Sed se mi mem ne komprenas?

La ĉefintendanto kamarado Penkin ĝis la deksesa horo plene plenumis la ordonon de kolonelo Svirelnikov — Gnetov estis vestita tute nove, kaj eĉ palton oni sukcesis alĝustigi al li konforme kun liaj mallarĝaj ŝultroj. Ĝis la sepa de vespero, kiam sur larĝaj stratoj de la arkta urbo ekfajfis blizardo, la ĉefleŭtenanto finis aranĝon de dokumentoj kaj por si kaj por la malliberulino Ustimenko A. P. Tre pala, kun ruĝaj okuloj, kun firme kunpremita buŝo, Gnetov finfine eliris al ŝi en la koridoron. Aglaja Petrovna sidis ekstreme rekte kaj en krepuska lumo de malgranda lampaĉo ŝajnis tute juna. Super vatjako sur ŝi estis trivita palto, la kapon ŝi ĉirkaŭvolvis per griza trikita kaptuko, siajn knabajn botojn ŝi purigis ĝis brilo, en la manoj ŝi tenis dorsosakon.

— Nu, fino, — diris al ŝi Gnetov kaj, ĵetinte rigardon al la lumantaj montriloj de la trofea horloĝo, eksidis apude, laŭ la popola kutimo, antaŭ vojaĝo.

Ŝi rigardis al li deflanke per brilantaj okuloj.

Gnetov elpoŝigis skatolon da cigaredoj, proponis silente al ŝi. Ŝi ekfumis, plu rigardante al sia stranga enketisto. Li rigardis flanken. La fajreto de la cigaredo estis prilumanta lian elturmentitan vizaĝon. «Vlaĉjoj! — en pluralo pensis ŝi kun amara kompato. — Kiom da vi estas en la mondo, Vlaĉjoj?»

Trifoje li montradis dokumentojn, ĝis ili eliris al la aŭtomobilo, kiu atendis ilin ĉe la pordego de la prizono. Konvojo ne estis, Gnetov mem eksidis kun ŝi en la kargujon kaj frapis per la pugno por la ŝoforo — ni ekveturu!

Ankaŭ en la stacidomo estis nenia konvojo, kaj ankaŭ en la vagono, ial mola, kun irtapiŝo kaj mallaŭta klakado de hejtiloj, ilin neniu atendis. Gnetov derulis la pordon, tralasis Aglaja-n Petrovna-n antaŭen, demetis la palton, eliris en la koridoron kaj por longe restis tie, konsilinte al ŝi aranĝi sin. «Li veturigas min en Moskvon, — firme kaj feliĉe pensis ŝi, — alie ne povas esti. Sed li ne rajtas paroli kun mi pri tiu temo. Kaj mi ne demandos lin. Se li ne diras — do, al li ne estas permesite».

La prizona odoro, al kiu ŝi kutimiĝis en transitejoj kaj en la malliberejo, subite ŝajnis al ŝi netolerebla en tiu ĉi varma kaj kvieta vagono. Kaj Gnetov, kvazaŭ diveninte tion, tuj kiam la trajno ekiris, alportis al Aglaja Petrovna flakonon da tualetakvo — verŝajne, li kuris al kiosko en la stacidomo. Kaj tualetakvon, kaj sapon en bela pakpapero, kaj dentopulvoron, kaj eĉ dentobroson — ĉu li rimarkis, kian ŝi havis teruran kaj malnovan dentobroson tie, en la prizona malsanulejo?

Ne dirinte eĉ dankon, nur ĵetinte rigardon al li, al unu el tiuj Vlaĉjoj, ŝi foriris lavi sin, kaj kiam ŝi revenis, sur la tableto en la kupeo jam estis preparita vera vespermanĝo kun sandviĉetoj, kun biskvitoj, kun ia orkolora fiŝeto, tranĉita sur papero, kun iomete sekiĝinta torteto kaj kun botelo da lakto, ŝtopita per paperpeceto. Kaj ankaŭ pomoj estis — du, du pomoj, pri kiuj li diris, ke ŝi bezonas vitaminojn.

Dum manĝado ili ne interparolis.

Vespermanĝinte, ŝi ĉion ordigis kun karaktera por ŝi bela puremo, deskuis erojn de sur la telertuketo, elfumis cigaredon kaj, petinte de sia enketisto paperon kaj krajonon, eksidis skribi al si memornoton por la CK. Nun, kiam ŝi neniom dubis pri tio, kien ŝi estas veturigata, ŝi devis koncentriĝi, por hazarde ne forgesi eĉ unu el tiuj pri nenio kulpaj virinoj, kiujn ŝi renkontadis en prizonoj. Ja oni veturigas ŝin ne pro ŝi sola? Kaj eĉ se nur pro ŝi, tiam ŝi devas memori pri aliaj. Ŝi devas rakonti pri leĝorompoj, kiuj okazas pro kulpo de sabotistoj, sidantaj en la organoj, tio estas ŝia unua devo antaŭ la partio.

La ĉefleŭtenanto legadis libron, ŝi skribadis, enpensiĝante fojfoje por nelonge, rememorante, frapetante per la krajono al la blankaj, egalaj dentoj. Facila ruĝo aperis sur ŝiaj altaj vangostoj, per egala lumo brilis la iomete strabaj okuloj. Ŝi skribis klare — familinomon, kie renkontis, la esencon de la afero. Kaj, certe, — nur pri tiuj, pri kies senkulpeco ŝi estis konvinkita. La trajno iris ne rapide, la vagono milde balanciĝadis, Aglaja Petrovna skribadis, fojfoje poiomete demordante de la pomo. La papero finiĝis, ŝi petis plian. La ĉefleŭtenanto ne havis, li ekiris peti de aliaj pasaĝeroj.

Kiam li eliris, ŝi trinkis el la botelo lakton. En la kupeo iĝis tute varmege, la trajno estis staranta sur iu stacio. La pordo en la koridoron estis malfermita, unuafoje dum tiom da tempo Aglaja Petrovna estis veturanta kiel libera homo kaj neniom miris pri tio. Ĉio devis esti ĝuste tiel. Ĉio estas ĝuste tiel laŭleĝa, kiel laŭleĝe okazis la venko super Hitlero, ja kiel povas esti alie? Certe, ŝia letero ĝisiris, ĉio cetera ne havas signifon...

El Moskvo ŝi sendos telegramon al Rodiono Metodjeviĉ, Vladimiro, Barbara. Sed dume tio ne gravas, gravas forgesi neniun, kiam oni ŝin pridemandos en la CK. Ja ŝi veturas kiel reprezentanto de tiuj, kiuj suferis pro fiuloj kiel Oĵogin. Kaj ŝi ne rajtas vivi, se ne plenumos plene ĉion, kion ŝi devas fari.

Gnetov revenis kun du folietoj da poŝta papero kaj konsilis al ŝi skribi pli ŝpareme.

— Mi penos, — kun rideto respondis ŝi. — Sed ja mi nenion rajtas forgesi. En la CK oni demandos.

Ia stranga esprimo glitis en la okuloj de ŝia enketisto, kvazaŭ li morte laciĝis. Kaj, nenion dirinte al ŝi, li ree prenis sian libron — tio estis volumo de «Paseo kaj meditado»1, tiu, en kiu Herzen rakontas, kiel la kandelo de Natalie brulis sur ŝia fenestro, «tiel brulis al mi».

Dum dormo la ĉefleŭtenanto dufoje ekkriis.

Aglaja Petrovna dormis malbone, ektimadis pro liaj mallongaj, suferaj ĝemoj, ektimadis ne lin, sed pri li. Kaj hontis veki lin, hontis tion, ke li ĝeniĝos. Kaj la nokto estis longa, senfine longa, la trajno longe staradis pro neĝamasoj, raŭke, kvazaŭ plendante, ke al ĝi mankas fortoj, zumis la lokomotivo, en silento iĝis aŭdeble, kiel grajlo knaras sur la vagono, sur la vitro, sur la tegmento. Kaj estis aŭdeble, kiel kverelas la vagoservistinoj kun iu drinkinta pasaĝero.

En la sekva vespero, kiam ili traveturis nodan stacion Oŝĉurje, Aglaja Petrovna subite komprenis, ke ili veturas ne en Moskvon.

— Ja mi al vi ne diris pri Moskvo, — ne rigardante al ŝi, diris la ĉefleŭtenanto. — Tion vi mem tiel decidis.

— Tiam kien vi min veturigas? — kun malespero en la voĉo ekkriis ŝi. — Denove...

— Mi veturigas vin en Unĉanskon, — ne povante mensogi al ŝi, diris Gnetov, — en Unĉanskon, al Ŝtub. Kolonelo Ŝtub konas vin. Tie estas ankaŭ Zemskov, kun kiu vi, ŝajne, partizanis. Tie estas ankaŭ viaj... parencoj...

Ŝi silentis. Ŝi ne deziris diveni pri tio, ke al ŝi estos pli bone. Ŝi ne deziris ĝoji pri tio, ke ŝi sola estos liberigita. Ŝiaj iomete rozkoloriĝintaj vangoj ree griziĝis, la okuloj estingiĝis. Eksidinte kun la piedoj sur la sofon, ŝi eksilentis, kovriĝis per la litkovrilo kaj ĉesis skribi, malgraŭ tio, ke li akiris por ŝi ankoraŭ paperon. Kaj manĝi ŝi preskaŭ ĉesis, kaj fumi. Silentis ankaŭ Gnetov, nekomprene rigardante en paĝon de «Paseo kaj meditoj». Kion li povis diri al ŝi? Ke Ŝtub liberigos ŝin kaj tiam ŝi veturos en Moskvon? Kion li povis diri al ŝi, li, mem nenion komprenanta en tiu kirlo, en kiun ĵetis lin la sorto? Per kio li povis konsoli ŝin, kiel povis helpi al la malfeliĉo, en kiu ŝi ree dronis?

Tiel ili veturis dum nokto, kaj tago, kaj ankoraŭ nokto — denove konvojanto kaj malliberulino, ne interparolante unu kun la alia, nesciate pro kio — malamikoj, ĉar ne nur ŝi, sed ankaŭ li sentis amaron: ja li sciis, al kia risko li submetis sian vivon, enirinte en tiun grandan ludon, sed Aglaja Petrovna eĉ ne rigardis nun al lia flanko, kvazaŭ li kulpas pri ŝia malfeliĉo, kvazaŭ per lia arbitro ŝi estis arestita, humiligita, enprizonigita.

Kaj ŝi preskaŭ tiel pensis. Nun li tute ne imagiĝis al ŝi unu el la «Vlaĉjoj». Kaj la ordenaj rubandoj sur lia tuniko sugestis al Aglaja Petrovna nenian estimon nun, same kiel lia kripligita vizaĝo. «Eble, en la infaneco li sin brulvundis», — maljuste pensis ŝi kaj, kvankam ŝi sentis sian incitiĝon, ne povis venki sin, tial ne manĝis lian manĝon kaj ne fumis liajn cigaredojn; ĉio ĉi estis «artifikoj», «aliroj», tielaĵoj ankaŭ antaŭe okazadis, kiam ŝin regaladis iuj aspekte bonkoraj enketistoj per sandviĉetoj kaj dolĉa teo.

— Stacio Goreliŝĉi, — kriis en la koridoro la vagonservistino, — la sekva estas Unĉansko, ni staras dum tridek minutoj.

Denove Aglaja Petrovna surmetis sur sin sian vatjakon, denove prenis de la kroĉilo la paltaĉon, trivitan kaj flikitan. «Mi nur neniun renkontu en la stacidomo! — kun aflikto kaj doloro pensis ŝi. — Nur neniu vidu, kiel oni min kondukos en prizonfurgonon».

— Mi havas al vi peton, — subite aŭdis ŝi sian voĉon. — Bonvolu, por mi tio estas tre grava, mi ne dezirus, ke oni ĉi tie vidu, kiel oni min sidigas en prizonaŭton. Mi ĉi tie laboris, tio estas neebla...

En la granda spegulo ŝi rimarkis lian rigardon — severan kaj malfeliĉan. Kaj, derulinte la pordon, en kiun estis enmuntita la spegulo, ŝi eliris en la koridoron. La trajno jam estis malrapidiganta sian iron, brilis lumoj de Ravinetoj, de la Koĉera antaŭurbo, de rekta vico da lanternoj sur la Rivera strato. El tiu ĉi urbo ŝi estis evakuanta infanojn, por tiu urbo ŝi estis mortanta en la gestapo, ĉi tie, apud Gniliŝĉi, estis murdita ŝia Greĉjo, la prezidanto de la gubernia ĈK, kaj nun oni veturigas ŝin ĉi tien...

— Vian sakon mi prenis, — malantaŭ ŝia dorso diris la ĉefleŭtenanto.

— Donu al mi, — diris ŝi.

Ŝi jam hontis pro tio, ke ŝi petis lin ne sidigi ŝin en la prizonaŭton. Ĉu tio povis esti grava?

El la malfermita pordo estis batanta vento, malvarma, sed jam printempa vento de Unĉansko. Ie ĉi tie, tute proksime, estas Vlaĉjo, Rodiono Metodjeviĉ, Barbara. Eble, indus sendi al ili telegramon survoje? Sed per kia mono sendi? Kaj ĉu tiu ĉi permesus? Ne, estu tiel, ĉio devas esti ĝuste tia, neniu devas vidi ŝin en tiu paltaĉo, malfeliĉan, ŝi ne povas, ke oni vidu ŝin tia...

Ŝia kapo subite ekturniĝis, sed la ĉefleŭtenanto ne lasis ŝin fali — li subtenis ŝin je la ŝultroj kaj diris nelaŭte:

— Tuj ĉio pasos, vi spiros aeron, ĉi tie estis sufoke...

«Ĉu ankaŭ tio estas artifikoj kaj aliroj? — tra zumo en la oreloj pensis ŝi. — Sed por kio?»

La trajno jam staris. Da pasaĝeroj en la mola vagono estis ĉirkaŭ sep, sed ŝi intence atendis, ke ĉiuj eliru kaj apud la vagono estu neniu. Gnetov ne urĝis ŝin, kvazaŭ divenante, kion ŝi sentas. La kapo de Aglaja Petrovna plu turniĝis, ŝi eliris, nenion vidante kaj komprenante.

— Vi iom sidu ĉi tie, kaj mi rapide organizos aŭton, — aŭdis ŝi lian voĉon, — jen ĉi tie, apud la monumento, estas benkoj...

Ŝi eksidis, super ŝi alte staris Stalino kun pipo en la mano, prilumita por alveno de la trajno per lumĵetilo. Kaj la stacidomaj kolonoj estis prilumitaj. Grandaj, dikaj, grasaj kolonoj de solida stacidomo, kiu havis honoron prezenti per si la urbon Unĉanskon.

«Tamen estas bonege, — pensis Aglaja Petrovna. — Kaj la stacidomo, kaj la tuta urbo estas prilumitaj. Ili rapide sukcesis. Bravuloj!»

Tio estis trofea «Opel». Dum la tuta vojo ŝi avide rigardis al sia Unĉansko kaj, kvazaŭ forgesinte pri tio, kiu estas ŝi, demandadis de la ŝoforo, kio estas tiuj novaj domoj, kio estas tiu strato, kiu antaŭe ne estis, kiel nomiĝas nun la placo.

— Laŭ la nomo de kamarado Puzirjov, — diris Tereŝĉenko, — heroo de la milito.

— Ĉu Saĉjo Puzirjov?

— Precize mi ne povas diri. Estas skribite «A. Puzirjov».

— Certe, Saĉjo, — diris Aglaja Petrovna, — mi lin memoras knabo en la tridek sesa, ŝajne. Oni venis al mi en la popoledukan departementon, li estis forpelita pro iu petolo el la lernejo. Jen mirakloj! Ĉu li estas viva?

— Mi aŭdis, ekmalsanis iomete, — respondis Tereŝĉenko. — En nia malsanulejo kuŝas...

En la domo de la Departemento, malsupre, apud la sentinelo, Gnetov-on atendis Kolokolcev. Ili silente, kvazaŭ forgesinte pri Aglaja Petrovna, brakumiĝis. Kaj tuj rekonsciiĝis.

— Ĉu ĉi tie? — demandis Gnetov.

— Ĉi tie, — respondis Kolokolcev. — Ni iru.

Kaj diris al la sentinelo, kapmontrinte al Aglaja Petrovna kaj al Gnetov:

— Kun mi.

En la akceptejo de Ŝtub Aglaja Petrovna por nelonge restis sola. Poste en la pordo aperis Aŭgusto Janoviĉ — tute tia, kia ŝi memoris lin, kiam li alveturis en Nigran Ravinon batali por doktoro Bogoslovskij.

— Eniru, Aglaja Petrovna, — diris li per trankvila kaj egala voĉo. — Ne gravas, la palton vi demetos ĉe mi, ĉi tie estas vestokroĉilo.

En lia malalta kaj grandega kabineto varmege brulis ŝtipoj en la faŭko de la kahela verda forno. Dzerĵinskij estis rigardanta rekte en la okulojn de Aglaja Petrovna de sur konata portreto, pendanta super la tablo. Kaj Ŝtub rigardis al ŝi atente tra siaj fortaj okulvitroj, rigardis silente, kvazaŭ ne sciante, pri kio paroli kun ŝi.

— Eksidu, — petis li.

Ŝi kapjesis kaj eksidis.

— Mi supozas, ni ellasos vin hejmen, — diris li ne eksidante, per obtuzeta voĉo. — La prokurorejo, mi esperas, konsentos, ĉar ĝuste ĉi tie, en Unĉansko, ekzistas pruvoj de via konspira patriota agado kaj ĉar ĉi tie troviĝas kelkaj homoj, kiuj konis vin en tiu periodo de via laboro...

— Sekve, mi estos plene rehabilitita?

— Tute ĝuste, estos, — kun ĝentila preteco konfirmis Ŝtub, sed iel speciale emfazis la vorton «estos», kvazaŭ aludante, ke ĉio promesita de li okazos tute ne nun. — Kaj dume via sanstato, — daŭrigis li, — estas tia, ke vi devas kuraciĝi, ordigi vin, restarigi la nervan sistemon...

— Mi estas sana, — incitite interrompis ŝi.

— Tion pli bone scias kuracistoj, — trankvile rimarkis li, — kaj la demandon definitive solvos ili.

— Tio estas, medicinistoj min liberigos pro sanstato? — rapide kaj indigne interesiĝis Aglaja Petrovna. — Kaj skribos paperon ne pri tio, ke mi ne kulpas, sed pri tio, ke pro sanstato mi ne povas esti en prizono? Ĉu tiel?

— Ni supozu, ke tiel, — ne rigardante al Aglaja Petrovna, ŝajne kun plena trankvilo, sed jam malfacile retenante sin, respondis Ŝtub. — Se vin kontentigas ĝuste tia formulo — estu tiel.

— Kaj mi devos subskribi paperon pri nediskonigo de ĉio tio, kion mi spertis?

— Vi estas bone informita, — malgaje subridis li. — Ni supozu ankaŭ tion — vi devos.

— Kaj se mi ĉiujn ĉi artifikojn ne plenumos? Se mi ne intencas kaŝi viajn malpurajn aferojn? Se min vi ne sukcesos silentigi? Tiam kiel?

Li mallaŭte kaj lace suspiris. Poste ekfumis kaj trairis el la fino en la finon de sia malalta, morna kabineto. Mirinde, kiel ne konvenis al tiu homo la esprimo de senhelpeco, sama, kian antaŭe ŝi kaptis sur la vizaĝo de Gnetov. Kio al ili ĉiuj okazis? Ĉu ŝi ne memoris Ŝtub-on en tiuj malproksimaj jaroj kiel nenion kaj neniun timantan ĵurnaliston el la «Unĉanska laboristo»? Kial do li silentas nun, silentas kaj iradas per pezaj paŝoj kaj ne respondas al ŝia rekta kaj simpla demando?

— Bone, — finfine diris li, — mi nenion plian povas fari. Ĉu vi komprenas, Aglaja Petrovna? Tute nenion. Absolute!

Li aliris al ŝi pli proksime, tute proksime — larĝŝultra, malalta, kun blanka, senmova vizaĝo, — kaj preskaŭ kriis, se eblas krii flustre:

— Mi petas vin — ĉesu! Vi devas reveni hejmen. Vi bezonas. Ĉio ĉi aranĝiĝos, ĉio estos en ordo, sed nun mi ne povas, ĉu vi komprenas, nenion plian povas, ĉu vi ne kredas al mi? Ho diablo, sed kiel mi klarigu? Kiel?

— Tiel, ke mi komprenu.

— Bonege! — subridis li. — Brile!

Kaj demandis per malvarma, ofica voĉo:

— Sed se mi mem ne komprenas? Tiam kion ni faros?



1. «Paseo kaj meditado» (1868) — plurvoluma kronika memoraĵo de A. I. Herzen, prezentanta senekzemplan en la rusa literaturo panoramon de rusia kaj eŭropa vivo de la mezo de la 19-a jarcento.