Venis gastoj

Eŭgeno Rodionoviĉ invitis multajn gastojn, sed li estis firme certa, ke ĉiuj venos, ĉar pri la heroa maljunulo Stepanov en Unĉansko estis bone informita ĉiu. Li estis sola devenanta el ĉi tie kaj vere fama militmaristo, la eldono de libreto pri li en la urbo kaj la regiono estis disvendita momente, kaj eĉ la mistera kaj, kiel multaj flustris, suspektinda malapero dum la milito de lia bela, kun iomete strabaj nigraj okuloj, kvazaŭa partizanino, Aglaja Petrovna influis nek la renkonton de la emeritiĝinta admiralo, nek rilaton al lia nomo flanke de eĉ tiaj malmildaj kaj spertintaj malfeliĉon homoj, kiel la unua sekretario de la regiona partia komitato Zinovio Simonoviĉ Zolotuĥin, kiu, interalie, pro tiu okazo unuafoje vizitis sian estron de la regiona kaj urba sanprotektado Eŭgenon Rodionoviĉ-on en ties hejmo.

— Nu, kiel, kamarado admiralo?! — fiksrigardante en la akrevidajn kaj ankoraŭ plu helajn okulojn de la maristo, en la okulojn de mara observisto, kaj firme premante lian fortan manon per la sia, ne malpli forta, interesiĝis Zolotuĥin. — Kiel vin renkontis Unĉansko? Ĉu vi ne ofendiĝas? Kia estas la loĝejo? Ĉu konvena? Vi ne plendu pri nia malriĉeco, ni ĉi tie estas orfoj, la regiono, vi mem scias, estas ne el speciale gravaj, ni produktas nenion, pri kio eblus fanfaroni. La vundojn ni kuracas, dume ni estas vivtenatoj.

La granda, kvazaŭ elhakita, iomete kruda, ne polurita kaj malglata vizaĝo de Zolotuĥin per io tuj plaĉis al Stepanov, eble per sincereco de la rigardo, malhela kaj profunda, eble per profundaj kaj novaj faltoj, forte trastrekintaj la sekajn vangojn kaj la altan frunton, kaj eble ankaŭ per la grizaj haroj, abunde, subite kaj malegale aperintaj en la malalte tonditaj krispaj densaj haroj. Tiajn grizajn harojn la admiralo estimis kaj vidadis ilin multe dum la militaj jaroj: foriradis submarino en vojaĝon kun juna komandanto, kaj revenadis — kaj la kamaradoj subite rimarkadis, ke la komandanto estas tute grizhara, grizhara speciale, subite. Iuj subridadis, dirante, ke tia hargriziĝo estas elpensita de versistoj aŭ okazas pro malbona funkciado de la nutrokanalo, sed Stepanov sciis la veron kaj estimis homojn, venkintajn la malamikon en batalo, kiu tiel kostis al ili. Estis klare, ke la vivo ne estis facila por Zolotuĥin, kaj vere, baldaŭ evidentiĝis lia terura malfeliĉo. Evidentiĝis ĝi jam post la veno de Ustimenko, ĉe kies apero la admiralo rapide, per kutima movo metis sub la langon grajnon da nitroglicerino.

Dum tiuj jaroj, pasintaj post la karmemoraj konversacioj sur la ŝipo en ĉeesto de Amiraĝibi, de la ĉarma Elisbaro Ŝabanoviĉ, Vlaĉjo ŝanĝiĝis draste, kiel ŝanĝiĝas homoj dum milito en tiu okazo, se iro de militaj jaroj influas ne nur ilian aĝon, ilian fizikan vivon, sed ankaŭ la moralan, se la milito devigas ilin plene apliki la spiritan esencon kaj restas ne nur rememoro, kovrita de lirika nebulo, kaj eĉ tute ne rememoro, sed multlabora epoko, elirinte el kiu la homo iĝas ĝis siaj lastaj tagoj hardita, firma, trankvila kaj eĉ saĝa, ĉar vidis li, kiel oni diras en la Oriento, «la okulojn de aglo».

Tiajn homojn, travivintajn kelkajn vivojn dum la milito, plurfoje renkontadis la admiralo kaj, sciante la militan sorton de la nevo, treege ekĝojis, ekvidinte Ustimenkon, kiu nun estis iranta al li kun sia sinĝeneme timida kaj feliĉa duonrideto, peze kaj mallerte lamante.

«Kiel ili vundis al mi la doktoron, fiuloj! — kun doloro pensis Stepanov, rememorinte la leteron de Barbara. — Ja ankaŭ la manojn ili kripligis al kirurgo, kiel li nun laboros!»

Ili interbrakumiĝis krude, kun krako — Vlaĉjo, en malnova, gladita kaj sekpurigita blua tuniko, kaj Rodiono Metodjeviĉ, en uniformo kun ankoraŭ ne demetitaj epoletoj. Ili brakumiĝis por longe, kaj ili ambaŭ en tiu momento, ĉiu en sia maniero, kun angoro kaj teruro pensis ne unu pri la alia, sed pri Aglaja, pri Aglaja Petrovna, pri onklino Aglaja. Sed paroli pri tio estis neeble, tio estas — ĝuste nun paroli, kaj ili parolis unu pri la alia, pri la sano, pri la hargrizo, pri la Vlaĉja filino, pri lia edzino.

— Konatigu nin! — montrante viglecon, kun afekta rideto petis la admiralo. — Iel-tiel ni ja estas, kvankam malproksimaj, tamen parencoj...

— Ja vi ŝajne, mi aŭdis, estas konataj, — plu feliĉe rigardante al la senfine amata de li homo, diris Ustimenko. — Vera estis ĉe vi, Rodiono Metodjeviĉ, sur la ŝipo, ion petis por mi...

Tiam ili aliris al Vera Nikolajevna: en nigra robo, kun nudigitaj brakoj kaj ŝultroj, kun malgranda broĉeto ĉe la gorĝo, kun flagranta, mistere serĉanta kaj malplena samtempe rigardo, Vera Nikolajevna estis ĉi tie ne nur simple bela, sed senmezure bela, iomete eĉ kun maldeco kaj ia dampita, sinĝenema, sed tamen defio. «Ho vi! — kvazaŭ estis diranta tuta ŝia aspekto. — Zizeloj! Vi trovis, kiujn inviti. Ja mi kun vi, kruduloj, mortos pro griza enuo. Tamen jen, admiru min, eble iu troviĝos inda, ne serioze, certe, sed provizore, por pasigo de tempo, por gajo...»

Por pasigo de tempo kaj por gajo, kompreneble, troviĝis tuj Eŭgeno Rodionoviĉ, kiu ekparolis eĉ kun aspiracio, kun modulado kaj iaj fojfoje leporaj pepoj en la voĉo. La fama donĵuano el la formortanta specio de ravitaj kaj sentimentalaj fantaziuloj, scipovantaj ankaŭ en maturaj jaroj enamiĝi subite, sublime kaj iugrade furioze, kvankam tute platone, la juna Stepanov ĝustigis la kornajn, trofe-devenajn okulvitrojn, faris «hm!» kaj reale, forgesinte pri ĉiuj planitaj por la hodiaŭa vespero aferoj kaj aferetoj, okupiĝis pri Vera Nikolajevna kaj ties gajigo. Iraida strabis al la edzo, skuis la ĉenetojn kaj brelokojn, pasio al kiuj en ŝi atingis nun la apogeon, kaj komprenis, ke Eŭgeĉjo el la ludo pri akcepto de gastoj definitive eliris. «Ne gravas, li amuziĝu, — pensis ŝi. — Prefere antaŭ la okuloj, ol sub preteksto de kunsidoj kaj konsiliĝoj. Ja kion li, povrulo, povas kalkuli de tia acerba belo? (Iraida ŝatis vortojn kiel „acerba“). Ili nur turniĝos proksime, ludos per negranda mono!» Kaj ŝi mem okupiĝis pri la gastoj, kiuj komencis venadi subite tiel dense, kiel okazas en teatro kelkajn minutojn antaŭ la komenco. Oscedas kaj babilas inter si la vestistoj, supozante, ke la kultura aranĝo estas nuligita, sed subite malfermiĝas samtempe ĉiuj enirpordoj kaj amase envenas spektantoj...

Samtempe venis la sanprotektado — la gvidantaj specialistoj de la regiono: por tiuj la plej interesa estis, kompreneble, Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ, kolonelo, pri kiu oni kaj skribis en ĵurnaloj, kaj paroladis inter si. Oni lin rimarkis tuj, lin oni salutadis, iam eĉ trodolĉe, komprenante, ke ne por malgrandaj aferoj venis tia kamarado en Unĉanskon. Por tiaj ankaŭ en Moskvo estas nemalbone, tiaj ankaŭ en ĵurnala kroniko ofte estas menciataj: «la delegacion estras d-ro Ustimenko», «sur la perono la delegacion renkontis reprezentanto de la ministerio k-do Ustimenko»...

Vladimiro Atanazijeviĉ salutadis ĉiujn egale sekete, montrante al neniu specialan intereson. Ne el tiuj li estis, kiuj per du manoj premas la etenditan manon ĉe konatiĝo, ne el tiuj, kiuj malsame salutas estrojn kaj subulojn, ne el tiuj, kiuj diras, konatiĝante: «Mi tre ĝojas!»

La ĉefkirurgo de la urba sanprotekta departemento — or-denta, kun buldoga makzelo, kun tiu decidema kaj fortvola vizaĝesprimo, kiu estas karaktera ĝuste por homoj senvolaj kaj tute nedecidemaj, eĉ timigitaj, — prezentinte sin docento Neĉitajlo, prenis Ustimenkon sub la brako kaj ŝire tiris en angulon, kie li tuj komencis timigi Vladimiron Atanazijeviĉ-on per la loka situacio, en kiu decidan potencon kaptis unu, tute konforma al sia posteno, «damo», ĉe kiu ĉio estas, «hm-hm, ege malstabila, malcerta, hm-hm, kie ni estas ege, simple maldece dependaj...»

El la fortaj tiroj kaj skuoj de la ĉefkirurgo Ustimenko trafis rekte antaŭ la «helajn okulojn» de Inna Matejevna Gorbanjuk, «nia personara fako» — prezentis ŝin Eŭgeno al Vladimiro Atanazijeviĉ. La okuloj de Inna vere estis «helaj», kiaj okazas ĉe katoj, kun senmovaj, kvazaŭ vertikalaj pupiloj, kio estis donanta al ŝia rigardo distrite misteran esprimon. Ŝi estis bela, laŭ la loka nivelo vestita eĉ rafinite, kombita en specifa maniero, kun elmetita apud la tempio griza hartufo, — ĝenerale, al homoj, kiuj ordinare estras personarajn fakojn, ŝi neniom similis.

— Finfine ni vin ĝisatendis, — diris ŝi, firme premante lian manon per sia malvarma kaj mallarĝa polmo. — Morgaŭ, mi esperas, vi venos al mi, kaj ni okupiĝos pri dismeto de fortoj en la estonta malsanulejo. Vi devas esti tuj orientita...

— Mi en tiu demando ordinare orientiĝas mem, — diris Ustimenko, — tiel por mi estas pli oportune...

Neĉitajlo retrorigardis al ili, Eŭgeno averte levis la brovojn.

— Kun tio vi, Eŭgeno Rodionoviĉ, devos paciĝi, — diris Ustimenko. — Mia karaktero post nia juneco ne pliboniĝis...

— Jen, vere, karaktero, — intencis ŝerci Stepanov, sed Iraida vokis lin renkonti ankoraŭ gastojn, kaj Ustimenko restis duope kun Inna.

Ŝi ekrigardis al li kun facila subrido.

— Kia ajn estu via karaktero, — diris ŝi, — labori ni devos kune. Mi ĉi tie okupiĝas pri personaro...

— En mia mastrumaĵo «pri personaro», kiel vi bonvolas esprimi, okupiĝas mi — kaj neniu alia, — iom pli trankvile, ol necesis, prononcis Ustimenko, — kaj neniajn enmiksiĝojn en mian aferon mi toleros, des pli ke mi ekde la juneco ne komprenadis, por kio en tute civila medicino necesas personaraj fakoj. Mi komprenas kaj povas kompreni ilian destinon en milita industrio, sed en malsanulejo?

Li eksilentis, koleriĝinte pri sia tute sennecesa, kvankam retenita flamiĝemo.

— Kun tempo, mi pensas, vi komprenos.

— Mi neniam tion komprenos. Tio estas sennecesa malŝparo de ŝtata mono.

— Al tiu demando la ŝtato rilatas alie, ol vi, — facile ridetis kamaradino Gorbanjuk. — Ŝpari en tiaj plej gravaj terenoj, kiel personaro, estas malprofite. Tamen, ni havas pri tiu demando establiĝintan, firman, komunan opinion, kontraŭ kiu oni ne disputas... eĉ kiam havas pri tiu afero sian vidpunkton. Ja kiom da homoj — tiom da vidpunktoj... Ĉiuj pensas malsame...

Ustimenko ne konsentis.

— Ĉu vere tiel malsame, — diris li. — Se io estas nigra, tiam ĝi estas nigra, pri tio oni ne disputas, sed por kio vi el via kabineto bezonas dismeti miajn kamaradojn en laboro, mi ne povas kompreni. Ja mi multe pli bone vidas. Mi scias, kiun mi bezonas kaj por kio. Kaj vi ne scias. Tio estas, vi scias ĝenerale, la «temon» vi konas, sed miajn malsanulejajn bezonojn de kie vi scias?

— Se mi estas sur mia loko, mi ĉion scias!

— Ĉu en la dosiera senco? Aŭ vi estas tia ĉiokomprenanta sinjoro dio? Konsentu — tio estas plena mistiko, ke ĝuste ĉe vi, trans via pordo, oni povas determini, kiu kuracisto al mi konvenas, kaj kiu al mi ne taŭgas. Ne mi tion, laŭ vi, devas decidi, sed vi. Tamen laboros ja kun Ikso aŭ Ipsilono mi, sed ne vi. Ne, mi sur via loko tian responson sur min preni ne kuraĝus...

Inna Matejevna facile almordis la lipeton: malprave li iris tiele rekte, li povus esti pli ĝentila.

— La aferojn, prefere, ni ĉi tie ne diskutu, — diris ŝi per moke estra tono, — ni ja estas gastoj, ĉu? Kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ, kiam por vi estos pli oportune, vi al mi venos, kaj tie ni klarigos ĉiujn niajn reciprokajn pretendojn...

Ustimenko respondis firme kaj ĝentile:

— Ne, Inna Matejevna, mi al vi ne venos.

— Kial do? Vi certe havas seriozajn aferojn por mi. Vi, kiel mi aŭdis, iun eĉ eksterlandan civitanon al vi alveturigis, eble eĉ el Germanio, kaj la personara fako ja...

— Hebeisen estas aŭstro, — interrompis Ustimenko, — li estis rekomendita al mi de mia malnova kamarado, kiu lin resanigis post neniiga koncentrejo...

Nun interrompis lin Gorbanjuk:

— Kaj ĉu vi pri ĉiu homo, kiu ial trafis al neniiga koncentrejo, estas certa?

— Sed kion vi volas diri? — rozkoloriĝante pro indigno, demandis Ustimenko. — Tio estas elstara patologo, kiu por ni estas trovaĵo kaj pro kiu mi...

— Do vi tamen venu!

— Ne. Mi ne venos. La personaro estas mia afero. Mi jam kun multaj homoj komunikiĝis letere, kaj ili ĝuste al mi alveturos, sed ne en vian personaran fakon...

— Do, vi insistas pri tio, ke ni tute ne necesas?

— Mi supozas, ke ne necesas. Kaj se vi deziras scii mian opinion pli precize, do jen: treege strange aspektas en nia sistemo de sanprotektado ŝildeto «eniro malpermesita». Tio estas malmulte alloga. Dum, ekzemple, en radioterapio aŭ laboratorio tio ankoraŭ estas komprenebla, sed en via establaĵo...

— Ĉu establaĵo? — miregis Gorbanjuk. — Ĉu vi povas tiel diri? Sed komprenu do...

— Mi ne deziras, — tute koleriĝis Vladimiro Atanazijeviĉ, — mi ne deziras kompreni kaj ne komprenas, kial vi subite devas al mi iun rekomendi aŭ malrekomendi. Tiam vi mem estu ĉefkuracisto, kaj anstataŭ tiaj, kiel ni, instalu superrigardantojn, kiel estis en la pasinta jarcento. Kia do mi estas ĉefkuracisto, se eĉ la personaro estos ne de mi elektita, sed de vi? Jen, ekzemple, Bogoslovskij, kiu al mi veturas...

— Kaj kio — Bogoslovskij? — akre demandis Gorbanjuk. — Ja li, se mia memoro estas ĝusta, estis amiko de iu elĵetito Postnikov? — Ŝi transiris al flustro. — Malnovloĝantoj scias...

— En iu grado ankaŭ mi estas disĉiplo de Ivano Demetrijeviĉ Postnikov, — tute ne per flustro, sed eĉ pli laŭte, ol indis, tranĉis Ustimenko. — En tiu grado, en kiu li donis al mi sian atenton. Kaj al onidiroj pri li mi kredi ne deziras...

Tiam Gorbanjuk eĉ iomete ektimis: partopreni tiajn konversaciojn ŝi ankoraŭ neniam havis okazon.

— Nu, tion vi jam troigis, — pene ridetante, prononcis ŝi, — ĉu povas esti tiaj eraroj?

— Ĉio povas esti, — grumblis li.

— Sed tamen mi kaj vi renkontiĝos, — diris ŝi, kvazaŭ pardonante al li la tutan konversacion. — Renkontiĝos kaj babilos. Eble, ankaŭ viajn konsiderojn...

— Ja miaj konsideroj estas simplaj, — gaje diris li. — Mi delonge pri ili parolas: uzi la personaran fakon por medicina statistiko. Kuracistoj vi ĉiuj tie, plej ofte, estas groŝaj, sed kalkulmaŝinojn turni vi povos. Kaj da homoj ĉe vi sufiĉas, kaj da laborlokoj, kaj nia medicina statistiko estas en terura stato. Kaj vi estus ne ĉe malsanulejoj, sed per si mem, neniu vin premus. Bona ideo? Ĉu?

Gorbanjuk iomete kuntiriĝis kaj ĉesis rideti.

— Ĉe komunismo, eble, ĝuste tiel iĝos, — diris ŝi, — sed dume estas iom tro frue. Mi pensas, ke vi mem tion kun tempo konscios kaj komprenos erarecon kaj eĉ malutilecon de viaj opinioj. Mi tamen esperas, ke ni intervidiĝos...

— Mi estas obstina! — diris li. — Kaj avaras labortempon.

— Ĉu tion eblas kompreni kiel deklaron de milito?

— Ĉu vi min timigas?

— Ne, — trankvile diris ŝi, — kaj eĉ ne ŝercas. Ordo estas ordo. Vi devas veni al mi kaj entute venadi al mi, kiam mi tion opinios necesa.

— Nu, kaj mi ĉion ĉi tute ne opinias necesa, — respondis Ustimenko. — Tiel mi kaj vi interkonsentu. Vi havas vian ordon, kaj mi la mian.

— En nia lando estas unu ordo.

— Tiel estas el via vidpunkto. Sed al mi labori ne malhelpu, tion mi jam tute serioze al vi diras...

Kaj, facile balancinte la kapon al Inna Matejevna, kvazaŭ adiaŭante ŝin, li turnis sin al la ĉefterapeŭto Mesjakov, kiu tre nervozis, aŭskultante la interparolon de Ustimenko kun Gorbanjuk. La ĉefterapeŭto havis iajn sian galajn aferojn kun loka homeopato Vnukov, kiun li deziris aljuĝigi al prizono. Vladimiro Atanazijeviĉ eksentis kordoloron, kaj tiam lin savis Zolotuĥin kaj, sidiginte vespermanĝi apud si, rapide demandis:

— Ĉu vi ne koleras, ke mi vin fortiris de la edzino? Mi volus iomete konversacii kun vi...

La gastoj plene okupis la tablon: kaj regionkomitataj, kaj plenumkomitataj, kaj medicinaj, kaj provizistaj. Ankoraŭ oni ne levis la unuan glaseton, kiam la admiralo rimarkis, ke la avo ree mankas ĉe la tablo.

— Kio pri la paĉjo do? — demandis li de Iraida.

Tiu, kliniĝinte super la pure razita, malhele sunbruna, fortika kolo de la admiralo, diris nelaŭte, ke la avo en la lastaj jaroj iomete sovaĝiĝis kaj al la komuna tablo, des pli kun gastoj, ellogi lin estas malfacile. La admiralo kunpremis la makzelojn — Alevtina-Valentena rememoriĝis al li, — leviĝis kaj tra ankoraŭ nekutimaj koridoretoj momente trafis al la kuirejo. Kiel aleno, dolore pikis en lian koron la aspekto de tiu soleca, hunda, forlasita maljuneco: suĉas memfaritan cigaredon inter malpura vazaro, manĝorestaĵoj, sub egalmezura frapado de saltanta kovrilo sur bolkruĉo, rigardas blinde en la muron la maljunulo Stepanov — «la radiko de la tuta Stepanov-a gento», — kial?

Preskaŭ kolere (li ĉiam koleris, kiam doloris la animo) la admiralo bojis:

— Kial vi, patro? Ĉu vi ne scias, ke la gastoj vin atendas?

La maljunulo tremeris, ekĝojis, leviĝante, iomete glitis per la galoŝoj, en kiuj li estis piedvestita, eĉ pli ekĝojis, rimarkinte, ke Paŭla aŭdas la vortojn de la filo, ekhastis:

— Ja por mi ankaŭ ĉi tie, Rodiono Metodjeviĉ, ne blovas, mi ankaŭ ĉi tie jen de la damo ne estas ofendita, por kio zorgi?

Sed tamen li kaj surmetis la ŝuojn, kaj ŝanĝis la tuniketon, kaj la barbeton kombis, kaj tiele, metinte la manon sub la randon de la tuniko super la meza butono, facile levinte la kapon, — iomete kiel virkoko, iom pli kiel Bonaparto — eniris post la filo, kiu sur la sojlo tralasis la patron antaŭen, en la bruan manĝoĉambron, kie neniu estis komprenanta, kial ne okazis la unua tosto.

— Jen patro mia, — de la pordo, per densa voĉo prezentis Stepanov. — Mi petas ŝati kaj estimi: Metodo Elizejeviĉ, de tiu ĉi gubernio malnovloĝanto kaj terkulturisto. De multaj militoj soldato, plurfoje vundita kaj kontuzita, la milita specialeco — artileriisto, pli ĝuste — armea branĉo.

La avo plu prokrastis la unuan glaseton — ekiris ĉirkaŭ la tablo, ŝovante al ĉiuj la manon kaj aldirante kun riverenco sian ĉiaman:

— Stjapanov, Stjapanov, Stjapanov...

Etendis li la manon ankaŭ al Vladimiro Atanazijeviĉ, sed subite konfuziĝis, alte ekkriis:

— Vlaĉjeto! Alveturis! Aj, tiel vian dipatrinon...

— Nu-nu, paĉjo, — subridante, interrompis la patron la admiralo, — vi prefere silentu, ĉar via leksikono estas kota...

Zolotuĥin ne sen plezuro mansalutis la maljunulon: al li ĉiam pli kaj pli plaĉis tiu parto de la familio de Eŭgeno Rodionoviĉ, — kaj daŭrigis la konversacion kun Ustimenko:

— Do, mi aŭskultas vin, Vladimiro Atanazijeviĉ.

Ustimenko silentis iom. Tio, kion li povis diri, elaŭskultinte Zolotuĥin-on, estis malfacile direbla. Kiam la sola filo — des pli tia, kia li, evidente, estis, juĝante laŭ la vortoj de la patro, — malsanas je tiu malsano en dudektri-jara aĝo, — kia estas la prognozo?

— Onkologio estas por mi malproksima afero, — prononcis li, ne hastante kaj rigardante en la streĉitajn, malhelajn, profundajn okulojn de Zolotuĥin. — Kaj ankaŭ la militkampa kirurgio, vi mem komprenas, Zinovio Simonoviĉ, iom fortiris niajn laborulojn for de tiu malfacila problemo. Sed mi havis instruiston, elstaran doktoron, kies nomon, ŝajne, nun ĉi tie eĉ prononci ne eblas...

— Kiu do estas tio? — rapide kaj subite morne demandis Zolotuĥin.

— Postnikov Ivano Demetrijeviĉ, — sen ajna ĝeno daŭrigis Ustimenko. — Min eĉ jam hodiaŭ oni sukcesis averti, sed mi ne kredas kaj kredi ne deziras. Do, Ivano Demetrijeviĉ — elstara onkologo — per tiaj vortoj nelonge antaŭ la milito esprimis. «Certe, — diris li, — laringologio — tio estas kaj sinusitoj, kaj anginoj, kaj adenoiditoj, kaj inflamo de la meza orelo, kaj eĉ mirakloj kun likvido de surdeco per forigo de cerumena ŝtopaĵo, — tute ne nepre necesas onkologio. Sed kial mi elektis onkologion? Tial, ke nazkataron, ekzemple, oni kuracas dum sep tagoj, sed dum sep tagoj nazkataro ankaŭ sen kuracado ĉesas. Tial eblas diri, ke nazkataro estas praktike nekuracebla. Kio koncernas la kanceran malsanon, do mia statistiko, — diris Postnikov, — estas se ne optimisma, do almenaŭ esperiga, kaj mi povas deklari response — la kancera malsano estas kuracebla...»

Zolotuĥin silentis.

— Pri kiu vi diras? — enŝoviĝinte inter li kaj Ustimenko, interesiĝis Eŭgeno Rodionoviĉ.

— Pri Postnikov, — tranĉis Vladimiro Atanazijeviĉ. — Ĉu vi memoras nian Postnikov-on?

Eŭgeno, kompreneble, ne memoris. Kaj eĉ time ne memoris.

— Bone, — finfine suspiris Zolotuĥin. — Sed en la instituto, kie mia Saĉjo troviĝas, al ni oni nenion diras. Nek tien nek ĉi tien. Kaj mi mem tute implikiĝis inter libroj. Mi ĉion legas pri kancero, la kapo tute nebuliĝis.

— Kaj vi ĉesu! — konsilis Ustimenko. — Vi vian Aleksandron ĉi tien veturigu el la kliniko. Al mi en proksimaj tagoj bonega doktoro alveturos, ĉi-tiea malnovloĝanto — Bogoslovskij Nikolao Eŭgenjeviĉ. Lin tute eblas fidi. Kiel via Saĉjo subjektive sin sentas?

— Ja li ridas! — ekkriis Zolotuĥin. — Ne kredas! Mi, diras, la militon trairis, kia tia povas esti kancero en mia aĝo? Ridas kaj petas iri hejmen. Ja li estas al ekzamenoj absolute preta...

Zolotuĥin verŝis por si seninterrompe du glasetojn da vodko, eltrinkis, ne rigardante al Ustimenko, kaj aldonis:

— La pli aĝa, Nikolao, en la kvardek kvara en aviado frakasiĝis. Tial li estas ĉe ni la sola. Ĉu vi imagas — kion sentas la patrino?

— Veturigu! — decide diris Ustimenko. Kaj intence renkontiĝinte per la okuloj kun Zolotuĥin, aldonis: — Tuj veturigu, ne prokrastu! Prokrasti ne indas. Sed ankaŭ opinii, ke ĉio estas en plena ordo, mi same ne konsilas. Ĉu vi komprenas?

— Mi komprenas, — kun preteco respondis Zolotuĥin. — Mi komprenas. Mi, eble, tuj telefonos al la edzino, senprokraste. Ĉu? El ĉi tie mi telefonos...

Li eliris el post la tablo — fortika, larĝŝultra, peza, sur lian lokon transsidiĝis Rodiono Metodjeviĉ, demandis flustre, streĉiĝinte:

— Pri onklino Aglaja — ĉu nenio?

— Nenio, absolute, — respondis Ustimenko.

— Kiel vi opinias — ĉu ŝi pereis?

— Mi ne povas tion imagi.

— Nesesas ĉi tie esplori, serĉi spurojn. Eble, iu ion scias?

— Eŭgeno diras — li serĉis.

— Tiu trovos, certe! — kun incitiĝo grumblis la admiralo. — Ĉi tie ni mem devas sen paŭzoj...

Ĉe la tablo oni jam tiel bruis, ke estis malfacile interparoli. Iu platvizaĝa, malfortiĝinta pro alkoholo, komencis brue rezoni pri sia malamo al la germana popolo, estis aŭdeble, kiel li indignadis pri vivo de militkaptitoj en Unĉansko kaj alvokadis ne nutri la germanaĉojn. Stepanov, subite bruniĝinte en la vizaĝo, demandis:

— Kaj ĉu vi dum la milito en Taŝkento estis?

— Ne, en Novosibirsko! — kriis la platvizaĝulo.

— Tio videblas. La akumulita en vi furiozo estas ne realigita, — kun malŝata subrido prononcis Rodiono Metodjeviĉ. — Ĉu vi konsentas?

Eŭgeĉjo subite elvokis Ustimenkon en la enirĉambron. Evidentiĝis, ke li aŭdis la telefonan interparolon de Zolotuĥin kun la edzino kaj furioziĝis.

— Ĉu vi simple freneziĝis? — demandadis li Ustimenkon. — Ĉu vi komprenas, kio estas tio? Por kio ni bezonas tiun responson? La sola filo! Se ili ne operacias, se ilia kuracista konsiliĝo ne kuraĝas, se...

— Eŭgeĉjeto, kamarado Stepanov, — malvarme prononcis Ustimenko, — ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. Vi ja neniam estis kuracisto, vi estas ŝakristo de medicino kaj per ĝi nutriĝas...

Stepanov ekplendis, kiel en la malproksimaj, ankoraŭ antaŭmilitaj tempoj:

— Mi al viaj ofendoj...

— Silentu. Ofendi vin neniu intencas. Sed ŝoviĝi en malpuraj galoŝoj al mi en la kuracan aferon mi ne permesos...

— Kuracan, — plu plende ĝemadis Eŭgeĉjo, — sed Postnikov ĉi tie kiel rilatas? Inna-n Matejevna-n vi ofendis, kaj ŝi estas vidvino de granda generalo, ŝi havas grandegajn ligojn, kion vi al ŝi diris? Ŝi deklaris — kun via Ustimenko kunlabori tute ne eblas. Vlaĉjeto, mi petas vin, ne kalkulu al tio, ke anarkio estas patrino de ordo, ĉe ni ĉi tie ĉio estas bone aranĝita, ne ŝancelu nian ordon...

— Mi ŝancelos! — diris Ustimenko.

— Ĉesu, Vlaĉjeto, mi ne ŝatas eĉ ŝercojn tiajn. Postnikov estis fiulo, tion ĉiuj scias, kaj vi nun Zolotuĥin-on misorientas...

— Zolotuĥin ne estas knabo...

— Ĉu al Inna vi same pri Postnikov diris?

— Oj, Eŭgeĉjeto, foriru, — petis Ustimenko, — alie ni interbatiĝos. Mi, kiel ĉiuj invalidoj, estas psike malstabila. Jen mi ekskuiĝos...

— Ĉu ni ne povus kunlabori? — malgaje demandis Eŭgeno. — Ja mi postulas nenion specialan, mi simple petas: almenaŭ por aspekto, por aliuloj, vi devas min estimi. Mi estas gvidanta funkciulo, mi estas membro de la regiona plenumkomitato, de vico da komisionoj, oni min estimas en la urbo, kaj vi komencos vian humuron kaj ŝercojn; Vlaĉjo, mi petas...

— Humuro ne estos, — kun suspiro respondis Ustimenko.

Stepanov interesiĝis timeme:

— Kaj kio estos?

— Batalo, kiel ĉiam, kontraŭ vi, ĝis manbatalo. Ĝis oni vin elpostenigos.

— Stultulo! — indigniĝis kaj ofendiĝis Eŭgeno. — Ja mi estas bonkora kaj afabla ulo. Ĉiuj medicinaj laboruloj estas firme por mi. Kaj la estraro kontentas pri mi. Vi demandu Zolotuĥin-on mem, Losoj-on, membrojn de la buroo. Nu, kial vi rigardas al mi, kiel vampiro?

— Mi, Eŭgeĉjo, iros hejmen, — diris Ustimenko, — laciĝis mi ial hodiaŭ, kaj vi Vera-n akompanu, ŝi ankoraŭ sidos. Ĉu vi akompanos?

— Sen demandoj! — ekkriis Eŭgeno. — Certe, kun plezuro...

— Nu, ĝis! — milite salutis Ustimenko.

«Li neniom ŝanĝiĝis, — malgaje kunmetinte la lipojn, pensis Eŭgeno, — neniom. Eble, eĉ pli netolerema iĝis, nun, eble, li tute forte premados. Kaj kial tiu malfeliĉo al mi, por kio mi ilin ĉiujn ĉi tien altrenis, oni responsigos min — kulpigos, ke li al mi estas io kiel parenco. Sed kia li, al diablo, estas parenco? Ĉu Aglaja? Ja ne bezonas mi ĉiujn ĉi malhelajn parencojn!»

Al li iĝis sufoke kaj varmege, li kalkulis al si la pulson, kion li, vere, faradis kun granda lerteco, poste malfermis la pordon kaj iom staris sub aŭtuna vento, sub pluveto, profunde kaj kolere spirante. Ne, certe, necesis influi al la prudenta elemento en la familio de Vladimiro, al lia edzino. Tiaj ĉion komprenas. Tiaj devas kompreni!

Kaj, kolere palpebrumante sub la okulvitroj, plena de serioza decidemo amike kaj kore, sed severe konversacii kun Vera Nikolajevna, li revenis al la dolĉa pirogo, al likvoro, al vinoj kaj al la belulino Veresova.