«Vi estas mem la jur'!»

Ŝtub revenis hejmen post la dekunua horo de vespero kaj sur la ŝtupara placeto preskaŭ kunpuŝiĝis kun pala Zosja, kiu estis ien kuranta — nudkapa, en sia mallonga manteleto.

— Kien vi? — Li eĉ kaptis la edzinon ĉe la mano. — Ĉu iu ekmalsanis?

— Alĉjo malaperis, — diris ŝi. — Kaj vi malaperis. Mi al vi telefonas, telefonas...

— Mi estis en proceso, — lace respondis li. — Ne maltrankviliĝu, mi petas, Zosjeto. Ni revenu, diskutu ĉion...

Fakte, ili eĉ ne bezonis diskuti ion. Kiam Ŝtub estis ĉi tie, ŝi momente trankviliĝadis. Li neniam diradis troajn aŭ dolĉajn vortojn, ne konsoladis, sed simple estis konvinkita, ke ne povas okazi io malbona. Aŭ lerte ŝajnigadis tion. Kiam malsanis la infanoj, Ŝtub ŝajnigadis sin tute trankvila, kaj eĉ meningito ĉe Tutunjo ne timigis lin. Tutunjo estis ruza kaj tre pigra. Pri meningito ŝi aŭdis de fratino de sia amikino — de iu Lunjo. Ninjo, la amikino de Tutunjo, ekmalsanis per tiu malsano kaj bone aranĝiĝis: jam dum du semajnoj ŝi ne iras en la lernejon. Tutunjo ŝajnigis meningiton, sed Ŝtub estis malfacile trompebla, kaj Tutunjo momente resaniĝis. Tio okazis pro tio, ke Aŭgusto Janoviĉ invitis Tjanjon en kinejon. Li havis siajn artifikojn en edukado de infanoj, kaj okazadis iel tiel, ke li neniam eraradis.

— Li ja estas granda knabo, — diris Ŝtub al la edzino pri Alĉjo. — Kaj forta. Li mem batos ajnan huliganon...

— Sed se per tranĉilo? Ili tranĉpikas...

— Tranĉpikas? — miris Aŭgusto Janoviĉ pri nekonata vorto. — Ne, ili ankoraŭ ne tranĉpikas.

Tereŝĉenko trairis tra la manĝoĉambro por friti por si en la kuirĉambro ovaĵon el tri ovoj, kiuj estis ricevitaj per porinfanaj kuponoj. Nun li havis novan version, ke kvazaŭ kuracistoj preskribis al li sekvi dieton.

— Tio ja estas impertinentaĵo! — flustre plendis Zosja.

— Do diru al li! — subridis Ŝtub.

En la kabineto eksonoris la telefono. Zosja impete ĵetiĝis al la sonoro, Ŝtub ekiris post ŝi. Dum li estis iranta, lia koro batis: Alĉjo kun lia firma karaktero povis trafi al ajnaj malagrablaĵoj. Kaj oni tute povis piki lin per tranĉilo — ili ja tranĉpikas, kiel diris Zosja.

— Vi min elturmentis, — diris Zosja. — Kio okazis?

Ŝi aŭskultis, miris kaj transdonis la aŭdparolilon al Ŝtub.

— Paĉjo? — afereme demandis la knabo.

— Tempas jam, interalie, veni hejmen. Post dek minutoj estos la dekdua horo.

— Mi scias, — severe respondis Alĉjo. — Mi parolas el aŭtomata telefono, ĉe Kraĥmalnikov estas malfeliĉo. Paĉjo, mi neniam vin pri tio petis — ĉu eblas, paĉjo, por ni sendi aŭton? La panjo de Kraĥmalnikov trafis sub tramon en Novosibirsko, kaj li restis sola. Al li estas tre malbone, paĉjo. Kaj ĉu mi povas lin venigi al ni?

Ŝtub silentis. Kaj ne tial, ke li ne sciis, kion respondi, sed tial, ke li estis cerbumanta — ĉu tiu Kraĥmalnikov mem? La filo de la «monstro»? Tiu mem, kiu interbatiĝis kun Alĉjo?

— Ni, kiel sovetiaj homoj, ne povas lasi lin, — ree ekparolis Alĉjo per tia voĉo, per kia geknaboj parolas en junpioniraj liniaj kunvenoj. — Ĉu vi aŭskultas, paĉjo?

— Adreson, — diris Ŝtub. Kaj demandis: — Ĉu li estas tute sola?

— Sola.

— Bone, ek, alveturigu lin, — ordonis Aŭgusto Janoviĉ. — Ni iel lokiĝos.

Li surmetis la parolilon kaj turniĝis al la edzino. Zosja rigardis al li atende.

— Ili tuj alveturos, — preninte ŝin ĉe la kubuto, diris Ŝtub. — Li alveturigos sian kamaradon. Ĉu vi ne estas kontraŭ?

— Mi ŝatas, kiam ĉiuj estas hejme kaj ĉiuj dormas, — diris Zosja, — tiam al mi estas tute trankvile. Iru, mi vin manĝigos...

Tereŝĉenko formanĝis la infanan ovaĵon kaj, trinkinte teon, kun malkontenta aspekto ekveturis por Alĉjo. Ŝtub manĝis bolkuiritan terpomon kun sunfloroleo kaj cepo. Kaj Zosja nenion manĝis, pensadis siajn pensojn, sulkante la puran, ankoraŭ junan frunton. Kaj ŝiaj bluaj okuloj rigardis en malproksiman foron, kvazaŭ ŝi vidis tra muroj.

— Tiu knabo, verŝajne, restos ĉe ni, — diris Ŝtub kun plena buŝo, — liaj gepatroj pereis.

Zosja ne respondis, enpensiĝis.

— Ĉu vi estas kontraŭ?

— Kontraŭ kio?

— Ĉu vi ne aŭdis, kion mi diris?

Zosja kulpe suspiris:

— Ne, Ŝtubeto, ne aŭdis.

— Kaj pri kio vi pensis?

— Pri unu libro. Tie la intrigo okazas sur insulo Martiniko.

— Se mi havus viajn zorgojn, sinjoro instruisto, — diris Ŝtub el malnova anekdoto. — Necesas pensi pri tio, kiel ni instalos tiun Kraĥmalnikov-on.

— Kie instalos?

Ĉio komenciĝis ree. Sed nun pli detale. Kaj pri la amara sorto de Elio Aleksandroviĉ Kraĥmalnikov li devis rememorigi al Zosja. Ŝi elaŭskultis la edzon silente, firme kunpremante la maldikajn polmojn apud la pala vango. Kaj pri la supozata atmosfero en la orfiĝinta familio de la forpasinta «monstro» parolis Ŝtub. Kaj konkludis per vortoj pri tio, ke la knabon, certe, eblas sendi en orfejon, sed ĉu tio estos justa, tie ja estas ne tiel, kiel en familio...

— Al mi tion ne necesas klarigi, — mallaŭte diris Zosja.

Kaj ekparolis, stumblante kaj mordetante la lipojn:

— Sed tamen, Ŝtubeto, ĉu povas vi persone elteni... aŭ respondi... mi ne scias, kiel tion esprimi... nur ne koleru, mi petas! Ĉu vi povas mem preni sur vin responson... Nu, ĝenerale, ĉu tio, kio okazas...

— Kaj kio okazas? — malmilde kaj rapide demandis li.

— Ĉu vi serioze min demandas? Vi ja mem diris, ke la homaro komenciĝas de homo. Kaj vi mem...

— Mi responsas pri ĉio, — interrompis Zosja-n Ŝtub, — kaj ni finu sur tio, ĉu bone? Mi responsas plene kaj tute. Kio ajn kaj kiel ajn estu. Mi...

Sed ŝi ne lasis lin ĝisdiri. Eĉ pli paliĝinte, ŝi transfleksiĝis al li super la tablo kaj ekparolis mallaŭte, sed tre klare, ne plu konfuziĝante kaj ne stumblante, kvazaŭ per antaŭlonge pretaj kaj decidaj frazoj:

— Ŝtub, Ŝtubeto, ne trompu kaj vin kaj min. Al vi estas neelteneble malfacile, terure, nekredeble malfacile. Ĉu vi pensas, ke mi nenion komprenas kaj legas nur librojn el vivo de insulo Martiniko? Sed mi ĉion komprenas kaj ĉion memoras. Mi memoras eĉ, kiel vi subite legis el Puŝkino: «Kaj de gardistoj insultad', tintad' de katenar'». Mi nur pensis, kiel Stiva Oblonskij, ke ĉio «ordiĝos». Ŝtubeto, vi estas ne rekonebla, vi eĉ nigriĝis, vi tie faradas ion tian, kion oni ne povas fari, kaj nun vi elpensis, ke vi responsas pri ĉio. Atendu, ne interrompu min, mi estas facile konfuzebla, mi ja ne scipovas paroli konsekvence. Ŝtubeto, pensiiĝu, aŭ kiel tio nomiĝas? Al vi ja oni donos invalidecon, aŭ pro sanstato, mi ne scias kiel, sed ni forveturus kaj ĉio finiĝus. Tiele ja ne eblas, komprenu, nenio «ordiĝas», kaj vi estas tute elturmentita, kondukita al la limo...

— Ĉu dizerti? — demandis li, ne rigardante al Zosja.

Ŝi deziris respondi, sed ne sukcesis. Tereŝĉenko alveturigis la knabojn. Aleĉjo Kraĥmalnikov, evidente malbone komprenante ĉion, ne senvestiĝinte, en jako kaj kepo kun butono, iris en la manĝoĉambron. Ambaŭ ŝtubaj hundoj estis saltantaj ĉirkaŭ Alĉjo, li diris al Kraĥmalnikov:

— Jen vidu, niaj hundoj. Por ĉasado ili jam ne taŭgas, ili stultiĝis kaj pigriĝis...

Aleĉjo kapjesis.

— Tio estas la panjo, — diris Alĉjo, — kaj tio estas la patro. Paĉjo, tio estas Aleĉjo Kraĥmalnikov.

Zosja foriris en la kuirĉambron por kuiri vespermanĝon por la knaboj. Tereŝĉenko, interesiĝinte, kiaj estos ordonoj por la mateno, forkondukis la aŭtomobilon en la garaĝon. Alĉjo kaj Aleĉjo silente sidis ĉe la tablo. Ŝtub rimarkis, ke Kraĥmalnikov tremas, malkorkis botelon da portovino kaj verŝis al la knaboj en glasojn.

— Pro kio? — miris Alĉjo.

— Pro transloĝiĝo al ni de via amiko, — seke diris Ŝtub. — Kaj por ke vi ambaŭ varmiĝu.

Li mem same lipis la trodolĉan vinon.

Ĉe Kraĥmalnikov, kiam li alportis la glason al la lipoj, frapis la dentoj.

— Rapide! — ordonis Ŝtub. — Unuglute. Kiel kuracilon. Kio koncernas la sekvontan, — same seke daŭrigis li, — do ni pensas, ke al vi, Alekseo, ĉe ni estos nemalbone. Iomete tro brue fojfoje, sed vivi eblas...

La knabo silente rigardis al Ŝtub per la grandaj, ruĝiĝintaj pro larmoj, elturmentitaj okuloj. Kaj Alĉjo same rigardis al la patro tra la okulvitroj, respektege kaj fierante. «Por ĉiam! — pensis li. — Li por ĉiam invitas. Kiel bone, ke mi havas tian oldulon! Li simple invitas, tiele simple — loĝu!» Kaj pro la fiero eĉ la sango ĵetiĝis al la vangoj de Alĉjo, sed eble, ne pro la fiero, sed pro la portovino...

— Niaj knabinaĉoj estas sufiĉe tedaj, — diris Alĉjo, — sed vi ilin ne atentu. Kaj Versajlajn ceremoniojn kun ili ne necesas bredi. Severe — iru for, kaj fino! Ĉar ili simple sur la kolon sidiĝas, speciale Tjanjo...

Zosja sur granda pato alportis ian kuiraĵon, kiun ŝi nomis «raguo». Alĉjo surĵetis sur la maldikajn ŝultrojn de sia kamarado malnovan patran tunikon sen epoletoj kaj enverŝis en la glasojn restaĵojn de la portovino. Ŝtub, knarante per la botoj, foriris en la kabineton, demetis la piedveston, ŝovis la piedojn en la pantoflojn, forte frotis la tempiojn per la polmoj kaj, malgraŭ la malfrua tempo, telefonis al Gnetov. Viktoro tuj demetis la aŭdparolilon.

— Ĉu ili ĝuste ne al Moskvo forveturis? — demandis Aŭgusto Janoviĉ.

— Mi kontrolis, kamarado kolonelo, en Nikolskoje ili ripozas.

Ŝtub remetis la telefonon sur la divanon, kuŝiĝis, ekfumis kaj diris:

— Kaj poste? Ja ŝi forveturos, nepre forveturos.

Gnetov silentis.

— Ĉu verdikto al Palij estis decidita? — post paŭzo demandis Ŝtub.

— Morgaŭ.

— Nu bone, se morgaŭ, do morgaŭ. Kaj Sergio kion faras? Ĉu ne dormas?

— Najtingalojn ĉe Unĉo aŭskultas, — subridis Gnetov. — Li ankoraŭ ne revenis.

— Nu, bone, dormu.

En la antaŭĉambro io bruis, Ŝtub fiksaŭskultis — tio estis la knaboj sub gvido de Zosja, detirantaj el la subplafona breto liton por Alekseo. Kaj la katino estis siblanta: la hundoj, evidente, en ĝenerala bruo entreprenis atakon al ĝi. Ŝtub malfermis la ŝrankon, prenis littolaĵon, litkovrilon, sternis por si kun karaktera por li pedanteco kaj precizeco, malvestiĝis, ekfumis. Kaj kiam venis Zosja, li estis leganta:

Ree nuboj super kapo
Kolektiĝis en silent';
Enviema fat' per frapo
Min minacas en moment'...
Malestimon ĉu konservos
Mi al mia aĉa sort'?
Ĉu firmeco al mi servos,
De l' junec' fiera fort'?1

— Ĉu denove Puŝkino? — demandis Zosja, enrigardinte en la libron.

— Li.

— Kial vi ĉiam lin legas?

— Ĉar ĉe li estas verkoj pri tio, kion mi bezonas por vivi, — viŝante la okulvitrojn, diris Ŝtub. — Ĉu vi komprenas?

— Ekzemple?

— Bonvolu!

Li metis la branĉojn de la okulvitroj sur la orelojn, foliumis la volumeton kaj voĉlegis:

...Vi estas mem la jur';
Vi verkon plej rigore taksi povas nur.
Ĉu taŭgas ĝi por vi...2

— Sed poste sekvas «artisto pretendema»? — diris Zosja. — Ja mi memoras. Kaj entute ĝi nomiĝas «Al poeto». Kiel al tio rilatas vi?

— Ĉiel, stultuleto, — diris Ŝtub. — Ja ĝuste en tio estas la afero, ke ĉe Puŝkino ĉio estas pri ĉiuj.

— Kaj vi responsas pri ĉio?

— Mi penas. Sed tio estas ne tiom simpla.

Eniris Alĉjo — en kalsoneto, kun streĉita esprimo de la vizaĝo. La patrino kaj patro rigardis al li silente, atendis.

— Mi tion pri vi neniam forgesos, — diris la eta Ŝtub, per ĉiuj fortoj penante paroli kiel eble «ne knabine». — Pri vi ambaŭ — kaj speciale pri vi, paĉjo. Kaj tiun portovinon, kaj kiel vi nerimarkeble...

La mentono de Alĉjo tremeris, sed li ne cedis al la sentemo kaj finis per sia ŝatata temo:

— Kaj ni ne estos por vi ŝarĝo. Tuj post la fino de la sepjara lernejo ni komencos labori. Kaj li, kaj mi. Ni estas firme konvinkitaj, ke tiel estos ĝuste.

Kaj li dense fermis post si la pordon.

— Aĥ jes, ankoraŭ, — diris Zosja, — ĉu vi aŭdis pri Bogoslovskij?

Ŝtub demande ekrigardis al la edzino.

— Li mortis, ĉar oni akuzis lin pri koruptaĵoj.

— Kiel «pri koruptaĵoj»?

— Kvazaŭ oni al li barelon da alkoholo alveturigis pro operacio. Kvazaŭ ekzistas ordono: aliurbanojn, sen registriĝo en Unĉansko, en la lokan malsanulejon ne akcepti, kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ kvazaŭ kontraŭ mono operaciadis aliurbanojn kaj eĉ tiajn, kiuj estis senesperaj, tiel ke li sendube ne povis helpi.

Ŝtub plu silentis.

— Kial vi tiel al mi rigardas? — demandis Zosja.

— Ĉar tio estas fiaĵo.

— Certe, fiaĵo. Sed pri tio ja oni rakontas ĝuste kiel pri fia klaĉo.

— Kiu rakontas?

— Ĉiuj. En nia biblitoteko en la eldona fako oni nur pri tio parolas. Kvazaŭ, kiam Bogoslovskij-on oni vokis al iu estro, li apenaŭ aliris — lia koro estis tute malbona. Strange, ke vi nenion scias.

— Mi ekscios! — promesis Aŭgusto Janoviĉ.

Kaj en la plej proksima tempo li eksciis, kvankam tiu historio rekte lian institucion ne koncernis, kiel esprimiĝis majoro Bodrostin, kiu bonege scias, kio estas «en la kampo» de laboro de la organoj de ŝtatsekureco, kaj kio estas «ne en la kampo».

— Mi klarigas, — retenante sin, diris Ŝtub. — Malnova komunisto kaj elstara kuracisto pereis rezulte de... mi ne scias precize, rezulte de kio. Do ni devas esplori, ekscii, kiel ĉio okazis. Ni — la ŝtata sekureco — devas gardi tiajn homojn, kiel Bogoslovskij, ili estas ŝtata valoraĵo...

La fermita per ĉiuj agrafoj kaj butonoj vizaĝo de Bodrostin, laŭ kutimo, esprimis nenion. Reveninte en sian kabineton, la majoro «invitis» al si Inna-n Matejevna-n kaj atente elaŭskultis ŝin. Certe, Gorbanjuk nenion kaŝis, escepte, kompreneble, de sia partopreno en la murdo de Bogoslovskij. En ĉio kulpis Stepanov, kaj nur li. La versio, kun tuta politikeco kaj delikateco ellaborita de Eŭgeno Rodionoviĉ ĉe silenta konsento de Gorbanjuk, estis plene likvidita en la kabineto de la severa Bodrostin. Inna Matejevna «hazarde» ĉeestis ĉe la konversacio de Stepanov kun la forpasinta kirurgo, kaj, vere, Eŭgeno Rodionoviĉ tenis sin nepermeseble malĝentile. Ŝi eĉ notis al li tiun cirkonstancon, sed sen ajnaj rezultoj.

— Vi ja scias, kio estas la administra ekstazo! — diris Gorbanjuk. — Ne mi al vi klarigu!

«Invitis» Bodrostin ankaŭ Bella-n.

La sekretariino de kamarado Stepanov precize konfirmis la version de Gorbanjuk. El trans la duonmalfermita pordo ŝi aŭdis, kiel kriis Eŭgeno Rodionoviĉ kaj Bogoslovskij, — la mallaŭtan voĉon de Inna Matejevna ŝi, kompreneble, rimarki ne povis. Kaj kiam Bogoslovskij eliris al la telefono, li plendis nur pri Stepanov, Inna-n Matejevna-n li eĉ ne menciis. Fartis Nikolao Eŭgenjeviĉ en tiu tago vere tre malbone, alpremadis per la mano la koron, lia vizaĝo estis tre edema, kaj li ĉiam penis pli da aero en sin enspiri.

Aliaj pridemanditaj de Bodrostin kunlaborantoj de la departemento de kamarado Stepanov E. R. sciis nenion, vidis Bogoslovskij-on nur mortinta. Ĉion ĉi la majoro raportis al Ŝtub.

— Ĉu pri koruptaĵoj temis? — interesiĝis la kolonelo.

— Bareleto da vino figuris.

— Ĉu granda bareleto?

— Sume de tri ĝis kvar litroj.

— Sume?

— Tiel la personaristino asertas, Gorbanjuk.

Ŝtub kapjesis kaj forpermesis Bodrostin-on. Li jam detale sciis, kian diskonigon ricevis tiu fia historio kaj en Unĉansko mem, kaj en la tuta regiono. Bogoslovskij dum sia longa vivo iĝis legenda persono, kaj Ŝtub iris al Zolotuĥin, kiu elaŭskultis Aŭguston Janoviĉ-on distrite, kaj subite, rigardante preter li, interesiĝis:

— Ĉu ĉe vi, kamarado Ŝtub, en via laboro ĉio estas en ordo?

— Mi supozas, jes.

Zolotuĥin trairis la kabineton, kunmetinte la manojn malantaŭ la dorso. Lia vizaĝo estis morna, al Ŝtub li ne rigardis.

— La tempo ja estas akra, — grumblis li ĉu kun amareco, ĉu kun ĉagreno. — La malamiko ne dormas.

— La malamiko neniam dormas, — flegme konsentis Ŝtub.

— Jen kun tiu Palij vi bone sukcesis, — aprobis Zinovio Simonoviĉ, — ĝustatempe.

Ŝtub ne respondis, ne komprenante, kion signifas la vorto «ĝustatempe». Sed laŭ la malnova ĈK-a kutimo ne demandis.

— Forte oni al li donis, al tiu Palij.

— Laŭ mi, malmulte, — kontraŭdiris Ŝtub. — Tiajn, kiel li, necesas pafekzekuti. Vi en libera tempo legu depoziciojn de Hebeisen — kion tiu Palij faradis...

Zolotuĥin ankoraŭfoje trairis sian kabineton, kvazaŭ intencante ekparoli, sed ne ekparolis. Nur promesis esplori la aferon pri Stepanov. Kaj Ŝtub unuafoje dum tiu ĉi printempo elveturis ekster la urbon. Tereŝĉenko kuŝiĝis dormi en la aŭto, kaj Aŭgusto Janoviĉ ĝis la vespero mem vagadis sur la kvieta bordo de egalmezure rulanta siajn akvojn Unĉo, fumadis kaj pensadis. Kaj ĉiam sentis sufokiĝon, kaj ĉiam al li mankis aero, kaj angoro premadis, tia angoro, ke eblis pendumi sin, aŭ mortpafi, aŭ dronigi...



1. A. S. Puŝkin. Versaĵo «Antaŭsento» (1828).
2. A. S. Puŝkin. Soneto «Al poeto» (1830).