Paro da lupoj
— Al kiu vi? — demandis ŝi en duonmallumo de la antaŭĉambro.
Lian vizaĝon ŝi ne vidis. Kaj malfermis Inna Matejevna tial, ke la voĉo trans la pordo ŝajnis al ŝi tute konata. Sed nun ŝi ne estis rekonanta, kvankam al ŝi ŝajnis, ke ŝi tuj komprenos.
Jenjo estis manĝanta kompoton en la kuirĉambro.
— Panjo! — vokis ŝi. — Tie kiu al ni venis?
— Rekonu! — ordonis la neelteneble konata voĉo — malalta kaj ordonema, la voĉo, pro kiu ŝi iam malvarmiĝadis kaj kiun ŝi memoris, kvankam ne deziris memori, la voĉo, kiu povus ordoni al ŝi kion ajn.
— Mi rekonis! — flustre diris ŝi kaj retroklinis la kapon. Li kliniĝis kaj, preninte ŝian nukon per la polmo, per siaj malmolaj, malvarmaj post frosto lipoj algluiĝis al ŝia buŝo. — Mi rekonis, — sufokiĝinte, ripetis ŝi.
— Panjo, mi disverŝis lakton, — informis Jenjo el la kuirĉambro.
Palij demetis mallongan, kun silka stebita subaĵo, vilan palton. Nun, kiam ŝi turnis la ŝaltilon, li ridetis al ŝi, kiel en Samarkando en tiuj sovaĝaj, sufokaj noktoj. Li ridetis nur per la buŝo, kiel tiam, kiam ŝi kuŝis apude kaj parolis pri la miraklo, kiun li al ŝi instruis.
— Ĉu vi ne estas kontraŭ? — demandis li, ekvidinte, ke ŝi rigardas al la valizo, kiu kviete staris apud la pordo mem. — Mi deziris unue vidi vin, kaj poste jam en gastejon... La adreson sufloris deĵoranto en la regiona plenumkomitato...
Esence, li preskaŭ ne ŝanĝiĝis, nur la haroj nun kuŝis glate kaj egale, ŝmiritaj per harpomado, kiel ĉe herooj de eksterlandaj filmoj. Kaj la rigardo iĝis akra, pikanta, ĉien penetranta. Kaj ankoraŭ ringon ŝi rimarkis sur lia maldekstra mano — oran ringon kun blazono aŭ sigelilo.
Dum li estis dismetanta kunportitajn manĝaĵojn, ŝi estis kuŝiganta Jenjon en la liton, maltrafe respondante al ŝiaj demandoj pri tio, kiu estas tiu oĉjo kaj kiam li foriros. Jenjo ne ŝatis gastojn, speciale tiajn, kiuj ne atentis ŝin. Kaj tiun ĉi ŝi simple ektimis. Li ankaŭ al ŝi ridetis per la buŝo, kvazaŭ faris grimacon. Kaj eĉ ne demandis, kiom da jaroj ŝi aĝas kaj ĉu ŝi vizitadas lernejon, kiel demandadis ĉiuj, kiuj venadis al Inna Matejevna.
Kiam ŝi eliris al li, li estis senkorkiganta botelojn. Kaj la jako, kaj la kvadratita trikita veŝto, kaj la kravato, kaj la ĉemizo — ĉio sur li estis eksterlanda, bonkvalita, kvankam ne tre nova. «Eble, trofea», — pensis ŝi.
Ŝiaj vangoj brulis.
— Kiel strange estas, ke vi estas viva, — diris Inna Matejevna. — Mirinde.
— Ankaŭ mi tiel opinias, — respondis li, eksidante al la tablo. — Mi miras eĉ pli ol vi. Vi povas esti certa...
Unuan fojon dum multaj longaj jaroj ŝi tiel drinkis, kiel en tiu vespero. Kaj Palij same drinkis multe — konjakon el glaso — kaj almanĝadis strange — per muelita nigra kafo el kulereto. Lia maldika vizaĝo restadis pala, li nur ridetadis pli kaj pli ofte, kaj ju pli multe ili drinkis, des pli kaj pli lia rideto iĝadis simila al tio, kiel sensone dentomontras lupo antaŭ ol eksalti...
— Kie do vi estis? — demandis ŝi, eksentinte, ke ŝia kapo turniĝas. — Kial vi silentis? Mi delonge opiniis vin mortinta. Ĉu Zina estas viva?
— Laŭ onidiroj, ŝi estas en Aŭstralio.
— En Aŭstralio?
— Kun sia Pedersen.
— Kun kia ankoraŭ Pedersen?
— Tio estas ne mia afero, — subridis Palij. — Min tio ne koncernas, diablo ŝin prenu. Kaj via inĝeniero kie estas?
— Mortis, — diris ŝi, derompante de la tabuleto ĉokoladon. — Mortis, edziĝinte al iu putino. Mi kaj Jenjo estas solaj. Du orfinoj, — rememoris ŝi. — Tiele ni duope ekzistas. Sed vi, vi...
— Mi estas en ordo, — seke diris li, — ĉu vi komprenas? Aŭ mi montru dokumentojn?
Iliaj rigardoj interkruciĝis. Kaj ŝi, kvankam drinkinta, sukcesis ne kredi al li antaŭ ol tute ebriiĝis. Ja tro rekte li al ŝi rigardis. Tro simplanime. Tro malfermite, ne laŭ la maniero de Palij. Kaj, kvazaŭ eksentinte, ke ŝi al li ne kredas, li batis responde: diskrete, sen troa premo, amike li avertis, ke ŝin serĉas la hundo Jesakov, la eksa loĝanto de la gemaljunuloj Bojariŝnikov-oj, liberigita el prizono. Li serĉas, asertante, ke ŝi lin priŝtelis kaj ke li ŝin premos kun neaŭdita krueleco, sed «sian havaĵon» el ŝi li elskuos, kaj se ne elskuos, do vivo por ŝi tamen ne estos, — tiel li ricevos almenaŭ malgrandan kontentiĝon.
Kaj jam kun detaloj, sen ridetoj, Georgo rakontis al ŝi, kiel Jesakov deziras bati Inna-n Matejevna-n al ŝia partieco — senkompate kaj senindulge, prezentinte la aferon tiel, kvazaŭ ŝi estis bone informita pri tio, kio estis kaŝita en la ujoj kun sukero.
— Por li nenio gravas, — serioze kaj eĉ malgaje finis sian rakonton Palij, — li tute freneziĝis. Kriegas, ke tiun oron li deziras fordoni al la ŝtato kaj eĉ deklarojn en respektivajn organojn skribis, por ke oni vin trovu. Mi pensas, oni verŝajne trovos. Finfine la organoj ĉiujn, kiujn ili bezonas, trovas kaj senmaskigas...
Inna Matejevna ne respondis. La lupaj okuloj de Palij, kvazaŭ el trans neĝa polvo, hele kaj kroĉeme rigardis al ŝi. Kiu li estas? De kie li venis? Kial lia eksedzino trafis al Aŭstralio? Kaj kial li enkapigas al ŝi, ke nenio valora estis en la ujoj kun sukero, — li pretas konfirmi ĵure, li diros, ke li mem tiun sukeron transŝutis.
— Sed vi ja en tiu tempo jam antaŭlonge forveturis el Samarkando?
— En kiu — tiu? Sed kiu ankoraŭ vidis tiujn ujojn? Kiu scias, kiam nome la maljunulo ilin al vi transdonis?
Jen en kio estas la afero! Palij deziras esti ŝia savanto, helpi al ŝi, defendi ŝin, kompatindan. Kiel brave! Sed tamen por kio li tion bezonas? Por kio li prezentas sin kiel defendanton de la vidvino kaj la orfino? Kian profiton li atendas de tiu ago? Kaj kvazaŭ spite, ŝi hodiaŭ ne demetis la braceleton, tute groŝkostan, sed tamen ĝuste el tiuj ujoj mem.
Kaj Palij jam metis sian polmon sur ŝian manradikon, ludis per la luksaĵeto el la ne testamentita al ŝi Jesakov-a heredaĵo kaj demandis, kvazaŭ vidis ĉion trae, kvazaŭ legis ŝiajn pensojn sen penoj:
— Ĉu lia braceleto? Priŝtelis vi la oldulaĉon? Kaj nun vi ankaŭ min suspektas pri malĝustaĵoj de la biografio? Vi pensas, por kio mi viajn fiagojn defendi intencas? Kia manovro malantaŭ tio kaŝiĝas? Sed nenia ja, Injo! Mi laciĝis kuradi, la piedojn batvundis, mi deziras pecon de familio, edzinon apud mi, kun varmeco, kareso al mi. Kial vi rigardas, bela gazelo? Ĉu vi koleras al mi, ke mi el Samarkando malaperis? Ne pro mia kulpo, amikino, min embarasis facilanima rilato al burokrataj dokumentoj. Tamen mi pagis, knabino, pagis plene, riparis per la sango, tute nemalmulta. Tiuj ĉi piedoj paŝadis sur vojoj de Eŭropo, tiuj ĉi okuloj vidadis gajajn bildojn, mi havos kion al nepoj rakonti...
Li volvis tube pecon da ŝinko, liaj fortegaj makzeloj eklaboris, kaj la ŝinko momente malaperis. Inna Matejevna rimarkis — li ne demordas, li deŝiras, disŝiras.
Por ke la najbaroj ne aŭdu la gaston, ŝi ŝaltis la radiricevilon — el Moskvo kun amara malgajo aŭdiĝis fortaj akordoj de la uverturo de la lasta akto de «Ĥovanŝĉina». Sed al Palij ne plaĉis; kun glaso da konjako en la mano li paŝis al la radiricevilo, rapide kaj lerte kaptis ian foran dancan muzikon, ĝistrinkis la konjakon kaj interesiĝis:
— Ĉu via posteno permesas al vi danci okcidentajn dancojn?
— Ne spritu, — respondis ŝi, ekstarante.
Liaj muskoloj estis samaj, kaj li estis grandega same — la sola homo, kiu povis fari kun ŝi kion ajn. «Kia malbeno estas tiu dependo, — ebrie kaj kompate pensis ŝi pri si. — Por kio li venis ĉi tien? Kian biografion altrenis al mi? Kiel mi evitu ĉion tion neeviteblan, kio sekvos? Li ja pereigos, neniigos min!»
Kaj ŝi ekvidis, kiel li ridetas al ŝi desupre, montrante la blankajn, egalajn, mallongajn dentojn, tiujn, per kiuj li ĵus estis ŝiranta la ŝinkon, tiajn dentojn, kiaj simple ne ekzistas ĉe homoj de lia aĝo kaj de tia sorto, se vere tiu sorto almenaŭ iomete similas al tio, pri kio li parolis...
— Kisu min! — petis ŝi.
— Kaj kio vi estas?
— Mi estas via, — preskaŭ kun larmoj en la voĉo diris ŝi. — Mi estas via. Nur via. Ĉiam via.
— Vi estas rabobesto, — preskaŭ karese prononcis li. — Mi multon scias pri vi. Sed vi estas seksalloga kaj amorveka. Ĝenerale, ni ne pereos...
Ŝi hontis pro liaj vortoj. De kie li tion prenis? En iu senco, en speciala senco ŝi estis hontema. Tiom, kiom en tiu nocio estas bigoteco, ne pli. Certe, tio ne koncernis tiajn ekzemplerojn, kiel profesoro Bajramov. Sed kun Palij ŝi deziris esti humila. Deziris diradi: «Ho dio, kion vi kun mi faras!» Kaj aŭdi lian klaran kaj mallongan respondon, pro kiu ŝi preskaŭ perdadis la konscion...
— De kie vi alveturis? — demandis ŝi, kiam ili eksidis apude sur la sofon.
— Ĉu nun? El Moskvo.
— Kaj kion vi tie faris?
— Eksciadis, kiel trovi vin.
Li rigardis proksime en ŝiajn okulojn, tute proksime. Ne, certe, li ŝanĝiĝis, eĉ tre ŝanĝiĝis. Ĉu antaŭe estis tiuj ĉi faltoj ĉe la buŝo, ĉu ĉe rideto oblikvis lia firma buŝo? Kaj estis ankoraŭ io, kion ŝi ne povis distingi tiel proksime. Io tute nova.
— Ĉu vi estis en kaptiteco? — rapide kaj ebrie demandis ŝi.
— Ĉu mi? — miris li.
Kaj ree ŝi ne kredis al lia miro.
— Mi estas en ordo, — diris li, ree submetante sian polmon sub ŝian nukon kaj almoviĝante al ŝi per sia buŝo. — Mi estas en plena ordo. En plenega. Eĉ por via personara fako mi taŭgos...
Liaj lipoj facile tuŝis ŝian varman, atendantan, duone malfermitan buŝon. Kaj ŝi eĉ ekkriis, tiel ŝi lin bezonis, tiel ŝi sopiris pri li, tiel deziris aparteni al li, tiu nekomprenebla lupo, kiu venis ĉi tien por kio ajn, sed tute ne por ĝojo en ŝia vivo. Kaj, komprenante tion, ŝi iris renkonte al li, ĉar ŝi mem jam ne obeis al si.
— Bonege! — poste laŭdis li ŝin, kvazaŭ ŝi estis bone kuirita manĝaĵo. — Mi vin subtaksis.
— Cinikulo! — diris ŝi, ĝeniĝante pro hela lumo, kiun li ne permesis estingi. — Kruda kaj cinika homo.
— Animalo! — konsentis Palij.
— Ĉesu!
Li glatumis ŝian nudan, malvarmetan ŝultron. Ŝia buŝo plu estis duonmalfermita, la palpebroj estis fermitaj, la vangoj brulis.
— Mi pereos kun vi, — pigre diris li, metante sur la randon de la polurita tableto brulantan cigaredon. — Kiel en la kanto pri Razin oni kantas...
— Pri kia ankoraŭ Razin? — nenion komprenante, demandis ŝi. — Kaj estingu finfine la lumon, mi petas...
Matene li diris, ke ili tute povas geedziĝi. Palij persone estas libera, ŝi, kiom li komprenas, — same. Specialecon li havas...
— Kiom mi komprenas, vi estas profesia administranto? — lace demandis Inna Matejevna. — Ĉu tio estas specialeco?
— Kaj vi nun? — subridis li.
Ili kuŝis apude en ŝia lito. Preskaŭ kiel tiam, en Samarkando. Sed hodiaŭ ŝi estis mastrino, kaj li — gasto. Tamen, verŝajne, tiam ŝi estis pli trankvila, ol li nun. Ĝuste tion ŝi distingis en lia vizaĝo matene — tiun maltrankvilon, kiun iam ŝi neniom rimarkadis. Maltrankvilon, ŝirmatan per ŝercoj. Maltrankvilon, ŝirmatan per babilado: antaŭe li estis silentema. Aŭ ĉio ĉi fariĝis pro la konjako — antaŭe li ne drinkis tiel multe?
— Kio koncernas monon, do mi ĝin havas sufiĉe, — sciigis Palij kaj malfermis sian valizon sur la planko apud la lito. — Ni aĉetos eksterurban domon, por via knabo estas bone...
Inna Matejevna iomete ofendiĝis.
— Mi havas knabinon, — diris ŝi.
Li preteratentis ŝiajn vortojn. Alportis seĝon kaj metis la malfermitan valizon sur la seĝon. Por ŝi ĉio ĉi estis tute neinteresa — nek lia mono, nek iaj «donacoj», kiel li esprimis. De li Inna Matejevna nenion bezonis, male, ŝi mem lin nutradus kaj vestigadus, li nur tiele kuŝadu kaj eligadu fumon ringe. Sed li ne komprenis tion, tamen, ŝi al li ja nenion diris. Li subite komencis elfaligi sur ŝian silkan, en rombetoj, verdan litkovrilon bankajn, densajn ligaĵojn da centrublaj monbiletoj. Po dek mil en ligaĵo.
— Ĉu vi freneziĝis? — per plu laca voĉo demandis ŝi. — De kie tio ĉi?
— Ĉu mi diru veron?
Inna Matejevna rigardis al li silente per siaj katinaj, ne palpebrumantaj okuloj.
— Mi prenis en unu germana domo, — subridis Palij. — Stultuloj kaj kretenoj etan fatrason alveturigis, memoraĵojn de la milito, kaj mi tiamaniere riĉiĝis. Faŝista kolonelo tie antaŭe loĝis, verŝajne, el nia banko li prenis.
— Kaj se ili estas falsaj? — demandis Inna Matejevna.
— Kontrolite, — afereme respondis Georgo. — Mi ne estas infano. Mi mem alportis en Moskvo en bankon kaj diris, ke mi suspektas tiun centrublan bileton, ke ĝi estas falsa. La kasisto, ankoraŭ de la cara tempo, eĉ priridis min.
— Do, tio estas via doto?
— Do! — firme respondis Palij.
— Kaj ĉu pasporton vi vere havas?
— Sen pasporto ne eblas eĉ paŝon fari, — kurbigante la buŝon, subridis li, — ĝin eĉ en lito amoratino petas montri. Kaj kontrolas specialajn markojn, aŭ kiel ili nomiĝas? Registraĵojn? Trankviliĝu, knabino, la pasporto estas en la gastejo, en via «Volgo». Mi tie tuj numereton luis, nur la trezorejon ne kuraĝis lasi.
Kaj li karese frapis la kovrilon de la valizo.
Inna Matejevna subite ege malsatiĝis. Palij malfermis konservaĵon «gado en oleo», kaj ili eksidis al la tablo, ŝi — en surĵetita sur la ŝultrojn orenburga kaptuko, li en kalsoneto kaj en maldika arĝentkolora kamizolo. Ŝi neelteneble deziris ekdormi. Kaj estis ial terure, kiel neniam en la vivo.
— Dum mi aranĝas aferojn, vi la monon konservu, — diris Palij. — Por mi kun ĝi en la gastejon estas stulte ŝoviĝi. Metu parton en la konton, parton en diversajn kestojn disŝovu, en la ofica gardoŝranko vi povas iomete teni...
— Lasu min! — petis ŝi. — Ĉu vere, krom mono, vi ne havas pri kio paroli?
— Ĉu versaĵojn deklami? — neatendite dentomontris li. Kaj pli milde aldonis: — La aĝo ne konvenas, kaj ankaŭ la vivo min tretis...
Iom poste li demandis:
— Ĉu ni drinku ĉampanon?
Je la oka horo ŝi kondukis ekkapricintan Jenjon en la infanĝardenon. Faligante grandajn larmojn, la knabino diradis, ke ŝi deziras nenian oĉjon, la oĉjo iru for, li estas malbona, kial oni enlasis lin ĉi tien?
Kiam Inna Matejevna revenis, Palij, lavinte sin, nuda ĝis la zono, estis razanta sin en la kuirĉambro apud la lavpelvo per larĝa briletanta klingo de tranĉilrazilo. Forta vilo sur lia osta vizaĝo seke susuris. Per la maldekstra mano li estis streĉanta la haŭton apud la orelo, en la dekstra estis la blanka tenilo de la razilo.
— Kio estas tio? — mallaŭte demandis Inna Matejevna, fiksrigardante lian brakon, tie, kie preskaŭ apud la akselo klare vidiĝis litero — ŝajne, normala «B», maldike, kvazaŭ per fabrika, amasa maniero farita tatuaĵo. — Kio estas tio ĉe vi sub la brako?
Georgo iomete tremeris per la forta muskolo kaj respondis ne tuj:
— Ĉu vi ne vidas? Litero «vo». Estis iu Vanjo. Necesas forigi.
— Sed ĉu tio estas tiel simpla — forigi tatuaĵon?
— Simpla aŭ ne simpla, sed necesas. Okazis stultaĵo, sub influo de minuto.
— Sub influo de kia tia minuto? — tute mallaŭte interesiĝis ŝi. Mallaŭte kaj kun timo en la voĉo. — Kiel al tio rilatas influo de minuto?
— Estis amintrigo, jen mi tatuigis al mi stultaĵon. Litereton.
Li estis finraziĝanta, movadis kaj movadis la klingon sur la jam pure razita vango.
— Do, tio estas simple litereto, — tire diris ŝi. — Amintrigo. Ĉu vi min opinias stulta? Tio ja, Georgo, estas sangogrupo — la dua ĉe la germanoj. En la rusa tio estas «vo», sed en la germana tio estas «bo». Mi precize scias...
Jes, ŝi sciis. Vidis en marto de la kvardek kvara jaro, kiam oni alveturigis du SS-ajn oficirojn, militkrimulojn, punistojn. Ili havis ĝuste saman tatuaĵon.
— Vi estas ege klera, — subridis li. — Nu, sangogrupo, kio eksterordinara. Kiam niajn knabojn oni sendis tien por specialaj taskoj, oni faris jen tiajn tatuaĵojn, por ke ĉio estu simila. Ĉu vi ne komprenas?
— Sed vi ja diris — amintrigo?
— Sed ĉu mi tuj ĉion konfesu antaŭ vi — kiu mi estis dum la milito? Tion, knabino, oni al neniu rajtas rakonti, ankoraŭ tempo ne venis...
— Kial do vi tiam rakontas? — per egala voĉo interesiĝis ŝi.
Li ree komencis ion mensogi, jam tute absurdan. Eĉ estis ĝene aŭskulti. Sed ŝi aŭskultis kaj tre deziris kredi, ke ĉio ĉi estas ĝuste tia, kiel li rakontis: oni ĵetadis lin kun paraŝuto, li liveradis eksplodaĵon al popolaj venĝantoj, plenumadis specialajn taskojn por aranĝo de komunikado, portadis uniformon de gestapano. Se tio estus vero. Ĉar se tio estas mensogo — al ŝi venis fino!
Antaŭ la dekunua horo Inna Matejevna forveturigis Palij-on en ŝanceliĝanta trivita taksio al la perono de la gastejo «Volgo», interkonsentinte, ke li nepre venos tagmanĝi. Apud la gastejo la motoro de la DKW paneis, la ŝoforo, insultante la eksterlandan teĥnikon, levis la kapoton. Gorbanjuk rigardis, kiel Georgo estis malrapide leviĝanta laŭ la ŝtupoj. La tago estis suna, sonoris degelgutoj, sub tiu hela suno Gorbanjuk ekvidis, kiel kontraŭ Georgo el la larĝa spegula pordo eliris la maljuna profesoro Hebeisen kaj kiel li haltis, kaptinte per la mano la kubuton de profesoro Ŝĉukin, junaspekta kaj svelta, en mallonga jako kaj sen ĉapo. Liaj grizaj haroj brilis sub la suno arĝente.
Palij same haltis: ili staris unu kontraŭ la alia en distanco de ne pli ol paŝo — la flave pala aŭstro kaj Georgo. Kion diris Hebeisen — Inna Matejevna ne aŭdis, la ŝoforo tiumomente frapfermis la pordon kaj ŝiris la stangon de rapidumo. Palij venis nek tagmanĝi, nek vespermanĝi. Teruraj antaŭsentoj turmentis Inna-n Matejevna-n. Eble, ŝi devis, anticipante eventojn, mem telefoni al Bodrostin kaj rakonti al li siajn suspektojn? Sed se Bodrostin ridos pri ŝi?
Kaj ankoraŭ unu terura tago pasis, plena de maltrankviloj, duboj — ĉu telefoni al Bodrostin aŭ ne? Verŝajne, estis jam malfrue. Se Georgo estis arestita, informi pri siaj suspektoj estas ridinde.
Kun sekaj lipoj, kun haltinta rigardo, ŝi atendis, komprenante, ke atendi estas sensence. Kaj, malamante Palij-on, definitive pereigintan ŝian estontecon, tamen, kvazaŭ en sonĝo, ŝi sentis sur siaj ŝultroj liajn gorilajn manojn kaj sur sia vizaĝo lian pezan, ardan, bestan spiradon. La koro de Inna Matejevna kvazaŭ haltadis, kaj poste komencadis bati rapide kaj neegale.
En la sekva mateno, el sia kabineto, Inna Matejevna per ŝanĝita voĉo interparolis kun la administranto de la gastejo. Ŝin interesis, en kiu numero loĝas kamarado Palij, jes, ĝuste tiel — Palij. «Palij? — demandis la administranto. — Palij Georgo? Palij — jes, atendu minuton...» Kaj la administranto tiel al ŝi alkroĉiĝis, ke, ne fininte paroli, ŝi surmetis la parolilon. Poste demetis — la finsignalo ne estis. Tiam, griza pro timo, Inna el la akceptejo de Eŭgeno Rodionoviĉ telefonis al la ripara buroo. Ŝin skuis tia tremo, ke eĉ la sekretariino de Stepanov Bella kompate interesiĝis — ĉu ŝi ne estas malsana.
— Gripo! — seke respondis Gorbanjuk.
Venis kun vica raporto Zakadiĉnaja. Inna Matejevna preskaŭ ne aŭskultis ŝin. Ĉu interesis ŝin profesoro Ŝĉukin kun ties juna edzino kaj riskaj operacioj? Ĉu interesis ŝin tio, ke Hebeisen ricevas leterojn el eksterlando kaj mem skribas al imperiismaj landoj? Ĉu interesis ŝin tio, ke Sainjan, laŭ vortoj de ties propra edzino, Lubov Nikolajevna, havas reprezaliitajn parencojn?
Ŝin neniu interesis!
Por ŝi sufiĉis propraj zorgoj.
Kaj ankaŭ dum tiu ĉi nokto ŝi ne dormis, ĉiam atendis, ke li subite revenos. Ŝi trinkadis valerianon kaj restintan konjakon.
Kaj matene la maljuna Vetĉinkina kun mistera vizaĝo informis ŝin, ke pri ŝi jam demandis kamarado majoro Bodrostin. «Dufoje. Li petis telefoni tuj, kiam vi venos».
Kaj ŝi aldonis kompate:
— Vi havas tute grizan vizaĝon. Ĉu io okazis?
Malgraŭ la strikta malpermeso fumi en la personara fako, Vetĉinkina parolis kun sia estrino kun cigaredo en la flavaj maloftaj dentoj.
En la vestiblo de la Departemento sur la Lenin-strato, montrante la paspermeson al la gardostaranto, Inna Matejevna ekvidis la maljunan Hebeisen, kiu, singarde metante la piedojn, estis malleviĝanta laŭ la ŝtuparo. Sur lia faltoplena vizaĝo estis morna kaj solena esprimo. Inna-n Matejevna-n li ne rekonis — tiel li estis, evidente, absorbita de siaj pensoj. Desupre ŝi aŭdis voĉon de Bodrostin:
— Kamarado profesoro, ĉe la perono estas aŭtomobilo, ĝi veturigos vin en la malsanulejon.
— Danke schön! — dankis Hebeisen germane.
Majoro Bodrostin kondukis Gorbanjuk-on rekte al kolonelo Ŝtub. Kaj ĝuste en tiuj momentoj ŝi komprenis, ke «vendis» ŝin ĝuste Palij. Kiu alia povis scii, ke li noktis ĉe ŝi? «Nu, bone do! — suspiris ŝi. — Bone, amiketo!»
Aŭgusto Janoviĉ salutis al Gorbanjuk ĝentile, kvazaŭ en kunsido de la regiona komitato, kiam ili renkontiĝadis en la kabineto de Zolotuĥin. En la vasta malalta kabineto de Ŝtub estis tre varme, malgraŭ tio, ke en la grandega kahela forno brulŝtipoj nur komencis ekbruli.
— Ĉu estas glitige sur la strato? — interesiĝis Ŝtub.
— Jes, degelis, kaj nun denove frostas...
Ili silentis iom. Ŝtub malfermis la gardoŝrankon kaj metis antaŭ Inna Matejevna prizonajn fotaĵojn de Palij. Li estis ankoraŭ razita — verŝajne, oni fotis antaŭhieraŭ — kaj rigardis en la objektivon per indiferenta, ne propra, pereinta rigardo.
— Ĉu vi konas tiun ĉi homon?
— Jes, — post paŭzo diris Inna Matejevna. — Ekvidinte sur lia brako tatuitan sangogrupon, mi mem deziris telefoni al vi, kiam li venos al mi tagmanĝi, sed li ne plu venis. Ĉu pro sendependaj de li cirkonstancoj? — penis ŝerci ŝi.
Sed Ŝtub ne akceptis la ŝercon. Ĝi ne efikis. Lia vizaĝo plu konservis nepenetreblan esprimon. Kaj en liajn okulojn ne eblis rigardi — tro dikaj okulvitraj lensoj estis ŝirmantaj ilin disde Gorbanjuk.
— Kion vi povas rakonti pri li?
— Tio estas malamiko, — koncentriĝinte, komencis ŝi, sed li interrompis ŝin, facile frapinte la tablon per la manplato. — Mi estas tute konvinkita, ke al ni venis malamiko, — ree ekparolis Inna Matejevna, kaj ree li interrompis ŝin:
— Mi demandas, kion vi persone scias pri civitano Palij? Ĉu la demando estas klara por vi?
— Klara! — humile diris ŝi kaj pensis, kion nome ŝi diru. Ŝtub pacience atendis. Li scipovis atendi. Se tio, certe, servis al utilo de la afero.
— Mi diros nur veron! — promesis Gorbanjuk.
— Mi esperas.
Ŝi vere rakontis la tutan veron. Kaj eĉ pri la mono, kiun Palij «kaŝis» ĉe ŝi. Ne kuraĝis ŝi rakonti nur pri tiuj ligaĵoj, kiujn ŝi forportis al la laborejo en la gardoŝrankon. Kaj pri Samarkando ŝi rakontis. Ŝtub kapjesadis kaj fumadis. Poste ŝiajn depoziciojn enskribadis majoro Bodrostin. Kaj ĉe Ŝtub sidis Serĉjo Kolokolcev kaj ekscitite rezonadis:
— Mi persone pensas, kamarado kolonelo, ke la atmosfero «kaptu krimulon» tre kontribuas al tio, ke ĝuste la krimulo kaŝiĝas. Same estas kun tiu Palij. Blinda kredo pri papero, pri ordenoj kaj medaloj, pri puraj dokumentoj kondukas al tio, ke tia lupego veturadas tra urboj kaj vilaĝoj, oni lin libere registras, oni lin pri nenio limigas, kaj kiam venas homo kaj sincere diras, ke li estis sur la okupaciita teritorio, kaj jen lia Ausweis...
— Ridinde, — ne aŭskultante Kolokolcev-on, sed, evidente, respondante al siaj pensoj, interrompis Ŝtub, — ridinde: kie ajn li estis — ĉio estis bonorda, sed ĉi tie, en Unĉansko, vidalvide, sur ŝtupoj de la gastejo, en kiu tiu Hebeisen neniam estadas...
— Nu, ankoraŭ la pasporto, — diris Kolokolcev.
— Kio — pasporto? Ĉu nur tial, ke mi kaj vi sias, kiel tio estis farata en Berlino?
— Kion li tamen faradis tie, tiu Palij?
— Murdadis honestajn homojn. Murdadis, turmentadis kaj torturadis. Torturadis kaj peladis en gasumejojn. Elrompadis orajn dentojn. Deŝiradis ringojn. Komandis subpremadon de ribelo en geto. Eĉ infanojn murdadis... Bone, al diablo lin! Ĉu vi deziras, mi al vi bonan novaĵon rakontos?
— Ĉu bonan? — demandis Sergio.
— Eĉ tre: al ni Gnetov baldaŭ alveturos.
— Kiel? Ĉu por ĉiam? — aĥis Kolokolcev. — Ĉu en Unĉanskon?
— Kaj tion ni jam tiam vidos — ĉu por ĉiam aŭ ne, — penseme respondis Aŭgusto Janoviĉ. — Mi penos, ke por ĉiam. Nu, kaj nun ni okupiĝu pri la aferoj. Kiaj informoj estas pri Zemskov?
Sergio ekridis kaj eĉ skuis la kapon — tiel bone al li iĝis pro tio, ke alveturas Viktoro. Kaj ankoraŭ estis bone pro tio, kion li estis rakontonta al Ŝtub.
— Resaniĝas kamarado Zemskov. Tie al li ĉiam venadis tiu geologino — Stepanova, la filino de la emerito. Ŝi sidadis, voĉlegadis, kun lia fratino amikiĝis. Nu, ĉu vi memoras, tiu, kiu vian aŭton batis, tia rondokula, ŝi ankoraŭ estis ĉi tie, por ke la ŝoforo ne estu punita. Nu, kaj doktoron mi al li veturigis ĉi-tiean, junulon, armenon, li estas fakulo pri infanaj malsanoj, sed li mem proponis sin por veturi. Malloge dirante, hieraŭ ni kuŝigis Zemskov-on al Ustimenko en la malsanulejon. Tiu Sainjan diris, ke li esperas — ne estas certa, sed esperas — ke, ĝenerale, estos pliboniĝo. Li diris — ili komencos kompleksan kuracadon, jen kiel. Kaj hieraŭ matene mi skribis precize laŭ vortoj de Zemskov pri Aglaja Petrovna. Li ĉion scias kaj nur demandas, kiam ŝi lin vizitos. Nenion li tiel deziras, kiel intervidiĝi kun ŝi, — ŝi venu, diras, almenaŭ por minuto. Mi ŝin ne retenos longe, mi al ŝi pri ŝia librotenisto devas persone rakonti...
— Nu, eble, li ankoraŭ rakontos, tute probable, — plu pensante pri siaj aferoj, mistere prononcis Ŝtub. — Kio ajn en la mondo povas okazi, ĉu vere, kamarado Kolokolcev?