Geedzoj
Post monato ili ekvivis, kiel edzo kaj edzino. Eŭgeno nun havis familinomon Stepanov, Alevtina estis edzino de komisaro, ne ĉambristino, ne servistino de gesinjoroj Gogolev-oj, ŝi estis al si mem mastrino, respektinda virino. Por ke tute forgesiĝu la malamata pasinteco, ŝi petis Rodionon transloĝiĝi al alia parto de la urbo — al la insulo Vasiljevskij aŭ almenaŭ al la Viborga rando1.
— Kial «almenaŭ»? — kuntirinte la brovojn, demandis Stepanov. — Cerbumu, kion vi babilas!
— Tial, ke en la Viborga estas solaj laboruloj, — diris ŝi, — kruduloj.
— Stultulino! — tranĉe respondis Stepanov. — Vi mem el kiaj nobeloj devenas?
— Ne el nobeloj, sed mi estas edzino de elstara homo, — mallevinte la okulojn, diris Alevtina.
Ili transloĝiĝis al Vasiljevskij. Venis malsata printempo. Stepanov longe restadis en sia nodo, ofte ne noktadis hejme, kaj kiam li faladis apud la flankon de Alevtina, li grincadis per la dentoj kaj kriadis terurajn vortojn:
— Sabotuloj, kanajloj, mortpafigos mi vin, tiam estos malfrue...
Blankaj, danĝeraj, maltrankvilaj noktoj kuradis trans la nudaj, senkurtenaj fenestroj. Alevtina fiksrigardadis al la juna, morte elturmentita vizaĝo de la edzo, al liaj profundiĝintaj okulkavoj, al liaj sekaj lipoj kaj revis pasie, kun sopiro, kun kora doloro: li estu estro, la plej ĉefa, unu super ĉiuj, oni lin timu, kaj ŝi, Alevtina, veturu en ruĝa, grandokula, potenca aŭtomobilo, en kiu veturadis fojfoje la edzino de la asiza advokato Gogolev. Freneza honoramo ronĝis ŝin. Nur ŝi ĝisvivu la horon, tiam ŝi montros, tiam ĉiuj vidos. Kaj dume ŝi atendadis la edzon, legadis ĝissate librojn pri vivo de princoj, baronoj kaj markizoj, vestadis Eŭgeĉjon en ĉion sinjoran, kiel vestadis la geedzoj Gogolev-oj sian Guĉjon: per puntaj, veluraj vestaĵoj, per iaj specialaj beretoj kaj kufoj. Kaj karotan surogatan teon ŝi verŝadis en fajnajn saksajn tasojn.
Aŭtune Stepanov forveturis je dispono de la Revmilitkonsilio de la Astraĥana floto. Iuj amikoj de Rodiono vizitadis Alevtina-n, konsiladis al ŝi iri labori, alportadis manĝoporciojn. Ŝi estis seka kun ili, kunpremadis la lipojn, ne parolis longe. Ĉion, kion rajtis kaj ne tute rajtis la edzo, ŝi ricevadis en malplenaj petrogradaj vartenejoj. Kaj necesajn el ŝia vidpunkto vortojn ŝi baldaŭ ellernis prononci.
— Nestiĝis ĉi tie vi, ŝakristoj! — diradis ŝi, tenante sur la manoj dikvizaĝan Eŭgeĉjon en intence malriĉa kufo. — Kaj komisaredzino malsatas. Atendu, jen mi iros al ĈK2, por vi ĉiuj estos varmege. Oni vin skuos, burĝaj idaĉoj. Oni starigos al muro3 kelkajn — tuj troviĝos marmelado.
Marmelado troviĝis, sed tamen estis tre malfacile. La grandokula aŭtomobilo ne aperadis, pri silkoj kaj ĉapeloj el nigra pajlo neniu eĉ pensis. Sed Alevtina atendis, atendadis obstine, kolere, eĉ furioze. Ŝi iam devigos «la sian» fari ĉion! Ŝin ne kontentigos ŝercoj, ne tian virinon li trovis. Kaj belegan mondon de aĵoj — multekostaj, diversaj, mirindaj — viziis ŝi en sia malplena ĉambro: iajn subite de skulptita ligno kun kupro ŝrankojn, plenigitajn per aromaj roboj, seĝojn de Chippendale — ŝi memoris tiun nomon, — flakonojn, peltajn ĉirkaŭkolojn, zibelajn manteletojn, gantojn, kanapetojn, silkajn negliĝojn, tapiŝojn, banĉambron, tute bluan, kiel ĉe barono Rozenau sur la Furŝtata strato, vualojn, skatolojn da pudro, servicojn, servoĉaretojn. Ŝi ĉion ĉi vidis antaŭe kaj deziris, ke ĝi apartenu al ŝi, deziris malfermadi pordojn el ĉambro al ĉambro kaj esti mastrino, posedantino, proprulino...
— Ĉambrovico! — per sekaj lipoj flustradis ŝi, kaj al ŝi ŝajnis, ke tiu vorto estas belega. — Norda eksprestrajno! Julie, ŝirmu la kamenon per ekrano!
Aŭ ĉokoladajn bombonojn en grandegaj skatoloj...
Ne gravas, ŝi atendos!
Ŝi atendos longe, sed ĝisatendos sian revon.
Kaj Rodiono Metodjeviĉ tiutempe estis vaganta tra Ukrainio, kaptanta Paĉjon Maĥnoo4. Dum tri mil verstoj foriradis Maĥnoo, ne akceptante batalon, senfortigante la stepanovan taĉmenton. Ie proksime sur stepaj vojetoj veturadis maĥnoaj mitraldroŝkoj, en riĉaj bienetoj la maĥnoanoj lasadis mokajn leteretojn; grizharaj, mornaj kulakoj regaladis la stepanovajn homojn nur per sola akvo. Kaj en noktoj de tiu varmega somero bruadis tute pacaj, eĉ komfortaj fulmotondroj, verŝiĝadis abundaj varmaj pluvoj.
Kune kun plenrajtigito de la Revolucia milita konsilio kaj kun kvar aliaj ĈK-anoj Stepanov estis sendita en taĉmentojn de Maĥnoo por kontrakti interpaciĝon kaj por demoralizi la trupojn de la Paĉjo. Ĉiuj ses komunistoj, nomumitaj de Frunze5 al tiu afero, elirante el la vagono de la komandanto de la Suda fronto, havis nenian esperon, ke ili revenos vivaj.
En Starobelsko, en malalta ĥato, plene traaromigita per parfumo, sur plummatraco, en afekta pozo kuŝis Nestoro Maĥnoo — variolmarkita, ŝvitkovrita, flavokula. Ĉirkaŭe sidis kaj staris proksimuloj de Maĥnoo en astrakanaj kalpakoj, ŝovitaj sur la nukojn.
— Eble, sen armiloj ni parolu? — demandis la Paĉjo kaj skuis siajn longajn harojn. — Armilojn mi ne ŝatas, mi estas homo paca, bona.
— Vi estas bona! — respondis Stepanov, sed la maŭseron6 lasis ĉe si.
Dum tri monatoj Rodiono Metodjeviĉ preskaŭ ne dormis: Maĥnoo povis en ajna minuto mortigi ĉiujn ses, kiuj krome loĝis dise en liaj trupoj. Sed la malrapida, skrupula laboro estis donanta siajn fruktojn: ĉiam pli kaj pli multe la maĥnoanoj dubis pri sia Paĉjo, ĉiam pli firme paroladis pri paciĝo kun la bolŝevistoj. Kaj kiam aperis dekreto de la Soveta potenco pri fiksado de la tero por naŭ jaroj al la kamparanoj, Rodiono Stepanov jam ne havis kaŭzojn pensi, ke maĥnoanoj lin tranĉmurdos.
Tamen, iujn memoraĵojn de tiu tempo Stepanov konservis por la tuta vivo: super la pojno blankis cikatro de pistola kuglo, obusa fragmento lezis la skapolon, longe doloradis vundo de la kruro.
...Foje en kvieta vespero la divizio, kies komisaro estis la balta matroso Stepanov, eliris al la bordo de la Azova maro. La batalantoj enakviĝis por lavi sin, kaj Rodiono Metodjeviĉ subite eksopiris kaj eksentis, ke li nepre devas servi maran servon, ke sen maro al li estos morto, ke tempas reveni al sia vera afero.
Kaj komenciĝis vivo tiom malfacila, ke kompare kun ĝi la jaroj de la intercivitana milito ŝajnis bagateloj: necesis lerni. Necesis superi algebron, geometrion, trigonometrion, necesis desegni, necesis legi angle, germane, scii historion, necesis prepariĝi al tio, ke post ioma tempo ne stari sur ŝipestra ponteto apud marmilitspecialisto-fioficiro, sed mem komandi torpedŝipon aŭ drednaŭton, aŭ eĉ eskadron.
Dandaj, mokemaj, rafinitaj instruistoj kun senemociaj okuloj skrupule kontroladis sciojn de estontaj militmaristoj pri ĉiuj fakoj multe pli malmilde, ol ili iam estis ekzamenantaj nobelajn filojn. Laboristaj knaboj, eksaj matrosoj, marartileriistoj, marministoj, trapasintaj tutan inferon de la intercivitana milito, ankoraŭ ne plene satdormintaj por tiuj jaroj, starante en atentopozo, aŭskultadis edifojn de siaj pedagogoj, iuj el kiuj nur antaŭnelonge degnis agnoski la Sovetan potencon. Kaj ofte, tre ofte aŭdadis Stepanov malvarmajn vortojn:
— Kial vi ne komprenas? Tial, karuloj, vi ne komprenas, ke por vi mankas ĝenerala eduko. Kaj ĝi ne tuj akireblas. Kun patrina lakto ĝin oni ensuĉas — tiun edukon. Kaj intelekto, tiom necesa por mara komandanto, same estas donata ne per parkerado, sed — pardonu, mi ne estas marksisto — per deveno...
Rodiono Stepanov, kursano, paliĝante, silentis. «Mensogas vi, kontrulo7, — pensis li, — mensogas, vi vidos ankoraŭ, kiaj ni iĝos post dek-dudek jaroj. Vidos, ektimos, sed malfrue estos, ni iĝos intelektuloj pli bonaj, ol vi, ŝlemiloj!»
Li dormadis kvar horojn dum diurno, ne pli. Sed per la malnova razilo kun surskribo «dimanĉo» sur la tenilo li razadis sin ĉiutage. Kun vortaro, ankoraŭ iomete tro akcentante la vokalon «o», li jam legadis angle ne nur specialajn marajn terminojn kaj frazojn, sed eĉ tutajn artikolojn, en kiuj estis rakontataj okazoj el marmilita praktiko: ili povis taŭgi al li. Kaj kun siaj kamaradoj-militmaristoj — baltmaranoj, nigramaranoj, azovanoj — li penadis longe interparoli angle, kaj tiel, kiel, ŝajnis al ili, devis konversacii lordoj en ilia militflota departemento — tra la dentoj, fumante, nenien hastante. Samtempe ankaŭ la supera matematiko eklumis por Rodiono Metodjeviĉ per speciala lumo, komencis ne nur timigi, sed ankaŭ ĝojigi. Ĝuste tiu danda kaj rafinita instruisto, kiu ankoraŭ tiel antaŭnelonge klarigis al Stepanov nepran heredecon de intelekto, nun foje diris pretere:
— Kapabla kanajlo estas tiu Stepanov.
Probable, tiuj hazarde aŭditaj de Rodiono Metodjeviĉ vortoj estis por li la plej alta laŭdo en tiuj jaroj: la malamiko agnoskis sin venkita, tio ja ion valoris.
Alevtina, oscedante kaj tiriĝante, konstante plendadis, ke ŝi laciĝis kaj enuas. Ŝi tute nenion faradis, sed ofte gastadis ĉe iuj, kiel ŝi esprimadis, «damoj», kaj tiuj «damoj» vizitadis ŝin. Deŝovinte la etfingrojn, ili trinkadis teon el maldikaj, preskaŭ diafanaj tasoj, karesadis Eŭgeĉjon, malvigle, dormeme konversaciadis. Kaj iliaj konversacioj estis strangaj, kaj la vortoj estis nekonataj. Hararanĝo nomiĝis «bebikopf», Eŭgeĉjon ili trovis simila al «infanto en ekzilo», la seĝojn ili opiniis — unu «moderna», dua «rokoka»; pri Vladimira klubo estis rakontate, ke oni tie «faras kapitalojn el firma valuto». Kaj parfumojn ili akiradis parizajn — unu por ĉiuj botelon da Chanel.
Kun Stepanov ili parolis malofte, sed ĉiam ŝerce respekte. Lin ili kutimis nomi «nia estonta Nelsono», aŭ Marato, aŭ «ne nul', sed ĉio estos li»8. Responde al tiuj alparoloj li deziris sakri, kiel en la malnovaj, antaŭrevoluciaj tempoj, aŭ subite preni kaj ĵeti tion, kion Alevtina nomadis «malnova saksa porcelano», sur la plankon kaj frakasi al pecetoj. Sed nenion tian li, certe, faradis, sed, morniĝinte, eksidadis ĉe la lama skribotablo al siaj libroj, epitomoj kaj kajeroj.
Banjo estis ankoraŭ tute eta. Ŝin Alevtina amis multe malpli, ol Eŭgeĉjon. Eŭgeĉjo ĉiam vekadis en ŝi ian kompaton, kaj Rodiono Metodjeviĉ plurfoje aŭdis, kiel flustris ŝi super la dormanta filo amarajn vortojn:
— Orfeto mia povra, duonfileto, knabeto, stulteta, ne permesos vin ofendi la panjo, al neniu permesos, ne timu, orfeto...
— Ja kiu lin ofendas? — indignis foje Stepanov. — Kian stultaĵon vi babilas? Li mem ĉiujn ofendos, iĝis netolerebla, hieraŭ botelon da tuĉo li frakasis, kaj kiam mi minacis, ke la orelojn al li ŝiros...
— Se li estus via, vi ne minacus! — respondis Alevtina. — Banjon vi neniam eĉ per fingro tuŝas!
— Sed ĉu lin mi iam tuŝis? — perpleksiĝis Rodion Metodjeviĉ.
Alevtina silentis, flustrante super la dormanta Eŭgeĉjo. Stepanov ŝultrolevis, ree turniĝis al siaj desegnoj. Egalmezure tiktakadis la horloĝo sur la muro, snufadis Banjo en sia liteto, susuradis per libraj paĝoj Alevtina. Ŝajne jen familio, sed kio estas tio — familio?
Por pensi mankis tempo. Li ĉiam hastis. Hastis la tempo, hastis la lando, li ne povis postiĝi. Kaj ĵurnaloj, kaj libroj, kaj kunvenoj, kaj mitingoj, kaj prelegoj «por dezirantoj» — ĉio estis por li interesa, ĉie li devis veni ĝustatempe. Kaj kiam Alevtina plendadis per vortoj de Gogoleva «pri sia enuo», Rodiono Metodjeviĉ incitiĝadis, palpebrumadis, silentadis. Kaj foje, koleriĝinte, diris:
— Mi por vi, Alja, ne estas cirko. Cent fojojn al vi estis dirite: okupiĝu vi mem pri iu afero. Ne ekzistas nun por vi malfermitaj vojoj — lernu eĉ al popolkomisaro...
— Mi mian laboron jam forlaboris! — furioze respondis ŝi. — Forsuferis ekde deksesjara aĝo. Eĉ dekkvinjara. Kaj mi rajtas nun ripozi kiel homo. Kvankam ĉu bonas ripozo kun vi, vi eĉ servistinon ne povas dungi...
— Ĉu por vi? Servistinon? — miris li. — Kaj de kie vi prenis tiajn postrestajn vortojn? Mastrumistino — ni nun diras, sed tute ne servistino.
— Dungu mastrumistinon! — subridis ŝi. — Por mi estas tutegale, kia nomo, sed mi ne devas post la revolucio...
— Stultulino! — lace insultis Stepanov.
— Vi mem estas stultulo! — respondis ŝi. — Revolucia matroso! Kion vi havas pro viaj vundoj? Ĉu situacion en la socio? Ĉu vi almenaŭ kvinĉambran loĝejon ricevis? Vi jam grizhariĝi komencis, sed plu parkeras, kiel gimnaziano! De salajro al salajro ni vivas, se ne miaj kombinaĵoj...
— Kiaj kombinaĵoj? — blankiĝante, demandis li. — Kiaj tiaj povas esti kombinaĵoj?
Ŝi ektimis kaj ne respondis.
Baldaŭ ĉe Eŭgeĉjo troviĝis tuberkulozo. Kuracistoj diris, ke li nepre ne loĝu en Petrogrado. Alevtina maltrankviliĝis, rememoris pri la Voznesenskaj arbaroj, komencis pridemandadi la edzon pri ilia gubernia urbo. Kuracistoj unuanime aprobis kaj la arbarojn, kaj la klimaton, kaj la riveron Unĉo. En majo de la 1923-a jaro Rodiono Metodjeviĉ veturigis sian familion en la urbon, el kiu iam oni sendis lin servi al la caro kaj la patrujo.
Lia proksima amiko aviadisto Atanazio Ustimenko estis samurbano, Aglaja, la fratino de Atanazio, trovis loĝejon en la Proleta strato. La vidvo Atanazio kaj la «pajlovidvo» Stepanov forveturis reen al Petrogrado por lerni plu. En vagono de la malrapide iranta trajno ili drinkis vodkon, almanĝetis kuiritan kokidon kaj komencis kun ardo rememoradi la intercivitanan militon, kiel Atanazio flugadis sur «Sopwith», kiel li ĵetadis al blankuloj vimplojn kun proklamoj kaj kiel li estis faligita en la dudeka jaro.
— Ĉu vi edziĝi intencas? — demandis Rodiono.
— Verdire, ne. Rigardis mi al via Valentena kaj decidis — ne, spit!
— Al kia Valentena? Al Alevtina!
— Ŝi ordonis nomi Valentena, — oscedis Atanazio. — Pri Alevtina ŝi ordonis forgesi. Ĉu ni drinku ankoraŭ?
Ili drinkis ankoraŭ po glaseto, almanĝetis nun maceritan pomon.
— Filo via bonas, — diris Stepanov. — Li plaĉis al mi.
— Ĉu Vlaĉjo? Nemalbona knabo, nur petolema...