Bareleto da vino

Sainjan bruligis lumon. Kaj tuj iĝis videble, ke ĉiuj jam laciĝis kaj ke Luba Gabaj koleras.

— Interalie, jam estas la sepa horo, — diris ŝi. — Ĉu vi ne trovas, Vladimiro Atanazijeviĉ, ke tempas fini?

— Sed la afero estas tute ne en mi, — nelaŭte respondis Ustimenko, — mi jam delonge silentas. Tio estas la kamaradoj, kiuj disvolvis la disputon.

Ŝĉukin ree ekparolis dum irado, jam pluran fojon:

— Tre kortuŝe, preskaŭ ĝis larmoj. Kaj ŝike en iu senco. Relative juna, fortoplena eskulapo faras sur si eksperimenton. Treege animtuŝe, sed la afero estas en tio, Vladimiro Atanazijeviĉ, ke la supre menciita martiro de la scienco estas samtempe ĉefkuracisto de malsanulejo, kiu relative antaŭnelonge ekfunkciis kaj bezonas firman manon. Necesas reganta mano, ĉu vi tion komprenas? Nu, kaj se la menciita ĉefo pro la surradiado almenaŭ por iu tempo iĝos nelaborkapabla, tiam por tuta nia dioplaĉa institucio estos sufiĉe malbone, ĉu ne?

Ustimenko ekrigardis al la kolera Teodoro Teodoroviĉ kaj ridetis.

— Pro kio do estos al la malsanulejo malbone, se al surradiatoj oni eĉ malsanatestojn ne donas, — obĵetis li. — En la kondiĉoj de la probemo estas dirite — subjektive tiuj uloj fartas bonege. Do jen mi kontrolos sur mi, kiel fartas la surradiatoj.

— Sed informoj pri ratoj... — komencis Neĉitajlo kaj mem konfuziĝis pri tiu stultaĵo, kiun li preskaŭ eldiris.

Ŝĉukin ĉesigis sian iradon el angulo en angulon de la kabineto, pureme forskuis cindron de la cigaredo kaj interesiĝis:

— Kiam tio venis en vian kapon? «Ensaltis», kiel oni diras en Odeso. Kaj ĝenerale, ĉu delonge vi pri tio okupiĝas?

— Sufiĉe delonge por opinii tiun eksperimenton necesa.

— Kion signifas «delonge» en via kompreno?

— Ĝuste tiom, ke mi sciu — nenia literaturo pri tiu demando ekzistas, ĉiuj informoj pri tio estas falsaj, pli ĝuste, babilaĵo, sed ne informoj, tamen la demando estas neprokrastebla, ĝin necesas se ne solvi, do almenaŭ prepari materialojn, almenaŭ...

— Al kiom da unuoj vi kalkulas? — interrompis Ŝĉukin.

— Al dudek mil minimume.

— Tragika medicino! — subridis Ŝĉukin.

Ustimenko rigardis al li el sub la frunto, de malsupre supren. Liaj okuloj estis malbonkoraj, obstine malsimpatiaj, kaj Ŝĉukin komprenis — li ne plu ŝercu, speciale per tiaj nocioj, kiel tragika medicino.

— Sed se viaj dudek mil donos rezultojn, kontraŭajn al ĉio, kio estas kutima, ĉu vi pensas, ke la «altestimataj» kredos?

Li haltis kontraŭ Ustimenko larĝe disstariginte la piedojn, ŝovinte la pugnojn en la poŝojn de la kitelo, rozkolora pro kolera ekscitiĝo.

— Pli aŭ malpli frue mi trabatos, — diris Ustimenko.

— Ĉu vi estas certa?

— Mi estas konvinkita.

— Sed ili ne tiom simplas, Vladimiro Atanazijeviĉ. Eĉ ne tiajn, kiel ni, ili kun kaĉo formanĝis.

— Ili misglutos.

— Bone, ni lasu tiun temon. Kaj forgesu la subjektivan staton. Sed se komencos katastrofe fali kvanto de leŭkocitoj?

— Ekzistas sangotransfuzado.

— Do, ni transfuzos?

— Ja kiel alie?

— Sed se, altestimata ĉefkuracisto, ĉefa doktoro, pardonu, eĉ la transfuzado ne helpos? Ĉu ni ĉesigos la surradiadon?

— Ne.

— Kiel?

— Ni serĉos aliajn vojojn. Ja mi estas malsana, kaj oni min kuracas.

— Sed vi ja ne estas malsana, diablo prenu!

— En la problemo estas dirite, ke mi estas malsana. Kaj vi traktos min, kiel malsanulon. Kun ĉiuj sekvantaj el tio konsekvencoj.

— Sed ekzistas okazoj, kiam oni devas ĉesigi kuracadon!

— Do, ni kunvoku konsiliĝon kaj decidu. Ĉiuokaze, Teodoro Teodoroviĉ, ni atingu la randon.

— Sed vi povas perei!

— Ĉu vere? En la literaturo tio estas tiom mizera procento!

— Stulte! — subite laŭte diris Luba. — Pardonu, Vladimiro Atanazijeviĉ, sed tio estas malserioza.

— Tute serioza, — respondis li, — tiom serioza, ke pri la esenco de la demando al mi neniu obĵetas. Vagarŝako, eble, vi ion diros?

Sainjan senhelpe ĉirkaŭrigardis. Li ne scipovis mensogi, sed Luba sukcesis skribi al li letereton pri tio, ke Ustimenko decidis fari sur si tiun eksperimenton pro «malpleneco kaj soleco», kaj li al tio ne ĝisfine, sed kredis.

— Ĉu mi malbone ĉion elpensis? — ree demandis Ustimenko.

— Ne, estas pripensite funde.

— Se vi estus sur mia loko, Vagarŝako?

— Vagarŝako! — vokis la edzon Luba.

Kaj faris eraron. Li malŝategis, kiam oni al li «premis».

— Vladimiro Atanazijeviĉ pravas, Lubanjo, — diris li kun tiu minaca mildeco en la voĉo, kiun neniu kaj neniam povis venki kaj kiu signifis, ke doktoro Sainjan sian vidpunkton ne cedos. — El mia persona pozicio — li absolute pravas. Se ne mi, tiam kiu do? — jen kiel povas esti starigata demando en nia socio.

— O ho! — diris Ŝĉukin. — Ĉu tio estas riproĉo al ni ĉiuj?

— Iugrade, se vi deziras, — ĝentile kaj klare prononcis Sainjan. — Ĉiuokaze, tion mi diras al mi. Kaj se la penso, veninta en la kapon de Vladimiro Atanazijeviĉ, venus en mian kapon, mi agus ĝuste same.

— Ja certe, — preskaŭ ĝemis Luba.

— Bone, tio estas klara, — enmiksiĝis Ŝĉukin. — Min interesas alio. Kial, propre, Vladimiro Atanazijeviĉ ridetas?

— Nu, mi ne ridetas, — diris Ustimenko. — Mi simple rigardas, kiel Nikolao Eŭgenjeviĉ, dum ni disputas, jam skemon por mi desegnis, kiujn kampojn surradii...

Bogoslovskij vere ekde la komenco de la interparolo estis desegnanta kaj skribanta. Tro longe kaj proksime li konis Ustimenkon, por malŝpari tempon por vanaj persvadoj. Kaj ankaŭ en la elpensaĵo mem de sia Vlaĉjo li vidis nenion eksterordinaran: li pensis kaj decidis, la malsanulejo funkcias, ĉio iras normale, kaj anstataŭ subskribadi paperojn kaj asistadi tie, kie bonege sukcesos Neĉitajlo, li faru veran aferon.

— Do, mi, kun via permeso, jam hodiaŭ komencos, — diris Ustimenko, leviĝante. La bastono jam estis en lia mano. — Po kiom vi tie por seanco al mi preskribis, Nikolao Eŭgenjeviĉ?

— Ia deliro, — grumblis Ŝĉukin, prenante de Bogoslovskij la paperan folion. — Sana viro subite submetas sin...

Nefindirinte, li en io malkonsentis kun Bogoslovskij, sed ili baldaŭ interkonsentis, kaj Ŝĉukin kune kun Ustimenko ekiris al Katinjo Zakadiĉnaja en ŝian keletaĝan regnon, kie ŝi okupiĝadis pri rentgenterapio.

Neĉitajlo akompanis ilin ambaŭ per rigardo kaj tute ŝrumpis. Lia buldoga vizaĝo estis malgaja, en la okuloj fiksiĝis amara kaj grumblema esprimo. Stulte dirinte hodiaŭ pri ratoj, li mem ektimis sian konstantan timon, la plej kvietan vivmanieron, tion, ke li nerimarkeble disperdis la plej gravan por si — ja li estis antaŭe kaj batalema, kaj malpacema, kaj atakema, sed hodiaŭ jen kiel ŝrumpis — ĉiam nur Manjo, kaj Koĉjo, kaj la edzino Irina Sergijevna, kaj la bopatrino kun sia eterna «aĥ, Saĉjo, muro per pugno ne trabateblas!» Eĉ al ĉasado kun estroj li komencis veturadi pro flatemo, eĉ el la operaciejo fojfoje li retropaŝas: kio estos, se okazos malsukceso, akcidento, oni demandos — kiel vi aŭdacis? Sed tiu ĉi — aŭdacas! Aŭdacas kaj ridetas. Aŭdacas tielan ideon sur sin faligi — dudek mil al sanulo, dudek mil unuojn nur por ke li mem komprenu kaj vivu plu kun pura konscienco: kion li povis — tion li faris!

— Aleksandro Samueloviĉ! — aŭdis li super si.

Tio estis Ŝĉukin, kiu staris super li — bela, grizhara, li ridetis, ludante per la brovo, brilante per la ankoraŭ junaj okuloj. Verŝajne, li jam ne la unuan fojon vokis.

Neĉitajlo tiel enpensiĝis, ke eĉ ne aŭdis, kiel ili revenis, ne rimarkis, kiel, kolerante unu al la alia, foriris Sainjan kun Luba, ne vidis time vigliĝintan Katinjon Zakadiĉnaja-n, kiu opiniis sia devo akompani ĉi tien sian ĉefkuraciston post la unua seanco de rentgenterapio.

— Ankaŭ mi devas kompreni, — pepis ŝi. — Se ni havas aferon kun neoplasmo...

— Bone, ni kun vi, Katinjo, morgaŭ konversacios, — diris al Zakadiĉnaja Ŝĉukin kaj ree vokis Neĉitajlon.

Katinjo, kunpreminte la lipojn, foriris.

— Estas propono, — ekparolis Teodoro Teodoroviĉ. — Ni festu la nunan tagon, plenan de laboroj kaj zorgoj, per bona kaj abunda vespermanĝo en la taverno «Volgo». Mi tie akiris kelkajn konatecojn. Ĉar Vladimiro Atanazijeviĉ devos por ioma tempo forlasi la ĝojon de ekkono de gastronomiaj mirakloj, tial tio estas siaspeca adiaŭa festeno. Ni manĝos, drinkos, babilos. Mi invitas.

— Ĉiuj sin invitas! — grumblis Bogoslovskij. — Kiela aristokrato!

— Ĉu ni ekiras? — misaŭdis Ŝĉukin.

Neĉitajlo leviĝis, plu meditante pri sia sorto kaj estante plena en tiuj momentoj de antaŭsento pri decida turno en la vivo, la malgaja buldogo, konscianta propran neplenvalorecon eĉ en altaj minutoj, kiam, malgraŭ ekstazo, tamen timigas mastra krio: «Kie estas la loko?» Aĥ, timideco, malkuraĝo! Kiel ofte ĝi vizitas homojn eksciteblajn, impulsiĝemajn, inklinajn al belaj animaj impetoj, kiel ĉifas kaj kripligas ĝi la plej, kiel tio nomiĝas, patosajn moviĝojn de la interna esenco de tiaj homoj, kiel Neĉitajlo, mallevante ilin ĝis grado de konformismo, flatemo kaj eĉ lakeeco...

Tamen, en la nuna momento Aleksandro Samueloviĉ estis senriproĉa. Li koncentriĝis, heliĝis, tuŝis la kubuton de Vladimiro Atanazijeviĉ kaj demandis nelaŭte, kiun tiu lasos anstataŭ si, se sekvaĵoj de la surradiado kuŝigos lin por monato aŭ du en liton. Al kiu li konfidos la malsanulejon?

Ustimenko respondis ne tuj, poste ridetis kaj, kiam ĉiuj estis elirantaj, jam en la vestiblo, diris:

— Se mi povus kaj se mi havus ĝuste en mia etato mian eksan malican malamikinon — iun Gabaj-on Lubov-on Nikolajevna-n, — jen kiun mi anstataŭ mi lasus. Tiu neniun indulgos ĉe tuta sia ekstera leĝereco. Dum vi, Aleksandro Samueloviĉ, ne ofendiĝu, estas cedema kaj kompatema. Ĝuste al siaj propraj kuracistoj vi estas kompatema, kaj malsanuloj por vi estas nur amaso. Laŭ la principo «vi estas multaj, sed mi estas sola». Certe, okazas ankaŭ tiel, sed, kvankam ili estas multaj, tamen ili estas malsanaj kaj al ili estas malbone. Tamen, ĉio ĉi estas veraĵoj enuaj kaj banalaj, ne vane vi min aŭskultas sen intereso, sed, kiom ajn tio estu malgaja, ĉefkuracisto devas esti firma ĝis ekstremo, sed vi subite cedos al laco, ekzemple, de iu Volovik kaj fuŝos...

— Sed se ne fuŝos? — plu gvidata de sia impeto, permesis al si ekkoleri Neĉitajlo. — Se mi tute sukcesos?

Vladimiro Atanazijeviĉ plu rigardadis al li — kredante kaj ne kredante, sed plie, probable, ne kredante. Egalan flamon bezonis li, tion, kion atingadis en siaj fajrujoj la hejtisto Judeniĉ. Energion de agema bono, sentima kaj preta al ajnaj malfacilaĵoj en la propra vivo pro la afero, energion de tiu bono, kiun Sainjan kreskigis en la animo de sia edzino, — jen kion li bezonis. Kaj tion, kion li mem akiris de Postnikov, de Polunin, de Bogoslovskij, de Oganjan, kiu tiel terure ofende nomis lin Ioniĉ. Sed ja Ioniĉ same havis impetojn, li eĉ kantetadis pri «larmoj el kaliko de la esto» kaj unue ne sen absorbiĝo laboris en sia zemstva malsanulejo. Ne, impetoj ne konvenis al li — eĉ plej altaj kaj plej senpekaj.

— Vidu, verŝajne, al vi mi ne lasos, — rigardante en la okulojn de Neĉitajlo, penseme kaj trankvile elparolis Ustimenko. — Ja jam estis sperto — kun la ĉasado. Ne, Aleksandro Samueloviĉ, mi neniel lasos, — tute decide prononcis li. — Vi timidiĝis, kaj tio estas treege danĝera, tio estas kiel aviadisto, kiu laciĝis flugi, — ĉu eblas al tia homo konfidi aviadilon kun pasaĝeroj?

— Vi estas kruela homo!

— Bedaŭrinde, nesufiĉe, — tute ne ofendiĝinte, diris Ustimenko. — Kiu estas en nia stato de ĉefdoktoroj, tiu devas vin, kuracistojn, jen kiel teni!

Kaj iomete forgesiĝinte, li pugnigis sian vunditan manon, kio rezultis kaj kompatinde kaj tute ne konvinke. Ĝis tiom ne konvinke, ke Ustimenko eĉ rozkoloriĝis...

En la restoracio, post la rito de mendo de malvarmaj kaj varmaj almanĝaĵoj, salatoj, pirogetoj kaj rostaĵoj, Ustimenko diris sufiĉe severe:

— Mi konvinke petas ĉiujn kolegojn: tio, ke mia surradiado estos eksperimento, restu inter ni. La versio estas tia: mi estas malsana, kaj oni min kuracas. Alie el ĉio ĉi povas rezulti tio, kion nia Nikolao Eŭgenjeviĉ difinas per nocio «marmelado». Dum al normala malsanulo estos aplikita normala kompleto de malsanuleja delikateco. Ĉu vi konsentas kun mi, Teodoro Teodoroviĉ?

— «Grandaj malgrandaj homoj» — ĉu tion Gorjkij diris? — interesiĝis Ŝĉukin, ekstarante.

Li ekiris en la vestiblon por renkonti Henjon.

Kaj kiam ili revenis, Bogoslovskij, «ne ĉe tablo estu dirite», kiel li esprimis, estis rakontanta pri Beŝĉeva-Strunina, kiu, esplorante problemojn de rekuranta tifo, lasis sin mordi al ne pli kaj ne malpli ol sesdek mil tifaj pedikoj...

— Kaj ĉu pri tio ni senĝene babilos dum la tuta tagmanĝo? — demandis Henjo. — Aŭ, eble, iom poste, ĉe kafo?

— Nu, kaj Pettenkofer! — kriis de sia fino de la tablo la maljuna Hebeisen. — Pettenkofer, mi vin demandas! Kion vi scias pri Pettenkofer? Maljuna Koch ne faris eĉ unu eksperimenton sur animaloj, ĉar ĥolero estas, kiel tion diri... sie ist die Krankheit der Menschen, Menschenkrankheit... La malsano de la homoj. La homa malsano. Henjo pardonu min, sed mi ne povas ne rakonti...

La maljuna patologo venis malfrue kaj tuj glutis glaseton da vodko, kaj nun lin ne eblis deteni de plej detala rakonto pri tio, kiel Pettenkofer, kun karaktera por li pedanteco, antaŭ ol preni internen, innerlich anzuwenden, de sia organismo miliardon da ĥoleraj mikroboj, diluis en akvo gramon da trinka sodo.

— Tio por ke stomaksuko ne malutilu al la mikroboj, — kriis Hebeisen, — ĉu vi komprenas? Daß die Salzsäure nicht die Mikroben verdirbt. Natürlich, certe, necesas kompreni tiun karakteron, li estis faranta esplorojn...

— Mi foriros! — leviĝante, diris Henjo.

Teodoro Teodoroviĉ kisis ŝian manon. Ŝi residiĝis kaj ĵetis rapidan rigardon en liajn okulojn, kaj Ustimenko subite komprenis, ke ĉio ĉi estas spektaklo, spektaklo por tio, ke Ŝĉukin rimarku ŝin, ekvidu, rememoru, ke ŝi, lia edzino, estas ĉi tie. Kaj ke nun eblas paroli ĉion ajn, al ŝi tute ne estas abomene, ŝi estas medicinistino, ŝi bezonas tiom nemulte, nur esti rimarkita de li, de ŝia edzo, bezonas, ke li ne ridu sen ŝi en vira kompanio, sed ke ankaŭ ŝi ridu kun li, ke li ne aŭdacu esti sen ŝi, sed estu nur kun ŝi, ĉiam kun ŝi, nur kun ŝi, kvankam en rondo de siaj amikoj. Li estos kun ŝi, kaj ili ĉirkaŭe. Ŝi estos kun li, kaj ili estos ĉi tie.

— Diablo scias kio, — diris Ŝĉukin, kiam oni finfine alportis fritaĵon. — Evidentiĝas, ke estas tute nenio por manĝi.

La kelnero ŝultrolevis kaj klarigis, ke Bogoslovskij forstrekis tri kvaronojn de la mendo.

— Mi ne komprenas!

— Kiel estas multe da tiu homo, — kun subrido prononcis Bogoslovskij, — kiel da li, nia Teodoro Teodoroviĉ, estas diable multe.

— Tion vi pri kio diras?

— Ja alvorte. Kaj por ke vi ĉesu ĉiuminute pro ĉio kaj anstataŭ ĉiuj pagadi. Por kiom ankoraŭ sufiĉos la biblioteko? Ĉu por jaro? Por duonjaro?

— Kiam finiĝos, tiam ni ekvivos alie!

— Vi hastas, kvazaŭ io brulas ĉe vi, — morne kaj admire rigardante al Ŝĉukin, daŭrigis Bogoslovskij, — kvazaŭ vi batalas kontraŭ via mono...

— Mi deziris...

— Vere, ke deziris, sed la deziron ne tiris. Sed ni lasu ĉion ĉi al diablo. Diru prefere, kion ni kun Puzirjov faros...

Ŝĉukin morniĝis, enpensiĝis.

— Ne koleru, — petis Bogoslovskij, — de si mem ne eblas foriri...

— Al Sokrato oni kvazaŭ diris pri iu ulo, ke vojaĝo lin neniom ŝanĝis, — rekte rigardante en la okulojn de Nikolao Eŭgenjeviĉ, prononcis Ŝĉukin. — «Mi kredas, — respondis al tio Sokrato, — ja li veturigis kun si sin mem». Tio estis dirita pri ni. Nenien eblas foriri. En senokupajn pensojn ne eblas kaŝiĝi.

Kaj ili ekparolis pri Puzirjov, kvazaŭ ne estis la gaja festeno, kvazaŭ ne sidis apud Ŝĉukin Henjo, kvazaŭ ne en restoracio okazis la konversacio, sed en la kuracista ĉambro, kaj ili parolis ĝis tiam, kiam ili definitive firmiĝis en la penso pri sia plena tragika senforteco. Tiam estiĝis silento, mallonga kaj profunda, konata al doktoroj, silento-adiaŭo, silento antaŭ ol koncentri fortojn por forturniĝi al alia temo por ŝparo de propraj, ne tiom superfluaj laboraj kapabloj.

— Nu, do, — diris Bogoslovskij, — ekscitis ni nin per gaja konversacio, nun ankaŭ al la viva vivo eblas reveni. Do ni drinku je nia Helena Ŝĉukina — la patronomon mia aĝo ne permesas elparoli1, — ni drinku je la rara miraklo de amo kaj fideleco, ĉu ne, Teodoro Teodoroviĉ?

Ĉe la tablo estiĝis silento, Henjo Ŝĉukina, rozkoloriĝinte, timide kaj mallerte tintigadis la pokalojn, kaj, kiam ŝi atingis per sia glaseto Hebeisen-on, tiu subite diris:

— Kial tiel malgaja? Warum so kummervoll? Necesas gajo! Ĉu nun estas malbona? Ĉu ne tre bona?

Kvazaŭ eksentinte ĝenon pro la subite veninta silento, unua ekbruis Neĉitajlo, ekparolis furioze kaj tondre pri ilia elstara kolektivo, kiun gvidas tia homo, kiel... Sed tuj eksilentis meze de vorto, kvazaŭ per sia dika haŭto eksentinte en tiu momento tion, kio poste iĝis nekorektebla plago, neebla kaj sensenca malfeliĉo.

— Kial vi? — ekvidinte lian senmovan rigardon, demandis Ŝĉukin.

— Ja jen...

Ĉiuj turniĝis al la larĝa, spegulvitra pordo. El tie, frapante per la kalkanumoj, estis kuranta Katinjo Zakadiĉnaja, ruĝvanga, klarokula, lumanta per bonvolo, en blanka kun brodaĵoj bluzeto, en blua faldumita jupeto, vigla; ŝi alkuris en ĉies silento kaj ekparolis, lispante pro ĝojo, ke ĉiuj al ŝi rigardas kaj ŝin aŭskultas, ke Ŝĉukin mem almetis al ŝi seĝon kaj vorte invitis «sidiĝi».

— Vi ĵus-ĵuse ĉiuj foriris, — babilis ŝi ne eksidante kaj dankante pro la atento per hastaj kaj dolĉaj ridetoj, — ĵus-ĵuse, subite venas kartveleto, tia interesa, kun lipharoj, ĉu vi scias, simple spirhaltiga. Kaj li kunhavas bareleton. De ŝipestro Amiraĝibi li alveturigis persone al Nikolao Eŭgenjeviĉ. Donacon pro atento kaj zorgo, kaj ankoraŭ li diras, ke ili disputis pri tio, kia vino estas en boteloj, kaj kia estas aŭtentika. Do, jen mi pensis — vi ĉi tie estas ĉiuj kune, probable, kaj festas en via rondo, mi prenis la bareleton — kaj ĉi tien. Eble, konvenas? Aŭ ne? Mi ja deziris — kiel pli bone...

Sur ŝia vigla vizaĝeto glitis subite momenta ektimo — ĉu ŝi divenis aŭ ne divenis, «trafis al la koloro» aŭ «ne trafis», kiel oni diradis tie, kie estis dum ioma tempo ŝia restadejo, ĉu plaĉos aŭ ne plaĉos ŝia fervoro? Kaj tuj Katinjo Zakadiĉnaja ree donacis al ĉiuj ridetojn, ĉar Ŝĉukin mem laŭdis ŝin, mem iris kun ŝi en la vestejon por preni la bareleton, nomis ŝin saĝulino kaj, reveninte, sidigis Katinjon, mem eksidis maldekstre (dekstre de ŝi troviĝis la ĝentilega Hebeisen), verŝis al ŝi kaj al si vinon, gustumis kaj, farinte timigitan vizaĝesprimon, eldiris:

— Jam Petrarko diris: «Kiu kapablas esprimi, kiel li brulas, tiun kaptis malforta flamo!»

La bareleto estis negranda — je tri aŭ kvar litroj, sed ili trinkis ĝin longe, ĉar la vino vere estis mirinda. Kaj al ĉiuj iĝis gaje, facile, eĉ Henjo, kiu komence estis iomete kvazaŭ ligita, kovriĝis per knabeca ruĝo kaj ekparolis kun ĉiuj tiel, kvazaŭ ŝi delonge amikis kaj kun Ustimenko, kaj kun Neĉitajlo, kaj kun Hebeisen, kaj eĉ kun Katinjo Zakadiĉnaja, kiu simple raviĝis pro tuta tiu ĉi kompanio, en kiun ŝi finfine enkojniĝis kiel preskaŭ egala kaj kie eĉ je ŝi drinkis ĉiuj, krom Nikolao Eŭgenjeviĉ, kvazaŭ antaŭsentinta, kiom kostos al li, sperta batalisto, tiu ruĝa, kiel sango, maljuna kaj malbonaŭgura vino.

Li ne trinkis tiun vinon.

Li eĉ ne lipis ĝin.

Li nur pririgardadis la pokalon tralume.

Kaj drinkis li vodkon el karafeto, alportita aparte, persone al li, de la kelnero, kaj, kiam li ĝistrinkis la lastan glaseton, li nelaŭte demandis de Katinjo:

— Ĉu ne estos vi kompleza, karulino, sciigi, de kie vi divenis, ke ĝuste ĉi tie vi nin trovos?

— Mi aŭdis, — ekhastis Katinjo, — en la kabineto de Vladimiro Atanazijeviĉ aŭdis, kiam mi lin post la seanco alkondukis.

— Sed en la kabineto vi ne estis, Katinjo, kiam ni pri «Volgo» parolis. Ĉu vere?

Lia peza rigardo penis kapti ŝiajn pupilojn, sed Zakadiĉnaja ne rigardis al li.

— Kaj mi subite divenis, — kun rido diris ŝi. — Ĉu mi ne povis diveni, ke, se al Vladimiro Atanazijeviĉ tia malfeliĉo okazis — tiun aferon necesas pridrinki. Aŭ eĉ en la vestejo Proĥorovna aŭdis, sed ne mi, ĉu eblas memorfiksi?

— Nu do anstataŭe nun vi memorfiksu: la donacitan vinon mi drinkis neniom.

Zakadiĉnaja turniĝis al Bogoslovskij tuta, eldiris per la okuloj plenan miron kaj ekkriis kompate kaj bedaŭre:

— Sed kial do? Tia vino natura kaj bongusta? Kaj tute-tute ne ebriiga.

— Kaj tion vi, karulino, pli bone scias, — leviĝante de sia seĝo kaj subtenante per la polmo la ventron, prononcis Bogoslovskij. — Mi de vinoj ne estas scianto kaj ŝatanto, mi vodkon drinkas. Vodkon! — pli laŭte ripetis li. — Ĉu vi aŭdis min? Mi drinkas — vodkon!

Henjo kaj Hebeisen timigite ekrigardis al li, Zakadiĉnaja levis la dikan ŝultreton. Kun severa vizaĝo la maljuna doktoro metis antaŭ Ŝĉukin sian parton de mono kaj, mallonge informinte, ke li malbone fartas, eklamis al la pordo. Ustimenko akompanis lin en la vestiblon. Ĉi tie li rimarkis furioze abomenantan grimacon sur la vizaĝo de Nikolao Eŭgenjeviĉ kaj aŭdis liajn kolerajn vortojn, kiujn memoris poste dum multaj jaroj:

— Pikis mi karulinon Zakadiĉnaja-n, sed ĉu tio havas sencon, Vlaĉjeto? Ŝi estas simpla besto, majstrino dissendi klaĉojn, sed ili ja multe kostas! Ĉu havas sencon, kiam la vino jam estas alportita kaj eltrinkita, kaj fortoj por bataloj kontraŭ malgrandaj fiaĵoj apenaŭ estas! Hodiaŭ estis bonege en mia animo, ne ofte tiel okazas, sed jen ĉion aĉigis Katinjo. Kredu, estas preparita por mi longa maŝo, kaj tagoj miaj ĉiuj jam estas kalkulitaj...

— Ja kion vi diras! — indignis Ustimenko.

— Mi atendas nur, kiu la tabureton elbatos, — subite trankviliĝinte, diris Bogoslovskij. — Sed ne tio grava estas. Grava estas alio. La bato estas celumita ne al mi, sed al tuta nia citadelo — neobeema, necedema, akradenta. Prepariĝu, Vlaĉjeto, mi deziras vidi vin ĉu vi scias kia?

Kaj jam kun subrido li voĉlegis:

Kaj brilis fajr' en la okul',
Kaj la harar' aspektis vilo...2

— De kie tio estas?

— Ne gravas! — diris Nikolao Eŭgenjeviĉ. — Ĉu povas io esti grava antaŭ la decida batalo, speciale kiam rekte neniu atakas, sed ĉiam nur rampe, nur tiele, tiele...

Kaj per onda movo de la mano li montris, kiel «tiele», sed poste tute gajiĝis, viŝis per la mandorso subite aperintajn larmojn kaj, heliĝinte, ordonis:

— Ne drinku multe, ĉu vi aŭdas!

La vestisto, laciĝinte atendi, donis al Bogoslovskij lian uniforman palton.

— Atendu! — forsvingis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

Kaj frotis la frunton per la grandega mano:

— Memorfiksiĝis al mi frazo — kies, de kie — mi ne memoras. Sed bonega laŭ sia signifo kaj profundeco: «Li vivis per forta kaj koncentrita vivo de memkontrolanta sin spirito». Certe, por citaĵoj tio ne taŭgas, speciale kiam vi ne memoras, el kie ĝi estis prenita, sed kiel adiaŭa edifo havas pli da senco, ol la komuna «sukceson». Do, vivu per forta kaj koncentrita, ĉu vi komprenas? Kaj dirante krude — surradiiĝu. Kaj ĝi donos duoblan rezulton. Nur sur tiu ĉi vojo ni finos kaj la kanajlaron sur la tero kaj la kanajlajn malsanojn de la homa gento...



1. Oni kutime uzas patronomon ĉe alparolo al pliaĝulo aŭ en oficialaj okazoj.
2. Malpreciza citaĵo el versaĵo de elstara rusa poeto G. R. Derĵavin (1743–1816) «Akvofalo» (1791–1794). En la originalo la citita strofo temas pri lupo, kiel simbolo de kolero, kaj en ĝi estis uzita prezenco (brilas, aspektas), sed ne preterito. La citita frazo kun preterito estis kelkfoje uzita de rusa verkisto N. Leskov.