Super Ŝtub ekpendas danĝero
Tiu «bonkorulo» mem, kiu estis bonkora tiom, ke ellasis la ezokon en la lagon, iel hazarde eksciis la malgajan historion de la inĝenier-generalo Gorbanjuk, komparis kelkajn informojn kaj subite tute skuiĝis pro malamo al si mem kaj pro sento de abomeno al ĉio, kion li faris por laborigi Inna-n Matejevna-n en Unĉansko.
Larisa Romualdovna estis en Kislovodsko, tial en tiun loĝejon sur strato Petrovka, kie iam tiel feliĉe pepis la «du orfinoj», Inna ĉi-foje ne sukcesis enŝraŭbiĝi. Per oficaj telefonoj al ŝi oni respondadis, ke la profesoro ne povas akcepti ŝin — nek nun, nek poste.
Kaj kamaradino Gorbanjuk komprenis, ke ŝi ree iĝis por la general-doktoro «fiulo de la animo», kaj, plej probable, ĉi-foje definitive. Tamen ŝi ne cedis. Ŝi nur sendadis depeŝojn en Unĉanskon pri diversaj kaŭzoj de sia restado en Moskvo, sed ĉar Eŭgeno Stepanov plej zorgis pri siaj elstaraj malagrablaĵoj kaj, krome, sen la personara fako tute nenio ŝanĝiĝus, tiam al ŝi, estranta la menciitan fakon, neniu ordonis tuj reveni al plenumado de siaj devoj. Anstataŭ ŝi «laboris» Vetĉinkina, senpune fumadis cigaredojn kaj ordonadis per grincanta voĉo, kaj jen la tuta afero.
Kaj Inna Matejevna embuskadis sian «bonkorulon» kaj finfine kaptis lin eliranta al la aŭtomobilo, kiam li malfermis la pordeton kaj eĉ la piedon en purigita ŝuo levis, — ĝuste tiam ŝi enkojniĝis, enŝraŭbiĝis, kaj, turnante al si atenton de preterpasantoj, petege kunmetis la manojn, kvazaŭ preĝanta en katolika templo, kiam vera kredanto konfidas al la providenco ĉiujn siajn pensojn, strebojn kaj esperojn.
— Nu, tiam eksidu do, — per malamanta kaj abomenanta voĉo diris la general-doktoro, — ne faru stratajn scenojn...
Ŝi, kiel tio nomiĝas, «falis» sur la kusenojn de la «Benz-Mercedes», donacita al la generalo fare de la marŝalo pro liaj brilaj meritoj antaŭ la armeo dum la milito, pro lia fatalisma sentimo kaj egala, gaja kredo je fina venko de la racio super tio, kion li nomadis «porka frenezulejo».
— Mi bezonas horon, — tra sinceraj larmoj, ĉar ŝi vere atingis ekstremon pro timo de la estonteco, diris Inna Matejevna. — Nur horon, ne pli...
Ŝi kisus al li la manon, se li ne sidus tiel malproksime de ŝi, ŝi ekstarus antaŭ li sur la genuojn, se ne timus fali en la aŭto kaj per tio transformi la vere draman scenon en ĝenan kuriozaĵon. Al ĉio, tute al ĉio ŝi estis preta en tiuj momentoj.
La general-doktoro ordonis al la ŝoforo:
— Peĉjo, hejmen.
Per sia ŝlosilo li malŝlosis la pordon en la kvietan loĝejon, demetis de Inna Matejevna, pro kutimo esti ĝentila, la peltmantelon, deĵetis sian uniforman palton kaj, mallarĝigante la okulojn — estis komenciĝanta la damnita migreno, — glutis kun akvo du tablojdojn de piramidono.
Ŝi plu ploris, plu ne kapablis paroli. Kun la manoj malantaŭ la dorso la generalo de medicina servo trairis sur la frotbriligita pargeto, bruligis la lustron, turnis la ŝaltilon de tablolampo, konstruita el antikva vazo kun rajdanta ĉasisto kaj pelataj lupoj.
— Mi aŭskultas vin! — finfine, subpremante incitiĝon, prononcis la generalo.
Ne eksidante, plu preĝe kunpremante la polmojn, Inna Matejevna rakontis al li la preskaŭ tutan historion kun la alveturo en Unĉanskon de Georgo Palij. «Preskaŭ», ĉar Georgo aspektis en ŝia rakonto nur lerneja kamarado de Inna kaj nenio pli, lia posta milita vivo, certe, neniomgrade povis esti konata de ŝi, la tatuitan literon ŝi, certe, vidis, kiam li, alveturinte, razis sin «en ĉeesto de Jenjo en la kuirĉambreto», sed ĉu ŝi povis scii, kio estas la tatuaĵo en tiu ĉi okazo, kaj ĝenerale, kiel al tio rilatas ŝi, nur gastame akceptinta sian eksan lernejan kamaradon, trapasintan, laŭ liaj vortoj, «la tutan inferon de la milito»? Jes, li lasis valizon, sed de kie ŝi povis scii, ke tie estas tiu terura mono? Ne, certe, kompreneble, ŝi neniel senkulpigas lin — tiun fiulon, sed en kio do estas ŝia kulpo?
La bluokula, tute grizhara generalo ronkis per la nazo. Nun li haltis kaj rigardis al Inna senmove. Ŝi sentis, kiel atente kaj streĉite li aŭskultas. Verŝajne, ŝi trafis ion en lia animo, tuŝis iun kordon, ŝancelis brikon en la firma, ŝajne, nedetruebla muro...
— Nu? — demandis li, kiam ŝi sufokiĝis.
— Ili min elvokas, turmentas, — flustre diris ŝi. Kaj mensogis, subite diveninte, kien necesas bati per ramo. — Al mi oni piedfrapadas. Tiu Ŝtub minacas; certe, ili min disigos kun Jenjo. Sed pro kio? Ho, mi ne montras min sankta, mi faradis erarojn, terurajn, nekorekteblajn, sed min tiel batadis la sorto, min tiel senkompate traktis la vivo...
— Kiu estas Ŝtub? — interrompis ŝin la generalo.
Ŝi rakontis.
Per la blanka mano la generalo-profesoro prenis el skatolo kun oraj sigeloj cigaron, detranĉis la finon, ekfumis. Poste elprenis el la pupitro botelon da konjako, verŝis al si nemalgrandan glaseton kaj eltrinkis. Se Inna Matejevna povus nur imagi al si, kiel divenis ŝi, rakontinte ĝuste al li, la generalo, sian historion kun Palij en tia kompatinda kaj roz-blua varianto! Se ŝi scius, kiom la generalo mem suferis diversajn peripetiojn de la sorto ĝis tiu momento, kiam en la unuaj tagoj de la milito li ree trafis en honoran liberon! Sed tamen, eĉ sciante nenion, ŝi, kiel oni diras, «tra larmoj», vidis — ŝi estas absolvita kaj pardonita, denove la «bonkorulo» iĝis bonkora al ŝi, persone al ŝi, kaj nun malbono estos nur por sola Ŝtub.
Maĉante per la lipoj la cigaron, la generalo kunmetis telefonnumeron kaj, evidente retenante sin, rakontis al iu — ŝi eĉ ne komprenis, al kiu nome — la «abomenan» historion de «novbakita Jeĵov»1 el Unĉansko. Li parolis, ne ĝeniĝante pri esprimoj kaj ne zorgante pri elekto de telefonaj vortoj, neniom defendadis Palij-on, sed nur kun furiozo asertadis plenan nerilaton de «kuracistino Gorbanjuk» al tuta tiu ĉi afero.
— Tiuj aferoj devas esti ne nur ĉesigitaj, sed ankaŭ iliaj kulpuloj devas esti severe punitaj, — diris li, deŝiriĝante pro furiozo al tiu sama tenoreto, per kiu li kriis iam al Inna, ke ŝi estas «fiulo de la animo». — Ĉion ĉi necesas esplori. Krii, piedfrapadi, minaci — al kiu?
«Sed vi mem kiel piedfrapadis?» — trankviliĝante, sed plu plorante per jam artefaritaj, sed ne naturaj larmoj, pensis Inna kaj ĝuis samtempe revon pri la danĝero, kiu kun ŝia helpo ekpendas super Ŝtub kaj kiu nepre falos, ĉar la general-doktoro laŭ sia situacio ne telefonus al negrava persono, sed li parolas, evidente, kun granda kaj decidanta estro...
Finfine la profesoro-generalo surmetis la aŭdparolilon. Lia vizaĝo, vigliĝinta dum la interparolo, ree paliĝis — la piramidono ne liberigis lin de la migreno. Kaj la bluaj koleraj okuloj rigardis preter Inna Matejevna — foren.
— Ĉu oni vin almenaŭ ne batis? — interesiĝis li.
Ŝi silentis kun tia aspekto, kvazaŭ ŝi ne deziras ankoraŭ vundi lian animon.
— Eksidu, — ordonis li, — drinku glaseton da konjako.
Inna Matejevna nee skuis la kapon, kvazaŭ ankoraŭ ne povis paroli.
Li etendis al ŝi glaseton, plenigitan ĝis la rando. Ŝi plorsingultis kaj eltrinkis.
— Via historio kun la divorco kaj cetero estas malpura, — subite enpikinte en ŝin rigardon, ekparolis li. — Mi ne deziris vidi vin ĝuste pro tiu ĉi fiaĵo. Vi kondutis malinde — mi havas precizajn informojn...
— Probable, — humile konsentis ŝi, — sed kiam vi amas homon, ĉu estas tiel simple teni sin digne?
— Sed ĉu vi amis lin? — miregis la generalo, al kiu tia turniĝo, ĉe tuta lia anima klareco, neniel povis veni en la kapon.
Ŝi silentis.
— Ĉu amis?
— Mi estas homo de unu amo, — mallaŭte elparolis Inna Matejevna. — Jes, jes, fiaĵo, malpuraĵo... Mi kapablis murdi... Kiam mi ekvidis tiun militkampan edzinon, min io kovris.
Larmoj ree ekfluis el ŝiaj belaj okuloj. Al ŝi vere nun ŝajnis, ke tiam ŝin io kovris.
— Tio estas vera, — diris la generalo penseme, — tio estas vera. Mi legis, tielaĵoj okazas...
Antaŭ lia mensa rigardo aperis Larisa Romualdovna — tia, kia li ŝin ĉiam vidis: belulino-flegistino en tiu malproksima milito, en la tagoj de retreto tra Buĉaĉ, alta, svelta, foririnta al la fronto pro ordono de la koro el riĉa familio de altrangulo.
— Morgaŭ ŝi revenos, — aŭdis Inna Matejevna.
— Kiu?
— Larisa Romualdovna. Kaj ni triope tagmanĝos en «Aragvo»2. Ĉu vi konsentas?
— Ĉu oni min ne disigos de Jenjo?
— Vi freneziĝis, — subridis la generalo. — Via Ŝtub, aŭ kiel li nomiĝas, timu, ke lin oni ne disigu de Unĉansko...
Duope ili drinkis ankoraŭ po glaseto da konjako. Adiaŭante, la generalo delikate kisis ŝian manon, li konsentis, ke nun por ŝi la tempo ne taŭgas por «Aragvo».
— Sed tamen, — diris li jam en la antaŭĉambro, — tamen, kara mia Injo, ne metu sur vin krucon. Vi estas juna, via filino bezonas patron. Kaj la hejmo bezonas mastron...
Ŝiaj okuloj ankoraŭ fojon, eble, la lastan, pleniĝis per larmoj, la nervoj funkciis nur kiam necesis. Kaj kun mallaŭta firmeco Inna Matejevna prononcis:
— Ne, profesoro. Tio estas neebla. Mi por Jenjo estas kaj patro kaj patrino. Kaj kio koncernas la personan vivon — ĉu laboro ne estas la plej grava en la persona vivo? Vi helpis al mi iĝi en Unĉansko kuracisto, mi kuracas, ĉu tio ne sufiĉas?
Ĉu li povis memorfiksi, kion ĝuste ŝi faras en Unĉansko? Li pensu, ke ŝi kuracas. Al tiaj tio plaĉas. Li ja mem ĝis nun kuracas, ne vane ŝi kaptis lin ĉe la perono de kliniko.
— Se io okazos — skribu! — aŭdis ŝi jam sur la ŝtuparo.
Pro manko de okupiĝo ŝi trairis la Pasejon de Petrovka3 kaj ekvidis liberan taksion. La mono de Palij, elprenita el la gardoŝranko, estis ĉe ŝi, granda mono, grandega. Aĉeti hodiaŭ al ŝi ne endis, kvankam en brokantejoj abundis aĵoj, kiuj bruligis ŝiajn okulojn. Kaj, eksidinte en la aŭtomobilon, ŝi ordonis veturigi sin ekster la urbon, sed kun survoja halto apud bona vendejo, ŝi intencas iri al amikino por festo, ĉu naskiĝtago, sen donaco ne konvenas...
Ŝi mensogis pro ekscitiĝo, pro tio, ke ŝia afero subite fariĝis, pro tio, ke en Moskvo estis tia klara odoro de printempo, pro tio, ke ankoraŭ unu limo restis malantaŭe kaj ke nun al ŝi estas fermitaj neniaj vojoj.
— Revenan veturon vi devos pagi, — diris la ŝoforo.
— Vi ricevos.
— Tio estas laŭ la taksimetro, — tusis la ŝoforo. — Sed ĝenerale...
— Sed ĝenerale niaj sovetiaj homoj ne petas trinkmonon, — kun plezuro metis Inna Matejevna la arogantan ŝoforon sur ĝustan lokon. — Ĉu mi pravas?
La ŝoforo ĵetis al ŝi oblikvan rigardon kaj subridis — jen, renkontiĝas tiaj damoj ĉe la Soveta potenco...
Vera Nikolajevna Veresova estis «luanta» duonon de vilao de la patrino de profesoro-kolonelo Koft — ŝi estis jam tiom maljuna kaj senhelpa, ke bezonis kvalifikitan prizorgon de tia klera virino, kia al Koft prezentiĝis Nina Leopoldovna. Kaj ankaŭ Vera, kiel kuracisto, observadis la maljunulinon. Kaj vespere alveturadis la profesoro mem, fojfoje kun Cvetkov, kiu aperadis ĉi tie nur en civila vesto, rapide trakuradis picean aleon al la domo kaj kun gaja subrido asertadis:
— Ja kion fari? Tion oni ĉe ni ne ŝatas.
Inna Matejevna, pro malhavo de konatoj en Moskvo kaj tial, ke ŝi ne akiris numeron en gastejo, kaj ankaŭ pro tio, ke Vera Nikolajevna plaĉis al ŝi dum la vojo, jam en la sekva tago trovis ŝin kaj ekloĝis en unu ĉambro kun Natanjo.
En la nuna vespero, post Inna Matejevna, alveturis Cvetkov kun Koft kaj same alveturigis tion, kio nomiĝis ĉe ili «nutraĵeto». Natanjo estis dormanta, Nina Leopoldovna aŭskultis rakontojn de la maljuna patrino de Koft pri tio, kiel ŝi kuraciĝis en Kanno kaj kiel ŝia forpasinta edzo pri nenio rifuzadis al ŝi. Cvetkov deĵetis la palton, glatumis sian kamaradon ĉe la kalva kapo, pinĉis lian vangon kaj diris al Inna:
— Ĉu bonas bestio? Interalie, li alte leviĝos, la kapo estas brile organizita. Iom malkuraĝa li, tamen, estas, sed ni reforĝiĝas, tre reforĝiĝas...
Profesoro Koft abrupte ruĝiĝis, sed silentis, diligente senkorkigante botelojn kaj malkovrante ladskatolojn kun konservaĵoj. Cvetkov sidis retrokliniĝinte en malnova ferdekseĝo, fumis, pri io subridadis. Vera Nikolajevna estis dismetanta sur la tablo kristalvazojn de la patrino Koft — ĉio ĉi migris per kelkaj etapoj el tiu duono de la domo en tiun ĉi, de Veresova.
En la ronda forno kraketadis sekaj brulŝtipoj, sur la blanka tablotuko brilis kaj glimis la kristalvazoj, en la animo de Inna Matejevna, unuafoje post la tago, kiam aperis la damnita Palij, estis facile kaj libere. Kaj la konjako, kiun ŝi drinkis ĉe la «bonkorulo», plu estis turnanta al ŝi la kapon.
— Nu, je feliĉo en tiu ĉi domo, — diris ŝi, iomete enviante al Vera Nikolajevna kaj al ŝia jam determinita estonteco, — je vi, Venjo, kaj sekve, ankaŭ je vi, Konstanteno Georgijeviĉ...
— Ĉu en la senco de svatanto? — akre subridinte, respondis Cvetkov. — Do, mi ne sen plezuro drinkos!
Vera Nikolajevna malgaje kaj ironie ridetis, Inna Matejevna nenion komprenis kaj eltrinkis unuglute sian iom abomenan muskatelon; Koft sidis kun senmova, peza, pendanta vizaĝo. Glaseto en lia mano estis egalmezure tremeranta.
— Vera Nikolajevna, — rigardante en la okulojn de Veresova, per gravaj vortoj, plene kaj tre klare elparolante, diris Cvetkov, — kara batalamikino en la glora iro tra malfronto de la malamiko! Mi levas tiun ĉi pokalon je via sorto kaj je la sorto de mia elprovita amiko, profesoro Koft...
Inna Matejevna ĵetis rapidan rigardon al ambaŭ nomitoj. Koft estis plu ruĝa je ia kankra koloro, Vera plu estis subridanta, sed ŝiaj lipoj iomete tremis.
— Kiel vi ĉiuj bonvolis rimarki, — daŭrigis Cvetkov, ĵetante supren per abrupta movo de la kapo siajn iomete griziĝintajn, sed plu blondajn harojn, — kiel vi ne povis ne rimarki, nia amiko, profesoro Koft, estas treege modesta en esprimo de siaj simpatioj kaj malsimpatioj. Talenta sciencisto, bonega organizanto, bona amiko kaj kamarado, li tamen neniom penis kaj en la laboro, kaj en la persona vivo. Ĉu tiel, oldulo?
Koft nenion respondis. Sub liaj pezaj palpebroj ekbrilis io simila al mallonga, kolera fajrero. Ekbrilis kaj estingiĝis.
— Do jen, kamaradoj, de la nomo kaj laŭ komisio de mia amiko profesoro Koft kaj mia amikino Venjo Veresova mi anoncas: ekde la nuna vespero ili estas gefianĉoj. Ĉu ne estas obĵetoj?
— Sed ja, — jam tute nenion komprenante, komencis Inna Matejevna, sed en tiu momento Cvetkov tiel premis ŝian pojnon per sia forta mano, ke ŝi preskaŭ ekkriis, sed retenis sin kaj nur disverŝis sur la tablotukon la muskatelon, per kiu ŝi ial estis regalata...
— Jen al vi «ja»! — diris Konstanteno Georgijeviĉ.
Liaj forte elĉizitaj lipoj — la ĉeriza «pafarko de Amoro» — estis ridetantaj, dum la okuloj estis malvarmaj kaj mokaj.
Ili vespermanĝis haste, kvazaŭ timante malfrui al trajno. Vera Nikolajevna silentis, Koft estis rapide kaj kolere ebriiĝanta. Cvetkov drinkis modere, plu pri io ridetante. De sur la muroj al ĉio okazanta neinteresite rigardis pendigitaj ĉi tie jam en la antaŭmilitaj tempoj Pasteŭro, Lister, Koch kaj Pirogov. Kaj kiam Inna Matejevna eliris por ordigi kaj pudri sin, Cvetkov seke diris:
— Por ke ĉio estu klara, mi sciigas: sur tio ajna nia persona konateco, Vera Nikolajevna, finiĝas por ĉiam. Homoj ŝatas klaĉojn, sed mi kaj vi ilin tute ne bezonas. Jes, — signife fiksrigardante al Koft, prononcis li, — jes, mia amiko, jes, flirto kaj platona amindumado havis lokon, sed ne pli, neniom pli, kion vi scias laŭ nia vojaĝo al Unĉansko. Jes, via ĉefo estis enamiĝinta. Sed kiu ĵetos ŝtonon al homo, perdinta la kapon pro nur sola ĉeesto de la ĉarmega Vera Nikolajevna? Tamen...
Enirinta Inna Matejevna ne permesis al li fini. Li verŝis ĉampanon kaj, firme rigardante en la okulojn de Koft, diris:
— Je nova vivo, kara amiko! Je via hejmo! Je via dormanta apude ĉarma filino Natanjo! Je via saĝa, eleganta, bela edzino Vera Nikolajevna Veresova! Kaj... mi forveturas!
Koft donis al li la palton. Li subridis, prenis la palton el liaj manoj kaj konsilis:
— Kaj tio ĉi ne necesas!
Kaj ĵetis rigardon al Vera Nikolajevna. Ŝi ridetis — trankvile kaj ŝajne eĉ afable. Li kisis al ŝi la manon kaj ankoraŭfoje ĵetis rigardon al ŝi. Ŝi plu estis ridetanta. Koft staris apude — preskaŭ inter ili, sed ne rigardis al ili, — dika, peza, enamiĝinta, ankoraŭ ne ĉion bone komprenanta.
Kaj nur kiam aŭdiĝis sono de iomete glitinta en neĝo apud la vilao, sed tamen forveturinta aŭto, Inna Matejevna decidiĝis finfine gratuli kaj Vera-n kaj ŝian profesoron.
Li silente riverencis kaj glitis per la piedo.
Poste li elportadis en la kuirĉambron la vazaron kaj purigadis la ĉambron, kaj Vera Nikolajevna kaj ŝia nova amikino kuŝis sur sofo kaj de tempo al tempo interflustradis.
— Nu kaj kio? — konklude diris Vera. — Kia finfine estas diferenco? La vivo estas la vivo, ĉu ne? Li ja enamiĝis al mi kiel frenezulo. Vidvo, neniaj malfacilaĵoj, loĝejo en Moskvo, konatecoj inter aktoroj, pentristoj, komponistoj. Tio estas ne Unĉansko...
Sed en ŝiaj okuloj subite aperis larmoj.
Poste aperis Nina Leopoldovna, ŝajnigis, ke ŝi ne vidas, per kio estas okupita la mallerta Koft, varmege, kiel tion faras profesiaj aktorinoj, interkisis kun Inna Matejevna kaj diris, blezante:
— De kie subite aperis tiuj ĉi faltetoj? Kio okazis kun nia ĉarmulino? Ĉu subita amo? Malfeliĉo? Malgranda bela dramo?
Kaj, ne aŭskultante respondon, citis el iu teatraĵo:
— «Vi povraj kartludantoj! Ĉu vi spiras kandelan fumon? Flagras ja la steloj, kaj palmojn vento fleksas kaj la maro per ŝaŭmaj ondoj pri tempest' aŭguras!»
Koft demandis el la kuirĉambro per ĝentila voĉo:
— Ĉu sprotojn eblas lasi en la ladvazo aŭ remeti ilin en la vitran?
— En la vitran, amiketo! — kriis Nina Leopoldovna kaj flustre diris: — Indus kamaradon Ustimenkon sendi al tiu sanktulo por lernado.
Vera leviĝis kaj per rapidaj paŝoj eliris sur la peronon.
Kaj matene, en la urbo, Inna Matejevna metis la monon de Palij al du ŝparkasaj libretoj, fermis ilin en koverton kaj veturigis al ĵus veninta el Kislovodsko Larisa Romualdovna.
— Ĉi tie estas tuta mia ŝparaĵo, — ĉe taso da forta kafo en la malnova manĝoĉambro de tiu domo, kiu denove iĝis ŝia domo, mensogis Inna. — Se io okazos al mi, vi ne forlasos Jenjon. Ĉu? Ja vere? Kaj se ĉio estos en ordo, ni alveturos al vi, vi ja ne forpelos nin? Kaj per tiu mono ni vestos la knabinon, ŝi ĉe mi terure kreskas, nekredeble...
En la dua duono de la tago Larisa Romualdovna, rifuzinta veturi al «Aragvo» kaj indigninta pri tio, kiel ne zorgas pri si Inna Matejevna, vokis al Petrovka sian masaĝistinon, Vanda-n Zaslavovna-n. Kamaradino Gorbanjuk ricevis ankaŭ en Unĉanskon kelkajn skatolojn da kremoj kaj ŝmiraĵoj, kuiritaj de la masaĝistino mem kun speciala balena graso kaj kun specialaj aldonaĵoj. Post la masaĝo estis faritaj manikuro kaj pedikuro, poste estis preparitaj paketoj da ĉiaj frandaĵoj por la kompatinda malgranda forlasita Jenjo, kiun la kruela panjo ne kunprenis en Moskvon. La paketojn ŝoforo Peĉjo ŝarĝis en la «Benz-Mercedes»-on. Kaj tiu generalo mem, kiu nomis iam ŝin «fiulo de la animo», akompanis «Injon» al la stacidomo kaj kune kun sia edzino staris ĉe la vagono, ĝis la trajno ekiris. Kaj dum ili staris ĉe la vagono, preterpasantaj militistoj kun plezuro militsalutadis al la fama generalo, kaj li ridetadis al ili per la bluaj, senfine bonkoraj maljunulaj okuloj kaj same almetadis la manon al la viziero. Li ankaŭ al Injo salutis — la sentima ĉie kaj ĉiam bonkorulo, kies nomon respekte prononcadis najbaroj de Inna Matejevna en la kupeo, mirante, ke li estas tiom simpla kaj afabla, tiom ĝentila kaj gaja en traktado.
— Ja kial li kun mi malafablu, — ne elteninte, mensogis ankaŭ ĉi tie Inna, — ja ni ne estas fremdaj...
— Kaj kiu vi estas por li? — respekte demandis la najbaro en la kupeo, sciencisto-kemiisto kun arda juna ruĝo je la tuta vango.
— Nurnure filino.
Tio elsaltis spontanee, per si mem. Kaj la pluaĵo same elsaltis per si mem: malgraŭ tio, ke li estas ŝia patro, ŝi laboras en periferio. Tia estas kaj lia kaj ŝia deziro. Certe, panjo estis kontraŭ, sed ŝi kun la patro ŝin superis. Devo estas devo, ĉu ne?