La patro venis
Jam en la antaŭĉambro, ne ŝaltante lumon, per sola odoro de tabako kaj ledo li komprenis, ke venis la patro. Ne demetinte la palton, kun krio Vlaĉjo ĵetiĝis en lian ĉambron. Atanazio Petroviĉ sidis ĉe la tablo en sia karaktera pozo — tre rekte — kaj legis ĵurnalon. Li estis en bone gladita, dande almezurita uniforma ĉemizo kun aviadistaj galonoj, kaj sur lia maniko ore brilis ĉevronoj; la rimeno pendis sur la seĝa dorsapogilo, kaj tio signifis, ke la patro estas tute hejme kaj nenien hodiaŭ intencas iri. Ili salute manpremis unu la alian, kiel ĉiam; la patro facile duonfermis la okulojn kaj altiris al si Vlaĉjon. Kisi unu la alian ili ne sukcesis, ili ne scipovis tion, sed Atanazio Petroviĉ facile brakumis la filon kaj ordonis al li demeti la palton kaj eksidi por vespermanĝo. Onklino Aglaja enportis el la kuirĉambro siberiajn pirogojn kun fiŝo. Ŝiaj okuloj ridis pro ĝojo, la vangoj brulis. Ŝi sinforgese amis la fraton, fieris pri li kaj liajn venojn ĉiam faradis festoj.
— Raportu! — ordonis la patro, drinkinte glaseton da malvarma vodko.
Vlaĉjo raportis, ne mensoginte eĉ vorton. Atanazio Petroviĉ per siaj grandaj manoj tenis pecon de pirogo kaj ne deŝirante rigardis al la filo.
— Mensogas li ĉion! — ekkriis Aglaja. — Ne povas ĉio ĉi esti. Li tiel lernis, preskaŭ la unua en la lernejo...
— Kaŭzoj? — demandis la patro, ignorinte la ekkrion de la fratino.
— Pri tio poste! — diris Vlaĉjo. — Sed, mallonge dirante, la afero estas en tio, ke mi firme decidis esti sciencisto.
Atanazio Petroviĉ eĉ ne permesis al si rideti.
— Li dum tutaj noktoj studas, — ree ekparolis la onklino, — da libroj alportis teruran amason, kaj nun jen kia donaco... Mensogas, ĉion mensogas!
Poste, kiam, lacigita de sia gastamo, onklino Aglaja ekdormis, ambaŭ Ustimenkoj sidis apude, kaj Vlaĉjo aŭskultis la patron.
— Por mi estas malfacile juĝi, — estis diranta Atanazio Petroviĉ, enspirante cigaredan fumon. — Mi estas homo malklera, mi estas milita aviadisto, sed mi supozas, ke ĉia scienco devas havi sub si fundamenton. Jen, ekzemple, nia metio — aero. Ŝajnas — la stirstangon al si, la stirstangon de si — ĉio simplas. Sed tamen...
Ili sidis apude, kaj Vlaĉjo ne vidis, kien rigardas la patro, sed sentis lian seriozan, severan kaj trankvilan rigardon, kiel sentis per sia maldika, ankoraŭ knaba ŝultro liajn potencajn muskolojn. Kaj li sentis trankvilan kaj plenan feliĉon. Tiu homo kun malmola profilo, kun faltoj sur la vizaĝo, hardita de vento, tiu kuraĝa kaj heroa aviadisto estis lia, Vlaĉja, patro, kaj paroli kun li egale, mediteme elektante necesajn vortojn — kia tio estis kun nenio komparebla sento!
— Tamen tiu simpleco, filo, ne tiom simplas, — penseme daŭrigis Atanazio Petroviĉ. — Certe, por fari nur ne malpli bone, ol aliulo, nenio speciala necesas, sed por je paŝo, je du paŝoj puŝi la aviadon antaŭen, por tio necesas ri-i-iĉa fundamento: per impeto, salto, aroganteco vi nenion atingos. Pri tio vi min kredu, mi estas homo maljuna, dum vi nur-nure intencas ekiri laŭ la viva vojo...
Poste, jam nokte, ili transiris en la Vlaĉjan neston, kaj ĉi tie, inter disĵetitaj libroj, revuoj, epitomoj, sub la Rembranta «Leciono de anatomio», la filo komencis rakonti al la patro, kio estas naturaj sciencoj. Atanazio Petroviĉ sidis sur la Vlaĉja lito, atente kaj firme rigardis al la Vlaĉja maldikiĝinta kaj ruĝvanga vizaĝo kaj aŭskultis liajn febrajn rezonojn pri tio, kiel marŝas la medicina scienco, kio estas vera noviganto, laŭ kiaj vojoj iras serĉoj de artefarita albumino, kiel oni operacios la homan koron...
— Nu, tion vi, amiketo, fantazias, — diris Atanazio Petroviĉ. — Operacioj de la koro — tio estas tro.
— Ĉu tro? — ŝrikis Vlaĉjo. — Ĉu tro? Pardonu, patro, sed viaj vortoj rememorigas al mi tiujn homojn, kiuj mokis rusan kuraciston Filipov, kiu jam en la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento suturis korojn de animaloj. Kaj germano Rehn en la naŭdek sesa jaro suturis vundon de la koro, kaj la malsanulo restis viva. Konservativuloj en scienco...
— Nu-nu, — paceme grumblis la patro, — nu-nu, noviganto, frakasu plu. Kaj ĉu ankaŭ la kapojn vi alsuturos reen?
— Ne ridinde! — ofendiĝis Vlaĉjo. — Interalie, vi estas aviadisto, kaj revoj pri fluganta homo...
— Bone, bone, — interrompis Atanazio Petroviĉ, — mi ĉion komprenas, sed tamen militoj...
— Kio militoj? — ne komprenis Vlaĉjo.
— Ĉu vi ĵurnalojn legas?
— Legas. Ne tute regule, verdire, sed legas.
— Necesas tute regule. Kaj necesas kompreni, kio estas Hitler, Goebbels, Himmler kaj tiu porko, kiu nomas sin aviadisto — Hering. Kaj ankaŭ Krupp von Bohlen. Al ni foje venis unu komisaro, homo de granda saĝo. Li donis profundan analizon — certe, ne por disbabilado — speciale por ni, militistoj. Do jen, filĉjo, kuiriĝos baldaŭ kaĉo, mi timas, bremsos ĝi ĉiujn ĉi artefaritajn albuminojn.
— Ĉu bremsos? — malgaje demandis Vlaĉjo.
— Nepre. Sen imperiistoj de ĉiuj landoj, certe, la scienco forte impetus antaŭen.
Li malbutonis la kolumon de la uniforma ĉemizo, enpensiĝis por momento, poste kun subrido — malgaja kaj iomete konfuzita — diris:
— Leviĝas supren nia genero. Via avo estis ĉaristo en Ĥarkova gubernio, mi, vidu, militisto, aviadisto, komandas regimenton, kaj filo mia artefaritan albuminon kuiros, sciencisto. Ne vivas panjo via — ŝi ĝojus. Nu, ek, rakontu plu...
Post la noktomezo Vlaĉjo tute ekfantaziis. Revojn li montradis kiel ĉiutagajn sciencajn faktojn, tre malproksimaj aferoj ŝajnis al li realaj. La patro suspiradis, sed liaj okuloj rigardis gaje.
— Ĉe ni estas unu tia, milita inĝeniero Pronin, — subite interrompis Atanazio Petroviĉ. — Bona viro, scianta, sed lin longe aŭskulti estas danĝere.
— Kial? — demandis Vlaĉjo.
— Tial, ke li sub la piedojn ne rigardas. Nur antaŭen. Kaj sur padeto povas renkontiĝi holmeto, kaj ankoraŭ io... se vi surpaŝos — necesos la botojn viŝi. Kuŝiĝu, filo, dormi.
Kaj, rimarkinte, ke Vlaĉjo ĉagreniĝis, aldonis:
— Tamen malproksimen rigardi estas pli bone, ol nur sub la piedojn. Sed ankaŭ sub la piedojn necesas.
Matene Vlaĉjo trovis monon, lasitan de la patro, kaj letereton pri tio, ke li aĉetadu librojn senĝene kaj ĉion, kio necesos por «plej baldaŭa, filo, fabrikado de artefarita albumino». La subskribo estis oficiala: «A. Ustimenko», poste alskribaĵo: «Tamen, dum la afero iras, lernu, kiel devas laborista civitano. Mi firme esperas».