Rompante ĉiujn instrukciojn

Singarde paŝante kaj turnante la dikan postaĵon, kvazaŭ komercistedzino en teatro, Svirelnikov aliris al la fenestro kaj tiris la ŝnuretojn, por defendi la kabineton de la suno. Li evitadis akran lumon, same kiel evitadis tre altajn plafonojn, poluritajn kaj brilantajn pargetojn, placojn, multehomajn stratojn. Eĉ sian kabineton li farus malpli granda, se li povus. Sed en lia posteno decis havi solidan kabineton, kaj Svirelnikov sidis ĝuste en tia — solida, kun pargetoj, kabineto. Li ĉiam faradis tion, kio decas kaj kiel decas, neniom deflankiĝante de tio, kio estis rekomendata desupre, kaj tiu eco de lia naturo — diferenci de neniu kaj en nenio — tre helpadis al li en plenumado de la servo.

Vaksosigelita koverto kuŝis sur la tablo aparte, densa, peza, kaj la paperoj el ĝi — aparte. Gnetov multon pagus, por legi tion, kio estis skribita en tiuj paperoj. Sur la koverto estis vorto «Unĉansko», certe, la letero estis de Ŝtub, de kiu ja alia.

Svirelnikov movis la fotelon tien kaj reen, sidiĝis, prenis krajonon — por akrigi, en la alian manon prenis la tranĉilon, poste metis ambaŭ aĵojn sur la spegulan vitron de la tablo, grandega, kiel decas al estro.

— Jen mi rimarkas, ke en la krajona industrio ĉe ni laboras sabotistoj, — diris li per trankvila, eĉ humila voĉo. — Kaj neniu okupiĝas, neniu rivelas tion. Ja tia krajono — ĝi estas kio?

La granda facetita dukolora krajono denove trafis en la dikajn manojn de la kolonelo:

— Ĝi kian rolon ludas? Ĝi, Gnetov, ludas rolon de kojno inter la popolo kaj la registaro. Ĉu vi komprenis?

— Ne, — konfesis Gnetov.

— Ne la popolo, tion mi malĝuste diris, — prononcis Svirelnikov, — ne la popolo, ĉar nia popolo kiel tuto estas monolita, sed filistro prenas tian krajonon en la manon, akrigas ĝin kaj ĝeneraligas malgrandajn mankojn al tuta nia industrio. La grafitaĵo rompiĝas, la ligno estas malbonkvalita, sabota laboraĵo, kaj la filistro, kiu ĉiam en la profundo, en sia kerno estas malamiko de nia nova socio, — ĝojas. Li kiel asertas? Li, Gnetov, asertas, ke se ni krajonojn ne povas regi, do kiel pri peza industrio? Kaj infektas per sia malkredo jam reprezentantojn de la popolo, ne la popolon entute, mi ripetas, sed kelkajn, plej malfirmajn civitanojn...

Li ree ĵetis la krajonon, kaj Gnetov legis arĝentajn literojn sur la blua faceto — «Faber».

— Tio estas ne nia krajono, ĝi estas eksterlanda, — diris li. — Kaj tre antaŭlonge produktita.

Sed Svirelnikov lasis la rimarkon de la ĉefleŭtenanto preter la oreloj. Li jam estis malfaldanta paperon, verŝajne tiun, kiu venis el Unĉansko. Tiun, pro kiu li vokis Gnetov-on. Ĝuste tiun, plej probable, pro kiu estis entreprenita tuta tiu ĉi granda ludo.

— Ŝtub la demandon en Moskvo traventolis, — kraĉinte sub la tablon, en la paperkorbon, informis Svirelnikov. — Li pri tiu via Ustimenko, ŝajne, havas grandan aferon. Inter la linioj estas kompreneble — li disponas aldonajn kompromitajn materialojn. Li skribas ĝentile, ke oni al li ĝuste tiun laboranton, kiu kun ŝi ĉi tie okupiĝis, sendu...

La koro de Gnetov saltis, kiel en la milito, kiam tute proksime eksplodadis mino. Sed li silentis — neinteresite kaj malvigle, kvazaŭ lin tio tute ne koncernis.

Svirelnikov ankoraŭ susuris per paperoj, legis tajpitajn liniojn, sulkante la frunton.

— Ĉu Oĵogin veturos? — ruzis Gnetov.

— Por kio do? — subite koleriĝis la kolonelo. — Tio al kiu necesas? Prepariĝu, mi faris decidon — vin sendi.

— Ĉu min? — miris Gnetov.

— Sed ĉu ne vi kun ŝi okupiĝis?

Svirelnikov surmetis la paperojn kaj atente ekrigardis al la leŭtenanto, kaj tiu pensis, ke la ĉefa estas ne troludi, por ke ne okazu «troo», kiel diras kartludantoj, — «dudek du» anstataŭ «dudek unu».

— Kiam veturigi?

— Ĝuste — vi mem veturigos. Kiam speciala vagono estos — vi tuj iros.

— Ĉu por ŝi sola specialan vagonon en Unĉanskon peli? — sincere miris Gnetov. — Kamarado kolonelo, mi dum la milito danĝerajn lupojn sen ajna aldona gardo liveradis, kaj ĉi tie estas duonmalsana maljunulino...

Svirelnikov plu rigardis al la ĉefleŭtenanto, pensadis, movante la rozkoloran haŭton sur la frunto.

— Tio veras, — prononcis li nehaste. — Ŝtub konvinke petas ne prokrasti la liveradon. Ĉu doni al ŝi konvojantojn por akompanado...

— Ŝi nenien de mi malaperos, — permesis al si interrompi la kolonelon la ĉefleŭtenanto. — Mi liveros en plej bona formo. Kaj se ŝin ĉi tie teni en atendo de speciala vagono, kamarado Kopitkin ree premos — por kio vi viajn nervojn malŝparu...

La kolonelo suspiris:

— Sed kiu pri niaj nervoj interesiĝas? Jen kiam mi mortos — tiam oni skribos: li fordonadis sin tutan al la laboro. Kaj en ĝi forbrulis. Sed dum mi estas viva — estas nenia atento. Tamen se bati min — tio estas sendube, oni batos.

En liaj porkaj okuletoj aperis plenda esprimo.

— Bone, — diris li, — iru prepariĝi. Mi detalojn pripensos. Konsiliĝos ĉi tie kun specialistoj, kiel ŝin, tiun fidamon, liveri plej rapide, por ke kara kamarado Kopitkin jam adresu sin al Ŝtub...

Svirelnikov subite heliĝis, frapis per la polmo la spegulan tablovitron, eĉ permesis al si rideti:

— Ni rigardos, kiel Ŝtub kun kamarado Kopitkin laboros, — ne sen ĝuo prononcis Svirelnikov, — ni vidos, kiu kiun formanĝos. Ŝtub estas dentohava, mi tion aŭdis...

Poste sur la grasa vizaĝo de la kolonelo trakuris maltrankvilo, kaj li, kliniĝinte tra la tablo, konfide petis Gnetov-on:

— Vi kun ŝi, fiulino, interparolu dum la vojo, ke ŝi ne babilu kie ne necesas pri Oĵogin. Kiu scias, se vere subite tia aŭtoritata kamarado, kiel, ekzemple, Kovpak, enmiksiĝos aŭ ankoraŭ iu el la legendaj? Mi pri Oĵogin fajfas, — dentomontrante, diris Svirelnikov, — sed sur nin kuŝiĝos makulo, por ni estos malagrablaĵoj, por tuta nia departemento, sed pro kio? Ĉu pro tiu sola kreteno?

«Efikis miaj rezonoj, — pensis Gnetov kaj ekĝojis. — Ĉu vi timas, porko? Atendu, kanajlo, trafos vi mem iam al Ŝtub, tiam vi vidos, kio estas malagrablaĵoj. Kaj Oĵogin via trafos».

Kaj Svirelnikov ankoraŭ longe «klarigadis» al la ĉefleŭtenanto lian taskon — nun ĉio prezentiĝis simple, evidentiĝis, ke la afero estas en kamarado Kopitkin, en liaj pretendoj pri la kontraŭleĝa ago de la sennoma konvojisto. Kaj ili ĉi tie estas nur plenumantoj, kaj nenio pli. Kaj ne indas por tiu Ustimenko levi bruon!

— Ja ŝi nun kvietiĝis, — per tute enua voĉo respondis Gnetov, — ŝiaj kondiĉoj estas tute decaj, mi veturigos ŝin, laŭeble, kulture, kaj ĝenerale, se estos via ordono, tiam eblos komprenigi — ne rekte, certe, sed tiele diplomate aludi, ke Oĵogin estis punita kaj eĉ, laŭ via vidpunkto pri tiu demando, — severe...

La kolonelo silentis.

— Kio do pri Oĵogin, — diris li poste kaj glatumis per ambaŭ manoj la vitron sur la tablo, — kio do pri Oĵogin. Ankaŭ troigi ne indas, ĉar, se tio estus ĉe ŝi sola okazo, sed ni ja ne scias...

— Scias, — rigardante rekte en la okulojn de la kolonelo, sen stumblo mensogis Gnetov, — scias, tiaj okazoj en niaj organoj estas neeblaj. Kaj majoro Oĵogin estas homo malsana, nervoza...

— Nu, vi estas granda kapo, ĉefleŭtenanto, granda kapo! — rapide laŭdis la kolonelo. — Kiam vi revenos, ni klopodos pri via promocio al la sekva rango. Kaj eĉ pli serioze ni starigos demandon. Kial vi miras? Necesas danki!

— Mi servas al la Sovetunio! — ekstarinte, sincere kaj trankvile respondis Gnetov. Nun li ĝuste sciis, ke li servas al la Sovetunio, kaj fieris pri tio, kiel li servas en tiu maltrankvila kaj malsimila al la militaj cirkonstancoj afero.

— Iru! — respondis Svirelnikov. — Iru ripozi. Mi donos komandon, ke oni vin epi... epik... ekipu...

Fojfoje por la kolonelo estis malfacila la ludo pri tio, ke la «senvesta kaj senŝua» ne sukcesis ellerni prononci malsimplajn vortojn. Okazadis, ke oni al li kompateme helpadis, li ne koleris, ne ofendiĝadis, nur klarigadis:

— Via generacio jam estas plene klera, sed ni...

Sed Gnetov ne helpis al li, kaj Svirelnikov, ankoraŭ iomete ludinte malklerulon, diris:

— Laŭ nia maniero dirante, pli bone vestu, alie kio estas tio? Honto! Botoj gumtolaj! Ĉemizo anstataŭ tuniko. Ne, kamarado Gnetov, tiel ne taŭgas, pri ni oni bone zorgas, kaj neniu nin devigas plenumi nian altan devon en ĉifonaĵoj. Do, ek, prepariĝu...

— Ĉu jam hodiaŭ veturi? — ree per intence neinteresita voĉo demandis la ĉefleŭtenanto. — Ĉu mi sukcesos?

— Se ne hodiaŭ — tiam morgaŭ, se ne morgaŭ — tiam postmorgaŭ, — starante, diris Svirelnikov. — Sed estu preteco numero unu, ĉu klaras?

Tagmanĝis Gnetov ĉe tablo kun Oĵogin. Tiu tre scivolis pri Ustimenko, la ĉefleŭtenanto kun apetito manĝis supon kaj la demandojn de la majoro lerte evitadis. Poste en la bufedo li aĉetis ĉokoladaĵon, tri spickuketojn kaj paron da sekiĝintaj pomoj. Ĉion ĉi li disŝovis en la poŝojn kaj revenis al Oĵogin kaj kozakeskaj viandbuloj. Al ili alsidiĝis la ĉefintendanto Penkin, mendis trinkokruĉon da kvaso kaj dufoje fiŝbulojn. Liaj okuloj estis globigitaj — lin elturmentis la amatora teatro.

— Interalie, kamarado Gnetov, — diris li, frapinte per la malplenigita trinkokruĉo al la tablo, — venu al ni, vestiĝu, mi havas ordonon...

Ĉe kompoto Oĵogin ree alkroĉiĝis pri Ustimenko, sed ankaŭ tiam ne sukcesis. Gnetov ree ŝajnigis, kvazaŭ ĉio estas tiel neinteresa, ke eĉ paroli ne indas.

— Kulturo al ni mankas por tiaj serpentoj, kiel tiu civitanino, — plendis Oĵogin per bonkora voĉo. — Mi tiel komprenas, ke ŝi havas solidajn sciojn. Tamen, la demando estas ne en tio. La demando estas en decidemo. Ni estas punanta glavo, kiel Dzerĵinskij.

Gnetov eĉ tremeris:

— Ĉu Dzerĵinskij?

— Kaj kio?

— Vi Dzerĵinskij-on ne tuŝu, — akre kaj kolere diris Gnetov. — Vi, kiu...

— Kio — kiu? — dentomontris Oĵogin, kaj Gnetov subite komprenis, per kia ĝuste voĉo tiu ŝajne flegma bonkorulo parolas kun enketatoj. — Kion vi volas diri, nomante min «kiu»?..

Penkin jam foriris. En la manĝejo estis senhome, krepuske. Certe, Gnetov povis ĉion nun diri al Oĵogin, ĉion, kion li pensis. Sed kia en tio estus senco? Ŝtub instruis ĉion fari kun senco, nur por utilo de la Soveta potenco. Kaj neniam riski eĉ pro belaj kaj efektaj bagateloj. Gnetov deziris diri — vi, kiu kapablas bati dum pridemandado, — sed retenis sin, kaj ne pro si, sed pro tio, ke li responsis pri tiu ĉi maljuna virino kun altaj vangostoj kaj iomete strabaj okuloj. Certe, tio estis nemulte — ŝi sola. Sed ŝi estis homo. Kaj kia! Kaj tiu ĉi jam ĉesis esti homo. Li estis neniu, tiu majoro Oĵogin. Kaj li brulu per blua flamo!

— Vi, kiu nenion pri Dzerĵinskij scias!

— Kaj ĉu vi scias? — la majoro denove revenis al amika tono.

— Nemulte, sed scias.

— Eble, vi rakontos?

Gnetov fintrinkis la kompoton kaj ĵetis malgajan rigardon al la majoro. Kion povis Oĵogin kompreni en tiuj rakontoj, kiujn aŭdis skolto Gnetov de skolto Ŝtub? Ĉu li komprenos la plej gravan — tion, ke Dzerĵinskij estis bonkora, aktive bonkora, bonkora, kiam tiel malfacile estis fari bonon? Kaj kiel li estis senfine bonkora kaj facila en siaj interrilatoj kun kamaradoj en kameroj, en prizonoj, dum multaj jaroj de siaj punlaboraj vagadoj?

Sed tamen Gnetov ne retenis sin kaj diris:

— Oni diras — glavo. Nur — glavo. Oni diras — fera. Ĉu en tio estas la senco?

— Sed en kio do?

— Oni lin nomadis — glacio kaj flamo.

— Kaj kial — glacio?

— Ne eblas tion dividi je vortoj, — suspiris Gnetov, kaj lia bruligita, kripla vizaĝo tordiĝis. — Glacio kaj flamo — tio estas ne tiel simpla. Tio estas ne «fera». Aĥ, kial paroli...

Nenion, certe, indis diri al tiu kreteno. Nun li denuncos al Svirelnikov pri la falsaj ideoj de la ĉefleŭtenanto, pri tio, ke li pridubis la vorton «fera».

Aŭ — glavo? Ne nur!

Jen kion diris en sia parolado al la ĈK-anoj Felikso Edmundoviĉ en kvinjara datreveno de la VĈK-OGPU en la Granda teatro kaj kion Gnetov aŭdis foje de Ŝtub kaj enskribis en sian sekretan kajeron:

«Kiu el vi malmildiĝis, kies koro jam ne povas atente rilati al suferantoj en mallibero, tiuj foriru el tiu ĉi institucio. Ĉi tie pli, ol ie ajn, necesas havi bonan kaj atentan al aliulaj suferoj koron».

Kio pri tiuj ĉi vortoj, kamarado Oĵogin?

Tamen, ilin ne indis prononci laŭte.

Oĵogin, sendube, demandus, kie estis publikigita tiu citaĵo.

Kaj Ŝtub tie, en la plene detruita de aviado, forbrulinta kaj fiodoranta je putro kaj grasa cindro pola urbeto, respondis al la demando de Gnetov kun malgaja rideto:

— Tion mi ne legis. Tion mi de unu malnova ĈK-ano aŭdis, kiu enskribis multon el tio, kion diris tiam Felikso Edmundoviĉ. Kaj pri tio ni ĉiuj devas memori, ĉar neniaj korektoj de la tempo en tio konvenas. Ĉu vi komprenas, kamarado leŭtenanto?

Ĉu povis tion kompreni Oĵogin!

Tamen, Gnetov ne deziris ĝuste hodiaŭ malbonigi rilatojn kun la grasiĝanta majoro. Ĝuste hodiaŭ, kiam la «granda ludo» estis farita kaj la venko estis proksimiĝanta. Kaj tial li konsentis vespere, se nenio okazos, iri kun Oĵogin kaj lia edzino en kinejon, kie estis demonstrata la fama kaj speciale famigata filmo pri Stalino kaj lige kun li — pri la venko super Germanio.

— Necesas spekti, — diris, leviĝante, Oĵogin, — ja estas ĝene, multaj kamaradoj jam vidis, grandan ŝargon ricevis.

...En la prizona malsanulejo, apud la forno, Stürmer estis lekanta internon de granda kaserolo. Rossolimo-Apraksina estis penseme maĉanta bakitan terpomon. Ruto Petroviĉ en sia eta kabineto same estis manĝanta, lia devizo estis «ne konfuziĝu». Kaj li ne konfuziĝis kun ŝtata manĝaĵo, glutadis ĝin kiel rezervon, esperante al nenio bona. Kaj ĉe tio li fermadis sin per riglilo.

Tamen al frapo li malfermadis kun plena buŝo, kio lin perfidadis.

— Kiel Ustimenko? — interesiĝis Gnetov.

— Ja ordinare — sibaritas, kiel grafino, — respondis Jeĥlakov. — Kuŝas, kantojn oni al ŝi kantas. Sanatorio. Vera sanatorio.

Li kun peno, ne ĝismaĉinte, glutis, pro la peno eĉ larmoj aperis sur liaj okuloj.

— Tute eblas elhospitaligi al prizona tenado, — aldonis li, supozante, ke ĝuste tian deklaron atendas de li la malamata de li ĉefleŭtenanto kun «kuirita vizaĝaĉo».

Sed Gnetov, kiel ĉiam, malĝentile interrompis lin:

— Oni vin ne demandas pri elhospitaligo.

— Klaras! — movante la adampomon, konsentis Ruto. La manĝaĵo tamen fiksiĝis eĉ en lia trejnita ezofago. Kaj li tre deziris, ke la ĉefleŭtenanto plej baldaŭ foriru de ĉi tie.

— Ĉu transporti ŝin, sen malutilo al ŝia sano, eblas?

— Tute.

— Skribu ateston, mi venos poste.

— Mi faros, — finfine glutinte sian maĉaĵon, diris Jeĥlakov, — momente...

Aglaja Petrovna estis kuŝanta, kovrinte sin ĝis la mentono per litkovrio, kaj leganta Stalinon, ŝajne pri la opozicio. Gnetov salutis, ŝi respondis diskrete sed tamen tute alie, ol respondis antaŭe, respondis ne malamike diskrete, sed preskaŭ amike, tamen oficiale.

Apude la ŝtelistinoj, kiel ĉiam, kantis, sed hodiaŭ nelaŭte: Zina komencadis ĉiun strofon pli alte, pli plende, Zoja ripetadis preskaŭ kontralte, ŝia specialeco estis ŝiri la animon.

— Ĉu antaŭlonge vi vidis kamaradon Stalinon? — demandis subite Aglaja Petrovna kaj firme per siaj strabetaj okuloj ekrigardis en la vizaĝon de la ĉefleŭtenanto. — Kiam vi vidis kamaradon Stalinon lastfoje? Diru al mi.

— Mi ne trompas vin, Aglaja Petrovna, — rapide ridetis li, — vere, mi ĵuras, min ne sendis la CK. Kredu.

Li elprenis siajn donacojn kaj, hontante, metis ilin sur la litkovrilon, tie, kie kuŝis ŝia mirinde bela, maldika mano.

— Dankon, — kun trankvila digno diris Aglaja Petrovna kaj tuj mordis la pomon. En ŝiaj nigraj okuloj brilis infane feliĉa esprimo, ŝi eĉ mallevis la palpebrojn, konfuziĝinte, ke li vidas, kiel al ŝi ests bonguste, kaj aldonis, maĉante: — Diablo scias kiel delonge mi ne manĝis pomojn.

Gnetov deziris sciigi al ŝi, ke baldaŭ ŝi manĝos tiujn pomojn kiom ŝi deziros, sed ektimis. Kaj apenaŭ li interesiĝis pri la sano, kiam Ruto vokis lin al telefono.

— Svirelnikov, — diris en la aŭdparolilo la voĉo de la kolonelo. — Jen kio, Gnetov, vi preparu dokumentojn. Ree Ŝtub telefonadas, telefonas, vidu, kaj telefonas, kial ni tiun damon retenas. Kaj vian kandidatecon li aprobis. Kaj la rompon de instrukcioj kun speciala vagono li prenis al sia responso. Ek, preparu, hastu, sur ĉevalo de najbaro la ŝarĝo ne pezas, aŭ kiel oni diras en la popolo. Faru!

Post horo Gnetov estis jam en la stacidomo.

Pasinte ĉiujn formalaĵojn, li interkonsentis kun la staciestro pri aparta kupeo en malmola vagono por morgaŭ, ĉar la hodiaŭa trajno jam foriris. Sed dum la severa kaj malagrabla ĉefleŭtenanto estis subskribanta la necesajn paperojn, aliris ankoraŭ liphara fervojisto kaj interesiĝis:

— Ĉu vi permesos suflori?

— Mi permesas, — grumblis Gnetov.

— En tiu ĉi vagonaro malmolaj kupeaj vagonoj malestas. Nur se en la mola.

— Do, ĉu denove la tutan skribaĵon reskribi?

— La afero estas ne en skribaĵo, la afero estas en pago, — diris la lipharulo. — Ĉi tie necesas fari alpagon per kontanta mono.

— Nu, kaj mi faros, — ekstarante, konsentis Gnetov.

Apud la kinejo «Norda» lin atendis Oĵogin kun sia Sonjo. La majoro odoris je vodko kaj ajlo, Sonjo — je parfumo. Kaj la patrino de Oĵogin, simila al portretoj de Ĉerniŝevskij, same estis ĉi tie — emociiĝis antaŭ la bonega filmo.

Finfine ili ĉiuj sidiĝis, la lumo malrapide estingiĝis, kaj kiam sur la ekrano aperis Stalino, la patrino de Oĵogin unua ekaplaŭdis kaj diris tra larmoj:

— Jen li!