Ĉapitro dua

Tifo

En la monato februaro de la 1919-a jaro eksa matroso de dua rango de drednaŭto «Petropavlovsko» Rodiono Stepanov estis neatendite por si nomumita vickomandanto de la Petrograda fervoja nodo, kaj post kelkaj tagoj — komandanto. Ĝis marto Rodiono Metodjeviĉ dormadis sur tablo en sia ofica kabineto, poste li subite terure laciĝis kaj, decidinte satdormi, postulis por si ordonon por «ia orloploĝejo». Ricevinte grizan paperon kun nedistingebla subskribo kaj pala sigelo, li iris al la indikita adreso sur la Furŝtata strato, forte, per la matrosa tatuita pugno, frapis la kverkan pordon kaj, ne rigardante al la virino, kiu malfermis al li, eniris en grandan ĉambron kun veneciaj fenestroj, kun pezaj kurtenoj kaj grandega marokena sofo.

El havaĵo li kunportis du subĉemizojn, tre bonajn, de nederlanda kotonaĵo, donitajn al la komandejo laŭ ordono, porcion da humida, peza pano, ses havanajn cigarojn, revolveron «Nagant», duonfunton da flava sukero kaj malnovan armean tornistron.

Enirinte en la ĉambron, malvarman sed tamen nekutime komfortan post tiuj jaroj, kiujn travivis Rodiono Stepanov, la komandanto de la nodo tuj falis sur la sofon kaj, malforte ĝeminte, perdis la konscion. Tio, kion li opiniis laco, estis komenco de ekzantema tifo.

La ĉambristino de gesinjoroj Gogolev-oj, Alevtina1, Alja, kiel ŝin nomadis asiza advokato Boriso Visarionoviĉ Gogolev, restinta post fuĝo de siaj gemastroj kun kvinmonata filo, longe aŭskultadis ĝemojn de la «damnita komisaro», poste, ektiminte, ke, se io okazos, oni respondigos ŝin, timeme eniris en la kabineton.

— Akvon! — graŭlis la matroso.

Evidentiĝis, ke li ne ĝemis dum tuta tiu tempo — li petis akvon!

Alevtina alportis akvon kaj kun mieno de abomeno (Gogolev-oj tre dresadis la servistaron pri puremo) donis al la matroso trinki el maldika servica ĉina taso. Poste kun Eŭgeĉjo sur la manoj ŝi kuris sur la sekvan etaĝon al loĝinta tie tre moda peterburga ginekologo von Pappe. Gustavo Alfredoviĉ estis trinkanta veran kafon2 kaj komence kategorie rifuzis kuraci la komisaron, sed, pripensinte, decidis, ke la damnita Alevtina povas denunci lin, kaj eniris en la kabineton de Gogolev.

— Tifo! — diris li per sia virineca, alta voĉo. — Atentu, Alevtina, ke li pedikojn ĉi tie ne disvastigu, li pereigos kaj vin, kaj vian Eŭgeĉjon.

La eksa ĉambristino rigardis al la doktoro malgaje. Por ajna okazo, por mildigi malĝentilecon de siaj vortoj, Gustavo Alfredoviĉ montris al Eŭgeĉjo «kapron» per la fingroj kaj aldonis:

— Kion devas elteni la suferanta popolo!

Tiumomente la rigardo de la doktoro falis sur la cigarojn.

— Nu, tion mi forprenos, — diris li hasteme. — Tion komisaroj eĉ tute ne bezonas.

— Bezonas! — aŭdiĝis de la sofo firma, kvankam malforta, voĉo de Stepanov. — Kaj vin, burĝa muzelo, ne bezonas!

Kaj, turninte sin al Alevtina, la komisaro ordonis:

— Forpelu lin, sinjorino, kiel hundon!

Verŝajne, tial, ke Rodiono Metodjeviĉ estis malbone konscianta, li diris ankoraŭ kelkajn sakrajn vortojn, pro kiuj von Pappe konsterniĝis kaj forfuĝis, kaj Alevtina estis sendita de la komisaro al la komandejo de la fervojstacio por ke oni tie donu al ŝi necesan porcion, sendu «taŭgan doktoron» kaj «helpu iomete», kiel esprimis Stepanov. «Vere, ja ne indas morti vane!»

— Ne estas celkonforme el vidpunkto de la monda revolucio, — diris per mallaŭta, sed samtempe firma voĉo la komisaro. — Ĝuste tiel tie transdiru, sinjorino: necelkonforme. Ĉu vi komprenas?

Alevtina plu ne moviĝis.

— Do, ĉu sabotado? — demandis Stepanov. — Konsideru en la cerbo: se mi kadavriĝos — oni vin respondigos.

— Ja mi iros, — respondis Alevtina, — sed kiel vi estos ĉi tie?

La komisaro duonridis kaj ordonis:

— Aŭskultu verson pri nia frataro!

Ŝi, subpremita de tiu homo, timigite alsidiĝis sur randon de fotelo, kaj li parkere deklamis:

Herooj, vagantoj de mar', albatrosoj,
Vi — gastoj ĉe tablo de tondraj festenoj,
Vi — gento de agloj, matrosoj, matrosoj,
Al vi mia kanto el vortoj rubenaj.3

Kaj demandis:

— Ĉu klaras al vi, sinjorino?

Liaj okuloj estis ridantaj.

Alevtina, kun la infano sur la manoj, ekiris longan vojon. Post du horoj al la komisaro venis tuta delegacio — ĉiuj ili estis trafumaĵitaj, elturmentitaj, sed strange gajaj homoj. Kaj malgraŭ tio, ke ili ĉiuj diradis vortojn, de kiuj Alevtina dekutimiĝis en la domo de Gogolev-oj, tiuj homoj ŝajnis al ŝi neatendite proksimaj kaj tre ĉarmaj, speciale la maljuna virino en kaptuko de flegistino, faltoplena, kun krudaj, nodohavaj kamparanaj manoj.

— Vi vidvinas, ĉu? — demandis ŝi Alevtina-n.

Tiu mallevis la okulojn.

— Nu, tiam eĉ pli amare, — diris la maljuna virino. — Sed vi, kamaradino, ne ploru. Nun tiuj ĉi tempoj finiĝis, nun tutpopolan subtenon vi havos...

Ĉio estis ĉi tie stranga, neordinara, neatendita: tio, kio ŝajnis antaŭe tiel hontinda kaj humiliga, havis subite tutpopolan subtenon, tio, ke la maljunulino nomis Alevtina-n «kamaradino», tio, ke la homoj, kiujn ŝi mense nomadis «kruduloj», kaj Gogolev — «brutoj», estis kun ŝi ĝentilaj kaj eĉ invitis ŝin kune kun ili manĝi supon el ĉevalaĵo kun grio, — ĉio ĉi iel momente transformis kaj ŝanĝis la vivon por Alevtina. Ŝi komencis iradi pli certe, ne plu mallevadis la okulojn, ne hontis pri tio, ke ŝi ne havas nek havis edzon.

La komisaro resaniĝadis rapide.

Alevtina malfermis sekretan tenejon, elprenis el tie litan tolaĵon, vendis antikvan porcelanan lustron, aĉetis manĝaĵojn, eĉ pecon da lardo, kiun en Petrogrado oni nomadis «speko». Kaj kiam al Stepanov tro kreskis barbo, ŝi, iom hezitinte, elprenis el flava, de angla ledo necesujo de la fuĝinta mastro sep bonegajn razilojn kun indiko sur ĉiu de tago de semajno: lundo, mardo kaj tiel plu.

— Por kio do li, diablo, bezonis sep razilojn? — miris Stepanov.

— «Metalo devas ripozi!» — ripetis Alevtina la frazon de Gogolev. — Tial por ĉiu tago estas aparta razilo.

— Jen putinidoj! — gaje sakris la komisaro.

La razilon kun surskribo «dimanĉo» li lasis por si, kaj la ceterajn disdonis al siaj kamaradoj.

— Vi ne rajtas! — ŝrikis Alevtina. — Ili estas ne viaj, jen venos Boriso Visarionoviĉ!

— Kaj por kio li venu? — trankvile kontraŭdiris Stepanov.

— Tio estas liaj raziloj!

— Unun, vere, eblus por li lasi, sed sep estas tro multe, — juĝis Rodiono Metodjeviĉ. — Nun, sinjorineto, ĉio ĉi apartenas al la popolo. Kaj ne indas kluki.

— Tutegale Boriso Visarionoviĉ vin punos.

— Sed eble, mi lin punos?

Kaj ree liaj okuloj ridis.

Pensante pri io sia, li ofte kantetadis:

Nur flagretas koridore
La lanterno de gardist',
Kaj nur tintas spron' sonore
De l' gardisto en vivtrist'...4

— Ĉu vi ankaŭ en prizono teniĝis? — demandis foje Alevtina.

— Ne, civitanino, en prizono mi ne teniĝis, sed nur teniĝis mi en la malliberejo de popoloj, nomata Rusia imperio.

Alevtina ne komprenis, sed por ajna okazo kompate suspiris. Al Boriso Visarionoviĉ siatempe venadis iaj barbaj, hirtaj, tre multe parolantaj sinjoroj, pri kiuj la edzino de la asiza advokato esprimadis en tiu senco, ke ili estas «suferantoj por la popolo». Poste dum kelka tempo tiuj suferantoj iradis en uniformaj tunikoj, en kruringoj, veturadis en aŭtomobiloj kaj kune kun Gogolev malaperis. Nenion eblis kompreni. Sed ĉiam per pli kaj pli longaj rigardoj fiksrigardadis Alevtina al sia komisaro, ĉiam pli longe konversaciadis kun li, ĉiam pli atente aŭskultadis liajn abruptajn rakontojn. Kaj ŝi mem fojfoje rimarkadis sur si atentan rigardon de Rodiono Metodjeviĉ.

Ĵus ekstarinte de la lito post la malsano, Stepanov ordonis al Alevtina malkovri ĉiujn kaŝejojn de la Gogolev-a loĝejo. Alevtina ekploris, ekkriis ankaŭ la eta Eŭgeĉjo.

— Ne por mi, — morne diris Rodiono Metodjeviĉ. — For de mi kaj de vi. Necesas rekvizicii, sed ne vendadi pomalgrande.

Alevtina ekploregis pli laŭte. Tiel ploregi ŝi ellernis de la edzino de Gogolev — Viktoria Lvovna. Kaj Eŭgeĉjo sekvis lin per tuta sia malgranda forto, sed sufiĉe stride. Tamen Stepanov plenumis rekvizicion laŭ ĉiuj reguloj. Malsekiginte per la lango inkokrajonon, li skribis liston de «burĝaj superfluaĵoj de eksa civitano Gogolev» kaj per vaksosigelilo, aparteninta al Boriso Visarionoviĉ, per same lia vakso sigelis ĉiujn kofrojn, ŝrankojn, tenejojn kaj kaŝejojn.

— Vi estas ia frenezulo! — diris Alevtina, ankoraŭ plorsingultante. — Povus uzadi kaj uzadi!

— Mi estas ne frenezulo, sed revolucia maristo! — mentore diris Rodiono. — Ni vian Nikolaĉon5 ne por tio renversis, ke ni mem uzu kaŝe. Ni lin por la tuta popolo renversis... Kaj la lustron mi, interalie, enskribis kiel venditan cele de resanigo de mi el tifo.

La rekvizicio kaj la krioj de Alevtina lacigis Stepanov-on, kaj li ekkuŝis. En tiu ĉi vespero ŝi ial rakontis al li sian vivon. Li aŭskultis silente, kuŝante sur la sofo, submetinte la potencajn manojn sub la nukon. Liaj okuloj estis duonfermitaj.

— Ĉu tiele batis al la vangoj? — demandis Rodiono subite.

— Batis! — mordante la lipojn, kapjesis Alevtina.

— Do, kiom da jaroj vi tiam aĝis?

— Ankoraŭ ne estis dek ses.

— Parazitoj, putinidoj, tiel vian dipatrinon, — diris Rodiono.

— Kial vi sakras?

— Kompatas mi vin, tial sakras.

Iom poste li demandis:

— Eŭgeĉjo kies estas?

— Venadis unu bicikla soldato, suboficiro, tia simpatia... — ree plorsingultis Alevtina.

— Ne ploru. Kaj kien li malaperis?

— Kiu scias ja...

— Mi diris, ne ploru! Nun nova vivo malfermiĝis. Vi bezonas lerni. Al ajna posteno vi eliros memstare.

— Mi ja estas malklera!

— Kaj ĉu mi?

— Nu kaj vi estos kiel estas — malklera matroso.

Rodiono Metodjeviĉ ne ofendiĝis, sed ridetis en krepusko kaj diris:

— Jen vi mensogas, Alja! Malkleraj matrosoj al la proletara revolucio ne necesas. Kiam ni venkos la hidron6 — mi iros lerni.

Alevtina kaŝe, deflanke ĵetis rigardon al Stepanov kaj miris pri tiu potenca, nevenkebla certeco, kiun radiis li. Kaj li estis diranta nelaŭte, rigardante al la skulptita plafono de la asiza advokato Gogolev:

— Venis mi al la floto, vere, kiel malklera kamparano el la Voznesenskaj arbaroj, ĉu vi aŭdis pri tiaj? Mia patro estis tute analfabeta. Mi atingis rangon de instruktoro-ministo, poste estis degradita al «Petropavlovsko» kiel matroso de dua grado. Mia kapo bone laboris. Mi en «Aŭroro» estis, kiam ĝi al la Vintra palaco pafis...7

— Ĉu vi pafadis al la Vintra palaco? — teruriĝis Alevtina.

— Aliaj pafadis. Kaj ni, kvankam senkugle, pafis nur unufoje. Mi tiun honoron ne ricevis, — kun rideto diris Stepanov. — Sed tamen mi sur «Aŭroro» servis...

Kaj li prenis la manon de Alevtina.

Ŝi obeeme kaj kviete kliniĝis al li. Li forturniĝis kaj petis:

— Sidiĝu, Alja, for de mi. Infektos mi vin per tifo, kia plezuro...

Alevtina silente ridetis: nun ŝi estos komisaredzino! Tiajn virbovetojn estas facile kapti per ŝnureto. Kompatema! Ja li eĉ tordiĝis tuta, kiam ŝi rakontis, kiel oni ŝin batis. Sed, interalie, nenio speciala estis, ŝi frakasis flakonon kaj ricevis laŭmerite...

— Instruu al mi tiun kanton, kiun vi kantas! — petis ŝi Stepanov-on.

— Kiun?

— Pri lanterno! Kiel tristas gardisto...

— Nu, aŭskultu! — konsentis Stepanov kaj mallaŭte ekkantis:

Nokt' mallumas — jen momento,
Firmas tamen ŝtona mur',
Kaj pordegon en atento
Tenas fero de serur'...


1. Alevtina — popola formo de la nomo Valentena.
2. Vera kafo, t.e. ne surogata, kiu estis tiam tre malfacile akirebla kaj multekosta.
3. V. Kirillov (1890–1943). «Al matrosoj» (1918).
4. N. Ogarjov (1813–1877). «Arestito» (1850).
5. Nikolao la 2-a, la lasta rusa caro.
6. Hidro de la kontraŭrevolucio — disvastiĝinta esprimo de tiu tempo.
7. Tiu pafo iĝis signalo al sturmo de la Vintra palaco la 25-an de oktobro (la 7-an de novembro) 1917 — komenco de la Granda Oktobra socialisma revolucio.