Profesoro Ŝĉukin

Prujnokovrita matena eskprestrajno milde haltis, el la vagonoj neniu eliris en Unĉansko, la vagonaro dormis. Ustimenko, glitante per la bastono, forte lamante, pene ekiris al la internacia vagono, vagonservisto malfacile malfermis la alfrostiĝintan en voja blizardo pordon, viŝis per ĉifono la apogilon; alta, aristokrateca, simila al ĉiuj famuloj kune, profesoro Ŝĉukin nehaste deiris sur la peronon, ĉirkaŭrigardis en atendo de, verŝajne, honora gardo — tian aspekton li havis en kastoroj inter valizoj, kiujn estis elportanta la postdorma, sed penema vagonservisto.

Ĉu filino, ĉu nepino de la profesoro, en malpeza peltmantelo, en ĉapeto kun plumeto, rozkolora, tute ne ŝminkita — verŝajne, ne sukcesis, — la unua etendis la manon al Vladimiro Atanazijeviĉ, diris:

— Ŝĉukina, mi tre ĝojas...

La profesoro mem, de tempo al tempo ridante, kvazaŭ ne komprenante, kien lin alportis diablo, prigardadis la novan stacidomon, la grandegan, sur eĉ pli grandega piedestalo, monumenton kun prujnokovritaj lipharoj kaj brovoj kaj kun pipo en la mano, sur kiu instaliĝis hirtiĝinta pasero.

— Jen ni alveturis, — diris la profesoro al la nepino aŭ filino.

Tuj okupi sian loĝejon Ŝĉukin ne deziris en ajna okazo, li esprimis malnovmaniere, ke li preferas «gasti» en hotelo por komenco. Kaj poste, aranĝinte la aferojn, li transloĝiĝos...

En «Volgo» la profesoro, timiginte deĵorantan administriston per sia senekzempla por Unĉansko respektinda aspekto, loĝiĝis en apartamento kosta je okdek rubloj por tagnokto. Vladimiro Atanazijeviĉ akompanis lin ĝis la pordo de la numero, sed nek Ŝĉukin mem, nek lia filino delasis Ustimenkon.

— Ni unue matenmanĝu, — per murmureganta voĉo prononcis Teodoro Teodoroviĉ. — Ĉu oni ĉi tie tolereble manĝigas?

Vladimiro Atanazijeviĉ ne sciis. Dum Henjo estis alivestanta sin en la dormoĉambro, Ŝĉukin mirigis sian ĉefkuraciston per informo pri tio, ke li alveturis en Unĉanskon ne kun nepino kaj ne kun filino, sed kun edzino.

— Kaj tio, ke mi nomas ŝin filino, mia amiko, havas nenian signifon. Ŝi estas pli juna ol mi nur je tridek du jaroj...

Io malgaja aŭdiĝis al Vladimiro Atanazijeviĉ en la voĉo de la fama Ŝĉukin...

Estis preskaŭ la deka horo, kiam ili malleviĝis en la restoracion, kaj Teodoro Teodoroviĉ postulis al si la ĉefkuiriston.

— Kia estas via nomo? — interesiĝis Ŝĉukin.

— Demetrio Petroviĉ, — atente rigardante al la aristokrataj manieroj de Ŝĉukin, respondis la maljunulo.

— Nu, kaj mi estas Teodoro Teodoroviĉ.

— Bone.

— Kaj mi, amiko mia Demetrio Petroviĉ, estas doktoro. Kaj ni, doktoroj, estas viaj patroj, kaj vi, malsanuloj, estas niaj infanoj.

— Mi estas sana!

— Dume.

— Prave, — subridis la ĉefkuiristo. — Por la hodiaŭa tago...

— Ĝuste. Kaj morgaŭ?

Liaj okuloj, kun juna brilo, subite ekboris la tranĉitan de faltoj vizaĝon de la kuiristo. Tio estis mirinda rigardo. Tiel scipovis rigardi Postnikov kaj Prov Jakovleviĉ Polunin — takse, atente kaj mallonge, kvazaŭ memorfiksadis por ĉiam. Kaj ankaŭ Aŝĥen Ovanesovna tiel rigardis al siaj vunditoj — en iliajn elturmentitajn vizaĝojn. Verŝajne, Bogoslovskij. Sed Sainjan ankoraŭ ne scipovis vidi, kiel vidis ili.

— En vastaj rondoj estas sciate, — diris Ŝĉukin, — ke la profesio de kuracisto estas humana kaj homama. Nu, kaj tiu de kuiristo?

Demetrio Petroviĉ iomete ridis — Ŝĉukin plu rigardis al li.

— Ĉu vi povas nin bone manĝigi? — interesiĝis Teodoro Teodoroviĉ severe. — Kaj ne simple bone, sed bonege?

Kaj, ne ĝisatendinte respondon, li komencis mendi.

— Kaj teatro ĉe vi ekzistas? — demandis Henjo, dum Ŝĉukin okupiĝis kun la kuiristo. — Ĉu biblioteko estas bona? Ĉu oni skias ĉi tie? Sketas?

Ŝia voĉo estis strange knabeca, kaj tuta ŝi, kun sia novmoda hararanĝo, en lanuga svetero, en krudaj ŝuoj, impresis kiel knabo. Eĉ ŝia vangruĝo estis knaba.

Ŝi rigardis al Ustimenko rekte kaj severe, kvazaŭ avertante, ke oni ne ŝercu kun ŝi, kaj fine de la demandoj, kiujn li ne povis bone respondi, ŝi diris, ke ŝi dezirus labori kune kun sia edzo, ekzemple, en laboratorio. Kaj same severe ŝi klarigis:

— Alie mi ne povas.

— Bonvolu, — diris Ustimenko, — ni havas da aferoj superabunde.

Henjo trinkis nur tason da kafo kaj foriris «malpaki la valizojn». Ŝĉukin manĝis multe kaj laŭdis Demetrion Petroviĉ-on kaj en lia ĉeesto kaj en lia foresto, drinkis glaseton da konjako, verŝis al si kafon kaj subite avertis:

— Kaj nun ni transiros al la afero.

— Ĉu ni veturos?

— Ne. Unue ni interparolos.

Kun ĝuo ekfuminte cigaredon kaj forte enspirinte la fumon, li longe rigardis en la frostiĝintan fenestron, kvazaŭ ion vidis tie. Poste liaj vangoj tremeris, kaj li diris:

— Mi en la destinitan de vi al mi loĝejon el la stacidomo ne veturis intence. El ĉi tie estas pli simple iri reen, el la loĝejo estas pli malfacile kaj pli skandale. Kaj mia sorto estas tia, ke tio estas tute ebla — alveturi kaj forveturi. Ĉu mi povas peti vin respondi al mia sincereco per plena sincereco?

Ustimenko kapjesis.

La helaj, brilantaj okuloj de Ŝĉukin dum kelkaj momentoj kvazaŭ boris la malfermitan kaj senruzan, eĉ iom konfuzitan rigardon de Ustimenko. Poste Teodoro Teodoroviĉ diris:

— Nelonge antaŭ la milito mi perdis mian unuan edzinon — ŝi mortis. Henjo estis mia studentino. En iuj rondoj al mia dua edziĝo oni rilatis kiel al skandalo. En tio, ke Helena Viktorovna iĝis mia edzino, oni trovis malaltajn motivojn. Al ni estis tre malbone, Vladimiro Atanazijeviĉ, kaj al ŝi, kompatinda, centoble pli malbone, ol al mi. Ankaŭ mi estis devigita respondadi demandojn, kiujn, kiel al mi ŝajnis, neniu rajtas fari. La ludo pri demandoj kaj respondoj finiĝis per tio, ke mian ĉeeston oni kalkulis maloportuna en tiu kuraca institucio, kie, kiel ĉiuj scias, mi donadis ioman utilon.

Li denove ekboris per rigardo Ustimenkon, kvazaŭ atendante respondon. Sed Vladimiro Atanazijeviĉ silentis.

— Estas tre probable, ke mi eĉ bruskis, — diris Ŝĉukin. — Plej probabe, ke mi tre bruskis. Ja okazas situacioj, kiam oni al vi povas bruski, kaj vi estas devigita riverenci kaj rideti. Sed mi ne kapablis eĉ konservi korektecon. Ĉu vi scias, kio estas publika riproĉado kaj moralinstruado?

— Scias, — malcerte diris Ustimenko.

— Juĝante laŭ via tono, se vi scias, tiam nur proksimume. Vi ja estas kirurgo, ĉu?

— Estis, — seke respondis Vladimiro Atanazijeviĉ.

— Ĉiuokaze, vi imagas al vi, kiel operacias kirurgo en tiu tempo, kiam li estas riproĉata? Mi avertas, ke la riproĉado neniom koncernis mian agadon kiel de medicinisto. Ĝi tuta koncentriĝis sur tio, ke profesoro kaj lia studentino... Ĝenerale, idioteco!

Ŝĉukin subite ekscitiĝis ĝis tiom, ke lia ideale razita vizaĝo kovriĝis per ruĝaj makuloj.

— Miaj malsanuloj atendis, sed mi ne laboris. Ĉu vi komprenas? Oni senigis min de fido, nur tial, ke...

Kaj ankaŭ tiun ĉi frazon li ne finis.

— Al diablo, — diris Teodoro Teodoroviĉ, — al ĉiuj diabloj. La tuta afero estis ree ne en tio. Mi mem ĵetis al ili oston. En la kuraca institucio, en kiu mi laboris kaj, mi kuraĝas vin certigi, ne sen utilo, ŝajnigadis sin kuracisto unu vantulino, bedaŭrinde edzino de potenchava aganto. Mi tiun vantulinon kun karaktera al mi, ree bedaŭrinde, malĝentileco iam en kolero, — konsentu ja, okazas, kiam la afero koncernas malsanajn homojn, — insultis. Ne retenis min. Mi kulpas. Certe, kulpas! Kaj jen oni aranĝis super mi punon. El moral-etika flanko. Kiel ĉiam okazas en tiaj vivaj peripetioj, montriĝis eksteren tute ĉio: ĉiuj miaj bruskaĵoj, kiuj havis lokon, jes, jes, havis, montriĝis ankaŭ tio, ke mi ŝatas manĝi, tio evidentiĝis krimo, montriĝis ankaŭ tio, ke, kiam estis eldonita mia, eble, konata de vi libro pri onkologio, mi vokis en restoracion dek du homojn — la paĝigiston, la ĉefan korektiston, du subajn korektistojn, kompostistojn... Ĝenerale, jam tiam, antaŭ la milito, estis presita vipa felietoneto sub nomo «Multa bruo el nenio». La senco de tiu farĉita per aludoj artikolaĉo konsistis en tio, ke profesoro Ŝĉukin kvazaŭ festis tion, kion indus funebri, tial, kvazaŭe, al tiu festeno ne venis «veraj sciencistoj». Malgraŭ plena absurdeco de la tuta koncepto de la felietono kaj malgraŭ tio, ke la amikoj kaj disĉiploj de Ŝĉukin pruvis tiun absurdecon, la malkonfirmo ne estis presita, kvankam la redaktoro buŝe eldiris siajn pardonpetojn. La pardonpetojn mi ne akceptis. «Vi min prikraĉis, diris mi, por la tuta Sovetunio, sed pardonpetas en kabineto».

— Ĉu per tio finiĝis?

— Ne, bedaŭrinde, ne finiĝis. Unue, kiel vi scias, spite al la proverbo, insultoj algluiĝas, kaj due, konforme al la proverbo, malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj...

Ŝĉukin trinkis unu gluton da malvarmiĝinta kafo, intencis ekfumi cigaredon, sed forgesis kaj, metinte sian manon sur la kubuton de Ustimenko, neatendite konkludis:

— Oni min «mergis en merdon», ĉu vi komprenas? Ĉiuj.

— Mi tamen ne komprenas, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Pro kio do oni povis vin «mergi en merdon»?

— Tion ankaŭ mi ne komprenas. Sed la fakto restas fakto. Du miaj laboraĵoj ne estas presataj, dum la laboraĵoj, modeste dirante, estas praktike utilaj. Sed oni ne eldonas... Tamen, troviĝis kolegoj, kiuj per bonkoraj voĉoj proponis al mi kunaŭtorecon. Ili estas du — mi estas tria. Tiel estas pli nerimarkeble, tiel mi traŝoviĝos, kvazaŭ sur ŝtupo de kaleŝoj de iliaj moŝtoj. Pardonu, mi rifuzis, kaj same en malĝentila formo, ni nun ne kapsalutas unu la alian, kaj ili tre helpis al mi liberiĝi de miaj multaj devontiĝoj kaj forveturi ĉi tien. Kun jen tia bukedo mi alveturis laŭ via invito. Sed antaŭ ol komenci mian agadon, al mi ŝajnis necesa ekspliki al vi ĉiujn ĉi aromajn detalojn por ke al vi ne aperu impreso, ke vi estis trompita. Jen mi ĉi tie antaŭ vi, kia mi estas, plus tiuj detaloj kun neoperacieblaj malsanuloj, kiujn mi fojfoje operaciadis ne sensukcese...

Malgaja, senkuraĝa subrido subite glitis sur la vizaĝo de tiu eksa venkanto de la vivo, kaj liaj okuloj ree ekrigardis en la okulojn de Ustimenko.

— Do kiel? — interesiĝis Ŝĉukin. — Ĉu vi nun komprenas, kial mi veturis en la gastejon? Monon mi ankoraŭ havas, mi vendis la bibliotekon...

— Ĉu la ŝĉukinan? — aĥis Vladimiro Atanazijeviĉ.

— Jes, kaj kun tio profite, — kun ia sufere moka noto en la voĉo respondis la profesoro, — la librobrokantisto troviĝis fripona, sed li bele aranĝis la aferon. Sed ne en tio estas la esenco. Se vi prenas min — mi avertas, oni ankoraŭ atakos vin pro mi, vi ne tuj elkaĉiĝos, la karakteron ja mi havas plu la saman; kaj se vi ne prenos — mi iros kun Helena Viktorovna iomete pli nord-oriente, tie estas disĉiplo, vokas.

— Mi estas tre danka al vi, ke vi alveturis en Unĉanskon, — nelaŭte, kvazaŭ eĉ sen ajna esprimo diris Ustimenko. — Honeste dirante, mi pensis, ke ĉio ĉi estas nur ĝentilaj leteroj. Kaj estu tute certa, Teodoro Teodoroviĉ, vi kun via edzino ne bedaŭros, ke vi venis ĉi tien.

— Sed ĉio tio, kion mi al vi rakontis...

— Ĉio ĉi estas galimatio kaj malserioza musa batalo...

— Malserioza, sed tamen...

— Fajfu kaj forgesu, — firme diris Ustimenko. — La sola bedaŭrinda afero estas via biblioteko, ni ne estas ĉefurbaj kuracistoj, sed eĉ ni pri ĝi aŭdis. Tamen, ankaŭ pri la biblioteko fajfu. Estu ostoj, kaj karno kreskos. Ĉu ni veturos?

Ustimenko leviĝis.

— Kien do?

— Ja al vi, en la onkologion. Ĉiuj atendas.

— Kiel — ĉu nun?

— Certe, nun, — rigardante en la okulojn al Ŝĉukin per sia firma kaj rekta, eterne neplenaĝa rigardo, diris Ustimenko. — Hodiaŭ vi por nelonge aperos, kaj morgaŭ komencos.

Ŝĉukin plu estis pri io pensanta.

— Tie ja estas malsanuloj, — iomete levinte la voĉon, prononcis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Ili atendas!

— Jes, jes, atendas, — rapide kaj kulpe konsentis Ŝĉukin, — certe, jes, certe, ili atendas.

Li leviĝis, alvokis kelneron, pagis ankaŭ por Ustimenko, kiu tamen penis enŝovi siajn tridek rublojn, sed ne sukcesis, certe; reĝustigis la kravaton, per facilaj, junaj paŝoj kuris supren, por vestiĝi, kaj, malleviĝinte, junaspekta, svelta, eleganta, penseme ripetis la vortojn de Ustimenko:

— Fajfu kaj forgesu! Ĉu vere tiel estos? Fajfu kaj forgesu?

En la nova onkologio la seketa kaj ne sentimentala fama Ŝĉukin subite, kiel tio nomiĝas, «disfalis je pecoj» pro iu aĵo, organizita de Bogoslovskij.

Pri tiu ideo de Nikolao Eŭgenjeviĉ Ustimenko tute nenion aŭdis kaj eĉ iomete ekkoleris, kiam ilin ambaŭ — kaj lin kaj Ŝĉukin-on — oni ial haltigis en tiu vestiblo mem, kie iam pafis al la punistoj Postnikov.

Brankardistinoj ĵetiĝadis, trakuris Mitjaŝin, kvazaŭ ien perdiĝis kiteloj.

Sed la afero estis ne en la kiteloj, la afero estis en tio, ke perdiĝis Bogoslovskij. Kaj ne perdiĝis, sed simple neniu rimarkis, kiel li plonĝis en la vindejon kaj tie fiksiĝis. Kiteloj tuj troviĝis, al Ŝĉukin oni donis tian superprofesoran, ke li eĉ per la fingroj palpis — «kiela!». Sur la dua etaĝo aŭdiĝis nekutima por malsanulejaj domoj klakado de pordoj, piedfrapado, ia ĉitado kaj urĝado.

— Ĉu okazis io? — interesiĝis Ŝĉukin, alte portante sian superban grizharan kapon. — Kial ĉiuj kuras?

Ĝenerale okazis nenio: simple Bogoslovskij alportis al sia fama kolego panon kaj salon sur brodita viŝtuko. Alportis, deziris fari paroladon, sed ne sukcesis, subite cedis la maljunulaj nervoj, li svingis la manon kaj diris:

— Vi min pardonu, Teodoro Teodoroviĉ, mi mallernis babili. Jen ni, ĉiuj kunvenintaj ĉi tie, nin mem kore gratulas pro via veno. Dankon al vi, nia kara, ni ĉi tie, kiel oni diras, sen vi tute senfortiĝis...

Ŝĉukin prenis la panon sur la viŝtuko, tenis iom, liaj lipoj tremis. Svelta, blonda, ruĝvanga flegistino Zoja savis, ekportis la panon sur tablon. La fama profesoro Ŝĉukin premis ŝian manon, enrigardis en la okulojn kun sia karaktera esprimo, severe demandanta, diris, tuj ekreginte sin:

— Nu, ni konatiĝu, kun kiuj ni laboros. Ŝĉukin. Kiu vi estas?

Kaj ekiris:

— Ŝĉukin. Kiu vi estas?.. Kiu vi estas?

Tiel li ĝisiris ankaŭ ĝis Bogoslovskij, kiun en la hasto kaj emocioj li ne salutis komence. Ili brakumiĝis, interkisiĝis trifoje — la vilaĝa doktoro kaj la fama profesoro, kaj ĝenerale du nereteneblaj kvereluloj. Ĉirkaŭe tumultis ruĝiĝintaj pro emocioj, ligitaj kun la veno de «Ŝĉukin mem», Neĉitajlo, Volovik, Volkov, Mitjaŝin, Eŭgenjo, Zakadiĉnaja. Iom poste venis Hebeisen en amelita kolumo.

— Mi memoras vian fotaĵon, — diris al Hebeisen Teodoro Teodoroviĉ, — en la heroldo de la Internacia Ruĝa Kruco. Ĉu ĝi estis? Mi ne konfuzas?

— Estis, — respondis la aŭstro, — vi ne konfuzas. Mi, tamen, tiam estis juna...

Enkuris, kvazaŭ hazarde, Vagarŝako — por rigardi al la fama Ŝĉukin, knaris per la pordo Luba, kiu, certe, ne povis resti flanke de tiaj eventoj, kiel la veno de Teodoro Teodoroviĉ, ŝi flustre diris al Ustimenko:

— Kiam en Unĉanskon venos Petrovskij kaj Viŝnevskij1, vi povos emeritiĝi, parenco. Sed al mi ŝajnas, ke vi tamen estas Ostap Bender2.

— Iru for! — ordonis Ustimenko. — Via afero estas «vulpaj vostoj» kaj proviantaj tenejoj.

Je la unua horo Ŝĉukin komencis operacion. Vladimiro Atanazijeviĉ, Neĉitajlo kaj eĉ Bogoslovskij nur suspiradis, rigardante al tiuj nekredeblaj manoj. Ravita Eŭgenjo diris, ke ŝi iros post la profesoro eĉ al la rando de la mondo kaj ke ŝi neniam kaj nenie vidis ion similan kaj certe, neniam vidos. Tra la onkologio ekrampis onidiroj, ke la «lama akiremulo» Ustimenko alveturigis en Unĉanskon la plej ĉefan akademianon pri kancero. Poste subite Ŝĉukin, pro sia angleca aspekto, estis promociita al eksterlanda specialisto. Ankoraŭ pli poste Amiraĝibi, kiu ŝatis elpensaĵojn, lanĉis onidiron, ke Ŝĉukin-on li siatempe veturigis sur la vaporŝipo operacii iun ĉu reĝon, ĉu prezidenton, pro malnoveco kaj sekreteco de la evento kvazaŭe la detaloj forgesiĝis.

Je la sesa horo de vespero Teodoro Teodoroviĉ Ŝĉukin sen ajna pompo, kutime akompananta «ĉefpastrajn» profesorajn rondvizitojn, vizitis sian malnovan konaton Saĉjon Zolotuĥin-on, rigardis al la suturo, balancis la kapon pri la jam sciata de li eraro de Ŝilov, kvankam, certe, ne rivelis, pro kio li balancas la kapon, kaj diris, ke, laŭ lia opinio, ĉu ne tempas por la juna kamarado el ĉi tie iri for? Tempas por li, verŝajne, ekstari sur skiojn. Ĉu ne tiel, Nikolao Eŭgenjeviĉ?

Post Zolotuĥin li transsidiĝis al Amiraĝibi. La konversacio kun la ŝipestro estis longa kaj senutila.

— Aero kaj manĝo, — diri Ŝĉukin per tiu malsimpatia voĉo, per kiu parolas veraj doktoroj, kiam ili tute ne havas, kion diri. — Devigu vin manĝi kiel ajn! Kaj senfine — aero.

— Mi ne povas manĝi! — malgaje ridetis Elisbaro Ŝabanoviĉ.

— Kaviaron. Viandon. Fiŝon. Fruktojn.

— Ne eblas.

— Vi devigu vin!

— Mi ne sukcesas.

— Sango? — demandis Ŝĉukin, ne turnante sin al la flegistino.

— Naŭ mil, — subridis la ŝipestro. — Oni opinias, bonega.

Ŝĉukin ekstaris.

— Ĝi vere estas bonega, — konfirmis li. — Vi devas preni vin en la manojn, jen ĉio...

Je la deka horo Ŝĉukin telefonis en sian numeron el la kabineto de Ustimenko.

— Baldaŭ, — diris Teodoro Teodoroviĉ. — Ne tagmanĝis. Tre. Neniuokaze. Ĉar ni restas. Neniam. Bonega. Pano kaj salo estas, ĉio cetera ne gravas. (Bogolovskij en tiu momento palpebrumis al Ustimenko). Senfine. Neniom. Mi ne tiom maljunas, por laciĝi dum normala operacia tago. (Tiujn vortojn li prononcis preskaŭ flustre). Ni iomete interparolos, kaj mi alveturos. Ripetu. Ankoraŭ ripetu. Ankoraŭ. Ankaŭ mi. Atendu.

Ferminte la parolilon per la polmo, li demandis Ustimenkon:

— Helena Viktorovna interesiĝas, kiam ŝi venu al laboro?

— Morgaŭ, kune kun vi.

— Morgaŭ ni kune veturos, — diris al Henjo Teodoro Teodoroviĉ. — Saluton de Vladimiro Atanazijeviĉ.

Dum ioma tempo ili sidis silente. Trans la fenestroj ŝrikis marta blizardo, batiĝadis al la vitroj, ululadis per alta, timiganta voĉo.

— Aŭtomobilon, bedaŭrinde, ni ne havas, — diris Vladimiro Atanazijeviĉ. — Kaj apenaŭ havos.

— Ne gravas, — respondis Ŝĉukin. Li estis fumanta kaj pri io pensanta.

— Veturi estas malproksime, — suspirinte, plendis Bogoslovskij. — Iam estas malfacile.

— Fajfu kaj forgesu! — ripetis Ŝĉukin ankoraŭfoje la vortojn de Ustimenko. Poste li subite diris kun neatendita kaj forta eksplodo de malamo: — Unu klera hommanĝulo, al kiu mi multe ŝuldas pri miaj gajaj vivaj cirkonstancoj, ne diris, sed skribis en scienca traktaĵo, ke «riveliĝoj de la radimalsano, plej ofte, estas eĉ nerimarkeblaj por la malsanulo kaj troviĝas nur ĉe sangesploro». Ĉu vi vidis ion similan? Sed mi, havante aferon kun laringologio, tute precize scias, kiel terure suferas surradiitaj homoj, simile al tiu via kartvelo-ŝipestro. Kaj tio neniun interesas.

— Tute neniun, — konfirmis Ustimenko. — Mi montojn da literaturo trafosis, neniu pri tio okupiĝas. Kaj vi ne koleru, Teodoro Teodoroviĉ, sed — kion eĉ vi scias pri hipofeo?

— Pri hipofeo? — subridis Ŝĉukin. — Sufiĉe multe. Sed la ĉefa estas tio, ke pri kolektado de la vegetaĵo neniu okupiĝas. Oni ne okupiĝas krime, ĉar tio estas dume la sola en la mondo rimedo, kiu helpas en gravaj suferoj al tiuj, kiujn ni kuracas per Rentgen-terapio. Vi, eble, deziras, ke mi rekomendu hipofeon al miaj malsanuloj?

Pasis jam la deka horo, kiam Ŝĉukin finfine forveturis el la malsanulejo. Ustimenko surmetis super la kitelo la palton kaj sub batoj de blizardo, elkraĉante neĝon kaj mispaŝante per la malsana kruro en neĝamasoj, apenaŭ ĝisiris la terapeŭtikan fakon. La dika Volovik, deĵorinta hodiaŭ, estis dismetanta paciencludon «Napoleono», kiam Vladimiro Atanazijeviĉ, frapinte al la pordo, eniris en la kuracistan ĉambron. Lia vizaĝo estis severa kaj laca, la vangoj brulis pro batoj de la neĝa vento.

— Ĉu vere en la fako ĉio estas tiom kvieta, ke eblas eĉ kartludi? — demandis li seke. — Kaj, pardonu, doktoro Volovik, ĉu vere vi eĉ ne havas pri kio pensi, ke vi dum deĵorado vin per tiu okupiĝo amuzas?

Ŝi rigardis al li per humilaj bovinaj okuloj.

Li, lamante, ekiris laŭ la koridoro. La pordo en la kvaran ĉambron estis duone malfermita. Rodiono Metodjeviĉ Stepanov estis dormetanta, la lampo sur lia ŝranketo estis ombrigita per libro — volumo de «Milito kaj paco» — do, Barbara estas ĉi tie.

Li staris ankoraŭ en krepusko de la koridoro, aŭskultis.

Kaj komprenis, ke ŝi estas tie, en profundo de la ĉambro, helpas al la deĵoranta flegistino. Tintis ampolo, falinte en pelvon, la flegistino diris incitite, kvazaŭ Barbara vere ĉi tie servis:

— Pli forte viŝu, ne ŝparu alkoholon!

— Ĉu al vi ne tedas ĉiam koleri? — kun subrido interesiĝis Banjo.

Poste li vidis, kiel ŝi eksidis sur la liberan liton apud la patro. Ŝiaj piedoj ne atingis la plankon, la vizaĝo estis laca, sed ia karesa esprimo kvazaŭ prilumis tutan ŝian aspekton per gemuta kaj hejmeca brilo. Aŭ eble, ŝi estis ridetanta? Al kio?

«Kion vi, Barbeto?» — preskaŭ demandis li, kiel demandadis iam antaŭlonge, ankoraŭ sur la strato Bela.

Sed li nenion demandis, nur svingis la manon kaj ekiris lami sur neĝamasoj tien, kie lin neniu atendis kaj kie lin neniu bezonis kun liaj «eventoj», kiel la veno de Ŝĉukin.



1. B. V. Petrovskij (1908–2004) — granda sovetia kaj rusia kirurgo, sciencisto kaj klinikisto, organizanto de sanprotektado. A. V. Viŝnevskij (1874–1948) — rusia kaj sovetia milita kirurgo, akademiano, fondinto de kuracista dinastio; sed eble temas pri lia filo — A. A. Viŝnevskij (1906–1975) — sovetia kirurgo, sciencisto, akademiano.
2. Ostap Bender — protagonisto de satiraj pikareskaj romanoj de I. Ilf kaj E. Petrov «Dek du seĝoj» (1927) kaj «La ora bovido» (1931), fripono.