Luba Gabaj
En la sama tempo en vespero, tamen ne aŭtuna vespero, sed, kiel oni diradis ĉi tie — «velursezona», Luba Gabaj, vicfratino de Vera Nikolajevna Veresova, estis iranta en blanka banurbo, sub mallaŭte susurantaj palmoj, al kamarado Romanjuk, al kiu ŝi dufoje skribis kaj kiu finfine vokis ŝin hodiaŭ el la malsanulejo por la dudek unua horo per telefonaĵo.
La vespero estis sufoke humida, pro longa veturo en la kargujo de skuema, kadukiĝinta dum la milito kamiono, Luba laciĝis, ŝi deziris lavi sin kaj kuŝi, sed ŝi nenion tian povis permesi al si, ĉar ŝi jam estis malfruiĝanta, kaj la interparolo, kiu atendis ŝin, estis decida, vive grava, definitiva.
«Mi al vi montros — pro loĝaj kondiĉoj, — mokimitante en la menso kamaradon Romanjuk kaj ardigante sin por la estonta interparolo, pensis Luba. — Mi al vi hodiaŭ ĉion klarigos, vi scios, kiel ŝerci pri miaj malfeliĉoj!»
Ŝi subite rememoris, kiel dum la lasta renkontiĝo kamarado Romanjuk, scipovanta mirigi la konversacianton per neatendita citaĵo, diris al ŝi responde al ŝiaj plendoj: «Kiaj okulegoj — flamo sen pardono, kaj mia koro ne estas ŝtono!» Kaj ŝi rememoris, kiel ŝi ne trovis, kion respondi. Ne gravas, hodiaŭ ŝi al ĉio respondos!
Malgraŭ tio, ke la milito finiĝis tiel antaŭnelonge, sur la breĉetitaj per bomboj kaj obusaj splitoj trotuaroj svarmis jam multaj ripozantoj en helaj pantalonoj kaj ripozantinoj en intenskoloraj roboj, blovorkestro ludis en kazino super la maro malrapidan kaj multsignifan valson, kaj estis strange pensi, ke ĉi tie kuraciĝadis faŝistaj oficiroj kaj oficistoj, kaj sur la plaĝoj sunbruniĝadis germanaj putinoj — «ĉokoladistinoj», kaj de sur la rokoj, pendantaj super la urbo, fajfadis kugloj de partizanaj mitraletoj.
«Aĥ, ja pri kio mi?» — koleriĝis pri siaj pensoj Luba Gabaj kaj montris la pasporton al postdorma enirej-gardisto en la vestiblo de tiu palaceto, en kiu nun lokiĝis ĉiuj regantaj institucioj de la distrikta centro. La gardisto, odoranta je haringo, atente pririgardis la fotaĵon de Luba, poste ŝin mem, poste ankoraŭfoje la fotaĵon.
— Ĉu vi eble min ankaŭ priserĉos? — kolere interesiĝis Luba.
— Parolu pli! — minacis la gardisto.
En krevinta spegulo sur la ŝtupara placeto Luba ekvidis sin kaj miris, kiel ŝi estas bela, malgraŭ ĉiuj turmentoj de la hodiaŭa tago: kaj la okuloj brilas, kaj la vangojn kovras rozkolora sunbruno, kaj la paliĝintaj sub la suno haroj brilas kupre. «Neniam Sainjan vidis min tia, — subite malgaje pensis ŝi. — Dum ĉiuj tiuj jaroj mi estis malbelulino. Ĉu min la kolero beligas?»
En la akceptejo sur la muroj estis naĝantaj abomenegaj akvofeinoj, faritaj el kolora mozaiko, same kiel fiŝoj, grandokulaj lacertoj kaj algoj, inter kiuj estis pasanta la vivo de tiuj dikaj kaj vostaj knabinoj.
Kaj skribmaŝino estis tamburanta ĉi tie, kaj la vizitantoj sidis sub la akvofeinoj kaj algoj, atendante akcepton, kaj la lokaj laborantoj tumultis kun aferema aspekto, kun paperoj kaj dosieroj — inter la muroj, montrantaj la subakvan regnon.
Kamarado Romanjuk en forte trivita armea tuniko kun tri vicoj da ordena rubando, grizhara, kalveta, dika kaj elturmentita, tamen ne sen galanteco leviĝis renkonte al Luba, premis per sia dika, karna manego ŝian manon kaj diris per morne subpremita baso:
— Nu kion mi kun vi faru, kamaradino Gabaj? Kiu al mi alian kuraciston donos? Kiel mi al la homoj klarigu?
Ŝi silentis, rigardante en lian bonkoran, dikan, malfeliĉan vizaĝon per severa rigardo.
— Do, tiel, — viŝante la kolon per poŝtuko kaj ne sciante, evidente, kiel aliri al tiu «demando», pro kiu estis vokita Gabaj, komencis Romanjuk, — do, tiele, mia kara belulino. Invitis mi lin, dum tutaj du horoj mi kun li suferis. Li same kiel vi — sidas, silentas. Estas pala, la okulojn turnas kaj eĉ ne unu vorton diras. Mi al li deklaras: «Raĥimo, ĉu vi komprenas, kien vi iras, kien vi turniĝas?» Deklaras: «Vi al mi la sektoron nudigas, la laboron pereigas». Imagu, kamaradino Gabaj, li palpebrumas. Eniris en tiu tempo Sergio Andrejeviĉ...
— Kiu estas tio — Sergio Andrejeviĉ? — per glata voĉo interesiĝis Luba.
— Kiel — kiu? Kamarado Karavajev!
Sed Luba ankaŭ Karavajev-on ne konis. Tamen, pri tio ŝi silentis.
— Kaj li eĉ Sergion Andrejeviĉ-on ne aŭskultis, — daŭrigis Romanjuk. — Eĉ neniom aŭskultis. Mi, li diras, ŝin amas, kaj vi, diras, amon kompreni ne povas. Mi, diras, tutegale mian familion forlasos, ili al mi iĝis osto en la gorĝo kun siaj postrestaĵoj, ili al mi per sia psikologio estas fremdaj. Mi, diras, en miaj sentoj ne estas libera, mia amo estas pli forta ol mi. Mi, certe, kun Sergio Andrejeviĉ rekomendis al li ekregi sin — sed vane! Ĉe li, vidu, la bremsaj centroj paneis. Tiam kamarado Karavajev eĉ altigis la tonon: ni, diras, al vi viajn bremsajn centrojn tiel riparos, ke vi vin mem ne rekonos...
Romanjuk trinkis akvon kaj diris pete:
— Ignoru, kamaradino Gabaj!
— Kiel do? — interesiĝis Luba.
— Ignoru filistrajn klaĉojn — mi vin konvinke petas.
— Mi ne ignoros! — diris Luba. — Mi ne povas labori tie, kie oni opinias min putino, rompinta familion. Oni min instruis, ke kuracisto devas esti modela homo...
— Ja diablo lin manĝu, ĉu ni vin ne konas? — eksplodinte, kriis Romanjuk. — Ni ja scias, ke vi ne kulpas! Ni estas informitaj. Sed pro la afero mi petas, ja vi aranĝis la laboron bonege, mi petas kamaradece: ne forlasu la malsanulejon. Mi konvinke petas, kaj Sergio Andrejeviĉ petas...
Pro la nekutimaj vortoj kaj ĝeneco kamarado Romanjuk ree abunde ŝvitis. Luba respondis al li eĉ ne unu vorton, ŝiaj okuloj brilis per malbonkora lumo. Ja la kompatinda Romanjuk eĉ ne esperis pri respondo. Li nur deziris, ke ĉio ĉi solviĝu. Kaj forpermesi la kuraciston el la sektoro li ne povis, kaj restigi ŝin ĉi tie perforte ne indis. Kion poste postuli de Raĥimo? Li ŝin mortpafos, kaj fino.
— Ĉu vi ĉion diris? — demandis Luba.
Romanjuk senvorte dismovis la manojn.
— Min tiuj «paraj» pasioj jam ĝenegis, — per streĉite trankvila voĉo diris Luba. — Ĉu vi komprenas, kamarado Romanjuk? Mi ne estas malkuraĝulino, nek histeriulino, sed kiam oni al mi ĉiutage minacas per pistolo...
— La pafarmilon li fordonis, — haste interrompis Romanjuk, — ni kategorie starigis la demandon...
— Per tranĉilo li minacos, jam okazis, li svingadis, — subite laciĝinte, diris Luba, — sed ne en tio estas la afero. Fia ĉio ĉi estas, ĉu vi ne komprenas? Hodiaŭ matene li venis ĉe mateniĝo, la malsanulojn vekis, la flegistinon timigis. Mi dum pli ol monato en mia ĉambro ne noktas, loĝas senhejme — jen ĉe la akuŝistino, jen ĉe la helpkuracistino, jen en la kuracista ĉambro, eĉ en la vindejo mi dormis. Li vagas sub la fenestroj, per la dentoj grincas, siajn spektaklojn al ĉiuj demonstras, ja estas hontinde! Aŭ ploregas por la tuta korto...
— Sed mi ja, mi kion povas fari?
— Forpermesu min. Ja tio estas nek laboro, nek vivo.
— Forpermesi mi ne povas.
— Tiam mi mem forveturos.
— Ĉu fuĝos? — malgaje demandis li. — Kaj la malsanuloj?
— Mi forveturos, — obstine kaj furioze diris ŝi. — Forveturos. Tiel ne eblas.
— Sed ni ne lasos!
— Sen via permeso mi forveturos. Estas honto por la tuta distrikto. Vi vian Raĥimon venki ne povas, kaj kiel estas al mi? Ĉiuj al mi ripetas, ke li havas fortan senton, sed kiu scias miajn sentojn? Al mi ĉi tien devis alveturi doktoro Sainjan, kaj mi nuligis. Via furioza idioto murdus lin, li min avertis, ke murdos. Por kio mi ĉion ĉi bezonas? Des pli, kamarado Romanjuk, se vi memoras, veninte ĉi tien, mi al vi skribis pri doktoro Sainjan, sed vi deklaris, ke ĉi tie estas reĝima zono...
— Certe, reĝima, ĉi tie necesas registriĝo...
— Por frenezulo Raĥimo ne estas reĝima, sed por bonega doktoro — reĝima, — leviĝante de la seĝo, diris Luba. — Ĝenerale, ĉio estas klara. Vi povas informi la estraron, ke kuracistino Gabaj dizertis...
En ŝia kolera voĉo aŭdiĝis larmoj, sed ŝi ekregis sin kaj, starante antaŭ Romanjuk, aldonis:
— Dizertis, malgraŭ kreitaj por ŝi bonegaj loĝaj kondiĉoj. Vi ja ĉiam pri loĝaj kondiĉoj parolas, kaj Raĥimoj — tio ne estas kondiĉoj. Estas tiel!
Kapadiaŭinte, Luba eliris.
En la telefona stacio oni diris al ŝi, ke Erevanon eblas ricevi aŭ tuj, se ili sukcesos konektiĝi, aŭ morgaŭ, ekde la tagmezo.
— Tuj! — rozkoloriĝnte pro feliĉo, diris ŝi. — Mi petas, kara, tuj.
Konektiĝi ili sukcesis, sed Vagarŝako ne estis hejme. La telefonan parolilon prenis la maljunulino, kaj ŝi devis paroli kun tiu.
— Bonan tagon, Aŝĥen Ovanesovna, — diris Luba. — Mi salutas vin el la bordo de la Nigra maro.
Denove io kondukis ŝin al tiu damnita tono de memcerta kaj senĝena vulgarulino. Ŝi ĉiam tiel paroladis, kiam sentis la ironie malamikan rilaton al si de la fisorĉistino. Kaj la maljunulino Oganjan malamis ŝin pro Vera. Kvankam ŝi eĉ neniam vidis la vizaĝon de Luba, sed malamis ŝin. Tamen, Luba pagis al ŝi per sama mono.
— Kiel vi fartas, Aŝĥen Ovanesovna?
— Ĉu vin tio vere interesas?
— Certe.
— Mi tuj ĉion rakontos al vi.
Kaj la fisorĉistino el la fora Armenio komencis detale rakonti pri sia farto. Kaj pri la pulso, kaj pri la tensio, kaj pri maltrankvila dormo, kaj pri kapdoloroj...
— Ĉu vi min aŭskultas, kara Lunjo?
Al ŝi eĉ ŝajnis, ke la maljunulino hihiis base. Kaj pri tiu malica fisorĉistino Vagarŝako diras, ke ŝi estas miraklo el mirakloj, sed ne maljunulino!
— Ĉu mi daŭrigu, Lunjo?
— Vi, verŝajne, tromanĝas viajn spicajn naciajn manĝaĵojn, — venĝis Luba. — Vi devas manĝi nenion sur rostostango...
Nun eksilentis la maljunulino. Komencis serĉi vortojn. Kial ŝi tiel ĵaluzas la malfeliĉan Vagarŝakon?
— Kaj kion faras nia Sainjan?
Ŝi intence diris «nia» kaj emfazis tiun vorton.
— Ĉu mia Vagarŝako? — demandis la fisorĉistino. — Ĉu mia?
La maljunulino plu estis serĉanta, per kio venĝi al Luba, kaj finfine trovis:
— Eble, eĉ flirtas kun knabinoj.
— Apenaŭ! — kriis Luba en la parolilon. — Li skribis al mi pri atrezio de ezofago ĉe novnaskitoj, tio nun lin tre interesas. Ĉu vi ne scias, ĉu respondis al li Doleckij el Leningrado? Pri frua elspurado de la difekto? Ili tie havas viglan komunikadon — kun Bairov kaj Doleckij...
Kiel tiam ekbalbutis la fisorĉistino! Ŝi ja eĉ ne scias pri atrezio.
— Li devis ricevi de ili informojn de Ledd kaj Leven, ĉu li ricevis? — kriis Luba en la parolilon. — Lin tio tre interesis!
— Li ĉion ricevis, — post paŭzo respondis la maljunulino, — ĉion, kion li bezonas, li ĉiam ricevas. Ĝis revido, kara, saluton al vi el Armenio. Mi transdiros, se ne forgesos, — mia kapo estas tute malbona, kaj al li oni multe telefonas...
— Ne tromanĝu spicaĵojn! — ree konsilis Luba — tiela riĉulino, por kiu tute ne gravis forbabili kun la fisorĉistino tridek du rublojn: la «fulma» interparolo kun malproksima Armenio kostis nemalmulte.
Kaj ĉiuj ĉi malfacilaj rilatoj estis pro Vera.
Aĥ, Vera, Vera, ĉiam certa pri si, ĉiam trankvila, bela, laŭmezure stulta, laŭmezure ruza, estas bone al vi, la pli aĝa fratino! Kaj kial tiel malsame aranĝiĝas la sortoj? Pro tio, ke via patro estis Veresov — pozitiva inĝeniero-fervojisto, kaj mia patro estis Gabaj — ventkapulo, simplulo, la plej bona amiko de la forpasinta Veresov, lia «alia egoo», kiel li ŝatis diri, venigante hejmen Gabaj-on, kiu edziĝis poste al la vidvino de la kamarado nur pro anima boneco. Kaj ili ambaŭ estis Nikolaoj, tiel ke la panjo eĉ ne bezonis kutimiĝi. Ĉio estis bona, eĉ la vicfratinoj vivis, kiel plenaj fratinoj, nur tute ne similis unu al la alia. Ili similis tute per nenio, escepte eble de akreco, kaj Luba estis multe pli danĝera ol Vera. Sufiĉis por Vera komenci, kaj Luba «disvolvadis» ŝian opinion, kaj eĉ iom timigadis. Se Vera asertadis iajn vivajn veraĵojn, tiam Luba kondukadis ilin ĝis limo, ĝis absurdo, ĝis malalta kaj kruela cinikeco. Se Vera serĉadis, kie estas pli bone, tiam Luba fundamentadis tiujn serĉojn de la fratino. Se Vera per facila voĉo klarigadis, ke alie ne eblas vivi, tiam Luba detale diskutadis, kial nome ne eblas vivi, kaj, elirante el tio, predikadis kvazaŭ en la nomo de Vera, kiel necesas vivi. La patrino Nina Leopoldovna pro tiuj eldiroj de la pli juna filino ruĝiĝadis makule, Vera tiradis sin kaj subridadis, la konatoj miradis:
— Kia akra estas la knabino!
— Ŝajne, saĝa estas Gabaj.
— La saĝo estas ia... malicobservema. Ĉe ŝi necesas konduti atente.
— Kaj ŝi kvazaŭ akumulas ĉion por si, akumulas en iun sakon.
— Tiaj estas teruraj kiel maljunaj fraŭlinoj.
— Nu, tiu ĉi ja ne restos senedza.
— Ĉu vere? Ŝi estas tro nepardonema.
Luba vere estis el «nepardonemaj». Pri plej malgrandaj homaj malnoblaĵoj kaj eĉ malfortaĵoj ŝi kvazaŭ havis speciale ekzercitan okulon. Ŝi momente rimarkadis bigotojn kaj hipokritulojn, vidis ilin trae kaj por senmaskigo ne avaris kaj tempon, kaj fortojn. Ne eblis, certe, diri, ke tio faciligis ŝian vivon, sed ĉar Luba estis rare bela, kvankam tute ne prizorgadis sin, kaj ankaŭ tial, ke ŝi heredis de la patro Gabaj ian specialan, facilaniman sentimecon antaŭ tio, kio nomiĝas «malfacilaĵoj de la vivo», — ŝia juneco iris sufiĉe senzorge, sen rimarkindaj komplikiĝoj kaj malfaciliĝoj. Kiam ŝi estis evakuita, kun ŝi energie, kaj iam eĉ minace ofensive flirtadis alveturantaj en ilian urbon komandantoj — forpermesitoj, armeaj reprezentantoj kaj ceteraj. Ŝi manĝadis ilian manĝaĵon, bongustan, abundan, — lardon, ŝinkon el ladvazoj, argentinajn konservaĵojn, omletojn el pulvoro, ladviandon, kompotojn — manĝadis kaj preparadis «invadon». Post la unua konatiĝo kaj aŭskultado de «batalaj epizodoj» ŝi venigadis «gaste» kamaradojn kaj kamaradinojn el la kurso — freneziĝintajn pro malsufiĉa nutrado gemedicinistojn. La patrono, aŭ la armea reprezentanto, aŭ la forpermesito, atendinta en la garnita per delicaĵoj hotela numero sian «cigninon», komence, ekvidinte bandon da studentoj, rigidiĝadis, sed poste prononcadis per interna voĉo «aĥ, pereu ĉio!» kaj festenis kun rabista fajfado, rememorante, kiel li mem same estis studento aŭ kursano, kaj ĝojante pri morala sano kaj pureco de tiu junularo, pri kiu li nur hieraŭ havis tute malaltan opinion. Festeninte kun junularo, li ankaŭ al si mem ŝajnis pli bona, kvankam fojfoje ĵetadis al Luba triste alvokajn rigardojn.
La urbo estis malvarma, venta, kun konstante fajfantaj neĝoblovoj. Kvieta en la paca tempo, ne dorlotita de aktoroj, pentristoj kaj profesoroj, ĝi subite pro volo de la sorto iĝis tiu loko, kien estis direktataj la homoj, «evakuitaj kiel talentuloj».
Sed ankaŭ ĉefurbaj talentuloj, plurfoje dorlotintaj Luba-n per sia kaprica kaj laca atento, faradis al ŝi nenian impreson. Kun sia kaptema kaj sarkasma menso ŝi tuj rimarkadis en ili ridindan kaj afektan, hipokritan kaj bigotan, stultan kaj gravmienan. Parolanta talentulo bezonas aŭskultanton — Luba aŭskulti nek scipovis, nek deziris. Grandega aktoro de tiu tempo, konata por milionoj kaj laŭ kinofilmoj, kaj laŭ teatro, prononcis al Luba monologon kvazaŭ de si mem, sed ŝi divenis, ke tiu monologo estis nur iomete ŝanĝita kompare kun la kinofilmo, kaj proponis al la famulo voĉlegi ĝin en la tutinstituta vespero. La aktoro paŭtis, tamen Luba formanĝis liajn pirogetojn kaj ankoraŭ dufoje venigadis al li siajn kunlernantojn por «paŝtiĝo»...
Eĉ ne unu fojon en tiuj jaroj, eĉ ne por sekundo ŝi enamiĝis al iu, kvankam pro ŝi multaj perdadis la kapon, kaj unu aŭdaca leŭtenanteto — piloto de ĉasaviadilo — preskaŭ iĝis dizertulo, malfruiĝinte en sian trupon je tri tagnoktoj. Kun ĉiuj ŝi estis amika, kvankam mokema, por ĉiuj ŝi estis bona kaj facila kamarado, kvankam ne pardonanta eĉ plej malgrandan fiaĵon, senplende kaj eĉ gaje ŝi scipovis elteni malfacilaĵojn de la milito, ŝi verkadis por la murgazeto de la kurso ridindajn versaĵetojn, ŝi lernis tolereble, kvankam ne komprenadis bone, por kio ŝi iris al medicinistoj, ŝi dormadis firme sur sia pajla maldika matraco ĝis tiu neordinara tago, kiam jam en la kvina lernojaro, en kunsido de la SSS — Studenta Scienca Societo, kiun ŝi vizitadis tial, ke multaj iradis tien, ŝi aŭdis sepminutan raporton de sia samkursano Vagarŝako Sainjan.
Vagarŝakon ŝi konis de nelonge, nur de la nuna lernojaro. Cirkulis onidiroj, ke li en la komenco mem de la milito el la tria lernojaro estis diplomita kiel subkuracisto kaj laboris kiel kirurgo, kaj poste io okazis, kaj li iĝis ĉe ili en la kvina lernojaro, kvankam aĝe li estis tute juna homo, knabo. Pri tiu alta kaj magra studento, ofte ekdormanta en lekcioj de fama per sia stulteco profesoro Jolkin, eĉ la plej akraj langoj diradis, ke li estas geniulo.
La «geniulo» kondutis modeste kaj per nenio distingiĝadis, kaj ĉar Luba supozis, ke tiu speco de homoj devas nepre distingiĝi el ĉiuj ceteraj, tial pri genieco de Sainjan ŝi tute ne kredis. Li eĉ ne spritis, kiel tion faradis aliaj studentoj, kaj kiam oni ekparoladis kun li — li ne nur ruĝiĝadis, sed eĉ intense purpuriĝadis, tiel ke iĝadis ĝene daŭrigi la konversacion.
Oni sciis ankaŭ, ke la studento Sainjan tute ne penigas sin per ajna parkerigado. Li tutsimple neniam studadis en tiu senco, en kiu tiu nocio estis akceptita inter la studentaro. Li ne havis kajerojn, li faradis tute neniajn notojn kaj en la tagoj antaŭ la ekzamenaj sesioj ne iradis kun renversita vizaĝo, kiel ĉiuj aliaj studentoj. Por li sufiĉis duonorele aŭskulti lekcion de ajna instruisto, por scii la esencon de la fako. Tamen, li sciis, eĉ ne aŭskultante. Kaj lernolibrojn kaj specialan literaturon li trarigardadis. Foje Luba aŭdis, kiel li diris:
— Klera homo devas scii rapide trovi en libro tion, kion li bezonas. Ni ne estas instruitaj pri uzado de libroj. Sed en ili estas ĉio...
Li pensis iom kaj korektis sin:
— Ne, ne ĉio. Sed multo.
Tutan sian liberan tempon, kaj li havis ĝin abunde, Sainjan pasigadis en la dissekcejo, kaj kiam la stulta Ivano Ivanoviĉ Jolkin, indigninte pri tio, ke Vagarŝako ree dormetas dum lia lekcio, kriis al li, ke li ne estas Pirogov, Sainjan trankvile respondis:
— Jes, bedaŭrinde. Des pli ni devas labori, kiel laboris li.
— Kiel do? — falsete interesiĝis Jolkin de la katedro.
— Labori en la senco — mediti, pensi...
— Vi ankoraŭ sukcesos — mediti kaj pensi. Dume — lernu.
— Tion, ke akvotubaro kaj kanaletaro estas necesaj kaj utilaj, ni scias delonge, — per tute ne defia, eĉ per malgaja voĉo diris Sainjan. — Sed ni scias ankaŭ, ke eblas ellerni tute ne pensi. Tio estas danĝera.
Kion li deziris per tio diri, multaj ne komprenis.
Ne komprenis ankaŭ Jolkin. Sed streĉiĝis. Li ĉiam streĉiĝadis, kiam ne komprenadis. Kaj ne komprenadis li ofte.
— Kion vi per tio deziras diri? — demandis Jolkin.
— Nur tion, ke oni ne povas iĝi medicinisto, parkeriginte kuirlibron. Mi vidis tian libron — «donacon al junaj mastrumantinoj». Tamen, tio estas longa parolo...
Jolkin tute koleriĝis. Al kio aludas tiu knabo?
— Bone, — diris li. — Ni poste pensos pri viaj problemoj. Sed nun ni lernas...
En la lekciejo oni retenite hihiis. Vagarŝako eĉ ne ridetis. Jolkin, reveninte al sia lekcio, per laŭta voĉo plu regurdadis ĉion, kio estis skribita en la lernolibro, unu el kies aŭtoroj li estis. Kaj, same kiel en la lernolibro, per basaj notoj li emfazadis la kursivon.
— Li havas mirindan memoron, — diris pri Jolkin Vagarŝako. — Li memoras parkere eĉ la propran kursivon.
Poste Vagarŝako Sainjan mistere malaperis. Ŝatantaj sensaciojn studentoj — Steĉjo Kulikov kaj lia amiko Naĥumo — klaĉis, ke Sainjan forveturis al la fronto por plenumo de iu speciale grava, plej sekreta tasko. Ke li jam ricevis rangon de subkolonelo. Kaj sen diserto — de kandidato de sciencoj.
Sed Vagarŝako revenis, kvazaŭ nenio okazis. Evidentiĝis, ke li veturis al la fronto al profesoro Arjev, kiu okupiĝas pri frostvundoj kaj brulvundoj. Dum pli ol jaro ili korespondadis — la famega profesoro kaj la magra studento, kaj finfine Arjev trovis eblon kaj tempon voki al si Vagarŝakon.
— Kio do estis tie? — demandis Kulikov Vagarŝakon.
— Nenio, — malgaje respondis Vagarŝako. — Li estas prava.
— Kaj ĉu vi dubis?
— Iom. Li regalis min per du tagmanĝoj kaj jam en la unua vespero pruvis al mi mian malpravecon. Bona homo — sian liberan tempon li malŝparis por rakonti al mi, ke li komencis same de tiaj interesoj. Finfine li konvinkis min, ke mi estas ne tute senespera kreteno.
Luba aŭdis tiun interparolon, fumante apud la studentoj sur malvarma ŝtupara placeto. Kaj ankoraŭ post monato, post la elpaŝo de Vagarŝako en la SSS, Luba ekiris akompani tiun magran, milde kaj iomete demande ridetantan homon hejmen. Ŝi neniam kaj pro nenio ĝeniĝadis: ja ne atendu ŝi, ĝis li kuraĝos akompani ŝin hejmen. Eblas morti antaŭ ol ĝisatendi de tia homo. Li vivas kaj nenion rimarkas ĉirkaŭe, freneza revulo. Kion li rakontis hodiaŭ en la SSS? Tio estas deliro, freneza, netolerema, insista. «La milito pruvis». Certe, ĝi pruvis neceson de tia medicina teĥniko, sed necesas ĝin ankoraŭ inventi. Kemio, fiziko, malkonekto de la koro, maŝino anstataŭ la reno, artefaritaj sangangioj el novaj materialoj. Herbert Wells, sed ne scienco.
— Sed ĉu mi nomis tion scienco? — aŭdis ŝi lian voĉon, malaltan kaj laringan. — Mia referaĵo nomiĝis, se vi memoras, «Ni revu, kamaradoj medicinistoj!». Aŭ ni plu devas paroli pri Dower-aj pulvoroj kaj salicila natrio? Arjev reĝustigis mian cerbon.
— Ĉu tion li al vi rakontis?
— Li starigis min antaŭ neceso. Ni ĉi tie lernas laŭ mortintaj lernolibroj, ili tie jam impetis en la estontecon. Ne vane Ivano Ivanoviĉ Jolkin estas same ridinda, kiel ĉarpio. Estas kompreneble, kial ili ne prenas lin al si, malgraŭ ĉiuj liaj rangoj, dum ni pensas pri perspektivoj kaj ebloj, sed ne riskas elŝiriĝi el tio, kio nin ligas ĉe la manoj kaj la piedoj. Certe, malkonekto de la koro kaj ĉarpio estas nekongrueblaj, sed spiritaj fortoj por permesi al ni pensi ekster la antaŭhieraŭa medicina teĥniko al ni ankoraŭ ne sufiĉas...
Li glitstumblis, ŝi subtenis lin sub la brako. Certe, li diris al ŝi nenion novan, ŝin afekciis alio — la certeco kaj kvazaŭ scio de tio, kio okazos en la proksima jardeko. Li parolis pri malkonekto de la koro tiel, kvazaŭ li jam vidis tiun operacion...
— Iel vi arogante parolas! — diris ŝi.
— Ĉu arogante? — miris li. — Ne. Neniom. Mi simple revas pri scienco anstataŭ ŝamanismo. Pri precizaj aparatoj. Sed ni ankoraŭ estas, kiel la unuaj aviadistoj, kiuj ne povis terni, por ke ilia aeroplano ne ŝraŭbfalu. Estis ili, kiuj elpensis froti la nazradikon, por ne terni. Ĉu vi scias, Luba, mi havas onklinon, ŝi estas elstara kirurgo, ŝi estas miraklo, ŝi staras sur la pinto de la moderna kirurgio, sed fojfoje ŝi ploras pro malperfekteco de sia scienco, pro ties proksimumeco, pro la sistemo de divenado, pri kiu estas malfacile aŭ preskaŭ neeble instrui armeon da kuracistoj. Sed ja ŝtata medicino, tia, kiel la nia, ne povas teni sin nur sur elektitoj, sur geniuloj, sur granduloj. Ducent milionoj da loĝantaro ne ĉirkaŭpreneblas per solaj Pirogov-oj, ĉu vere?
En tiu tempo al ili alkroĉiĝis huligano. Tio estis huligano de milita tempo, verŝajne liberigita de militservo, ĉar li alkroĉiĝis nemalproksime de policisto.
Al li tuj ekplaĉis Luba en griza orenburga kaptuko, ruĝvanga, kun brilantaj okuloj. Ili renkontiĝis sur stratkruciĝo sub lanterno, kaj la huligano diris per sata voĉo:
— Ba-ba-ba, mia karulino! Kiom da tempo ni ne intervidiĝis!
Vagarŝako haltis. Lia vizaĝo estis afabla, li vere pensis, ke Luba renkontis konaton. Sed la huligano forte odoris je vodko.
— Vi al mi ne fidelas, — diris la huligano. — Ne fidelas, mia ora.
Luba iris preter li, puŝinte lin per la ŝultro, kaj tiris en mallumon de interstrateto Vagarŝakon. Sed la ebriulo en mallonga peltmantelo kaj kalpako ekpaŝis post ili, knarante per la plandumoj sur la trafrostigita neĝo.
— Karulino, — vokis li, — knabino!
Kaj aldonis maldecan vorton.
Tiam Vagarŝako turniĝis kaj batis lin nesperte, deflanke, sed, probable, dolore, al la vizaĝo. La huligano estis malpli alta, sed nekompareble pli forta, kun grandegaj ŝultroj, virbova kolo, kun malhela, variolmarkita, krudfera vizaĝo. Iomete fleksinte en la kubuto la mallongan brakon, li batis Vagarŝakon de malsupre supren, en la mentonon, kaj tiam Luba, eksplodema laŭ sia naturo, momente furioziĝis. Ne komprenante, kion ŝi faras, ŝi komencis marteli la mallongkolan sentaŭgulon per sia teketo al la sata vizaĝo, per la feraj anguletoj — dekstre kaj maldekstre — kun tia freneza forto, ke la teketo disfalis, kaj la ebriulo, sangokovrita, nenion vidante, paŝis for de la trotuaro, stumblis kaj falegis per la tuta maso sur breĉetitajn betonajn tubojn kaj ekrampis sur ili, penante ekstari, sed glitante sur glacia krusto. Kaj Luba, saltinte sur la tubojn kaj plu nenion konsciante, sed nur plorante pro furiozo, piedbatadis la huliganon per la pintoj de la ŝuoj, piedbatadis, penante bati pli dolore, pli malmole, ĝis kiam ŝin kaptis je la ŝultroj same sangokovrita Vagarŝako.
— Sufiĉas al li, Luba, — diris li, ŝmacante per la nazo, — ne necesas pli...
Kaj, por ŝia teruro, li kliniĝis super la huligano en la eterna pozo de kuracisto super suferanto.
— Voku, mi petas, ambulancon, — ĝentile ordonis Vagarŝako, tenante en la mano la manradikon de la «suferinto». — Li nemalmulte ricevis.
— Ĉu al li — ambulancon?
— Jes, kaj senprokraste!
— Neniam, — plorante diris Luba. — Li mortaĉu! Kion ni faris al li?
— Vi agos, kiel mi diris, — prononcis Vagarŝako seke, kaj Luba subite komprenis, ke ŝi nun ĉiam agos, kiel li diros. — Ĉu vi aŭdas?
— Mi aŭdas! — obeeme respondis ŝi.
Kiam ŝi revenis, ili ree estis interbatantaj. Pli ĝuste, tiu en la kalpako estis batanta Vagarŝakon, kiu nur grakadis kaj forbaradis sin disde la fiulo per la longaj brakoj. Kaj denove Luba enmiksiĝis, kaj la policisto ekfajfis elmalproksime per trafrostiĝinta fajfilo, sed nun Luba-n jam neniu povis haltigi, eĉ la policisto.
— Jen kia knabino, — diris tiu, kiam sukcesis finfine pacigi la ebriulon, — jen batala amikino. Kun tia neniu amindumanto pereos.
— Fiaĵoj ĉe vi okazas, huliganeco, — diris Luba, anhelante.
La policisto ofendiĝis.
— Ĉe ni, interalie, huliganoj estas ekskluzive alveturintaj, — diris li kolere, — ĉe ni propraj huliganoj kaj propra huliganeco estas plene venkitaj. Kaj pri alveturinto tiuj responsu, kiuj lin edukis, paraziton...
Li ankoraŭ longe grumbladis, kaj Vagarŝako ĝentile aŭskultis. El lia nazo plu iris sango.
— Kun ambulanco ĉe ni estas malfacilaĵoj, — iom poste diris la policisto, — la benzina kvoto tro malhelpas.
La ebria huligano denove rekonsciiĝis kaj ree komencis blasfemi.
— Nu, ni iru! — ordonis Luba per tiu voĉo, per kiu edzinoj komandas siajn ebrietajn edzojn. — Ni iru do, vi ja ankoraŭ malvarmumos.
— Necesas atendi ambulancon, — respondis li firme.
Kaj ree Luba kun ĝojo pensis per tiuj vortoj, kiuj iam ŝajnis al ŝi sentimentalaj kaj trodolĉaj: «Kiel vi diras! — pensis ŝi. — Kiel vi diras. Ĉiam — kiel vi diras!»
Li loĝis tre malproksime — en la Novforĝeja antaŭurbo kaj, kiam ili finfine ĝisiris, li miris:
— Kiel strange estas, ke vi min akompanas, sed ne mi vin, ja tiel oni ne faras. Ĉu vere?
En li estis io iomete eksmoda: ekzemple tiu ceremonia ĝentileco, nekutima en la kurso, aŭ sterila pureco en la ĉambreto trans la forno, kie li loĝis, — ĉio, ĝis portreto de kolera fisorĉistino, pendanta super lama seĝo, odoris je io malkutima por Luba, je nova, nesimila al ĉio, al kio ŝi adaptiĝis dum la milito. Kaj la maljuna mastrino kun grizhara nodo sur la nuko, eklamentinta, kiam li diris al ŝi, ke ili interbatiĝis, kaj ŝiaj nepoj, nudpiedaj kaj ruĝaj post lavado en kuvo, kaj «samovaro da teo», kiun la maljunulino, laŭ ŝia esprimo, «ekscitis» por la gastino, — ĉio estis neordinara, nesimila al tiu vivo, per kiu vivis la evakuitaj studentoj, ĉio estis fundamenta kaj «deca», kiel juĝis mense Luba.
— Kiu estas tio? — demandis ŝi pri la fisorĉistino.
— Mia onklino, — diris ŝi. — Pli ĝuste, adopta patrino. Ŝi estas kirurgo, mi al vi diris pri ŝi.
Sperte kaj bele li infuzis teon, tranĉis aristoplenan, malsekan panon, malkovris ladvazon da kondensita lakto.
— La lakton sendis ŝi, — diris Vagarŝako. — Ŝi sendadas tutan sian porcion. Iutempe estis pli facile, aperis ĉe ili tie kuracisto, ili lin nutradis — iu Ustimenko. Kaj poste li estis transpostenigita, kaj ĉio denove estis ĵetita al mi...
— Ĉu Ustimenko? — miris Luba. — Kiel strange. Mia fratino servis kun li. Kaj partizanis kun li — en encirkligo.
— Ĉu same Gabaj?
— Ne, Veresova. Ĉe ni estas sama patrino, sed malsamaj patroj... Kaj ĉu viaj gepatroj estas vivaj?
— Miaj gepatroj pereis, — respondis Sainjan. — Ĉu vi ŝatas fortan teon aŭ malfortan? Aĥ jes, mi ja havas ovan pulvoron, ni tuj faros ovaĵon...
— Ĉu estas vero, ke vi estis kuracisto jam post la tria lernojaro?
— Vero, — ridetinte, respondis li. — Tiujn koŝmarojn mi sonĝas ĝis nun.
— Kial koŝmarojn?
Apoginte la mentonon per la polmoj, ŝi aŭskultis lin ĝis profunda nokto. Kaj li plu ridetadis, rigardante preter ŝi, ĉu mirante pri tiu periodo de sia vivo, ĉu riproĉante sin pro memcerteco kaj aroganteco. Tio estis rakonto de tute plenaĝa junulo, maljuna knabo, dudektrijara saĝulo.
— Mi nenion komprenas! Kiel do tio povis okazi? — demandis ŝi.
— La ĉefkuracisto, la ĉefkirurgo, la ĉefterapeŭto kaj la kaso de la malsanulejo subite forveturis, — diris Vagarŝako kaj ridinde montris per la fingroj sur la tablo, kiel fuĝis la tri ĉefoj. — Kaj la fricojn niaj trupoj ne enlasis en la urbon. Do ni — sep tiaj huliganoj, kiel mi, — restis por la tuta malsanulejo. Kaj vunditojn oni alportas. Bomboj falas. Ni estas en kiteloj. Ni estas doktoroj. Ke ni estas nur huliganoj — neniu scias, kaj ni al neniu diras. Ni faras seriozajn vizaĝojn kaj komandas. Kaj maljunaj flegistinoj nur krucosignas: kio do estos? Mi, certe, nenion timis, kun ranoj mi laboris, kun bestoj same, sed tamen kiam oni alportis homon en ŝoka stato...
— Nu?
— La homo mortis, — malmilde diris Sainjan kaj ekde tiu momento ĉesis rideti. — Tiu homo mortis, sed tiuj, kiuj evakuiĝis, estas vivaj. Tamen, la detalojn poste. Kaj plue la aferoj iris pli bone. Ni malkovradis malkovritajn Amerikojn, tre multe estis da tiuj Amerikoj, mi estis la ĉefa operacianto, kaj kiam ni trovis profesoron, li al ni rakontis, ke ĉiuj ĉi Amerikoj estis malkovritaj ne pli malfrue ol en la lasta kvarono de la pasinta jarcento. Tamen, tio nin ne senkuraĝigis. Ni operaciadis, kaj kuracadis, kaj, certe, legadis. Kaj ĉe ni estis unu flegistino, en sia pasinteco opera kantistino. Ŝi bone, kun esprimo voĉlegadis. Voĉlegadis en la operaciejo, kaj ni laboradis. Ni redemandadis: «Kiel, kiel, Olga Nikolajevna?» — kaj operaciadis tiel, kiel tie estis dirite. Kaj legadis nokte. Kaj manĝadis vulpojn.
— Kiujn manĝadis?
— Vulpojn. La edzo de nia Olga Nikolajevna estis direktoro de mastrumaĵo, en kiu estis bredataj arĝentaj vulpoj. La felojn de la vulpoj li fordonadis laŭ la ordo, kaj ni manĝadis la viandon. Kaj tenis nin sur la piedoj. Malsanulojn kaj vunditojn ni ne riskis manĝigi per vulpoj — pri ili ĉie estis skribite: «Viando de vulpoj estas nemanĝebla». Certe, ĝi estis nemanĝebla, sed ni laboris dum dudek horoj en diurno seninterrompe. Kaj nemalbone laboris...
— Do, vi estas jam vera kirurgo? — demandis Luba.
— En tiu senco, en kiu simio povas esti kirurgo, — diris Vagarŝako. — En tiu senco — jes.
— Sed kial vi ĉesis labori?
— Mi ne ĉesis, — severe respondis Vagarŝako. — Kiam tiu triopo revenis, kaj ili revenis, ĉar la fronto estis deĵetita, — ili diris, ĉu vi scias kion?
— Ne. Mi ne scias, — timigite diris Luba. — Ĉu ion tre malbonan?
— Ili diris, ke ni restis, por ĝisatendi la germanojn. Kaj ke ĉiujn restintojn instruis resti Vagarŝako Sainjan, kio ĉe lia biografio estas tute komprenebla. Tiam al mi venus fino, se ne onklino Aŝĥen.
— Kaj tiuj fiuloj?
— Ĉu vi scias, estas malnova proverbo pri frambo, — diris Vagarŝako. — Se iu iras en arbaron por preni frambon, perdinte la tempon, por li estas unu eliro: kiun li renkontis kun plena korbo, de tiu li deŝutu...
Estis malfrue, kaj la maljunulino kun la nodo sur la nuko, lamentante pri neeldirebla beleco de Luba, kuŝigis ŝin dormi kun la ĵus lavitaj nepoj sur la fornon. Du el ili tuj ŝovis al ŝi siajn nazojn, kiel katidoj, kaj Luba, ekdormante, pensis: «Nur vi! Vi sola sur la tero! Vi kun via demandanta rigardo, kun tio, kiel vi ne scipovas batali kaj batalas! Vi — kun viaj orecaj pupiloj, frostotremanta, ankoraŭ tute knabo. Ho dio, kie tio estis dirita: „Vera viro estas plenaĝa knabo!“ Vi, nur vi!»
La ĵus lavitaj nepoj, satmanĝinte pizan kaĉon kaj ian misteran lokan manĝaĵon de milita tempo sub nomo «jenjutina», ĝuste kiel avertis la maljunulino, tre bruis en dormo, kaj Luba tra malprofunda dormo ĉiam pensadis kaj pensadis siajn tute novajn pensojn kaj ĝis la mateno komprenis, ke ŝi amas en la unua fojo dum la vivo. «Kaj en la lasta, — firme decidis ŝi. — Li al mi sufiĉos por la tuta vivo. Nur li havu neniun. Tamen, se eĉ li havas — mi deprenos. Kaj se ne deprenos — mortos. Mi sen li vivi ne povas, kaj ankaŭ li sen mi pereos».
La nepoj jam degrimpis de la forno. «Ho, eliris al laboro!» — diris al ili la avino, kiam ili ekfrapis per kuleroj, plendante, ke la piza kaĉo bruliĝis. Vagarŝako estis brue lavanta sin ĉe la lavabo — Luba plu kuŝis. Nun al ŝi estis terure, ke ŝi ĉion elpensis, ke neniam li donos al ŝi ajnan atenton, ke la vivo sen li ne estas vivo.
Ĉu ŝi povis tiam supozi, ke la vivo tiel iros?
Ĉu ŝi povis imagi al si, ke ŝi telefonos al Erevano kaj ploros nur tial, ke li ne estas hejme?
Kaj la ĵaluzon de la fisorĉistino!
Nu, per kio ŝi kulpas, ke Oganjan malamas ŝian vicfratinon. Eĉ familinomoj iliaj estas malsamaj — Gabaj kaj Veresova. Aĥ, ĉu eblas ĉion klarigi!
Aĉetinte pirogeton en komerca vendejo, ŝi ekiris al la busa haltejo. Samvojan aŭtomobilon ne eblis ĝisatendi, kaj la buson tutcerte renkontos Raĥimo, kaj ĉio komenciĝos ree. Kaj poste oni ŝin, certe, malestimos pro tio, ke ŝi forlasis sian postenon. Estas interese, ĉu tiuj, kiuj devas estri, kiel kamarado Karavajev, povas almenaŭ imagi al si, kiele estas en tiaj abomenaj peripetioj plenumi sian honoran devon. Oni ordinare skribas, ke Ikso ektimis tion, ke necesas iradi en botoj, aŭ «sopiris» pri teatroj. Nu, kaj sopiris! Ankaŭ sopiri ne estas peko: ĉu bonas teatroj, pri kiuj oni ne povas sopiri, sed la afero ja estas ne en tio. Se pro botoj — juĝu plensevere, sed se pro Raĥimoj — defendu! Ne, kamarado Karavajev kaj kamarado Romanjuk simple ŝajnigos, ke nenia Raĥimo ekzistas entute.
Kaj li, certe, atendis ŝin!
En pitoreska pozo li sidas sur ŝtono, la ĉevalo paŝtiĝas, ronketas. Kaj la malproksima maro bruas, kaj la ora luno lumas — tiel li kutime esprimadis.
— Bonan tagon! — prononcis li, alirante al ŝi kaj jam elmalproksime riverencante — por tio li fleksadis sin en la zono. — Bonan tagon, kara.
— Bonan tagon, — respondis ŝi kun malamo.
— Kia vespero estas mirinda, kia senbrueco fluas...
Ŝi silentis, enviante al tiuj, kiuj veturis pluen en la kaduka buso.
La manon ŝi ne etendis. Ŝi sentis naŭzon, kiam li kisadis ŝian manon.
— Mi telefonis el la sovĥozo, — diris li. — Kamarado Romanjuk al mi klarigis, ke vi jam foriris de li...
— Kaj ĉu li al vi ne klarigis, por kio mi al li veturis?
Ĥamradov silentis. La luna lumo estis hele kaj senkompate prilumanta lian nejunan, ostecan, funebran vizaĝon.
— Ne, — diris li, — klarigoj ne estis. Sed mi... divenas.
— Des pli bone. Mi vin avertis!
Kaj tiam ŝin trafis histeria atako, ŝi ne eltenis. Ŝia gorĝo dolĉe kaj sufoke spasmis, ŝi ekfrapis per la piedoj kaj komencis krii tiel laŭte kaj ne simile al si, kiel kriis neniam en sia vivo. Ŝi kriis pri tio, ke li tuj foriraĉu, ke li lasu ŝin en kvieto, ke li venenis ŝian vivon, elturmentis, faris histeriulino. Ŝin skuis tremo, larmoj fluis sur la vizaĝo, ŝi estis komprenanta, ke ŝi havas abomenan histerian atakon, ŝi sentis honton kaj abomenon, sed ŝi ne povis silentigi sin.
— Mi vin malamas! — kriis ŝi. — Vi estas al mi abomena, mi amas alian homon, kaj en vi eĉ fiero ne ekzistas, nu kial, kial vi al mi alkroĉiĝis, por kio? Foriru, lasu min, foriraĉu, vi ja estas maljunulo, rigardu al vi, trovu al vi maljunulinon kaj edziĝu al ŝi. Vi ne donas al mi vivi, ĉu vi komprenas — vivi, mi devas labori, pensi, ripozi, vi venenis, aĉigis mian laboron, mi malamas pro vi eĉ tiun ĉi maron...
— Lubanjo! — kun dolĉa ĝemo diris li. — Lubanjo, mia trezoro, ne indas tiel, Lubanjo!
Ŝi turniĝis kaj, plorante, ekkuris for de li laŭ ŝtona, brilanta en la luna lumo vojeto. Kaj li kuris post ŝi, forgesinte sian pitoreskan ĉevalon, bela, kvankam grizhara homo, freneziĝinta pro amo, — tiel al li, verŝajne, ĉio ĉi imagiĝis.
— Neniam! — returniĝinte, kriis ŝi. — Ĉu vi aŭdas? Neniam iru post mi. Neniam venu al mi. Mi batos vin, se vi aliros.
Li rigidiĝis sur la loko.
Sed morgaŭ ja li venos?
Ĝuste en tiu ĉi momento apud maljuna poplo ŝi decidis ĉion ĝis la fino. Saluton, kamarado Karavajev kaj kamarado Romanjuk. Ardan saluton! Kio ajn estu, ŝi forveturos. Eĉ salajron ne atendos...
En sia ĉambro ŝi bruligis kerosenan lampon kun krevinta vitro, fermis la pordon per hoko, trinkis abomenan varman akvon. Ŝin plu skuadis tremo. Necesis kolekti la aĵojn, paki en valizon, fari ĉion tion, kion ŝi antaŭlonge pripensis kaj kio ŝajnis tiel simpla. Sed nun tio subite evidentiĝis tute ne simpla, tute ne facila.
Luba gutis en tason valerianon, kvindek gutojn, eltrinkis, iom sidis kviete, kunmetinte la manojn sur la genuoj. Poste ŝi ekdormis sur la seĝo apud la fulganta lampo. Kaj nur je la dua horo de nokto ŝi komencis paki la aĵojn — pli baldaŭ, nu, jam ne plu eblas prokrasti!