tiu tragika tago, kaj pardoni tion al Eŭgeĉjeto ne povis, same kiel multon alian. Tamen li naive kredis al la versio, laŭ kiu al Bogoslovskij en tiu tago estis proponita promocio, — li kredis, speciale, tial, ke ankaŭ li mem opiniis Bogoslovskij-on laboranto multe pli konvena por la posteno de ĉefkirurgo de la regiono, ol Neĉitajlon. Cirkulis diversaj onidiroj. Kaj Ŝĉukin-on, ekzemple, multo atingis, kaj Mitjaŝin-on, kiu, ĉe tuta sia silentemo, sciis preskaŭ ĉion, kaj Luba ion sciis, sed tamen ili, kvazaŭ interkonsentinte, nenion rakontis al Vladimiro Atanazijeviĉ, prave opiniante, ke la mortinton ne eblas revivigi, kaj al Ustimenko sufiĉas kaj eĉ trosufiĉas ĉiaj malfeliĉoj kaj fiaĵoj por tiu ĉi tempo...

Tiel, nenion sciante, leviĝis li en la kabineton de la bruskulo Zolotuĥin, kiu pro morala abomeno kaj, verŝajne, senkonscie sentante la samon, kion sentis ankaŭ la ustimenkaj kamaradoj kaj kolegoj, ĉion ligitan kun Stepanov forhakis plene kaj nur trovis necesa diri al Vladimiro Atanazijeviĉ, ke Eŭgeno Rodionoviĉ estas elpostenigita, lia departemento estas vaka, kaj ĉar mankas iu por okupi tiun ĉi postenon, tial la buroo decidis, ke Ustimenko dume estru la sanprotektadon, certe, kumule.

Ustimenko silentis.

— Kial vi flanken rigardas? — obtuze, plu ankoraŭ alpremante per la mano la koron, interesiĝis Zolotuĥin. — Ĉu vi ofendiĝis?

Vladimiro Atanazijeviĉ ŝultrolevis. Li ja ne povis diri, ke al li tutsimple turniĝas la kapo.

— Vi komprenu nian staton, — per sia forta voĉo, kolere kaj samtempe pete, ree ekparolis Zinovio Simonoviĉ. — Tie kamarado Stepanov faraĉis tiom da fuŝoj, ke tutan aŭtoritaton perdis la regiona sanprotektado. Tie necesas purigi per ŝovelilo...

— Mi estas komunisto, — finfine, kvazaŭ vekiĝinte, diris Ustimenko, — kaj se la decido estis farita, tiam mi ĝin plenumos. Miaflanke mi petas, ke mia helpanto, asistanto — mi ne scias tie etaton kaj tutan tiun burokrataĵon — estu doktorino Gabaj. Lubov Nikolajevna Gabaj.

Losoj subite ekridis per sia komforta, hejmeca rido.

— Kial vi, Andreo Ivanoviĉ? — demandis Zolotuĥin.

— Ja tial, ke kun tiu kamaradino al ni plena fino venos, — diris Losoj. — Ŝi ja estas kiel Ustimenko, nur pli juna...

— Atendu, atendu, — same komencante subridi, interrompis lin Zolotuĥin, — tio estas tia, eĉ tre bela, kvazaŭ de sur pentraĵo? Kiu «vostojn hakas»? — Li pli forte ekridis kaj aldonis, bonhumoriĝante: — Certe, certe, mi memoras. Estis ŝi ĉe mi, bruis ĉi tie terure, trarompiĝis al mi tra ĉiuj baroj. Al la CK minacis pri mi skribi...

Ustimenko same ridetis.

— Kaj sen ŝi? — severiĝinte per la vizaĝo, interesiĝis Zolotuĥin. — Sola Ustimenko por ni jen kiele sufiĉos! — Kaj Zolotuĥin peze frapis sin al la forta nuko. — Ĝis tiom. Aŭ vi laciĝis, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Mi nun devas multe operacii, — diris Ustimenko. — Kaj al Gabaj mi plene povas fidi. Kaj por ŝi estas oportune en la eksa kontoro de Stepanov sidi, el tie, ĉe deziro, eblas malproksime vidi pri epidemiologio kaj pri ĉio tio, kion ŝi, kiel sanitara kuracisto de Unĉansko, devas scii. Ŝi estas fidinda laboranto. Kaj ke ŝi kverelas, do ŝi pravas. Jen kiam mi en la stepanov-an fotelon eksidos, mi la ŝraŭbojn pri la sanitara stato en la urbo multe pli forte streĉos...

Liaj okuloj rigardis malsimpatie, li neniom estis flatita per la enpostenigo. Kaj la agado de Ustimenko promesis nenian trankvilon en la estonteco al la loka estraro. Kaj ankoraŭ «plus al tio — Gabaj!» — kiel esprimis Losoj.

— Tamen li ja scias pli bone, — konkludis Zolotuĥin, sur kio la demando estis solvita.

— Formalaĵojn vi ne prokrastu, — forirante, jam de la sojlo de la kabineto de Zolotuĥin, konsilis Losoj. — Nutraj kvotoj, speciala provizado, vestiĝi pli bone al vi tempas, kamarado Ustimenko.

Jen ĝuste tion ĉi diri ne indis, kion Losoj komprenis, kvankam iom malfrue. Tamen, li sufiĉe baldaŭ fermis post si la pordon, akompanata per tre energiaj esprimoj de Ustimenko koncerne de la «kvotoj». Kaj Zinovio Simonoviĉ premis la ŝultron de Ustimenko per sia peza mano kaj ordonis mallonge:

— Ne kriu, ankaŭ mi mem tion scipovas.

Ili restis duope.

Zolotuĥin trairis la kabineton, pene ekzercante sin, poste subite, sen ajnaj aliroj, demandis:

— Ĉu tio estas vero, ke vi sur vi, kiel sur kobajo, ian medicinan eksperimenton faras?

Vladimiro Atanazijeviĉ silentis. Zolotuĥin ĉirkaŭiris la tablon, eksidis en sian fotelon, brue suspiris:

— Respondu.

— Ni supozu.

— Bonege, — diris Zolotuĥin. — Vere por la plumo de kamarado Bor. Gubin. Sed kiu do laboros?

— Ĝuste tio estas iusence laboro.

— Vi min ne faru stultulo! — per plenda voĉo petis Zolotuĥin. — Ankaŭ mi estas iomgrade klera. Sed ni en Unĉansko ĝis instituto de eksperimenta medicino ankoraŭ devas kuri kaj kuri. Ni dume agantojn bezonas, laborantojn, kuracistojn. Ho, diablo, ĉu vi vere ne komprenas?

Ustimenko iomete ruĝiĝis — tiom, kiom povis ĉe la nuna sanstato.

— Kompreneble, mi ne ĉion kalkulis, — diris li. — Tro hastis. Sed prokrasto al mi ŝajnis ne ebla...

— Ebla, ebla! Sed se ni al vi malpermesos? Ĉu vi ree silentas? Ĉu vi tian politikon havas — per silento sieĝi? Jen ni decidos kaj malpermesos. Vi ne estas kobajo, vi estas Ustimenko. Ni ne permesos, kaj fino!

— Senprofite. La laboraĵo povas iĝi utila, por kio ĝin rompi duonvoje.

— Kaj se, kiel diradis via instruisto Nikolao Eŭgenjeviĉ, la hufoj ne eltenos?

— La hufojn mi, Zinovio Simonoviĉ, havas kvankam lamajn, sed fortajn.

— Ja vi jam jen kian koloron havas! Kien plu? Kaj vi aŭdacas ankoraŭ pri kvotoj pranci. Por vi nun nutrado estas la plej grava afero.

— En min nenia nutraĵo iras.

— Ĉu tio same estas rezulto de la eksperimento?

— Iugrade.

— Nu, kaj stultulo vi estas, — forturniĝinte de Ustimenko, per voĉo, kiun tiu de li ankoraŭ neniam aŭdis, diris Zolotuĥin. — Je dio, stultulo kaj idioto. Ni vin traktas kiel kamaradon, kaj vi nin kiel malamikojn. Ni vin vivan bezonas, sed ne ruĝan soklon, aŭ kiel tio nomiĝas, kion oni super niaj tomboj starigas pro nia gaja vivo travivita...

Ustimenko ridetis per sia momenta rideto.

— Sed mi jen — viva, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Sidas antaŭ vi, tuj kaj rekte...

— Bogoslovskij same tiele antaŭ mi sidis, tuj kaj rekte, — morniĝinte, angore prononcis Zolotuĥin. — Kaj kio? Ne domaĝas vi viajn fortojn, ne eblas tiel, kamarado Ustimenko. Necesas gardi sin, sed vi...

— Sed mi kio? — miris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Sed mi mem al mi akiras ankoraŭ postenojn, ĉu? Ekzemple, la postenon de estro de sanprotektado de la regiono? Ĉu tiel? Mi mem, por plezuro, elŝiras el mastrumistoj feron kaj cementon, karbon kaj tabulojn. Ĉu por amuziĝo?

— Bandito, nu vere bandito, — al io ĝojante, prononcis Zolotuĥin. — Mi al li vorton, li al mi dek. Malfacilas al mi kun vi, knaboj, treege malfacilas. Vi estas obstinaj, koleraj, metas la kapojn en la leonan faŭkon. Jen, ekzemple, Ŝtub, iu Aŭgusto Janoviĉ...

Sed pri tio eblis paroli tute kun neniu, kaj Zolotuĥin nur forsvingis per la mano siajn malgajajn pensojn. Kaj Ustimenko ne demandis, al li sufiĉis siaj problemoj, li eĉ dum konversacioj sukcesadis pensi pri la aferoj, se nur la konversacio ne koncernis rekte ĝuste la laboron. Kaj rimarkante tiun trajton en si, li subridadis, rememorante la formulon de avo Metodo: «Kaj se ĝi al mi ne necesas, do kial mi ĝin bezonu?»

— Bone, iru jam, — forpermesis lin Zolotuĥin. — Tamen rekte el ĉi tie en vian departementon iru. Tie, verŝajne, estas malordo, kamarado Stepanov jam ne estas agokapabla, probable, en kokina sveno troviĝas. Kun la ministerio ni kunordigis ĉion jam hieraŭ, ili tute al vi esperas. Iru, agu, regu la tutan mastrumaĵon kaj Gabaj-on informu pri la afero...

Eŭgeĉjeto vere troviĝis en la stato de «kokina sveno», kaj ĉefe post mallonga konversacio kun Inna Matejevna, kiu kategorie kaj en tre malmilda formo rifuzis opinii sin partoprenantino de la tragika akcidento, kaŭzinta la morton de Bogoslovskij.

— Sed permesu do, — ekbalbutis Eŭgeno kaj eksentis, ke la lango malbone obeas lin, anstataŭ «s» elparoliĝis «ŝ», — permeŝu, laŭ via informo pri la bareleto...

Inna Matejevna forturniĝis de li kaj diris per laca voĉo:

— Ĉesu fari histeriajn scenojn. Mi hazarde trafis en vian kabineton, kaj ĝenerale tuta tiu fiaĵo min absolute ne koncernas. Kaj por vi sufiĉas la historio kun Puzirjov, kun la palaceto, kun tuta via sistemo de estrado...

Jen ĉio. Kaj ŝi foriris. Svelta, en bonegaj ŝuoj, nur eble iomete pli pala ol ĉiam. Foriris, kaj venis Ustimenko. «Ho dio! — pensis Eŭgeno. — Ho dio!» Li pensis malrapide, angore, kaj en liaj oreloj staris sonoro, kaj per la dekstra mano li kalkulis al si la pulson. Kaj la telegramo el la ministerio jam kuŝis sur lia tablo, kaj Bella ĝin legis, kaj Gorbanjuk, kaj aliaj diversaj, kaj jen la indikita en la depeŝo Ustimenko V. A. venis en lian, de Stepanov, kabineton. Tiam Eŭgeĉjeto jam permesis al si, tiam li faris scenon, tiam li elmetis ĉion, kion li pensis pri siaj pereigintoj kaj malpuraj karieristoj, kiuj «sur la sango de la amikoj» (li ĝuste tiel esprimiĝis) «konstruas domon de sia bonstato». «Sed ŝanceliĝeman, — ŝrikis li, — ŝanceliĝeman, kamarado Ustimenko, ĉar sur malfeliĉo kaj malagrablaĵo de la amiko de la infaneco nenia greno povas kreski». Pro malespero li ree lispis, ree komencis kroĉiĝi la lango, sed halti li jam neniel povis, ĝis al Ustimenko tio tedis kaj tiu frapis per la bastono al la pargeto.

— Tre vi, Eŭgeĉjeto, stultiĝis, — diris Ustimenko per pacema tono, — mi eĉ kompatas vin, mi ĵuras. Nu, kial vi ŝrikas?

— Ja tial... — eksplodis ree Stepanov, sed Vladimiro Atanazijeviĉ frapis per la bastono pli forte. — Ne frapu ĉi tie! — kriis Eŭgeno, sed sub peza kaj laca rigardo de Ustimenko li subite moliĝis kaj, malstreĉinte la vizaĝon, falis en la fotelon, en tiun mem, en kiu mortis Bogoslovskij. — Mi elturmentiĝis, — mallaŭte prononcis li. — Ĉu vi kredas, mi tute forkonsumiĝis.

— Nun estos pli facile, — trankvile kaj sen eĉ ombro de ironio, eĉ amike diris Ustimenko. — Vi veturos al periferio. Iraida estas kuracisto, Juĉjo ĉe vi estas sola infano, kian vi havas specialecon, mi ial ne memoras?

Eŭgeĉjo glutis bulon en la gorĝo, interesiĝis:

— Kial do al periferio?

— Nu, ne al periferio, ĉi tie vi laboros, ĉu estas diferenco. Kian do vi havas precizan specialecon?

— Praktike en medicino en la lastaj jaroj...

— Atendu, kaj dum la milito?

— Mi ja al vi skribis, Vlaĉjeto, mia ĉefo nenien min forpermesadis, kaj mi dum la tuta tempo...

— Do, ĉu vi volas diri, ke vi kiel lakeo servis, estante kuracisto?

— Se vi tiel nomas adjutanton de departementestro...

— Nomas, — suspiris Ustimenko, — kuracisto sur posteno de komisiisto, laŭ mi, estas lakeo. Tial ankaŭ en tio ni havas malsamajn opiniojn. Do, vi praktike, kiel kuracisto, eĉ dum la milito ne laboris?

Kamarado Stepanov malgaje balancis la kapon kaj eĉ la manojn dismovis, signante sian amaran sorton.

— Skribu al via eksa estro, — subite konsilis Ustimenko. — Li trovos por vi laboron. Ja helpkuracisto vi ne iĝos, ĉu vere? Kaj mi ĉi tie al vi postenon de kuracisto ne donos. Kaj neniu min al tio devigos. Kaj ne kalkulu, Eŭgeĉjeto, al vi la pulson, tio estas abomena. Kaj ne komencu histerian scenon, mi nenion tian timas.

Eŭgeno Rodionoviĉ kaptis per la buŝo aeron, kiel tion faradis Iraida, kiam ŝajnigadis sin kormalsana, sed Ustimenko donis al tiuj manovroj tute nenian atenton. Li nur larĝe oscedis kaj kun enuo pririgardis la murojn de la ĉambro kun pendigitaj en modela ordo diagramoj de senĉese pliboniĝanta popola sano en Unĉansko kaj en la regiono kaj kun aliaj specimenoj de demonstra agitado. Eŭgeĉjo malgaje akompanis la rigardon de Vladimiro Atanazijeviĉ per sia okulvitra, atenta kaj timigita rigardo.

— Ja ĉio estas falsaĵo, — ekfumante, diris Ustimenko. — Ĉiuj ciferoj estas arbitraj. Ni ĵus la piedojn el la milito eltiris, ĉie estas mankoj, sed ĉe vi estas sola belaĵo...

— Sed tio ja kompare kun la antaŭmilita Unĉansko, — eksplodis Stepanov, — tio estas kompare kun la ciferoj de la mil naŭcent dek unua jaro...

— Kaj ĉu Rusion de la epoko antaŭ Petro la Unua vi ne tuŝis?

Li kun peno leviĝis, forte apogis la bastonon al la rando de la tapiŝo kaj diris per paca voĉo:

— Iru hejmen, skribu al via generalo, li vin certe prenos. Kaj morgaŭ ekde la mateno vi transdonu la aferojn al Lubov Nikolajevna Gabaj.

— Permesu, — tute jam malesperiĝis kaj konfuziĝis Eŭgeno. — Kiel al Gabaj, se en la ordono...

— Denove vi krias, — kun riproĉo en la voĉo diris Ustimenko, — ne kriu, mi petas vin. Ne povas mi aŭdi ajnajn kriojn. Mi estas nun estro, direktoro, dio, diablo, ekscelenco, sed ne vi. Kaj mi al vi ordonas. Ĉu mi skribu?

Li malrapide ekiris al la pordo.

Sed tiam lin atingis Eŭgeno kaj etendis al li libreton — malgrandan, longetan, mallarĝan.

— Kio estas tio? — demandis Ustimenko.

— La nutrado, — rapidvorte respondis Stepanov. — La «blua manĝejo». Kion vi rajtas.

— Kreteno! — kun abomenanta malamo en la voĉo diris Ustimenko. — Kreteno kaj fiulo. Jen, evidentiĝas, en kio estas la alta senco de via koratako. Dum mi, idioto, pensis, ke vi vere estas afliktita.

Kaj, ne adiaŭinte, li foriris. Foriris kaj ree kuŝiĝis sur tiun sofon, sur kiu dormadis Nikolao Eŭgenjeviĉ, fermis la elturmentitajn okulojn kaj rememoris pri Ŝarik kaj pri tio, kiel li duope kun Barbara sidis super la trikolora mortanta hundo kaŭre. Kaj la telefono en lia kuracista ĉambro jam sonoris, kaj tute ne al la ĉefkuracisto, sed al la «efektiva ŝtata konsilisto», kiel nomis sin Ustimenko en la nova posteno. La unuaj voĉoj estis modestaj, mallaŭtaj, poste ekiris multe pli postulemaj, unu poste eĉ insultis, kuracistino el medicinejo de lignofabriko «Pasionaria» postuladis sanitaran transportilon — sur ŝarĝaŭto ŝi sian malsanulon transporti ne povis. Kaj li direktis sanitaran transportilon al tiu kriemulino el Goreloje, kaj poste ankoraŭ longe donadis ordonojn, esploradis «rekte», sufloradis, promesadis uzi urĝajn rimedojn kaj uzadis ilin, kaj nur en profunda nokto li rememoris, ke nun li havas kaj solidan aparaton, kaj specialistojn, kaj helpantojn, kaj viculojn. Sed estis jam malfrue. La regiono, la grandega Unĉanska regiono, kaj la urbo Unĉansko, kaj la apudurboj, kaj la distriktaj centroj, kaj la medicinejoj komprenis, ke nun estas vera estro, kiu mem decidas, ne prokrastas, ordonas, prenas responson sur sin kaj, ĉefe, mem prenas telefonan aŭdparolilon eĉ vespere, eĉ nokte, eĉ, kvankam tio estas ridinda, post la dekdua horo, — ĉu eblas tion imagi?

La lasta, jam multe post la dekdua, telefonis Gubin. Li estis, verŝajne, sufiĉe drinkinta, ĉar li tre kriis, tiel ke Ustimenko eĉ la parolilon tenis en granda distanco for de la orelo.

— Saluton, oldulo, — kriis Bor. Gubin, — kiel vi nun tie en grandaj estroj? Ĉu ankoraŭ ne fieriĝis? Ĉu memoras lernejajn amikojn, des pli malfavoratajn? Ĉu vi ne koleras, ke mi vekis? Via voĉo ial estas enua...

Ustimenko ne tuj sukcesis kompreni, en kio kulpas la maljuna Solovejĉik kaj kia estas ligo inter kino — la plej amasa el la artoj — kaj malsanulejaj kiteloj. Kaj kiam li finfine komprenis, tiam li ne ektimis eĉ la familinomon de Ivano Gregorjeviĉ, la kinematografia ministro, kaj aliajn ceterajn familinomojn, kiujn menciis Gubin.

— Bone, — diris li finfine, kompreninte, — diru, Boĉjo, al doktoro Solovejĉik, ke se li donos al viaj friponoj almenaŭ unu kitelon, tiam mi lin, Gregoron Abramoviĉ-on, senprokraste elpostenigos. Ĉu vi min komprenis?

Boĉjo laŭte ekridegis, tre laŭte kaj malnature.

— Kaj la amikeco? — kriis li. — Kaj la lernejaj jaroj? Kaj la juneco? Aŭ amikeco gravas, sed limon havas?

Vladimiro Atanazijeviĉ longe oscedis en la telefonan parolilon, malkonektiĝis disde la ĵurnala redakcio kaj vokis Ramenskon, la malsanulejon, la ĉefkuraciston. La maljunulo ne dormis, tuj Ustimenko ekaŭdis lian voĉon.

— Neniajn kitelojn, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ, plu oscedante, — kaj ĝenerale, pelu ilin for. Mi promesis al Gubin elpostenigi vin, se vi konsentos kun tiu ĉi fiaĵo. Ĉu al vi klaras?

— Dankon, — sekvis respondo, tre elkora, kiel tio nomiĝas, «tra larmoj». — Vi min tre, tre morale subtenis, kamarado Ustimenko. Kaj, pardonu, ankoraŭ demando: kiam vi povus akcepti min pri aro da demandoj koncerne de la Ramenska malsanulejo? Diru proksimume, al mi estas malfacile forlasi la malsanulojn, sed mi dezirus persone kun vi...

— Persone al mi vi povas alveturi en ajna tago — mi loĝas en la malsanulejo, — diris Ustimenko. — Akceptajn horojn mi ne havas. Eble, vi devos atendi, se mi operacias aŭ rondvizitas...

Ĉirkaŭ la unua horo de nokto al la Unĉanska regiono el oriento ekiris fulmotondraj nuboj. Iĝis tute vapore, super Unĉansko eklumis verdaj fulmoj. Ustimenko malfermis la fenestron, rigardis en la susurantan per pluvo, varmo, juna foliaro nigran foron. Lia koro batis puŝe, kvazaŭ en la juneco, kvazaŭ antaŭ io neatendita, nova, neordinara. Kaj malsanulejoj, malsanulejetoj, deĵorantaj kuracistoj, ĉefoj kaj iliaj viculoj tiutempe estis interparolantaj tra la tuta Unĉanska regiono pri li, pri la nova estro, ili parolis ĉifrite, mirante, ne komprenante. Ekbruis finfine tondro, verŝiĝis pluvego, telefonistinoj konektadis:

— Malnovan Kamenka-n, la dudek duan. Boriso Lvoviĉ, ĉu vi aŭdis?

— Kia li estas? Ĉu vere tiu, kiu en la aktivularo elpaŝadis? Li ja nur veron diradis.

— El la Arkta floto, kolonelo, kirurgo.

— Ĉu la vundita?

— Ustjuĵje-n, la malsanulejon, karulino, konektu, mi petas, rapide...

Vladimiro Atanazijeviĉ plu rigardis en mallumon, spiradis, fumadis. Kaj per la dratoj kuracistoj kaj kuracistinoj rakontadis unu al la alia lian biografion: Khara-n, la peston, la partizanejon, la militon. Rakontadis, ke li iradas en uniforma palto ĝis nun, ke lin forlasis la edzino, ke li estas disĉiplo de la forpasinta Bogoslovskij, homo, certe, malfacila, sed nun almenaŭ la aferon, se ĝi estas vera afero, eblos fari; ke la edzino forveturigis kun si du infanojn — ĝis tiom Ustimenko estas malfacila kaj eĉ neeltenebla familiano; ke li tamen savis de morto iun anglan lordon-aviadiston kaj ke, ĉiel ajn, sed pli malbone ol ĉe la dikmuzela Stepanov ne estos...

Boriso Lvoviĉ, la kirurgo el Malnova Kamenka, konkludis sian telefonan konversacion tiel:

— Mi ne scias, ne scias, amiko, sed mi — malnova idealisto — kredas, ke ni vidos sur la ĉielo stelojn, aŭ iel tiele, kiel diris Ĉeĥov. Ni esperu pri pli bona...

Sed la ĉefa temo de interparoloj, kiel telefonaj, tiel ankaŭ personaj, dum tuta tiu ĉi maltrankvila nokto estis la historio kun kiteloj, kinistoj kaj doktoro Solovejĉik, kiu sukcesis distrumpeti, ke akceptaj tagoj kaj horoj ĉe Ustimenko ne ekzistas, ke li loĝas en malsanulejo kaj al li eblas alveturi en ajna tempo. Ĉiu reagis al tio laŭ sia karaktero. Estis tiaj, kiuj ĝojis, estis ankaŭ skeptikuloj, opiniantaj, ke la nova estro eltenados ne longe. Kaj pri «falsa demokrateco» iu esprimiĝis, kaj pri tio, ke al kamarado Ustimenko tiajn ennovaĵojn oni ne lasos senpune. Kelkaj klarigadis la konduton de Vladimiro Atanazijeviĉ per lia neordigita persona vivo kaj per malvasteco de interesoj — «kun li ne eblas danci»: Vera Nikolajevna siatempe sukcesis al multaj sciigi la kruelan rilaton de sia edzo al Lubov Nikolajevna, kiun li «preskaŭ forpelis el la hejmo, preskaŭ elpelis sur la straton la kompatindan knabinon...».

Kaj la kulpulo de ĉiuj ĉi klaĉoj sidis ĉe la tablo kaj skribis:

«Mi supozas, ke tiu ĉi, ekstreme malfacila kuracado estas neniom pli facila, ol ajna kava operacio. La rentgenteĥnikistino pravas — en dek kvin minutojn enlokiĝi kategorie ne eblas. La tutan sistemon de kuracado necesas radikale ŝanĝi. Malriĉeco de teĥniko en tio estas pravigebla per nenio, kaj ni ne havas bazojn paciĝi kun mizera kvanto de vive necesa al ni aparataro.

Malgrandaj detaloj: necesas tre multe trinki, eĉ kiam vi abomenas.

Okupiĝi pri esploro, pri literaturo, korespondi kun specialistoj: hipofeo? Karota suko? Brasika?

Ĉe kruca surradiado de la centro sur mukozo, por la mukozo elteni estas treege malfacile, ĝi estas tre sentema.

Kial neniu okupiĝas pri kulturo de hipofeo?»



1. Proverbiĝinta citaĵo el romano de M. Gorjkij «La vivo de Klim Samgin» (1927), esprimanta dubon pri ekzisto mem de objekto de diskuto (en la romano iu faras tiun demandon, pridubante rememoron de la protagonisto, ke knabo dronis dum sketado).