Granda ludo

Tiunokte Gnetov same preskaŭ ne dormis kaj nur antaŭ la mateniĝo subite elpensis, kion li faru. Tio estis, kiel en la puŝkina «Profeto», kiun kun ia kaŝita, nur al li komprenebla, senco voĉlegadis iam Ŝtub en malfacilaj militaj horoj. Voĉlegadis, elpensinte sian vican «movon». Voĉlegadis, kaj liaj pupiloj saĝe kaj akre briladis sub la dikaj okulvitroj:

Kaj sur disvojo kun subit'
Seraf-anĝel' al mi aperis.
Per fingroj mildaj kun graci'
Okulojn miajn tuŝis li, —
Malfermis sin okuloj brile,
Timintan aglon plensimile.1

Estis la oka horo de mateno. Gnetov trinkis akvon, fumis ankoraŭ unu cigaredon; fleksante la fingrojn, neaŭdeble flustrante, li nombris etapojn de la granda ludo. Lia koro batis egale kaj trankvile. Ŝtub ja instruis — nenion decidi en ekscitita stato. Kaj ĉiam ripetadis la vortojn de Dzerĵinskij pri puraj manoj, malvarma kapo kaj arda koro.

Dum du horoj li sonĝis ree la saman sonĝon: la maŝino falas flanken. Ankoraŭ viva, sed jam kondamnita. Ĝin ne plu eblas eltiri. Kaj Gnetov detiras la kovrilon de la pilotejo. Tio estis malfacile tiam, dum nur kelkaj sekundoj. Kiel do tio estis nun, kiam sekundoj iĝis horoj kaj li dum horoj decidadis, kion fari?

Sed tamen li leviĝis ripoziĝinta, probable pro la farita decido. Ne vane Aŭgusto Janoviĉ ŝatis diri: «Kiam ĉio estas decidita, eblas satdormi, alie ne sukcesos!»

Aĥ, se anstataŭ Svirelnikov ĉi tie komandus Ŝtub!

Sed li tamen devis iri al Svirelnikov.

— Al ŝi ekzistas letero, — diris la kolonelo, metante antaŭ si malfermitan koverton. — El Moskvo. De iu Stepanov R. M. Oni transsendis el la malliberejo. Stepanov R. M. estas ŝia edzo. Kiu kanajlo denuncis al li la adreson de la prizono — tion ni kun tempo ekscios. Kaj dume...

La vangostoj de Gnetov streĉiĝis. Ŝajne, eblis komenci la ludon. Grandan ludon. La momento estis favora. Kvankam la letero estis neatendita.

— Stepanov R. M. estas Heroo de la Sovetunio, — diris Gnetov, — subadmiralo. Mi konas tiun familinomon...

Svirelnikov rapide interesiĝis:

— De ŝi?

— Ne, — penseme respondis la ĉefleŭtenanto, — laŭ la antaŭa laboro. Granda homo. Do apenaŭ al li oni denuncis, li povis oficiale ricevi informon.

La kolonelo iomete maltrankviliĝis:

— Kiel tio?

— La homo serĉas sian edzinon, — plu same penseme kaj tute ne interesite klarigis Gnetov. — Atingis superajn altaĵojn. Tie oni diris — ni esploros. Ja estas okazoj, — oni esploras kaj liberigas...

Svirelnikov sulkis la frunton.

— Vi findiru, — diris li maltrankvile. — Se vi ion scias — ni estas malfremdaj homoj. Kion vi ankoraŭ scias?

Ne, dume eblis fari paŭzon, teni la atutojn ĉe si.

— Bone, iru, laboru kun ŝi, — ordonis Svirelnikov. — Kun la letero ludu, sed al ŝi ne donu definitive. Se ŝi kondutos dece — tiam konatigu. Sed nur se ŝi tute dece kondutos. Vi mem legu la leteron. Vi devas esti informita...

Gnetov malfaldis la grandan folion kaj nehaste tralegis la sangantajn, sed kun tio tute diskretajn liniojn, skribitajn de Rodiono Metodjeviĉ ankoraŭ en Moskvo, en la hospitalo, kiam Cvetkov plenumis sian promeson.

— «Ĉiuj kredas al vi, kaj ĉiuj luktas por restarigo de via honesta nomo, — per senesprima voĉo, kvazaŭ eĉ iomete ironie, voĉlegis la ĉefleŭtenanto, — atendu kaj esperu».

— Tio kiel? — per sia ordinara, stulteta formulo denove interesiĝis la maltrankviligita kolonelo.

Li eĉ krajonojn hodiaŭ ne akrigis.

Kaj laŭ tio, kiel li sulkadis la frunton, estis videble, ke en li okazas pensa, treege por li peniga agado.

— Kion signifas «atendu kaj esperu»?

La ĉefserĝento neinteresite ŝultrolevis:

— Al ĉiuj verŝajne oni tiel skribas.

— Bone, iru, — ordonis Svirelnikov, — iru esplori, kion vi tie kun Oĵogin fuŝis, iru kaj faru rapide. Kaj ĉio estu diligenta, kultura. Pri nutrado kiel estas al ŝi? Al tiu Jeĥlakov de mi transdonu, ke ĉio estu en ordo. Kaj pensu per la kapo: se ion ie trosekuremuloj troigis — ni pro tio responsi ne deziras... Kopitkin mem elkaĉiĝu, — subite kriis li.

En la koridoro Gnetov staris iomete, por ordigi pensojn. «Ni loĝas en Unĉansko, — ripetis li mense la frazon el la letero de Stepanov, — via nevo kaj aliaj». Plue Gnetov ne memoris. Li memoris nur Unĉanskon, tiun Unĉanskon, kie laboras Aŭgusto Janoviĉ Ŝtub. Kaj Ŝtub estas tie, kaj Stepanov estas tie — absolute nekonata por li antaŭe Stepanov, kiun nur hieraŭ en la vica pridemando nomis al li Aglaja Petrovna. Kaj ŝi mem komandadis la unĉanskan konspirantaron. Do, la ludo povas iĝi ne tiom granda — kiel kartludo «stultulo», aŭ... kiaj ankoraŭ ekzistas infanaj ludoj?

En la malsanulejo ĉio estis kiel ĉiam, kiel antaŭ la lanĉita de li ludo. La maljunulinoj — Stürmer kaj Rossolimo — estis klaĉantaj ĉe hejtata forno, el la koridora senelirejo aŭdiĝis sombra kantado:

Ni dum kvar jaroj fuĝon preparadis,
Tri tunojn da manĝaĵo ni ŝparadis,
Kaj al ni eĉ donacis kuleregon
Tre ema al komplez' prizon-kolego...

— Vi nur aŭskultu, civitano oficiro, — diris Stürmer. — Nu kion, kion ili kantas? Ĉu ne ekzistas vera, penetranta, aŭtentika muziko? Terure, terure statas ĉe ni pri kultura laboro!

Gnetov nenion respondis, nur ĵetis miran rigardon al Stürmer, kiu pro maljunaj jaroj jam komencis ĉirkaŭkreski per barbo.

— Ĉu oni donis hodiaŭ lakton al Ustimenko? — demandis li de Ruto Petroviĉ, kiu, laŭ sia kutimo, estis manĝanta en sia eta kabineto.

— Ni tuj kontrolos! — salte ekstaris Jeĥlakov.

Gnetov ne sen plezuro transdonis al li la ordonon de Svirelnikov. La servema kuracisto elaŭskultis la ordonojn de la estro, starante en atentopozo. Sed lia vizaĝo ĉe tio estis malgaja — tion, kio estis ordonite doni al Ustimenko A. P., jam, certe, ne eblas ŝteli! Kaj li kvazaŭ subtrahis mense el sia porcio ioman kvanton kun sento, ke li estas prirabata.

La lakton al Ustimenko oni alportis, alportis ankaŭ buteron kaj panon. La procezon de liverado de aldona nutraĵo plenumis duope Stürmer kaj Rossolimo. Gnetov ankoraŭ elfumis unu cigaredon en la kabineto ĉe Ruto, kiu estis sombre atendanta, kiam la persista ĉefleŭtenanto kun kuirita vizaĝo foriros, poste leviĝis, rigardis en la plene prujnokovritan, blankan fenestron kaj ekpaŝis tra la koridoro.

— Bonan tagon, — diris li, pripensante — ĉu li nun enmanigu la leteron aŭ post la interparolo. Se nun, ŝi, kutimiĝinta al ĉio, decidos, ke oni ŝin aĉetas. Sed se en la fino, kion ŝi pensos? Ne, prefere en la fino. Kaj, eksidante, Gnetov demandis: — Kiel vi fartas hodiaŭ? Laŭ la aspekto — pli bone.

— Iel-tiel, — mallaŭte respondis Aglaja Petrovna.

En ŝia mano estis trinkokruĉo kun lakto.

— Ĉu ni daŭrigu? — interesiĝis li.

Ŝi ŝultrolevis.

— Ni haltis sur la novvenintoj, ĉu tiel?

— Sed por kio vi tion bezonas?

— Bonvolu respondi.

En lia tono aŭdiĝis peto. Firma, sed peto. Kvazaŭ li deziris por ŝia utilo, ke ŝi respondu tiun stultan demandon. Kvazaŭ vere almenaŭ ion povus ŝanĝi en ŝia sorto tiuj konversacioj.

Ŝi suspiris kaj trinkis ankoraŭ iomete da lakto. Ŝi komprenis, ke la varmega lakto en la emajlita trinkokruĉo same estas afero de la manoj kaj energio de Gnetov. Kaj komprenis ankaŭ, ke jam per tio, ke ŝi trinkas tiun lakton, estas signita ŝia malvenko.

Unuafoje dum ĉiuj ĉi neelteneblaj tagoj kaj noktoj en malliberejoj kaj transitejoj, en prizonoj kaj en pridemandoj al ŝi estis facile. Kaj kial — ŝi ne sciis. Eble nur tial, ke ŝia nuna enketisto similas al Vladimiro? Ne, ŝajne, ne similas.

— Bonvolu respondi! — duafoje petis li.

— Novvenintojn oni tie nomadis «Zugang»-oj.

Gnetov kapjesis.

— Triangulo kun numero — Winkel — indikadis naciecon kaj specon de krimo, el la vidpunkto de la faŝistoj. Iam ruĝa Winkel estis donata pro kontrabando, pro neleĝa transiro de limo, sed iam ankaŭ pro politika krimo. En tio ĉio dependis de la loka gestapo. Nepolitikaj krimuloj portadis verdan triangulon, judinoj — stelojn, kaj «Aso»-j, tio estas «asozial» — nesociaj, — nigran Winkel.

Ŝi ankoraŭ iomete trinkis lakton. La enketisto aŭskultis ŝin atente. La knabinoj trans la muro ekkantis:

Mi scias — vi min ne atendas,
Ne legas vi miajn leterojn.
Renkonti min vi ne alvenos,
Rekoni min — vana espero...

— Ĉu ĉe vi oni pinĉadis al si la vangojn? — demandis Gnetov.

— Nepre. Tiuj, kiuj estis starigitaj en la unuajn vicojn de kvinopoj. Se la provosino rimarkos, ke vi estas tro pala, — via afero estas malbona. Iru en la atendejon antaŭ la kremaciejo...

La iomete strabaj okuloj de Aglaja Petrovna rigardis en malproksimon. Kvazaŭ ŝi eĉ ne estis rimarkanta la kalkitan muron. Kvazaŭ ankaŭ nun ŝi vidis tiun provosinon, pri kiu ŝi estis rakontanta, — en pantalono, altan, sveltan, kun nigra Winkel, kun oraj haroj. La plej kruelan. Kaj la plej gajan. La plej belan. Kaj la plej malamantan.

— Kie estis faligita via aviadilo? — demandis Gnetov.

— Ĝi ne estis faligita, — trankvile respondis Ustimenko. — Ĝi estis ekbruligita. La piloto tamen sukcesis alterigi ĝin. Kaj ni tuj diskuris.

— Kiuj ni?

— Ree ĉio de la komenco, — suspiris Aglaja Petrovna. — Kia senco estas en tiu interparolo?

Gnetov ekstaris, malfermis la vazistason kaj ekfumis. Ŝi ĵetis al li miran rigardon. Neniu el «ili» fumis ĉe ŝi en vazistason.

— Pardonu! — diris Gnetov kaj estingis je la radiatoro la apenaŭ ekfumitan cigaredon.

Ŝi ree ŝultrolevis. Kaj subite eksentis sin ĝene. Ĝis tiom ĝene, ke ŝi eĉ rozkoloriĝis.

— Eble, ĉi-foje oni al mi kredas? — demandis Ustimenko akre.

— Mi al vi kredas, — mallaŭte respondis Gnetov. — Sed necesas fari tiel, ke ekkredu ankaŭ aliaj. Helpu al mi.

Li rigardis al ŝi per firma rigardo. Firma kaj pura. Pura kaj severa. Severa kaj ĝentila rigardo de juna homo, pro volo de cirkonstancoj devigita fari ĝuste tiun ĉi interparolon.

— Vi parolas kun mi jam naŭan fojon, — diris Aglaja Petrovna. — Ĉu al vi ne ĉio estas klara?

— Kiam la piloto surterigis la brulantan aviadilon, kien vi kuris?

— Se mi ne eraras, la vilaĝeto nomiĝis Lazarevskoje.

— Ĉu tio estas ĉi tie?

Gnetov pikis per krajono mapon, kiun li alportis nur hodiaŭ.

— Ne, trans la rivero, — diris Aglaja Petrovna. — Mi memoras, ke kiam oni pelis nin en Germanion, tiam ni transiris ponton, konstruitan de la germanoj. Probable, pli sude. Jen tie ĉi, verŝajne.

— Kaj pri la sorto de la aliaj, kiuj flugis kun vi, vi nenion scias?

— Virinoj en Lazarevskoje diris, ke la germanoj ĉiujn prenis. Prenis kaj forveturigis. Kaj nun vi, verŝajne, demandos min, kial oni min ne prenis? Mi ne scias! — rapide diris Aglaja Petrovna. — Mi nenion scias. Ili en Lazarevskoje eĉ ne serĉis. Ne venis. La viroj ne perfidis min — tiel mi komprenas...

Gnetov kapjesis.

Kaj leviĝis.

— Nu, ripozu, — diri li, volvante la mapon tube. — Ripozu kaj pri nenio pensu. Kiel estas al vi ĉi tie? Ĉu tolereble?

— Ĉu vi serioze? — demandis ŝi.

— Jes, serioze, — respondis Gnetov. — Vi devas resaniĝi.

— Por kio?

— Vi ja havas parencojn? — demandis li responde.

— Ĉu por tio, ke ankaŭ ili estu punitaj pro miaj neekzistantaj pekoj?

Gnetov balancis la kapon. Ŝi ree rigardis al la kalkita muro, kvazaŭ en malproksiman foron. Li staris, ial li ne deziris foriri.

— Vidu, — aŭdis ŝi, — vere, tiel ne indas. Mi komprenas, mi ĉion komprenas, sed tamen ne indas tute je nenio kredi.

— Kaj ĉu vi pensas, ke mi tute je nenio kredas?

Li silentis.

La knabinoj-ŝtelistinoj apude kantis per disŝirantaj animon voĉoj, ĝuste kiel oni devas kanti krimulajn kantojn:

Mi sidis senkonfesa, esperis pri jarkvin',
Kiam hazarde malkovriĝis ĉi afero,
Olda Ŝapiro-advokat' vizitis tiam min,
Kaj diris: je mortpun' eviti ne esperu...

— Mi havas por vi leteron, — prononcis Gnetov, kiam la ŝtelistinoj ĝiskantis pri tio, kiel la bandito, finfine, estis mortpafita.

— Kaj kion mi devas rakonti al vi pro tiu letero? — malvarme interesiĝis Aglaja Petrovna.

— Ĉion, kio min interesas, vi jam rakontis, — same malvarme respondis la stranga enketisto. — Vi devas konatiĝi kun la letero kaj respondi al ĝi.

— Mi malhavas rajton de korespondado, ĉu vi ne scias?

— La leteron sendos mi. Jen al vi krajono kaj papero. La koverton mi adresos mem. Dume skribu neniajn detalojn.

Kaj Gnetov forturniĝis, por ne vidi, kiel ŝi legos la leteron de la edzo — la unuan ricevitan de ŝi dum tuta tiu ĉi tempo. Li forturniĝis kaj ree ekiris tra la koridoro, kvazaŭ promenante kaj pensante, metinte la manojn malantaŭ la dorson, en botoj kun larĝaj krurumoj, aspektanta pli aĝa ol li estis je ĉirkaŭ dek kvin jaroj...

Rossolimo kaj Stürmer estis manĝantaj apud la hejtforno ĵus bakitajn terpomojn, en la telero de laŭtparolilo aŭdiĝis potenca, estra kaj iugrade artisma voĉo de la ĉefo de la amatora ĥoro Penkin. La ĉefintendanto informis siajn aŭskultantojn, ke tuj per kunaj penoj de la ĥoro kaj la orkestro estos plenumita «Kantato pri Stalino». La kantato estis tre longa, preskaŭ neelteneble longa, kaj tuj post ĝi malliberulo-anoncisto komencis rakonti pri venkoj sur la fronto de arbohakado. Kaj Gnetov iradis kaj pensadis, iradis kaj pensadis, ĝis kalkulis, ke li povas reveni al Ustimenko.

Tiu kuŝis senmove, ŝia supra lipo estis iomete almordita.

— Ĉu vi skribis? — demandis li.

— Jes, — apenaŭ aŭdeble respondis ŝi. Kaj etendis al li paperan folion.

— Mi divenis, — subite aŭdis li. — Vi estas el la CK. Ĉu mia letero atingis vin?

Li nenion povis respondi al ŝi. Lia gorĝo spasmis. Kaj eĉ diri «ĝis revido» li ne sukcesis bonorde. Li retropaŝis, kio estis tute ne laŭ lia karaktero, flanke malfermis la pordon kaj foriris, kaŝinte la leteron al Stepanov en la brustopoŝon de la tuniko.

Ĝis la unua horo posttagmeze Gnetov vizitis la poŝtejon kaj per registrita letero sendis en Unĉanskon la lakonan mesaĝon de Aglaja Petrovna pri tio, ke ŝi estas viva, sana kaj esperas pri baldaŭa venko de justeco en ŝia afero. Poste li rapide tagmanĝis kaj skribadis ĝis la kvara kaj duono. La bela kaj heroa rakonto pri la vivo de Aglaja Petrovna facile kaj libere metiĝis en seketajn frazojn de oficiala dokumento, kiu devis servi por plena malkondamno de Ustimenko. Releginte la foliojn, ĉirkaŭskribitajn per la klara, akra skribmaniero, Gnetov precizigis ankoraŭ kelkajn frazojn, forĵetis tute ĉiujn krisignojn, sidis kelkajn minutojn ripoze kaj direktis sin al Svirelnikov. Tiu estis mordanta kolbason, kiel li ŝatis, «per pecegoj», kaj leganta ĵurnalon, substrekante en ĝi per ruĝa krajono speciale gravajn lokojn, en kiuj ŝajnis al li iuj gravaj politikaj aludoj kaj «celumoj», destinitaj per la markoj por dua kaj atenta legado. Tiu okupiĝo nomiĝis ĉe la kolonelo «tralaboro de materialo».

— Nu, do, — prononcis li post granda paŭzo. — Ĉu la letero efikis?

— En iu senco...

— Kiel tio?

— Tiel, ke la tuta biografio de Ustimenko nun por mi estas plene klara.

— Do raportu.

— Mi ĉion skribis...

— Ek, raportu per vortoj.

Gnetov streĉiĝis. Ŝajne, ĝuste nun komenciĝos la granda ludo. Aŭ atendi? Ne konsterni tuj? Prokrasti ĝis la fino?

— Ĉu formuloj ne estas pretaj?

— Ne, kial do, estas pretaj...

Kaj la ĉefleŭtenanto klare, trankvile kaj konsekvence rakontis la historion de Aglaja Petrovna. Svirelnikov kapjesadis. Kaj pri tio, kiel estis faligita la aviadilo, kaj pri tio, kiel Ustimenko estis sendita en Germanion por laboroj sub alia familinomo, kaj pri tio, kiel oni tie eksuspektis ŝin pri distribuo de manskribitaj agitfolioj, kaj pri tio, kiel ŝi trafis en neniigan koncentrejon, kaj pri tio, kiel ŝi estis liberigita de usonaj trupoj...

— Stop! — diris li subite. — Vi preterlasis, kiam nome ŝi estis varbita.

— Kiel varbita?

— Kiam nome ŝin la imperiistoj varbis? Laŭ viaj informoj — kiam?

— Ŝi estas honesta homo, — diris Gnetov plu trankvile. — Mi rekontrolis terminologion, topografion, — tie ĉi, kamarado kolonelo, estis farita eraro...

— De kiu? — akre demandis Svirelnikov.

— Kaj de la enketistoj kaj de la speciala konsiliĝo.

— Kaj vi eraron ne faris?

— Ne, — diris Gnetov. — Mi tiajn sortojn konas. Mi opinias...

— Vi opinios sur mia posteno. Dume por tio mi ĉi tie sidas. Via afero estas alia. Vi afero estas en tio...

Ĝuste en tiu sekundo Gnetov finfine eniris en la grandan ludon. Li sciis ĝuste, ke Svirelnikov estas malkuraĝulo kaj ke tuta lia agado estas rezulto ne de io alia, sed nur de flatema malkuraĝo. Kaj li batis ĝuste al la malkuraĝo, al tiu baza, kaj eble eĉ sola motoro de tiu korpulenta, grasa, mallerta organismo.

— Ne okazu malfeliĉo, kamarado kolonelo, — per konfida flustro, tra la tablo, sed iomete kliniĝinte al Svirelnikov, prononcis li. — Ne okazu granda malfeliĉo, kaj tiu malfeliĉo ne batu al ni. Ĝuste al ni, kaj por kio ĝuste ni prenu sur nin responson?

Kaj ankoraŭ pli mallaŭte susuris:

— Ja la letero ne estis liverita?

— Tio — kiel? — iom timidiĝante pro la mistera flustro de Gnetov, same mallaŭte demandis Svirelnikov.

— Ja kio povas esti pli simpla? La leteron oni ne el la CK al ni sendis? La leteron faligis dum dormo, verŝajne, konvoja soldato. Ja ĝi poste estis trovita en konvojista ĉambro, ĉu tiel? Ni rezonu logike: se la letero ĝisirus — tiam estus unu afero. Sed ni enketas pri la letero, kiu estis interkaptita. Kien ŝi skribis, tiu Ustimenko? Ĉu al Truman? Ŝi ja al sia CK skribis! Nu, kaj imagu al vi, por minuto imagu, ke alia letero ĝisiris kaj la afero estas direktata al revizio. Certe, ĉar Ustimenko komandadis la konspirantaron de tuta regiono, tiam ŝin ankaŭ grandaj homoj povis koni, se ne persone, tiam laŭ la aferoj, tiaj, kiel kamarado Kovpak, aŭ Linkov, aŭ Verŝigora? Ĉu oni demandos ilin?

— Kaj ĉu ili povis koni ŝin? — jam tute maltrankvile demandis Svirelnikov. — Ĉu ŝi ilin al vi nomis? Menciis? Ĝenerale, aludis?

— Ŝi nun neniun mencias, en tiuj ĉi cirkonstancoj, post la havintaj lokon ĉi tie, ĉe vi, en tiu ĉi domo, okazintaĵoj. Sed mi ja laŭ mia antaŭa sperto precize scias, ke Ustimenko tute povus kaj eĉ devus multajn plej famajn heroojn bone memori laŭ milita laboro. Do juĝu vi mem, kion al ni povas kosti la deziro de kamarado Kopitkin ekscii la familinomon de iu soldato? Ja Kopitkin mem la aferon al si ne prenis? Li sur vin metis la enketadon. Nun pri la letero de la edzo — Stepanov R. M. Li same ne estas knabo, Heroo de la Sovetunio, ricevis informojn, kie troviĝas la edzino, — de kie ni scias, al kiu li tie iradas, tiu admiralo, kaj kion penas atingi? Imagu, se li atingos? Kaj se tiu, pardonu, troa fervoro de unu nia kamarado iĝos sciata, — kiun oni respondigos? Ĉu Kopitkin-on? Ne, kamarado kolonelo, Svirelnikov-on persone...

— Kiel tio? — faris sian konstantan demandon la kolonelo.

— Ja tiel! La tempo estas tia — veteranojn de la Patruja milito oni estimas.

— Do kion vi? Ĉu havas opinion, ke ŝi estas heroo?

— Ĉi tie ĉio estas skribita, — per firma voĉo, komprenante, ke li gajnas la grandan ludon, kapmontris Gnetov siajn foliojn. — Ĉio, kaj precize.

Svirelnikov viŝis la ŝvitkovritan vizaĝon per granda poŝtuko, palpebrumis, demandis per obtuza voĉo:

— Kaj kion al Kopitkin respondi telefone?

— Ŝi estas malsana, — tranĉis Gnetov, — en grava stato.

— Sed ŝi resaniĝas ja, — muĝis la kolonelo, — ja se ŝi vere mortus...

Gnetov faris teruran vizaĝon.

— Neniuokaze, — diris li. — Vi tiujn partizanojn ne konas, dum mi kun ili tre bone konatiĝis. Ili tian skandalon levos — vi dum jaroj ne elkaĉiĝos. Male, necesas krei por ŝi kondiĉojn, ĝuste kiel vi mem saĝe ordonis. Ni estu por ŝi ĉi tie la plej bonaj, savintoj, ŝi poste deklaru pri kolonelo Svirelnikov, ke li ŝin el morto eltiris...

— Nu, kaj poste, poste, necesas ja kun perspektivo labori, — diris Svirelnikov, trankviliĝante post la vortoj de Gnetov, ke li agis «saĝe». — Poste, post paso de tempo, kiel fari? Ĉu reen en malliberejon?

— Mi supozas, ke ne necesos, — ree mistere prononcis Gnetov.

— Ĉu vi disponas informojn?

— Ŝi pri io forte esperas. Atendas.

— Nu, kaj se Kopitkin tamen...

— Ne scias ŝi la familinomon de la soldato. Ne konas ŝi lin. Ŝi fordonis, kaj fino. Ŝi vere ne scias. Kaj rekoni ne povos, estis krepusko, ĉiuj estis kun samaj vizaĝoj, laŭ ŝiaj vortoj.

— Se iu forprenus ŝin, megeron, de ni, — suspiris Svirelnikov, — mi botelon da vodko donacus.

Gnetov firme kunpremis la dentojn. Jen ĝi! Jen ĝi, la plej ĉefa! Tiaj, kiel tiu Svirelnikov, ĉiam deziras, ke decidu ne ili. Do, li ne kontraŭas. Li helpos per ĉiuj siaj fortoj.

Kaj li uzis sian lastan atuton.

— Mi supozas, Kopitkin ŝin al Ŝtub povus transĵeti, — per intence pigra voĉo prononcis li. — Ŝi mem estas el Unĉansko, partizanis tie, agis tie por komunikado aŭ io tiaspeca, do tio estas afero por ili. Ŝi iom resaniĝos, por ke ĉio aspektu dece, kaj ni transsendu ŝin tien...

— Sed Ŝtub ja por kia diablo kun tio ligiĝos?

— Kopitkin ordonos. Kaj eblas eĉ sen Kopitkin — vi mem povus komunikiĝi.

— Ne, vi min en tion ne enmiksu, — svingis per la dikaj manoj Svirelnikov, — al mi tiu afero jam tedegis. Atendu, mi pensos, meditos. Iru, ripozu...

Gnetov eliris.

En sia kabineto li surmetis la uniforman palton, la ganton, elfumis cigaredon kaj rapide ekiris al la poŝtejo. «Se admiralo Stepanov scias, kie estas lia edzino, tiam ankaŭ Ŝtub povas tion scii, — estis rezonanta li dum irado, — ĉiuokaze, tia probablo ekzistas. Kaj al mi ja li kredos».

Nun jam prokrasti estis neeble. Eĉ por minuto. Kopitkin ekzistis kaj estis postulanta. Svirelnikov tute povus sendi al li Ustimenkon. Kaj tiam al ĉio venos fino. Ŝi ne plu eltenos.

— Mi bezonas Unĉanskon, urĝan vokon, — diris Gnetov, timigante la telefonistinon per sia bruligita vizaĝo. — Unĉanskon, la Departementon. Se li forestas — trovu la loĝejon. Persone kamaradon Ŝtub-on.

— Sesdek naŭ rublojn por tri minutoj! — per malvarma voĉo de Aglaja Petrovna avertis la telefonistino.

— Kvin minutojn, — per tiu tono, per kiu li parolis kun Ustimenko, respondis li. — Sed mi petas vin, ke vere estu urĝa voko.

Ĉio, kion li diros al Aŭgusto Janoviĉ, jam kunmetiĝis en lia cerbo. Ili ĉiam komprenadis unu la alian per duonvorto.

Li ankoraŭfoje ekfumis. La telefonistino el la giĉeto, ree per la voĉo de malamanta lin Aglaja Petrovna, malpermesis fumi. Gnetov pardonpetis kaj estingis la cigaredon je la plandumo de la boto. Verŝajne, ne estus malmodeste pensi, ke li agas laŭ komisio de la CK. Kaj li subite ĝuste tiel pensis. Ja ŝi, tia, kia ŝi estas, povis tiel pensi? Ja ŝi pensis! En la CK oni ne scias, la CK-on tio ankoraŭ ne atingis, sed li komprenas, ke se tie oni ekscius, tiam liajn, de Gnetov, agojn oni agnoskus utilaj por la partio.

— Unĉansko, la loĝejo de Ŝtub, — vokis lin Aglaja Petrovna, al kiu li en ĉio tuj ekkredis kaj kiu, eble, nun kredis al li. — Ĉu vi aŭdas? Ĉu vi mendis Unĉanskon? La kvara ĉelo...

Li alpremis al la kripligita orelo la ankoraŭ varman parolilon. Estis bone aŭdeble, kaj la voĉo de Aŭgusto Janoviĉ neniom ŝanĝiĝis.

— Viktoro? — aŭdis Gnetov. — Ne povas esti! Ĉu tio estas vere vi?

— Ĝuste tiel, kamarado kolonelo. Mi petas, aŭskultu atente. Tre serioza afero kaj ne prokrastebla...

Ne, li estis ne simple diranta. Li estis raportanta. Kiel al la CK. Se oni lin vokus.

— Jes, — respondadis Ŝtub. — Klaras. Mi komprenas. Tiel. Plu.

Ŝtub respondadis, kiel oni respondus al Gnetov en la CK. Se li estus tien vokita.



1. A. Puŝkin, «Profeto» (1826), traduko de S. Rublov.