Jurij German
La afero, al kiu vi servas
A. Blok
Ĉapitro unua
Natursciencoj
Tio okazis al li en la naŭa klaso de la lernejo; subite Vlaĉjo malvarmiĝis pri ĉio, eĉ pri la ŝaka rondeto, kiu tuj sen li disfalis, eĉ pri la instruisto Smorodin, kiu ĝis nun opiniis Ustimenkon sia plej bona lernanto, eĉ pri Banjo Stepanova, kun kiu li ankoraŭ dum la novembraj ferioj kuradis sur la klifon de la malrapide fluanta Unĉo. La vivo — tia gaja kaj kurioza, tia plenplena kaj brue klopoda, tia interesa en ĉiuj siaj detaloj — subite kvazaŭ haltis, kaj ĉio ĉirkaŭ Vlaĉjo haltis, fiksaŭskultante streĉe kaj timeme, kvazaŭ dirante: kio estos plu, knabo, ni vidu!
Okazis, ŝajne, nenio speciala.
Simple li kun Banjo iris en kinejon. Dum tiu vespero estis ordinara aŭtuna pluveto. Banjo diradis siajn stultaĵojn pri «arto de teatro» (ŝi estis la ĉefa aktorino en la amatora aktora rondeto de la 29-a lernejo), sur la ekrano promenadis iaj memkontentaj, de speciala raso, kokinoj. Kaj poste Vlaĉjo eksnufis kaj retenis la spiradon.
— Silentu! — diris li al Banjo.
— Kial vi? — miris ŝi.
— Ĉu vi silentos?! — siblis li.
Sur la ekrano sciencisto estis prenanta en injektilon ian likvaĵon. Tio estis grandfrunta, mallarĝlipa, videble elturmentita homo. Nenio simpatia aŭ, kiel ŝatis esprimi la panjo de Banjo, fascina estis trovebla en la aspekto de tiu granda pioniro. Kaj sian laboron li estis faranta ne tute lerte — verŝajne, li koleris pri tiuj homoj, kiuj estis filmantaj lin. Tiaj homoj tre malŝatas, ke oni fotas ilin, kaj jen ankoraŭ tiuj filmistoj!
La kondamnitan kobajon Banjo kompatis.
— Ĉarmeta, kia kompatinda! — diris Stepanova kaj timeme ĵetis rigardon al Vlaĉjo.
Sed li eĉ ne ĉitis Banjon. Li estis tuta kvazaŭ lumanta, aŭskultante la homon en blanka ĉapeto kaj blanka kitelo, kiu estis severe diranta al la spektejo pri saĝa maljunulo Eskulapo kaj lia filino Panaceo.
— Mi nenion komprenas! — flustre plendis Banjo. — Nu absolute nenion. Ĉu vi komprenas, Vladimiro?
Li kapjesis. Kaj poste, kiam estis demonstrata ludfilmo, Vlaĉjo sidis morna, ronĝis siajn ungojn kaj pensis. Kaj eĉ fojon ne ridetis, kvankam la filmo estis ridinda. Li ĝenerale scipovis subite apartiĝi disde ĉiuj, komencadis vivi ne per babilado, sed per meditoj, kvazaŭ kaŝadis sin en iu ternesto. Kaj hodiaŭ, akompanante Banjon hejmen el la kinejo «Avanulo», li same estis iranta ne kun ŝi, sed tute aparte, per si mem.
— Pri kio vi pensas? — demandis Banjo.
— Pri nenio! — grumblis li, tuta absorbita de siaj pensoj.
— Tre gaje estas kun vi! — diris Banjo. — Rideginde! Litere la ventro povas krevi pro ridego.
— Kio? — demandis li.
Tiel ili disiĝis por proksimume tri monatoj — Banjo estis ofendiĝema kaj memama, kaj antaŭ li malkovriĝis ankoraŭ nekonata mondo de serĉado kaj mensa tumulto, de malkovrado de jam antaŭlonge malkovritaj veraĵoj, la mondo de sendormaj noktoj, la mondo de senlimaj scioj, en kiu li estis nenio, bagatelo, polva grajno, trafinta en tempeston. Li estis turnata kaj taŭzata inter vortoj, pro kiuj necesis ĉiuminute konsulti enciklopedion; li estis traŝiriĝanta tra libroj, en kiuj li tre malmulte komprenis; estis horoj, kiam li preskaŭ ploris pro konscio de propra senforteco, sed estis momentoj, kiam al li ŝajnis, ke li komprenas, kompetentas, ke li estas preskaŭ malfremda almenaŭ en tiu ĉi subĉapitro, sur tiu ĉi paĝo, ke nun necesas nur pli profunde fosi kaj ĉio iros bonege. Kaj poste li denove faladis en mallumon, ja li estis ankoraŭ juna, «stultuleto», kiel nomadis lin lia onklino Aglaja.
— Kio estas tio? — demandis ŝi en unu tre malvarma vespero, enrigardinte en la Vlaĉjan «neston» — tiel delonge nomiĝis en la loĝejo lia mallarĝa ĉambro.
— Kie «kio»? — ne komprenis Vlaĉjo, malfacile deŝirante sin de libro.
— Jen ja! Ĉu vi komencis aĉetadi pentraĵojn?
— Tio estas ne pentraĵoj, sed kopio de tolbildo de Rembranto «Leciono de anatomio de doktoro Tulpius»...
— A ha! — kapjesis Aglaja. — Sed por kio vi, stultuleto, bezonas «Lecionon de anatomio»?
— Por tio mi, Aglaja Petrovna, bezonas «Lecionon de anatomio», ke mi estos kuracisto, — forte tiriĝante kaj dolĉe oscedante, diris Vlaĉjo. — Tia estas mia decido.
— Aldonu ankoraŭ «por hodiaŭ», — konsilis la onklino. — En via aĝo decidoj ŝanĝiĝas sufiĉe ofte. Mi tre bone memoras, kiel vi intencis iĝi aviadisto, kaj poste detektivo.
Vlaĉjo silentis kaj ridetis: jes, efektive, ŝajne estis io tia.
— Ĉu tiu Tulpius estis bona doktoro? — demandis Aglaja.
— Li estis nederlandano, — fiksrigardante al la kopio, rufiĝinta pro malnoveco, diris Vlaĉjo, — van Tulp. Li estis kuracisto de malriĉuloj, profesoro de anatomio en Amsterdamo. Sur portretoj lin oni ordinare pentras kun kandelo kaj kun devizo de kuracisto. Nun tiu devizo proverbiĝis: «Lumante por aliaj, mi forbrulas mem».
— Bele! — suspiris Aglaja. — Nur pensu, kiajn aferojn vi eksciis. Kaj per libroj ŝtopis la tutan neston.
Ŝi malfermis anatomian atlason, kiun Vlaĉjo prenis en biblioteko, kaj ŝrumpis:
— Kiaj teruraĵoj! Ni iru trinki teon, estas malfrue. Iru, estonta Tulpius...
Ĝis la vintraj ferioj Vlaĉjo Ustimenko, lernanto de la klaso 9b, kaptis tiom da malbonaj notoj, ke li eĉ mem miris. Necesis kun iu priparoli tion. Kolere paŝante sur knaranta neĝo, li ekiris al la strato Proleta, al Barbara. «Lumante por aliaj, mi forbrulas mem, — perplekse pensis li. — Lumante por aliaj...» Mirinde stulte alkroĉiĝis subite tiu frazo.
— Sed ŝi ne estas hejme, ŝi estas en provludo, — sciigis Eŭgeno, vicfrato de Banjo, rondvizaĝa, iomete langvora, kun reto sur la kapo (Eŭgeno tre zorgis pri sia aspekto kaj ŝatis, ke la haroj kuŝu glate, — por tio li aranĝadis ĉiajn komplikitajn artifikojn). Eŭgeĉjo estis leganta «Fizikon», komforte instalinte sin sur sofo. En la domo agrable odoris vanila kekso, en la apuda ĉambro sinjorino Lis — amikino de la panjo de Eŭgeĉjo, Valentena Andrejevna, — ludis pianon, kaj el tie aŭdiĝis voĉoj: la laca — de Valentena Andrejevna, la basa — de Daĉjo, fama motorciklisto, aŭtomobilisto kaj tenisisto, kaj krome ankoraŭ ĉefa sporta juĝisto en la urbo kaj la regiono.
— Ĉu aŭton vi ne deziras akiri? — demandis Eŭgeĉjo. — Daĉjo vendas. «Hispano-suiza» de 1914, bone funkcias. Li jam du vendis, kaj aĉetis la novan. Jen artifikulo, vere brava. Mi envias al la kamarado.
Vlaĉjo silentis.
— Vivas mi kiel hundo, — diris Eŭgeĉjo per tirata voĉo. — Ni parkerigas, parkerigas, sed kia estas utilo? Tamen, necesas lerni, — prononcis li per alia, vigle aferema tono. — Ĝuste kion mi faras. Kaj pri vi cirkulas onidiroj, ke vi ĝenerale tute ne laboras pri vi.
— Ne laboras, — indiferente konfesis Vlaĉjo.
— Jen, vidu! Tio ja estas malbona! Kio koncernas min, do por mi kelkaj fakoj ĝenerale estas lerneblaj tre malfacile, kun kolosa streĉo. Kaj konsideru krome — mi havis tuberkulozon.
— Ftizulo, ha! — subridis Ustimenko, rigardante al la rozkolora Eŭgeno.
— Ekstera aspekto en tio estas treege trompa, — ofendite deklaris Eŭgeno. — Ĝenerale tuberkulozon oni ne komprenu kiel...
«Ĝenerale» estis la ŝatata vorteto de Eŭgeno. Oni lin ĝuste tiel nomadis — «Ĝenerale». Li longe rakontadis pri tuberkulozo kaj pri tio, kiel lin oni nur malfacile savis el tiu terura malsano, litere elflegis, uzinte ĉiujn rimedojn — ĝis aloo kaj mielo kun lardo.
— Patrina amo kapablas movi montojn! — diris Eŭgeno patose. Li fojfoje ŝatis enmeti tian frazeton, sed Vlaĉjo longe oscedis, kaj Eŭgeno ĉesis rakonti pri tuberkulozo. Nun li komencis juĝi Vlaĉjon.
— Kaj de la kolektivo vi deŝiriĝis, — estis diranta li per bondezira tono, — kaj ĝenerale en vi estas tia fermiteco. Malbone. Necesas komsomola vervo, viglo, vivĝojo! Ne indas forgesi, ke vi kaj mi lernas ne en burĝa kolegio, sed en nia, sovetia, bona, labora lernejo.
— De kie vi scias, ke mia lernejo estas bona? — demandis Vlaĉjo.
— Ĉiuj niaj lernejoj ĝenerale estas pli bonaj ol la burĝaj kolegioj. — Li neatendite palpebrumis al Vlaĉjo. — Rebatu!
Ustimenko perpleksiĝis kaj ne povis rebati, kaj Eŭgeno daŭrigis:
— Se estas malfacilaĵoj — kolektivo de lernejanoj kaj pedagogoj helpos. Ĉu ĉe vi estas ne unueca kolektivo? Unueca. Do ĝi helpos. Ĉe vi ja estas Vlaĉjo Suĥareviĉ, via samnomulo, — ŝtipkapulo, certe, sed plena de bonaj intencoj. Mi pri li aŭdis, ke li ĉiam helpas al malantaŭaj lernantoj. Petu lin — li helpos.
En la apuda ĉambro sukplene ekridis Daĉjo. Eŭgeĉjo leviĝis, plaŭdante per la pantofloj, dense fermis la pordon kaj kun zorgigita vizaĝo diris:
— Mi tute ne scias, kion mi faru? Tage kaj nokte ĉi tie rezidas kamarado aŭta kaj motorcikla ŝakristo. Kion mia panjeto trovis en li? Ho, kiam venos la Mara Teruro — estos gaja konversacio.
Vlaĉjo malsprite palpebrumis. «Mara Teruro» — ĉu tiel, evidente, Eŭgeno nomis sian duonpatron? Pro sendormaj noktoj, pasigitaj ĉe libroj, neniel rilatantaj al la lerneja programo, al Vlaĉjo doloris la nuko kaj ŝajnis, ke en la okulojn trafis sablo.
— Kaj kial «estos gaja konversacio»? — demandis Vlaĉjo.
— Ĉu vi ne divenas?
— Ne.
— Mi opinias, ke por edzoj estas abomenaj jen tiaj situacioj!
Kaj Eŭgeno kapmontris al la pordo, trans kiu nun estis rideganta sinjorino Lis. Sed Vlaĉjo ree nenion komprenis.
— Bone, — diris li, — sed tamen kion fari?
— Ĝenerale vi devas ekregi vin, — rekomendis Eŭgeĉjo. — Se diri amike, kiel viro al viro, do vi, certe, estas pli kapabla, ol mi, sed vi disĵetas vin, amiko. Certe, tio estas enuego, sed la lernejon necesas fini. Hodiaŭ estas paĉjo, sed morgaŭ ni restas vidalvide kun la sorto. Ne eblas ja iĝi ŝarĝistoj.
Kaj, ĵetinte «Fizikon» sur la sofon, Eŭgeno komencis edifi Vlaĉjon. Kiel ĉiam, li estis tre bondezira, sed pro Eŭgeĉjaj edifoj Vlacjo havis tian senton, kvazaŭ li tromanĝis tofeojn. Certe, Eŭgeno pravis, sed iel ne tiel, iel flanken kaj iel senhonte pravis. Rigardante rekte antaŭ sin per siaj travideblaj okuloj, Eŭgeno parolis tire:
— Ekzemple, amiko. Tio estas via afero, sed por la lernejo estas agrable, ke ĝi havu bonan aktoran rondeton kaj artajn spektaklojn. En pedagogiaj konsiliĝoj oni tion konsideras. Aŭ murgazeton. Mi, ekzemple, jam dum dua jaro estas redaktoro. Mi ne bezonas tion, kiel hundo «saluton», sed ili ja tion bezonas. Ĉu al vi ŝajnas, ke por tio necesas multa tempo? Sed mi kalkulis: ĉiuj pedagogoj scias pri mia redaktoreco kaj ne povas ne konsideri miajn ĝenerale sociajn taskojn. Kaj la pedagogoj ja estas homoj. Ili legos ion flatan pri si, dankon aŭ varmajn vortojn. Jen vi interesiĝas pri natursciencoj. Bonege. Tiajn aferojn lernejo ŝatas, sed en kadroj, kara mia amiko, en kadroj, en la lernejaj kadroj ja. Necesas kolekti aktivularon kaj iri al pedagogo. Tiel kaj tiel, jen ni, geknaboj, tre petas vin gvidi natursciencan rondeton. Vi kaj nur vi... Ĉu vi komprenis?
Eŭgeno elprenis el ŝranketo cigaredon, ekfumis kaj tiriĝis.
— Ĉu klaras?
— Kaj vi ne estas stulta, — respondis Vlaĉjo.
— Sur tio mi staras! — suspiris Eŭgeno. Kaj interesiĝis: — Ĉu vi Barbaran-n atendos?
Vlaĉjo morne ekiris hejmen. Kaj ankoraŭ longe sur la strato al li ŝajnis, ke odoras vanilaj kukoj, kaj aŭdiĝis la tira Eŭgeĉja voĉo. Ĉe la angulo, apud la monumento al Radiŝĉev, li renkontis Barbara-n. Ŝi iris kun siaj knaboj kaj mansvingis al li. En la seka frosta aero aŭdeblis, kiel estis prancanta Seĉjo Ŝapiro — ilia ĉefreĝisoro:
— Mi subtenas la principojn de biomeĥaniko kaj tute kontraŭas al la doktrino de Stanislavskij1. Kun tuta mia estimo...
«Stultuletoj!» — maljunulece pensis Vlaĉjo. Kaj miris: ankoraŭ tiom antaŭnelonge ĉio ĉi por li mem estis interesa.
«Ba-am!» — tire sonis alte en la ĉielo. Tio estis sonorado en la ĉefpreĝejo, hodiaŭ ja estis sabato. — «Ba-am!».
Iru for monaĥoj, Kaj tuta popa ĥor'! Ni sur ĉielon grimpos, Kaj pelos diojn for... |
Renkonten iris geknaboj el la lerneja kontraŭreligia rondeto. Vlaĉjo haltis kaj diris al Gala Anoĥina — la prezidantino:
— «For, for!» Kiom valoras tia propagando? Vi prefere aŭskultu prelegon pri inkvizicio...
La rondetanoj dense ĉirkaŭis Gala-n kaj Vlaĉjon. Ili tre gajis kaj tute ne deziris aŭskulti malgajaĵojn pri Giordano Bruno, aŭ Bruno Nolano, kiel nomis la grandan homon Ustimenko. Kaj pri Miguel Servet ili nun ne deziris scii; lin oni bruligis dufoje: unue — pupon, kaj poste — lin mem, vive, kune kun la libroj, kiujn li verkis. Kaj la patron de katedro de anatomio Andreon Vesalion ili same neniigis, tiuj damnitaj inkviziciistoj. Ili sendis lin pilgrimi al sanktaj lokoj; kaj la ŝipo, sur kiu veturis Vesalio, dronis.
— Saboto, certe! — diris Vlaĉja kamarado Gubin. — Tio estis intence farita.
— Sed Galileo cedis, — daŭrigis Vlaĉjo, — ektimis. Li metis la manon sur ilian Evangelion kaj deklaris, ke li fleksas genuojn antaŭ la respektinda moŝto generalo de inkvizicio kaj ĵuras estontece kredi ĉion tion, kion agnoskas vera kaj pri kio instruas la eklezio. Kvankam, li jam maljuna estis...
«Ba-am!» — aŭdiĝis de la sonorilejo — «Ba-am, ba-am!»
— Nu, bone, ni iru, geknaboj! — diris Gala. — Interalie, Ustimenko, vi mem povus fari tian prelegon.
Kaj ili foriris ĉiuj kune, iomete ĝenitaj de la Vlaĉja klereco, de la kolera brilo de liaj okuloj kaj de lia maldikeco.
— Instruas, instruas, — malkontente diris Anoĥina. — Jen troviĝis instruisto.
— Ne diru tiel, — kontraŭis Boĉjo Gubin. — Li vere estas kamarado kaj pensanta, kaj leganta.