Ĉapitro naŭa

Pafsaluto de nacioj

Amiraĝibi kuŝis sur la dorso. La sekiĝinta, elturmentita per kuracado malgranda maljunuleto triste rigardis al la fenestro, surverŝita de la printempa suno. Stepanov haltis en la pordo, kun angoro ĵetis rigardon al la malnova amiko: kien malaperis la oliva sunbruno, la egala brilo de la pupiloj, kie estas la konstanta rideto — pigra kaj moka, kial Elisbaro ĉesis raziĝi?

— Sed ĉu vi scias, Rodiono Metodjeviĉ, kio estas dudek mil unuoj? — subite eksplodis la ŝipestro. — Ĉu vi tion gustumis?

— Vane vi koleras, — iomete ofendiĝis Stepanov. — Ja ankaŭ pli malbonaj aferoj okazas al homo. Ekzemple, sen kruroj.

Amiraĝibi tute koleriĝis.

— Ĉu vi min eduki venis? — interesiĝis li. — Ĉu levi mian falintan spiriton? La kuracisto kune kun la malsanulo batalas kontraŭ la malsano, ĉu tiel? Kara, mi tion aŭdis. Kaj parkere memorfiksis. Sed la afero estas nur en tio, ke la surradiado mem transformas homon en ĉifonon. Ĉu vi ne komprenas? En bastomaton, per kiu oni viŝas piedojn. En nenion. Sed doktoroj ne havas tempon por okupiĝi pri tiaj bagateloj. «Pro tio oni ne mortas», — tiel ili diras al ni.

Li ĵetis rigardon al Rodiono Metodjeviĉ, liaj okuloj estis tute ne koleraj, sed neelteneble angoraj. Kaj senesperaj.

— Ne, mi ne havas riproĉojn, — mallaŭte diris Elisbaro Ŝabanoviĉ, — neniajn riproĉojn. Ili ĉiuj pri mi penas, sed ili ne scias, tute nenion scias. Neniu scias. Eĉ profesoro Ŝĉukin ne scias. Li diras: «Tio pasos». Aŭ alie: «Pasos kun tempo, eble iom pli poste». Ankoraŭ ili ĉiuj konsilas manĝi pli da viando.

— Ĉio ĉi estas tial, ke vi sen najbaro enuas, — diris Stepanov, por direkti la konversacion al alia temo. — Li vin amuzadis, gajigadis, juna, kaj ni kio estas? Ni, Elisbaro, estas maljunuloj!

— Ekzistas malsamaj maljunuloj! — grumblis Amiraĝibi. — Sed mi estas tia maljunulo, ke por mi mem mi estas abomena. Kaj por ĉiuj abomena! Eĉ Barbara Rodionovna — tro pacienca, homo de granda bonkoreco, sed kun mi eĉ dek minutojn ne eltenas. Kaj mi mem komprenas — mi devas ekregi min, sed mi ne povas...

Li pri nenio povis paroli, krom pri si. Al li nenio estis interesa nun, krom sia stato, tiu disfalo de la fortoj, en kiun lin metis la damnita surradiado. Kaj denove kun kreskanta incitiĝo li ekparolis pri tio, ke Ustimenko ankaŭ en Kievo interesiĝis pri ebloj de kuracado de Amiraĝibi, kaj en Moskvon skribis, kaj iajn popolajn rimedojn esploradis — rezultis nenio. Li ĝuste tiel deklaris, jen sur tiu ĉi seĝo sidante, sur kiu nun Stepanov instaliĝis: «Absolute nenion en tio la scienco komprenas!» Kaj Bogoslovskij nur kapjesis.

— Mi elhospitaliĝos, forveturos morti, — konkludis la ŝipestro sian amaran parolon. — Tiel ne eblas vivi. Mi revenos al mia maro, observados ŝipojn per binoklo, pli gaje la tempo pasos...

Stepanov leviĝis, li malŝategis tiajn animajn disfalojn. Sed li ne povis kompreni, ke la disfalinta ŝipestro en nenio kulpas — kulpas nur sola kuracado.

— Do, tiele, — elparolis la admiralo. — Kiam vi elhospitaliĝos — venu rekte al mi. Mi kun vi tion festos. Mi havas riĉan domon, la ĝardeno estas kiel publika parko. Ni maljunule en la ĝardeno fosos.

Kaj tute mallaŭte aldonis:

— Espero estas, ke Aglaja Petrovna en proksima tempo revenos. Vlaĉjo, pli ĝuste, Vladimiro Atanazijeviĉ, kun la ĉi-tiea, Ŝtub, havis konversacion, tiu esperigis.

La pala vizaĝo de Stepanov ankoraŭ pli blankiĝis, li suspiris, promesis, ke li vizitados, kaj eliris, per la dorso sentante malfeliĉan rigardon de la malnova amiko. Eŭgeno Rodionoviĉ, sidante apud la ŝoforo, jam estis atendanta la patron en ofica aŭtomobilo, kun klopodema esprimo legante ĵurnalon. Barbara envolvis la krurojn de la patro en plejdon, la aŭtomobilo singarde ekiris antaŭen.

— Mi nur vin veturigos kaj tuj veturos pluen, — avertis Eŭgeno, faldante la «Heroldon», — vi ne ofendiĝu, mi petas. Matenmanĝo estas preparita, laŭ miaj indikoj, sur la plej alta nivelo. Kaj la vesperon ni tute kaj plene pasigos kune...

La admiralo deziris diri, ke nenian vesperon «kune» li bezonas, sed Barbara glatumis lian pojnon, kaj li silentis. La tago estis iomete frosta kaj tre suna, pro abundo de aero post la malsanulejo al Stepanov dolĉe turniĝis la kapo. «Maljuna mi iĝis, — pensis li, — malforta mi iĝis».

— Tute ne, — diris Barbara, — tute vi ne estas maljuna nek malforta.

— Sed ĉu mi laŭte? — ektimis Rodiono Metodjeviĉ.

— Kiel oni skribis en malnovaj teatraĵoj — «al si mem», — respondis Barbara. — Sed vi ne ĉagreniĝu, mi jam delonge paroladas kun mi mem... Ĉu vi diros, ke ankaŭ mi estas maljunulino?

La aŭto turniĝis, fasko de suna lumo batis al la vizaĝo de Barbara, kaj la admiralo malgaje miris — bluaĵoj sub la okuloj, sulketoj ĉe la rondaj, ankoraŭ antaŭnelonge tute junaj okuloj, duonmalfermita buŝo, kvazaŭ al ŝi estas malfacile spiri.

— Ĉu vi pro io afliktiĝis? — demandis Rodiono Metodjeviĉ. — Ĉu vi ne dormis?

— Jen, jen, parolu kun ŝi, — turniĝis Eŭgeĉjo el la antaŭa seĝo. — Parolu, konversaciu. Diablo min puŝis sciigi al la fratineto, ke de nia kara Vlaĉjeto la edzino kun la ido fuĝis. Do jen, bonvolu vidi, ŝi suferas!

La dikaj lipoj de Eŭgeno estis senzorge ridetantaj, la okuloj sub la okulvitroj, kiel ĉiam, ne videblis, li vere estis ne komprenanta, pro kio afliktiĝis Barbara. Kaj li komencis priskribi la karakteron de Ustimenko, kun kiu neniu povas vivi pace.

— Vi prefere silentu! — mallaŭte petis Barbara.

Avo Metodo estis atendanta ilin sur la perono en purigitaj ŝuoj, en la plej bona el la donacitaj tunikoj, en gladita de Paŭla por tiu okazo pantalono. Kun la filo li trifoje interkisiĝis, tuj rakontis, ke Paŭla Nazarovna faris pri la sano de Rodiono Metodjeviĉ diservon, sed tamen ĉio estis nevalida, ĉar la popo konfuzis Dian sklavon Rodionon kun Dia sklavo Romano kaj pro tio la mono de Paŭla malŝpariĝis vane...

La matenmanĝo vere estis altnivela. Avo Metodo drinketadis pro la reveno de la filo, almanĝadis kaj komandadis en la hejmo, kvazaŭ li vere estus mastro. Kaj ankaŭ pri medicino li rezonadis solide, ne negante ĝiajn atingojn, sed ankaŭ ne sen historioj pri tio, ke se maceri kankrojn en keroseno kaj trinkadi tiun maceraĵon senkompate ekde la junaj jaroj, tiam la tuta organismo estos rezista kontraŭ, ekzemple, tifo.

— Nu, tion vi, paĉjo, — penis kontraŭdiri la admiralo, tamen sen ajna utilo, la maljunulo nur ardiĝis en sia ataka impeto kaj rakontis ankoraŭ du «parabolojn» — unu pri amanita buljono, kaj alian pri musoj, rare abomenan.

— Certe, ne ĉe la tablo estu dirite, — delikate aldonis li.

Telefonis kun varmegaj gratuloj Iraida, diris, ke ŝi devas ankoraŭ «viziti» brokantejon, kaj post tiam ŝi kisos al ambaŭ vangoj la «paĉjon».

— Atendu! — kriis ŝi. — Mi — momente!

— Oh yes! — respondis Barbara. — Paĉjo eĉ freneziĝas, tiel deziras vin vidi.

Paŭla en medicina blanka kitelo (ĉe Eŭgeno da ili akumuliĝis multe, kaj nun estis decidite, ke en higienaj celoj endas kuiri manĝaĵon nur en doktora aspekto) alportis grandan pladon da frititaj pirogetoj.

— Festeno, fraĉjoj! — deklaris avo Metodo. — Delonge tia lukso ne estis.

— Tie al vi, Rodiono Metodjeviĉ, ree junpioniroj venis, — diris Paŭla, — petas ke vi al ili eliru.

— Kiaj ankoraŭ tiaj junpioniroj? — miris Stepanov.

— Ja ili jam pluran fojon venas, — klarigis Paŭla. — Kiam vi en Moskvon veturadis — ili venis, kaj kiam vi en la malsanulejo estis — same venis.

La admiralo turniĝis al Barbara:

— Kion ili bezonas?

— De kie mi povas scii? — ne rigardante al la patro, respondis ŝi.

— Ili venu ĉi tien! — ordonis la admiralo. — Kaj kial tra la akcesora enirejo?

— Ili timas. Ilin Eŭgeno Rodionoviĉ ordonis ne enlasi, — kun stranga esprimo de dolĉo kaj malica ĝojo prononcis Paŭla. — Kaj ili aŭdis — la geknaboj do, kiel Eŭgeno Rodionoviĉ ordonis forpeli ilin.

— Barbara, venigu ilin ĉi tien, — jam severe ordonis Rodiono Metodjeviĉ.

Barbara leviĝis, ĵetis rapidan rigardon al la patro kaj eliris. Stepanov turniĝis al la pordo, trans kiu aŭdiĝis voĉoj. Avo Metodo, uzinte oportunan momenton, renversis en la buŝon glaseton da konjako, akompanis moviĝon de la konjako laŭ la ezofago per la polmo ĝis la stomako mem, dolĉe sulkiĝis kaj komencis tranĉi por si krustan pirogeton.

— Jen, paĉjo, ili venis al vi, — diris Barbara, tralasante en la manĝoĉambron du altajn longkrurajn knabinojn kaj larĝŝultran, tre, evidente, fortikan knabon en okulvitroj, seriozan kaj streĉitan. Kaj la knabinoj kaj la knabo estis en junpioniraj koltukoj, gladitaj, striktaj. Stepanov leviĝis al ili renkonte.

— Kamarado Heroo de la Sovetunio, — diris la knabo, — pardonu nin pro tia entrudiĝo, sed ni venis ne de ni mem, sed laŭ komisio de la junpioniraj organizaĵoj de la Rivera distrikto...

— Do, bone, — respondis la admiralo. — Ni konatiĝu. Stepanov.

— Vinokurova Vanjo, — diris la knabino kun bruna frunthararo.

— Bojĉenko Sanjo, — prononcis la alia, blonda, tre rozkolora, konfuzita, kun forte plektita, densa, longa harligo.

— Ŝtub Alĉjo, — diris la knabo en okulvitroj, kaj Stepanov eksentis, kian li havas malmolan, rigidan, firman polmon.

Barbara metis al Bojĉenko Sanjo sur la ŝultron la manon kaj diris:

— Ek, geknaboj, eksidu al la tablo, ni manĝu pirogetojn kaj trinku teon. Kaj mi petas, ne diru: ne, dankon!

— Tio estas bona, tio estas ĝusta, — ekĝojis la avo, — pirogetojn Paŭla Nazarovna bakas altkvalitajn, vi ĉiuj estos kontentaj...

Alĉjo iomete konfuziĝis kaj prezentis sin al la avo, kiun pro eksciteco li ne tuj rimarkis:

— Ŝtub.

Kaj la knabinoj same prezentis sin.

— En ĝian ventreton, en tiun krespon, necesas buteron ŝovi, — diris la avo. — Certe, nun ankoraŭ estas mankoj, sed vi ŝovu, ĉar hodiaŭ ni havas feston — la admiralo, filo mia, ĵus el la malsanulejo revenis. Jen — ni festas en la familia rondo. Drinkas iomete!

Kaj la avo klakis per la ungoj al la karafo.

— Eble, ankaŭ vi deziras, juna kamarado? — turniĝis Metodo al Alĉjo.

— Ne, dankon, mi ne drinkas, — ĝentile respondis la juna Ŝtub.

Barbara verŝis teon, proponis al la geknaboj ankoraŭ pirogon kun kazeo. Stranga, nekaraktera por ŝi, atende friponeta rideto jen aperadis, jen malaperadis sur ŝiaj lipoj. Kaj la okuloj brilis ne ordinare, ne per egala, milda lumo, sed per malicaj, ekbrilantaj fajretoj.

Stepanov trinkis teon, kun timeto ĵetinte rigardon al Barbara, nehaste, kun ĝuo ekfumis cigaredon. Avo Metodo same ekfumis el lia cigaredujo, notinte kun signifo en la voĉo, ke tia tabako kostas frenezan monon.

— Ĉu ankoraŭ? — demandis Barbara la gastojn.

— Ne, tute ne! — ekkriis la blonda Sanjo Bojĉenko. — Por ni tute sufiĉas, ni vin ĝenas...

— Estas nenio ĝena, — snufante per la cigaredo, deklaris avo Metodo. — Kiu homo estas al tablo invitita, tiu de la tablo malsata ne foriras. Por tio ja oni al la tablo invitas...

Siajn konceptojn pri gastamo avo Metodo eksplikadis sufiĉe longe, ĝis en la ĉambron kiel maljuna birdeto enflugis Iraida. La junpioniroj ankaŭ al ŝi prezentiĝis, la okuloj de Barbara ekbrilis jam per satana fajro, kaj Iraida subite konfuziĝis kaj ekhastis. Siajn aĉetaĵojn ŝi forgesis sur la sofo, kisis Rodionon Metodjeviĉ-on al la vango kaj ree malaperis, dirinte, ke ŝi venos al la tagmanĝo.

— Nun permesu resumi nian aferon, — iomete balbutante pro emocio, komencis la juna Ŝtub. — Mi, eble, estos ne tute konsekvenca, ĉar paroli devis Aleĉjo Kraĥmalnikov, sed en lia familio okazis terura malfeliĉo...

Ŝtub svingis la manon kaj paŭzis.

— Jes, mi aŭdis, mi ĝuste en tiu tempo troviĝis en la malsanulejo, — kapjesis Stepanov. — Ĉio iris bone, tute bone kaj subite...

Alĉjo reĝustigis la okulvitrojn, evidente, li neniel povis ekregi la kaptintan lin emocion.

— Kiu homo estas destinita, tiu tutegale mortos, — diris la avo. — Jen, ekzemple, dum la japana milito troviĝis ni en Mukdeno ĉe malkargado...

La japana milito forkondukis la avon malproksime flanken, kaj okazis tiel, ke la maljuna Stepanov tute implikiĝis kaj misvojiĝis al Kuropatkin1.

— Bone, paĉjo, — karese diris la admiralo, — ni tion poste analizos. Kaj nun mi vin aŭskultas, geknaboj...

Barbara iris en la ĉambron de Eŭgeno, trovis valerianon kun konvalo, starigis sur videblan lokon. Kaj aliajn korajn kuracilojn preparis por ajna okazo.

— Ni venis rilate de la domo, — diris Vinokurova Vanjo.

— Ne, ne en la senco de la domo, — interrompis, ekscitite balbutante, Alĉjo Ŝtub, — sed en tiu senco, ke ni nun ne havas, kien iri.

La blonda Sanjo konfirmis kun suspiro:

— Ni estas kvazaŭ senhejmuloj.

— Mi nenion komprenas, — kolerante, diris Rodiono Metodjeviĉ.

Revenis Barbara, ekstaris malantaŭ la patra dorso, kliniĝis al li de malantaŭe. La patro balancadis la piedon, enspiradis tabakan fumon.

— Kaj vi, kamarado Heroo de la Sovetunio, ĉu ne estas informita? — demandis Alĉjo. — Ĉu tute ne informita?

— Ja pri kio informita, — definitive ekkoleris Stepaov, — kaj ne prokrastu vi, kara amiko, raportu laŭorde.

Alĉjo Ŝtub reĝustigis per la fingroj la okulvitrojn, movis la nazon, kvazaŭ kontrolante, ĉu ili firme sidas, enspiris aeron en la larĝan bruston kaj per unu spiro, plu balbutante, diris:

— Tiu ĉi via domo, en kiu vi loĝas, kamarado Heroo de la Sovetunio, de ni estis forprenita — tio estis la distrikta Domo de junpioniroj kaj lernejanoj. Kaj nin el ĉi tie oni elpelis, promesis la novan, sed nenian novan oni donas, la laboro disfalas, kaj estas eĉ tiaj apartaj opinioj, ke nenia justeco atingeblas, estas uloj, kiuj asertas, ke nin oni simple trompis...

— Mi ne komprenas! — malmilde diris la admiralo. — Mi nenion komprenas. Kiel al tio rilatas junpioniroj kaj lernejanoj?

— Ja tio estas nia domo, — diris Vanjo kaj eĉ per la kalkanumo frapis la plankon. — Ĉi tie estis kabineto de raditeĥniko.

— Jen umi vian umon! — miris la avo. — Interese.

— Kaj niaj rondetoj ĉiuj fermiĝis, — rapide, per malespera voĉo ekparolis Bojĉenko Sanjo, — kaj de kurtondistoj, kaj la ĥora, kaj de regionologoj, kaj de riveristoj, kaj aliaj. Kaj ni al vi venis, por peti helpi, — se vi ĉi tie loĝas, do oni vin aŭskultos, vi povas kaj al kamarado Losoj turniĝi, kaj eĉ al kamarado Zolotuĥin, ja ne eblas tiel — elpeli, kaj fino...

— El kie oni vin elpelis? — ree stulte ne komprenis la admiralo.

— El ĉi tie, — pacience kaj karese glatumante la patron al la larĝa ŝultro, de malantaŭe, en la orelon mem diris al li Banjo. — El ĉi tie ili, paĉjo, estis elpelitaj. La afero estas en tio, ke Eŭgeno Rodionoviĉ nelonge antaŭ via alveturo, eksciinte pri la malmobilizo, faris vicon da, milde esprimante, artifikoj. Li promesis al la junpioniroj...

— Komprenite, — elparolis Stepanov. — Tute komprenite!

Kiam li aŭdis pri Eŭgeĉjo — tuj komprenis ĉion.

— Jen do, kiamaniere, — prononcis li iom poste. — Jes, jes. Do, mi komprenas, ĉion komprenas...

Venis longa kaj sufiĉe ĝena paŭzo. La geknaboj interrigardis, ne sciante, kion ili faru plu. Alĉjo demetis kaj viŝis la okulvitrojn. Finfine Stepanov estingis en telero sian cigaredstumpon, forte alpremis ĝin per la fingro kaj prononcis per trankvila kaj firma voĉo:

— Hodiaŭ ni travivas la dek okan de marto. Ĉu tiel?

— Tiel, — konfirmis Alĉjo Ŝtub, — la dek okan.

— La dudek kvinan vi ĉi tien revenos, — ekstarante, eldiris Rodiono Metodjeviĉ, kaj ĉiuj tri geknaboj — kaj Sanjo, kaj Vanjo, kaj Alĉjo — ĝuste nun subite ekvidis en tiu maljunuleto ne simple emeriton-pensiulon, sed militmariston, admiralon kaj, certe, Heroon de la Sovetunio.

Laŭ ilia imago, li estis nun kvazaŭ sur la ponto de militŝipo dum batalo, kiam pafas kanonoj, ĵetas bombojn faŝistaj rabobirdoj, subakvaj submarinoj eligas siajn ŝtalajn torpedojn. Kaj jen tia ĉi admiralo, kvazaŭ nenio okazas, staras sur la kirasita ponto kaj deklaras per egala voĉo:

— La dudek kvinan vi ĉi tien revenos. Kaj ĉiuj viaj rondetoj ree komencos labori. Ĉu klaras?

— Klaras, kamarado Heroo de la Sovetunio, — starante respondis Alĉjo, kaj nun al la knabinoj ŝajnis, ke ne nur la admiralo staras sur sia kirasita ponto, sed ankaŭ Alĉjo Ŝtub, same sur tiu ponto, akceptas ordonon, kiu estos plenumita, eĉ je kosto de la vivo.

Kaj ĉar neniu el ili, el ĉiuj tri, atendis tian sukceson de la konfidita al ili misio, tial Vanjo, subite pleniĝinte de tiu ekstazo, kiu ne maloftas en junaj jaroj, diris per mallaŭta, feliĉa, kortrema voĉo:

— Jen, ĉu vi vidas, vidas ja? Mi diris — estas justeco! Kaj jen ĝi — estas!

— Jes, justeco estas, — malgaje ridetinte, respondis la admiralo.

Ĉiuj silentis.

— Ni finis, — ree per militista, ofica, kiel sur ŝipa ponto, voĉo diris Alĉjo.

— Ankaŭ mi finis, — respondis la admiralo. — Dankon, ke vi venis ĝuste al mi.

— Mi komprenas, — ne tuj respondis Ŝtub. — Do, ni iros?

— Iru, — kapjesis Stepanov. — Kiam vi malfermiĝos, mi vin vizitos. Ĉu vi vokos?

Barbara ekiris akompani la geknabojn, kaj avo Metodo verŝis por si ankoraŭ glaseton.

— Do, ĉu mi ĝuste komprenas, ke nin el ĉi tie — al la postaĵo per balailo? — interesiĝis li. — Kien, Rodĉjo, ni iros ja, ni ambaŭ estas maljunuloj... Ankaŭ vi, fileto, ne fieru, via kapo same blankas...

— Ni trovos kien iri, — diris Stepanov. — La Soveta potenco du maljunulojn sen tegmento ne lasos. Kaj ĉi palacon ni ne bezonas, por kio ĝi al ni, paĉjo?

— Ek! — regalis sin mem avo Metodo kaj elverŝis en la buŝon konjakon. — Pro tiaj aferoj ajnulo ebriiĝos. Tamen vi al mi klarigu! Vi donu al mi klarigon — pri nia Eŭgeĉjo...

Sed klarigojn la avo ne ĝisatendis. Rodiono Metodjeviĉ foriris en sian ĉambron, kaj Barbara tien portis al li la valerianon kun konvalo. Kiam ŝi malfermis la pordon, li estis rigardanta en la fenestron, kaj sur lia vizaĝo estis neatendite petolema, knabeca esprimo.

— Kial vi tiel lumas? — miris Banjo.

— Ja mi revas, kiel Eŭgeĉjeto el ĉi tie fuĝos. Kun Irainjo! Sed kielas la junpioniroj, ĉu? Tio, kara, nenien malaperos, tio estas speciala sento — nian domon oni forprenis kontraŭleĝe...

Li trairis la ĉambron el angulo en angulon, tute juna subite, ĉiuokaze, juniĝinta, kun hela rigardo, forta, kvazaŭ estis nenia korinfarkto kaj neniaj teruraj tagoj en la moskva hospitalo, kien oni kuŝigis lin en apartan malgrandan ĉambron — morti.

— Ĉu vi scias, paĉjo, — subite diris Barbara, observante la rigardon de la patro. — Mi ĉion definitive decidis. Vi bezonas laboron.

— Kiel kiu do? — miris li.

— Almenaŭ kiel pedagogo. Matematiko, fiziko. Ja vi finis la akademion. Kaj nur imagu: en lernejo instruisto estas subadmiralo, Heroo de la Sovetunio. Nur pensu.

— Mi pensos, — nedecideme promesis li.

Kaj kioman fojon li miris pri sia filino: de kie ja ŝi povis scii liajn plej kaŝitajn pensojn? Aŭ, eble, vere, li akiris maljunulan kutimon balbuti tion, kion li pensas? Ne, li neniam pri tio diris. Kaj eĉ pensis nur proksimume, ne per tia preta frazo, kiel vortigis Barbara. Pensis proksimume, ke, vere, anstataŭ manĝi senpage ŝtatan panon, nemalbone estus okupiĝi pri iu afero. Alie vi eble komencos ŝovadi la nazon en kaserolojn, en la kuirejajn, — rigardi, kio hodiaŭ kuiriĝas. Sed instrui? Sed tamen, tio, verŝajne, estas ĝuste tio, kion li mem, ne konsciante, pleje ŝatis. Kaj subite, tute forgesinte la hodiaŭan abomenan historion kun Eŭgeĉja kombinaĵo, li vigle kaj afereme ekparolis kun Barbara pri tio, kiel, laŭ ŝia opinio, li, malantaŭiĝinta emerito kaj soldato, povos okupiĝi kun junularo — ja, verŝajne, en pedagogio estas multaj novaj tendencoj, aperis ĉiaj sistemoj, ideoj, skoloj...

— Aĥ, lasu vi, paĉjo, — balancante la piedon en defalanta ŝuo, diris Banjo, — kiaj tendencoj. Vi estas scianta, saĝa, ĉion vidinta homo, kiel vi povas ne fidi vin? Jen kiam revenos Aglaja Petrovna...

— Kaj ĉu vi estas certa — revenos? — rapide demandis li.

— Sed vi ja aŭdis, kiel ĵus la knabino — tiu blonda, kun harligo — diris, ke estas justeco! Ĉu ĝi povas ne esti?

— Jes, jes, — konsentis la admiralo, tirante la ŝultron kaj forturniĝante. Li subite ekabomenis sin mem pro tio, ke li jam antaŭlonge ĉesis kredi je tiu nedifinita justeco. — Jes, jes, — ripetis li, — certe.

Kaj, ankoraŭ paŝinte tra la ĉambro, li demandis:

— Kie tamen ni, kara mia filino, loĝos? Kiel vi pensas? Ja ĉi tie resti estas kategorie maleble, tion vi, verŝajne, komprenas! Ĉu vi konsentas?

Barbara kapjesis, pensante pri io sia. Por ŝi estis tutegale, kie loĝi. Ŝi mem, finfine, ĉi tie estas nur gastino, por ŝi tempas reveni al Gridnevo, al la geologoj. Por ŝi entute estis tutegale: ĉu gravas, kie vivi, kiam vi ne scias, por kio vi vivas? Ŝi iomete teruriĝis pro tiu amara penso, ŝi prenis de la patro cigaredon, ekfumis, eligis fumon ringe, kiel en la milito, oscedis kaj plendis, kiel en la malproksimaj jaroj, kiam ŝi loĝis ĉe Stepanov sur la destrojero:

— Enuas mi, paĉjo.

— Mi scias, — ne tuj respondis li. Kaj konsilis, kvankam malfacile estis por li ĝuste tion konsili al ŝi: — Forveturu!

— Kien?

— Eĉ al diablo mem! — kriis li. — Kien ajn, sed nur forveturu el ĉi tie, forlasu tiujn viajn revojn, forlasu lin, forgesu pri li, ekamu bonan homon, rekonsciiĝu, vekiĝu...

— Pli bona ol li ne ekzistas, — diris Barbara.

— Ekzistas! — ruĝiĝinte ĉe la kolo, furioze kriis la admiralo. — Ĉiuj estas pli bonaj ol li! Tiel trakti vin, tiel vin malalte taksi, tiel nenion kompreni...

— Ĉion li komprenas, — trankvile kaj hele rigardante en la kolerajn okulojn de la patro, interrompis Barbara, — li ne povas ne kompreni! Aĥ, por kio do ni parolas! Ja ĉio ĉi estas absurdo, kien ajn mi veturu, nenio ŝanĝiĝos...

— Ŝanĝiĝos, — ree ekbruis Stepanov, — en Saĥalino ŝanĝiĝos, kaj en Kamĉatko ŝanĝiĝos, kaj en Arĥangelsko ŝanĝiĝos, kaj en Krimeo ŝanĝiĝos. Pro mi, stultulo, vi ree kun li renkontiĝis, pro tiu malsanulejo, diablo ĝin prenu, jen mi, jen Amiraĝibi, jen tiu partizano, Zemskov, por kio vi venadis al ni, por kio al vi tiu stulta situacio...

Kaj ankaŭ tiu ĉi interparolo finiĝis per nenio. Je ĉirkaŭ la kvina horo Iraida singarde vokis ilin tagmanĝi. Tra la manĝoĉambro, metinte la manojn malantaŭ la dorson, elmetinte antaŭen la dikan ventreton, en silka blua kaj flava piĵamo, iradis Eŭgeĉjo, fajfetadis «Toreiston».

— Toreist', antaŭen? — interesiĝis Stepanov, enirante en la manĝoĉambron.

Iraida malpakis la novan aĉetaĵon, la ŝnureton ŝi pendigis sur sian kolon, kune kun ĉenetoj kaj brelokoj, kiujn ŝi plu portadis en granda kaj eĉ ĝena abundo.

— Kaj avo Metodo kie estas? — demandis Stepanov.

— Li, verŝajne, laŭ sia kutimo, estas en la kuirĉambro, — spirante en grandan kristalan pokalon, kiun ŝi ĵus elprenis el mola papero, diris Iraida. — Lin, paĉjo, ne eblas el tie eltiri...

Eŭgeno ĉesis fajfi kaj ekkantis:

Ho, toreist', ho, toreist'...

— Ho, Eŭgeno, kian vi havas voĉeton, — preskaŭ kun ĝemo diris Bajo, — kvazaŭ per tranĉilo al vitro...

Eŭgeno ne respondis, ree ekfajfis. Paŭla enportis supan bovlon, Stepanov ordonis al ŝi alkonduki la avon. Eŭgeĉjo ĉe la bufedo verŝis por si glaseton da vodko, eltrinkis, serĉis sur la tablo per forko kaj, pensinte iomete, almanĝis per marinita fungeto. La admiralo kun severa vizaĝesprimo malfermis la pordon al la antaŭĉambro, poste al la koridoro, poste al la kabineto de Eŭgeno Rodionoviĉ. Iraida kaj Eŭgeĉjo rapide interŝanĝis rigardojn.

— Ĉu ne estas malvaste por vi loĝi ĉi tie? — demandis Stepanov per akra voĉo.

— Kio? — ne komprenis Eŭgeno.

— Mi demandas, ĉu ne estas malvaste ĉi tie por vi — por la familio? — kriis Rodiono Metodjeviĉ. — Mi demandas, ĉu por vi ĉi tie...

Kaj eksilentis subite, ĉar el la antaŭĉambro, etendinte al li la manojn, brilante per la tuta inkmakulita muzeleto, kuris Juĉjo, la ameganta sian avon homo, veninta el sia unua «B» klaso kun du nedubeblaj malbonaj notoj, kaj tial tute feliĉa, ke lia ĉiama defendanto estas hejme.

Rodiono Metodjeviĉ mildiĝis, levis la knabon sur la manoj, frapis lin per la frunto al la frunto laŭ ilia malnova maniero kaj diris:

— Saluton!

— Sal'! — respondis Juĉjo. — Kaj Paŭla Nazarovna pensis, ke vi mortos!

— Truon de ringo! — respondis la avo (Iraida sulkiĝis — al ŝi ĉiam ŝajnis, ke neniu alia, sed Rodiono Metodjeviĉ mem, instruas la knabon pri vulgaraĵoj). — Spit! Mi, Jurego, ankoraŭ vivos en la mondo, ankoraŭ montros kuraĝon...

— Sur la maroj, sur la ondoj, — sufloris la knabo la avan diraĵon, — ĉu?

Eŭgeno kaj Iraida ankoraŭfoje interrigardis: la despoto-admiralo ŝajne ree estis en bona animstato, la minaco pasis flanke. La afero konsistis en tio, ke la geedzoj sciis, por kio venis al Stepanov la junpioniroj, kaj atendis eksplodon, kiu tute povis okazi antaŭ la tagmanĝo. Gravis pace tagmanĝi, kaj por poste Eŭgeno jam preparis facilan konversacion kun temo pri tio, kiel ĉio en la plej proksima tempo solviĝos mem pri la damnita Domo de junpioniroj kaj lernejanoj de la Rivera distrikto. Tamen, decidiĝi ekparoli pri tiu historio ne ŝajnis al Eŭgeĉjeto sendanĝera paŝo.

Ĉe supo Juĉjo rakontadis lernejajn novaĵojn, Barbara estis gaja, kvazaŭ helpante malstreĉi tiun mornan kaj eĉ minacan staton, en kiu antaŭ la tagmanĝo troviĝis Rodiono Metodjeviĉ, Eŭgeĉjo penis per ĉiuj fortoj — rakontadis anekdotojn, Iraida intence laŭte ridadis, eĉ avon Metodon neniu riproĉis, kiam li, alkroĉiĝinte per la maniko, faligis sur la tablotukon krenon kun beto kaj treege konfuziĝis kaj ekkaĵolis. Ĝenerale, ĉio iris al tio, ke la historio kun la junpioniroj povis dissolviĝi, se ne la pokaloj, kiujn Iraida, por malfeliĉo de ili ĉiuj, aĉetis per konateco en la brokantejo. Okazis tiel, ke la admiralo, turmentata de pirozo pro la pirogetoj, ekstaris post la supo, por trinki mineralakvon, kaj, kiel ĉiam, ne rimarkante kvaliton kaj valoron de vazo, irante al la bufedo kaptis la pokalon, kiu staris sur la radiricevilo.

— Pli singarde, paĉjo, — kriis el malproksime Iraida, — tio estas unika aĵo!

— Unika? — ankoraŭ tute trankvile miris la admiralo. — Kaj kio en ĝi estas unika?

— Ses, — per eĉ iomete sufokiĝinta voĉo, tamen ne laŭte, sed nur treege respekte al tiu aĵo, kiun estis pririgardanta la admiralo, klarigis Iraida, — da ili estas nur ses, da tiuj pokaloj. Vi rigardu al lumo, tie estas gravuraĵo...

Stepanov simplanime rigardis.

— Ĉu krono? — interesiĝis li, presbiope malproksimigante de si la unikan aĵon. — Roma du kaj litero «N»? Ĉu tiel?

Li plu estis nenion konjektanta.

— Caro Nikolao el ili trinkis, — maĉante supan viadon, sciigis Eŭgeno, — sur la ujo estas skribite, ke tiuj pokaloj «apartenas al la ilaro de la jakto „Standardo“». Kaj ankaŭ la posta sorto de la pokaloj estas interesa en sia speco. Laŭ onidiroj, ili iamaniere trafis poste en Unĉanskon kaj estis ĉi tie donacitaj al la milita komandanto majoro de la SS kun familinomo zu Stackelberg und Waldeck...

Ĝuste tiam ĉio okazis.

Jam laŭ tio, kiel brune ruĝiĝis la admiralo dum la monologo de Eŭgeĉjo, Barbara komprenis, kio tuj okazos, kaj ne sukcesis ekstari, kiam ĝuste tio, kion ŝi atendis, okazis.

— Und Waldeck! — kriis la admiralo per tia raŭka kaj ne simila al si voĉo, ke Eŭgeĉjo salte ekstaris. — SS? Kaj Nikolao el ili trinkis? Via cara moŝto, imperiestro?

Barbara ĵetiĝis al la patro, sed estis jam malfrue. Sub ŝriko de Iraida kaj timigita, lepora krio de Juĉjo la admiralo batis unu pokalon al la muro, la duan — al la planko, la trian ĵetis al la pordo. Barbara ekpendis sur la kruta ŝultro de la patro, li ne forpuŝis ŝin, li nur plu penis preni de sur la radiricevilo la restintajn pokalojn kaj per rapide tremantaj lipoj flustris:

— Ni blankulojn... monarkistojn... kanajlojn... sur ĉiuj frontoj batadis... ni la plej bonajn niajn kamaradojn... en la milito kontraŭ faŝismo... Kaj li? Junpionirojn el la domo? Carajn vazaĉojn?

— Paĉjo, paĉjo, paĉjeto, — persvadadis, alpremiĝinte al li, Barbara, — paĉjo, al vi ja malutilas, kara, nu, ĉu indas...

Malrapida, granda tremo trakuris tutan lian ankoraŭ fortan, eĉ potencan korpon. Kvazaŭ deskuante de si la paroksismon de peza frenezo, li skuis la kapon, alpremis Barbara-n al si kaj amare, kun angoro diris:

— Kanajloj! Aĥ, kanajloj! Porkoj! Kiaj porkoj!

Iraida, histerie jelpante, fortrenis ploregantan sed tamen ĵetiĝantan al la avo Juĉjon. Certe, sub preteksto de defendo de la infano disde la despoto-avo ŝi saviĝis mem. Kaj Eŭgeno devis aŭskulti trankvilan ordonon de la admiralo — trankvilan kaj minacan ordonon pri tio, en kia nome limdato Eŭgeno Rodionoviĉ Stepanov devas foriri «al diabla patrino» el la domo, ŝtelita de li disde infanoj.

— Ĉu vi komprenis, fiulo? — interesiĝis la maljuna Stepanov. — Alie mi eĉ la Centran Komitaton ĝisiros, sed el la partio vin, kanajlon, elbatos. Ĉu klaras?

— Klaras! — etendiĝinte en sia piĵamo, iom eĉ en milita maniero, respondis la juna Stepanov.

Ili estis nur triope en la manĝoĉambro. La avo, por ajna okazo, antaŭlonge fuĝis en la kuirĉambron, jam post la unua pokalo. Tie li rerakontis ĉiujn eventojn pro feliĉa ekscitiĝo al Paŭla.

— La dudek kvinan mi ĉi tien venos, — avertis Stepanov.

— Klaras! — ripetis Eŭgeno.

Li malbutonis kaj ree butonis sur si la piĵamon. Lia makzelo tremis. «Estus bone nun fali kun koratako», — melankolie pensis la juna Stepanov.

Barbara kaj Rodiono Metodjeviĉ foriris. Eŭgeĉjo vokis Paŭla-n, ordonis al ŝi purigi post la «freneziĝinta» maljunulo. Elŝoviĝis ankaŭ la avo — por skoltado: kiu venkis? Eŭgeno, kun pensema kaj pala vizaĝo, estis maĉanta stroganov-viandon. La avo metis ankaŭ por si en teleron manĝaĵon, pipris, ŝmiris per mustardo, poste demandis, sen ajna defio en la voĉo:

— Eble, ni adiaŭu tiun ĉi domon, Eŭgeĉjo, per glaseto? Ja ni vivis en ĝi sen malfeliĉo, nu, kaj venis tempo, adiaŭ kaj ne ploru, kiel oni en la kanto kantas.

Koncentrita sur siaj pensoj Eŭgeno Rodionoviĉ silentis. La avo verŝis por li kaj por si, tintigis lian glaseton per la sia, eltrinkis, grakis kaj ekrigardis al Barbara, kiu, pri io ridetante, estis iranta tra la ĉambro en la antaŭĉambron.

— Ĉu vi en floto ne havis okazon esti, Eŭgeĉjo? — demandis ŝi gaje.

— Ne! — haste kaj kulpe respondis li. — Kaj kio?

— Kaj tio, ke hodiaŭ estis farita «pafsaluto de nacioj». Tial vi ne lamentu. Vi nur gardu vin, ke li ne pafu al vi el la ĉefa kalibro. Li ja estas artileriisto brila, fama. Ĉu vi komprenis?

Eŭgeno Rodionoviĉ suspiris. Kaj Barbara portis en la ĉambron de la patro malplenan valizon, viŝante dum irado de sur ĝi polvon per sia pura naztuko. Eĉ polvoĉifonon ŝi abomenis en tiu ĉi domo.



1. A. N. Kuropatkin (1848–1925) — rusa generalo, milita ministro, kiu komandis rusajn armeojn en bataloj dum la japana milito (1904), sinsekve malvenkinte ilin ĉiujn.