Ĉapitro deka

Lastfoje Kozirev

Revenante el kampo, Barbara pensis nur pri tio, kiel ŝi lavos sin per varmega akvo, kiel ŝi trinkos varmegan teon kun pano kaj butero, kiel kuŝiĝos kaj, forte envolvinte sin en litkovrilon, fine varmiĝos kaj ekdormos.

Jakovec, kvazaŭ divenante la revojn de Barbara Rodionovna, pelis la trivitan kamionon kun tia rapido, ke eĉ en la stirejo alte fajfadis vento, kaj laŭ sia kutimo fanfaronadis per sia lerto, sed Barbara ne aŭskultis — ŝi ellernis ne aŭdi Jakovec-on, nur fojfoje, por ne ofendi lin, jesante.

— Ĉu vere! — diradis ŝi.

Aŭ:

— Kia bravulo!

Aŭ ankoraŭ:

— Vakero ĉe stirilo!

— Kaj jen ankoraŭ estis okazo, — flamiĝante pro propra mensogado, paroladis Jakovec, — trafis mi kun municio en «forkon»...

Tiel, kun furioza rapido, ili enveturis en Grandan Gridnevon, ekaŭdis hundan bojadon, ekvidis lanternon sur la placo, gajajn, prilumitajn fenestrojn, knabojn kun sketiloj, kurantajn al dancado gridnevajn junulinojn. Kaj tiam Barbara tuj, momente morniĝis: ĉe la domo, kie ŝi estis luanta la ĉambron, staris granda, longa, luksa aŭtomobilo. En tia aŭtomobilo ĉi tien povis alveturi nur unu homo, unusola, kaj lia alveturo signifis sensencan, turmentan, angoran konversacion, sendorman nokton, vakuon en la animo kaj malamon al si mem.

Ŝirinte la pordon, ŝi kolere eniris en sian ĉambron.

Certe, ŝin atendis Kozirev.

Sidante rajde sur viena seĝo, kun cigaredo en la dentoj, li silente rigardis al ŝi, dum ŝi, kunpreminte la dentojn, estis demetanta de si la rigidiĝintan gumtolan mantelon, la peltjakon, la botojn. En tio, kiel sidis Kozirev, al ŝi denove ŝajnis io malbone teatra, elpensita, afekta. Kaj ondo de kolera incitiĝo kun tia forto leviĝis en ŝi, ke, eĉ ne salutinte, ŝi demandis, rigardante al li rekte per la brilantaj pro kolero okuloj:

— Por kio vi alveturis? Ĉu mi ne skribis al vi, ke vi por ĉiam lasu min en kvieto? Kiom eblas...

Li sidis silente en sia afekta pozo. Kaj lia prizorgita vizaĝo aspektis elturmentita. Probable, li estis ebria. Tio eĉ pli kolerigis ŝin.

— Mi demandas — por kio vi venis? — kriis ŝi.

— Por vi!

Kozirev respondis kun peno, kvazaŭ liaj makzeloj spasmis. Kaj ankaŭ tio ŝajnis al ŝi spektaklo, same kiel la kapoto sur la ŝultroj de subkolonelo Kozirev dum la milito, en tiuj tagoj, kiam tute eblis iradi en uniforma palto, same kiel lia inklino al gantoj en varma sezono, kiel la ironia maniero paroli kun ĉiuj, kiuj havis rangon malpli altan ol lia. Por kio ŝi elpensis lin al si por tiuj kelkaj tagoj, kiuj ruinigis ŝian vivon? Ĉu por liberiĝi de amara obsedo kaj longaj sonĝoj, en kiuj ŝi vidis kamaradon Ustimenkon?

— Mi laciĝis kaj deziras dormi, — diris ŝi, kun ĉiam pli granda kolero sentante la ĉeeston de Kozirev en sia malvarma, malriĉa kaj malkomforta ĉambro. — Ni ne plu havas pri kio paroli. Ĉu vi komprenas tion, Kirilo Arkadijeviĉ?

— Mi drinkus, — morne respondis li.

— Ĉu iom da viskio? — samtone al li demandis ŝi el iu libro. — Aŭ multe da viskio kaj malmulte da sodakvo? Ĉu voki bufediston? Martinio estis malvarma kaj tre bona, tial mister Oslop restis kontenta.

— Ĉesu! — kun sufero en la voĉo diris Kozirev. — Mi nenion drinkis.

Sed ankaŭ tiu ĉi vera sufero ŝajnis al ŝi malnatura. En sia malamo al li ŝi ne rimarkadis, ke ioma teatreco estis lia trajto, li tiel kutimiĝis al pozoj, ke sen ili li ĉesus esti li mem. Kaj, varmigante la frostiĝintajn malgrandajn larĝajn polmojn je la hejtilo, ŝi diris:

— Ĉu vera viro povas ne drinki? Ne, vera knabego, eĉ se li aĝas pli ol kvardek, devas ĉiam esti iomete ebrieta, tiel mi legis. Brando, aŭ ĝino, aŭ konjako. Kaj li devas fumi. Kaj ankoraŭ kraĉi. En iliaj libroj oni ĉiam tion priskribas — cigaredon, pipon, cigaron. Kaj li devas esti malĝentila kun virinoj. Malĝentila kaj kruela...

Pro malvarmo, laco kaj angoreco de tiu sensenca konversacio ŝi deziris plori, sed ŝi ne povis tion permesi al si. Ŝi devis ŝajni tute feliĉa. Kaj ŝi penis fari tion per ĉiuj fortoj. Sed ja fortojn ŝi hodiaŭ havis malmultajn...

— Kaj kie estas Lidia Paŭlovna? — kriis ŝi al la mastrino.

— Al dancado iris, — respondis el trans la vando la dika kaj ĉiam anhelanta Zaĥarovna. — Al koncerto kaj dancado. Mi tuj al vi teon alportos, vi, verŝajne, ne manĝis...

— Mi alveturis por vi, — diris Kozirev, iomete tusetante. — Kun mia familio ĉio estas finita. Mi ricevis divorcon, ĉu vin tio kontentigas?

— Kiu tion bezonas?

— Kiel — kiu? Ni! Ni ambaŭ! Mi ne povis ne kompreni, ke vi ne kapablas...

— Ho dio, kiaj stultaĵoj.

— Kio estas stultaĵoj? Kiel vi povas paroli tiel? Homo de via karaktero...

— Kion vi scias pri homo de mia karaktero, — en furiozo kriis ŝi, — kion vi povas scii? Kaj ĉu vere vi pensas, ke stampo en pasporto havas almenaŭ ian signifon, se iu amas?

Por kio ŝi ekparolis tiel serioze?

Kaj certe, ŝi neniom sukcesis aspekti feliĉa. Tiom ne sukcesis, ke eĉ larmojn ŝi ne povis reteni: ja la stampo koncernis Ustimenkon, sed ne tiun ĉi afektan belulon!

— Vi frenezigis min, — diris Kozirev dise kaj klare. — Mi kripligis mian sorton, mi por ĉiam rompis kun Moskvo, ricevis novan nomumon diablo scias kien, forlasis la familion, kion ankoraŭ vi bezonas?

La mastrino, anhelante, sen frapo, alportis bolkruĉon kaj panon. Butero en papero kuŝis sur la fenestro. Sur libroj staris pladeto kun sukero. Germana trofea murhorloĝo estis tiktakanta sur la muro, en ĝi glitadis kato kaj muso.

— Mi nenion bezonas, — diris Barbara. — Mi bezonas, ke oni lasu min en kvieto. Blanka massa1 forlasu mian mizeran bangalon, alie mi eliros sur la vojon de milito...

Larmoj plu tremis en ŝiaj okuloj, sed ŝi jam ekregis sin. Aŭ preskaŭ ekregis. Estis ekreganta, kalkulante ordenrubandojn sur lia jako. Ses rubandoj. Nemalmulte. Kial li ilin neniam demetas? Ĉu tio tiel gravas nun? Ja ŝi memoras, ĉion memoras, — kaj tiun stultan, kriman lian fantazion kun la vojo, al kiu senĉese pafadis la germanoj, ŝi same neniam forgesos.

— Vi veturos kun mi! — firme diris li. — Vi ne rajtas malaperi en tiu ĉi sovaĝejo. Kion vi faras ĉi tie?

— Kun via permeso, sir, ĉion, kio necesas...

Li iomete paliĝis: ĉiuj ĉi «sir», kaj «blanka massa», kaj «vojo de milito» kolerigis lin, ŝi vidis.

— Kion nome?

— Mi elveturas al la sektoroj, se la puto paneis aŭ malkovris mintavolon, kiam tio okazas, kompreneble. Dokumentas, kun via permeso, sir. Borspecimenoj de la putoj same estas en mia responso...

Barbara mallaŭte plorsingultis. Ho dio, li malaperu. Pro li ŝi por ĉiam perdis Vlaĉjon! Poreterne! Kia terura vorto! «Lumo de miaj okuloj» — subite glitis en ŝia kapo, — «lumo»!

— Sir, — prononcis ŝi, — mister! Aŭskultu, forlasu min.

— Atendu! — blanka pro la falintaj sur lin humiligoj, distretita de la nekomprenebla por li amo, petis li. — Kaj ĉu kestojn vi trenas?

— Certe, se necesas.

— Kaj tuta tiu ĉi sensencaĵo kun kompilado de mapoj, kun listigado de putoj, kun katalogoj...

— Tio ne estas sensencaĵo.

— Nun aŭskultu min! — ordonis Kozirev.

Tremerante per la ŝultroj, ŝi aŭskultis, kiel li fanfaronis — neniom ŝanĝiĝinta kolonelo Kozirev Kirilo Arkadijeviĉ, plu la sama potencema kaj arda fanfaronulo, sama sentima kaj riskema inĝeniero, sama projektanto kaj «ordonanto», kiel en la tagoj de la milito. Sed tamen io en li iomete rompiĝis, aperis subite ia apenaŭ aŭdebla akuta noto, iu tremado, kvazaŭ li deŝiriĝadis kaj ree korektadis sin, rememorante, kia li devas esti. Kaj li estadis tia ĝis nova deŝiriĝo...

Li estis veturanta al posteno de estro, granda, ĉefa, kaj al li ŝajnis, ke tio havas ian signifon. «Kian?» — glutante teon, pensis ŝi. En lia dispono estas aviadilo, li havas propran vagonon, al li estas konstruata domo, tuta domo, por ŝi, Barbara, estas difinita tie paradiza vivo. «Kia li estas stultulo! — preskaŭ kompate decidis Barbara. — Stultulo kaj fanfaronulo». Sed kvazaŭ eksentinte, ke li misvojiĝis, Kozirev turnis sin al la larĝa fronto de konstruado, vive necesa por la lando. Kaj tiam ŝi ekaŭdis lin kvazaŭ de sur tribuno kaj komprenis, ke eĉ unu vorto de tiu homo ne atingos liajn aŭskultantojn, ilian esencon, tion, kio nomiĝas «animo». «Animo», — pensis ŝi, kaj subite la bela, magra, sentima kaj forta Kozirev kvazaŭ duobliĝis en lia interna vido kaj ŝi ekaŭdis Ustimenkon, kiu rakontadis pri la malsanulejo apud Kievo kaj pri doktoro Bejlin, kaj pri ĉio tio, je kio ŝi, ĝenerale, ne tre kredis, sed ekkredis tial, ke li kredis. Kredis kaj revis, kaj kredis post li ŝi, revis ŝi kaj ne plu povis ne kredi je tiu fabela malsanulejo kaj ne revi pri ĝi.

Kaj dum la kompatinda Kozirev, verviĝanta pro ŝajnanta al li kunsento al lia parolado kaj atento al li, pentradis siajn figurojn, ŝi aŭskultis ne lin, sed Ustimenkon, tamen, ankaŭ lin, sukcesante kompari kaj kompati Kozirev-on, admirante la moralan forton de Ustimenko, kiu neniam, eĉ se tio estus por li destinita kaj donita, povus diri pri aviadilo, pri vagono, pri domo, pri paradiza vivo kaj pri ĉio tio, de kio komencis Kirilo Arkadijeviĉ. Ne povus tute ne pro modesteco, sed simple tial, ke li ne opiniis tion grava, ne rilatis al tio serioze kaj ne almezuradis sian esencon kaj memon al tio, kion rajtas homo sur tiu posteno, kiun li okupis, okupas aŭ okupos.

— Ĉu klaras la bildo? — rozkoloriĝinte pro ŝajninta al li intereso, demandis Kozirev. — Ĉu vi komprenas, sur kian ondon mi leviĝis?

— Jes, — plu restante kun Ustimenko, respondis ŝi. — Certe.

— Via vorto?

— Forveturu, — trankvile prononcis ŝi.

Li leviĝis de sia seĝo. Tufo de griziĝantaj haroj falis sur lian frunton, kaj ankaŭ tio estis intenca, ne reala.

— Ne, tiel ne taŭgos! — aŭdis Barbara.

— Taŭgos, sir, — respondis ŝi. — Kaj mi petas vin, ne faru skandalon. Mi konvinke petas. Vi havas familion, infanojn, tion, alion. Ne necesas ŝiri pasiojn, ja mi mem iam lernis aktoran arton, kaj en ĝi mi sukcesis eĉ ne malpli, ol vi. Vi ne estas junulo, kaj mi ne estas knabino...

Li faris ankoraŭ paŝon al ŝi.

— Mi krios, — diris Barbara averte. — Kaj krome, gratvundos la fizionomion al la granda estro, havanta en sia dispono aviadilon. Ne indas tiel, sir, mi petas.

— Banjo, — mallaŭte prononcis li. — Ĉu vere...

— Foriru.

— Sed ĉu vere ja...

— Vere, vere, — rapide kaj afereme diris Barbara, — surmetu vian luksan peltmantelon kaj foriraĉu de ĉi tie. En la aŭto vi drinkos. Poste, post ioma tempo, vi rakontados al amikoj, kiu kaj kiel rompis vian vivon. Kaj ĉio iros bonege, laŭmezure amare, laŭmezure gaje, laŭmezure meze. Kaj oni vin ankoraŭ amos, ne malesperiĝu.

— Ĉu tio estas fino?

— Sed ĉu estis komenco?

— Estis! — kriis li. — Vi...

— Nenio estis, — kun trankvila enuo en la voĉo diris ŝi, — sed vi tion ne komprenos. Nu do, foriru, mi laciĝis...

Li ne moviĝis. Rigardis al ŝi, ne palpebrumante. Tiam ŝi diris mallaŭte:

— La mastro de la domo. Jen lia fotaĵo, ĉu vi vidas — «mia bildo senmova». Ĉu vi vidas, kia vizaĝeto? Tio estas viro serioza kaj min estimanta. Se vi ne foriros en tiu ĉi sekundo, mi plendos al li, ke oni min ofendas.

Dum ankoraŭ kelkaj sekundoj Kozirev ne moviĝis. Poste la pordo malantaŭ li kun krako frapfermiĝis. Barbara eksidis sur sian liton, alpremis la polmojn al la vizaĝo. Eta tremo trakuris tutan ŝian korpon. Kaj kiam Lidia Paŭlovna, reveninte post la dancoj, alportis al ŝi telegramon de la patro, Barbara jam dormis. Dum dormado ŝi ploris, kaj Lida tiel kompatis ŝin, ke ŝi ne vekis Banjon, des pli ke ŝi sciis — la estro tutegale ne forpermesos Stepanova-n al Unĉansko. Jam tage ŝi montris al Vicento Viktoroviĉ la depeŝon; tiu, surmetinte okulvitrojn, dufoje flustre tralegis ĝin de la komenco ĝis la fino kaj eldiris:

— Mi ne vidas bazon. Estas skribite: «Ĉio bonegas alveturu senprokraste. Patro». Kial do alveturi, se ĉio estas bonega? Se estus «sepulto merkrede» — tio estus estiminda kaŭzo, aŭ, kiel tiam, al la patro okazis infarkto. Ne, kamaradoj, labori necesas, labori kaj ankoraŭfoje labori...

Poste, koleriĝinte, evidente, al si mem pro la propra krueleco, li trovis sia devo klarigi al Lida:

— Ĉu mi al ŝi rifuzadis? Sed nun kiel eblas sen ŝi? Mi estas maljuna, vi estas juna, la tempo estas multlabora, baldaŭ printempo plene venos. Ne, ne, kaj ne persvadu, mi estas ŝtonfirma maljunulo, ĉu klaras?

Matene Barbara subite ekkantis, tio okazadis kun ŝi malofte, ŝi kantadis mallaŭte, ĝeniĝante pro deziro kanti, sed tiel bone kaj timide peneme, ke eĉ Zaĥarovna, kies edzo, kiel ĉiuj sciis, «sidis sur la kulturo» kaj konforme kun siaj oficaj devoj «traaŭskultadis repertuarojn» ofte kune kun la edzino, — eĉ la sperta Zaĥarovna kortuŝiĝis kaj, feliĉe suspirinte, diris:

— Vi, knabino, havas riĉan, esceptan muzikan orelon. Se vi havus ankoraŭ voĉon, tiam vi tute povus elpaŝi en amatoraj koncertoj...

— Jes, pri la voĉo ĉe mi estas iom malforte, — konsentis la inklina al memkritiko Barbara. — Ĉu mi povas preni vian banspongon, la mian la hundo distaŭzis?

Lavinte sin kaj matenmanĝinte kaĉon kun lakto kaj ovaĵon, ŝi eliris al la kamiono, ne rimarkinte sur la tablo sub la salujo la telegramon de la patro. La printempa suno estis hele prilumanta flakojn da degelinta neĝo, ludis en pendoglacioj, dolore batadis en la okulojn. Jakovec gaje malfermis antaŭ Barbara Rodionovna la pordeton de la stirejo.

— Printempo! — diris li per raŭka post troa drinkado voĉo. — «La temp' de am', langvor' batala...»

— Kia langvor'? — interesiĝis Barbara eksidante.

— Ne gravas. Gravas alio: kiam ni finfine vian nupton festos, Barbara Rodionovna?

— Ek, Jakovec, direktu rekte al Ludiliŝĉi, — seke respondis Barbara. — Kaj ne spiru al mi, tio estas io terura...

— Jam ne rajtas mi ajlon manĝi, — grumblis Jakovec. — Eĉ ridinde. Mi laboras de mateno ĝis mateno...

Kaj Barbara kantis interne. Kiaj mirindaj kantoj sonis en ŝi dum tiu ĉi blindiga, brilanta, printempa mateno, kiaj orkestroj akompanadis ŝin super fajrerantaj per lasta neĝo valoj, deklivoj kaj la kuranta antaŭe vojo...

Pro kio?



1. Kripligita «mastro» (angle «master»), alparolo de nigrula sklavo al sia mastro.