Mi estas sola

Estis jam ĉirkaŭ la dekdua horo, kiam Ustimenko, lamante, atingis la malsanulejon. Onjo Paŭlinjo treege ekĝojis pri lia veno; li per fremda voĉo ordonis al ŝi prepari por li la duŝejon. Ĵetinte miregan rigardon, ŝi foriris. Post la varmega, abunda duŝo, forte vipanta la korpon, Ustimenko komencis razi sin per sia malnova razilo kaj, pufigante sapan ŝaŭmon, ekvidis en la porda embrazuro malfeliĉan, kulpaspektan Luba-n.

— Venu ĉi tien, — diris li al ŝi unuafoje per familiara tono. — Venu, Luba. Mi, vidu, hodiaŭ finfine komprenis viajn diversajn enigmajn atakojn kontraŭ Vera Nikolajevna. Fermu la pordon, mi petas.

Luba ploris, nur nun li rimarkis ŝiajn sensonajn larmojn.

— Kio koncernas Natanjon, do vi ne maltrankviliĝu, — diris ŝi. — Mi estas fera virino, min ne eblas superobstini. Kaj ni la knabinon por vi elprocesos. Ne tuj, sed elprocesos. Mi ĉion faros, se vi deziras — eĉ krimon!

La larmoj ekfluis ankoraŭ pli ofte.

— Mi ŝin ŝtelos, — diris Luba, — prenos forpremeson sen pago, veturos en Moskvon kaj ŝtelos. Kiel usona gangstero! Tamen tiuj pro elaĉeto, sed mi idee. Por ekzemplo!

— Ĉesu ploraĉi! — ordonis Ustimenko.

— Kaj por vi estas tutegale, — subite ekkoleris ŝi. — Vi eĉ kontentas. Mi ne povas al mi imagi, ke mi forirus de Vagarŝako, kaj li tiel sidus kaj raziĝus, kiel ŝtipo. Ĉu vi povas tion al vi imagi?

Ustimenko silente ekrigardis al ŝi.

— Kio pri viaj «vulpaj vostoj»? — interesiĝis li.

Kaj ŝi komprenis, ke plu paroli pri Vera ne indas. Kaj kiam al la pordo oni frapis kaj kun letero en la mano en la kabineton de la ĉefkuracisto eniris Barbara Rodionovna Stepanova, Luba, ruĝiĝinte ĝis la oreloj, forkuris.

Barbara estis en malkonforme granda, malbone lavita kaj ĉifita kitelo, malalta pro tio, ke sur ŝi estis ne ŝuoj kun altaj kalkanumoj, sed trivitaj pantofloj, eĉ pli maldikiĝinta post tiu tago, kiam Vlaĉjo vidis ŝin, kaj evidente ĵus plorinta, kvankam pudrita, kaj samtempe ia lumanta.

— Kion vi? — demandis Ustimenko, forgesinte saluti. — Ĉu okazis io?

— Jes, — diris ŝi, subite ridetinte, tiel ke ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj tute ekbrilis kiel lampoj, — jam hieraŭ okazis, sed mi neniel sen vi povis decidiĝi. De Aglaja Petrovna riceviĝis letero.

— Vi mensogas! — kiel en la juneco sur la strato Bela kriis Ustimenko. — Mensogas vi! Ĉion mensogas!

— Ja jen ĝi, — neniom mirante pri tiu malnova, forgesita tono de Vlaĉjo, respondis Barbara, — jen, legu!

Kaj ŝi metis antaŭ li sur la tablon, apud la razilo kaj la speguleto, oficialan, bonkvalitan koverton kun stampo «registrita» kaj kun adreso, skribita per firma akra skribmaniero. Sed la letero mem estis ŝia, Vlaĉjo konis la manon de la onklino, konis ŝian karakteran, gajan, larĝan skribmanieron, kaj kvankam la vortoj en la letero estis sekaj kaj oficialaj, la letero same estis gaja, kvazaŭ Aglaja Petrovna inter la linioj estis asertanta, ke se hodiaŭ, nun ne ĉio ankoraŭ estas bona, tamen baldaŭ okazos io decide bonega, definitiva kaj plej grava en ŝia vivo.

— Viva, — diris Ustimenko mallaŭte. — Sana. Juĝante laŭ la skribmaniero — sana, — korektis li. — Kaj ekspedadreso estas: poŝtrestante, al Gnetov — ĉu vi vidis? Sed kial — al Gnetov?

— Ho dio, kia vi estas skrupula, — eksidante kaj prenante forgesitan de Luba cigaredon, diris Barbara, — nu, kiel al tio rilatas Gnetov? Mi vin ne por tio atendis. Mi vin kiel kuraciston bezonas demandi — ĉu vi permesos tiun ĉi leteron al la patro montri? Eŭgeĉjo asertas, ke neniel eblas, ke paĉjo pro tia informo tute povas morti. Mi hieraŭ preparadis lin kaj hodiaŭ iomete...

— Stultuloj vi ĉiuj estas, — jam ridante kaj ĝojante ne nur per sia ĝojo, sed en antaŭsento de ĝojo de Rodiono Metodjeviĉ, prononcis Ustimenko, — stultuloj, malkleraj ŝtipkapuloj, tribo da kretenoj...

— Vi ĉesu! — kun ĉarma minaco en la voĉo avertis Barbara. — Ankaŭ mi en la milito estis, sakri scipovas eĉ ne tiel. Vi diru — ĉu eblas?

Kaj ankaŭ alumetojn Luba forgesis, Barbara mallerte bruligis alumeton, malerte ekfumis. Ŝiaj okuloj sendeŝire rigardis al Ustimenko, kiu, eksilentinte, streĉiĝinte, por ke, savu dio, ne lami antaŭ Banjo, ĝispaŝis sian bastonon, surmetis sur la suban ĉemizon la kitelon, butonumis per kutima movo la zonon kaj, plu ridetante en antaŭsento de reviviĝo de la maljuna Stepanov, malfermis la pordon kaj tralasis Banjon antaŭen.

Barbara atendis lin, kaj ili ekiris apude, ŝi per etaj paŝoj, fojfoje subite saltetante, por ne postiĝi de liaj svingaj, larĝaj, kvankam lamaj paŝoj, kaj li — fojfoje fiksrigardante al ŝi, ĉar tio estis preskaŭ timiga — tiel subite aperis antaŭ li ilia juneco, kiam li akompanadis ŝin al provludo aŭ ŝi venadis por li en la instituton, por aŭskulti liajn enuigajn edifojn pri tio, ke ŝi ankoraŭ ne elektis sian vivvojon.

Kaj dum ili iris tra la kirurgia fako, dum malleviĝis laŭ du ŝtuparaj segmentoj, dum trairis la korton inter poraj neĝamasoj sub blindiganta suno, ĝis finfine ili malfermis la pordojn de la terapio, ĉiam imagiĝadis al ili ambaŭ tiu tempo, tiu ilia mirinda, netaksebla, netaksita tempo, kiam ili ne nur ne disiĝadis, sed eĉ spiri unu sen la alia ne scipovis, kaj ĉefe, jen tiel, ĝuste tiel li paŝadis, kaj ŝi subite atingadis, per tri rapidaj paŝetoj per la malgrandaj kruroj anstataŭ unu — kaj jen denove ili estas apude, li rigardas al ŝi severe de supre malsupren, kaj ŝi respondas per iomete defia, sed obeema kaj kulpa rigardo: «Kion fari, Vlaĉjeto, se mi estas tia mizera. Mi ja komprenas, kia mi estas malgrandaĵo kompare kun vi! Sed ankaŭ mi ne malbonas, vi min eduku, kaj mi iĝos merita de vi. Mi petas, eduku min pli, ne forstreku min, ĉu bone, Vlaĉjeto?»

Proksimume tiel ŝi al li diradis.

Kaj li forstrekis kaj perdis ŝin por ĉiam.

Kaj nun eĉ pli, ol antaŭe, ĉar li estas simple mizera, ridinda — forlasita kaj sentaŭga, kaj ŝi estas per si mem kaj, certe, neniam pardonos al li tiun stultan pozon, kiun li prenis tiam, en la milito. Senvalorulo! Nina Leopoldovna en pantalono. Kvoraks!

Silente ili leviĝis sur la duan etaĝon de la terapio — du fremdaj homoj, pereantaj unu sen la alia. Silente ili eniris en la ĉambron al Rodiono Metodjeviĉ. Tiu, en okulvitroj, estis leganta dikan libron kaj, apenaŭ preminte la manon de Vlaĉjo, diris:

— La grafo1 ja kiele pri vi, doktoroj, veron diras, ĉu vi memoras, Vladimiro?

Poste, kvazaŭ kompreninte ion, ĵetis rigardon al Barbara kun ŝiaj brulantaj per ruĝo vangoj, al retenata brilo en la pupiloj de Ustimenko, iomete, apenaŭ rimarkeble, sulkiĝis, demetis la libron, demandis:

— Kiel fartas via filino, Vladimiro? Kia estas sano de la edzino?

— Ĉio estas en ordo, — respondis Ustimenko. — Sed vi kiel? Mi ne estas informita, mi forestis dum semajno. Estis en oficvojaĝo.

— Mi aŭdis, ke vi vojaĝis, — diris Stepanov kaj karesis la manon de Barbara per sia granda polmo, kvazaŭ konsolante ŝin en malfeliĉo kaj konfirmante sian certecon pri tio, ke ŝi devas forgesi Vlaĉjon. — Ĉu malproksime vi vojaĝis?

Ustimenko rakontis, ke li veturis al Kievo, sed Stepanov preteraŭdis, li scipovis jam maljunulece preteraŭdi, kaj, denove reveninte al Tolstoj, malfermis la legosignitan per alumeto paĝon kaj, puŝinte Ustimenkon per la pugno al la flanko, voĉlegis:

— «La doktoro, kuracanta Pierre-on kaj vizitanta lin ĉiutage, malgraŭ tio, ke laŭ la kutimo de la doktoroj opiniis sia devo havi aspekton de homo, kies ĉiu minuto estas valorega por la suferanta homaro...» — Ĉi tie Stepanov ree puŝis Vlaĉjon per la pugno kaj ekridegis, kaj tuj ekridegis ankaŭ aliaj en la ĉambro, kaj dum ili ankoraŭ ne finis ridi, Ustimenko facile kliniĝis al Rodiono Metodjeviĉ kaj diris al li gaje, kvazaŭ temis pri la ĵus legita frazo:

— Rodiono Metodjeviĉ, la onklino estas viva kaj sana.

— Kiel? — iomete leviĝante sur la lito, demandis la admiralo. — Kion vi diris?

— Jen letero, — en la vizaĝon mem de Rodiono Metodjeviĉ rapide kaj firme deklaris Banjo, — legu!

Rodiono Metodjeviĉ reĝustigis la okulvitrojn, malrapide kaj diligente elprenis el la koverto falditan paperfolion, glatigis ĝin kaj, movante la lipojn, tralegis. Poste tralegis ankoraŭfoje kaj ankoraŭ, kaj Ustimenko rememoris, kiel antaŭ kelkaj horoj li legis la leteron de Vera Nikolajevna. La sekaj vangoj de la admiralo iomete rozkoloriĝis, li fermis la okulojn kaj kuŝis dum kelkaj sekundoj tute kviete. Barbara, same kiel li al ŝi antaŭnelonge, estis karesanta lian manon, kun maltrankvilo rigardante al Ustimenko. Kaj li kapjesis al ŝi dufoje, montrante per tio, ke ĉio estas bona kaj eĉ bonega, kaj maltrankviliĝi tute ne estas kaŭzoj. Kaj ree tio estis, kiel en la malproksimaj tempoj sur la strato Bela, kiam ili ne povis spiri unu sen la alia. Kaj onklino Aglaja venis el neekzisto, kiel en tiu tempo de la vivo Rodiono revenis al ili el la Biskaja Golfo, aŭ Mediteraneo, aŭ Atlantika oceano, kie li dronigadis submarinojn de la puĉistoj, kiel oni tiam esprimadis...

— Ekspedadreso, — diris Stepanov, — kaj homo, kiu sendis la leteron, ĉio estas. Mi veturos hodiaŭ.

Li parolis trankvile, malmilde, flote, kiel en la milito.

— Hodiaŭ vi nenien veturos, — same trankvile kaj malmilde respondis Ustimenko. — La onklino mortintan Stepanov-on ne bezonas, ŝi deziras vidi la edzon viva. Tial stultaĵojn kaj impetojn ni lasu por estonteco. Kun infarktoj oni ne ŝercas!

— Iru vi al porkoj, — nekolere respondis la admiralo. — Nenian infarkton mi havis. Kaj ĝenerale mi ne deziras kuŝi.

Ustimenko interesiĝis afereme:

— Kial do?

— Ja mi ĝenerale, se vi deziras scii, tute ne kuŝas, la najbaroj konfirmos. Mi havas tian teorion, ke pro kuŝado homoj mortas. Pro nenio alia, krom kuŝado.

— Kia sensencaĵo! — miris Ustimenko.

— Sed ĉu vi sidantajn mortintojn vidis? — tranĉis la admiralo, kaj en la ĉambro oni ree ekridis — kaj dika inĝeniero Konovnicin, kaj meĥanikisto Ĥarkov el Razgonje, kaj du aliaj, barbaj, kiujn Ustimenko ne konis. — Jen, — diris Rodiono Metodjeviĉ, — vi ne havas kion respondi, kvankam vi estas doktoro, kaj mi eksulo!

Li ree prenis la leteron, profunde suspiris kaj ordonis:

— Iru, Vladimiro, ne laborigu vin. Kiel tion diris Lev Nikolajeviĉ? Ĉiu via minuto estas valorega por la suferanta homaro, ĉu?

Li etendis al Vlaĉjo la manon, kaj Barbara, ne rigardante, same adiaŭis.

— Mi aŭdis, konferenco ĉe vi estos kune kun malsanuloj, — diris la admiralo, kiam Ustimenko estis jam apud la pordo. — Mi venos. Kaj jen Mikaelo Mikaeloviĉ venos — kamarado Ĥarkov, ni vin kritikos. Atendu!

En la koridoro Barbara atingis Vladimiron Atanazijeviĉ-on, per malnova gesto tiris lin je la maniko malsupren kaj demandis:

— Sed eble, al li ian injekton fari trankviligan? Ja vi ne scias, tio por neniu estas rimarkebla, mi sola vidas: li apenaŭ retenas sin. Tial li pri la konferenco babilas, kaj pri sidantaj mortintoj.

— Pro ĝojo en la tuta historio de la homaro ankoraŭ neniu mortis, — diris Ustimenko edife, — kaj lasu vi la patron en kvieto kun viaj injektoj. Observu nur, ke li ne foriru kaŝe, kaj mi hodiaŭ penos ekscii, kiel necesas poste konduti, por al la onklino ne malutili. Ĉu vi komprenis?

Kaj li ree rigardis al ŝi desupre, kaj ŝi aŭskultadis lin kaj memorfiksadis ĉion tion, kion ordonadis tiu, nun por ĉiam fremda homo. Aŭskultadis kaj memorfiksadis, ĉar li ne povis diri malĝuste. En ĉio, ĉiam li estis prava. Malgraŭ tio, ke li rompis ŝian vivon!

Suspirinte, li ektrenis sin malsupren laŭ la ŝtuparo. Nekonata brankardistino kun sitelo ĵetiĝis flanken de li, li vokis ŝin kaj interesiĝis, kial ŝi «bonvolas» porti supon en vazo sen kovrilo, kial sur ŝi estas malpura kitelo, kie estas la kaptuko? La brankardistino pretekstis doktorinon Volovik. Vladimiro Atanazijeviĉ ree trovis tiun ĉe la malfeliĉa paciencludo. Metinte la kubutojn sur la tablon, la ludkartojn observis ankaŭ Katinjo Zakadiĉnaja. En la kuracista ĉambro estis forta odoro de parfumo, kaj sur la sofo kuŝis io tia, kion la ĉefkuracisto en kolero nomis «diversaj hejmmanteloj». Kunpreminte la dentojn, Vladimiro Atanazijeviĉ notis ankoraŭ, ke ĉe la deĵoranta flegistino la kuracila kesto, kie estis ankaŭ narkotaĵoj, estas plene malfermita. Volovik ekploris, Ustimenko petis ŝin teni sin en la manoj. Katinjo Zakadiĉnaja riproĉis, ke al neniu estas permesite tiel senbridiĝi, pro tio eblas eĉ al sindikata komitato voki.

— Kien? — demandis Ustimenko.

Ripeti Zakadiĉnaja ne kuraĝis.

La neatendita inspekto de la unua terapio finiĝis per plena frakaso. Volovik estis histerie ploreganta kaj levadis la dikajn brakojn, Ustimenko vokis telefone Neĉitajlon, kiu estis lia viculo dum la vojaĝo, sed al li oni respondis, ke Aleksandro Samueloviĉ forveturis kun kamarado Losoj al ĉasado.

— Aĥ, al ĉasado? — per ĝentila pro furiozo voĉo redemandis la ĉefkuracisto. — Kaj ĉu delonge li ĉasas?

— Ekde la hieraŭa tago, — respondis la edzino de doktoro Neĉitajlo.

— Nu, bonan predon al li, — diris Ustimenko.

Li subite eksentis sin terure laca kaj en sia kirurgio petis de deĵoranta Volkov tablojdon de kafeino. Poste li rememoris, ke li nenion manĝis post la hieraŭa tago, eĉ teon ne trinkis. Kaj la konferenco elfalis el lia kapo, la konferenco, fiksita precize al la unua horo posttagmeze, la konferenco, kunvokita jam el Kievo per telegramo, kiu kostis multan monon. Tamen, li ne malfruis, restis ankoraŭ ĉirkaŭ dudek minutoj, dum kiuj la brankardistino, onjo Paŭlinjo, ankoraŭ ne forgesinta, kiel seke li salutis ŝin, trinkigis lin per teo kaj manĝigis per ia garnaĵo, restinta en la kuirejo. En la kabineton iom post iom venadis doktoroj, snufante eniris Bogoslovskij, post li rozkolora, ĵus post skia promeno, sukcesinta sunbruniĝi profesoro Ŝĉukin, Sainjan, Luba, Lorje venigis siajn doktorojn-riveristojn, Zelennoj — fervojistojn. Venis kun tragika vizaĝo Volovik, enfalis, evidente tuj post la ĉasado, nervoze gaja Neĉitajlo (la edzino, verŝajne, jam transdonis al li la deziron de Ustimenko pri bona predo). Volovik eksidis en angulo, levis la brovojn, apud ŝi instaliĝis Zakadiĉnaja, ĵetante ĉiuflanken timigitajn rigardojn.

— Kial vi tiel morniĝis? — demandis Ustimenko Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on.

Tiu nur svingis la manon, kvazaŭ Ustimenko sciis mem.

— Sed kio okazis ja?

— Tio, ke Kraĥmalnikov mortis.

— Kiam? Kial? Kie? — tute ŝanĝiĝis en la vizaĝo Ustimenko. — Kiel tio povis fariĝi?

— Ja tiel fariĝis, ke pro ĉiuj ĉi peripetioj lia edzino ekmalsanis — nenio eksterordinara, neŭrozeto, ekpaneis la koro, kaj li post tiu informo subite fuĝis hejmen. La nokto estis malbona, malseka, kun glatiso. Li glitis kaj falis. La vojo estas longa, post ĉio okazinta Elio Aleksandroviĉ estis, kiel vi scias, tre malforta. Nu, naturmaniere, duobla pneŭmonito, ĉio ĉi fulmrapide, ĉi tie la katastrofo estis neevitebla. Jen kion via mensogulo, kamarado Gubin, faris, kvankam pentis...

Ustimenko silentis.

Da homoj venis tiom multe, ke iu proponis transiri en la vestiblon de la onkologia fako — tie estis kaj alte kaj larĝe. Evidentiĝis, ke malsanuloj, dezirantaj ĉeesti en la mistera konferenco de kuracantoj kaj kuracatoj, jam alportis tien seĝojn, taburetojn kaj benkojn kaj sendis en la kabineton de la ĉefkuracisto sian delegiton — Elisbaron Ŝabanoviĉ-on...

Sur la vojo al la onkologio Ustimenkon atingis la geedzoj Ŝĉukin-oj. Teodoro Teodoroviĉ per firma mano prenis Ustimenkon ĉe la kubuto, proksime enrigardis en lian palan, elturmentitan vizaĝon, diris nelaŭte:

— Mi volas diri de Henjo kaj de mi: ni eksciis, ke nia loĝejo estis destinita por vi. Ni ne povas...

— Lasu tiujn stultaĵojn, — severe respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Mi nun nenion bezonas. Mi estas sola.

— Kiel tiel? — konfuziĝis Ŝĉukin.

— Jen tiel: sola.

— Sed via familio...

— Mi ne havas familion, — mallaŭte prononcis la ĉefkuracisto. — Malhavas. Forveturis mia familio kaj ne plu revenos.

— A-a, — pli konfuziĝis Sĉukin. — Tiam pardonu min. Mi ne sciis...

Li prenis la edzinon ĉe la brako kaj iomete malantaŭiĝis kun ŝi, kaj Ustimenko pensis, ke li devas finfine ĉesigi ĉiajn mizerajn meditojn pri la malsukcesa persona vivo kaj almenaŭ iomete koncentriĝi pri tiu prelego, kiun li estis baldaŭ faronta kaj kiu, same, tamen, kiel tuta ilia kieva entrepreno, estis sendube graveda je sekvoj.

Jam kiam li prepariĝis komenci, atendante nur finon de la tro longa procezo de gaja dissidiĝo, al li ŝajnis, ke apud Hebeisen li vidas Barbara-n, kaj iomete pli poste li sendube distingis ŝin — ŝi sidis inter Hebeisen kaj la patro kaj aŭskultis la maljunan patologon, kiu kun ĝentila vizaĝesprimo estis ion rakontanta al ŝi.

«Ankaŭ li jam bezonas ŝin, — pensis Vladimiro Atanazijeviĉ, — kaj li jam rakontas al ŝi. Kian ŝi havas econ — ŝi nur malgrandan tempon pasigis en la malsanulejo, kaj homoj sen ŝi jam ne povas!»

Amiraĝibi el malproksime salutis Ustimenkon per mansvingo, glitis ruza rideto de Saĉjo Zolotuĥin, pri kiu Ustimenko sciis, ke li estas elhospitaligita, kaj iom poste Vladimiro Atanazijeviĉ ekvidis ankaŭ Zinovion Simonoviĉ-on mem, kiu, malgraŭ dimanĉo, venis al la malsanuleja konferenco. Kaj laŭ lia vizaĝo estis rimarkeble, ke li estas malkontenta pri si, — verŝajne, lin logis veni Aleksandro. Kaj vere, tio estis preskaŭ malprobabla: la unua sekretario subite venis al tia, neniom granda kaj eĉ male, eta aranĝo, kiel la nuna konferenco. Tute ne devis li ĉi tien veni, sed li subite venis, kaj sidas, mem mirante pri si!

«Do, vi aŭskultu, tio estos utila», — pensis Ustimenko kaj ekvidis Eŭgenon Rodionoviĉ-on, kiu klopodis eksidi pli proksime al Zolotuĥin. Tuta lia aspekto estis montranta respekte ekscititan kaj karese flatan staton «adrese al persone Zinovio Simonoviĉ», kiel ŝatis esprimi la sama Eŭgeĉjo.

— Ĉu mi povas komenci? — morne interesiĝis Ustimenko. — Aŭ ni ankoraŭ residiĝados de loko al loko?

Eŭgeno Rodionoviĉ ĉesis vante klopodi, kaj nur liaj okuloj kolere brileris al Ustimenko. Kaj tiu tuj, kvazaŭ ekde la mezo, komencis rakonti sen ajnaj antaŭvortoj kaj penante ne troigi, pri tio, kiel «ĝenerala nova malsanulo» venas en «ĝeneralan malsanulejon». Al kio li kondukas sian rakonton, ne estis komprenebla, li parolis kvankam morne, sed sen incitiĝo, kaj la aŭskultantoj iom post iom komencis subridi — la ĉefkuracisto estis rakontanta, nenion troigante, sed ĝuste tion, kion spertis ĉiuj el sidantaj ĉi tie, se ne en la unĉanska malsanulejo, tiam en alia, sed spertis nepre.

Subite kaptinte ironian rideton de profesoro Ŝĉukin, Ustimenko turnis sian paroladon al li, kvankam ne menciis lian nomon. Kaj ju pli rezistadis al lia rakonto la grizhara, sunbruna kaj bela Teodoro Teodoroviĉ (kaj pri tio, ke Ŝĉukin rezistas, Vladimiro Atanazijeviĉ jam neniom dubis), des pli frakasaj iĝadis liaj koleraj frazoj, per kiuj li batadis, kiel per klabo, la kutime kruelan kaj senhome indiferentan reĝimon de tiuj malsanulejoj, al kiuj aplikeblas la nocio: «Certe, ni ne estas io speciala, sed ja ne malpli bona, ol aliaj!»

— Tiaspecaj malsanulejoj kaj eĉ klinikoj, — neatendite por si mem, kun kolero en la voĉo prononcis Ustimenko, — kontentigas nur gastrolantajn profesorojn kun iliaj ĉefpastraj eliroj, gravmiena pompo kaj nedeziro esplori ion ajn krom sia operacio aŭ sia diagnozo, dum la malsanuleja ĉiutaga vivo decidas iam nekompareble pli multe, ol ŝamanado de la ĉefpastro aŭ relative lerta operacio...

— O ho! — ekkriis Eŭgeno Rodionoviĉ.

— Ĉu vi, kamarado Stepanov, pro profesoroj ofendiĝis? — kuntiris la malhelajn brovojn Ustimenko. — Aŭ mi tro alte, ne laŭ mia rango celas?

— Vane vi ĝeneraligas! — kun subrido kriis dika Zelennoj.

Tiam li tute senbridiĝis, tion li eksentis laŭ la okuloj de Barbara, kiuj kun gaja kaj tima miro aperadis jen dekstre de la kukumsimila kapo de doktoro Lorje, jen maldekstre. Lorje estis malhelpanta al ŝi rigardi al la elpaŝanto, kaj Vlaĉjo por momento sentis ridemon, kiam ŝi subite komencis puŝi Lorje-n al la ŝultro per la polmo, kvazaŭ deŝovante de sur vojo pezan aĵon.

Sekvis ankoraŭ replikoj, al kiuj Ustimenko sciigis, ke tio estas ankoraŭ floroj, fruktoj sekvos.

Kaj vere, fruktoj sekvis.

Jam preskaŭ neniu ridis, male — kaj la malsanuloj, kaj la medicinistoj aŭskultis Vladimiron Atanazijeviĉ-on morne, kaj poste eĉ rumoro ruliĝis inter la malsanuloj; la medicinistoj tiam jam preskaŭ unuanime malaprobis la manieron «lavi malpuran tolaĵon publike» — eterna kaj amara eraro de ĉiuj korporacioj, posedantaj rezervon da scioj kaj sperto en sia afero...

Ustimenko parolis longe. Kaj ju pli longe daŭris lia rakontado, des pli malĝentilaj iĝadis vortoj, des pli akre li ŝiradis frazojn kaj des malpli serĉis konvenajn por siaj kolegoj formulojn. Jes, ĉe la «fruktoj», kiuj maturiĝas, kiel oni scias, post floroj, lia parolado ĉesis simili prelegon, sed fariĝis simple ekspliko de noktaj pensoj, de tiuj trudiĝemaj, turmentaj, eble iam eĉ ne tute justaj monologoj, kiujn kvazaŭ eĉ prononcas en senfinaj sendormaj horoj ĉiuj homoj, posedantaj konsciencan observemon kaj dezirantaj labori ne kontraŭ la konscienco, sed decide konformiĝante kun ĝi eĉ en la plej ĉiutaga kaj ordinara malgrandaĵo.

Obtuze faladis en la streĉite aŭskultantan halon la ŝiritaj frazoj de Vladimiro Atanazijeviĉ. Al li lumadis el malproksime la streĉitaj okuloj de Barbara. Jam tute ne plu ridetatis profesoro Ŝĉukin, nur de tempo al tempo dolore sulkiĝadis. «Kaj tion vi manĝos, altestimata Teodoro Teodoroviĉ, — mallonge kaj obstine pensis Ustimenko, — vi kun mi laboros, mi vin akceptis en la tempo, nigra por via moŝto, kaj estos laŭ mi!» Konsente kapjesadis la maljuna Hebeisen — tiu ĉi ĉion komprenas, kun li ne estas timinde eĉ en inferon mem iri. Snufadis apud la ustimenka kubuto Bogoslovskij, laŭ la snufado estis kompreneble — li, kvankam koleras, estas kontenta. Tiu ĉi estas komunisto ne ekstera, li «malpuran tolaĵon» ne ektimos — sur tio li staras kaj staros ĝis la morto mem. Aliaj diversaj — kaj la riveristoj, kaj la fervojistoj — forte maltrankviliĝis kaj interflustradis, sed pleje estis maltrankvila Eŭgeno Rodionoviĉ, eĉ lia makzelo pendis, li ĉiam ĵetadis rigardojn al la nepenetreba, sed tamen neniom enuanta vizaĝo de Zolotuĥin: kiele la «mem» perceptos la memkritikon de la freneza Ustimenko. Sed Zinovio Simonoviĉ perceptadis, ĉiuokaze, trankvile, fojfoje ĵetante rigardojn al sia filo, kiu legis en la rigardo de la patro ion similan al gaja fiero, kvazaŭ la pli aĝa Zolotuĥin ĝojis pri la ĉi-tiea ĉefkuracisto, pri lia severa veremo, senkompromiseco kaj scipovo preni la radikon de problemo.

Kaj Vladimiro Atanazijeviĉ intertempe transiris al priskribo de alivestado de malsanulo en subveston, stampitan de la malsanulejo. Nepra lavado en bankuvo jam pasis, registrado en libro kaj atendado — same. Nun iris malrapida rakonto pri tio, kiel por granda viro oni nepre donas mallongan kaj mallarĝan subveston, kaj por malalta vireto — kalsonon ĝis la mentono. Kiel oni kripligas virinojn, havantajn kaj propran kitelon kaj sian, oportunan kaj bonkvalitan subveston, kiel laŭ ies idiota volo, li ĝuste tiel esprimis — idiota, pri kio malaprobe tusis Eŭgeno Rodionoviĉ, la veno de malsanulo en malsanulejon komenciĝas per lia kripligo.

— Por la personaro en tiu procezo estas ia eĉ kvazaŭ dolĉo, — estis diranta Ustimenko, — ia memfirmigo, oni kvazaŭ diras, ke nun vi estas nia, sub ni, ni estas estroj, kaj vi estas subulo. Iradu en niaj, maltaŭgaj por via piedo pantofloj, sed neniukaze surmetu la viajn. Kaj la nigra stampo de nia malsanulejo estu sur la plej videbla loko de via subĉemizo, kaj virinoj portu virajn ĉemizojn, ĉu tio meritas mencion, se vi trafis en malsanulejon. Pri kiaj butonoj povas oni paroli en malsanulejo? Ja nun vi estas ikso, ipsilono, zo, vi devas obei kaj timi la estraron, tio estas nin, medicinistojn. Sed, diablo prenu, — subite kriis Ustimenko, kaj ekde tiu momento en li kvazaŭ vekiĝis sento de kolero, li ĉesis rakonti kaj transiris al akuzado, — sed, diablo prenu, mi vidis per la propraj okuloj, kune kun doktoro Sainjan, malsanulejon, kie, kvankam tio paradokse sonas, la medicinistoj asertas: «Trafante al ni, malsanulo devas sperti senton de ĝojo, ĉar en kuracejon homo venas, por repreni al si ne ian bagatelon, sed la perditan sanon. Kaj ĉu tio ne estas ĝoja perspektivo?»

Facila brueto ruliĝis inter la aŭskultantaro, brueto ironia kaj malaproba. Kiel ĝian epicentron Ustimenko notis Eŭgeĉjon Stepanov-on, kaj ankaŭ doktorinon Volovik kaj, kompreneble, Katinjon Zakadiĉnaja-n. Tiam li batis ĝuste al ili, ne menciante, tamen, la nomojn. Batis al la paciencludo, batis al la enradikiĝinta tradicio en la medicin-oficista hierarkio — ke, kvazaŭ, kiel estis, tiel estos, kaj alie ne okazos, — batis eĉ al tiuj uloj en malsanuleja ĉiutaga vivo, kiuj ne opinias tre hontinda por si dormi dum labora tempo, dirante kun tio altajn vortojn pri humana destino de medicino. Sed tio estis pretera, flanka, por ke ili ne malhelpu per sia ironia zumado.

Poste li transiris al soifo de kvieto, kiu konstante akompanas gravmalsanulon, kaj al tio, kiel en malsanulejoj estas farata ĉio, por ke tiun kvieton la malsanulo ne havu kaj eĉ ne kuraĝu pri ĝi esperi. Kolere ĉirkaŭrigardante siajn aŭskultantojn, li rakontis al ili tion, kion ili mem sciis laŭ sia sperto, — rakontis en detaloj malsanulejan tagon, komencante de mateno, kiam malsanulo, elturmentita de sendormeco, kiel tio nomiĝas, forgesiĝis en dormeto kaj kiam brankardistino vekas la ĉambron per viglaj vortoj pri tio, ke la koko jam antaŭlonge kriis kaj tial bonan matenon, kiam flegistino metas termometrojn, senigante la elturmentitajn homojn je kvieto, kaj purigistino kun bruo, nepre kun bruo, remetas taburetojn kaj, tondrante per la sitelo, lavas la plankon, kiun ja estas facile lavi ankaŭ poste, sed kial poste, se ekzistas instrukcio kaj reguloj de tagordo, feraj reguloj, nerompebaj, ŝanĝataj nur eble en tiuj okazoj, kiam fama doktoro, aŭ profesoro, aŭ ankoraŭ iu pli alta okupas en la malsanulejo apartan ĉambron. Tiam ĉiuj instrukcioj forgesiĝas. Ĉi tie por ĉiuj estas komprenebla kaj deziro de kvieto, kaj la kuracaj ecoj de tiu kvieto.

— Kaj kiel ni povas nokte voki brankardistinon? — demandis subite per sia laringa voĉo Elisbaro Ŝabanoviĉ. — Ĉu vi tion scias, kamarado ĉefkuracisto?

— Per kulereto, — amare subridis Ustimenko. — Per kulero tintas unu, poste la alia, fine la tria, ĝis ĉiuj vekiĝas. Tintu, frapu, ne kompatu — al la deziro de kvieto, likvidu sen rimorsoj ĉiujn tiujn penojn, kiujn faris Nikolao Eŭgenjeviĉ aŭ Teodoro Teodoroviĉ por unika operacio, sonoriloj ne estis konsideritaj en la antaŭkalkulo, en la tipa projekto, la sandepartemento ne opinias ilin necesa. Veku ĉiujn! Kaj ankaŭ doktoroj ĉe ni, bedaŭrinde multaj doktoroj, opinias ebla veki malsanulon pro sia apero. Kiel do! Venis kuracisto, li estas ŝarĝita de aferoj, li havas en la kuracista ĉambro nefinitan damludon, paciencludo estas dismetita — de «sukcesos aŭ ne sukcesos» multo dependas... Vere, por kuraciĝi, necesas posedi feran sanon!

Ĉi tie subite ekridegis per sia bonkora, basa rido admiralo Stepanov. Kaj ankaŭ Barbara snufridis iomete poste, jam de la foraj tempoj li memoris, kiel ŝi iam rideksplodadis.

— Ni ĉiuminute ĵuras per la nomo de la granda Pavlov, — laŭte kaj amare diris Ustimenko, — sed kiel ni praktike realigas lian grandiozan heredaĵon? Kiel?

Certe, neniu responsis al lia demando.

Tiam li abrupte ŝanĝis temon.

Nun li tuta eklumis, kiel okazadis al li en la juneco, kaj Barbara eĉ etendis la kolon ĝis doloro, por ekvidi tiujn ardajn okulojn, tiun levitan kapon, tiun junulan ruĝon sur la maldikaj vangoj de la grizhariĝanta homo, nejuna, kripligita de la milito sed tamen scipovanta tiel subite kaj freneze entuziasmiĝi, ke ĉiuj, kiuj aŭskultis lin, ekvidis tion, kion vidis li, kaj kredis al tio, kion li rakontis, kvankam ĉio ĉi multe pli similis al dolĉa fabelo, ol al la efektiva malsanuleja realo.

Diablo scias kion li estis rakontanta al la skeptika Ŝĉukin, al la absorbita de lia rakonto Saĉjo Zolotuĥin, al la kolera Amiraĝibi, al la atente kuntirinta la brovojn Zinovio Simonoviĉ, al la rigidiĝinta pro emocio Henjo, al la ruĝiĝinta kaj fieranta kaj pri Ustimenko kaj pri sia Sainjan Luba Gabaj, al la dika, delonge kredanta nek je dio nek je diablo Zelennoj, al la maljuna Lorje, kiu eĉ vitaminojn ne agnoskadis, ne nur iun kievan Bejlin-on, al la naive konsternita Bogoslovskij, al Barbara, kiu pensis arde kaj trankvile, aŭskultante Ustimenkon: «Li atingos! Ja li nepre ĉion ĉi organizos ĉe si! Kaj ne malpli bone, sed eble eĉ pli bone, ol tiu lia nuna dio — doktoro Bejlin!»

Malsame aŭskultis sian ĉefkuraciston la ofendita Volovik kaj la fidela faranto-laboranto Mitjaŝin, la maljuna, spertinta malutilon de revoj aŭstro Hebeisen, la flegistino Eŭgenjo kaj la ne mallerninta admiri Vlaĉjon, per la tuta animo fidela al li Nora, fidela, sed komprenanta, kiel malfacile estas atingi tion, kion atingis Bejlin. Sed tamen ĉiuj aŭskultis, bele dirante, kiel sorĉitaj, kaj neniu, eĉ la plej cinika, dubis pri tio, ke tiu ferfrunta Ustimenko atingos sian celon. Li sendube atingos, li neniam retretas, se li diras, tiam li nepre faras, — tiel estis pensantaj kaj la riveristoj, kaj la ofendita Volovik, tiel estis pensantaj kaj la fervojistoj kaj la timigita de skalo de estontaj laboroj Katinjo Zakadiĉnaja, kaj ĉiuj ili, aŭskultante, kombinadis kombinaĵojn, kiuj helpus al ili ne jungiĝi en la preparitan de tiu obsedito jungaĵon, al ili — sataj personoj, kombinadis zigzagojn, per kiuj eblus forlepori de la furioza ustimenka atako, kunmetadis mense pikantajn frazojn kaj pretekstojn pri malfacilaĵoj, kiuj savus ilin de minaco de troaj kaj malfacilaj klopodoj...

Li, sendube, sentis ĉion, kio estis okazanta en la tendaro de la kontraŭuloj. Eĉ pli, li vidis tion, malgraŭ ĉiuj iliaj penoj esti nevideblaj en sia silenta komploto kontraŭ li. Vidis kaj tial nun parolis nur al ili, serĉante iliajn distritajn rigardojn, furioze enpikante en ilin siajn kolerajn pupilojn, en nenio indulgante kaj pardonante iliajn estontajn obĵetojn, divenante tion, per kio ili atakos lin, anticipante iliajn parolojn, estontajn ĝemojn, lamentojn kaj plendojn, anticipe elbatante el ili ĉiujn tiujn argumentojn, per kiuj ili povus almenaŭ iomgrade altiri sur sian flankon, ekzemple, Zolotuĥin-on, kies trankvilan forton li bezonis — ne por si, certe, sed por tio, de kio li nun neniel povis retiriĝi.

Sed tamen — li vidis ankaŭ tion — ili ne cedadis. Ne cedadis, gvidataj de Eŭgeĉjo, kamarado Stepanov, Eŭgeno Rodionoviĉ, kiu, sulkante la frunton, kvazaŭ li vere estus la Pensanto de Rodin, estis skribanta en notlibreto siajn akrajn demandojn. Ustimenko anticipe sciis: tie ĉio estos pri mono — kiu ĝin donos kaj kial Vladimiro Atanazijeviĉ faras tiajn grandiozajn planojn je la konto de la Soveta potenco? Ĉu tio taŭgas al la ŝtato, elturmentita de la milito? Estos uzita la etato de la personaro, la buĝeto, ŝparado. Kaj ankaŭ Lorje estis skribanta en kajero, substrekanta — malnova eseisto, li ŝatis enŝovi sub la ungon de proksimulo pikilon, kaj tiel, ke aŭdiĝu ŝriko. Zelennoj ne skribis, sed jam determinis por si, kiel li taksos la bejlinan malsanulejon: vitrina montraĵo kaj projekto-manio, — diros li, kaj poste komencos raboti potavole.

Kaj Ustimenko plu rakontadis: kiel oni batalas por senbrueco ĉe Bejlin, kiel oni sternis tie en koridoroj irtapiŝojn kaj kiajn galoŝetojn faris por seĝoj kaj taburetoj, kiel bruo estas egaligita al grava labora miso kaj kiel kutimiĝis kaj brankardistinoj, kaj flegistinoj, kaj kuracistoj esti ĉiam mallaŭtaj...

Rakontadis li pri sukcesoj de kuraca dormo, pri monotonaj ekscitaĵoj, pri dormigado per artefarita pluvbruo — per la bruo, kiun doktoroj ne neglektis pruntepreni el teatro.

— Ĉio ĉi estas teatro! — dentomontris Zelennoj. — Spektakloj sur pseŭdoscienca bazo.

— Neniomgrade spektakloj, — trankvile rebatis Ustimenko. — Jen ĉe vi vere estas spektakloj — antaŭ veno de estroj nova subvesto por malsanuloj kaj speciala tagmanĝo...

— Mi petus! — ekblekis Zelennoj, timiĝante la ĉeeston de Zolotuĥin. — Mi tre petus...

— Ne malhelpu! — kriis Gabaj. — En via kuirejo estas blatoj, sed vi...

Ĉiuj devis por nelonge deflankiĝi, sed Zelennoj, malgraŭ sia ataka impeto, tamen iĝis dume venkita. Kaj ankoraŭ pli arde, pli entuziasme rakontis Ustimenko pri tio, kiel kirurgiaj malsanuloj ne scias la precizan tagon de siaj operacioj: malsanulon oni avertas, ke li estos operaciita, sed estas nenia urĝo, dume necesas tiun malsanulon prepari al la operacio, ĉiutage, ekzemple, injektadi glukozon. Tiu proceduro estas farata sendolore en vindejo apud la operaciejo. Kaj iam al la malsanulo anstataŭ glukozo oni injektas dormigilon. Kaj en la najbara ĉambro ĉio estas preta por la operacio. Kaj jen la malsanulo ekscias, ke ĉio pasis, ĉio finiĝis, nun li devas nur resaniĝi...

— Tio vere estas nesubfosebla! — enigme, sed estime esprimiĝis Bogoslovskij. — Laboro fundamenta! Kaj kiel kun infanoj?

— Tion mi rakontos, Nikolao Eŭgenjeviĉ, — de sur sia loko ekkriis Vagarŝako, — tion mi detale rakontos!

Kaj Ustimenko jam estis rakontanta pri tio, kiel la makarovanoj permesis al la malsanuloj havi sian subveston, siajn piĵamojn, siajn ĥalatojn, kiel alportas kaj brankardistinoj, kaj flegistinoj, kaj kuracistoj en la malsanulejon florojn, kiel ĝojas la malsanuloj pri akvarioj, kiel la ankoraŭ malriĉa kieva zoologia parko donacis al la malsanulejo bestojn kaj birdojn, kiuj vivas en kaĝoj kaj amuzas per siaj komplikaj kaj ridindaj interrilatoj irkapablajn malsanulojn, kiel neniigis la makarovanoj la «lazaretan» blankan koloron de la muroj kaj kiel la koloro mem kuracas, riparante per si mankon de la suno. La makarova malsanulejo havos ankaŭ parkon, rakontadis Ustimenko, grandan parkon: estas sciate, ke homoj, loĝantaj tie, kie kreskas juglandaj boskoj, ne malsanas je tuberkulozo — en la parko kreskos juglandarboj. Viva branĉo de ledumo dum diurno duonigas kvanton da mikroboj en ĉambro. Fitoncidoj mem eliĝas en la aeron, «vitaminigas» ĝin per sano. Saniga efiko de acero, abio, betulo — ĉio utilos por malsanuloj. Ĉar la fitoncida aktiveco de floroj ne estas egala dum tagnokto, tial lertaj ĝardenistoj plantos florojn tiel, ke la fitoncida vaĉo ĉiam maldormu, ĉiam gardu la sanon. Kaj ankaŭ pri estetikterapio — kuracado per belo — ekparolis Ustimenko, sed diris nemulte — pri multkolora ĉiam, eĉ vintre, pejzaĝo trans la fenestroj de la malsanulejo, svingis la manon kaj, rapide ridetinte, kvazaŭ forgesinte, kiom da malamikoj aŭskultas lin hodiaŭ, demandis:

— Ĉu eblas pri ĉio ĉi dubi?

— Tute eblas! — neatendite por Ustimenko prononcis profesoro Ŝĉukin kaj leviĝis, bele skuinte siajn grizajn harojn. — Mi persone estas arda kontraŭulo de ĉiuj ĉi sakarinoj, marmeladoj kaj melasoj. Kaj jen nur kial: per specialaj kondiĉoj, per estetikoterapio, per histerio de delikateco, per paco de senbrueco, per kaŭĉukaj galoŝetoj, per fiŝetoj kaj bestetoj ni levas la malsanulon en esceptan staton, senigas lin je harditeco, per blezado ni nur subfosas en li kredon al si...

— Prave! — vigle kriis Eŭgeĉjo Stepanov. — Mi absolute konsentas!

— Stultaĵo! — laŭte ekkriis Bogoslovskij. — Tio estas tial, ke vi, amiko mia Teodoro Teodoroviĉ, danke al via rara sano, en malsanulejo neniam kuŝis sub numero kaj litero. Tial vi levas ruzaĵojn! Ĉi tie Ustimenko tre juste rimarkis, ke se vi eĉ bonvolas malsani, do en aparta ĉambro, tio estas vero, tio estas laŭ la vivo!

Volovik «permesis al si ne konsenti» kun la estimata kolego, Lorje petis parolpermeson kaj, tiklante la aŭskultantojn per vortaj plektaĵoj, elegante demandis la plej karan kaj entuziasman Vladimiron Atanazijeviĉ-on, kiel helpas fitoncidoj ĉe kancera malsano? Kaj ĉu bonas la garda reĝimo, kiam okazas volvulo aŭ intesta okluzio? Ĉu helpas en tiu okazo plej arta pluvbruo? Kaj per kiaj kondiĉitaj refleksoj eblas likvidi koran insuficiencon?

Hodiaŭ ĉe li ne rezultis eseo, rezultis, laŭ ŝatata esprimo de Bogoslovskij, «aludoj al tio, kion scias neniu». Por io doktoro Lorje menciis la faman baronon Münchhausen-on, kaj poste sen ajna ligo kun la antaŭaĵo li deklaris, ke li petas ne ofendiĝi al li — la afero, evidentiĝis, estis en tio, ke li tutsimple pensis laŭte, konsiliĝis kun sia konscienco...

De konscienco komencis ankaŭ Zelennoj. Kiel multaj senkonsciencaj homoj, li ĉiam komencadis siajn paroladojn per demandoj de konscienco, honesteco kaj digno. Por li, certe, historio de la rusa medicino ne estis sensenca sono. Kaj li komencis verŝadi aeron al aero, komencis alvokadi al energia uzado de nia granda pasinteco, de la sperto de Inozemcev, de la sperto de Pirogov... Dika, grasa, ŝvita, kolera, li etendadis la manojn al Ustimenko kaj petadis, «eĉ petegadis», laŭ liaj vortoj, ne neglekti la patrujajn historion, sperton, grandajn serĉadojn.

— Kaj resumo? — bataleme demandis Vagarŝako. — Por kio vi ĉion ĉi diras? Vi, doktoro, estas por kio kaj kontraŭ kio?

La resumon Zelennoj kvankam havis en la kapo, sed ne kuraĝis ĝin eldiri antaŭ tiu furioza knabaĉo, komencis bleki kaj meki en serĉado de ambigua formulo, kaj tion uzis Sainjan — alŝoviĝis al Zelennoj, premis lin al la seĝo, tiel ke li devis sidiĝi, kaj super li, faligita, ĵetante el la okuloj diablajn fajrerojn, kriis:

— Sed ĉu vi scias, ke Paŭlo Jefimoviĉ Bejlin ĝuste sur la observoj de Pirogov apogiĝas? Aŭ vi pri tiuj pirogovaj observoj, estimata kolego, ne scias? Aŭ sciis, sed forgesis?

— Vagarŝako! — nelaŭte kriis Luba. — Tenu vin en kadroj!

Sed ĉu Sainjan scipovis teni sin en kadroj, kiam temis pri la afero? Ĉu li komprenis, kio estas «kadroj», kiam sidas antaŭ li tia grasa poltrono, subite iĝinta lia malamiko? Ĉu eblis haltigi Vagarŝakon, se lin, kiel tio nomiĝas, «pikis muŝo»? Ĉiuj ili estis por li nun malamikoj — ekde la brila Ŝĉukin ĝis la ĵetanta repliketojn belaspekta Eŭgeno Rodionoviĉ, — malamikoj, kiujn li devis neniigi.

«Vlado numero du», — feliĉe pensis Barbara, aŭskultante Vagarŝakon kaj eĉ kuntiriĝante pro plezuro, — ŝi ege ŝatis tiajn ĉi kverelojn, kriojn, reciprokajn ofendojn, kiam la homoj interbatiĝas pro la afero, al kiu ili servas, ŝi plej ŝatis ĝui tielajn batalojn.

— Ĝuste la granda Pirogov, kaj ne iu alia, — estis diranta Vagarŝako, — ĝuste li en sia raporto pri bataloj ĉe vilaĝo Salti, — ĉu vi legis tiun raporton? — neatendite kliniĝis li al Zelennoj. — Ĉu? Mi ne aŭdas! Kamarado Zelennoj ne memoras! — furioze diris li, turninte sin al Ustimenko, — pli ĝuste, permesas al si ne memori. Certe! Li alvokadis respekti, sed maldetale! Ĝenerale respekti! Kaj iomete ĉe tio, interalie, eraris, nominte Inozemcev-on la instruisto de Pirogov. Sed ili estis samkursanoj kaj fojfoje treege kvereladis. Do Pirogov asertis, ke inter la vunditaj rusaj soldatoj estis nekompareble pli multaj mortoj ĉe amputoj, ol inter la lokaj loĝantoj. Kaj nur tial, ke soldato en hospitalo vidis antaŭ si nur suferojn kaj mortojn de siaj amikoj soldatoj, dum vunditaj montaranoj estis ĉirkaŭigitaj per atento kaj amo de siaj samgentanoj. La vunditaj montaranoj havis makarovan malsanulejon de tiu tempo, kaj niaj soldatoj havis malsanulejon de kamarado Zelennoj de tiu tempo! — batis Vagarŝako kaj, lasinte sen atento ŝrikadon de la fervojista ĉefo, transiris al tio, kiel oni operacias malsanulojn ĉe Bejlin — tamen ne ĝenerale malsanulojn, sed infanojn.

Tio estis tre interese aŭskulti, tiom interese, ke Barbara eĉ kelkfoje puŝis per la kubuto la patron (kiam parolis Ustimenko, ŝi ne povis turni sin por kunsento al Rodiono Metodjeviĉ, ŝi eĉ forturniĝis de li). Al ŝia lasta puŝo Stepanov nur balancis la kapon kaj prononcis kun miro en la voĉo:

— Tute nia Vlado en juneco. Eĉ ĝis ridindeco. Kaj la oreloj estas kiel liaj, grandegaj. Kaj neniun diablon timas! Kie kamarado Ustimenko tiajn kuraĝulojn por si akiras?

Denove ekbrulis pasioj, ankoraŭfoje, pli detale, elpaŝis Ŝĉukin, al li kontraŭdiris «nome kaj laŭ komisio de la onkologiaj malsanuloj» la Heroo de la Sovetunio ŝipestro Elisbaro Ŝabanoviĉ Amiraĝibi, kiel prezentis lin Ustimenko.

— Pafu al li el la ĉefa kalibro, Elisbaro! — kriis la subite gajiĝinta admiralo. — Subtenu Ustimenkon kun liaj fantazioj. Oni por ni aranĝu pluvetojn aŭ almenaŭ subpantalonojn decajn...

Post Amiraĝibi, kiu ja «pafis», ĉar havis historion kun enhavo, konforma al la teorioj de Bejlin, elpaŝis Saĉjo Zolotuĥin. Li parolis nur al Ŝĉukin, menciante ĝuste tiun modan klinikon, kiun Teodoro Teodoroviĉ ne povis ne koni.

— Tio estas escepto! — koleriĝis Ŝĉukin.

— Malvere, — embarasis la edzon Henjo. — Vi mem diradis al mi plurfoje, ke tio estas regulo. Por kio do defendi korporacian honoron?

Ree komenciĝis kverelo. En batalon ĵetiĝis Luba Gabaj, post ŝi Nora — fervora adorantino de ĉio, kion elpensadis ŝia eterna idolo Ustimenko. Tiam Barbara, tute por si neatendite, aŭdis, ke Vladimiro Atanazijeviĉ «tre malgrandigas sin», ĉar jam dum la Patruja milito li kun la forpasinta Oganjan kaj la forpasinta Bakunina «luktis» por silento en la medsanbato.

Vladimiro Atanazijeviĉ subridis, Zelennoj kun Lorje komencis sarkasmi pri tio, ke ili ne konas kuraciston, kiu luktus «por bruo»!

— Sed mi konas! — kriis Gabaj. — Jen vi, kamarado Lurje, estas luktanto por bruo! Kiam vi persone aperas en via malsanulejo, tiam eĉ en koridoroj vi krias — tio ĉe vi estas bona tono.

Ĉe la fino, kiam ĉiuj tre laciĝis, eliris kamarado Stepanov E. R. Paroli por li estis tre malfacile, ĉar li ĉiam serĉadis sencon kaj penson sur la vizaĝo de Zolotuĥin, kaj tiu, kvazaŭ spite, tute forturniĝis de la kompatinda Eŭgeĉjo, kaj nenion eblis kompreni laŭ liaj vango kaj orelo. Tial kamarado Stepanov E. R. nur iom rondiris ĉirkaŭ la temo kaj komprenigis, ke li zorgigos sian cerbon per pripensado de ĉio, kio en la paroladoj de kolegoj Ustimenko kaj Sainjan estas «akceptebla», kaj kio eble bezonas korektojn, ĉar rapideco en tiaj demandoj ne taŭgas. Nu, kaj ankoraŭ, certe, monrimedoj. Tio estas speciala demando, en tio necesas pensi. Sed aliflanke...

Ne, ne, kamarado Stepanov estis malamiko de hastaj decidoj...

Al ĉiuj ĉi ambiguaĵoj kamarado Zolotuĥin neniel reagis.

— Ne, tio ne estas manlaboro pro senlaboro, tion necesas fari, — diris, leviĝante per tuta sia grandaĵo, Bogoslovskij, — kaj fari tion ni komencos memstare, sen mallevitaj direktivoj kaj postaj demandoj. Alie ĉio haltos kaj ne moviĝos, kiel arbostumpo. La tuta problemo havas ne tro grandan koston, ĉi tie la afero estas ne en mono, sed en bona volo. Ĉu tiel mi diras, — subite turniĝis li al Zinovio Simonoviĉ, — ĉu prave, kamarado Zolotuĥin?

Tiam la kvazaŭ enpensiĝinta sekretario de la regiona komitato malrapide ekstaris kaj kun subrido konfesis, kiel engaĝis lin la malsanulejo, gvidata de la estimata, sed netolereble persista kamarado Ustimenko.

— Je dio, mi mem ridas, — gaje ĉirkaŭrigardante la kunvenintojn, diris li. — Nu, kio estas tio, nu por kio mi, tute ne medicinisto, ĉi tien hodiaŭ venis? Certe, la filo invitis, estis tia afero. Kaj mi rezistis. Sed, vidu, mi ne bedaŭras, neniom bedaŭras, kvankam, malgraŭ la certigoj de kamarado Bogoslovskij pri tio, ke monrimedoj ne necesos, mi scias: necesos...

— Necesos, necesos, — kriis gaje Luba.

— Sed vi silentu, kamaradino Gabaj, — plu same bonanime ordonis Zolotuĥin, — vi nian urbon per viaj sigelfermadoj irigos kun almozsako. Kaj ĝenerale, — ridinde indignis li, — kial ĝuste en Unĉansko tian potencon la medicinistoj prenis? Vivis ni ĉi tie sub gvido de Eŭgeno Rodionoviĉ — pace, kviete, neniu nin ĝenis, kamaradoj Lorje kaj Zelennoj ĉiam pri ĉio estis kontentaj, sed jen, alveturis tiaj, vidu, kverelemuloj, ne lasas vivi, vere, eĉ plorinde! La sola Gabaj kiom kostas, tio estas vere terura...

Ridante pri io, li turnis la kapon kaj, infektinte per sia gaja neseriozeco ĉiujn, svingis la manon kaj kun ĝojo en la voĉo diris:

— Plaĉas al mi en miaj maljunaj jaroj, kiam homoj scipovas kun flugo revi. Plaĉas, ke oni revu pri tiu... kiel vi, Ustimenko, diris? Pri kia vaĉo?

— Fitoncida vaĉo, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ, — ja tio estas tute reala...

— Kaj eĉ se ne tute reala? — plu kun la sama subrido, tiel beliganta lian elhakitan vizaĝon, interesiĝis Zolotuĥin. — Ĉu estas malbone? Kaj pri tiuj arboj vi rakontis, ke ankaŭ vintre el neĝo ili la okulon ĝojigu! Ne, tio estas bela, kamaradoj, eĉ tre bela. Bravuloj!

Kaj, kvazaŭ tuj laciĝinte, kvazaŭ al li iĝis subite neelteneble enue, li trovis per la okuloj sidantajn apude Lorje-n kaj Zelennoj-on, trovis ankaŭ Stepanov-on kaj diris al ili ĉiuj tri:

— Ne rajtas mi tion kaj ne potencas, sed mi vin ĉiujn submetus sub Ustimenkon. Jen pro solaj tiuj ĉi revoj. Pro tio, ke li por si tian kolektivon kreis. Pro tio, ke ĉe li tiela kriisto kaj akiristo, kiel Sainjan, kreskas. Eĉ pro tio, ke li kamaradon Ŝĉukin-on alveturigis, kaj kamarado Ŝĉukin subite malkonsentis kun sia ĉefo pri principa demando. Tamen, Teodoro Teodoroviĉ, mi komprenas, ke vi estas profesoro, dum mi maksimume nur en unu periodo de mia vivo pri iu mallarĝa medicina demando interesiĝis, kaj ankoraŭ dufoje estis vundita, mi komprenas, kamarado profesoro, diferencon en niaj scioj, sed tamen ne konsentas mi kun vi. En ĉio vi estas malprava. Kaj malsanulejoj de la estonteco estas tiuj malsanulejoj, pri kiuj al ni Ustimenko kaj Sainjan raportis kun ĉiuj iliaj eĉ troaj fantazioj. Kaj mi al vi persone konsilas kiel via samaĝulo: ne timu, ke malsanulo tro multe da atento al si sentos. Estu tiel! Li pro atento pli rapide resaniĝos. Pardonu, ke mi parolis ne laŭ mia specialeco, tamen via Ustimenko kvankam min kiel kuraciston ne akceptos kun sia lerto, sed kiel brankardiston li min baptos, tian li havas karakteron... Do, kio, ĉu ni pensu? Aŭ tuj komencu fari? Kiel vi opinias, Vladimiro Atanazijeviĉ?

— Mi supozas — fari.

— Vigla, — nedifinite subridis Zolotuĥin, — ho, vigla...

Sur tio la konferenco finiĝis, kaj poste, tute neatendite, Luba Gabaj deklaris, ke estos ankoraŭ arta parto.

— Kial vi ĉi tie ĉe mi komandas? — definitive transirinte al familiara tono, diris Ustimenko. — Vi eĉ ne servas ĉi tie!

— Ankoraŭ iuj antaŭ mi staros sur la genuoj, — nedifinite minacis Luba, — ankoraŭ petegos!

Zolotuĥin forveturis, ĵetiĝis lin akompani ankaŭ Eŭgeno Rodionoviĉ. Lorje kaj Zelennoj, iom velkintaj, tamen restis, por ĝuste nun demonstri siajn persone bonajn sentojn al la ustimenka institucio, kiel ili nomadis la novan malsanulejon. La arta parto konsistis el tri romancoj, kiujn bele kaj eĉ talente kantis Luba, el solo sur gitaro de motoristo Saŝeĉkin, el deklamado de Zakadiĉnaja, kiu per rigida voĉo laŭtlegis longan versaĵon pri feliĉa kaj riĉa vivo, kaj, finfine el rakonto de Mikaelo Zoŝĉenko2, kiu ne nur estis voĉlegita de Mitjaŝin, sed eĉ ludita de li kun tia brilo, ke al Bogoslovskij pro ridego fariĝis io simila al paroksismo, li en la mezo de la spektaklo de Mitjaŝin subite ekkriis: «Mi ne povas, ne povas, neniel povas, mi mortos, je dio, mortos, malpermesu al li, mi petas!..»

Sainjan same ploris pro rido, Nora mallaŭte kaj monotone pepadis, Barbara el malproksime, el malantaŭ la dorso de Ustimenko longe kaj plende ĝemadis. La rakonto estis pri malsanulejo, Ustimenko ĝin ne konis kaj, malgraŭ la hodiaŭa tago, same ekridis, tamen, multe pli poste ol aliaj, nur en tiu loko, kiam Mitĵaŝin retiriĝis de iu maljunulino, kiu sidis en bankuvo, en kiun estis preskribite iri ankaŭ al Mitĵaŝin.

«La flegistino diras, — voĉlegis Mitjaŝin: — „Ja ĉi tie unu malsana maljunulino sidas. Vi ŝin ne atentu. Ŝi havas altan temperaturon, kaj ŝi al nenio reagas. Tial vi malvestiĝu sen konfuzo. Kaj tiutempe ni la maljunulinon el la kuvo elprenos kaj verŝos al vi freŝan akvon“».

Tiam Mitjaŝin sufiĉe longe silentis, poste skuis la ŝultron kaj diris per perpleksa voĉo:

«La maljunulino ne reagas, sed mi, eble, ankoraŭ reagas. Kaj al mi estas certe malagrable vidi tion, kio ĉe vi tie naĝas en la kuvo...»

Neniam Ustimenko supozis en sia Mitjaŝin tian talenton. Li estis li mem, sed samtempe tio estis la mirinda, subpremita, ĉarma kaj verema hometo. Tio estis Mitjaŝin, scianta, kio kiom kostas en la malsanulejo, kaj li subite iĝadis la flegistino — kun levitaj brovoj, kiel tion faradis Volovik, kaj kun senapelacia tono de Katinjo Zakadiĉnaja, kiam ŝi restadis sola kun malsanuloj.

Al Mitjaŝin oni furioze aplaŭdis, nur Zakadiĉnaja restis tre malkontenta pri la rakonto:

— Tro densigitaj farboj, — diris ŝi, — kaj kie la aŭtoro, interese, vidis tian malsanulejon? Kaj pri kokluŝo estis skribite sen scio de la afero: kiel plenaĝulo povas infektiĝi per manĝilaro? Kaj pri eldono de kadavroj de la tria ĝis la kvara horo. Malversimile.

— Kaj vi, Katerina, estas stulta, — diris al ŝi Bogoslovskij. — Kiel vi nur digestis la superan kleron?

— Veturu al ni, ni manĝos, — proponis Luba al Ustimenko. — Nu, kion vi sola hejme faros?

— Dormos, — morne respondis Vladimiro Atanazijeviĉ. Li aŭdis, kiel malantaŭ lia dorso pri io ekridis Barbara, kaj subite ektimis, ke ŝi komprenos, kia li estas mizera kaj forlasita homo. — Mi dormos. Kaj poste al Ŝtub mi bezonas veturi.

Estis la kvina horo, kiam li eliris el la malsanulejo. Sub la piedoj knaris neĝo — ree plifortiĝis frosto. Subpreminte la voston, trakuris transverse de la vojo maljuna, fava, batita de iu hundo, subite ŝrikis, nesciate kion ektiminte, kaj ĵetiĝis flanken. Kaj ĉirkaŭe ĉio havis malbonan, oranĝan koloron, kaj vento leviĝis — ĝi fajfis en stratoj, batadis al la vizaĝo.

«Sed eble, mi vere al Luba iru?» — pensis li. Kaj ne iris. Tro komforte tie estis, kaj ne ŝatis li, ke oni lin kompatu. Kaj pro kompato al li ili ĝeniĝos pri tio, kiel al ili estas bone duope.



1. Lev Tolstoj.
2. M. Zoŝĉenko (1894–1958) — rusa sovetia verkisto, dramaturgo, scenaristo kaj tradukisto, opiniata klasikulo de la rusa literaturo. Liaj verkoj estis precipe satiraj. En la teksto temas pri lia fama malgranda rakonto «Malsanhistorio» (1936).