Ĉapitro dek dua

Ili pri mi ankoraŭ rememoros!

Tie oni tuj surmetis la parolilon. Aglaja Petrovna ankoraŭ atendis. Al ŝi rigardis ĉiuj — kaj Rodiono Metodjeviĉ, kaj Lidia Aleksandrovna, kaj Cvetkov mem — li staris ĉe la pordo kun kaskedo en la mano.

— Nu? — ne sen malbone kaŝata incitiĝo en la voĉo demandis li. — Ĉu la interparolo estis mallonga, sed enhavoriĉa?

Lidia Aleksandrovna ĵetis riproĉan rigardon al la edzo.

— Mi ne komprenas, — jam neniom retenante sin, ekkriis li, — eĉ mortigu min — mi ne komprenas. Tamen, tio estas via afero. Kio do estis dirita?

— Oni faros por mi paspermesilon je la dek unua kaj nul-nul.

— Kaj tio estas ĉio?

— Ĉio.

— Ĉu vi povas tuj forveturi el Moskvo? — turniĝinte al la antaŭĉambro — ĉu ne estas tie la ŝoforo, — rapide kaj mallaŭte diris Cvetkov. — Ankoraŭ ne estas malfrue. En ilia tumulto kaj malordo ili forgesos. Ne iru vi al Lubjanka, Aglaja Petrovna, komprenu...

Ŝi subridis. Kaj, nenion respondinte, balancis la kapon.

— Tion ne eblas kompreni, — frapante sin al la frunto per la polmo, jam kun kolero ekparolis Cvetkov. — Vi ja embarasos tutan vicon da homoj — almenaŭ vian Ŝtud-on, aŭ Ŝtub-on, kiel li tie nomiĝas... Kaj Gnetov-on, pri kiu vi pensis, ke li estas el la CK. Vi embarasos la kuraciston, kiu atestis por via liberigo, la policejestron, kiu aranĝis la pasporton. Aĥ, kion do! — li svingis la manon. — Pri kio diri!

— Vi malfruas, — diris al li la edzino.

— Mi alveturis por justo, kaj mi ĝin atingos, — per firma kaj ia kvazaŭ blindiĝinta, kvazaŭ surdiĝinta voĉo prononcis Aglaja Petrovna. — Mi senmaskigos la malamikojn de la popolo, kaj tiam...

Cvetkov aliris al ŝi pli proksime, prenis ŝian manon, rapide kisis kaj el la antaŭĉambro ordonis:

— Lastan fojon: ne iru tien!

Akompani sin al Rodiono Metodjeviĉ ŝi ne permesis. Kaj ne adiaŭis lin, kiel ŝi faradis tion en Unĉansko, forirante almenaŭ por horo.

Kaj li sidiĝis en la malplena loĝejo sur seĝon kaj komencis atendi. En silento kaj varmego, sola, li sidis kaj atendis. Kaj al li imagiĝadis la alo de la ŝipestra ponto, kiel li staras tie kaj tra dormeto, en fajfo de malvarma vento fiksaŭskultas — ĉu tio estas ŝanĝo de direkto en la ĝenerala kurso aŭ kontraŭsubmarina zigzago? Kaj ankoraŭ vidiĝis al li kargoŝipoj, kamuflitaj per blankaj kaj nigraj farboj, kaj signalo «A» — aeralarmo, kaj ruliĝantaj renkonten akvaj ondegoj. Kaj voĉo en la ŝipa laŭtparolilo aŭdiĝis al li: «Sur la mezferdeko iru singarde, tenu vin je la savŝnuro!» Kaj poste ekkantis matrosoj:

Sterniĝis la maro sovaĝe,
Batiĝas ondeg' en la nord'.
Amik', ni ekiras vojaĝen,
Navigas ni for de la bord'.

Li tremeris, ĉirkaŭrigardis.

Ne, li ne ekdormis, da tempo pasis tute malmulte — minutoj. Sed plu aŭdiĝis komforta kaj potenca zumado de aero en turbinaj ventoliloj. Plu subakvaj defendiloj estis tranĉantaj minojn. Plu flirtis sub glacia vento la larĝa vimplo de la komandanto de la ŝipgrupo. En la ŝtala supraĵo de purigitaj ferdekoj reflektiĝadis sunaj rebriloj. Sed tio estis jam ne en la Barenca maro, tio estis en la Biskaja Golfo, kiam la «kuspnazuloj» per kojna ordo entranĉiĝis inter la aviadilojn kun svastikoj, tie, alte, en la arda ĉielo de Hispanio.

— La tuta vivo, — tra la dentoj diris li. — La tuta vivo.

Kaj nun li sidis en fremda loĝejo kaj atendis. Atendis kaj timis. Timis, kiel timis neniam kaj nenion. Kiel tio povis fariĝi? Kiam? Kiel okazis, ke li, ordenita per la stelo de Heroo, nun iĝis malkuraĝulo? Ĉu li? Li, kiu trankvile fumadis, kiam bruis la liftoj, levante municion post ordono «prepariĝi al batalo»?

— Al diablo! — diris li al siaj pensoj. — Al ĉiuj diabloj.

Kaj ree komencis la malfacilan laboron de atendado.

Je la tria posttagmeze telefonis Konstanteno Georgijeviĉ kaj interesiĝis — kiaj estas informoj?

— Neniaj, — per malviva voĉo respondis Stepanov.

— Ĉu tute neniaj?

— Tute.

Je la kvina telefonis Lidia Aleksandrovna.

— Ne, — diris Rodiono Metodjeviĉ, — ŝi ne telefonis.

— Kaj vi... kiel? — kun peno eligis el si Lidia Aleksandrovna.

— Fino de mesaĝo, — diri Stepanov.

Ŝi ne komprenis. Sed li jam surmetis la parolilon. Ne deŝiriĝante, li rigardis al la ciferplato. Ambaŭ montriloj pendiĝis malsupren. Poste ili komencis leviĝi. La blankaj montriloj sur la konveksa, nigra ciferplato. Ankoraŭfoje eksonoris la telefono, Stepanov kaptis la aŭdparolilon, de li oni demandis, ĉu Lidia Aleksandrovna aĉetos fiŝon.

— Kian fiŝon?

— Nu, kiel ĉiam, ŝi ja aĉetas ĉe ni.

— Mi ne komprenas, — diris Stepanov, — nekompreneble.

Al li subite ŝajnis, ke ĝuste en tiu momento Aglaja Petrovna telefonas ĉi tien el aŭtomata telefono, kiel ili interkonsentis: «Ĉio estas en ordo».

Sed ŝi ne telefonis.

Je la dek unua alveturis Cvetkov-oj. Demandante pri nenio, la generalo verŝis por si kaj Stepanov konjakon. Rodiono Metodjeviĉ nee balancis la kapon. Proksimiĝis la noktomezo.

— Glaseton, — konsilis Cvetkov. — Tio helpas.

— Ne helpos, — respondis Rodiono Metodijeviĉ. — Nun nenio helpos.

— Ŝi ne devus iri.

— Mi sur ŝia loko — irus.

Li plu rigardis al la blankaj horloĝaj montriloj. La dek unua kaj duono. Eble, tamen? Subite? Subite nun ŝi telefonos?

Kun peno li eltrinkis tason da teo kaj kuŝiĝis, sed tiel, ke li vidu la nigran ciferplaton. Matene Aglaja Petrovna same ne venis. Kaj neniu telefonis. Dum la tuta dua tago Rodiono Metodjeviĉ trakuŝis sur la sofo kaj sendeŝire, kiel iam en maro en malfacila vaĉo, rigardis antaŭen, sed nun ĉio ĉi estis finiĝanta per la nigra ciferplato kun la blankaj montriloj. Poste estis nenio. Kaj estos nenio — li tion sciis.

Kaj li kvazaŭ stuporiĝis.

Terura laco premis lin, falis sur la ŝultrojn, eĉ kuŝi por li estis malfacile. Kaj ia sonĝo alruliĝadis fojfoje — subite ŝajnis, ke eniras li, ankoraŭ juna, en la navigistan rufon de sia ŝipo, viŝas la humidajn malvarmajn vangojn, eksidas en fotelon kaj kun ĝuo fermas la elturmentitajn de la maro kaj lumo okulojn. Iĝas tute kviete, kaj li dormetas sub certa, egalmezura, malmola klakado de la odografo, registranta la vojon de la destrojero. Kaj iu apude, brave kaj ruze, kantetadis:

Jen boat', sur rando —
Admiral'-fringelo.
Ĉu ni drinku brandon
Je lia ŝancelo?

Kaj ankoraŭ aŭdiĝis:

— Dekstren dek, pluen ne iru, rekte la rudron...

En la deka tago Stepanov forveturis en Unĉanskon, lasinte letereton pri tio, ke li «treege dankas pro la kaŭzita ĝeno». En la vagono li ofte ĵetadis rigardojn al la horloĝo kaj pensadis unu saman malfacilan penson, ĝispensi kiun ĝis la fino li ne kuraĝis, nur sulkiĝadis, kvazaŭ pro doloro, kaj ĝemetadis fojfoje.

Kaj Konstanteno Georgijeviĉ, leginte la letereton, ŝiris ĝin je etaj pecoj, telefonis al la edzino, ke li estas vokita por urĝa konsilado, kaj forveturis al la somerdomo de Koft. Vera Nikolajevna renkontis lin, kiel ĉiam, seke. Sed ŝi lin tute ne interesis. Lin entute nenio interesis. Li bezonis faciligi la animon, kaj la kalva Koft scipovis aŭskulti. Ja ne helpi en malfacilaj vivaj okazoj, certe, ne, kiu ĉi tie povas helpi, — li scipovis nur aŭskulti. Kaj Koft, nature, elaŭskultis pri tio, ke Aglaja Petrovna tute povus nomi la telefonnumeron de Cvetkov kaj rakonti pri tio, kiel li stulte persvadadis ŝin ne iri «tien». Koncize dirante, nenion bonan li por si atendis de tiu Aglaja Petrovna kaj ŝia admiralo...

Koft aŭskultis, kiel ĉiam, silente.

Sed por unu momento al Cvetkov subite ŝajnis, ke lia konfidenculo ridetis. Malestime kaj malvarme.

— Ĉu vi ridas?

— Ridas? — miris Koft. — Neniom. Sed viaj timoj, Konstanteno Georgijeviĉ, verŝajne, estas troaj. Tiaj homoj, kiel la nomita de vi Ustimenko, nenion diros por malutilo de aliuloj. Neniam, nenion, nenie, mi tiel opinias, tamen, eblas, ke mi eraras. Ustimenko ja estas parencino de la eksedzo de Vera Nikolajevna?

— Kaj kian signifon tio havas?

— Vera Nikolajevna al mi ion rakontis pri sia edzo. Tre siaspeca karaktero.

Samtie, en la ĝardeno, ili drinkis du botelojn da seka vino. Koft po iomete, kaj Cvetkov avide, per grandaj glutoj. Poste Vera Nikolajevna alportis konjakon kaj ian nekonvenan almanĝaĵon. Cvetkov sen la tuniko, en ŝelkoj sur la neĝblanka ĉemizo, forte paŝante per la botoj sur la gazono, diris al ŝi:

— Vi, ĉarmulino, prefere donu divorcon al via Ustimenko. Sufiĉas por la homo turmentiĝi.

— Kaj pro kio li tiel speciale turmentiĝas? Li akiris por si, pardonu, inaĉon...

— Aglaja Petrovna estis ree arestita, — rigardante flanken, prononcis Koft, — vi tute ne bezonas tian parencecon...

— Aĥ, en tiu senco, — ne tuj respondis Veresova, — en tiu... se en tiu, tiam necesas pensi.

Jen kiamaniere okazis, ke, dum Rodiono Metodjeviĉ ankoraŭ estis revenanta en Unĉanskon, Gorbanjuk Inna Matejevna jam sciis tion, kio igis ŝin en la nunaj malfacilaj cirkonstancoj ree levi la kapon kaj kolekti rezervojn por la lasta, decida impeto en la batalo, en kiu ŝi ne povis ne venki.

Pri tio ŝi estis tute konvinkita, interparolinte per interurba telefono kun Vera Nikolajevna.

Ekfrapis tamburoj, ekludis klarionoj.

La bunta maso de pensoj de kamaradino Gorbanjuk komencis ricevi formon, kuniĝi en kolumnojn, viciĝi kaj reordiĝi, defendante la arierojn, flankojn kaj ĉion ceteran sur la komenca pozicio.

— Tempas! — tiel diris al ŝi Inna Matejevna. — Mi devas finfine defensivi. Kaj la plej bona defensivo estas atako aŭ ofensivo, io tia. Ili pri mi ankoraŭ rememoros!