Ho, Barbara, Barbara!
Finfine la gastoj disiris. La lastaj foriris Losoj — la prezidanto de la plenumkomitato, homo de malsaneca kaj ĉiam laca aspekto, kaj Salov, estranta en la urbo provizadon, — viro dikamalalta, rozkolora, sata kaj agrabla por unuj en tute sama grado, kiom neeltenebla por aliaj. Tamen, li asertadis, ke alie en lia tereno ne eblas tralabori eĉ tagon.
Losoj iam konis Aglaja-n Petrovna-n kaj nelaŭte diris pri tio al la admiralo. Rodiono Metodjeviĉ rapide ĵetis rigardon al la pala vizaĝo kun kalvaĵoj, suspiris kaj nenion respondis.
— La spuroj ne troveblas, mi timas, — plendis Losoj. — La organizaĵo estis de la faŝistoj plene neniigita. Klaraj informoj mankas nur pri unu homo — Platono Zemskov, ĝibulo, — ĉu vi ne aŭdis?
— Ne aŭdis! — elhakante ie interne de si, kvazaŭ sur ŝtono, tiun nomon, respondis Stepanov. — Ja mi ne estis informita pri ŝiaj partizanaj aferoj. Nu, kaj kio pri tiu Platono, ĉu vi esperas, ke li estas viva?
— Mi pri nenio esperas, — skuinte la mallarĝajn ŝultrojn, diris Losoj. — Li estis homo fizike malforta kaj, certe, nenian faŝistan reprezalion super si postvivus. Sed tamen — ĉio okazas en la mondo, eble, li ne trafis en iliajn manegojn, sed ŝanĝis loĝlokon?
Duope ili staris sur la perono. Salov fajfetadis apud la barilpordo, atendis samvojulon. La pluvo finiĝis, la ĉielo puriĝis, heliĝis, tuj estis leviĝonta la luno. Stepanov iomete akompanis Losoj-on, petis venadi. En la voĉo de tiu homo ŝajnis al li io fundamenta, fidinda, ne vantema. En la sekva fojo eblos, verŝajne, pli detale rememori pri Aglaja Petrovna. Kaj dume li sola ankoraŭ dum duonhoro vagis apud la nova domo, rememorante la vojon el ĉi tie al la strato Bela, al la Rivera, al la eksa Ĉefpreĝeja placo, kie li iradis en la antaŭlonge pasintaj tempoj kun Aglaja kaj kie li aŭskultadis ŝian afablan, karan voĉon.
Leviĝis la luno, li ekfumis, forte enspiris la fumon, iom staris senmove, fiksaŭskultis — kion? Ĉu li esperis aŭdi la voĉon de Aglaja?
Poste, entirinte la kapon en la ŝultrojn, li kvazaŭ fuĝis de si mem — frapfermis la barilpordon, dense fermis la pordon.
En la domo oni ankoraŭ ne dormis: Paŭla kun Iraida estis purigantaj post la gastoj, la avo, kutima al hejmaj laboroj, sed iomete drinkinta, iradis zigzage, portadis vazaron, taksadis laŭte hodiaŭajn malriĉigajn elspezojn.
— Ansero magra en bazaro — ĝis tricent rubloj, — estis diranta la avo. — Kaj hepato? Da hepato estis prenite ne malpli ol tri kilogramoj...
La avo parolis kiel mallaŭtigita laŭtparolilo, — lin neniu aŭskultis. Eŭgeno, akompaninte Vera-n Nikolajevna-n, alivestis sin en striitan, okulŝiran per siaj eŭropaj koloroj piĵamon kaj per speciala mastiko estis treege koncentrite forfrotanta makuletojn sur la lako de la tableto por manlaboro, grumblante dum tio, ke neniu alia, sed nome la impertinentulo Salov, estingadis cigaredstumpojn — tian li havas abomenan kutimon...
La admiralo verŝis por si glason da fruktakvo, eksidis sur la sofon, demandis de Eŭgeno, de kie estas tuta tiu meblaro, kurtenoj, tablotukoj...
— Presita vorto, paĉjo, helpas, — energie enfrotante la mastikon en la lignon, vigle respondis Eŭgeno Rodionoviĉ. — Mi nun iĝis medicina verkisto, en direkto de popularigado de la scienco...
— Ĉu vi proprajn laboraĵojn havas?
— Mi popularigas, — ĵetinte rapidan rigardon al la admiralo, diris Eŭgeno. — Tradukas, se tiel diri, en la simplan lingvaĵon kelkajn malsimplajn por larĝaj popolamasoj aferojn. Ekzemple, ekzistas tia profesoro, ni supozu, R. Li dum multaj jaroj okupiĝas pri frostvundoj kaj brulvundoj. Mi ne neas — li estas elstara kapo! Sed ni, en la regiono, en Unĉansko mem, bezonas broŝureton, vidu, popularan, kompreneblan, kiel kaj per kio kuraci brulvundojn kaj frostvundojn, — vi mem memoras, ni en tiu tereno neniam postiĝis. Do, mi eldonis laŭ materialoj de la profesoro, ni supozu, R., kion en la antaŭparolo mi notis kun danko, referencinte, certe, al liaj laboraĵoj. Mi verkis kaj eldonis libreton — ĝi estos al vi donacita kun subskribo kaj surskribo, — libreton kun bildoj «Kiel kuraci brulvundojn kaj frostvundojn».
— Kaj ĉu tio senpune sukcesis? — kun glitinta subrido demandis la admiralo.
— Kion vi per tio volas diri?
— Ĉu ne batis al vi la muzelon tiu profesoro R.?
— Pro kio do? Ja mi nur lin popularigas. Male, mi al li libreton mian sendis kun danka surskribo en la nomo de unĉanskaj frost- kaj brulvunditoj...
— Lerta! — diris la admiralo. — Lerta vi estas, Eŭgeneto. Kaj ĉu li mem al vi respondis?
— Dume ne! — rapide diris Eŭgeo Rodionoviĉ. — Sed aliaj respondadas. Mi jen pri produktado de vitaminoj per hejmaj rimedoj faris libreton, en tio al mi multe helpis Iraida — tio ja estas la temo de ŝia disertaĵo, ŝi tutan literaturon konas. Eldonis mi ankaŭ libreton «Gardu la koron», plue pri kelkaj infektaj malsanoj...
— Do, ankaŭ pri la koro vi komprenas? — interesiĝis la admiralo. — Fortas vi, tamen! Kaj ĉu stilon vi havas?
— Ja neniu mallaŭdas, — ĉesinte defroti la tableton kaj preninte el vazo bombonon, diris Eŭgeĉjo. — Post la milito la homoj, nature, okupiĝis pri la propra sano. Kaj multaj eĉ ne scias, ke de ili mem dependas preskaŭ ĉio, ke ili mem estas forĝistoj de sia farto...
— Tion vi pri gimnastiko, ĉu? — preskaŭ kunsente interesiĝis Rodiono Metodjeviĉ. — Por ke oni ne fumu? Grasa manĝaĵo — ĉu tiel? Ekzemploj de longvivantaj maljunuloj?
Li leviĝis, malbutonis sur la gorĝo sub la kravato la ĉemizon, malbutonis la butonojn de la uniformo. La malnova, obtuza malamo al Eŭgeĉjo ekdoloris en la brusto, sed tiu nenion rimarkis, lia buŝo estis ŝtopita per la grandega ĉokolada bombono, kiun li penis moligi tuj, sed iel malsukcese — la bombono donis gluecan ŝaŭmon kaj makulis la piĵamon. Per la sama vato, per kiu li estis viŝanta la mastikon, Eŭgeno Rodionoviĉ klopodeme ordigis la roverson, aliris al la patro, brakumis lin je la talio kaj per voĉo, ankoraŭ ĉokolada, prononcis:
— Ne gravas, paĉjo! Ĉio estos bona. Mi komprenas, al vi estas malfacile — milito, perdoj, malfeliĉo, persona malfeliĉo. Sed ie estas dirite, ĉe iu verkisto: «Ni ripozos», ĉu? Vi ripozos, paĉjo, ĉio ordiĝos, ĉio estos o kej. Ĉu vi deziras, ni tuj konjakon drinkos? Vi ja nenion hodiaŭ drinkis, mi rimarkis...
— Ni drinku! — diris la admiralo. Li iom hontis pro la paroksismo de malamo al Eŭgeĉjo.
«Eŭgeno estas tia — kaj nenien de tio eblas fuĝi, — pensis Rodiono Metodjeviĉ. — Kalviĝas jam la homo, kaj forte kalviĝas, nun jam ne eblas reeduki. Kaj infanojn li ŝajne ne manĝas».
Ĉio eksilentis en la domo, la juna Stepanov estingis la superan lumon, la luno priverŝis la vitrojn, lumis la malalta starlampo, sur la tableto staris glasetoj, konjako, tranĉita pomo. Eŭgeĉjo per la dikaj lipoj estis suĉanta cigaredon, malaprobe, kun amareco rakontanta al la vicpatro pri la fratino Barbara.
— Nu, kio estas tio, — estis li diranta preskaŭ plende, — nu kiel tion kompreni? Alveturis ŝi ĉi tien jam dum la milito, mi ĵus malmobiliziĝis, Iraida kun Juĉjo, nature, estis evakuitaj. Havis mi du ĉambrojn en la Rivera strato, naŭ. Kaj estis tie belegaj, paĉjo, de tia varma, profunda griza koloro kurtenoj. Novegaj — rekviziciis mi ilin, mi honeste konfesas, en la nesto de la malamiko. Mirinde komfortaj kurtenoj, glataj — riĉa, ĝenerale, aĵo kaj stila. Nu kaj Barbara venis kun du iaj amikinoj, ŝi ja sola neniam estas. Ili ekposedis la plej bonan ĉambron, altrenis tien ĉiajn branĉojn, kaj kiam mi forveturis en la regionon por semajno, mi revenas — ne plu estas la kurtenoj.
— Ĉu ili vendis? — kun intereso demandis la admiralo.
— Kial vendis? Kudris al si kaj ankaŭ al siaj amikinoj paltojn. Kaj kiam mi eksplodis kaj diris, ke tiuj kurtenoj estas miaj, ŝi ĉu vi scias kion respondis? Ŝi respondis, ke tio estas «reparacioj». Kiel tio al vi plaĉas?
Rodiono Metodjeviĉ ne respondis, lipis la konjakon, almanĝis per la pomo. Sed laŭ lia vizaĝo Eŭgeno komprenis, ke la rakonto «ne efikis» — en la admiralo estis ne pli multe da solideco, ol en lia filino. Eŭgeĉjo reĝustigis per la fingro la okulvitrojn, ofendite snufis kaj diris:
— Kaj en tiu ĉi somero ĉu vi scias kion ŝi elpensis?
— Nu, kion? — karese ridetante al siaj pensoj, demandis la admiralo.
— Ŝi siajn krurojn farbis.
— Ĉu la krurojn?
— Jes. Ja ŝtrumpoj mankis! Tiam ŝi kun la amikino — ŝi havas tian Alja-n, tio estas satano, sed ne knabino, same geologino, — do ili elpensis: trovis ie neforlaveblan germanan farbon kaj per tiu farbo pridesegnis la krurojn — malantaŭe ŝtrumpaj kudrolinioj, kaj sur la tutaj kruroj kvazaŭ tia reto. Rezultis nature, neniel distingeblas, ke la kruroj estas nudaj. Dum tuta dimanĉo ili laboris. Nu kaj poste, kiam aperis normalaj ŝtrumpoj, ne eblis forlavi. Mi, certe, estas la lasta homo, sed ĉu vi kredas, paĉjo, mi dum du tagoj per telefono en Moskvo eksciadis, kio estas tiu farbo kaj kia kontraŭ ĝi, se eblas tiel diri, estas kontraŭveneno. Kaj kiam tiuj frenezulinoj ŝmiris siajn krurojn per la «kontraŭveneno», tiam levis ŝrikon! Ja estas dolore!
— Ho, Barbara, Barbara, — mallaŭte ridante kaj plenigante la glasetojn per la konjako, diris Rodiono Metodjeviĉ. — Ni drinku je ŝi. Ne ekzistas tiaj, kiel ŝi, nenie ekzistas, ŝi estas sola tia...
— Kaj dankon al dio, — grumblis Eŭgeno.
Poste li demandis, kial ŝi tamen tiel fulmorapide forveturis? Ĉu vere timis kun Vladimiro renkontiĝi? Ja ĉio ĉi forpasis por ĉiam, kial do por si kompliki la vivon?
La admiralo kapjesis, paroli pri Barbara kaj Ustimenko li ne povis.
— Kaj Kozirev ŝia — tiu ĉi eksa kolonelo — alveturis foje ĉi tien, — kliniĝinte al la admiralo, sciigis Eŭgeĉjo. — Alveturis, ĝuste. Kiel li paradis; necesas diri, li estas bela, solida viro. Antaŭ ŝi li iradis kvazaŭ sur duonfleksitaj kruroj. Li estas ĉefenergiisto nun ie, ordenajn rubandojn havas pli, ol vi. Laŭreato, en la hotelo ĉi tie luis apartamenton — loĝejon el tri ĉambroj. Speciala aŭtomobilo lin priservis. Dum ses tagoj li atendis ŝin el ekspedicio, kaj en la sepa ŝi alveturis, ili sidis en la bulvardo sur benko dum horo — kaj li forveturis. Senrezulte. Li venis por adiaŭi — la vizaĝo, vidu, estis nigra. Kvazaŭ li brulvundiĝis. Ankoraŭ longe Iraida kun Juĉjo lian ĉokoladon manĝadis. Mallonge dirante, paĉjo, estas rompita la Banja persona vivo, mi tiel pensas...
Rodiono Metodjeviĉ ne respondis.
En sia ĉambro li, lavinte sin kaj surmetinte pantoflojn, faris tion, kion li faradis dum ĉiuj ĉi jaroj ĉiuvespere. Ŝlosinte sin, li elprenis el la trivita paperujo ĉiujn tiujn naŭ leterojn, kiuj konserviĝis de Aglaja dum la milito, surmetis la okulvitrojn kaj malrapide komencis legi tion, kion li jam sciis parkere kaj kio ŝajnis al li ŝi — viva kaj parolanta kun li. Traleginte ĉiujn naŭ leterojn, li plej diligente ilin kunmetis kaj ree kaŝis en la paperujon, malvestis sin, kuŝiĝis, suspiris kaj prepariĝis al longa, kutima sendormeco, kontraŭ kiu jam ne plu helpadis ajnaj pulvoroj, miksturoj kaj tablojdoj.